La komitato decidas pri la vendo de la CO

La komitato de UEA nun voĉdonas pri la propono vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176. Post studvizito en la Centra Oficejo komitatano François Lo Jacomo konkludis, ke la proponata vendo povos havi katastrofajn sekvojn. 

Fine de januaro komitatano François Lo Jacomo vizitis la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo por esplori la situacion sojle al la planata vendo de la domo. En raporto sendita al la komitato li konkludas, ke la asocion minacas katastrofo.

François Lo Jacomo.

– Pardonu, ke la jenan retmesaĝon mi sendas post la fino de la debata fazo, sed al miaj argumentoj por kontraŭi la vendon de la Centra Oficejo aldoniĝis la rezulto de mia vizito en la pasinta semajnfino (29-30 januaro), laŭ kiu UEA ne estas preta por la enorma laboro farenda por malplenigi la domon, kaj nepre okazos katastrofo en la historio de nia asocio se ni forvendos la Centran Oficejon, li skribas en la komitata retlisto.

En sia raporto Lo Jacomo argumentas, ke mankas plano kaj homfortoj por prizorgi la ordan transporton de la biblioteko Hector Hodler, kiu laŭ la lastatempaj informoj de la estraro estu rapide katalogita kaj poste transportita al tenejo en Slovakio. Li atentigas, ke nur tre malgranda parto de la posedaĵoj de UEA havos lokon en la nova oficejeto, kiu laŭplane troviĝu en la teretaĝo de la nuna volontula domo.

– La planata nova Centra Oficejo estas nur 7% de la nuna. Ĝi povos enteni malpli ol 5% el la materialo troviĝanta nun en la Centra Oficejo. Kien iros la cetero? Ekzemple la stoko de la libroservo necesigos proksimume mil librokestojn (laŭdire ekzistas kroma stoko en garaĝoj, sed tiun ĉi mi ne vidis): ĉu en Slovakio troviĝas sufiĉa ĉambro, pli ol cent-kvadratmetra, por akcepti ĝin, kaj sufiĉa homforto por elpaki mil kestojn? Ĉu E@I akceptos nur parton de la stoko, kaj se tiel, kien iros la cetera stoko: ĉu al la rubujo, ĉu en garaĝojn, ĉu al Afriko, ĉu… ?

Lo Jacomo ricevis subtenon de komitatano Osmo Buller, multjara ĝenerala direktoro de UEA:

Osmo Buller

– Mi dankas François pro lia raporto, en kiu mi bezonas korekti nenion. François prave kritikis la tre limigitan librotenistan manieron de la estraro prezenti la aferojn, ne nur pri la domo. Ĵus Fernando [Maia] denove skribis pri perdo de 3 milionoj da eŭroj de 2000 ĝis 2019. Evidente li volis timigi nin pri bankroto de UEA, sed en tiu sama periodo la ĝenerala kapitalo de UEA kreskis de 1,295 milionoj al 1,548 milionoj da eŭroj. Kiam mi iĝis Ĝenerala Direktoro, ĝi estis 151 800 eŭroj. Ĝis 2019 ĝi do 10-obliĝis. La vero estas, ke UEA fariĝis ĉiam pli forta finance, sed la nuna mallongevida politiko endanĝerigas ĝin.

Buller refoje forte pledis kontraŭ vendo de la CO-domo:

– Estas trista koincido, ke ni voĉdonas pri la afero, kiam ni funebras Simo Milojević, kiu dum pli ol 30 jaroj servis al nia Asocio en tiu domo. En miaj telefonaj interparoloj kun Simo, laste en decembro, ĉiam revenis nia komuna mafeliĉo pri la evoluoj en UEA. Feliĉe li ne bezonos vidi la finan sortobaton, sed mi esperas, ke ankaŭ ni ne bezonos ĝin vidi. Tio dependas de la nuna voĉdonado.

Maltrankvilon esprimis ankaŭ komitatano Ileana Schröder:

– Al mi precipe mankas la informo kion oni intencas fari post la vendo, kaj pri tio mi ĝis nun ne ricevis respondon.

Ankaŭ komitatano Michela Lipari petis informojn pri tio, kiel kaj kiam oni konkrete intencas malplenigi la domon, se ĝi ja estos vendita.

Fernando Maia Jr. (foto Anna Striganova, revuo “Esperanto”)

Laŭ Fernando Maia ankoraŭ mankas detala plano, sed la domo devos esti plene liberigita nur fine de 2022. Kvankam la asocio laŭ li dum jardekoj ne sukcesis katalogi la bibliotekon Hector Hodler, tio kaj multo alia nun estos farita ene de kelkaj semajnoj:

– Nuntempe okazas aranĝoj kun Vieno pri ilia veno al Roterdamo por inventarii la Arkivon kaj ĝin transporti, senkoste al UEA. Tio jam tuŝus konsiderindan parton de la volumo. Samtempe oni ekaranĝas, ke okazu katalogado de Biblioteko Hector Hodler, kio de jardekoj ne estas: nuntempe ni konscias nur pri la spaco okupita de BHH, sed ni ankaŭ volas inventarii la bibliotekon. Laŭ la nunaj deziroj ĉio tio okazos inter februaro kaj marto [!] 2022, li skribis en la komitata listo.

Komitatano Dietrich Weidmann opiniis, ke UEA nun disipas sian ”arĝentan manĝilaron”:

– Supozeble mi malvenkas en ĉi tiu komitato. Almenaŭ mi voĉdonis laŭ mia konscio kaj per mia nea voĉo konservas al mi la rajton kontesti la decidon, se mi vidas eĉ nur minimuman malregulaĵon en ĝi. Mi tre bedaŭras la malvizian politikon. Mi nun revas, ke eventuale esperantisto akiros la domon kaj konservos la ejon al nia movado, sed tiu revo verŝajne estas same realisma kiel la baldaŭa fina venko. Estas trista tago.

