Forpasis Andrzej Pettyn

En la aĝo de 83 jaroj forpasis Andrzej Pettyn, unu el la plej konataj voĉoj en Esperantujo, honora membro de Universala Esperanto-Asocio kaj multjara membro de la Akademio de Esperanto.

Andrej Pettyn en la Esperanto-redakcio de Pola radio ĉirkaŭ 1983.

Matene de la 23-a de aprilo 2021 en sia hejmo en Milanówek apud Varsovio forpasis Andrzej Pettyn, multjara kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de Pola radio. En la lasta tempo liaj sanproblemoj akriĝis kaj li estis flegata en malsanulejo, sed li revenis hejmen tri semajnojn antaŭ sia forpaso.

Pettyn naskiĝis en 1938 kaj eklaboris kun la Esperanto-redakcio de Pola radio jam kiel junulo en 1959. Li studis pedagogion kaj mallonge laboris kiel instruisto, sed revenis al la radio en 1962. Li laboris en la Esperanto-redakcio dum pli ol 40 jaroj kaj dum multaj jaroj estris ĝin.

Li estis dum multaj jaroj ankaŭ estro de la finna redakcio de Pola radio. Komence, kiel estro, li ne scipovis la finnan, sed rapide ekmajstris la lingvon, kaj dum 12 jaroj laboris en la finna redakcio.

Li estis ofta kaj ŝatata instruisto de Esperanto en someraj kursoj en Finnlando. Inter finnoj li estis nemalofte ŝerce nomata per finnigita versio de sia nomo, Antti Pettinen. Li estis ankaŭ estrarano de la Pola-finna amikec-asocio, kies bultenon Sisu li dum kelkaj jaroj redaktis.

Pettyn membris en UEA ekde 1958, dum multaj jaroj oficis kiel komitatano, kaj en la jaroj 1977-80 ankaŭ kiel estrarano pri edukado. Ekde 1976 ĝis 2006 li estis membro de la Akademio de Esperanto. En 2005 li estis elektita honora membro de UEA.

Li verkis grandan kvanton da lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto, kaj tradukis multajn literaturajn tekstojn. Neplena listo de liaj verkoj aperas en Vikipedio.

Li evoluigis propran konversacian metodon por instruado de Esperanto. El liaj verkoj aparte menciindas Novaj tendencoj en la instruado de Esperanto, 1965,  kaj Ĉu vi parolas Esperante? kun sondiskoj, en 1988.

Li estis ankaŭ granda ŝatanto de sia hejmurbeto Milanówek, kunfondinto de la societo de ŝatantoj de Milanówek kaj aŭtoro de multaj radiaj programeroj kaj artikoloj pri la urbeto.

Antaŭ unu jaro Andrzej Pettyn estis intervjuita en Pola retradio.

 

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-23 23:23

Granda voĉo de Radio Pollando ne plu estas…ni neniam forgesos.
Generacioj da Esperantistoj plenkreskis kun lia voĉo.
Ankaŭ vidu/aŭskultu:

http://pola-retradio.org/2021/04/e_elsendo-el-la-23-04-2021/

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Paul Joseph Desailly
2021-04-24 3:12

Andrzej kaj mi interkonatighis dum mia E-sabata jaro (1995) en Katowice, Supra Silezio, kaj en Varsovio. Ni amikighis en 1997 en Adelajdo kie li estis ekstreme afabla gasto en mia apartamento dum la tuta kongres-semajno. Estis li ne nur erudicia sed ankau morale kuragha ghentlemano de belega lando kiu estas tre aprezata de australianoj ne nur pro la muziko de Chopin: La nomo de nia plej alta monto estas Koscziusko; apud mia hejmurbo (Melburno) la montaro Strezlecki famighas. Lau normoj de Esperantujo, aparte inter gvidantoj de la Movado, Andreo saghe respektis neutralecon en aferoj religiaj. En siaj privataj pensoj kaj ech en la nomo de la redakciestro de Pola Radio li tamen elmonstris la kuraghon de bravega Pollando kaj ne hezitis en sia letero de la tria de augusto 1997 por publike engaghighi jene:
La akcepto, kiun aranghis la Bahaa Organizajho en Adelajdo kadre de la 82a Universala Kongreso – lau mi – faris pli da apogo por la Bahaa Kredo ol centoj da varbfolioj au broshuroj en Esperanto. La vespero donis al multaj Kongresanoj la eblon konatighi kun la ideoj de Baha’u’llah pri lingvo internacia. Mia dankletero al vi ne estus plena, sen mencio pri la diversaj bahaaj helpantoj en la Kongresejo kaj en la preghejo dum la komuna pregho, la unua chispeca kadre de Universalaj Kongresoj. Tre bone organizita.”

Vidu paghon 83 en la unua alineo de chapitro, “POSTRIKOLOTO DE ADELAJDO”:  
https://www.yumpu.com/es/document/read/10266523/realigas-la-mondan-pacon-la-bahaa-kredo-kaj-esperanto

Paul Joseph Desailly
2021-04-24 3:18

Sincerajn kondolencojn al la familio kaj la esperantistoj en Pollando kaj pardonon pro la mistajpajho mia: “li tamen elmontris la kuraghon de bravega Pollando…”

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-24 5:12

Ĉu vere… uzi nekrologon por varbi por dubinda religio…?

Ĵano Aleksandriano
Ĵano Aleksandriano
2021-04-24 12:00
Respondo al  Leon Roijen

“Dubinda religio” estas taŭtologio.

Roland Schnell
2021-04-24 17:59
Respondo al  Leon Roijen

Dankon por la mencio de bahaa filozofio. Multaj Esperantistoj (evidente rimarkeble) vidas la kongruon kun la ideoj de Zamenhof. Ekzemple nia kara Berlinano Ernst Kliemke, pri kiu mi prelegis dum la virtuala Paska renkontiĝo (fino de la varba paŭzo). Dum la XIX-a UK en Danzig li prelegis pri “kulturaj principoj de Bahaismo” dum la Bahaa Faka kunsido la 30-an de julio 1927. La angla kaj germana traduko aperis in gazetoj de la Bahai kaj en formo de broŝuro.
Tie li renkontis Sofia, filino de Zamenhof, dum plantado de “Esperanto-kverko” la 31-an julio en ĉeesto de reprezentantoj de UEA kaj la urba administracio.
Aliflanke li verkis en la 1920a jaroj “Esperanto-Dankckanton” kiun alia Berlinano (Hans Moser) prezentos per pianludado la 26-an de aprilo en ZOOM-salono de Berlin je 17:00.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-24 19:07
Respondo al  Roland Schnell

Mi vere ne komprenas kiel tio rilatas al la forpaso de Andrzej Pettyn au kial vi skribas tion al mi…

Amadeo Sendiulo
Amadeo Sendiulo
2021-04-24 13:09

Elkoran dankon por tiu mirinda artikolo pri la mirinda samideano.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Amadeo Sendiulo
Dieter Rooke
2021-04-26 17:49

Kun Andrzej Pettyn mi konatighis kiel samchambrano de UK en Vieno .
Li impresis min kun sia simpatia karaktero kaj komprenemo . E-ujo perdis gravan personecon .