Virtuala Kongreso anstataŭos Belfaston

La nuligo de la ĉi-jara Universala Kongreso estis anoncita la 26-an de aprilo, sed jam longe antaŭ tio UEA komencis plani retan kongreson, rakontas vicprezidanto Fernando Maia en intervjuo de Libera Folio. La nuligo estas finance malfavora al UEA, sed aliflanke la asocio ricevis pandemian subvencion de la nederlanda ŝtato.

Jam la duan sinsekvan fojon la Universala Kongreso de Esperanto devis esti nuligita pro la daŭranta kronvirusa pandemio. Venontfoje ĉeesta Universala Kongreso ŝajne okazos en Montrealo en 2022. Same estis jam nuligita la ĉi-jara IJK, kiu devis okazi en Ukrainio.

La kongreso en Montrealo origine devis okazi en 2020, sed ĝia nuligo iĝis konata la 4-an de aprilo tiujare. Anstataŭs ĝin la unua Virtuala Kongreso dum la unua semajno de aŭgusto 2020. Aldone okazis ampleksa aro de retaj aranĝoj sub la komuna nomo Monda Fest’, ekde la 20-a de junio ĝis la 20-a de septembro.

Ĉi-jare la programo estos pli tradicia, eĉ se nur reta: anstataŭ la ĉeesta IJK okazos reta IJK, kaj anstataŭ la 106-a Universala Kongreso en Belfasto okazos la 2-a Virtuala Kongreso en la reto.

La vicprezidanto de UEA, Fernando Maia, en intervjuo de Libera Folio rakontas, ke la planoj por la 2-a VK komencis evolui jam longe antaŭ la fina decido nuligi ankaŭ la ĉi-jaran ĉeestan Universalan Kongreson.

Libera Folio: La risko ke la UK ankaŭ ĉi-jare devos esti nuligita longe estis antaŭvidebla. Ĉu oni jam anticipe komencis planadon de alternativa reta kongreso?

Fernando Maia: – Jes. Efektive ni konsideris la aferon ekde la fino de la pasintjara Virtuala Kongreso (VK), kiam ni devis haste ĝin okazigi pro nuligo de la 105-a Universala Kongreso (UK). Tamen de retrokupla formularo sendita al partoprenintoj evidentiĝis, ke la iniciato devas iel fariĝi konstanta propono al la komunumo. La reagoj estis sufiĉe pozitivaj. Pro tio la Estraro decidis eĉ longigi la alirojn al la platformo de la okazinta VK ĝis la 20-a de septembro 2020. La intenco estis allogi pli da homoj sperti la VK-etoson, ĉar, kvankam la VK mem estis finiĝinta, eblis plu spekti prezentaĵojn kaj ankoraŭ uzi la interagajn rimedojn, ekz-e la diversajn babilejojn.

– El la faritaj esploroj post la VK ni povis konkludi, ke vere hibrida kongreso (UK, kiun eblus partopreni ĉeeste kaj virtuale) ne estus por nun realisma. Niaj unuaj laboroj progresis tiel, ke la 106-a UK okazus ne vere hibride (ĉeeste kaj virtuale), sed kombinite kun VK (do la 2-a VK estus kvazaŭ flanka evento de la 106-a UK). Planita dato por la 2-a VK estis la semajno post la 106-a UK. En tiu modelo ni konsideris registri programerojn dum la UK por poste ilin spektigi dum la VK. Sed la planado por la 2-a VK jam okazis de antaŭe, ekde oktobro 2020.

– Kiam bedaŭrinde ni ne povis plu atendi por decidi pri estonteco de la 106-a UK, ni povis informi, ke la 2-a VK okazos en la datoj de la ĉi-jare nuligita UK. Decido de la nuligo gravis ankaŭ por helpi la organizadon de aliaj retaj eventoj, kiel la reta IJK. La nuligo estis la lasta paŝo por vere plene labori por la VK, kio komenciĝis per la relative rapida disponigo de la aliĝilo. Cetere estas parto de la plano ligi la VK-retejon al la retejo Esperanto.net, cele al plia valorigo de tiu grava spaco, kiu meritas de ni ĉiuj pli da atento kaj utiligo.

Kiajn spertojn de la pasintjara reta kongreso (VK) oni povos uzi ĉi-jare? Kiuj estis la plej bonaj spertoj? Kio ne bone sukcesis pasintjare?