Lo Jacomo trovis grava ankaŭ la simbolan signifon de la planata vendo:

– Kiel ajn oni prezentos ĝin al la publiko, oni ne malhelpos, ke ĝi estos komprenata kiel forvendo de plej grava posedaĵo fare de dronanta asocio por eviti financan kolapson.

Fernando Maia komplete malkonsentis:

– Subjektiva kaj malĝusta argumento. UEA malfermis la debaton ankaŭ al la publiko kaj klare la pli granda parto de la publiko, kiu reagis, komprenas pozitive la vendon kaj ĝin subtenas. Malgranda parto de tiuj subtenantoj principe kontraŭis, sed post scio /post ekscio – la red./ pri la situacio ili eksubtenis.

Subtenon al la plano de la estraro vendi la domon esprimis interalie la antaŭa prezidanto Mark Fettes.

Jam fine de la komitata debato la estraro de UEA diskonigis liston de oftaj demandoj, en kiu oni same asertas, ke la membraro subtenas la planatan vendon:

Okaze de la debata fazo en la Komitato ĉirkaŭ la propono vendi la nunan oficejan domon, la Estraro de UEA malfermis, konsultocele, la debaton ankaŭ al la membraro pere de diversaj retaj rimedoj, nome: la Forumo de UEA, la diskutlisto UEA-membroj, la paĝo kaj grupo de UEA ĉe Facebook, Instagram, Tvitero kaj Telegramo. La publiko ne reagis negative: kvankam tio ne estas formala konsulto, inter la reagintoj, kiuj estas membroj de UEA, konsiderinda plimulto eĉ forte subtenas la vendon.

Ne klaras, kie la estraro trovis la konsiderindan plimulton, kiu forte subtenas la vendon. Ja veras, ke en la forumo de UEA mankas negativaj reagoj – ĉar tie tute mankas ajnaj reagoj.

En la Facebook-paĝo de UEA estas reagoj de entute kvar personoj. El tiuj unu argumentas ke oni kolektu monon por povi teni la domon, dum unu opinias, ke la afero estas komplika kaj la komitato decidu. La restantaj du diskutantoj unue ne ŝatas la proponon vendi la domon. Post kiam reprezentanto de UEA klarigas, ke la Centra Oficejo translokiĝos al alia domo en la sama strato, ili aprobas la proponon.

En la retpoŝta listo UEA-membroj, kiu havas 182 membrojn, tri diskutantoj eldiras subtenon al la propono vendi la domon.

La reta voĉdonado de la komitato pri la vendo de la domo finiĝos la 12-an de februaro.

45 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-02-07 16:53

> inter la reagintoj, kiuj estas membroj de UEA, konsiderinda plimulto eĉ forte subtenas la vendon.

Se ne estas bazo por tiu aserto, ĝi estas stulta mensogo kiu malkredindigas la estraron.

Tim Owen
2022-02-07 23:09
Respondo al  Yves Bellefeuille

Eblas kontakti homojn retpoŝte, mesaĝile, vacape, ktp. Mi ne dubas, ke, vidinte la akrajn komentojn liveratajn en tiu ĉi retejo, unuopuloj private sendis solidarecajn mesaĝojn al la koncernato, kaj eĉ esprimis subtenon for de aliulaj okuloj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-07 23:41
Respondo al  Tim Owen

Tio signifas nenion, Tim. Aldone, mi ne dubas, ke ankaŭ estas homoj, kiuj private esprimis solidarecon al komitatanoj, kiuj kontraŭas la vendon.

“Se ne estas bazo por tiu aserto” (esprimo de Yves) ne estas tre trafa deirpunkto:

Maia ja preskaŭ tuttempe tordas la realecon, ofte ne plene mensogante, sed kreante duonveron.

Maia asertas, ke “konsiderinda plimulto” forte subtenas la vendon.
Sed ni ne forgesu, ke, laŭ Maia mem, temas pri “la reagintoj, kiuj estas membroj de UEA”.

Krom se estos alia pruvo, ni povos sekure supozi, ke tiu grupo ” “la reagintoj, kiuj estas membroj de UEA” estas ekstreme malgranda.

Do la eldiro de Maia praktike signifas absolute nenion. Kaj ni certe ne scias, kion “”konsiderinda plimulto” de la membroj de UEA pensas.

Baldaŭ la estraro vendos la domon, kaj nek la estraro nek la komitato havas ideon pri la opinioj de la membroj, eĉ ne pri 10% el ili.
Kaj tio estas absoluta absurdaĵo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-02-08 0:05
Respondo al  Tim Owen

http://www.jowaltonbooks.com/poetry/whimsy/the-lurkers-support-me-in-email/

(Pardonon al la redakcio pro ligo al teksto en la alia internacia lingvo.)

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2022-02-08 3:46
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kara Yves, kio se tamen estas bazo? Ĉu tio malkredindigos Liberan Folion? Estas domaĝe, ke Kalle, kiu ne subskribas siajn artikolojn, uzas sian blogon por krei tiajn tendencajn tekstojn, kiuj kaŭzas ĝuste tion, kion ni nun vidas: homoj komencas dubi pri la Estraro, kiu aperas kiel “mensoguloj”. Oni povas facile pensi, ke aparta celo de la blogo estas malkredindigi estraranojn, sed sub kiuj motivoj mi vere ne scias!

