La sekva IJK okazos en Ukrainio

La Internacia Junulara Kongreso en 2021 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio. Tio estis anoncita dum la fermo de la ĉi-jara reta IJK en vendredo. Sed ĉu ĝi okazos en Kievo aŭ en Kijivo?

Lokaj esperantistoj ĉe panoramo de la ĉefurbo de Ukrainio. Meze Jana Janoviĉ, la ĉeforganizanto de IJK 2021.

TEJO longe havis problemon trovi gastiganton por la venontjara IJK, sed nun ŝajne la afero solviĝis. Dum la fermo de la ĉi-jara reta IJK oni anoncis, ke la venontjara kongreso okazos en la ĉefurbo de Ukrainio, Kievo (Kijivo). Tie jam unufoje okazis IJK, en 2011.

Pli frue ŝajnis, ke la IJK en 2021 okazos en Belfasto en Norda Irlando, samurbe kun la Univerala Kongreso. Tamen la brita teamo, kiu tiam estis la sola kandidato, jarŝanĝe retiris sian kandidatiĝon.

Post nova alvoko sin anoncis kvar novaj kandidatoj: Kultura Centro Esperantista (Svislando), Junulara Organizo de Tanzanio Esperantista (Tanzanio), Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo (Ukrainio) kaj Korea Esperanto-Junularo (Koreio). El tiuj estis elektita Koreio. Poste tamen ankaŭ la korea teamo retiris sian kandidatiĝon.

Sekve de tio, la estraro de TEJO elektis la teamon de Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo (ULEJ), kiu estas ne tre aktiva landa sekcio de TEJO. Parte la samaj aktivuloj organizis la IJK-n en 2011.

”TEJO decidas elekti Ukrainion por tradicia IJK, samtempe ni elektas Brition por eta IJK (enkaze la situacio de Covid19 ne pliboniĝus post unu jaro kaj tradicia IJK ne povus okazi, ni povus havi etajn IJK en Ukrainio kaj Britio)”, skribis Mung Bui (Feliĉa), la kasisto de TEJO en la komitata diskutejo jam la 8-an de julio.

Laŭ Mung Bui, la plano kiun prezentis la ukrainiaj aktivuloj estas konvinka:

”Kongresejo kaj loĝejo estas en la sama loko kun taŭga kosto kaj ni ne havas riskon perdi la antaŭpagon (se IJK ne povus okazi pri Covid19). Krome ili havas sufiĉan homforton por organizi IJK kun pli ol 20 aktivuloj.”

La kongresejo kiun elektis la ukrainia teamo estas hotelo en la okcidenta rando de la urbo. Male ol la kongresejo de 2011, la ejo estas bone atingebla per publikaj veturiloj kaj la loĝkondiĉoj estas pli bonaj.

En 2011 multaj kongresanoj plendis pri malbonaj kondiĉoj kaj malbona organizado. Laŭ la teamo de ULEJ, la problemoj grandparte estis kaŭzitaj de mankoj en la kunlaboro kun la landa asocio de UEA, kiu devus helpi pri la organizado. Ĉi-foje ULEJ intencas aranĝi ĉion per propraj fortoj.

En la ekskursa programo de la kongreso laŭ la plano de ULEJ estos interalie vizito al la forlasita urbo Pripjat, kie en 1986 okazis la granda katastrofo en la Ĉernobila nuklea elektrejo, kaj al la muzeo de Bulgakov.

Laŭ Jana Janoviĉ, prezidanto de ULEJ kaj gvidanto de la organiza teamo, estas jam planataj ankaŭ diversaj koncertoj kaj aliaj programeroj.

– Estos en programo koncertoj de Slava Bodnarkov, Oksana, JoMo kaj tiel plu, ekskursoj tra la urbo, interkona vespero, internacia vespero, diversaj prelegoj.

Precizaj datoj por la IJK en 2021 laŭ ŝi ankoraŭ ne estas deciditaj,

Noto de la redakcio: La nomo de la ĉefurbo de Ukrainio laŭ PIV estas Kievo. La lokaj esperantistoj tamen preferas la formon Kijivo, kiu pli similas al la ukraina (kaj ne rusa) nomo de la urbo.


