UEA decidis vendi la domon de la CO

La komitato de UEA per reta voĉdonado faris la finan decidon pri la proponita vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg, kie situas la Centra Oficejo de la asocio. 37 komitatanoj voĉdonis por vendo, 13 kontraŭis vendon kaj 4 sin detenis.

Centra Oficejo.

La komitato per klara majoritato akceptis la proponon de la estraro, laŭ kiu la domo de la Centra Oficejo estu vendita je prezo egala aŭ supera al la merkata valoro, kiu laŭ la esploroj de la estraro kaj la ĝenerala direktoro estas proksimume unu miliono da eŭroj.

La oficiala sidejo de la asocio restos en Roterdamo kaj plu nomiĝos Centra Oficejo. Plej kredeble la sidejo troviĝos en malgranda ejo en la teretaĝo de la tiel nomata Volontula domo en Nieuwe Binnenweg 430.

Por la vendo de la nuna Centra Oficejo voĉdonis la jenaj komitatanoj:

Ann-Louise Åkerlund, Aleks Kadar, Amri Wandel, Ángel Arquillos, Dennis Keefe, Andreas Diemel, Prof d-ro Duncan Charters, Emílio Carlos Vaz Cid, Eŭheno Kovtonjuk, Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr., Mark T. Fettes, Gábor Márkus, Guy Matte, Hans Becklin, Kjell Peder Hoff, Trezoro Huang Yinbao, Mag. Janez Jug, Sibayama Zyuniti, Jérémie Sabiyumva, Lee Jungkee, Karina Oliveira, Kristin Tytgat, Ahmad Reza Mamduhi, Michael Boris Mandirola, Alexandra Mendieta, S-ino Mallely Martínez Mateos, Michal Matúšov, Mariana Evlogieva, Orlando E. Raola, Rakoen Maertens, Renato Corsetti, Stefan MacGill, So Jinsu, Suzuki Keiichiro, Thomas Bormann, Rodica Todor, Nguyen Van Loi.

Kontraŭ la vendo voĉdonis:

Brian R. Moon, Dietrich M. Weidmann, François Lo Jacomo, Ileana Schrøder, Povilas Jegorovas, Christoph Klawe, Libuše Hýblová, Osmo Buller, Rubén Luis Sánchez, Robert Moerbeek, Spomenka Štimec, Tuomo Grundström, Zsófia Kóródy

Sin detenis:

Chen Ji, Claude Nourmont, Keyhan Sayadpour, Yu Tao

Ne voĉdonis:

Maritza Gutiérrez González, Margarita Želve, Robert Kamiński, Michela Lipari, Paul Desailly, Svetlana Smetanina, Chielismo WANG Tianyi.


Pli pri la temo:


Por altigi la nivelon de la diskuto en Libera Folio, nur registritaj uzantoj kiuj indikas sian plenan nomon ekde nun povos afiŝi komentojn en Libera Folio. Eblas ankaŭ alklaki la etan Facebook-emblemon kun la teksto “ligiĝi al Facebook” por ensaluti tra Facebook. Legu pli.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2022-02-13 14:55

Mi ne kritikos iun ajn kiu voĉdonis, ĉu pore, ĉu kontraŭe: ili almenaŭ esprimis sin en la plej grava baloto por UEA dum jardekoj. Aliflanke, mi sentas nenian hezitemon rilate tiujn neseriozulojn, kiuj, se ili ne havis bonan kialon, plene evitis la voĉdonadon, kaj lasis al la aliaj komitatanoj la devon fari tre malfacilan decidon. Kia ŝerco, ke homoj tiaj havas respondecan rolon en la gvidado de UEA.

Dankon, Kalle, ke vi tiel rapide kaj diligente diskonigis la novaĵon.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-15 0:24
Respondo al  Tim Owen

” Aliflanke, mi sentas nenian hezitemon rilate tiujn neseriozulojn, kiuj, se ili ne havis bonan kialon, plene evitis la voĉdonadon, kaj lasis al la aliaj komitatanoj la devon fari tre malfacilan decidon. Kia ŝerco”

Ŝerco estas la hipokriteco de tiu mesaĝo:

”Mi ne kritikos iun ajn kiu voĉdonis, ĉu pore, ĉu kontraŭe”

Kompreneble ne, ĉar la rezulto estas laŭ via deziro.

Homoj, kiuj sin detenas, precipe en malfacilaj decidoj, kaj – certe en tiu ĉi kazo de unuflanka, eĉ misa informado de direktoro kaj estraro – homoj, kiuj komprenas la situacion kaj eble ne sukcesas ekhavi klaran bildon, la sindetenon de tiuj homoj mi preferas kaj multe pli alte taksas kompare al la hipokriteco de via mesaĝo.

