Jam 600 esperantistoj respondis al Unesko

Unesko unuafoje aperigis retan enketon en Esperanto, por kolekti vidpunktojn por baldaŭa raporto pri edukado. Ene de kelkaj tagoj jam 600 esperantistoj plenigis la enketilon, kaj nun Unesko esperas, ke estos miloj da respondoj en Esperanto.

La enketo de Unesko en Esperanto.

Unesko estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj havas specialajn konsultajn rilatojn kun UEA. Por kolekti vidpunktojn por raporto pri la estonteco de edukado, planata por novembro 2021, Unesko publikigis enketilon en kelkaj lingvoj.

Unuafoje, laŭ iniciato de Renato Corsetti, tia enketilo en la retejo de Unesko aperas ankaŭ en Esperanto. Dum la unuaj tri tagoj jam sescent homoj plenigis la esperantlingvan enketilon, rakontas Renato Corsetti. Unesko nun esperas, ke miloj da esperantistoj partoprenos.

Libera Folio: Vi havis gravan rolon en la realigo de la Unesko-enketo, nun aperanta en la retejo. Kiel tio sukcesis?

Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

Renato Corsetti: – Jes, mi havis gravan rolon, sed mi faris preskaŭ nenion. Mi estas en listo de ricevantoj de informoj pri la iniciatoj de Unesko, kaj do mi ricevis la informon pri ĉi tiu enketo. Kiam mi vidis, ke oni prezentas ĝin ankaŭ en aliaj lingvoj krom la oficialaj lingvoj de Unesko, mi simple skribis al ili, ĉu ili pretus aperigi la enketon en Esperanto, se mi tradukos ĝin, kaj je mia surprizo ili reagis entuziasme.

Kian rezulton vi esperas atingi?

– Unue doni al la esperantistoj eblecon partopreni kaj diri sian opinion pri grandaj problemoj de edukado kaj due doni al ili la eblecon informi, ke Unesko ne hontas uzi Esperanton, pri kio certe hontus la itala registaro aŭ EU.

Ĉu kaj kial gravas, ke multaj plenigu la esperantlingvan version?

–  Ĉar ili havas kalkulilon laŭ lingvoj kaj oni povos nombri kiom da homoj respondis en Esperanto, kaj certe, se nur dek tri respondos, niaj reklamoj pri 2 milionoj da esperantistoj tuj aperos iom troaj.

Bedaŭrindas kompreneble, ke la esperantlingvan variaĵon ŝajne eblas trovi nur, se oni konas ĝian precizan adreson. Tio grave malpliigas ĝian videblecon.

– Mi jam korespondis kun ili pri tio kaj laŭ promeso de hieraŭ ili atendas iomete, ĉar ili devas aldoni aliajn tri lingvojn al tiu paĝo kaj la zorganto pri la paĝo atendas por enmeti la kvar nomojn samtempe.

La kurso de Monda Organizaĵo pri Sano en Esperranto.

Krom Unesko, ankaŭ alia internacia organizaĵo en la sistemo de UN lastatempe akceptis enhavon en Esperanto en sia paĝaro. Temas pri MOS (Monda Organizaĵo pri Sano, angle World Health Organization, WHO), kiu aperigis ankaŭ esperantlingvan version de ampleksa kurso pri la kronviruso.

Tiu kurso estis tradukita de Herman Deceunink kaj Adam Eng, kiuj kunlaboris kun Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). Laŭ Christoph Klawe, prezidanto de UMEA, preskaŭ la tutan laboron faris la du aktivuloj:

Christoph Klawe.

– Pro la grandega laboremo de la du ĉefaj aktivuloj grava kontribuo de UMEA entute ne estis necesa. UMEA-anoj provlegis kaj prikomentis la tekstojn kaj la ”klarigan vortliston”. Laŭ ni, en la fina versio medicina terminologio estas sufiĉe bone uzita.

– Indas scii, ke la MOS-kursoj ofte ne estas ĉefe por medicinaj profesiuloj, sed ankaŭ por membroj kaj aktivuloj de aliaj grupoj, kiuj ŝatas bone orientiĝi pri specifa temo, aŭ simple por interesitaj unuopuloj sen grandaj antaŭkonoj pri la temo.

