La UK en Belfasto estas nuligita

UEA anoncis nuligon de la ĉi-jara Universala Kongreso en Belfasto pro la daŭranta pandemio. Anstataŭe okazos denove reta kongreso.

Konsiderante la plej lastatempajn evoluojn kaj prognozojn, la Estraro de UEA decidis kun bedaŭro nuligi la ĉeestan 106-an Universalan Kongreson (UK) en Belfasto. Anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) dum la tagoj antaŭviditaj por la UK, nome de la 17-a ĝis la 24-a de julio, kaj sub la sama temo: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”.

La decidon motivis la daŭraj problemoj pri la pandemio, kies evoluo estas pli negativa ol atendite. Aldoniĝas la necertecoj pri la tiamaj vojaĝkondiĉoj kaj pri la postulotaj pagendaj testoj aŭ kvaranteno kaj la nesufiĉa progreso de la vakcinado en Eŭropo kaj internacie.

Sed krome la situacio kondukis al tio, ke la nord-irlandaj instancoj, pro la pandemio, bezonis okupi la planitan kongresejon. Dum nedifinita periodo la kongresejo estos uzata por vakcini homojn en Belfasto, sen la eblo uzi ĝin por aliaj celoj. La tuta situacio riskas malebligi la partoprenon en la UK por homoj el multaj landoj. Cetere oni deziras protekti la sanon de la partoprenantoj kaj ne endanĝerigi niajn gastigantojn. Tiuj motivoj postulis la nuligon.

Kiel indikite, ĉiuj aliĝkotizoj por Belfasto estos repagitaj minus 15 EUR pro administraj kostoj; alternative aliĝintoj povos plene konservi sian aliĝkotizon por unu el la du venontaj UK-oj. Ĉiuj kongresaj mendoj (kiel hoteloj kaj ekskursoj) faritaj pere de UEA aŭtomate nuliĝos; la pagitaj sumoj restos en la UEA-konto de la koncernaj kongresanoj je ilia dispono. Ĉiu aliĝinto estos rekte informita de la Kongresa Fako de UEA. Pro tio, ke la nuligo povus forte negative influi la financojn de la Asocio, aliĝintoj povas ankaŭ konsideri rezignon pri siaj aliĝkotizoj donace al UEA, informante pri tio la Kongresan Fakon.

Kvankam oni devis alveni al tiu decido, la Estraro de UEA esperas, ke la 2-a VK iugrade kompensos la nuligon de la 106-a UK. La Estraro agnoskas la laboron de la Loka Kongresa Komitato, nome Tim Owen (prezidanto), Lorna Flanagan (sekretario), Michele Gazzola (rektoro de Internacia Kongresa Universitato), Gordon Flanagan, Frank Dobbs, James McMurray kaj Movado Junulara Skota (junulara programo). Kiel en 2020, la Virtuala Kongreso klopodos honori la laboron de la ĉi-jara LKK per multaj programeroj rilataj al la 106-a UK. La formularo por aliĝi al la VK baldaŭ disponeblos; aliĝo estos senpaga por individuaj membroj de UEA kiuj frue aliĝos.

Gazetara Komuniko de UEA

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2021-04-27 13:14

Ĉu eble la UK okazos en Belfasto en 2024 (en 2023 la UK okazos en Torino)?

Tauhro
Tauhro
2021-04-27 13:26

Chiuj esperantistoj kun granda plezuro/bedauro ekaudis/ekvidis la neatenditan decidon de Estraro. Ni pretas sidi hejme tiom, kiom vi diru al ni. Chefe – gardi sanon, alio ne gravas. Regu eterne!

sciuro
2021-04-27 16:53

Mi memoras tiam dum la komenco de cxi tiu acxa afero de la pandemio ke la altranguloj de la mondo anoncis ke la afero nur dauxos dum kelkaj monatoj. Mi nun kredas ke neniu ajn scias kiel longa la pandemio dauxos!

Sed ,mi suspektas ke gxi estas eterna problemo.

Hejmano
2021-04-27 20:40
Respondo al  sciuro

La unua mondmilito devis daŭri nur dum kelkaj monatoj. Ĝi daŭris dum kvar jaroj.
2019-2023 ŝajnas al mi esti kredinda periodo: la viruso verŝajne aperis en 2019, la lastaj homoj en la plej malriĉaj landoj estos sendube vakcinitaj antaŭ la fino de 2023.

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2021-06-05 14:33
Respondo al  sciuro

La sciencistoj (mezranguloj) diris, ke la pandemio povus daŭri nur kelkajn monatojn. Tio dependis de kiel bone oni sekvos la konsilojn. Ili diris, ke se oni ne sekvos la konsilojn, la pandemio daŭros pli longe.

Misgvidado fare de iuj altrangulaĉoj, kiaj Trump, Boris Johnson kc., kaŭzis, ke la pandemio daŭris pli longe – ĝuste kiel atendite.

Dieter Rooke
2021-04-27 22:52

En Belfasto estis farita la shipego Titanik – almenau la UK-anoj ne sinkos kun ghi !