Pli pri la temo


 

40 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Kirilo Brosch
2020-07-18 15:29

Preskaŭ ĉiuj lingvoj nomas la ukrainan ĉefurbon Kiev-. Estas tute freneze uzi apud tiu internacia formo la nur-ukrainan, malfacile elparoleblan Kijivo. Esperanto estas internacia lingvo por homoj pensantaj internacie, ne internacia reklamilo por naciismoj

dieter.rooke
2020-07-18 16:53
Respondo al  Kirilo Brosch

vi plene pravas – La LKK nepre apliku la normon de Esperanto

Hejmano
2020-07-18 23:23
Respondo al  dieter.rooke

PIV ne estas la “normo”. PIV ne estas oficiala. Kaj plej grave, la reta PIV estis verkita en 2005.

Marteno
Marteno
2020-07-19 3:57
Respondo al  dieter.rooke

dieter.rooke cxu vi, alilandano, konsilas al la LKK, kiel nomi sian propran urbon? … cxu serioze? kaj do, cxu vi vere pensas ke vi scias tion pli bone ol ili… cxu serioze??

Hanso Becklin
Hanso Becklin
2020-07-18 18:32
Respondo al  Kirilo Brosch

Mi plene konsentas kun vi, Kirilo, sed verŝajne de alia vidpunkto. Zamenhof kaj la aliaj pioniroj konstante uzis la formon ”Kievo”, ekzemple jam du fojojn en la Fundamenta Krestomatio. Same kiel ”Pekino”, ”Varsovio”, la historiajn formojn ni konservu, eĉ se ili ne ĉiam kongruas kun la aktuala uzado, precipe en lokoj spertantaj kreskadon de naciismo.

Hejmano
2020-07-18 23:28
Respondo al  Hanso Becklin

Mi samopinias, ke “Kievo” plu uzeblu, sed miaopinie ankaŭ “Kijivo” estu ebleco (“Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova.” – Zamenhof, Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto)

Kirilo Brosch
2020-07-19 21:36
Respondo al  Hejmano

Sed el Esperanta vidpunkto la formo “Kievo” estas multe pli oportuna [+internacia, +facila] ol “Kijivo”. Sed ĉar ambaŭ formoj ne estas oficialaj, oni ne povas apliki la regulon el la Antaŭparolo ĉiuokaze

Hejmano
2020-07-18 23:18
Respondo al  Kirilo Brosch

Bonan tagon!
Vi uzas la e-vortojn “tute freneze” Paroli tiel estas nerespektema. Ukrainoj havas bonan kialon por voli radikigi la sendependecon de ilia lando kaj la libero de iliaj lingvo kaj kulturo.
Oni uzas en Esperanto “Barato” pli ol “Hindujo” (ekzemple lernu.net aŭ Vikipedio preferas la uzon de “Barato”), eĉ se “Barato” ekzistas ĉefe en la hindia lingvo. Kial? Simple ĉar temas pri historia evoluo, Barato estas sendependa ŝtato kaj ne plu ŝtato okupaciita de la – estinta – brita imperio. Por la barataj esperantistoj tio gravas. Same, Ukrainujo estas nun sendependa ekde preskaŭ 30 jaroj, neniu miru se ukrainiaj esperantistoj prezentas ĝin kiel la sendependan landon, kiu ĝi vere estas, kaj ne kiel landon sendependan ekde tri semajnoj.
Kijivo certe venkos kaj majoritatiĝos en Esperanto; ĝi havas plurajn kialojn popolariĝi. La anglalingvan “Kiyiv” nun ekzemple uzas la BBC (vi do ne povas diri “nur-ukraina”. Fonto: https://www.bbc.com/news/world-europe-52329498), kaj tio signifas multe.
Ĝi estas perfekte elparolebla.
Fakte mi pensas, ke ĝi estas pli facile elparolebla en Esperanto ol en mia denaska lingvo (la franca), en kiu problemeto ekzistas. Dankon al la finaĵo “-o”, mi persone senprobleme elparolas “Kijivo”.
Mi salutas samideanojn de ĉiuj landoj!

