Ne okazos la IJK en Ukrainio

TEJO decidis nuligi la Internacian Junularan Kongreson, kiu devis okazi en Ukrainio ekde la 26-a de julio 2021. Laŭ la lokaj organizantoj oni plu planas aranĝi renkontiĝon en la anoncitaj datoj, sed ĝi ne estos nomata IJK.

Dum sia lasta kunsido, la estraro de TEJO decidis ne gastigi ĉeestan IJK-n 2021. La evento okazus de la 26-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2021 en la ĉefurbo de Ukrainio.

Tion anoncis Carlos Pesquera Alonso, la vicprezidanto de TEJO. En la Telegram-kanalo de TEJO li skribas:

Mi bedaŭras informi ke en nia lasta kunsido la estraro de TEJO decidis ne gastigi la fizikan IJK-n 2021.

Ni scias ke malfacilas antaŭvidi la situacion fine de julio, sed ĉio indikas ke daŭre sufiĉe malfacilos vojaĝi eksterlanden. Plej grave, ni taksas ke la eblo ke iu infektiĝu pro la partopreno estos tro alta. Ni ja volegas IJKumi fizike kune, sed la danĝero estas tro granda por riski vundigi niajn organizon kaj movadon pro tiu deziro.

La LKK proponis organizi ĝin en malgranda formato kaj ni helpos ilin se ili daŭre volas organizi renkontiĝon, sed ne kiel IJK-n. Por kiuj konsideras la situacion alimaniere, ili povus aliĝi kaj partopreni tiun eventon proprariske. Dume, ni komencos la laboron por ebligi la 2-an interretan IJK-n kaj tiel doni la oportunon Esperantumi al ĉiuj en la mondo sen sana malhelpo.

Informo pri la nuligo aperas ankaŭ en la retejo de TEJO. Anstataŭ la fizika IJK do okazos dua reta IJK, kiu ne estos ligita kun Ukrainio.

Laŭ Jana Janoviĉ, prezidanto de Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo kaj gvidanto de la organiza teamo, oni plu planas aranĝi renkontiĝon en la anoncitaj datoj, sed ĝi ne estos nomata IJK.

– Ĉiuj, kiuj aliĝis kaj ŝatas veni, estas bonvenaj. Jam 40 homoj aliĝis. Ni povas uzi la jam proponitan lokon por aliĝintoj. Kompreneble homoj kiuj volas nuligi sian aliĝon povas tion fari senkoste, ŝi diras al Libera Folio.


Noto de la redakcio: La nomo de la ĉefurbo de Ukrainio laŭ PIV estas Kievo. La lokaj esperantistoj tamen preferas la formon Kijivo, kiu pli similas al la ukraina (kaj ne rusa) nomo de la urbo.


Pli pri la temo

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Vadim
Vadim
2021-04-12 16:15

Zrado!!!! (Perfido) 🙂

Vadim
Vadim
2021-04-12 16:20

‘homoj kiuj volas nuligi sian aliĝon povas tion fari senkoste’

Ĉu eblus varianto nuligi sian aliĝon kontraŭ pago? Estus ja bela komerco, aliĝi kontraŭ pago, nuligu aliĝon ankaŭ kontraŭ pago 🙂

sciuro
2021-04-12 18:31

Laux la konvena aktuala novajxo kaj Mondsanorganizo de Unuigitaj Nacioj.
La koronviruso nun kreskas eksponenciale.

Krizipo
Krizipo
2021-04-12 22:21

Jen prava decido post malprava decido de TEJO, okazigi IJK en lando, kie daŭre flamas intercivitana milito.

sciuro
2021-04-12 23:25
Respondo al  Krizipo

kaj nordirlando?

Krizipo
Krizipo
2021-04-13 15:00
Respondo al  sciuro

Ankaŭ Nord-Irlando havas sekurecan problemon. Tamen, tiu problemo akriĝis nur post la decido pri UK en Belfasto. Krome, pro la pandemio la UK verŝajne ne okazos surloke.

Grava diferenco estas, ke la malmultaj esperantistoj en Nord-Irlando ne publike subtenas la malpacon, dum multaj ukrainaj esperantistoj fifamas pro malpacismo. Tial indas subteni la esperantistojn en Nord-Irlando kaj malsubteni la esperantistojn en Ukrainio (krom la pacemaj unuopuloj).

Hejmano
2021-04-12 23:45
Respondo al  Krizipo

Kijivo ne estas en milita zono, malkiel ekzemple Donecko. Estas sekura loko. Se ĝi estus damaĝita de milito, tiam estus pro vere interŝtata milito, kaj ne pro la nuna enlanda milito kiu okazas kvazaŭ nur oriente.

