Virtuala Kongreso inaŭgurita

La duan jaron sinsekve pro la kronvirusa pandemio ne okazas la Universala Kongreso de Esperanto. Anstataŭe okazas reta Virtuala Kongreso, kiu estis inaŭgurita sabate la 17-an de julio. Aliĝis al la kongreso pli ol 1 750 personoj, sed nur kelkcent partoprenis la inaŭguron.

Prezentado de Edukado.net dum la 2-a VK.

La nuligo de la ĉi-jara Universala Kongreso estis anoncita la 26-an de aprilo, sed jam longe antaŭ tio UEA komencis plani retan kongreson, rakontis vicprezidanto Fernando Maia en intervjuo de Libera Folio en majo.

Individuaj membroj de UEA povis senpage aliĝi al la 2-a Virtuala Kongreso ĝis la 4-a de julio, dum nemembroj devis pagi 50 eŭrojn – do, malpli kostis aliĝi al UEA ol simple pagi la kongreskotizon. Post la 4-a de julio la nemembroj devas pagi eĉ pli, 75 eŭrojn, dum membroj de UEA devas pagi de nul ĝis 20 eŭroj, depende de loĝolando.

Reklamkampanjo por la VK en Facebook.

Oni eĉ lanĉis anglalingvan reklamkampanjon por la kongreso en Facebook, por logi eksterulojn gustumi la etoson de la Virtuala Kongreso. Laŭ Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, la pagita reklamo estis vidita de pli ol 60 000 homoj dum ses tagoj.

”Bedaŭrinde, preskaŭ neniu aliĝis, ĉar pro teknikaj kialoj oni ne povis efektivigi mian peton fari anglalingvan aliĝilon kun simbola kotizo. Sekve la 360 kiuj intencis registriĝi renkontis E-lingvan aliĝilon kiun ili ne komprenis kaj altan kotizon”, skribas Amri Wandel mem en Facebook.

Tamen 360 estas la kvanto de homoj, kiuj entute alklakis la anoncon, do tre dubindas, ĉu vere tiom da neesperantistoj pretis aliĝi al la Virtuala Kongreso, des malpli sekvi babilaĵojn en nekomprenebla lingvo.

Por diskonigi la Virtualan Kongreson UEA aldone aŭtomate aligis sesdekon da membroj de UEA, kiuj pli frue aliĝis al la nuligita Universala Kongreso sed ne mem kompletigis la senpagan aliĝon al la Virtuala Kongreso, rakontas Fernando Maia, vicprezidanto de UEA.

– Pro la fino de la senpaga aliĝperiodo al la VK mi mem persone zorgis, ke ĉiuj aliĝintoj de la nuligita UK, jamaj individuaj membroj de UEA en 2021, povu aliri la Virtualan Kongreson senpage kiel specialaj gastoj.

Dum la malfermo de la 2-a VK.

Entute estas pli ol 1 700 aliĝintoj al la Virtuala Kongreso, sed kiel kutime ĉe retaj kongresoj, neniam ĉiuj samtempe ĉeestas, kaj iuj senpagaj aliĝintoj certe eĉ neniam aliras la kongresan retejon. Dum la sabata malfermo de la kongreso ŝajne samtempe ĉeestis proksimume 350 kongresanoj.

La ampleksa programo de la kongreso evidente estis preparata ĝis la lasta minuto, ĉar ĝi estis publikigita nur en ĵaŭdo la 17-a de julio, unu tagon antaŭ la komenciĝo de la unuaj programeroj: du filmoj faritaj en 1987 kaj unu farita en 2003, pri la Universalaj Kongresoj de tiuj jaroj. La celo laŭ gazetara komuniko de UEA estis ”ebligi al kongresanoj ekscii (aŭ rememori!), kia estas la etoso de ĉeesta UK”.

Teknike la kongreso parte funkcias per la platformo Zoom, kaj eĉ se la kongresa retejo mem estas komplete en Esperanto, Zoom ne estas. La bezono uzi la anglan lingvon por aliĝi ĝenis almenaŭ iujn kongresanojn. Aldone, Zoom estas blokita en kelkaj landoj, kaj ekzemple en Ĉinio povas partopreni nur tiuj, kiuj sukcesas ĉirkaŭiri la blokadon.

Dum la sabata malfermo estis prezentita salutletero de Unesko, subskribita de Tawfik Jelassi, vic-ĝenerala direktoro de Unesko, kun laŭdaj vortoj pri la agado de UEA:

Unesko estas feliĉa kaj fiera labori flanke de UEA ekde jardekoj por antaŭenigi la kulturan kaj lingvan diversecon, same kiel por antaŭenigi la gravecon de tiu diverseco por konstrui kaj fortigi pacon. La publikigo, danke al vi, de la Unesko-Kuriero en Esperanto, pruvas bone la vastecon de niaj samopiniadoj.