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-19 1:15
Respondo al  Hejmano

Tre bone, Hejmano. Mi atendas, ke vi etendigas vian respekton samideane al ĉiu lando kaj uzos estonte ankaŭ la vorton Dojĉlando. Samideanan dankon!

Marteno
Marteno
2020-07-19 4:09
Respondo al  Sebastiano

tio, kompreneble, dependas de la deziro de la logxantoj de la lando mem; mi persone neniam registris deziron de germanoj nomi sian landon Dojcxlando en Esperanto; mi persone, ekzemple kiam mi parolas pri Esperanto al neesperantistoj, fieras ke ni havas en nia lingvo nomojn kiel Euxskio, Kimrio, Kartvelio; mi iam eksperimente uzis la esprimojn Suomio, la suoma lingvo, sed mi cxesis pri tio: pleje influis min Osmo Buller, finno, kiu cxiam diradis “Finnlando”, “finno”, “la finna lingvo”

Hejmano
2020-07-19 14:01
Respondo al  Sebastiano

Se pro komprenebla historia evoluo (kvankam tia evoluo laŭ mi jam okazis, nun diri “FRG” estas anakronisma. Mi ne pensas, ke bona evoluo (Germanujo estas hodiaŭ demokratia kaj stabila lando) povas okazi denove) la plejparto de la germanaj esperantistoj deziras la eblecon ekuzi tiun vorton, tiam mi ne kontraŭstarus paralelan uzon de ĝi.

Stefan
Stefan
2020-07-19 15:14
Respondo al  Sebastiano

Mi fakte jam delonge uzas en Esperanto la vorton ”Dojĉlando” (kaj ”dojĉo”). Mi ĝojas, ke mi ne solas.

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-19 17:30
Respondo al  Stefan

“Dojĉa” estas a-vorta radiko, do en Dojĉlando vivas dojĉlandanoj (kaj eble dojĉuloj).

Eble pli bone ĉiuokaze estus paroli pri “Berlinregno”, “Kievoregno” aŭ simile.

Kirilo Brosch
2020-07-19 21:50
Respondo al  Hejmano

“Barato” estas esprimo geografia-neŭtrala kaj, malgraŭ sia neinternacieco, tial pli oportuna ol la gentobaza “Hindujo”, precipe en tempo de akriĝanta hinda naciismo. “Kijivo” male impresas al mi kiel provo regi lingve kaj simbole subteni ankoraŭ malfortan nacian memfidon.
La ununuraj, kiuj scias pri la “rusa” Kievo kontraŭ la “ukraina” Kijivo estas la ukrainoj mem, de se anglo aŭ germano diras Kiev/Kiew, ilin ne trafas ia rusa veneno, ĉar ili entute ne konscias.
Mi venas el lando, kies nomo en preskaŭ ĉiuj lingvoj estas alia ol la landanoj mem diras, kaj mirakle tio ne humiligas aŭ difektas iun aŭ ion. Do certe ankaŭ la ukrainoj povas elteni “Kievo”.

Hejmano
2020-07-19 23:50
Respondo al  Kirilo Brosch

Kiel mi jam diris, la BBC jam uzas “Kijiv”. Fruege via argumento pri la “pli internacia Kievo” faliĝos dolore. “Kievo” regis la estintecon, kunregas la estantecon kun “Kijivo” sed la estontecon certe regos “Kijivo”.

„”Kijivo” male impresas al mi kiel provo regi lingve kaj simbole subteni ankoraŭ malfortan nacian memfidon.” Mi pardonpetas, sed bonvolu elekti! Lastafoje “Kijivo” laŭ vi estis la nomo uzata de “tute frenez[aj]” “naciis[t]oj”, sed nun viapense ĝi estas la nomo uzata de homoj dubantaj pri la potenco de sia lando kaj ne plene fidanta ĝin. “Ne povas funkcii ambaŭsence” ŝajnas esti laŭ mi taŭga traduko de la anglalingva “you can’t have it both ways”.
Ripete mi diras ke ja ukrainoj havas kompreneblan kialon por timi pri la estonteco (kaj la estanteco) de sia lando! Denove mi diras, ke neniu miru pro la radik-igo de la sendependeco de Ukrainujo!

