Simo Milojević – la bonkora aŭtoritato

Simo mortis, sed pli gravas, ke li vivis. La multjara redaktoro kaj ĝenerala direktoro de UEA estis populara inter ordinaraj esperantistoj, pro sia ĝentilo kaj humoro, precipe pro sia bonkoreco, skribas Ulrich Lins. ”Iom da petolo necesas, por povi digesti la seriozan movadan laboron”, li opiniis.

Simo Milojević dum la kongreso en Roterdamo 2008. Foto: Kalle Kniivilä.

Simo Milojević estis naskita la 14-an de decembro 1936 en bosnia vilaĝo apud Trebinje (Hercegovino). Sepjara, li perdis la patron, kiu estis masonisto kaj devis militservi. Tio postlasis ĉe li vundon, des pli profundan, ke montriĝis, ke la sendo en batalon originis en miskompreno.

Li havis du fratojn, el kiuj unu, Danilo, nun transvivis lin. La patrino, kiu vivis ĝis 2003, kiam ŝi mortis 85-jara, havis malfacilan vivon. La sentojn pri ŝi eble iom komprenigas la okaza ĝema konfeso de Simo, ke li admiras kaj envias homojn, kiuj sukcesas esti kredantaj kristanoj.

Ekde 1959 li vivis en Beogrado. En ties parto Zemun li finis la gimnazion. En la universitato li ekstudis komparan literaturon. Fine de 1956 li eklernis en Zemun Esperanton. Dum sia vivo li ofte nomis tiun, al kiu li dankis sian movadan ekmoviĝon: Branko Rajšić (1900–1978).

En la studentjaraj someroj li aliĝis al esperantistaj laborbrigadoj, unu el la rimedoj, per kiuj la registaro celis mobilizi la junularon por la konstruado de socialismo. La brigadanoj ĉiutage post la ŝvitiga laboro ankoraŭ partoprenis kurson de Esperanto, kaj la brigadano Simo redaktis kaj eldonis ĉiutagan gazeton, kiu enhavis ankaŭ materialon pri Esperanto. Fine de marto 1959 kun tri aliaj membroj de la Studenta Esperanto-Klubo de Beogrado li venis al Feldberg en la Nigra Arbaro, en sudokcidenta Germanio.

En 1961 Simo estis sendita de UEA, kiel posteulo de Tibor Sekelj, al Nepalo por instrui dum ok monatoj al pli ol 200 studentoj Esperanton. Komence li travivis ”kulturan ŝokon“ (kvankam li ne uzis tiun esprimon), ĉar li konstatis, ke la nepalaj gejunuloj plejparte neniam aŭdis la nomojn Dante, Goethe aŭ Tolstoj, dum ili ja ”konas detalojn el la vivo de mezvaloraj anglaj poetoj“. “La afero strangas”, li skribis poste, “ĉar la nuna tempo postulas larĝan internaciisman edukon“. Li komprenis, ke li kiel sendito de UEA ne havas simplan misiistan taskon.

Reveninte al Eŭropo, Simo daŭrigis sian iom zigzagan manieron de lernado. Li portempe laboris en ĉokolada fabriko en Kolonjo kaj partoprenis en IS-oj de GEJ. Germana junulo iun tagon lin naive demandis antaŭ la kolonja katedralo: ”Ĉu vi estas komunisto?“. La jesa respondo ŝoketis la scivolulon; amuziĝis la demandito kaj estiĝis ĉe ambaŭ multjara diskut-temaro.

En 1963 Simo redaktis la revuon Jugoslavia Esperantisto, poste dum kelkaj jaroj la (altnivelan) landan organon La Suda Stelo. Iam en tiu tempo en vagonaro de Zagrebo al Beogrado sidis la gepatroj de Hans Bakker (1937–2015) dum feria vojaĝo tra Jugoslavio. “Kontraŭ ili“, skribis la filo multajn jarojn poste (2003), sidis ”ĉarma junulo, kiu kondutis tiel agrable ke mia patrino ankoraŭ ĝis sia morto memoris pri li“. Estis Simo.

