TEJO lernis multon dum la pandemia jaro

Asocioj ne plu estas la plej evidentaj enirvojoj al Esperantujo, diras la eliranta prezidanto de TEJO. ”Tamen, ĉiam restas pluraj aferoj, kiujn eblas fari nur pere de asocia kunlaborado, aŭ almenaŭ tia agadmaniero multon faciligas”, Charlotte Scherping Larsson opinias.

Charlotte Scherping Larsson estis prezidanto de TEJO dum la malfacila pandemia jaro 2020-2021. Nun TEJO serĉas novajn estraranojn kaj ŝi forlasas la estraron. Libera Folio petis la elirantan prezidanton respondi al kelkaj demandoj pri TEJO kaj pri la tuta Esperanto-movado.

Libera Folio: Kiuj estis viaj ĉefaj celoj por via prezidanteco?

Charlotte Scherping Larsson: – Mia prioritato estis doni stabilecon al TEJO kiel organizo, kiu suferis pro multaj ŝanĝoj en la estraro en la lastaj jaroj. Mi esperis, ke kune kun longtempaj aktivuloj mi povus ebligi trankvilan laboron en nia asocio kaj fokusiĝi al la plej grava afero por la asocio – la aktivuloj mem. Por mi ankaŭ klaris, kiam la pandemio komenciĝis, ke ne temos pri normala estrara jaro kun multaj ĉeestaj eventoj. La situacio devigis nin reinventi nian aktivadon.

Pri kio vi sukcesis dum via mandatperiodo?

Charlotte Scherping Larsson.

– Grava interna atingo de TEJO estis, ke ni sukcese uzis la pandemian situacion por bone strukturi nian agadon pere de la reto. Evidente, TEJO jam de jaroj uzis aparte multajn retajn ilojn en sia aktivado, tamen plej ofte daŭre ĉeestaj kunvenoj ludis kernan rolon. Nun pluraj el niaj komisionoj kutimas regule kunsidi rete. Ni ankaŭ profitis de la ĝenerala enretigo de eventoj por pli vaste partoprenigi aktivulojn el diversaj mondopartoj.

– En eksteraj rilatoj, ni sukcese organizis du eventojn partnere kun UEA kaj pluraj fakuloj, okaze de retaj UN-forumoj, kie neesperantistoj ĉeestis. Estis okazo montri esperanton kiel sukcesan pontolingvon, kaj konsciigi pri lingvaj rajtoj kiel koncepto. La unuan ni organizis dulingve en aprilo. La duan ni organizas nuntempe, kun iom alia aliro.

– Aldone, pluraj studsesioj estis rete organizitaj helpe de fonduso de Konsilio de Eŭropo. Mi persone kontribuis al X-Lingvo, projekto pri seksisma lingvaĵo. Ankaŭ aliaj projektoj glate organiziĝis en simila kadro.

– Ni enkondukis mentoran programon por la estraranoj, kiel modelon por estonta pli vasta uzo en la asocio. Ene de la Estraro, ni provis iom pli atenti unu pri la alia, kaj multaj kunlaborkutimoj enkondukitaj dum la jaro bone helpis nin mensbonfarti dum la pandemia tempo.

– Retoso, nia unua renkontiĝo planita por esti tute reta, estis granda sukceso. Multajn sukcesojn ni ŝuldas pli al teama kunlaboro ol al individua strebo. Ni faris plurajn paŝojn antaŭen por travidebligi la laboron de la Estraro kaj pli enplekti aliajn aktivulojn, kiel malfermaj protokoloj kaj Malfermaj Horoj de la Estraro.

– Mi esperas ke nia reta kunlaboro en la komisionoj iĝos modelo por la estonteco: alireblaj telegramaj grupoj, regulaj retaj kunsidoj, malfermaj protokoloj kontribuis al la memstareco de multaj komisionoj kaj memorganiziĝo de komisiitoj.

Pri kio vi ne sukcesis? Kial?

– Multaj ideoj ekaperis komence de la mandato, tamen evidentiĝis poste, ke pli saĝas savi sian energion por koncentriĝi pri specifaj fakoj kaj projektoj dum lasi aliajn.

– Estante mem nur unu persono, mi devis decidi ĉu investi tempon en nova koncepto aŭ ekzemple ĉeesti kunsidojn de niaj ekzistantaj komisionoj kaj kontribui al ilia agado. Mi multe pli subtenis ol ekigis novajn aferojn, kion mi iom bedaŭras.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj defioj de TEJO, kaj la Esperanto-movado ĝenerale, dum la proksimaj jaroj?