Krome, la vere plej granda ŝerco estas, ke la nunaj homoj en la estaro havas tian respondecan rolon pri kiu vi parolas, kaj ili eĉ ne povas garantii honestan kajj senglitan voĉdonadon.
Du (!) sinsekvajn fojojn al komitatanoj ne eblis partopreni en voĉdonoj:
Unue Rob Moerbeek en la voĉdono pri ĝenerala voĉdono pri la domo, kaj poste Michaela Lipari dum la definitiva voĉdono pri la domo mem.

Parolante pri ŝercoj, tiuj du komitatanoj avertis la ĝeneralan sekretarion, Aleks Kadar, sed tiu ne tuj ekagis garantiante la partopreneblon en la voĉdono al la du komitatanoj.
Se tio ne estas malkompetenteco, simple ĉiu povas fariĝi estrarano.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-13 15:51

3 Estas tempo por ĉio, tempo por ĉio sub la ĉielo;

2 tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; tempo por planti, kaj tempo por deŝiri la plantitan;

3 tempo por mortigi, kaj tempo por resanigi; tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;

4 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; tempo por funebri, kaj tempo por danci;

5 tempo por ĵeti ŝtonojn, kaj tempo por preni ŝtonojn; tempo por brakumi, kaj tempo por foriri de brakumado;

6 tempo por serĉi, kaj tempo por perdi; tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti;

7 estas tempo por dissxiri, kaj tempo por kudri; tempo por silenti, kaj tempo por paroli;

8 tempo por ami, kaj tempo por malami; tempo por milito, kaj tempo por paco.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-13 16:15

En la momento, kiam mi skribas tion ĉi, jam 85 homoj subskribis mian peticion al la Komitato ne vendi la domon – inter ili multaj membroj de UEA. Tio signifas, ke por ĉiu komitatano, kiu voĉdonis por la vendo, pli ol 2 ”ordinaraj” esperantistoj aŭdigas kontraŭan voĉon.

Komitatano Osmo Buller kaj plej bona konanto de UEA kaj la Centra Oficejo pro lia longdaŭra oficado (26 jarojn!) kaj direktorado skribis, pli frue, en la komitata listo:

”pli gravas, ke post la proponita solvo UEA ne plu havus veran Centran Oficejon. Mi ne povas ne pensi, ke en 1940 nazia bombardado detruis la urbokoron de Roterdamo. Nun simila bato minacas la koron de UEA”

Kion eĉ la nazioj ne sukcesis, la detruon de la Centra Oficejo, nun la komitato de UEA – la ”gesamideanoj”, tiuj, kiuj voĉdonis por la vendo – ja sukcesis.

La bombardado venis de la propra flanko, kaj la bombardado eĉ ne okazis pro eraro, kiel tio povas okazi dum milito.

Rotterdam fenikse resurektis, sed por UEA malfruega rekviemo nun aŭdiĝas.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-13 17:10
Respondo al  ne-al-cenzuro

Malgraŭ tiu vortoj, mi volas peti ĉiujn tamen daŭre subskribi la peticion:

https://www.change.org/p/komitato-de-uea-haltigu-la-vendon-de-la-centra-oficejo-ne-al-detruo-de-uea

Ankaŭ dum la Dua Mondmilito ekzistis la Rezisto. La peticio atestu, ke ĉiam estas homoj de bona volo alstrebantaj la bonon.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2022-02-14 5:11

Ĉi-momente plej gravas kompreni, kiel ni, la Esperanto-komunumo, venis al tio. Unu aktivulo, kiu realigas vere gravan por la uzantoj de la lingvo projekton, eldiris sian opinion jene:

”Krom organizo por la UK, UEA ŝajnas ekzisti por la celo ekzisti.”

Mi opinias, ke oni malprobable kontestos tion. Kio do rezultis tian staton?

Miavide, tiel okazis, ĉar homoj, kiuj apogis UEA — per kotizoj, testamentoj k. a. — faris tion ne pro tio, ke ili ricevis ajnan konkretan utilon (krom la UKoj kaj la libroservo), sed ĉar tion postulis la kulturo de la Esperanto-komunumo, kiun ili absorbis. Tamen nuntempe venis nova generacio, kiu lernis la lingvon per la reto kaj kiu plejparte ne komprenas, kial ĝi devas fari tion. Rezulte la financa subteno de UEA malkreskas.

Notu, ke nek la unuaj, nek la duaj postulis de UEA konkretajn rezultojn de ĝia agado. Do ĝis nun la Asocio havis sufiĉe da rimedoj por ekzisti, tamen fakte ĝi havis neniujn respondecojn (denove, krom la UKoj kaj la libroservo, tamen organizado de tiuj, kiel mi komprenas, funkcias aparte). Kiajn do aliajn konsekvencojn tio povus havi, krom neevitebla degenerado?