Estas malfacile decidi, en kiu el tiuj jaroj Simo komencis esti profesia esperantisto. Eble en 1964 li konstatis, ke jam ne plu havas sencon pensi pri orda formala finado de studoj. Do li eklaboris en 1969 en Nederlando, prizorgante makedonajn laboristojn en Venlo, poste en Roterdamo. De tempo al tempo li helpis en la Centra Oficejo, kiel kunredaktoro de Kontakto (1970–1974) kaj kiel helpa teknika redaktoro de la manlibro Esperanto en perspektivo. Estis kvazaŭ “glita” transiro en la Centran Oficejon, provizore kronata per vicdirektoriĝo en januaro kaj redaktoriĝo en majo 1974.

Revuo Esperanto en majo 1974.

La kvalito de la revuo sub Simo tuj videble (aŭ legeble) pliboniĝis. Ĝi evoluis al iaspeca movada batalorgano. Ĉiunumere estis redaktora noto “Vi trovos” – enkonduko al unu el la ĉeftemoj de la revuo aŭ al la tuta numero. Por tiu mallonga rubriko li ŝajne improvizis, sed fakte ĝi prezentis fruktojn de skrupula pesado de argumentoj.

Komenciĝis lia granda tempo en UEA. Estis tempo ankaŭ de ofta malfruiĝo en la aperado de la revuo, pro kio li multfoje devis pardonpeti, kutime kun dozo da ŝercado. Jen ekzemplo el la komenco de 1981: “Vi trovos, konsterne malfrue, ĉi tiun revunumeron en viaj manoj. Ni ŝuldas al vi nekutime grandan pardonpeton. Kaj, jen, havu ĝin! Se la problemoj tiel facile solveblus, kiel facile vortoj fluas!?“

En aprilo 1981 li skribis: ”(…) apenaŭ restas spaco por diri al vi ion en tiu ĉi rubriko. Ne vere gravas, ĉu ne. Ni ofte parolas interlinie tra la tuta numero, kaj vi certe lernis legi ankaŭ tion“. Unu jaron poste li admonis: “Ni petas, proponas, instigas. Jes. Ni ne estas en tiu ĉi movado por sidi. Necesas moviĝi. Cetere, laboro tenos vin svelta kaj sana.” Kaj aliokaze li vortumis: “Por paroli pri pli trankvilaj temoj, ni diru, ke ne plu pluvas en Nederlando, jam tutan duonhoron. Eventuale, baldaŭ venos printempo, tiu sezono de vekiĝo totala. Eventuale, ĝi sukcesos veki ankaŭ la dormantan plimulton de la Movado.”

Prave unu tiama regula leganto, japano, kiu nun ne plu multe movadumas, skribis post la forpaso de Simo, ke li “kuntuŝiĝis de ties profunda amo al la lingvo de cent jaroj”. Li klarigis: “Mi ne kabeiĝis, pro Simo. Al mi ĉiam plaĉas la sprita kaj samtempe aŭtentika lingvaĵo de Simo, interalie montrita en la rubriko ‚Vi trovos‘, dorse de la kovril-paĝo de la revuo Esperanto, kaj en ĉiujaraj poŝtkartoj de li persone senditaj al mi okaze de UK. Lia lango kaj cerbo en ‘Vi trovos‘ saltetas vive kaj suke.”

Estis granda epoko ankaŭ por UEA, kiu nelonge post la enoficiĝo de Simo travivis la hamburgan perturbon ĉirkaŭ Ivo Lapenna. Oni ne antaŭvidis, kiugrade kaj kiel rapide la foriron de Lapenna sukcesos kompensi la triopo Tonkin, Sadler, Milojević. Sed baldaŭ montriĝis, kia fruktodona kunlaboro inter la CO kaj la nova estraro estiĝis post Hamburgo. Plej grava estis la harmonia kunlaboro de Simo kun Victor Sadler (1937–2020). Lia superulo kaj posta antaŭulo, Victor ĝisfine restis bona amiko. La du brile kompletigis unu la alian. Ili venis sen administraj spertoj, kiujn plejparte necesis lerni surloke. Eksteruloj malfacile komprenas, ke direktoro de CO devas okupiĝi pri ĉio, de tegmento-riparo ĝis komputilo kaj investado.

