Matheus Pacheco eksigita el la estraro de TEJO

Matheus Pacheco perdis sian postenon kiel estrarano de TEJO, ĉar li maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn. La komitato maltrankvilas, ĉar ankaŭ aliaj estraranoj ade maltrafas voĉdonojn kaj kunsidojn. Ĉu malaktiveco iĝas serioza problemo por la estraro?

Matheus Pacheco (foto de Facebook)

Laŭ la reglamento de TEJO, se komitatano aŭ estrarano maltrafas tri sinsekvajn voĉdonojn, tiu estas konsiderata kiel demisiinta. Preskaŭ ĉiujare almenaŭ unu estrarano tiel estas eksigita.

Nun tio okazis al Matheus Pacheco, estrarano kiu respondecis pri retaj kongresoj, Pasporta Servo kaj adoleska agado. Nur tri voĉdonoj entute okazis dum la nuna mandato de la estraro, ekde septembro, do li efektive neniam voĉdonis kiel estrarano.

Responde al demando de Libera Folio, Pacheco klarigis kial li malaktiviĝis:

– Kiu sekvas mian vivon scias, ke mi translokiĝis al Eŭropo kaj ankaŭ kune kun la posteno en la estraro mi trovis laboron. Ĉio kune iĝis tre peza al mi, ĉar mi ankaŭ estas en la lastaj jaroj de universitato. Iom post iom eĉ partopreni en esperantaj retaj eventetoj iĝis malfacile.

– En januaro mi agnoskis ke mi ne plu povas fari ĉion kune kaj fari ion tiom bone. Do mi komencis mian procezon por demisii de la estraro.

– Finfine, mi dankas kaj pardonpetas al la nuntempaj estraro kaj komitato, kiuj fidis je mi por esti parto de tiu granda teamo. Mi esperas, ke mia vivo stabiliĝos por ke mi povu repartopreni en la plej amuza movado de mia vivo, kiu estas en TEJO.

Rogier Huurman.

La ĝenerala sekretario Rogier Huurman anoncis la eksigon al la komitato:

– Kiel restantajn estraranojn la demisio de Matheus bedaŭrigas nin, sed ne venas kiel surprizo. Jam ekde la komenco Matheus malmulte povis okupiĝi pri estraraj taskoj, interalie pro nova laboro. Léon, kiu loĝas en la sama urbo kun Matheus, multfoje kontaktis lin, kaj en januaro Matheus konsentis, ke ne havas sencon por li plu esti estrarano. Finfine li ne sendis demisiian leteron al la Komitato, sed la rezulto estas sama.

Huurman anoncis ke oni provos elekti novan estraranon antaŭ aŭ dum la komitatkunsido, kiu okazos je la 26-a de februaro, kaj ke Pacheco ne estas la sola malaktiva estrarano.

– Jam antaŭ semajno la estraro kontaktis la elektan komisionon pri la baldaŭa manko, kaj ili do komencis subteni nin en la serĉo de estrarkandidatoj. Estas aliaj malaktivaj estraranoj, kiuj ankoraŭ konsideras sian estontan rolon. Ni havas bonan esperon plej laste dum la Komitatkunsido fini alelekto(j)n kaj ekde tiam denove havi plene funkciantan estraron.

Pacheco ne estas la sola kiu maltrafis voĉdonojn – du aliaj estraranoj sukcesis voĉdoni nur unufoje. Uriel Gurdian (respondeca pri informado, kulturo, junaj amikoj kaj patronoj) kaj Alexandre Raymond (respondeca pri ĉeestaj kongresoj, moviĝebloj kaj talento) maltrafis du el tri voĉdonoj.

La voĉdonoj temis pri la propono aldoni kvotojn por kandidatoj, la buĝeto por 2021 kaj propono ke la komitato rediskutu la buĝeton kiam la rezulto de la peto pri administra subvencio alvenos.

Tyron Surmon

Dum la pasintaj du monatoj estis maltrankvilo en la komitato pri la aktiveco de la estraro, kaj la 9-an de decembro venis plendo de Tyron Surmon, komitatano A por Britio. Li rimarkis ke kelkaj estraranoj ne ĉeestis estrarkunsidojn kaj ne informis pri sia agado.

