Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Disaj impresoj pri IJK ne nur misa

Disaj impresoj pri IJK ne nur misa

de Redakcio Laste modifita: 2011-08-01 23:17
La ĝenelaraj impresoj pri la IJK en Kievo estas ja pozitivaj (nu, ja malfacilus atendi ion alian). Tamen, se esti objektiva, evidentas ja, ke kaj la preparlaboroj, kaj la surloka organizado estis ne sufiĉe bonaj. La fakto, ke la ĉefa motoro de la organiza teamo, Mikaelo Lineckij, kelkajn semajnojn antaŭ la kongreso estis trafita de kor-atako kaj ne povis partopreni la aranĝon, tute ne senkulpigas la organizantojn, skribas Pavel Moĵajev. Kun lia permeso ni publikigas la esperantlingvan parton de lia dulingva blogaĵo pri la aranĝo.

Unue, pri la kongresejo. Ĝi ja evidente ne estis plej bona. Iuj eksterlandanoj plendis, ke ĝi troviĝas iom for de la centro, tamen, laŭ mi tio estis la plej malgranda problemo. La loĝkondiĉoj estis sufiĉe bonaj, kvankam la manko de kontaktilingoj en la ĉambroj estis iom perpleksa eĉ por tiel hardita sovetia homo, kiel mi. La plej evidenta miso estis manko de granda halo - en la najbara lernejo ja estis, sed oni uzis ĝin nur 2-foje: por mia koncerto kaj por la prezentado de iuj ukrainaj muzikaj grupoj.

La ceteraj amasaj kunvenoj okazis en mezgranda ĉambro preskaŭ sen seĝoj (oni sidis surplanke), kiu povis akcepti maksimume 100 homojn (sub la kondiĉo, ke ili premiĝas unu al la alia). La drinkejo estis nur vendejo de alkoholaĵoj - tute senetosa. Gufujo simple mankis eĉ malgraŭ la fakto, ke iun vestibleton oni ja baptis gufujo.

Apud la kongresejo estis mezgranda stadiono, sed ĝi estis tiel neprizorgita kaj denskovrita de herboj, ke la sola programero, kiu okazis tie, estis la prezento de la ukrainaj popolaj ritoj kaj fajra spektaĵo (la anoncitan futbalan matĉon inter Ukrainio kaj la Cetera Mondo oni okazigis sur alia ludkampo, tamen ties kvalito estis ne multe pli bona).

Feliĉe, almenaŭ la duŝejoj en la domo funkciis seninterrompe, kvankam sen varma akvo, kio estis ŝoko por multaj eksterlandanoj. Nu, mi tute ne zorgis pri tio, ĉar la terura kieva varmego devigis min kelkfoje tage fari nur malvarman duŝon.

Plia miso estis tio, ke en la domo, kie okazis la kongreso, loĝis ankaŭ multaj flankaj personoj, kiuj rifuzis kredi, ke apud ili okazos io vere grava. Pro tio, ke la neoficiala "nokta" programo daŭris minimume ĝis la 3a horo, kelkaj malkontentuloj eĉ provis aranĝi konfliktetojn (unufoje oni eĉ vokis policon), tamen, ŝajne, malsukcese. Do, neniu suferis, sed la etoso estis iom fuŝita.

Koncerne la programon. Unuavide ĝi estis sufiĉe riĉa, tamen por mi mem (mi konfesu!) tiu ĉi kongreso estis la plej loza el ĉiuj vizititaj. Krom la vesperajn koncertojn mi vizitis preskaŭ nenion, do ne povas adekvate pritaksi la programon. Dum la ekskursa tago mi havis mian propran programon, do mi ne povas diri, ĉu la ekskursoj estis bone organizitaj kaj aranĝitaj.

Tamen ja nepras diri, ke la organizantoj evidente sukcesis pri la koncerta programo - la aranĝon partoprenis sufiĉe multaj interesaj kaj popularaj kantistoj - jOmO, Martin Wiese (de Persone), Platano (de Pafklik), Ĵomart kaj Nataŝa, Mikaelo Bronŝtejn, Sergeo Straŝnenko, Helena Melnikova... Nu, ankaŭ mi kaj Paŭlo Grebenjuk ne estis troaj en tiu kompanio. Do, indas diri sinceran dankon al la organizantoj minimume pro tiu stelula partoprenantaro.

Nu kaj laste - iom da galo. La surloka organizado estis ja fuŝa. La organizantoj estis perfekte nevideblaj (sufiĉas nur diri, ke la tutan organizan teamon oni povis ekvidi nur en la lasta ferma vespera koncerto). La registriĝo komenciĝis nur en la dua tago de la kongreso. En la unua tago la vespermanĝo estis prokrastita je preskaŭ unu horo pro iu organiza fuŝo. La program-tabulo estis neklara kaj ĉiam ŝanĝis sian aspekton.