La estrara raporto diras, ke la debato estis malfermita “pere de diversaj retaj rimedoj” kaj specifas: “Forumo de UEA, diskutlisto UEA-membroj, paĝo kaj grupo ĉe Facebook, Instagram, Tvitero kaj Telegramo“. Malgraŭ tio, Kalle ne sciigas pri reagoj en la aliaj ejoj.

Estas vero, ke neniu komentis en la Forumo de UEA kaj estas neniu surprizo tiu fakto. Kalle tamen uzas tion por ironiumi, kvazaŭ la Estraro fanfaronas pri la Forumo, dum estas nature konate, ke la Forumo ne estas vigle uzata.

Aliflanke li ne mencias, ke en la listo UEA-membroj (https://groups.io/g/uea-membroj) estis rimarkinda diskuto. Dum kelkaj komitatanoj asertis, ke la Estraro ne volas “aŭdi la membrojn”, ĉiuj membroj, kiuj reagis en UEA-membroj ne nur subtenis, ke ne estu Ĝenerala Voĉdono, kiel pledis, ke oni rapide vendu la domon. En UEA-Telegram-grupo, kie diskuto estas sufiĉe afereca, eĉ multe antaŭe membroj sin esprimis favore al la vendo kaj daŭre faras. Aliflanke, mi ne memoras pri iu, kiu publike protestis pri la vendo en tiuj spacoj. Kalle estas en la grupo. Mi ne scias ĉu vi estas.

Aldone la raporto diras: “La publiko ne reagis negative“.

Kaj tio estas vero: la afiŝoj en ĉiuj retaj spacoj de UEA atingis sume pli ol 3000 homoj. Mi ne parolas surbaze de tio, ke la Facebook-paĝon de UEA sekvas pli ol 7000 homoj aŭ ke la konton ĉe Tvitero sekvas pli ol 3000. Mi parolas surbaze de la statistikoj de ĉiuj unuopaj afiŝoj pri la vendo. Kompreneble povas esti sama homo, kiu vidis la afiŝojn en diversaj lokoj. Sed estas fakto, ke la homoj ne reagis negative: ili vidis la afiŝojn, ŝatis/reagis, kundividis, ĉio certe tre malsame al la emociaj reagoj, kiujn oni vidas el la komentoj en Libera Folio.

Finfine ial Kalle decidis fari neniun mencion al la 8 aŭ 9 komitatanoj, kiuj publike favoras la vendon, lasanta la artikolon sen ties argumentoj kaj intervenoj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-02-08 5:40
Respondo al  Fernando Maia Jr.

> Aliflanke li ne mencias, ke en la listo UEA-membroj (https://groups.io/g/uea-membroj) estis rimarkinda diskuto.

Mi rigardis ĉiujn afiŝojn tie ekde la 1a de septembro kaj vidas afiŝojn de tri homoj (krom vi mem) kiuj diris, ke ili subtenas la vendon. Tio apenaŭ estas “rimarkinda diskuto”.

Ĉu mi devis rigardi eĉ pli malnovajn afiŝojn por vidi tiun diskuton?

Tauhro
Tauhro
2022-02-08 12:13
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Chiuj personoj, kiuj havas diktatoremon, estas tre similaj. Ili ne shatas alian opinion krom propran k preferas ne rimarki ghin au nigrigi ghin.
> Aldone la raporto diras: “La publiko ne reagis negative“.<
Vane vi penas meti “la kulpon” sur la shultroj de amaso de esperantistoj.
Vi estas “la chefa kulpanto” pro malhonora decido.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-08 15:14
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Multe da blablabla, Maia. Vi estas komplete malkompetenta kiel estrarano. Kiel dirite antaŭe, vi vendos la domon eĉ sen koni la opinion de 10 % de la membraro.
Viaj longaj skribaĵoj nur celas kaŝi vian malkapablecon.
Kapablojn oni havas, ne simulas.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Herman Dekeŭnink
Herman Dekeŭnink
2022-02-07 19:25

Ĉu vere UEA sukcesos arigi sufiĉe da helpantoj por enpaki mil kestojn kaj ĉu efektive en Slovakio troviĝos sufiĉe granda tenejo por akcepti la stokon kaj sufiĉa da homfortoj por elpaki la mil kestojn…?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Herman Dekeŭnink
Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-07 20:27

“Fernando Maia komplete malkonsentis:

– Subjektiva kaj malĝusta argumento.”

Maia ĉiam pravas, Maia ĉiam plej bone scias, aliaj ĉiam malpravas.
Maia estas la supera Gvidanto. Kiam oni eksalutos lin per etendita brako?

Por preventi eblan blokon fare de LF mi prefere ne diru litere, kia korporeago tia ulo vekas en mi.

La Civito ĉiam estis konsiderata la malamiko de UEA, verŝajne ne sen kialo, sed la Malamikego venas klare de interne.
La Komitato bone konsciu pri tio. Ĉu ĝi volas eniri la historion kiel faciliganto de la Granda Detruo de UEA aŭ ĉu ĝi volas savi la asocion?
Lasta ebleco por savi la dronantan ŝipon.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2022-02-07 21:17

Veka voko por ĉiuj esperantistoj. Ja temas pri Esperanto kaj E-movado, ne pri personaj ambicioj kaj nebulaj privataj planoj. Daŭre neniu scias kiu volas plenigi siajn poŝojn kaj detrui la atingojn de la pioniroj, kaj kiucele, krom la propra profito, agas la detruantoj. La nuna estraro de UEA jam perdis sufiĉe multe da tempo kaj energio por pravigi nepravigeblan. Estas tempo foriri kaj lasi la postenojn al homoj, kiuj ankoraŭ ne perdis la vojon, superrigardon kaj prudenton. Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro. Redonu la stirilon en kompetentajn manojn kaj forlasu la ŝipon kun levita kapo. Ankoraŭ ne estas tro malfrue.