Subtenon al ukrainaj civitanoj, kiuj nuntempe devas rezisti je tre fortaj minacoj sen sufiĉa subteno de la aliancanoj de Ukrainujo. Espereble tiu streĉita periodo finiĝos baldaŭ.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Hejmano
Vadim
Vadim
2021-04-12 23:42

Note: kion alian vi atendis de la lando, kiu povus ricevi altkvalitan vakcinon kontraŭ koronaviruso el najbara Rusio, sed ne faras tion pro politika ambicio kaj hipokriteco de politikistoj? la rifuzo de IJK ne estas ofero en tiu ĉi situacio… Plej gravas bedaurindaj senkulpaj civitanoj de Ukrainio, al kiuj minacas malsano kaj eble morto…

Hejmano
2021-04-14 23:05
Respondo al  Vadim

«Jen 1 miliono da vakcindozoj. Ili estas tute senpagaj! Interŝanĝe, ni nur petas de vi 600 000 km² de via lando.

Amike, Vladĉjo.»

Vadim
Vadim
2021-04-21 10:57
Respondo al  Hejmano

Ĉu vi povas konfirmi ĉi tiujn viajn vortojn?
Aŭ ĉi tio estas nur alia rusofoba piĉbabilafo el Okcidento?

Ĉu vi volas diri ion pri morto de 4-jara infano en Donecko, kiu ĵus estis mortigita de droneo de ukrainaj murdistoj en uniformo de la ukraina armeo? Kaj li ne estas sola el mortigitaj lokaj civiluloj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de La Vojaĝo
Hejmano
2021-04-21 14:33
Respondo al  Vadim

Jes, mi volas diri ion. Mi volas diri ke tio estas, simple, mensogo. https://www.stopfake.org/ru/fejk-na-donbasse-pogib-rebenok-iz-za-ataki-ukrainskogo-bespilotnika/

La morto de la infano NE okazis en Donecko, ĝi okazis en Александровское (≈Aleksandrovskoje en Esperanto), laŭ la komunikado de la Popola Respubliko de Donecko.
Kaj Александровское situas je 25-30 kilometroj for de la militfronto. Tio estas tro por ukraina droeo. Ukraina droneo ne povas eniri tiom profunde en la teritorion de tiu donecka ‘respubliko’.
Alivorte, probable neniu neis, ke tiu infano bedaŭrinde mortis, sed li NE povis morti pro ukraina droneo.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Hejmano
Hejmano
2021-04-21 14:37
Respondo al  Hejmano

Post-skribe: mi ne komprenas, kial mi estus rusofobia homo. Ĉu mi diris, ke la tuta rusa popolo estas fia? Ĉu ke Rusujo estas diabla lando? Ne, mi nur atakis la rusan prezidanton kaj liajn apogantojn. Putin ne estas Rusujo. Mi kredas ke Rusujo estas pli ol nur sia estro.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-04-22 14:55
Respondo al  Hejmano

Vero ĉiam estas la unua viktimo de milito.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-22 2:12
Respondo al  Vadim

Via lando atakis suverenan landon Ukrainion kaj ŝtelis parton de ĝia teritorio, Krimeon. Ĝi daŭre minacas la ukrainan teritorion.

Ĝi subtenas la krimecan ĉeĉenan reĝimon.

En Britio via lando venenis samlandanojn per polonio kaj noviĉoko en publikaj lokoj, tiel metante en danĝeron la vivojn de ordinaraj britoj.
Via lando venenis Navalny, politika malamiko de Putin.

Via lando fariĝis pario sur la internacia scenejo.

Kaj nun vi serioze pensas, ke Ukrainio akceptus vakcinojn de la rusa registaro?
Vi vivas en virtuala, de Putin kreita mondo. Ne en la reala!
Se Ruslando ne enmiksiĝus en la Donecka regiono, la ukraina armeo tute ne bezonus uzi droneojn.

Mi havas nenion kontraŭ la rusa popolo, neniel, sed via registaro estas bando de krimuloj, via prezidanto en la unua loko.

Ĵano Aleksandriano
Ĵano Aleksandriano
2021-04-22 6:07
Respondo al  Leon Roijen

Papagi la propagandon de milita aparato, ĉi-kaze de NATO, esence kontraŭas al la spirito de la esperantismo. Krom tio … “Via lando” ??? Ĉu serioze?

krm
krm
2021-04-13 8:52

TEJO kaj aliaj organizoj vivas nuntempa nur danke al subvencioj el la bruksela burokrata korporacio. Por kio peni kaj ŝviti se oni havas garantiatan monon? Ek al la “fina venko”! 🙂

sciuro
2021-04-14 19:26

Kion se la koronviruso dauxos dum multaj jaroj?

Krizipo
Krizipo
2021-04-15 2:50
Respondo al  sciuro

Se la pandemio daŭros dum multaj jaroj, dum multaj jaroj ne okazu nevirtualaj renkontiĝoj. Bedaŭrinde, sed necese.

sciuro
2021-04-22 16:35

Laux la grafeo sur la retpagxo de universitato de John Hopkins

en tago 2021-04-21 la kvanto de novaj kazoj kreskas al la plej alta numero gxis la komenco de cxi tiu acxa afero.

889.975

sciuro
2021-04-22 16:39
Respondo al  sciuro

Do mi ne uzu la Pasportan Servon