Aĉetu la Centran Oficejon

La domo en kiu ekde 1962 troviĝas la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio nun estas vendata. La domo estas proponata al aĉetantoj en la retejo de nederlanda maklerista firmao por la prezo de 1,8 milionoj da eŭroj. La merkata valoro de la domo laŭ pli frua takso estas ĉirkaŭ unu miliono da euroj. 

La anonco pri la vendo en la retejo Funda.

Nun eblas aĉeti la domon de UEA en Nieuwe Binnenweg 176. La domo estas anoncata por vendo ĉe la maklerista firmao Ooms kaj en la vaste konata retejo Funda. La sorto de la domo estas diskutata ekde pluraj jaroj, kaj en februaro la komitato decidis, ke ĝi estu vendita.

Jam en 2019 la tiama prezidanto de UEA, Mark Fettes, proponis fordonaci la bibliotekon de UEA, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando. La komitato tiam decidis ne tuj buĉi la oficejon.

En financa raporto publikigita en 2020, oni taksis, ke eblus vendi la oficejon por 500 000 eŭroj. Baldaŭ poste la komitato de UEA aprobis planon, laŭ kiu almenaŭ parto de la Centra Oficejo estu luigita. Pli multaj oficistoj laboru ekster Nederlando, kaj ankaŭ la libroservo laŭ la plano estu movita al alia lando.

En aŭgusto 2021 Libera Folio povis raporti, ke la estraro de UEA volas fermi kaj vendi la sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg. En Roterdamo restu nur la administra kaj financa fakoj, kiuj funkciu en eksa frizejo en la Volontula domo. La propono estis prezentita en 14-paĝa sekreta dokumento, sendita al la komitatanoj de UEA nur kelkajn horojn antaŭ la kunsido de la komitato.

La kafoĉambro de la Centra Oficejo en foto afiŝita en la vendoanonco.

La komitato de UEA tiam senproteste ricevis la planon de la estraro, laŭ kiu la Centra Oficejo estos malplenigita kaj vendita. La biblioteko Hector Hodler laŭ la plano estos dividita inter Aŭstria Nacia Biblioteko kaj deponejo en Slovakio, dum gravaj funkcioj de la asocio estos transdonitaj al la organizaĵo E@I same en Slovakio.

La plano pri la libroservo kaj kongresa administrado estis aprobitaj de la komitato en septembro 2021. En oktobro la komitato decidis, ke la arkivo de UEA estu transdonita al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno.

En novembro 2021 la ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, en raporto farita laŭ peto de la komitato konkludis, ke el financa vidpunkto estas plej oportune vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176. En februaro 2022 la komitato de UEA sekvis la rekomendon de Martin Schäffer kaj decidis, ke la domo estu vendita.

Laŭ la raporto de Schäffer la merkata valoro de la domo estas proksimume unu miliono da eŭroj. UEA ricevis unu oferton de nenomita aĉetanto, kiu pretus pagi 1,075 milionojn da eŭroj por la domo. Evidente la makleristo nun anoncas pli altan prezon por sondi la merkaton.

En la domo en Nieuwe Binnenweg plu funkcias la libroservo de UEA, kiun laŭplane transprenos la organizaĵo E@I en Slovakio. Ionel Oneţ, kiu prizorgas la libroservon, ŝajne laboros ankoraŭ kelkajn monatojn antaŭ ol emeritiĝi.

La multjara konstanta kongresa sekretario de UEA, Clay Magalhães, perdis sian postenon, kiam la kongresa administrado de la asocio estis transdonita al la organizaĵo E@I en Slovakio. Li ŝajne nun laboras siajn lastajn semajnojn ĉe UEA.

Parto de la biblioteko de UEA estos transprenita de la Aŭstria nacia biblioteko. La verkoj, kiujn tiu biblioteko ne deziras transpreni (ĉefe duoblaĵoj) ŝajne estos lokitaj en deponejo en Slovakio.


Pli pri la temo:


Kunvenĉambro de la CO en foto afiŝita en la anonco de la makleristo.

Priskribo de la domo en la retejo de la makleristo

Nederlandlingva originalo ĉi tie.

Ĝenerale

Vendota estas kompleta konstruaĵo sur privata tereno de 372 m² kun totala areo de proksimume 520 m² disigitaj sur 4 etaĝoj.

La komplekso estas uzata de Esperanto-Asocio de preskaŭ 70 jaroj, parte kiel librovendejo, parte kiel biblioteko, kiel stokejo kaj oficeja spaco.

La konstruaĵo bone taŭgas por alternativa uzo, kiel kombinaĵo de oficeja spaco en la kelo / unua etaĝo kun loĝado supre, aŭ eĉ nura loĝado.

Transformaj ebloj de oficejo al loĝado

Oficeja ĉambro en foto afiŝita en la anonco de la makleristo.

