IJK 2023 okazos en Italio

Internacia Junulara Kongreso 2023 okazos en Marina di Massa, Italio. Tion anoncis TEJO la 2-an de februaro. Ĉi-jare la IJK okazos en Nederlando.

La 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 2023 okazos en Marina di Massa, Italio. Tion anoncis la estraro de TEJO. Datoj ankoraŭ ne estas konigitaj.

La samjara Universala Kongreso okazos en Torino en nordokcidenta Italio de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto.

La IJK-urbo Massa troviĝas ĉe la marbordo en Toskanio, iom pli ol 200 kilometrojn sudoriente de Torino. La kongresejo nomiĝas Villaggio Torre Marina kaj situas en privata parko kun rekta aliro al la plaĝo. Laŭ TEJO disponeblos 123 ĉambroj en 6 diversaj konstruaĵoj.

Ĉi-jare la Internacia Junulara Kongreso laŭplane okazos apud la vilaĝo Westelbeers en la suda parto de Nederlando, inter la 20-a kaj la 27-a de aŭgusto. Tiu estos la unua ĉeesta IJK post 2019, kiam la kongreso okazis en Slovakio.

La IJK en 2020 devis okazi en Nederlando, sed pro la pandemio iĝis nurreta. Same estis en 2021, kiam la kongreso devis esti aranĝita en Ukrainio, sed lastmomente oni decidis, ke ĝi okazu nur rete.