Sed la plej tranĉa (por mi!) fuŝo okazis dimanĉe, kiam devis okazi mia komuna koncerto kun Paŭlo Grebenjuk. Sabate vespere mi kontrolis, ke en la programo estis indikitaj koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa je la 20-a horo kaj la nia - je la 22-a; en ordo. Sed dimanĉe vespere je la 20-a horo mi, Ĵomart, Nataŝa kaj Martin Wiese eksciis (unu de la alia, NE de la organizantoj!) ke ni ĉiuj koncertos samvespere. Estas la unua fojo, kiam mi mem estis devigita skribi la anoncon por la programtabulo pri tio, ke okazos koncerta maratono kun mia persona partopreno (komence koncertis Ĵomart kaj Nataŝa, poste Martin, kaj poste - ni).

Kompreneble, nia koncerto pasis iom malpli energie, ol mi esperis (kaj ni, kaj la publiko estis jam lacigitaj), sed tamen ni pli-malpli sukcesis.

La originala blogaĵo, kun pli da fotoj kaj teksto ankaŭ en la rusa legeblas ĉi tie.
arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-08-01 17:35
Chi tiu ekzemplo montras, ke Ukrainio daure trovighas en la postrestinta mondo kaj ne kapablas provizi normalajn kondichojn por IJK, au TEJO ne havas monon por kongresi en pli luksaj kondichoj. Nu, pri Sarajevo mi ne havis pli bonan impreson, kvankam tie kontaktilingoj eble ekzistis. Venontfoje oni eble kongresu en Puszcza Bialowieza, en Albaniaj Alpoj au se tio estas tro malluksa tiam rekte en Mauretania Saharo. Tie oni ankau ne bezonas seghojn, char povas kushi kaj sidi rekte sur la mola sablo.
Sur la insulo Saaremaa (Estonio), kie mi pasigis miajn feriojn, ekzistas pli altnivelaj kondichoj, kun bela maro, bela naturo, bonaj manghajhoj, kontrau pageblaj prezoj, altaj temperaturoj (33 gradoj en la kongresa semajno) ktp. ktp.

Sed mi memoras, ke chiujn IJKjn kiujn mi partoprenis, estis en iom primitivaj kondichoj, plej akcepteblajn eble en Eringerfeld, Swanwick kaj Loveno. La manghoj estis tiom abomenaj, ke oni devis manghi ekster la kongresejo.

Kiam venos la tempo, kiam la e-istoj kongresos en normalaj kaj dignaj kondichoj????? La situo de la kopenhaga kongresejo shajnas al mi simila fushplanado.
Do, ekstreme tedaj programeroj kaj malkonvenaj kongresejoj faras la taugan sintezon por la decido entute rezigni pri partopreno de io ajn tia esperantista.

La novajho pri la koratako de Lineckij estas kompreneble ege shoka kaj amara. Mi esperas, ke li fartas intertempe pli bone.
mevamevo
mevamevo diras:
2011-08-02 00:28
Jes ja, Ukrainio ne apartenas al la plej evoluintaj landoj de la mondo, tamen tio estas evidenta fakto eĉ sen IJK-aj misoj. Koncerne la malluksajn kondiĉojn - estas ja ne malpli evidente, ke pli luksaj kondiĉoj bezonas pli grandajn pagojn. Oni do devas lerte trovi la oran mezon, kio, kompreneble, ne ĉiam eblas.

La sanstato de M. Lineckij estis sufiĉe serioza, sed jam dum la kongresa semajno li fartis tute bone (kvankam oni preskribis al li resti en la lito dum kelkaj pliaj semajnoj).
esperanto
esperanto diras:
2011-08-02 11:31
Ukrainio - ekspluatita dum jarcentoj de rusoj, Sovetunio, mafio, oligarkoj.
Dum la orangha revolucio, spirite apogata ankau de okcidenta Europo (ankau de Svislando) kaj dum la regado de Juschtschenko/Timoschenko ekzistis espero, ke io plibonighos. Bedaurinde tiuj esperoj denove disrompighis. Sed shajnas al mi, ke dank' al tiu orangha revolucio en Ukrainio estas pli da libereco kaj demokratio ol en Ruslando. Sed la nunaj regantoj eble provas ghin denove sufoki.