Fernando Maia Jr. (fot. Anna Striganova, revuo “Esperanto”)

– Unua sperto estas, ke tre valoris al UEA, ke la VK estas senpaga por individuaj membroj (kiuj pli frue aliĝas). La koncepto, ke la VK estas kvazaŭ nova servo al membroj cetere forte kontribuis al la relative pozitiva membro-nombro de 2020. Esperinde same por 2021. Dua bona sperto estis, ke ne ĉiujn UK-programerojn oni devus adapti al reta kongreso. Tradicie la UK havas ne nur prezentojn, sed ankaŭ plurajn laborkunsidojn. Tiaj kunsidoj ne nepre devas okupi lokon en la programo de la VK. En la nuna reta epoko tiajn kunsidojn oni povas okazigi memstare, kun gajno por ĉiuj.

– Tamen kunsidado aŭ kvazaŭ-kunsidado, kiuj forte interesas la publikon, plu havos sian spacon. Menciindas ekzemple la Virtuala Movada Foiro, kiu rete ne devis limigi sin al unu momento de la UK, sed okazis ĉiutage antaŭ kaj post la ĉefa programo. Tio ankaŭ estis tre pozitiva sperto, ĉar la vasta disponigo de tempo por gastoj de la Movada Foiro ebligis al pluraj grupoj prezenti sin plurfoje kaj laŭ malsamaj horzonoj.

– Fine alia grava bona sperto estis la elekto de la platformo Retevent de E@I kaj la kunlaboro kun ilia elstara teamo. Same pri la kunlaboro kun Vinilkosmo, TEJO, ILEI, Edukado.net, LKK kaj aliaj grupoj, kiuj fariĝis parto de la animo de VK. Nepre tia kunlaborado devas plu marki la eventon. Mi ĉiam insistas, ke UEA ne estas ĝia estraro aŭ komitato, sed unue la aro de bonvolemaj esperantistoj, kiuj konstruas ĝian historion, malgraŭ ĉio.

– Se paroli tamen pri io, kio ne bone sukcesis, tio eble estis kelke da interagaj ebloj: efektive la VK havis tro da ili, kio iom senkunordige disdividis homojn, kun pluraspekte negativaj rezultoj. En la 2-a VK la nombro de interagaj babilejoj estos espereble pli bone difinita kaj ilia funkciado kunordigita.

La ĉefa defio de retaj aranĝoj estas ĝuste la malfacileco de interagado. Kiajn rimedojn oni uzos por ke ĉiuj kongresanoj povu aktive partopreni kaj interrilati unu kun la alia?

– En la 1-a VK kune kun E@I ni kreis kelkajn provojn. Tekstaj babilejoj vere ne elstare funkciis, kaj ni serioze konsideros, ĉu indas denove ilin havi kiel antaŭe. La organizita demandado al prelegantoj estas tamen sufiĉe grava rimedo: ĝi ebligas al spektantoj kvazaŭ voĉdoni por pli bonaj demandoj, kio helpas al organizantoj antaŭelekti tiujn, kiujn la preleganto prefere respondu laŭ la interesiĝo de la publiko.

– Tre sukcesaj estis la babiladoj kun specialaj invititoj. Vere multe da VK-anoj ĝuis tiujn programerojn, kiujn ni cetere ne planis registri, kaj mi dirus el la vidpunkto de organizanto, ke ili estis la plej specialaj momentoj de la 1-a VK. Aliflanke la liberaj babilejoj laŭ temo povus esti pli bone funkciintaj. Por la 2-a VK ni devos redukti la nombron de tiuj babilejoj; eventuale ni organizos, ke la babilĉambroj havos moderigantojn aŭ gvidantojn, tiel ke iu respondecos por animi ilin.

– Fine alia bona interaga momento estis la kursoj: por la 1-a VK ni kalkulis kun lingvokursoj kaj parolrondoj, kiujn multe ĝuis homoj, ekzemple la tutan parolprogramon de nia brava Katalin Kováts. Mi esperas, ke ŝi kaj aliaj herooj povos plu briligi la eventon. Por tiuj momentoj ni devos kalkuli je kombino de diversaj teknikaj rimedoj.

La Universala Kongreso estas unu el la gravaj enspezofontoj de UEA. Kiel la nuligo de la UK en du sinsekvaj jaroj efikos al la ekonomio de la asocio?