Kaj vi diris ke “Barato” estas „esprimo geografie-neŭtrala kaj, malgraŭ sia neinternacieco, tial pli oportuna ol la gentobaza “Hindujo”, precipe en tempo de akriĝanta hinda naciismo” Mi samopinias, ke tiu naciismo estas kaj akra kaj danĝera… Sed se vi agnoskas ke pri nomo de lokoj gravas identeco kaj batalo kontraŭ naciismoj, bonvolu ne riproĉi poste ke “Kijivo” ne taŭgas ĉar la kialo de ĝia estiĝo ne estas pro granda internacieco sed pro identeco ĉar ukrainoj timas la putinan naciismon! Pliafoje, ne povas funkcii ambaŭsence.

Stefan
Stefan
2020-07-20 13:52
Respondo al  Hejmano

BBC uzas “Kyiv” kaj ne la monstraĵon “Kijiv”. Kial ne “Kjivo” en Esperanto? Tio estas pli simila al la vortoj en la angla kaj la ukraina.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-07-21 4:17
Respondo al  Stefan

“Kjivo” certe estos elparolita “Kivo”.

La demando ne estas kiel tiu urbo nomiĝas en la rusa, aŭ en la ukraina, sed kiel ĝi nomiĝas en esperanto.

Kirilo Brosch
2020-07-20 22:23
Respondo al  Hejmano

1. Bv. legi atente, kion mi origine skribis. Mi skribis ne pri frenezaj naciistoj, sed pri freneza ago. Tio estas granda diferenco.
2. Se vi pensas, ke miaj asertoj pri naciismo estas kontraŭdiraj, tiam mi konsilas al vi legi iom pri la psika fono de naciismo. Same kiel narcisismo sur ĝia bazo estas profundaj necerteco kaj manko de memfido, kiun oni provas kompensi per forta supraĵa orgojlo. Kiel oni diradas: Homoj, kiuj havas nenion por prifieri, povas fieri almenaŭ pri sia lando.
Kaj homojn kaj naciojn memfidajn ne jukas tia detalo kiel diverĝanta vokalo en aliaj lingvoj.
3. Mi atentigas ĉiujn pri la fakto, ke ankaŭ la ukraina lingvo konas kiev- kiel unu radikalan formon de la nomo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Kievo#%22Kievo%22_estas_ne_nur_rusa,_sed_anka%C5%AD_ukrajna
4. Tio estas mia lasta komento ĉi-teme.

Hejmano
2020-07-20 23:24
Respondo al  Kirilo Brosch

Naciistoj farantaj frenezan agadon ne estas multe malsamaj ol frenezaj naciistoj (kaj indas mencii, mi pardonpetas, ke laŭ mi naciistoj jam estas duon-frenezaj. Do se plie ili faras “frenezan agon …).
Vi parolis unue pri” malforta nacia memfido”. Mi komprenis, ke temus pri la fido en Ukrainujo ke havas ukrainoj. Sed leginte vian lastan komenton, mi komprenas ke vi parolis pri la memfido de la ukrainoj mem.

Dankon pro ĉesi nian senfinan komentadon. Juste.

Marc Bavant
Marc Bavant
2020-07-24 14:40
Respondo al  Kirilo Brosch

La polemiko estas des pli absurda, ke ”Kievo” ne pli ĝuste redonas la sonojn de la rusa Киев /ˈkʲijɪf/, ol Kijiv redonus la ukrainan Київ /ˈkɪjiw/. Kaj Kirilo prave memorigas, ke la radiko de tiu vorto en la ukraina estas Києв- /kɪjɛv-/, kiun oni povas plej nature adapti al Esperanto sub la formo Kiev-.