Nova vento kun subtenaj blovoj de la spertuloj necesas nun en UEA. Oni ja ne bezonas komenci de la nulo. Profitu la spertojn kaj sciojn de bonvolemuloj. La ideo de vendo de domo naskiĝis en iu malhela kapo, kiu sendube neniel interesiĝas pri Esperanto kaj ĝia progreso. UEA ne estas financisto aŭ bankiero, nekomprenebla do restas la afero, ke la estraranoj parolas nur pri mono.

Nova strategio (strategio ĝenerale, ja strategio mankis!) (re)altiros ankaŭ sendube (mal)novajn membrojn, kiuj pro la nekompetenteco kaj manko de agado por Esperanto de la gvidantoj forlasis la movadon kaj ĉesis, kvazaŭ proteste, esti membro de UEA. Komenciĝos proceso, mono fluos sen ĉeso.

Tauhro
Tauhro
2022-02-08 11:09

> Nova strategio (strategio ĝenerale, ja strategio mankis!) (re)altiros ankaŭ sendube (mal)novajn membrojn, kiuj pro la nekompetenteco kaj manko de agado por Esperanto de la gvidantoj forlasis la movadon kaj ĉesis, kvazaŭ proteste, esti membro de UEA.<
Kiel povas aperi la nova strategio en la asocio, kiu estas plene en manoj de friponoj?

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2022-02-08 19:30
Respondo al  Tauhro

@Tauhro Prave. Tial ankaŭ necesas novaj fortoj kaj strategiistoj, ne homoj blindigitaj de eŭro-signoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-08 15:39

Mi forte aplaŭdas tiun ĉi verajn vortojn de Jolanta van Holstein, sekretariino de la famkonata Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando.
Jolanta, mi taksas, diras tiujn ĉi vortojn je persona titolo, sed tio ne faras ŝiajn vortojn malpli gravaj.

Jam temp’ está, ke ankaŭ aliaj prominentuloj publike kaj forte protestas kaj kondamnas la neĉesantan detruon de la centra parto de la Esperanto-movado.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2022-02-08 19:58
Respondo al  Leon Roijen

Kara Leon, elkoran dankon pro viaj vortoj. Ni ofte samopinias, estas ĝojiga afero ne senti sin sola esperantisto en certa vidpunkto kaj konsidero. La trista afero restas, ke en Esperantio (regas la konvinko ke) oni ne rajtas diri ĉion kion oni pensas kaj scias. Kaj kiel ni tion observas nun en Nederlando – la malfermo de putrego malkovras multege da subtabligitaj aferoj.

Jam de pluraj jaroj ni atestas la detruon de UEA, paŝon post paŝo realigatan antaŭ la nevidantaj okuloj de multaj estraranoj kaj komitatanoj. La lastan frazon mi citis de la subtena letero de mia alia amiko. Ni ne estas solaj.

Tauhro
Tauhro
2022-02-09 13:56

>  La trista afero restas, ke en Esperantio (regas la konvinko ke) oni ne rajtas diri ĉion kion oni pensas kaj scias.<
Kion vi volas diri per chi tiuj vortoj? Chu vi mem havas aliajn pensojn pri E- movado k “timas” paroli? Povas esti vi tiel diris pri UEA, sed ne pri Esperantio?
Bonvolu ekspliki vian penson.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2022-02-09 23:08
Respondo al  Tauhro

Mi celis diri, ke en Esperantio okazas multe da aferoj, pri kiuj oni ne parolas sincere, malferme kaj publike. Multaj fi-aferoj estas forŝovataj/bajlalataj sub tablon, prisilentata aŭ kaŝata. Esperanto-movado fariĝis koterio en kiu mano manon lavas. Kaj jes, en tiu etoso mi ne volas (jes kuraĝas!) paroli pri aferoj pri kiuj mi scias kaj pri kiuj devus scii ĉiu esperantisto. Sed plej gravas nun ke oni unue ne preteratendu videblaĵojn, pri kiuj ja ĉiu scias. Sufiĉe da farendaĵoj por Esperanto provizore. Pri Esperanto mi povas diri nenion malbonan!

Sed kion diri pri E-movado sen gvidanto kaj movadanoj kiuj parolas pri Esperanto en Esperanto al esperantistoj, aplaŭdas sin mem kaj transdonas premiojn al esperantistoj, forgesante ke plej gravas Esperanto kaj la rezultoj de la agado por Esperanto, ne la agado mem?

Roland Schnell
2022-02-10 15:49

Dankon por la klaraj vortoj. Mi foje spertis dum la lastaj jardekoj, ke oni provas malakcepti kritikon kaj atakis kritikantojn. Kutime ili forlasas la Movadon. Tio sinteno estas la kialo de la nun katastrofo. Memorigas min al la fino de GDR, kiam kelkaj maljunaj viroj ne pretis auxdi la vocxon de la popolo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-10 17:33
Respondo al  Roland Schnell

Prave, Roland. Sed tiam la rezulto estis – mi ankoraŭ bone rememoras ĉar ĝi okazis en la nokto post mia naskiĝtago, la 9-an de novembro 1989 – ke falis la muro kaj rezulte pliboniĝis la vivo por milionoj da homoj. Mi ankoraŭ rememoras miajn fortajn proprajn emociojn rigardante tiom da germanoj kiuj finfine trovis liberecon kaj ekkonsciante dume pri la baldaŭa reŭniĝo de lando jam tro longe dividita.