Kiel redaktoro (ĝis majo 1984) kaj ĝenerala direktoro (ekde 1983) Simo povis daŭrigi sur la vojo komencita de Victor Sadler, sed li enkondukis siajn emfazojn. Notinde, li elbatalis por egalrajta partopreno en la diskutado dum la kunsidoj de la estraro (poste ankaŭ de la komitato). Antaŭe Victor estis kvazaŭ silentigita per tio, ke li devis protokoli. (Tion li faris, diktante tuj ĉe la fino de kunsido, tiel ke ĉiu aŭskultu la vortojn.) Simo, opiniante, ke ne eblas samtempe aktive partopreni la debaton kaj protokoli, baldaŭ post sia direktoriĝo rifuzis protokoli kaj postulis la rajton paroli kiam ajn li sentis, ke li havas gravan argumenton; sen tio li rifuzis sidi en la kunsidoj kaj atendi, ĉu iu havos demandon por la direktoro.

En majo 1984, en sia lasta ”Vi trovos“, tiu bela instrumento por movada mobilizo, Simo retorike demandis la legantojn, ĉu ili ”nun atendas eventualan pardonpeton pro ĉiuj petolaj serenaĵoj“, per kiuj li dum jardeko ”klopodis garni la seriozajn temojn levitajn en ĉi tiu rubriko“. Kiel atendeble li respondas nee, ĉar ”iom da petolo necesas, por povi digesti la seriozan movadan laboron“ de la redaktoro.

Li ĉiam tre atentis personajn aferojn kaj preferojn. Post la foriro de Lapenna, dum kies epoko la estraranoj kutimis loĝi en Park-Hotelo, proksime al la komenco de Nieuwe Binnenweg, Simo ŝatis iom regule gastigi homojn en sia hejmo (kiu unue estis en Vlaardingen apud Roterdamo, poste en du sinsekve uzataj loĝejoj proksime al la CO). Por tiuj lokoj enkondukiĝis la esprimo ”Simotelo“. Bona manĝo ofte kuirita de Simo estis inkluzivita, ne sen aperitivo.

Kompreneble, li partoprenis ĉiun UK ekde la 1960-aj jaroj. Fama iĝis lia eleganta maniero bremsi salutontojn: la homojn, kiuj en la kongresa malfermo volis prezenti la bondezirojn de sia lando kaj malfacile obeis la regulon “po unu lando nur duona minuto”. Simo lerte stiris tie kaj en multaj aliaj okazoj. Stirado: tio nur aludas lian aŭtoritaton kaj influpovon. En la tiama UEA esence ĉio estis en liaj manoj – en la CO ĉiuokaze, sed simile la plej multaj LKK-anoj akceptis lian dominadon, ankaŭ ĉar li ĉiam kondutis prudente kaj dece. Kio tute mankis al Lapenna kaj iomete al Sadler, tion Simo disponis abunde: la arto konduti diplomatece.

Li uzis sian energion por multaj vojaĝoj ekster UK, ankaŭ kongres-preparaj. Usonon li vizitis du- aŭ trifoje pro kuzoj kaj nevoj loĝantaj tie. Tio vekis ĉe li foje la sopiron vojaĝi pli ofte sen movadaj devoj. Aliflanke, ĝuste por li ne konvenis strikta divido inter la diversaj flankoj de tiu lia profesio: esperantisto.

En 1994, en flugo post la Seula UK, li longe interparolis kun Jesper Lykke Jacobsen. Post ilia realveno en Eŭropo li ebligis al Jesper kaj lia fianĉino ne nur la ĉeeston de koncerto en la amsterdama Concertgebouw, sed ankaŭ subvenciatan partoprenon en la Kvara Afrika Kongreso de Esperanto, ĉe la piedo de Kilimanĝaro fine de 1995. Dudek jarojn poste kun pravigebla malmodesto Simo komentis: ”Unu el miaj gravaj organizaj ‘talentoj‘ estis mia nazo!”, do la malkovro de talentoj. La tiutempe 23-jara junulo, kiun li kuraĝigis, nun estas profesoro pri fiziko en Parizo kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Jam en la redaktora tempo videblis sekvoj de troa okupiteco. Simo havis naturan heziton rapidi kaj emis paroli nerapide. Okaze de la lasta laborkunsido, pri kiu li respondecis, estrarano mokcele (aŭ karese?) provis imiti lian parolmanieron; Simo jam ne plu troviĝis en la salono. Ĉio havas siajn kvalitojn kaj sekvojn.