La tuta teksto de la letero en Esperanto legeblas en la koncerna gazetara komuniko de UEA, kiu enhavas ankaŭ pliajn detalojn pri la malfermo de la VK.

La programo de la 2-a Virtuala Kongreso por dimanĉo enhavis interalie diversajn fakajn kunsidojn. En la bunta programo poste troviĝas ankaŭ la tradicia ero La estraro respondas (vendrede je 12.00), dum mankas Centra Oficejo respondas. Al la dimanĉa programo aliflanke estis jam post la publikigo aldonita renkontiĝo kun Martin Schäffer, la ĝenerala direktoro de UEA.

En sabato la 24-a de junio kadre de la Virtuala Kongreso ekde la 12-a horo okazos ankaŭ la unua kunsido de la komitato de UEA.

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
John Murray
2021-07-19 11:25

Dankon pro la klara kaj fakta raporto pri kompleksa ambicia evento. Estas aŭdaca afero por tre disa voluntula grupo trans la mondo. Gratulon al ĉiuj.

“Eĉ guto malgranda, konstante frapante”

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-19 17:28

Mi jam tre kritikis UEA antaŭe, sed mi ankaŭ parolu kiam aferoj bone funkcias.
Kaj VEK efektive bone funkcias. Ne estas multe da teĥnikaj malglataĵoj, kio jam estas agrabla en si mem. Oni povas eĉ revidi “elsendojn” post la fino de la eventoj, tamen bedaŭrinde kelkajn oni ne povas rerigardi, ekz. interparolojn kun famaj E-istoj, kiuj dum horo parolas kun la kongresanoj. Ofte tiuj interparoloj estas interesaj kaj konservindaj.
La programo estas enhavoriĉa kaj eĉ mia edzo kiu estas komencanto jam ekspektis prelegojn – li jam rigardis prelegon pri lunesplorado de Francesco Maŭrelli.
Mi aliĝis tro malfrue, do pagis 75 eŭrojn sen membreco. Tio estas iom tro. Eĉ iom skandalece laŭ mia opinio, se oni konsideras, ke oni intencis pere de Facebook disdoni aliĝon kontraŭ simbola kotizo (al anglalingvanoj).
Ankaŭ mi timas, ke la kongreso restas sufiĉe eliteca, konsiderante la prezojn. Tiu eliteco sendube estas la realeco por malvirtualaj kongresoj (se nur pro la vojaĝkostoj), sed por virtualaj kongresoj ne devus esti tiel.
Ankaŭ homoj en malriĉaj landoj havu la eblecon aliĝi. Kaj mi povas imagi, ke la prezoj por studentoj, eĉ en pli riĉaj landoj estas sufiĉe altaj. Kun pli modera prezo, eble povus ĉeesti la duoblo de la nuna ĉeestantaro.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Bård Hekland
Bård Hekland
2021-07-20 17:56
Respondo al  Leon Roijen

La kongreso estas senpaga por UEA-membroj. La jarkotizo varias laŭlande, sed estas por la tri plej malmultkostaj kategorioj 2, 7 kaj 14 eŭroj (ekz. Afganujo, Albanujo, Argentino respektive). Por ĝis-25-jaraĝuloj tiuj prezoj duoniĝas. Tion oni apenaŭ povas nomi elita. 

Nederlanda studento ĝis 25-jaraĝa pagas 22 eŭrojn (44 se pli aĝa), kio inkluzivas ne nur Virtualan Kongreson, sed ankaŭ tutjarajn retajn abonojn de Kontakto kaj Esperanto. Ĉu vere tiuj sumoj fortimigas homojn? 

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-20 18:40
Respondo al  Bård Hekland