Sed en nia Esperantujo… ne UEA sed la movado estas “bankrota” kiel Jolanta tiel bone priskribas…kaj alia vento ne baldaŭ blovos, mi timas.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Roland Schnell
2022-02-10 17:43
Respondo al  Leon Roijen

La “alia vento” blovas, sed ekster la kutimaj kominikaj strukturoj, kiuj vi konas kaj uzas. Dise estas multaj, kiuj lernas Esperanton, sed pro kialoj ne kongrua kun la kutima (Movada, UEA, SAT, Civito ktp.) vidpunkto kaj ecx sen kontakto al tiuj strukturoj. La “Modado” ne interesigxis pri cxi tiu grupo, nur kiel pagantaj membroj de asocioj ili estas bovenaj, kiel klientoj por libroj. Post “Bankroto” kutime ekestas nova entrepreno, kiu povas malmultekoste transpreni la havajxjn.

Tauhro
Tauhro
2022-02-10 19:01

> Esperanto-movado fariĝis koterio en kiu mano manon lavas.<
Se E-movado nenion proponas al la mondo krom la lingvo, chi tiu rezulto estis neevitebla. Precipe estas malbone, ke nedemokratia sistemo de E-movado permesas al friponoj gvidi.
“La ideo de lingvo neutrala neniam povos vere efektivighi sen homaranismo”.
Zamenhofa homaranismo estas iomete naiva, sed ghi portas la ghustan penson, kiun bezonas pli bone formuli por moderna mondo. Al ni bezonas reveni al niaj fontoj k bone kompreni, ke sen idea bazo E-movado pereos.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2022-02-11 12:46
Respondo al  Tauhro

Ĝuste la ideo de Esperanto – kunigo de homoj sur la neŭtrala fundamento – plej ofte alparolas homojn, kiuj la unuan fojon aŭdas pri Esperanto. Homoj avide sopiras kunligon. Homaranismo sonas sektece, oni ofte asocias la vorton kun ĉiuj -ismoj. Laŭ mi ne necesas uzi la vorton “homaranismo” por esprimi la justan kaj egalecan ideon ligitan kun Esperanto, ĝi estas nur nomo kaj ja temas pri la ideo. Se la estraro de UEA kun la sama laboremo, sindediĉo kaj entuziasmo, kun kiu ĝi nun laboras por vendo de la domo, laborus alian direkton ne estus (financa) krizo. Mankas simple laboro por Esperanto kaj per Esperanto. Se la tuta energio iras al vendo de la domo, ne al la agado, la nunaj sekvoj estas tute logikaj. Sen servoj kaj produktoj ne ekzistas enspezoj, tio ne estas io nova por ekonomoj kaj entreprenistoj. Kaj gravas ke la celo de UEA ne estu ekonomia kresko aŭ gajno de mono (tion UEA eĉ ne rajtas laŭ la ANBI kondiĉoj), la bonfarto de Esperanto estu la celo.

Ĉiukuaze la postulo de energinivelo C por la konstruaĵoj tute ne validas por la CO-domo en Roterdamo: Se malpli ol 50% de la surfaco estas uzata kiel oficejo aŭ se la “repaga periodo” de la energi-investoj estas pli longa ol 10 jarojn, la postulo ne validas laŭ la Nederlanda leĝo.

Oni povas argumenti por kaj kontraŭ. Sed restas la demando kio okazos poste?

Tauhro
Tauhro
2022-02-11 16:15

>  Homaranismo sonas sektece, oni ofte asocias la vorton kun ĉiuj -ismoj.<
Estas stranga afero – pri “komunismo”, pro kiu homaro elvershis multe sangon, trankvile oni parolas sur chiu angulo.
Sed pri senkulpa “homaronismo”  oni paroli hontas.
Por mi chi tio estas nekomprenebla. Chu povas esti vi scias kialon?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-02-11 17:44

“Ĉiukuaze la postulo de energinivelo C por la konstruaĵoj tute ne validas por la CO-domo en Roterdamo: Se malpli ol 50% de la surfaco estas uzata kiel oficejo aŭ se la “repaga periodo” de la energi-investoj estas pli longa ol 10 jarojn, la postulo ne validas laŭ la Nederlanda leĝo.”

????

Unu el la ĉefaj argumentoj de la estraro por forvendo de la domo estas la famaj 200 000 € elspezendaj por energirenovigo (sen kiu la domo ne plu rajtos esti uzata) plus plia elspezo por plia energirenovigo nur kelkajn jarojn poste. Kaj nun vi diras, ke tio tute ne validas??

Komprenu, kiu povas.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-11 17:22

Jes, Jolanta tute pravas. Se mi ne eraras, ankaŭ mi jam pli frue skribis tion en Libera Folio.

Jen la ligiloj al retpago de la nederlanda registaro, alireblaj por ĉiuj:

https://www.rvo.nl/onderwerpen/duurzaam-ondernemen/gebouwen/wetten-en-regels/bestaande-bouw/energielabel-c-kantoren

Decidskemo:

https://www.rvo.nl/sites/default/files/2021/08/infographic-beslisboom-energielabel-c-kantoren.pdf

Se la repaga periodo estas pli longa ol 10 jarojn, necesas nur tiuj energiŝparaj investoj, kiuj repagas sin ene de 10 jaroj.

Sed se malpli ol 50% de la surfaco estas -efektive uzata kiel oficejo – tute ne estas energiŝpara postulo.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2022-02-12 20:30

Francisco, vi sendube konas la nederlandan proverbon “wie een hond wil slaan, vindt altijd wel een stok”. Se oni volas fari ion, oni simple pripensas konvinkajn argumentojn, kaj ripetas ilin tiel ofte ĝis ĉiuj komencas kredi ilin, ĉu ne? Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. Kaj kion diri pri homoj, kiujn nur atingas misinformigaj gutoj? Kaj por resti ĉe Esperanto-proverboj “Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.” Se oni deziras ion tre arde, oni ĉiam sukcesas realigi tion. Iam iu prenis decidon vendi domon en Roterdamo kaj oni faris ĉion eblan kaj oni persisteme penis por realigi la revon. Gratulon al persistantoj!

