Helpu elekti novan estraron de UEA

La elekta komisiono de UEA ĵus sendis al la komitato enketilon por kolekti vidpunktojn pri la nuna kaj sekva estraroj de la asocio. La sekva estraro estos elektita post unu jaro, kaj nun oni serĉas taŭgajn kandidatojn. Libera Folio volas doni al ĉiuj legantoj la ŝancon respondi al la demandoj, kiujn ricevis la komitatanoj.

Ĉiu ajn povas partopreni en la enketo de Libera Folio. Respondu al la demandoj ĉi-sube, poste alklaku la butonon plej sube en la formularo por sendi la respondojn al la redakcio de Libera Folio!

Por sendi la respondojn, premu la ĉi-supran butonon.

33 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jose Carlos
Jose Carlos
2021-07-01 23:21

Ne elektu komunistojn kiu agas kontraú libereco ktp…

Hejmano
2021-07-03 14:07
Respondo al  Jose Carlos

Komunistoj kaj aliaj ekstremistoj agas ene de SAT (aŭ de IKEK), ne de UEA, kiu estas la asocio de la t.n. “burĝa movado”.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Hejmano
dieter rooke
2021-07-05 9:34
Respondo al  Hejmano

Kara S-ano Hejmano : En jarlibro de jaro 2018 estas en listo de FA ( Fak-asocioj : SAT kaj IKEK, krome multaj aliaj “ekstremistaj ” asocioj . Profesoro Renato Corsetti ( Korsetti) deklaris sin ” itala komunisto ” en chefa organo de neutrala UEA : revuo Esperanto .

dieter rooke
2021-07-02 10:38

ne elektu fashistojn kaj reakciulojn – kiuj instigas al militoj ! Sed elektu komunistojn!

Hejmano
2021-07-03 14:16
Respondo al  dieter rooke

Komunismo ne estas bona por Esperantujo, same kiel ĝi ne bonas por la tuta mondo. Tiaj ekstremaj ideologioj estas kontraŭbatalindaj en la asocia medio.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Hejmano
dieter rooke
2021-07-04 9:50
Respondo al  Hejmano

Kara “Hejmano” en lasta revuo Esperanto, profesoro Renato Corsetti sin nomas itala komunisto . Paranteze, la ajnismo same estas ekstremisma .

Klaus Leith
2021-07-02 12:28

Eble ni elektu idiston … por unuigi la tutan membraron kontraŭ ri.

Grigorii Arosev
2021-07-02 22:15

Neniun elektu. Lasu la asocion trankvile sendolore forpasi.

Tauhro
Tauhro
2021-07-03 7:45
Respondo al  Grigorii Arosev

Chu vi opinias, ke esperantistoj devas vivi sen asocio?

Grigorii Arosev
2021-07-03 14:46
Respondo al  Tauhro

Gxuste tiel. Kun (la) asocio esperantistoj vivas jam pli ol jarcenton. Rezultoj estas magraj. Jam tempas vivi sen gxi. Eble rezultoj estos pli bonaj, sed certe ne malpli bonaj.

Tauhro
Tauhro
2021-07-03 16:10
Respondo al  Grigorii Arosev

Kiajn rezultojn vi atendas?
Povas esti simple Esperantujo bezonas alian asocion, sur alia fundamento, kun alia statuto?

Tauhro
Tauhro
2021-07-03 13:24

”Per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari chiuj niaj malamikoj kune” (Zamenhof).

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-07-03 14:14
Respondo al  Tauhro

Se tio estus vero, nia afero estus mortinta antaŭ longege: mi apenaŭ konatiĝis kun movado tiel malpacema kaj kverelema kiel ĉi tiu nia paca movado.

Tauhro
Tauhro
2021-07-03 16:27

Bedaurinde mi ne komprenis, chu vi diris chi tion kun bedauro au plezuro, ke nia asocio ghis nun estas viva k pace kverelema?

Jens Stengaard Larsen
2021-07-06 15:21

Nu, en la tempo de Zamenhof estis iuj kiuj serioze pretis perforte evoluigi la lingvon ĉar ili kredis ke lingvo povas progresi (kaj ke lingva progreso estas pli grava ol lingva unueco). Almenaŭ tiun kverelon ni definitive perdis jam antaŭ la unua mondmilito. Ni daŭre batalas kun tiuj kiuj volas perforte konstantigi la lingvon, sed ili estas multe pli facile ignoreblaj.

Roland Schnell
2021-07-03 18:47
Respondo al  Tauhro

Tio delonge estas uzata por rifuzi kritikon. Sukcese! La trista rezulto estas videbla. Mi vidas de pli ol jardeko. Eble nun ankaux aliaj vidas.

dieter rooke
2021-07-04 9:44
Respondo al  Roland Schnell

Krom UEA , daure vivas SAT ( chijare ghi celebras sian 100 jaran jubileon) krome bone fartas la E- civito , kun pli ol 400 membroj . Heko preskau chiutage verkas bultenon.

Tauhro
Tauhro
2021-07-04 17:34
Respondo al  dieter rooke

Mi opinias, ke E-civito mortos kune kun Silfer, same kiel mortis NEM poste I.Lapenna. Asocio ne devas esti farita por unu persono. SAT, se ghi daurigos sia politiko, ankau estos ekzisti nelonge. Chu vi pensas lau alie?

dieter rooke
2021-07-04 21:03
Respondo al  Tauhro

Bv. informi pri NEM . Chiam asocio konsistas el pluraj personoj – 400 membroj de EC ja estas sufiche granda nombro – 5000 membroj de UEA bedaurinde estas ja ridinda nombro. SAT ekzistas jam 100 jarojn, tutcerte laborista asocio plu necesos. Mi mem membras en la tri asocioj – kaj ech en kelkaj aliaj .