Saluton Bård!
Ĝuste, tio validas por membreco en UEA. Mi parolis pli ĝenerale, sed eĉ se oni rigardas nur la membrokotizon, por iu el ekz. Kongo, la membrokotizo estas 0,42 % de la averaĝaj ĉiujaraj enspezoj, dum por esperantisto el ekz. Nederlando, la membrokotizo estas nur 0,1 % de la averaĝaj ĉiujaraj enspezoj.
Kaj tute sendepende de la lando, homoj kiuj estas senlaboraj ofte ne povas malŝpari ion ajn. Kaj kompreneble estas kompleta gamo inter riĉaj kaj malriĉaj homoj. Certe, ankaŭ en la eksteresperantuja vivo rolas la merkato kaj homoj, kiuj ne havas monon estas malbonŝancaj, sed tamen en Esperantujo, precipe se temas pri la disvastigo de la lingvo, ni praktiku inkluzivemon.
Mi ne scias pri via lando, verŝajne estas same, sed ankaŭ en la riĉa Nederlando estas multe da homoj malpli bonŝancaj finance. Por ili, 50 eŭroj aŭ la membrokotizo de UEA estas absolute fortimigaj.
Vi kaj mi, kiuj sendube troviĝas en finance bonaj cirkonstancoj ofte forgesas tion…
Kaj eĉ sendepende de ies financa stato…mi povas imagi, ke speciale komencantoj ne tuj volas elspezi tiujn sumojn por membreco aŭ VEK.
Se mi estus komencanto kaj apenaŭ scius pri kio temas VEK, mi verŝajne ne estus interesita se mi devus pagi 50 aŭ 75 eŭrojn. Se mi devus pagi 15-25 eŭrojn, mi verŝajne multe pli rapide aliĝus.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2021-07-22 0:41
Respondo al  Leon Roijen

Saluton, Leon! Dankon pro via interesiĝo kaj vortoj. Mi ĝojas, ke via edzo sekvis kelkajn prelegojn. Mi plene konsentas pri inkluzivemo. Se vi scias pri iu, kiu restis ekster la VK pro financaj kialoj, tuj skribu al mi, ni solvos, almenaŭ por la venontaj okazoj, sed indas jam nun, ĉar oni povas plu ĝui la VK-n. Ni ne hipotezu, ĉar de supozoj naskiĝas maljustaj asertoj: ĝis nun ĉiuj homoj, kiuj informis pri nepagipovo kaj venis al la Asocio kun deziro partopreni en ĝi kiel membro, estis inkluzivitaj. Ne estis esceptoj. Kaj mi aldonas informo: mi persone laboris por la aliĝo de afrikanoj, provante kompreni kelkajn probelmojn pri uzo de retadresoj, kio ne al ĉiuj afrikanoj estas kutime; krome mi zorgis aranĝi aĉeton de interreto por afrikaj virinoj, kiuj volis ĉeesti la VK-n kaj nun ili sukcese partoprenas, inkluzive en la babilĉambroj pri feminismo. Mi do petas vian helpon, se vi konas tiajn situaciojn, avertu min, ĉar se mi sciiĝos, mi helpos solvi. Pri la la “aliĝo kontraŭ simbola kotizo (al anglalingvanoj)” ankaŭ la afero ne estis tiel: la kampanjo (kiu estis nekomplete prezentita en Facebook) estis interna decido eksperimenti allogi novulojn pere de 20%-a rabato. La aliĝkodo por tiu rabato estis Nova2021, ĝi rabatoreduktis 20% (ne temis pri simbola kotizo) kaj la reklamo okazis ne nur per la angla, sed dulingve, per la angla-Esperanto kaj ankaŭ per la franca-esperanto. Krom tio ankaŭ estis reklamado nur per Esperanto. La reklamstrategio ne estis unusola, sed variis laŭ grupoj de landoj. Mi esperas, ke mi klarigis kelkajn punktojn kaj mi disponeblos, kiam ajn vi volos paroli. Sed mi ankaŭ esperas je kompreno deviaflanke, ke mi preferas babili ne en la komentaria kampo de LF. Koran dankon pro via aliĝo al VK!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-22 3:59
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Saluton, Fernando! Estas ĝojige aŭdi, ke vi zorgas kaj okupiĝas pri inkluzivemo. Persone mi ne konas iun, kiu restis ekster la VK pro financaj kialoj, sed malriĉeco estas ofte nevidebla.
Se mi, el la “riĉa Nederlando” jam povas imagi, ke por iuj Esperantistoj la kosto estas tro alta en mia lando, kiom da Esperantistoj por kiuj la kosto estas tro alta do ne devas esti en multaj aliaj landoj?
Estas bone, ke vi volas helpi ilin, se ili anoncas sin, sed komprenu, ke multaj ne volas almozpeti.
Certe, estas homoj, kiuj bedaŭrinde tute ne havas aĉetpovon kaj kiuj estas nur helpeblaj rekte.
Sed mi ne dubas, ke ankaŭ ekzistas grupo, kiu ne estas videbla kaj kiun oni pli bone helpus per ĝenerale pli malaltaj prezoj.
Certe, mi komprenegas, ke la servoj ne produktiĝas senpage, sed eble la nombro de VK-anoj povus duobliĝi per duonigo de la prezo?
Kompreneble nur ideo – vi sendube komprenas, kion mi celas diri: Faru retaĵojn kiel eble plej alireblajn por ĉiuj interesitoj.