Ĉar li malŝatis ŝablonojn, li dediĉis multe da tempo ekzempe al la formulado de personaj invitleteroj al ambasadoroj por la kongresa inaŭguro. La sukcesoj de tiu ĉarma provo eviti gurditajn frazojn variis. Sed ofte valoris la penon: la menciita japano, ekzemple, memoras, ke en unu el la 1990-aj jaroj li senatente neglektis pagi la jarkotizon de UEA. Iun tagon sin anoncis Simo, poŝte. “Mi miris, ke li eluzis tempon skribi aeropoŝtan folion da letero al mi trans oceanoj, dirante ke li indigniĝos se eksmembriĝo estis mia vera intenco. Denove mi kortuŝiĝis de lia fido al nia Afero. Kompreneble mi tuj decidis pagi la kotizegon por dumviva membreco.”

Simo estis populara inter ordinaraj esperantistoj, pro sia ĝentilo kaj humoro, precipe pro sia bonkoreco. Tion ĵus atestis la portugalo Gonçalo Neves: “Mi neniam renkontis lin persone, sed mi ofte parolis kun li telefone. Kiaj neforgeseblaj babiloj: longaj, vervaj, instruaj kaj amuzaj!”

Kiel dirite, Simo ĉiam flegis personajn rilatojn. Li klopodis atente aŭskulti ĉiujn, kio precipe en UK estis superhoma tasko. Nur malofte li sentigis sian superecon (kaj kuraĝon). Verŝajne nur malmultaj legantoj de la revuo rimarkis en 1976, ke li nomis la estraron de UEA ekstreme malefika (pli ol la komitaton). En la tempo de disfalo de Sovetio kaj Jugoslavio li apenaŭ sukcesis regi sian paciencon, kiam komitatanoj babile provis difini poziciojn rilate aferojn, pri kiuj ili simple ne estis sufiĉe informitaj.

Iom malfrue, en 1989, Simo transprenis novan, aldonan taskon, tiun de membro de Akademio. La klarigon liveras Carlo Minnaja: ”(…) li neniel aktivis en la Akademio krom per tio ke la revuo Esperanto sub lia redaktado estis ĉiam rigore sekvanta la akademiajn interpretojn de la diversaj lingvaj fenomenoj. Cetere lia aniĝo en la Akademio estis kaŭzita de lia populareco kiel rigora kaj nepolemikema UEA-funkciulo.“

Pro sia frue akirita interesiĝo pri triamondaj landoj, la personaj spertoj en Nepalo kaj sub influo de la vartado de ”eksterblokaj landoj“ ŝtate propagandata en Jugoslavio sub Tito, Simo bone sciis pri internacia politiko; tiu scio helpis en lia zorgo pri la neŭtraleco de UEA. Tial li sciis adekvate fronti la elpaŝojn de Lapenna, iam lia samlandano. Ties agoj vere agacis lin, ĉar Lapenna influis lin de sia junaĝo kaj ĉar li longe fieris pri sia disĉipleco.

Ekde 1974 pro la konduto de Lapenna Simo emis, tre malofte ĉe li, eĉ eksplodi. Post la Hamburga kongreso li parolis en la revuo pri la ”danĝera ludo” de liaj apogantoj. Poste tamen nur unufoje, en junio 1981, li revenis (kun bedaŭro) ”al tiu kontraŭmovada movadeto, kiu dum jaroj malsukcese provas semi malamon kaj netoleremon ene de la unueca internacia Esperanto-movado”.

Simile klare li traktis la kontraŭesperantan politikon de Soveta Unio, denove evitante polemikon. Pri la apero de (nur unu) sovetia reprezentanto en la Atena UK, kiu preskaŭ ne sciis Esperanton, li en ”kongreseroj“ aperigis deklinian mokan komenton, pri kiu ASE, la oficiala Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, ege koleris. En aprilo 1989 Simo povis viziti Moskvon, palpi la ŝanĝojn kaj ĉerpi esperojn por nova epoko sen persekutoj. Tio lin ĝojigis, sed ne tute forigis lian skeptikon.