Ĉu vi iam aŭdis ian ajn proponon aŭ argumentojn por savi la domon? Mi mem vidas tre konsekvencan kaj persistan strebadon al nur unu direkta celo. Mirinda laboro (en la ĝusta senco de mirinda).

Alina Mess
Alina Mess
2022-02-08 16:03

La ambicio de Maia estas iĝi prezidanto de UEA kaj la Usona fonduso, kiu regas la lastajn estrarojn de UEA, kun la promeso apogi Maia en tiu lia revo, utiligas tiun bubon por sia celo: fine doni al TEJO la stiron de la E-movado, subfosante UEA.

La taktiko estas uzi (eks)estraranojn por la malpura laboro por tiel provi ke la estro de tiu fonduso restu kiel la plej granda esperantisto de ĉiuj tempoj, sen devi denove aperi en polemiko (kial li ne opinias publike pri la situacio de UEA? Ĉu Libera Folio provis kontakti lin?). Tamen, neniu superos Lapenna (inkluzive kun ĉiuj liaj mankoj), eĉ ne tiu, kiu puĉis Lapenna!

Maia, Fettes kaj iliaj aliaj aliancanoj ne konscias, ke kiam ili ne plu estos bezonataj, ili estos forĵetitaj rubujen. Ili kredas sin saĝuloj, sed estas same naivaj kiel tiuj, kiuj apogas la malmunton de UEA.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-08 17:11

NOVA Petskribo kontraŭ la vendo de la Centra oficejo, nun malfermita por subskribo:

https://www.change.org/p/komitato-de-uea-haltigu-la-vendon-de-la-centra-oficejo-ne-al-detruo-de-uea/

Bonvolu kundividi ĝian ligilon amase en sociaj retejoj. Plej grave: Ne forgesu subskribi!

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-08 17:41
Respondo al  Leon Roijen

Grave: Post subskribo de la petskribo vi ricevos mesaĝon por konfirmi vian subskribon. Nur post konfirmo (klakante la ligilon en la mesaĝo) validos via subskribo.

Tauhro
Tauhro
2022-02-08 17:42
Respondo al  Leon Roijen

Lau mi, chi tio estas sensenca entrepreno, kiu donas la eblecon por Maia ripeti: ”La publiko ne reagis negative!” k silento estas konsento.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-08 19:48
Respondo al  Tauhro

Pli-malpli la saman Maia kaj kompanoj jam nun diras. Mi nur ebligas al vi kaj ĉiuj aliaj aŭdigi sian voĉon.

Estas nun al vi decidi subskribi aŭ ne subskribi la petskribon.
Se vi ne subskribos, via timo (“la eblecon por Maia ripeti: ”La publiko ne reagis negative”) certe realiĝos.

Cetere, mi volas atentigi, ke la petskribo estas direktita al la Komitato, ne al Maia.

Tauhro
Tauhro
2022-02-08 19:19
Respondo al  Leon Roijen

Bonvolu diri al mi, kiu el ili povas shanghi sian opinion? –
Ann-Louise Åkerlund, Aleks Kadar, Amri Wandel, Brian R. Moon, Claude Nourmont, Dennis Keefe, Andreas Diemel, Prof d-ro Duncan Charters, Emílio Carlos Vaz Cid, Eŭheno Kovtonjuk, Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr., Mark T. Fettes, Gábor Márkus, Guy Matte, Hans Becklin, Kjell Peder Hoff, Trezoro Huang Yinbao, Mag. Janez Jug, Karina Oliveira, Kristin Tytgat, Libuše Hýblová, Michael Boris Mandirola, Alexandra Mendieta, Ahmad Reza Mamduhi, S-ino Mallely Martínez Mateos, Michal Matúšov, Mariana Evlogieva, Orlando E. Raola, Rakoen Maertens, Renato Corsetti, Stefan MacGill, So Jinsu, Spomenka Štimec, Suzuki Keiichiro, Thomas Bormann

Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2022-02-08 18:44

Por la plimulto de esperantistoj la rotterdama sidejo de UEA che Nieuwe Binnenweg strato estas nur domo kaj sidejo de la asocio, sed por kelkdeko (eble kelkcento) ghi ne estas simpla domo, sed hejmo. Ekde la epoko de fraulino Marianne Vermaas, Victor Sadler, Simo Milojevic, Neil Salvesen, Osmo Buller, che Nieuwe Binnenweg 176 oni: laboris, volontulservadis, studadis, kunisdadis, te- kaj kafotrinkis kaj multaj ech tranoktadis. Mi komprenas, ke pro la malapero de multaj membroj (inter ili mi) la asocio perdis siajn subtenofontojn. La mondo dum la lastaj 70 jaroj grave shanghighis: malaperis grandaj multnaciaj entreprenoj, kreskis novaj, ech pli richaj, chesas aperadi la plej grandaj,”internaciaj” revuoj, malaperas bibliotekoj kaj amase bankotadas: librovendejoj, eldonejoj kaj kinejoj, do nie ne miru ke bankrotis tre malforta kaj multekosta librovendejo de UEA. E@I dum pli ol jardeko pruvis sian vivipovon kaj utilon por Eo, sed chu ghi – longe – ludos la rolon de la nova viviganto de la E-movado? La lasta kaj la nuna estraroj de UEA ne scipovis bremsi la asocian malevoluon. Ankau Covim mafortigis la movadon, Espereble Austrio longperspektive ne rezignos pri la kolekto de la planlingvoj, konservos kaj evoluigos la Hodler-kolekton. Ankau kelkaj urboj kiel: Aalen, Bjalistoko, Budapeshto, La Chaux-de-Fonds kaj kelkaj universitatoj (Amstyerdam, Lublin, Poznań,Toruń, Paderborn), daurigos siajn Esperanto-kolektojn donante schancon studi E-literaturon kaj publikan, retan aliron al multaj E-dokumentoj. Do nia (esperantista) nekompleta bazo – lame – progresadetos, chefe en la reto. Tamen la manko de la rotterdama-hejmo almenau ghis kiam vivas tiuj, kiuj en ghi laboris, studis, volontulis, lasos doloron en niaj koroj!
P.S. Mi pasigis en la CO de UEA kelkajn semajnojn en 1985 kaj en 1988 kiel UEA-volontulo, helpante en la libroservo kaj en la preparado de la Universalaj Kongresoj.

