Ĉinoj ne ricevos Duolingo-kurson

TEJO diskonigis, ke post monato aperos Esperanto-kurso ĉe Duolingo por parolantoj de la ĉina. Tamen ŝajnas ke la kurso por ĉinlingvanoj ne aperos, ĉar Duolingo ne plu permesas volontulan laboron. Tio supozeble signifas, ke Esperanto ĝenerale perdos siajn poziciojn ĉe Duolingo.

La anonco de TEJO je la 8-a de junio

La 8-an de junio, TEJO faris grandan anoncon per siaj kontoj en Facebook, Twitter kaj Instagram: ”Belega novaĵo! Duolingo anoncis ke ekde la 5-a de julio eblos lerni Esperanton el la ĉina!” La anonco enhavis ligilon al la retejo de Duolingo, kie estas anonco (en la ĉina) pri la kurso. Kompreneble la afiŝoj estis popularaj, kaj multaj esperantistoj esprimis sian ĝojon pri la novaĵo. Sed ĉu ĝi veras?

Baldaŭ aperis duboj. Kutime, novaj kursoj eniras la tiel nomatan ”kovilon” ĝis ili estas pretaj por publikigo, sed la ĉina kurso ne estas videbla tie. Neniu oficiala konto de Duolingo anoncis la kurson kaj la paĝo ne nomas la teamon de laborantoj.

La fama jutubisto Richard ”Evildea” Delamore respondis al la anonco dirante: ”Laŭmemore, tiu informo aŭtomate ĝisdatiĝas ĉiumonate, sed ĉiuj kurskreantoj estis forbaritaj antaŭlonge.”

Libera Folio kontaktis Ruth Kevess-Cohen, kontribuanton al la Duolingo-kurso por angleparolantoj, kiu diris ke la kurso ne aperos.

‒ Tiu kurso ne estos eldonita de Duolingo, bedaŭrinde. Neniu plu prilaboras ĝin… Ŝajnas, ke la firmao ne konsideras tiun kurson sufiĉe grava por pagi homojn trakti ĝin. Duolingo ne plu permesas volontulan laboron.

Ĉar volontula laboro estas ĉesigita, tio kredeble signifos ankaŭ, ke oni ne plu ĝisdatigos la kursojn pri Esperanto, kaj ke novaj kursoj pri Esperanto ne plu aperos.

Libera Folio kontaktis ankaŭ Qi Zhou (kiu uzas la esperantan nomon Ĉigo Esperisto), la ĉef-laboranton de la ĉina kurso. Li informis nin ke la kurso ne aperos post unu monato, ĉar Duolingo ne plu subtenas ĝin.

La paĝo de Duolingo pri la kurso

‒ Ege bedaŭrinde, ke la kurso ne estas preta. Mi faris pli ol tri mil frazojn kaj mia amiko, la alia kunlaboranto, faris pli ol unu mil frazojn, kaj kelkaj aliaj kunlaborantoj faris kelkcent frazojn. En la lasta jaro, Duolingo diris ke ili ne volas laborigi volontulojn senpage, do ili pagis iom da mono al ni, kaj la kurso ĉesis.

‒ En la komenco de ĉi jaro, ni kunlaborantoj demandis Duolingon, kiam la laboro povos rekomenciĝi, sed Duolingo respondis ke ĝi ne povas rekomenciĝi en mallonga tempo. Mi pensas ke la daŭro eble estos unu jaro. Ni urĝe bezonas fortegan subtenon el UEA, TEJO, Libera Folio, kaj aliaj Esperantaj organizoj por demandi aŭ peti Duolingon igi la laboron pri la kurso rekomenciĝi laŭeble plej frue!

La nova anonco de TEJO je la 11-a de junio

Qi Zhou klarigis ke unu kialo por la manko de subteno estas la sinteno de la ĉina ŝtato, kiu malinstigas studentajn kursojn ekster lernejoj. Kadre de tio, Duolingo malaperis de la AppStore en Ĉinio antaŭ unu jaro.

Je la 11-a de junio, TEJO redaktis la anoncon ĉe sia fejsbuka paĝo. Ĝi nun tekstas:

‒ Ĝisdatigo: Onidire la Esperanto-kurso el la ĉina estis nuligita. Tamen ĝi daŭre estas anoncita ĉe la oficiala retejo de Duolingo. Ĉu la kurso estos aŭ ne?

Robert Nielsen

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Andreas Joachim Penk
2022-06-13 13:55

Ja fakte, oni bezonas multe da kuraĝo kaj vere fortan karakteron, se oni intencas daŭrigi, flegi aŭ eble eĉ plivastigi kontaktojn al la Regno de l’Mezo. Kontraŭ la konata volo de la Usona imperio kaj ĝiaj flataĉuloj! La sidejo de Duolingo estas en Picburgo, Pensilvanujo, meze de Usono; sekve mi tute komprenas, ke Duolingo evidente ne intencas provoki siajn sinjorojn super si.