Laŭ Christoph Klawe la aperigo de la kurso en Esperanto samtempe estas perfekta maniero montri al eksteruloj, ke Esperanto efektive estas uzata kaj bone funkcias.

– Sukceso je la sama nivelo ekzemple estis la fakto, ke World Medical Association pretis publikigi la Esperanto-tekston de la Deklaracio de Ĝenevo en sia retpaĝaro.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2021-04-13 9:41

La agado de UEA ĉe interŝtataj organizaĵoj vere bone funkcias. Kial UEA ne kapablas utiligi tion por membrokresko?

Hejmano
2021-04-13 11:52

Desuprismo: 1
Desubismo: 0

Jacek Warda
Jacek Warda
2021-04-13 20:15

Mi legis kaj kompletigis la retan enketon. Vi ankaŭ povas skribi komenton tie. Mi skribis tian komenton.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-14 6:40

La traduko de la KOVIM-filmeto ( https://openwho.org/courses/enkonduko-al-KOVIM-19 ) estas simpatia kaj bona provo, sed estas tro da eraroj kaj maleleganta stilo.

dieter rooke
2021-04-14 13:34
Respondo al  Leon Roijen

la KOVIM -filmeto estas parolata de krokodilo

Klaus Leith
2021-04-14 16:15
Respondo al  Leon Roijen

Jes, ĝi estas plibonigebla, samkiel la traduko de lumbildoj kaj aliaj tekstoj en la esperantlingva WHO-kurso. Fakte, partoprenanto de la kurso jam enmetis komentojn pri tio en la diskutejon de la koncernaj kursaj moduloj.

Tamen, mi ege gratulas al Herman Dekeŭnink, kiu ĉefe organizis kaj prizorgis la tradukon, pro lia laboro (helpe kun aliaj esperantoparolantoj kaj UMEA, Universala Medicina Esperanto-Asocio). Ĝi certe prezentas sukceseton rilate la videblecon de Esperanto ekster Esperantujo.

Ne tiel videbla, sed tamen inda entrepreno estus partopreni la esperantlingvan WHO-kurson! Por kurso en “grandaj” lingvoj la WHO-retejo afiŝas la nombron de partoprenantoj. Ne scieblas, kiom da homoj partoprenas la esperantlingvan kurson. Mi nur scias, ke estas almenaŭ 4 (kvar), ĉar tiom aliĝis al la kunlabora spaco (CollabSpace) en la kurso. Tie ni klopodas kunlabori por starigi (plurlingvan) pandemian terminaron. Se vi volas scii pli, kontaktu min retletere: KDL ĉe gmx.eu

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Klaus Leith
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-14 6:45

Anstataŭ okupiĝi pri Unesko-enketo, Corsetti prefere okupiĝus pri la krizego en UEA, kiun li kunkreis.
Seb eble pli bone ĉi-tiel, li verŝajne nur pligrandigus la krizegon.

Ricardo
Ricardo
2021-04-14 11:44
Respondo al  Leon Roijen

Ne, prefere li ĝuu sian pension kiel 80-jarulo (rajto, kiun li forigis de oficistoj) kaj ludu en la loka klubo. Internacie li jam faris sufiĉe da damaĝoj en la lastaj jaroj.

Sebastiano
Sebastiano
2021-04-14 12:42
Respondo al  Ricardo

pension kiel 80-jarulo (rajto, kiun li forigis de oficistoj)

Tio ne estus mirinda por maldekstrulo kiel Korsetti, sed mi dubas, ke li efektive forigis tiun rajton de oficistoj. Mi supozas, ke vi aludis pri la forigo de la pensialdonaĵo de la dunginto.

dieter rooke
2021-04-14 13:37
Respondo al  Sebastiano

Chu Korsetti kaj UEA staras super la sociala legho de Nederlando?

Andreas
Andreas
2021-05-24 17:28

Renato Corsetti: “… Unesko ne hontas uzi Esperanton, pri kio certe hontus […] EU.”

Rilate Esperanton estas shanco, iom en-dilem-igi instituciojn de Europa Unio:
Ghi kolektas ideojn, por antauenigi Europan Union. En la unua rango de kategorio “Pliaj ideoj – diverskampaj temoj” aktuale estas propono akceli instruadon de Esperanto; bonvole konsideru subteni ankau vi chiuj:
https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/5399?locale=de