– Ĉu tiuj estraranoj povas komenti? Se pro vivcirkonstancoj oni ne plu povas agadi dum specifa tempo (ekzemple mi komprenas ke Albert translokiĝis lastatempe), tio ne estas hontinda. Kaj eble estas bonaj kialoj por la neĉeesto de kunsidoj, kiuj ne evidentiĝas en la protokolo. Sed mi atentigas ke ekde mia komitataniĝo, la unua paŝo al la tuta nefunkciado de pluraj estrarteamoj estis la neaktiveco de pluraj estraranoj, kaj mi komprenas ke malfacilas por estraranoj publike komenti pri la aktiveco de la aliaj en la teamo ‒ do mi simple volas certigi ke tiu situacio ne denove okazos.

Li neniam ricevis respondon de iu estrarano. Li restarigis sian demandon je la 5-a de januaro, sed denove ne ricevis respondon.

Post ses semajnoj da silento, la 24-a de januaro, Querino Neto, komitatano Ĉ, petis respondon de la estraro. Li rimarkis ke el la ses estrarkunsidoj, Pacheco partoprenis nur unu, Raymond kaj Gurdian nur du, kaj ili eĉ ne anoncis sian neĉeeston.

Querino Neto.

‒ Tyron skribis al tiuj estraranoj, sed senresponde. Do mi profitas la okazon por refari la demandojn de Tyron, kaj por demandi al la aliaj estraranoj: kiel tiu senaverta manko influas la disdividon de taskoj inter vi? Ĉu tio malhelpas vian laboron? Ĉu vi konas la specifajn kialojn de tiuj mankoj (ekzemple: horzono, tempomanko, neintereso)?

Je la 30a de januaro, Léon Kamenický, la Prezidanto de TEJO, respondis:

‒ Mi atendis kelkajn tagojn por vidi ĉu la estraranoj al kiuj vi ĉefe donis demandojn reagos, sed efektive tio ne okazis kaj vi certe meritas post pluraj petoj iun respondon.

Li substrekis ke la estrarkunsidoj okazas je fiksita horo, laŭ konsento de ĉiuj estraranoj. Ĉiu estrarano povas peti helpon de aliaj estraranoj, komisiitoj, volontuloj kaj aliaj membroj de TEJO. Li diskonigis unumonatan estraran kalendaron, kiu montris multajn kunsidojn, sed la aktivado de Pacheco, Gurdian, Raymond kaj Albert Stalin Garrido estis tute malplena.

Oni anoncis ne nur la eksigon de Pacheco sed ankaŭ tiun de Gonzalo Adrian Moreira (komitatano A por Argentino), ĉar li same maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn.

Jam la 14-an de januaro, post la voĉdono pri la buĝeto, tri komitatanoj estis eksigitaj pro maltrafitaj voĉdonoj: Wayne Adrian Federigan (komitatano A por Filipinoj), Heeyeon Oh (komitatano A por Sud-Koreio) kaj Zhao Wenqi “Venki” (komitatano Ĉ).

Responde al la eksigoj, Patricio Iglesias, komitatano B, skribis al la komitato:

‒ Se rezultoj de voĉdonadoj de TEJO aperus en gazeto, ili ne estus eldonitaj ĉe politika sekcio, sed inter funebraj sciigoj. Ja mi ne konas alian organizon, kies estraro suferas tiel altan rotacion.

Robert Nielsen

Kalendaro pri la laboro de la estraro, diskonigita al la komitato. Ĉe kvar estraranoj aktivado mankas.
1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ĵajro
Ĵajro
2022-02-04 12:01

Se ĉiuj junuloj agas kiel la verkisto de tiu artikolo, kiu rifuzas kontakton kun nekonataj esperantistoj, kiun rezulton oni povas atendi? Ĉu tiu raporto ne estas sufiĉa por montri tion kion ni faras maltrafe? Eo estas senutila amuzilo! Matheus devas atenti sian vivon ne perdi tempon kun frivolaĵoj. Kiam esp-istoj vere frate kunlaboras anstataŭ hipokrite agi estu ni ĉiuj certaj, ke junuloj interesiĝos pri ia esperanta organizo.