Rememoru, kiel ankaŭ la Germana Esperanto-Asocio (GEA) perfide flatis al la nacisocialistoj. Aŭ la atakoj de Sovetiaj esperantistoj kontraŭ SAT por plaĉi al Stalin. Sed ĉu ni lernis el la historio? Mi pridubas tion: Mi rememoras »Batalon kontraŭ Konfuceo-institutoj en Germanujo« en la jaro 2019.

https://rimarkojmiajenesperanto.wordpress.com/2019/11/29/batalo-kontrau-konfuceo-institutoj-en-germanujo/

Kaj bonvole ne komencu ĉi tie atentigi al iuj »malbonaĵoj« en Ĉinujo! La Ĉinoj jam skribis novelojn, kiam la Eŭropanoj vivis ankoraŭ kvazaŭ sur arboj. Britujo militis kontraŭ Ĉinujo por akiri la permeson disvastigi drogojn tra la tuta lando, kiu kaŭzis senliman mizeron en la Ĉina popolo. Poste Ĉinujo estis traktita fare de Usono kaj kelkaj Eŭropaj landoj kiel dependa kolonio, sen ia respekto! Nek Eŭropo, nek Usono rajtas kondamni Ĉinujon!

Do, akceptu ni, ke denove imperiisma politiko malhelpas disvastigi la Internacian Lingvon. Ĉu la esperantistoj ankaŭ nun perfidas Esperanton kaj aplaŭdos al siaj sinjoroj?

Logan HALL "CodeWeaver"
Logan HALL "CodeWeaver"
2022-06-13 14:41

Jen estas klara kaj facile imagebla ekspliko, kiun evitas ĉi tiu artikolo… Duolingo interne finis la kurson, ne plu dependante de volontuloj. Jes, mi koncedas, ke la stato de la kurso por anglaparolantoj ne sugestas aktivan flegadon/prilaboradon de Duolingo, sed ne maleblas, ke ili ja prilaboradis la kurson por ĉinaparolantoj la pasintan jaron. Eĉ ne maleblas laŭ mia supozo, ke ili dungis estintan volontulon kun kontrakto postulanta konfidencon.

Tre, tre stranga aserto, ke la kurso ne aperos, malgraŭ la freŝa anonco de Duolingo pri ĝia venonteco. Ni devas atendi nur malpli ol unu monaton…

Robert Nielsen
2022-06-13 15:04

Se Duolingo daŭrigis la kurson, kial ili diris la malon al la volontuloj? Se ili dungis iun, kial ne unu de la volontuloj kiuj jam havas sperton? 

La “anonco” de Duolingo ne venis de iu homo sed estis aŭtomate kreita. La datoj de Duolingo ne estas fidindaj, ekzemple la kurso de la maoria lingvo havas alven-daton de 2021. https://incubator.duolingo.com/courses/mi/en/status

Logan HALL "CodeWeaver"
Logan HALL "CodeWeaver"
2022-06-13 17:08
Respondo al  Robert Nielsen

Pardonu mian nescion — simple mi legis ĉi tiun artikolon kaj mi ne vidis en ĝi, ke Duolingo diris la malon al la volontuloj, nek ke ĉiuj spertintajn volontulojn komentis pri/kontraŭ ajna daŭra kunlaboro.

Mi serĉis paĝon en la t.n. kovilo por la ĉina al Esperanto, kaj tiu paĝo ŝajne ne ekzistas — strange al mi, ĉar la kovilo plene montras multajn aliajn kursojn, kiuj verŝajne estas ne plu zorgataj. Mi tamen do ne povis konstati, ĉu la dato 22-7-5 (aŭ proksima) estis bazita de videbla takso. Mi simple atendas, ke nova kurso, se tio ekzistus, nepre ne videblus en la kovilo, ĉar ĝi ne plu funkcias.

Robert Nielsen
2022-06-13 21:12

Mi ne scias kiel vi maltrafis ĝin, sed je la fino de la artikolo estas la vortoj de Qi Zhou, kiu estis volontulo por la kurso. Li diris ke Duolingo efektive ĉesis laboron pri la kurso.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2022-06-13 15:22

Kiel mi skribis en la artikolo “La forumoj en Duolingo malaperos“, Duolingo nuntempe estas borsa kompanio, kiu ne povas dependi de volontuloj, kiuj povas malaperi iam ajn. Por havi monon por pagi al la enhavokreantoj Duolingo bezonas enspezojn, kiujn ĝi obtenas de reklamoj kaj pagitaj membrecoj. La komerca modelo nomiĝias freemium, kaj la ĝenerala regulo pri tiu modelo estas, ke ĉirkaŭ 4 elcentoj el la uzantoj devas pagi, por ke la komerco estu mondona. Duolingo konigis en la jaro 2019, ke nur malpli ol 2 elcentoj de la uzantoj akiris pagendan membrecon. Sume Duolingo ne estas sufiĉe mondona por krei pli da enhavo, ekz. novajn kursojn.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Juha Metsäkallas
Patricio Agustín Iglesias
2022-06-27 15:53

Karaj Ĉigo Esperisto kaj aliaj kreantoj de la Duolingo-kurso en la ĉina:

Mi taksas la kurson pri Esperanto en la ĉina ege grave por la estonteco de nia lingvo. Fakte mi parolis pri tiu afero pasintjare dum mia kandidatiĝo kiel kom. B en TEJO. Bonvolu kontakti al mi, por cerbumi ideojn por helpi al la kurso kadre de TEJO. Venontmonate okazos komitatkunsido kaj estus bone, se ni sukcesas prezenti pli da detaloj al la Komitato pri tiu delikata afero.

Mia retpoŝto estas patricio.iglesias *”ĉe”* yahoo.com.ar , kaj vi ankaŭ facile trovos min per Facebook, LinkedIn aŭ Mia Vivo.

Kiel via reprezentanto estos plezuro koni pli detale viajn bezonojn kaj ideojn!

Havu belan semajnon!

Patricio

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Patricio Agustín Iglesias