– Kiam ni decidis prokrasti la Montrealan UK, ni plene konsciis pri la financaj sekvoj rilate la buĝeton 2020. Same nun por 2021. Haste kelkaj analizoj rimarkis, ke por 2020 ni atendis ricevi 45 000 eŭrojn pro Montrealo (kiel, por 2021, 42 000 EUR pro Belfasto) kaj konsideris, ke la nuligo simple donus al la buĝeto samsuman aldonan deficiton. Plenaj analizoj tamen ne forgesu, ke estas ankaŭ ŝparoj (ekzemple vojaĝkostoj). Entute ni antaŭvidas pli bonan rezulton de la spezokonto ol tiu laŭ la buĝeta prognozo por la jaro 2020. Sed tio okazos pro bona rezulto de diversaj donackampanjoj kaj ankaŭ pro aliaj ŝparoj en diversaj partoj de la buĝeto.

– Krome, grava informo estas tio, ke la Asocio sukcesis akiri subvencion de la nederlanda ŝtato, kadre de speciala programo por helpi al organizaĵoj kaj entreprenoj suferintaj enspezo-perdon dum 2020 pro la pandemio. Temis pri grava laboro de la Ĝenerala Direktoro por la jaro 2020. Pli detale pri la financaj rezultoj de 2020 la Estraro baldaŭ raportos al la Komitato. Sed en 2021 ni denove senpaŭze agas kun espero pri novaj favoraj rezultoj. Nenion tamen ni povas fari sen la subteno kaj fido de la komunumo.

La kotizo de la VK por nemembroj estas relative alta. Ĉu vi supozas, ke tamen nemembroj pretos pagi la kotizon, aŭ ĉu vi esperas, ke anstataŭe homoj aliĝos al UEA por ŝpari monon? Ĉu ne ekzistas la risko, ke la alta kotizo simple fortimigos interesiĝantojn?

– Tio dependas de vidpunkto. Kotizo por nemembro, kiu aliĝas ĝis la 4-a de julio, estas 50 eŭroj. Tio estas vere multe malpli kompare kun UK-kotizo por nemembroj (ĝis 360 eŭroj) kaj eĉ kompare kun la plej malalta UK-kotizo (70 eŭroj). Krom tio, la VK estas senpaga por individuaj membroj aliĝintaj ĝis la 4-a de julio. Se oni konsideras, ke individua baza membreco al UEA varias inter eĉ 1 kaj 44 eŭroj, evidentiĝas, ke la strategio estas instigi homojn aliĝi al UEA. Tio ne estas nova nek ekskluziva al UEA strategio.

– Sed, en la kazo de la VK, ĉar la diferenco inter la plej alta baza membreco kaj la kotizo por nemembro estas de nur 6 eŭroj, samtempe ni respektas la deziron de tiuj, kiuj volas partopreni sen membriĝi, sen ke ili sentu sin ekspluatitaj. Tiel mi komprenas la aferon. Finfine oni ĉiam povas kontakti la organizantojn por demandi ĉu eblas aliĝi senpage. Ni analizos la situaciojn kaj klopodos por kontentiga solvo, ĉar ne estas la intenco, ke financaj baroj malhelpu inkluzivecon ĉe ni.

Kiel kaj kiam okazos la komitataj kunsidoj de UEA? Ĉu ili estos sekveblaj por ĉiuj?

– Okazas diskutoj (publike kaj private) pri datoj. Tre verŝajne la pasintjara formulo havos influon. Tio estas: la kunsido povus okazi fine de aŭ post la VK (do ĝi ne malhelpus al la kompatindaj komitatanoj ĝui la kongreson, kion ili apenaŭ faras dum UK, kaj tio ankaŭ donus iomete pli da tempo por preparlaboroj). Certe la ideo estas, ke ĉiuj povos sekvi la kunsidon, eventuale kiel gasto en la uzota platformo aŭ minimume per elsendo, ekzemple tra la kanalo de UEA ĉe YouTube.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jairo
Jairo
2021-05-10 3:21

”La Universala Kongreso estas unu el la gravaj enspezofontoj de UEA.”

Mi imagas kiuj estas la aliaj gravaj enspezojfontoj de UEA.

Tomaso
Tomaso
2021-06-23 5:15
Respondo al  Jairo

Ne necesas imagi, sufiĉas legi la estraran raporton.

Niko
Niko
2021-05-10 15:17

Ŝajnas ke ankorau ne eblas aliĝi je la retejo https://vk.mondafest.net/

Kalle Kniivilä
2021-05-10 15:21
Respondo al  Niko

Tiu estas la retejo de la pasintjara VK. La ĉi-jara troviĝas ĉi tie:

https://vk.esperanto.net/