– Kiel por ĉiu organizo, resti aktuala kaj interesa por novaj membroj kaj novaj generacioj – tio ĉiam estas defia. Multaj homoj nuntempe kutimas al memstaraj iniciatoj kaj vidas kiom multaj ebloj agadi ekzistas sen organiza kunteksto

– Dum multaj jardekoj, nur per asocioj oni povis esti en bona regula kontakto kun la Esperanto-komunumo kaj scii pri aranĝoj, revuoj kaj tiel plu. Nun, nur retkonekto estas postulata por tion fari, kaj asocioj ne estas la plej evidentaj enirvojoj al Esperantujo. Tamen, ĉiam restas pluraj aferoj, kiujn eblas fari nur pere de asocia kunlaborado, aŭ almenaŭ tia agadmaniero multon faciligas.

Kio necesas por superi tiujn defiojn?

– Necesas esti ĉiam preta por renoviĝo kaj ŝanĝo, kio ne facilas por organizo kun multaj fakaj kaj landaj organizoj kaj multaj malsamaj kulturoj!

– Plej grave, ni devas montri, ke multaj kernaj plurpersonaj aferoj, kiel kongresoj, trejnadoj kaj diversspecaj aranĝoj, simple ne estas realigeblaj sen strukturoj. Kaj TEJO ja havas multjardekan sperton pri tio, kiun ĝiaj spertuloj ĝojas transdoni al posteuloj.

La Estraro de TEJO oficas nur unu jaron, ĉu tio ne estas tro mallonga periodo por ion atingi?

– De organiza vidpunkto, dujara mandato aspektas multe pli bone por pli longtempa laborfluo. Sed ĉu ni havas unu- aŭ dujaran mandaton,  ni devas bone pripensi kiel gardi nian energion, ajnakaze ne estas sprinto sed maratono. Plej gravas por mi ke kandidatoj por la estraro antaŭ la estrara pozicio jam estu aktivaj en komisionoj kaj  enplektitaj en laboro de la estraranoj.

– Ne ĉiuj spertoj kun la unujara mandato estis pozitivaj, kaj la samo validas por dujara mandato. La du kampoj en kiuj plej gravas daŭripoveco estas la mentorado de CO-volontuloj kaj longtempaj projektoj, kiel AKSO au Pasporta Servo. Mi ĝojas ke ne maloftas por estrarano poste rekandidatiĝi por plia mandato tuj post la unua, aŭ eĉ reveni post unu- aŭ du-jara paŭzo.

Kion vi esperas de la sekva estraro?

– Mi esperas, ke la sekva teamo povos daŭrigi niajn paŝojn kaj firmigi nian enretigitan agadon. Tamen, ni ĉiuj bezonas revidi unu la alian ĉeeste, kaj bonvenigi la novulojn, kiuj eklernis Esperanton dum la pandemio. Se tion ebligos la sansituacio, ni nepre revidu fizike unu la alian dum la sekva mandato!

Kion vi mem faros nun?

– Unue, scienca kaj profesia estonteco iĝos miaj prioritatoj. Tutcerte, mi daŭre subtenos la novan Estraron, komitatanojn kaj komisiitojn. Aldone, mi ŝatus plu okupiĝi pri la mentora programo, kiu, mi esperas, donos pli da spertoj kaj subteno al la aktivuloj de TEJO.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
dieter rooke
2021-07-13 11:44

Almenau en svislando ekzistas dekoj da E-istoj en TEJO agho . Sed ili ne aktivas –

au ne al alighis TEJO. Mi supozas, ke en aliaj landoj la afero statas simile. Tiel la demando same validas por UEA: kiel kunlabori kun homoj ne asociemaj, individuismaj ?

Amadeo Sendiulo
Amadeo Sendiulo
2021-07-14 10:20

Dankon por la intervujo!

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-07-14 11:58

Estas tre ĝojige vidi, ke post kelkaj jaroj de kaoso, sub gvido de Charlotte kaj ŝia teamo, TEJO sukcesis stabiliĝi malgraŭ intertmpe malstabiliĝinta mondo. Tio devis esti aparte malfacila en ĉi tiu periodo. El mia estrara tempo mi memoras, ke tio, kio ĉiam donis al mi plej multan energion por plu labori, estis ĉeestaj renkontiĝoj – estrarkunsidoj, IJK-j kaj aliaj eventoj. Dum ĉi tiu oficperiodo tio ja plene mankis kaj la organizon gvidis teamo, kiu eĉ unu foje ne havis ŝancon fizike renkontiĝi. Ĝi tamen sukcesis proponi al membraro laŭeble bonajn retajn ekvivalentoj de komuna ĉeesto kaj kunlaboro. Temas pri afero malofte rimarkata de la ekstera publiko, sed el ĉi tiu interna restrukturigo de labormanieroj multe profitos ankaŭ venontaj estraraj teamoj. Gratulon kaj dankon!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-15 17:53

La plenkreska asocio povus lerni de la junuloj.