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-24 22:38
Respondo al  Marc Bavant

La intenco ja ne estas iel lingve motivita, sed la intenco estas establi formon diferencan de la rusa. Certe en Ukraino troviĝas ankoraŭ sufiĉe multaj aliaj lokoj, pri kies nomformoj oni povas polemiki. Mi pensas ekz-e pri Lvovo aŭ Lembergo aŭ …

Marteno
Marteno
2020-07-19 4:33
Respondo al  Kirilo Brosch

“preskaux cxiuj lingvoj nomas la ukrainian cxefurbon” tiel, kiel antauxe diktis la rusaj mastroj; kiel cxarme estas argumenti, ke aferoj devas resti tiel, kiel ili estis antauxe! sed mi diros ion al vi: antauxe estis tiel, ke Ukrainujo estis regata de la Rusa Carlando, kaj poste de Sovetunio; cxu restis tiel? ne! se vi ne jam rimarkis, nuntempe Ukrainujo estas sendependa lando; kaj estas nur juste, ke tiu cxi sxangxo reflektigxu ankaux lingve; Esperanto ne estas escepta cxi tie: la Ukrainuja registaro oficiale petas ke en la angla lingvo oni uzu la formon Kyiv anstataux la tradicia (mi aldonu: arhxaikigenda!) Kiev; multaj registaroj (ekz-e Brituja, Usona) kaj amaskomunikiloj (ekz-e BBC, Guardian, Economist) decidis lauxi tiun cxi peton; do la formo “Kijivo” estas ne io stranga kaj surpriza; gxi estas la signo de nuntempo

Stano
2020-07-19 16:59
Respondo al  Marteno

Ukrainio estis parto de la Rusia imperio (Rusia en la rusa ne havas etnan apartenon kaj ruslingvanoj konas tiun diferencon bone), ne de la Rusa Carlando. Sovetunio kreis Ukrainan SSR, donacinte al ĝi Krimeon, kaj plurajn orientajn kaj okcidentajn regionojn, kiuj antaŭe apartenis al Pollando kaj Rusio (RSFSR) respektive. Sovetunio kreis ukrainlingvan urban loĝantaron kaj aŭtoritatojn kadre de politiko de “radikigo” (коренизация), same kiel ĝi kreis Belorusan SSR kaj la belorusan nacion. Mi bedaŭras, ke historio malkongruas al la propagandismaj kliŝoj, kujn vi kredas, sed la scienco ofte malkongruas kun kredoj de la amasoj – kaj tio ne estas kulpo de la scienco.

Hejmano
2020-07-20 0:27
Respondo al  Stano

Jes, Ukrainujo estis longatempe okupaciita de la rusa (ĉu Peterburgo, ĉefurbo de tiu iama imperio, ne estas rusa?) imperio. Sed tio ne signifas, ke ĝi neniam estis sendependa, kaj ke la ukrainaj kulturo, lingvo kaj popolo ne ekzistas.
Via frazo “Rusia en la rusa ne havas etnan apartenon kaj ruslingvanoj konas tiun diferencon bone” kaj via aserto, ke “same kiel ĝi kreis (…) la belorusan nacion” [Belorusujo estas eŭropa escepto se ni parolas pri naciiĝo de teritorioj] Sovetunio kreis la ukrainan nacion (malveras) estas miaopinie ege danĝeraj, ĉar ili iel ŝajnigas, ke la heredanto de Sovetunio, t.e. Rusujo povas tute rajtigite invadi tiun “rusan mondon” kreitan de Sovetunio, t.e. ĝi mem!