Kuraghe antauen – kaj ne flankenighante ! ni ne tristu

Tauhro
Tauhro
2021-07-05 10:55
Respondo al  dieter rooke

Kara Dieter, pri NEM (Neutrala E-Movado) vi povas facile tralegi en Intereto.
Por iri antauen oni devas bone scii ne nur celon, sed ankau vojon, alie povas forerari. Lau vojo de komunismo ni jam pashis, ghi estis sanga. Elektu alian vojon!

Roland Schnell
2021-07-05 12:50
Respondo al  Tauhro

Al kio kaj kiu utilas mencii fermitan episodon de Esperanto. NEM estis rezulto de la kontrauxkomunista vidpunkto de Lapenno kaj ludkampo de aliaj kontrauxkomunistoj. Mi ne volas diri, ke le “komunistoj” post Lapenna en UEA estas pli lauxdendaj.
Cxiukaue oni kverelis kaj ludis la ludon, atribua al la kontrauxulo gravecon. Kiel kun la Civito hodaux. Oni ne miru, ke Esperanto stagnadas.

Tauhro
Tauhro
2021-07-05 17:17
Respondo al  Roland Schnell

Lau mi estas tre utile rememorigi la epizodojn de la propra historio por ne ripeti la erarojn. Mi ne kredas, ke Esperanto stagnas, mi vidas nur, ke stagnadas la asosio pro konataj kialoj.

Roland Schnell
2021-07-06 11:18
Respondo al  Tauhro

La eraron, adori auxtokratan kaj memkonfidan personon, kiel Lapenna, oni aktuale ne povas kopii. Same lian perfortan nuligon kaj lian provon per maltauxgaj kunlaborantoj reakiri la potencon.

Jens Stengaard Larsen
2021-07-06 15:26
Respondo al  Roland Schnell

Ĉu Lapenna estis perforte nuligita aŭ li mem perforte nuligis ion?
Kiam li provis reakiri la potencon?
Kiun potencon li provis reakiri?
Kiuj estis liaj kunlaborantoj, kaj kiuj estus pli taŭgaj?

Roland Schnell
2021-07-04 19:30
Respondo al  dieter rooke

vegetas SAT. La aspekto estas same trista……

Klimato24
Klimato24
2021-07-06 21:24
Respondo al  Tauhro

.
.
Esperanto ne havas mal’amikojn, certe ne, la internacia lingvo simple estas ignorata, multe pli’multe ruiniga.
.
.

dieter rooke
2021-07-07 11:29
Respondo al  Klimato24

La malamikoj – estas indiferentuloj kaj ignorantuloj – la noktaj fantomoj.
Tutcerte Esperanto havas malamikojn – ekz. en naciaj registaroj !

Tauhro
Tauhro
2021-07-07 12:45
Respondo al  dieter rooke

“Fantomo hantas en Europo – la fantomo de komunismo”(Manifesto de Komunista Partio) 🙂

Tauhro
Tauhro
2021-07-07 12:30
Respondo al  Klimato24

Chefaj malamikoj estas tiuj, kiuj sufiche bone parolas esperante k okupas gvidpostenojn.
La ignorado de nia lingvo estas konsekvenco ne nur de pasiveco/stulteco de homaro, sed ankau sekvo de agoj de potenculoj. Nur entuziasmuloj, kiuj kredas ke nia lingvo estas bonega ilo por fari la mondon pli bona k justa, povas shanghi malghojigan situacion.

Kirill Ŝvedov
2021-07-07 16:39

Mi jam ne unu fojon eldiris mian opinion koncerne endajn ŝanĝojn en funkciado de UEA. Se komenci ab ovo, kial do homoj kreas ajnajn asociojn — ne gravas, ĉu tio estas asocioj de Esperantistoj, filatelistoj aŭ ŝatantoj de katoj? Por atingi komune certajn celojn, atingi kiujn unuope estas pli malfacile aŭ tute neeble. Kia do estas celo de ĉiuj Esperanto-parolantoj? Tio estas uzi la lingvon, t. e. ricevi per ĝi interesan kaj utlian informon kaj komunikiĝi kun interesaj por ili homoj.

Do ĉefa tasko de UEA estu, ke ĉiuj uzantoj de Esperanto povu fari tion pli efike: ke ili povu ricevi en ĝi pli da informo kaj establi pli da fruktodonaj kontaktoj. Por tio ĝi akumulu volontule liveratajn resursojn de la Esperantistaro en formo de mono kaj laboro (samkiel tion faras ajna projekto kun amasa financado) kaj uzu ilin por krei infrastrukturon, libere uzeblan por ĉiuj parolantoj de la lingvo: retaj bibliotekoj, kinejoj, platformoj por komune realigi projektojn k. t. p. Tia modelo de agado ebligos al UEA trovi sian lokon en la hodiaŭa mondo.

.

Tauhro
Tauhro
2021-07-07 18:06
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kirill, vi tiel perfekte uzas la lingvo de burokrataro, ke vi povas sukcese okupi vakan e-postenon.

Kirill Ŝvedov
2021-07-07 23:16
Respondo al  Tauhro

Tio estas ne lingvo de burokrataro, sed tiu de logiko. Mi ne respondecas, se burokrataro uzurpis ĝin.

dieter rooke
2021-07-08 10:55
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Ni elektu ” liberan folion ” kiel anstatauanton de UEA .Estas skandala honto , ke nur komitatanoj de UEA rajtas respondi la enketon !!