Pepito de los Palotes
Pepito de los Palotes
2022-02-08 22:37

Mi vetas ke parto de la biblioteko estos vendata kaj alia finos en rubajxo. Oni devus esplori kial Fernando Maia tiom premas por ke la domo estu vendata…

Szabolcs István
Szabolcs István
2022-02-09 0:58

Zagrebo – Prezidanto de la Parlamenta Komitato por Eŭropaj Aferoj Domagoj Hajduković renkontiĝis ĵaŭde kun membroj de Kroata Esperanto-Asocio.

https://www.sabor.hr/hr/press/priopcenja/domagoj-hajdukovic-primio-clanove-hrvatskog-saveza-za-esperanto

La prezidanto de la Asocio, Spomenka Štimec, deklaris en la enkonduko, ke la Esperanto-tradicio en Kroatio estas protektita nemateria kultura havaĵo ekde 2017, emfazante, ke Eŭropo ne estu rigardata ekskluzive kiel anglalingva regiono. – Kroatio havas 350 registritajn membrojn de la Asocio, kiuj laboras per asocioj kaj estas financataj per donacoj. En la lastaj 20 jaroj, ni havis plurajn projektojn je internacia nivelo kaj ni publikigis sennombrajn tradukojn de niaj bonegaj literaturaj verkoj kiel La Strangaj Aventuroj de Metilernanto Hlapić, diris Štimec.

Štimec informis Hajduković, ke en la Konferenco pri Estonteco de Eŭropo estis prezentita plurlingva akcelilo ellaborita de kroata esperantisto Zlatko Tišljar. — Jen la projekto, kiu ĝis nun ricevis la plej multajn voĉojn de eŭropaj civitanoj. Ĝi baziĝas sur la unuaj lecionoj de Esperanto, kiuj donas al la studentoj enrigardon pri la funkciado de lingvoj kaj proponas al ili ilon por pli rapida akiro de fremdaj lingvoj, klarigis Maja Tišljar, projektestro, filino de la forpasinta aŭtoro kaj prezidantino de la Asocio por Eŭropa Konscio.

La prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, István Szabolcs, kiu ankaŭ ĉeestis en la kunveno, proponis, ke Kroatio estu la nova ĉefurbo de Esperanto, do ke Zagrebo transprenu tiun ĉi rolon de Roterdamo. La prezidanto de la Komitato pri Eŭropaj Aferoj, Domagoj Hajduković, mem subtenis tiujn projektojn, emfazante la gravecon de plurlingveco kaj en Kroatio kaj en la tuta Eŭropa Unio.

– Ĉi tio estas tre grava kaj mi bedaŭras, ke la civitanoj de Kroatio ne konas ĉi tiun temon. Mi persone donos mian kontribuon en konsciigo pri ĉi tiuj temoj kaj mi certe subtenos la ideon, ke Zagrebo fariĝu la sidejo de Esperanto. Kiel instruisto, mi komprenas la gravecon lerni fremdajn lingvojn en la lernejo kaj mi konsentas, ke Esperanto estu pli reprezentata en edukado, diris Hajduković. La renkontiĝon ĉeestis ankaŭ la Prezidanto de Kroata Esperanto-Junularo Đivo Pulitika, kiu parolis pri la Esperanto-kursoj, kiuj nuntempe okazas interrete.

Kirill Ŝvedov
2022-02-09 12:11
Respondo al  Szabolcs István

Tio, certe, estas bona, tamen kial do Esperanto ne povas havi du ĉefurbojn? Kiel ni povas pretendi je roloj grandegaj, kiel solvo de la lingvaj problemoj de Eŭropo, dum ni montriĝas ne kapablaj eĉ subteni tion, kio jam ekzistas?

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-09 17:55

Jam 29 homoj kontraŭas la vendon de la Centra Oficejo de UEA per subskribo de reta alvoko, kiu troviĝas enrete nur de hieraŭ. Estas do jam multe pli ol la manpleno da opinioj, kiun la estraro kolektis.

Ankaŭ vi povas subskribi la alvokon kontraŭ la plua detruado de UEA kaj la vendo de la domo:

https://www.change.org/p/komitato-de-uea-haltigu-la-vendon-de-la-centra-oficejo-ne-al-detruo-de-uea

Ne forgesu konfirmi vian subskribon klakante ligilon, kiun vi ricevos poste en mesaĝo.

Mia peto al vi: Bonvolu abunde kundividi tiun ĉi alvokon, kun viaj geamikoj, en Facebook, en Twitter, en Telegram, ktp.

Kune ni haltigu la detruon de la laboro de generacioj!