Stano
2020-07-20 6:31
Respondo al  Hejmano

Vi fantazias kaj tio evidentas por ĉiu, kiu konas historion ne el politikistaj parolaĉoj, sed el fakaj verkoj. Certe oni povas plu rakonti fabelojn pri la antikvaj ukrainoj, kiuj konstruiis egiptajn piramidojn kaj fondis Romon (kiel tion tute serioze rakontas ukrainaj naciistoj), sed mi preferas vojon de la scienco.
Faktoj kaj ciferoj estas klaraj: en la Rusia imperio Ukrainio prosperis kaj en Sovetunio ĝi estis plej riĉa respubliko kies teritorio grave kreskis. La ukrainaj naciistoj brue kondamnas Sovetunion kaj ĝiajn regantojn, sed ili certe ne kontraŭis la indiĝenigon (коренизация), kiun deklaris la komunisma partio en la 1920-aj jaroj, forpelinte amason da rusoj kaj judoj de altaj postenoj por doni ilin al ukrainoj kaj ukrainigi la urbojn de Ukrainio, ĝis tiam rusparolantajn.
Same ili certe ne kontraŭis kiam post la invado al Pollando en 1939 Ukrainio ricevis grandajn teritoriojn okcidente. Post kiam ukrainaj asistantoj de nazioj (pardonon – noblaj herooj de Ukrainio) buĉis loĝintajn tie polojn kaj judojn tiuj ĉi regionoj tute ukrainiĝis kaj nun estas fortikaĵo de la ukraina naciismo.
Ankaŭ arbitra donaco de Krimeo al Ukrainio fare de alia “okupacia” reganto ŝajne ne kaŭzis protestojn, ĉu ne?
Fine mi diru ke tiu “okupacio” estis mirinda ne nur en politika, sed ankaŭ en ekonomia kampo. Sovetunio transformis la agrikulturan Ukrainion je plej riĉan respublikon de USSR kun forta industrio. Antaŭ disfalo de Sovetunio en 1991 la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de Ukrainio superis tiun de Pollando. Nun, post 30 jaroj da feliĉa sendependeco MEP de Ukrainio sekvas tuj post Mongolio, la lando ĉiam troviĝas rande de bankroto, savata nur danke al pliaj pruntoj, kaj plejparto de ĝia industrio estas disrabita dum granda parto de loĝantaro vagadas kiel dungolaboristoj tra Rusio kaj Eŭropo.
Se tio estis “okupacio”, do temas pri la plej mirinda okupacio, kian ĝis nun ne konis la monda historio.

Hejmano
2020-07-20 15:26
Respondo al  Stano

Mi studis historion antaŭ komenti, kaj ja Ukrainujo estis sendependa dum nelonga tempo antaŭ tio, ke la bolŝevisma Rusujo, ne ankoraŭ Sovetunio, konkeris ĝin – jen la pruvo ke Sovetunio NE kreis la ukrainan nacion. Laŭ vi la falo de Sovetunio estas katastrofo, ukrainoj estas faŝismemaj, kaj kontraŭleĝa aneksado (*reunuiĝado, senkulpigu!) estas kaj prava kaj justa. Tiuj estas la tre facile rekoneblaj signoj, ke vi estas cerbolavita fare de la putina propagando. Do, ne indas respondi, ĉar mi jam havis diskutojn kun homoj cervolavitaj fare de tiu propagando kaj ĉiam estas la samaj respondoj, ĉiam kiam mi montras faktojn tiuj faktoj estas usona komploto.

Stano
2020-07-21 5:26
Respondo al  Hejmano

Faŝistoj, aneksoj, katastrofo – ĉu vi diskutas kun vi mem? Mi ne uzis eĉ unu el ĉiuj ĉi vortoj. Denove vi baraktas kadre de prooagandismaj kliŝoj – ĉi-foje akuzante iun kliŝan oponanton anstataŭ diskuti kun reala persono kaj ties
argumentoj. Ĝuu vian imagitan mondon.
Nur estu singarda. En 1949 usona ministro pri defendo James Forrestal pereis, saltinte el fenestro kun krio “Rusoj venas!” Rusofobio estas danĝera same kiel ĉiuj psikozoj.

leganto
leganto
2020-07-21 12:09
Respondo al  Stano

Pardonon, ĉu vi povas citi la fonton laŭ kiu ‘James Forrestal pereis, saltinte el fenestro kun krio “Rusoj venas!”‘. Laŭ rapida serĉado mi ne trovis mencion pri tio. Ĉu temas pri tiu ĉi dokumento citita en la ruslingva vikipedia paĝo pri Forrestal (4a citaĵo)?
http://www.dcdave.com/article4/021110.html
Tamen tiu teksto ne pravigas vian aserton. Ŝajne neniu atestanto ĉeestis lian morton kaj eĉ estas duboj ke ne temis pri memmortigo sed pri murdo. Do, kiel vi venis al via aserto?