Por la celo de ĉi tiu venda proceduro, ni estis en kontakto kun la municipo de Roterdamo, kiu ne kontraŭas ŝanĝi la uzocelon. Ni atentigas al kandidatoj, ke komuniko telefone farita de la municipo ne havas juran forton. Ĉiu peto por ŝanĝo de uzo kaj ĝisfunda renovigo estas kondiĉita de tiaj kutimaj proceduroj kiel ampleksa peto por media permeso aŭ oficiala prepara konsulto.

Loko

La posedaĵo situas en la centro de Roterdamo proksime de la kruciĝo kun ‘s-Gravendijkwal. La strato Nieuwe Binnenweg elstaras precipe kiel vigla strato kun varia gamo da butikoj kaj restoracioj. En la tuja najbaraĵo estas multaj manĝejoj kiel Stalles, Ro-town kaj Het Westerpaviljoen.

Alirebleco

Alia oficeja ĉambro en foto afiŝita de la maklerejo.

La alirebleco per publika transporto estas bonega. Estas tramhaltejo praktike antaŭ la pordo kaj ankaŭ la metrostacio Eendrachtsplein kaj Roterdama Centra Stacio estas je piedira distanco.
Kaj la aŭtovojoj A13, A15, A16 kaj A20 povas esti atingitaj rapide per ‘s-Gravendijkwal, Maastunnel aŭ per Maasboulevard.

Katastra nomo

Municipo de Delfshaven, sekcio E, numero 1075, areo 372 m².

Aranĝo

La objekto konsistas el entute ĉirkaŭ 520 m² kaj nuntempe estas dividita jene:

  • Proks. 247 m² da komerca spaco situanta en la kelo, nuntempe uzata kiel librejo, biblioteko kaj stokejo.
  • Proks. 97 m² da komerca spaco situanta sur la unua etaĝo, nuntempe uzata kiel oficeja spaco.
  • Proks. 93 m² da komerca spaco situanta sur la 1-a etaĝo, nuntempe uzata kiel oficeja spaco.
  • Proks. 83 m² da komerca spaco situanta sur la 2-a etaĝo, nuntempe limigita en uzo kiel loĝejo.

Aldone ĝardeno de ĉirkaŭ 100 m².

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-06-08 19:07

Do nun ekvideblas la absurdaĵo:

La prezo iris de 500.000 eŭroj (financa komisiono)al ĉ. unu miliono (Schäffer, direktoro de UEA), ĝis 1.8 milionoj nun.
Tio estas neniel eksplikebla.

Eblas nur unu el du konkludoj:

1) Aŭ la estraro, Maia, Charters, Wandel, HUANG Yinbao, Raolo kaj kompanoj estas absolute nekompetentaj,

2) La afero putras, kaj estis aliaj kialoj por la antaŭa, MULTE pli malalta vendoprezo asertita de la estraro kaj direktoro.

La komitato dormas, mem estas nekompetenta kaj eĉ ebligas al la estraro kaŭzi katastrofon kaj ne vidas okazantaĵojn, kiuj alarmus ĉiun sanmensan homon.

RIP, UEA.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-06-11 1:53

Troviĝas grava (traduk-)eraro en la artikolo. Ĝi ja mencias:

“Por la celo de ĉi tiu venda proceduro, ni estis en kontakto kun la Municipo de Roterdamo, kiu ne volas ŝanĝi la uzant-funkcion.”

La nederlandlingva teksto tamen diras, ke

“la komunumo NE estas NEvolema ŝanĝi la uzfunkcion de la domo”.

Alivorte, nun ni scias, kial subite la prezo kreskis de unu miliono al 1.8 milionoj:
La estraro, Schäffer kaj/aŭ la makleristo fuŝis (intence aŭ pro malkompetenteco) la taksadon de la domo kaj tial ankaŭ plene misinformis la komitaton.

Kio nun verŝajne okazos: iu entrepreno aĉetos la domon (verŝajne kontraŭ prezo pli malalta ol 1.8 milionoj) kaj konstruos apartamentojn en ĝi por ludonado.
UEA, kiu mem povus profiti tielmaniere nun fordonas la kokinon kun la oraj ovoj kaj anstataŭ havi investon en tre sekura nemoveblaĵo nun investos la monon multe pli riske.

Mi prognozas, ke la kapitalo de UEA post la vendo de la domo rapide malkreskos:
Pro investaj “akcidentoj”, neniam finpretigotaj projektoj kaj “donacado” al amikoj.

Samtempe Maia kaj kuntrompuloj kolektas monon por la “malprospera” UEA, kiu ne nur forvendas bonegan investobjektion tiel profitigante neesperantistojn, sed ankaŭ havas monsumegojn en la bankokontoj.
Se vi donas al “Alianco 365”, se mi estus vi mi bone pripensus ĉu via mono ne estus multe pli bone investita en infanoj en Afriko.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Kalle Kniivilä
2022-06-11 18:33
Respondo al  ne-al-cenzuro

Dankon pro la atentigo.