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Tauhro
Tauhro
2022-02-09 19:07
Respondo al  Leon Roijen

Via iniciato estus komprenebla, se ghi estus antau kelke da monatoj. Nun ghi aspektas tre stranga k ech suspekta.

O. Williams
O. Williams
2022-02-09 21:44

Mi detale legis la oftajn demandojn. La argumentoj estas klare favore al la vendo. Neniu dubo. Temas pri racia decido, se la komitatanoj favoras vendon. Ĉio alia ŝajnas al mi nelogika. Mi do ne subtenas la peticion. Mi eĉ ne rajtus partopreni la peticion, ĉar mi ne estas membro de UEA.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-10 0:10
Respondo al  O. Williams

“Mi eĉ ne rajtus partopreni la peticion, ĉar mi ne estas membro de UEA.”

Ĉiuj, membroj kaj nemembroj rajtas subskribi la petskribon ĉe https://www.change.org/p/komitato-de-uea-haltigu-la-vendon-de-la-centra-oficejo-ne-al-detruo-de-uea

“La argumentoj estas klare favore al la vendo”

Evidente, la dokumento en kiu vi legas tiujn argumentojn, estas farita de la estraro, kiu volas la vendon. Estas memkompreneble ke en ĝi vi ne trovos argumentojn malfavorajn al la vendo.

Inteligentaj kaj saĝaj homoj pensu memstare kaj ĉerpu iliajn informojn el pluraj fontoj.
Farante tion, multaj homoj – komitatanoj, membroj, nemembroj – venis al alia konkludo ol vi.

Śmigielski Stanislao
Śmigielski Stanislao
2022-02-12 11:30

Estimataj, kiam antau jaroj en Germanio estis la bezono salonie karbominejojn, tiama kanceliero Helmut Kohl enkondukis al chiuj laboristoj kaj laborantów tiel nomatan minejan imposton Grubegeld, unu Germanio markon el chiu salajro! Kaj chi mono tiamaniere kolektita perkusista tiam Fermi nek unu minejon! Chu sufichus kolektory unu EURO de chiu esperantisto por ne bezoni vendi la oficjalnie hejmon de UEA? Eble jes?

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-12 18:03

Mi havas eĉ pli bonan respondon: Eĉ ne necesas monkolekto. Dum jardekoj la Centra Oficejo senprobleme funkciis. Ne estas grandaj financaj problemoj. Tiu argumento estas nur uzata por pravigi la vendon.
Estas plano post la vendo de la domo investi la monon en nebulecajn aferojn… kio poste okazos pri la mono, vi povos mem kompreni.

Sebastiano
Sebastiano
2022-02-12 22:08

Estimata s-ro Śmigielski, chu vi bonvolus provizi pliajn detalojn por la rakonto pri Helmut Kohl kaj lia “Grubegeld”? Mi ne vere scias, kion konkretan vi celis. Se eble, mi petas, relegu vian komenton antau la sendo kaj korektu la lingvajhon. Via jhusa teksto estas malfacile komprenebla.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-13 4:04

2017. La tiam nova ĝenerala direktoro de UEA volas stabiligi la asocion.

Oni faras demandon al li:

“Kiajn ŝanĝojn vi planas fari en la funkciado de la Centra Oficejo? Ĉu la nuna kvanto de oficistoj sufiĉas, troas aŭ maltroas?”

La respondo:

La CO laŭ mia impreso jam dum multaj jaroj laboras kun maltro da oficistoj, se oni vidas la taskojn, kiujn oni devas kaj devus fari. Tio tamen ne signifas, ke ni povas permesi al ni pli da oficistoj, ĉar ni ne rajtas foruzi ĉiujn havaĵojn de la asocio ene de malmultaj jaroj. Nepra por ni do estas la trovo de novaj enspezo-fontoj, teknika modernigo, rapidigo kaj pliefikigo de laborprocezoj kaj taskokritiko.”

2022: Vendo de la Centra Oficejo.

( https://www.liberafolio.org/2017/11/14/martin-schaffer-volas-stabiligi-la-asocion )

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Aleksandro S. Melnikov
Aleksandro S. Melnikov
2022-02-13 11:10

Por tiuj, kiuj almenaux foje vizitis la COn de UEA en la epokoj de Simo kaj Osmo, gxi neniam estis nura oficejo, sed ja samtempe la Mekko de esperantismo kaj hejmo de ajna membro de la “familia rondo”. Plurajn semajnojn mi ecx logxis tie kolektante materialojn por mia habilitacia disertajxo, kiun mi defendis en 2004 (cetere, gxi estis la unua kaj, sxajne, gxis hodiaux lasta habilitaci-nivela esperantologia-interlingvistika esploro en Rusio kaj eksa USSR; tion mi diras ne por glori min mem, sed por emfazi la rolon de UEA). Mia lasta vizito antaux kelkaj jaroj estis frakasa por mia humoro. Preskaux malplena domo, malkontentaj oficistoj (sxajne, iuj ecx proteste jugxprocesis), etoso de angoro kaj malespero. Mi ne havas aliron al cxiuj faktoj koncerne la sorton de la historia domo. Sed mi timas, ke okazos io simila al la Brita kazo, kiam oni vendis la sidejon en Londono, esperante je kunlaboro de aliurba ekstermovada institucio, kies estraro kaj politiko subite sxangxigxis kaj kauxzis ruinigxon de la asociaj planoj.
Resume. Mi komprenas la timojn de François kaj Osmo. Kaj aldone mi demandas min: 1) cxu la modernigo mortigos nur la etoson aux grave vundos ankaux la movadon, kiu ne malaperis, signifgrade, gxuste pro la etoso; 2) cxu la decidantoj bone planis, por kio kaj kiel ili investus la ricevutan (post la eventuala vendo) monon.