Stano
2020-07-21 15:08
Respondo al  leganto

Pri tiu ĉi historio vi povas legi apartan artikolon en angla Vikipedio: https://en.m.wikipedia.org/wiki/The_Russians_are_coming
Cetere ĉi-foje gravas ne tio, ĉu iu psike malsana persono kriis rusofobian frazon aŭ ne, sed la fakto ke oni manipulas amasojn, uzante torditajn sciencajn fakojn, unuavice historion kaj lungvistikon. Oni povas plu fantazii pri malicaj rusaj kalumniantoj, sed la fakto estas ke nur la ukrainoj starigas monumentojn al SS-divizio kaj honorigas ĝiajn veteranojn kiel heroojn. Nun kanadanoj demandas sin, kiel eblas omaĝi la naziojn. Ĉu vi havas respondon? https://eo.m.wikinews.org/wiki/Kanada_polico_protektas_nazian_monumenton?dpl_id=7397
Antaŭjare Ukrainio aprobis leĝon, kiu fakte malpermesas ĉian uzadon de minoritataj lingvoj ekster la familio. Ĉu tio estas la agado, aprezata de esperantistaro? https://eo.m.wikinews.org/wiki/Ukrainio_aprobis_la_le%C4%9Don_pri_la_ukraina_lingvo
Ne mirindas ke milionoj da homoj ne plu sentas sin plenvaloraj civitanoj en Ukrainio kaj preferas elmigris aŭ separiĝi de la lando, kie ili subite iĝis duaranguloj. Eĉ usonaj enketistoj konstatis ke plejparto de loĝantoj de Krimeo (inkluzive 58% de la krimeaj tataroj) subtenas ĝian aliĝon al Rusio. https://www.washingtonpost.com/politics/2020/03/18/six-years-20-billion-russian-investment-later-crimeans-are-happy-with-russian-annexation/
La faktoj estas obstina afero, do cerbolavitaj personoj preferas disputi kun imagitaj oponantoj el la kliŝa mondo de propagando. Sukceson al la kompatinduloj!

Hejmano
2020-07-21 22:53
Respondo al  Stano

“Faŝistoj”: “Post kiam ukrainaj asistantoj de nazioj (pardonon – noblaj herooj de Ukrainio)”
“anekso”: vi parolas pri tio, ke Krimeo iĝis parto de la Sovetia Ukraina Respubliko, kaj komparas ĝin al nun-jarcenta situacio: “.
Ankaŭ arbitra donaco de Krimeo al Ukrainio fare de alia “okupacia” reganto ŝajne ne kaŭzis protestojn, ĉu ne?

“katastrofo”: “Antaŭ disfalo de Sovetunio en 1991 la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de Ukrainio superis tiun de Pollando. Nun, post 30 jaroj da feliĉa sendependeco MEP de Ukrainio sekvas tuj post Mongolio, la lando ĉiam troviĝas rande de bankroto, savata nur danke al pliaj pruntoj, kaj plejparto de ĝia industrio estas disrabita dum granda parto de loĝantaro vagadas kiel dungolaboristoj tra Rusio kaj Eŭropo”

Stano
2020-07-22 12:16
Respondo al  Hejmano

Vi listigis faktojn, kiujn mi prezentis. Do?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-07-26 21:28
Respondo al  Stano

Ministro pri defendo kiu mortigus sin ĉar li pensas ke oni atakis lian landon evidente ne estus tute sana en la kapo.