Baldaŭ la reston de liaj junaĝaj revoj detruis la evoluo en Jugoslavio, la lando, en kiu li edukiĝis kaj helpis elbati el ŝtono ŝoseojn. Estis lando, kies etnajn diferencojn li ĉiam komprenis defio. Li kredis, ke en Jugoslavio la praa naciismo malaperis, kaj opiniis tiun sian fidon konfirmata per la agado de esperantistoj. (Mi mem longe preskaŭ ne rimarkis aŭ apenaŭ konsciis, ke li estas serbo – por mi li estis ĉiam unuavice aŭ eĉ nur jugoslavo.)

En 1973 ”lia“ Beogrado gastigis UK. Kvankam ankoraŭ ne oficiale dungita, li redaktis la kongresan numeron de la revuo Esperanto. Li asertis, ke la plej multaj kongresanoj (venis ĉefe okcidentanoj) povis tie konatiĝi “kun tute alia vivkoncepto (…) Temas pri la ĝenerala rilato al la vivo kaj laboro: jugoslavoj unuavice ĝuas la vivon, kaj, se restas iom da tempo – ili ankaŭ laboras“. Sekvas frazo, laŭ kiu oni komprenu, ke en la okcidenta mondo estas inverse. Ĉar Lapenna ne partoprenis en tiu UK, la taskon fari festparoladon plenumis John C. Wells. Li laŭdis Jugoslavion kiel landon, ”kiu modele solvis sian internan lingvo-problemon”.

Malpli ol dudek jarojn poste ne plu estas materialo por edifa parolado – restis nur seniluziiĝo. Por Simo la jaroj ekde 1991, la releviĝo de naciismo kaj la dispartigo de Jugoslavio, estis profunde dolorigaj. La doloron nur iom mildigis la fakto, ke li mem ne devis tiam vivi en la dispeciĝanta lando. Je la fino de sia vivo li, en sia malespero pri la freneza hombuĉado, fojfoje emis kroĉiĝi al io similanta konspiroteoriojn, sed li baldaŭ komprenis, ke tiu provo estis malsukcesa. Detruiĝis ankaŭ la iamaj revoj pri la Tria Mondo. En 1990 li vizitis Kubon, kie li malmulte entuziasmis pri Fidel Castro, malplej pri ties truda deklaro, ke li sentas sin soldato de Esperanto.

En sia malgajo pri la evoluo en orienta Eŭropo Simo neniam aliĝis al tiuj, kiuj ŝovis la kulpon al nur unu flanko aŭ kiuj ignoreme kondamnis unu landegon kiel ĉefkulpulon. Eĉ en kolero li konservis sian kapablon diferencigi. Kial? Respondon eble donas letero de Simo en 2010, kiu estis mallonga vivbilanco. Estis letero al maljuna komunist-esperantista samideano en najbara lando. En tiu letero li konfesis: “Se la aliaj idealoj perfidis vin (kiel ankaŭ min!), restis almenaŭ Esperanto.“

Li ne plu multe moviĝis eksterlanden, sed ŝatis ekzemple Brazilon kaj Japanion, la unuan pro ĝia juneco kaj ardo, la duan pro kvieto kaj seriozeco. En 1994 li akiris krome la nederlandan civitanecon. Eble neniam sentante sin tre hejme en Nederlando, li kun dankemo pasigis parton de sia vivo tie, nelaste ĉar en ĝi troviĝis tiu eta Esperantujo, la Centra Oficejo. En 1995 li abdikis kiel ĝenerala direktoro. Li restis ”simpla“ oficisto (ĝis 2002), respondeca pri la libroservo kaj la biblioteko. Tiun antaŭemeritan okupon li ĝuis.

En septembro 2007 li forlasis Nederlandon kaj ekloĝis en Trebinje, proksime al sia naskiĝloko, trankvila urbeto en la sudoriento de Hercegovino. Li multe legadis, kunportis de okazaj vizitoj al Beogrado ĉiam grandan stakon da libroj, li biciklis en sia ĉirkaŭaĵo. Kelkaj vizitantoj, kiuj konis lian vervon en la CO, iom timis, ke la nedefia vivo efikos negative. Sed aliaj raportis, ke lia cerbo daŭre funkcias, kaj aparte notis lian “feran memorkapablon”.