Do, se ni volas, ke la aferoj en UEA ŝanĝiĝu, ĝi devas esti respondeca antaŭ tiuj, kiuj donas al ĝi monon — t.e. la individuaj membroj. En la tuta ”ekster-Esperanta” mondo tio estas stato tute normala, kial do niakaze devus esti alie? Tamen hodiaŭ en ĝia retejo oni povas trovi neniun informon pri tio, kio estis reale farita — nur la ”laborplanon”, verkitan antaŭ jardeko.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-14 21:21
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi nur parte samopinias kun via analizo.

Homoj ne membriĝis kaj donacis al UEA ”ĉar tion postulis la kulturo de la Esperanto-komunumo”.

Mi ne scias, pri kiu tempo vi parolas, sed kiam mi eklernis Esperanton fine de la okdekaj jaroj, mi ne povus imagi mondon sen UEA, certe ne en tiu epoko antaŭ la interreto.
UEA ĉiam estis multe pli ol nur ”la UKoj kaj la libroservo”. Ankoraŭ en 2016, UEA eldonis multajn librojn: https://revuoesperanto.org/furorlisto2016.
Ankaŭ, kiam la oficistoj de UEA ankoraŭ mem faris la revuojn, ili pli regule aperis kaj ĝenerale estis pli profesiaj.

Mi ja samopinias kun vi, ke la nuna UEA devus funde ŝanĝiĝi kaj oferti servojn kaj produktojn konvenajn al la nuna tempo, kiujn e-istoj nun volas.
Kaj ĝuste se temas pri tio, la nunaj direktoro kaj estraro fiaskegas.

Kiam mi aliloke atentigis la ĝenerala sekretario de UEA, Aleks Kadar pri la ege falinta membronombro, li respondis, ke pli alta membronombro ne estas celo de UEA.
Do unuflanke ili venas domon pro (cetere inventitaj) financaj problemoj, kaj aliflanke ili ne zorgas precipe pri la membronombro.
Nu, se kun tiaj homoj oni devas ”venki la militon”…

”Do, se ni volas, ke la aferoj en UEA ŝanĝiĝu, ĝi devas esti respondeca antaŭ tiuj, kiuj donas al ĝi monon — t.e. la individuaj membroj. En la tuta ”ekster-Esperanta” mondo tio estas stato tute normala”

Absolute.
Jam 106 homoj (membroj kaj nemembroj) subskribis la peticion kontraŭ la vendo de la domo:

https://www.change.org/p/komitato-de-uea-haltigu-la-vendon-de-la-centra-oficejo-ne-al-detruo-de-uea

Sed estraro kaj komitato plumpe decidis vendi por multaj esperantistoj tre gravan simbolon de la E-movado, kaj eĉ pli grave, plene buĉis la Centran Oficejon anstataŭ krei novajn servojn kaj produktojn.

Mi PLENE samopinias kun vi, ke la nun elektita vojo nur kondukos al plia degenero.

Mi ankoraŭ devas aldoni, ke mi havas la forton impreson, ke nuntempe kaj en UEA kaj en TEJO estas homoj, kiuj uzas la organizojn por iliaj propraj politikaj konvinkoj. La neŭtraleco de UEA kaj TEJO ofte ŝajnas malaperinta.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2022-02-16 7:31
Respondo al  ne-al-cenzuro

>Mi ne scias, pri kiu tempo vi parolas, sed kiam mi eklernis Esperanton fine de la okdekaj jaroj, mi ne povus imagi mondon sen UEA, certe ne en tiu epoko antaŭ la interreto.

Mi parolis pri la periodo de proksimume lastaj 20 jaroj, kiam mi povis observi la situacion en la movado. Certe, en la 20-a jarcento la cirkonstancoj estis aliaj, kaj UEA objektive havis pli gravan rolon.

>Mi ja samopinias kun vi, ke la nuna UEA devus funde ŝanĝiĝi kaj oferti servojn kaj produktojn konvenajn al la nuna tempo, kiujn e-istoj nun volas.

Miaopinie, ĉefa rolo de UEA estu ne tiom produkti mem, kiom organizi agadon de aliaj. Jes, plejparto da por-Esperanta laboro neeviteble restas volontula, tamen se oni efike organizos kaj kunordigos ĝin, oni povos atingi multon.

>Mi ankoraŭ devas aldoni, ke mi havas la forton impreson, ke nuntempe kaj en UEA kaj en TEJO estas homoj, kiuj uzas la organizojn por iliaj propraj politikaj konvinkoj.

Ne mirinde; tio estas alia probabla konsekvenco de la priskribita situacio. Kiam oni disponas certan resurson, tamen ne havas veran respondecon koncerne ĝin, oni povas emi uzi ĝin por siaj propraj celoj kaj streboj.