Marteno
Marteno
2020-07-21 16:11
Respondo al  Stano

Se mencii propagandon. Ni, kiuj vivis en la ombro de Sovetia imperio, scias ecx tro bone, kiel gxi majstris pri propagando. Ankaux pri hipokriteco: oni povis nomi ion iel, kaj reale en la fono fari ion tute alian. Sed nun mi vivis suficxe longe en kapitalisma lando kaj do volas mezuri per rezultoj. Kiel do prosperis kaj estis flegata la ukraina lingvo dum la sovetia periodo? En fresxdataj enketoj, 75% de Kijivanoj identigxas kiel ukrainoj, sed samtempe 52% de Kijivanoj uzas hejme la rusan lingvon; same 52% de Kijivanoj uzas “plejparte la rusan” en sia cxiutaga vivo, nur 14% “plejparte la ukrainan”, kaj nur 4,3% “nure la ukrainan”: en la cxefurbo de Ukrainujo!! tiom pri la fruktoj de sovetia lingva politiko 🙁 https://en.m.wikipedia.org/wiki/Kiev#Demographics

Stano
2020-07-21 16:24
Respondo al  Marteno

Ĉu la sovetia politiko kulpas pri tio ke ukrainoj ne deziras paroli propran lingvon eĉ post 30 jaroj da sendependeco? Mirinda fabelo. Speciale mirinda, se konsideri ke moldavoj, latvoj, litovoj, taĝikoj, turkmenoj, armenoj, azeroj kaj aliaj etnoj de la eksa Sovetunio plu parolas proprajn lingvojn. Ĉu vi povus klarigi tiun unikan fenomenon?
Ŝajnas ke vi ne liberiĝis, sed simple rifuzis la sovetian propagandon kaj subiĝis al tiu okcidenta. Kial ne pensi memstare? Vi havis 30 jarojn por lerni tion tute libere.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-07-21 4:33
Respondo al  Marteno

Aliflanke, Ĉeĥio petis ke oni uzu “Czechia” en la angla, sed nek BBC nek The Economist nek The Guardian uzas tion. Same, neniu diras “Tchéquie” en la franca.

Osmo Buller
Osmo Buller
2020-07-21 13:06
Respondo al  Yves Bellefeuille

Dum la Kultura Revolucio de la 60-aj jaroj la ĉina ambasado aperigis anoncojn en finnaj gazetoj, laŭ kiuj en la finna lingvo Pekino estu nomata Beijing anstataŭ Peking. La Finna Akademio reagis dirante, ke pri la nomoj ankaŭ de alilandaj urboj decidas finnoj mem, kaj sekve ankaŭ nun, pli ol 50 jarojn poste, la finna nomo por Pekino estas Peking. Same pri la Esperanta nomo de la ukraina ĉefurbo decidas la esperantistoj, inter kiuj ukrainoj estas nur parto. Ĉar neniu instanco povas dikti tion, la efektiva uzado decidos. Persone mi ne dubas, ke ĝi decidos favore al Kievo. Alia lastatempa ekzemplo: la litovan ĉefurbon ni daŭre nomas Vilno, kvankam ĉirkaŭ la Vilna UK nemalmultaj litovoj pledis por Vilniuso.

Gasto
Gasto
2020-07-22 0:20
Respondo al  Osmo Buller

Kia aroganta sinteno, sen respekto pri la decidoj de la civitanoj mem kaj de politikaj ŝanĝoj. Estus kiel se mi mem rajtus voki vin kiel ajn mi volas, Orusmo!

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-07-24 1:23
Respondo al  Gasto

La registaro de Ebura Bordo diris ke oni uzu ĝian francan nomon, “Côte d’Ivoire”, en ĉiuj lingvoj de la mondo.

Ĉu vi dirus Côte d’Ivoire en esperanto?

Tjeri
Tjeri
2020-07-19 11:03

La legado de iuj komentoj ja elrevigas tiujn, kiuj kredis, ke esperanto vakcinas kontraŭ la naciisma pesto…

Dieter Rooke
2020-07-25 17:28
Respondo al  Tjeri

Tutcerte la lingvo Esperanto ne vakcinas kontrau naciismo , char ghi estas neutrala . Ghi servas chies celojn ( deklaracio de Bulonjo 1905)