Inter liaj lastaj vizitantoj estis Vilmos Benczik (1945–2021), kun kiu Simo abunde diskutis pri literaturo (kompreneble), kaj, en septembro 2021, Wim Jansen, iama kunredaktoro de Kontakto. Por Simo komenciĝis trankvila krepusko de la vivo. Li tre ĝojis, se, kiam kun gasto li promenis tra Dubrovnik, subite el la turista amaso iu homo elmergiĝis, gaje alpaŝis lin kaj salutis Esperante.

En aprilo 2021 li informis al geamikoj pri sia malboniĝanta sanstato kaj petis, ke oni skribu al li ”nur vortŝpare“. Lia kuzo Nikola prizorgis lin plentempe. Fine de aŭgusto 2021, kun la maltroigemo kaj sarkasmo tipaj por li, li sciigis: ”Onidire, mi fartas pli bone…“

Simo Milojević forpasis en sia hejmo la 3-an de februaro 2022.

Ulrich Lins

14 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2022-02-08 23:03

Dankon Ulrich pro la profunde amika rememoro pri Simo. Mi delonge ne havis kontakton kun Simo, sed en la 80-aj kaj en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento ni estis en bonaj rilatoj. Mi, dank’ al Simo, dum kelkaj semajnoj en 1985 kaj en en 1988 iom laboretis en la CO kaj dum kelka tempo ech loghis en la gastchambro de Simo kaj gastis en lia manghejo. Li instigis min al studado de E-historio (precipe pri la vivo de Zamenhof) kaj prezentis al mi ne nur la CO-oficistojn sed ankau multajn, elstarajn esperantistojn i.a. Gaston Wahrigien, Wiliam Auld, Tibor Sekelj, Adam Goralski, Ulrich Lins kaj Juan Regulo Perez. Shajnas, ke estis Simo, kiu instigis Ian Jackson inviti min al la TEJO-Estraro en 1985? Ni kunlaboris kun Simo dum la organizado de la varsovia UK en 1987, la UK en Rotterdamo (1988) dum kelkaj renkontoj en Bjalistoko kaj en la libroservoj dum la UK-oj en Brajtono (1989) kaj en Vieno (1992). Poste mi ne plu partoprenis UEA-kongresojn kaj malmulte aktivis, sed mi salutadis Simon, pere de Osmo, kiu kelkfoje vizitis Bjalistokon. Simo – dankon pro la donacitaj: tempo, libroj kaj amikaj konsiloj!

Lu Wunsch-Rolshoven
2022-02-09 0:18

Tre bela nekrologo, kara Ulrich, informriĉa, varia, tre interesa. Mi ne forgesos la rimarkon pri Jugoslavio, “jugoslavoj unuavice ĝuas la vivon, kaj, se restas iom da tempo – ili ankaŭ laboras“.

Dankegon!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-02-09 0:48

> (Mi mem longe preskaŭ ne rimarkis aŭ apenaŭ konsciis, ke li estas serbo – por mi li estis ĉiam unuavice aŭ eĉ nur jugoslavo.)

Mi foje rekte demandis Simon kaj li respondis: “Mi estas serba hercegovinano, se tio entute diras ion al vi”.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-09 1:30

Eble neniam sentante sin tre hejme en Nederlando, li kun dankemo pasigis parton de sia vivo tie, nelaste ĉar en ĝi troviĝis tiu eta Esperantujo, la Centra Oficejo.”

Tio tuj pensigis min pri la vortoj de Osmo Buller en la Komitata retpoŝtlisto:

“Ankaŭ mi pledas kontraŭ la vendo de la CO-domo. Estas trista koincido, ke ni voĉdonas pri la afero, kiam ni funebras Simo Milojevic, kiu dum pli ol 30 jaroj servis al nia Asocio en tiu domo. En miaj telefonaj interparoloj kun Simo, laste en decembro, ĉiam revenis nia komuna mafeliĉo pri la evoluoj en UEA. Feliĉe li ne bezonos vidi la finan sortobaton, sed mi esperas, ke ankaŭ ni ne bezonos ĝin vidi. Tio dependas de la nuna voĉdonado..”

Mi unu fojon en la naŭdekaj jaroj renkontis Simo-n kaj babiletis kun li, kiam li oficis en la libroservo. Mi nur povas konfirmi, ke li estis vere afabla, agrabla kaj bonkora homo.