Lastatempe oni audas malmulte pri Ukrainio, kvazau la novaj regantoj sukcesis dronigi la landon en la mallumon. Ghia forpreno de la okcidenta influo plachas al Kremlo. Dum jaroj mi observas la politikan evoluon en Ukrainio - bedaurinde chiuj esperoj estis vanaj. Kaj la ukraina popolo vershajne laca.
Sed, chiu popolo devas mem zorgi por si mem. Ankau Svislando iam estis malricha. Pro la greno kaj aliaj krudmaterialoj Ukrainio estus ech pli richa ol Svislando. La chefa problemo de Ukrainio kaj similaj landoj estas, ke ili apartenis al Ruslando kaj Sovetunio, kiuj kauzis la stagnadon kaj malprogreson de Ukrainio. Ukrainio estas geostrategie kaj ekonomie tro grava por perdi ghin. Kun tiu vero la ukrainoj devas vivi, chu ghi plachas au ne. Sed la rusoj devas forgesi, ke Ukrainio estas "Mlagranda Rusio". Ukrainio povus esti moderna shtato/nacio, se ekonomie la lando fartus pli bone kaj se ghi kapablus en chiuj rilatoj emancipighi de Ruslando. La kondichoj por tio ekzistus en principo. La popolo shajnas al mi tro inerta kaj apatia, kaj tro kamparaneca, do mankas moderna urbeca vivo, krom eble en Kievo, Odeso kaj Lvovo, sed ech tiuj grandurboj faris al mi terure provincecan impreson.

Kion la ukrainaj esperantistoj povus fari? Plej utile ili kontribuus al la Eo-historiografio, se ili prilaborus la historion de la Eo-movado en Ukrainio (Cibulevskij faris bonan komencon) kaj eldonus Eo-tradukojn de ukrainaj verkistoj kaj poetoj. Eble instrui Esperanton kaj planlingvistikon en elektitaj medioj. Adapti lernolibrojn al la ukraina lingvo. Necesus ankau verki la historion de Ukrainio en Eo. Mi povus helpi, char mi posedas chiujn librojn pri la historio de Ukrainio aperintajn en la germana lingvo, kaj iom en la rusa.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-02 11:46
chiujn librojn pri la historio de Ukrainio aperintajn en la germana lingvo, kaj iom en la rusa - kaj ech en la ukraina, de ukrainaj autoroj, Rudnyckyj, Krupnyckyj ktp. (tio estas tamen menciiinda :-).

Oni povus verki ankau verki "Razgovornik Ukraina-Esperanto".

"Malgranda Rusio" kompreneble.
mevamevo
mevamevo diras:
2011-08-03 01:59
Mi konfesu, ke mi konsentas kun la plej multaj viaj impresoj kaj opinioj pri Ukrainio. La regado de Juŝĉenko ja donis komence iom da espero, sed lia mallerta kaj iom hezitema reg-maniero detruis ĉion. Kaj la lastatempajn ŝanĝojn, realigatajn de la nova prezidento, mi persone povas taksi nur plej negativaj kaj malprogresaj.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-03 11:46
Bedaurinde, tio estis antauvidebla.
Ni esperu do pri pli bonaj tempoj.

Alia eble valora agado, kiun ukrainaj e-istoj povus fari, estus malfermi novan retujon, kiu raportas pri la evoluo kaj la eventoj en Ukrainio. (Mi certe estus la leganto de tiu retujo). Iam mi produktis, dum multaj jaroj, la retujon de la ukraina ambasado en Berno (ukremb.ch). Sed kiam venis nova teamo kaj kun tio novaj decidoj, mi praktike perdis tiun taskon (char ili chion koncentris en Kievo) kaj la kontakton kun la ambasado. La antaua respondeculo pagis mian laboron regule per regula invitado al festbufedo kaj per boteloj de "Horilka" (pipra), kiujn mi uzis chefe por kuraci, cetere tre efike, stomakdolorojn :-))) (la alia efika kuracilo por tio estas Guiness-biero).

Cetere, faru enketon al la politikaj instancoj de Ukrainio por ekscii, kia estas ili sinteno al Esperanto, kaj vi eble travivos surprizojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-02 07:53
Estas tute klare, se mi iros en arbaron mi trovos arbojn....

Nun chio forpasis kaj ni devus de pasinteco lerni por estonto. Mi nur miras, ke TEJO -estraro ne kontrolis pli frue la staton. Oni chiam devas almenau unu respondecan havi, kiu jam kunorganizis pasintan kongreson.

Por la organizatoro gravis vershajne havi amason da partoprenantoj, ne pensante pri kvalito kaj eblecoj.Malmultekosta restos malmultekosta.

Oni devas konstati, ke tempoj de la suptenoj por idealismo forpasis kaj en merkata kapitalista mondo la subteno estas mizera!Chiu pensas nur pri profito, en tiu idealo nun ni edukas nian generacion.

Oni devas konstati, ke estas multaj kritikantoj, sed antaue certe mankis kunorganizantoj, kunhelpantoj. Mi proponus mem provi ion similan organizi, kie estas limigitaj eblecoj, financoj, personoj kaj poste kritiki. Ni nur povas serioze konstati la faktojn kaj provi ne ripeti la erarojn.

Por bono de Esperanto, ni organizu pli malgrandan, sed pli bone funciantan kongreson.Certe tamen estis bonaj kondichoj por sovaghe kampataj (feliche por malrichaj) partoprenantoj.Bedaurinde ricevi ion valoran malmultekoste ne estas facile.