Li pace ripozu.

boris kolker
2022-02-09 4:00

Dankon, Ulrich, pro via detala rakonto pri la vivo de la nefogesebla amiko Simo.

Renato Corsetti
2022-02-09 11:34

unu el miaj plej bonaj amikoj en Esperantujo.

Alberto Rivera
Alberto Rivera
2022-02-09 13:10
Respondo al  Renato Corsetti

kiun, se li estus laboranta nuntempe, vi maldungigus, prefere sen pensio.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-02-09 14:33
Respondo al  Alberto Rivera

Eble tamen ne: la nunan ĝeneralan direktoron oni ne maldungis. Fakte la sola netrafita de tiu sorto. Baldaŭ li estos kvazaŭ la sola UEA-oficisto, la kapitano, la lasta en la ŝipo. Kiel decas al kapitano.

Nur – ĉi-foje la kapitano kunhelpis sinkigi la ŝipon. Hm…

Alberto Rivera
Alberto Rivera
2022-02-09 16:42

Kiam Simo ne plu estis ĝenerala direktoro li estis dum multaj jaroj ordinara oficisto, do facile forigebla. Sed eĉ se li estus nuntempe ĝenerala direktoro li ne kunlaborus kun la nuna estraro por malmunti la COn. Do, kiel ajn li estus forigita.

Josip Pleadin
Josip Pleadin
2022-02-09 12:24

Ulrich, bonvolu korekti la nomon de s-ano Rajšić. Lia nomo ne estis Nikola, sed Branko! Li estis tre konata esperantisto de Zemun. Cetere la teksto estas vere bonkvalita! Gratulon! La lastan retleteron de Simo mi ricevis la 15-an de januaro kaj lia forpaso estis shoko por mi.

Kalle Kniivilä
2022-02-09 12:34
Respondo al  Josip Pleadin

Dankon pro la atentigo, la nomo nun estas korektita.

Iama esperantisto
Iama esperantisto
2022-02-09 17:47

Restu Simo en paco. Mi estis esperantisto nur kelkajn jarojn en mia juneco kaj jam delonge ne plu okupigxas pri Esperanto; hodiaux gxi sxajnas al mi stultajxo. Sed mi varme memoras pri miaj renkontoj kun Simo, li estis remarkinda kaj bonkora homo kaj cxiam plena je interesegaj rakontoj el tre ricxa vivo.

Aleksandro S. Melnikov
Aleksandro S. Melnikov
2022-02-13 10:22

Simo estis epoko, personiganta “rondon familian”. Miaj multnombraj vizitoj al la CO dum lia laboro cxiam similis al gastado cxe parencoj kun li cxekape. Ve, foriris li, emeritigxis Osmo, kiu dauxrigis la tradicion, kaj nun foriras la tuta “familieca” epoko de UEA. Ecx kune kun la historia domo. Esperantosauxroj kiel mi (esperantisto ekde 1965) triste bedauxras. Cxu estas nur la fino de epoko aux…?

Reinaldo Ferreira
Reinaldo Ferreira
2022-02-14 14:56

En 1998 mi volontulis en la CO. Tiutempe li okupiĝis pri la libroservo kaj mi multe helpis lin paki librojn por la UK en Montpellier. Kiam mi alvenis al la CO, Clay Magalhães, Francisco Veuthey kaj Jordan Velikov, tiama volontulo por TEJO, tuj avertis min: Simo baldaŭ invitos vin tagmanĝi ĉe li, ĉar li senescepte invitas ĉiujn volontulojn. Kelkajn semajnojn poste, mi ja tagmanĝis kun li. En tiu okazo, li parolis kun emocio pri mia lando Brazilo, kies muzikon li tre ŝatis (li havis ĉe li vinildiskojn de pluraj famaj brazilaj kantistoj). Jarojn poste, okaze de UK en Fortaleza en 2002, kiam mi estis studento, li telefonvokis min kaj esprimis deziron revidi min, sed mi bedaŭrinde ne povis renkonti lin… Kia ĝentileco! Mi tute ne imagis, ke li tiam povus memori pri mi… Bonaj memoroj el fora tempo!..