UEA kaŝis donacitajn membrecojn

Antaŭ kelkaj tagoj Libera Folio povis raporti, ke la membraro de UEA dum 2020 kreskis je iom pli ol 3 procentoj. UEA tamen provis kaŝi la fakton, ke tiu kresko estis kaŭzita de membrecoj donacitaj al la finintoj de reta kurso por hispanlingvanoj.

Individuaj membroj de TEJO laŭ kategorio, 1984-2020. La lasta ero montras la subitan, neklarigeblan kreskon de bazaj membroj en TEJO-aĝo.

La membrostatistiko de UEA, aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, unuavide ŝajnas relative kontentiga. Momente haltis la daŭra ŝrumpado, kaj la kvanto de individuaj membroj eĉ iomete kreskis. Efektive tamen la ciferoj estas ŝveligitaj per kaŝa aldono de nepagantaj membroj. La pagoj okazis ekster la kutima fondaĵo Canuto.

Ekde 1961 la fondaĵo Canuto estas uzata por financi la membrokotizojn de nepagipovaj aktivuloj. La celo de la fondaĵo estas allogi donacojn de pli bonhavaj membroj por utila celo, kaj samtempe eviti sintrompon – kiam donacitaj membrecoj iras tra la fondaĵo, ĉiuj scias, kiom da membroj efektive mem pagas. Sed tiel ne plu estas.

Atenta studo de la pasintjaraj membrociferoj montras, ke la efektiva kresko en UEA okazis inter la TEJO-aĝaj bazaj membroj. Surprize forta kresko okazis precipe en Kolombio (59 novaj membroj), Meksiko (52), DR Kongo (23) kaj  Dominika Respubliko (14). Supozeblas, ke tio estas ĝuste la novaj TEJO-anoj.

La subita kresko de la individua TEJO-membraro de 593 en 2019 al 806 en 2020 estas senprecedenca kaj komparebla kun salto okazinta en 2018, kiam la aĝolimo de TEJO estis altigita de 29 al 35 jaroj. La estraro de TEJO tamen nun ne faris analizon pri la evoluo de la membraro – la temo fakte tute ne estas menciata en la malneto de la jara raporto 2020.

La prezidanto de TEJO, Charlotte Scherping Larsson, ne povas nomi unu kialon de la subita kresko de la membraro, sed ja ĝojas pro ĝi:

Charlotte Scherping Larsson

– Kresko de 213 junaj membroj estas tre bela novaĵo por la junulara movado. 2020 estis malfacila jaro por ni, interalie por la organizantoj kaj aliĝintoj de renkontiĝoj, sed ĝi ankaŭ estis jaro de inovacio. La reta IJK estis sukceso, ni havis pli da filmetoj kun pli da sukceso ol iam ajn antaŭe, kaj ĉiuj niaj sociaj retoj kreskas. Kaj la statistiko ankoraŭ ne montras la efikon de Retoso, en kiu TEJO-membroj senpage partoprenas. Ni tamen ne certas pri la efiko de hejmrestado al aliaj membrotipoj, specife pri la lokaj kluboj.

Post la multaj diskutoj pri tio, kiom da membroj la asocio efektive havas, la komitato de TEJO en julio 2020 decidis, ke la asocio donu ”proksimuman informon” pri la efektiva membronombro. Tia informo tamen ankoraŭ ne haveblas.

– TEJO konsistas ne nur el individuaj membroj, sed ankaŭ el landaj kaj fakaj sekcioj. Nia nova estrarano pri Landa Agado nun laboras pri novstila KoDEJO (Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj), kaj ĝi helpos pli detale kaj ĝisdate koni membronombrojn de ĉiuj sekcioj. Albert nun estas en la organiza teamo de Retoso, do ni devos ankoraŭ iomete atendi. Ankaŭ funkcianta AKSO donos al ni pli facilan superrigardon pri membronombroj, diras Charlotte Scherping Larsson.

En la klarigoj al la statistiko la revuo Esperanto mencias, ke ”la Virtuala Kongreso kaj Esperanto-kurso por hispanparolantoj sukcese kompensis la nuligon de la UK”.

La plej multaj partoprenantoj de la pasintjara kurso por hispanlingvanoj troviĝis ĝuste en Meksiko kaj Kolombio, kie la nombro de individuaj membroj de UEA kreskis eksplode. Tio ŝajnas indiki, ke UEA aktive membrigis almenaŭ parton de la kursanoj, kiuj krome supozeble estis en TEJO-aĝo.

Martin Schäffer.

La ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, tamen evitas respondi al demando pri tio, kiom el la novaj individuaj membroj en tiuj landoj estas TEJO-aĝaj, kaj kiom el ili efektive mem pagis siajn kotizojn:

– Ni ege ĝojas ke kolegoj el Latinameriko estas tiom aktivaj kaj tial venas novaj homoj al la movado. Ekzemple nuntempe okazas diversaj kursoj en Meksiko kun pluraj dekoj da lernantoj kaj denove en Kolombio baldaŭ komenciĝos kurso por komencantoj, certe granda parto de ili estas en TEJO-aĝo.

Laŭ Schäffer ne gravas, kiu pagas la kotizon:

– Agadrezultojn de niaj latinamerikaj kolegoj ni vidos en la estonteco, tio estas kio plej gravas kaj ne ĉu patro, patrino, instruisto, amiko, kolego, sponsoro aŭ kiu ajn pagis la membrokotizon al nacia aŭ internacia asocio, tion bonŝance ni ne demandas en aliĝilo.

Eĉ se la demando ne aperas en la aliĝilo, Schäffer kiel ĝenerala direktoro de UEA tamen devus scii, ke la kotizon de la novuloj pagis li mem. Fine de la kurso diplomiĝis 236 lernantoj, al kiuj UEA donacis bazan membriĝon por la jaro 2020, rakontas Doniben Jimenez, prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo.

Evidente estas tute en ordo kaj eĉ laŭdinde, ke UEA donacu unujaran bazan membrecon al finintoj de kurso parte financita de UEA. Tamen ne estas tute en ordo, ke UEA kaŝas la kvanton de donacitaj membrecoj, por povi ŝajnigi, ke la kvanto de pagantaj membroj ne malkreskis.

Ne klaras, el kiu konto de UEA la mono por la membrigo de la hispanlingvaj lernantoj estis prenita, sed ajnakaze ne temas pri grandaj sumoj – la kotizo de baza membro en la plej juna TEJO-kategorio en Meksiko kostas nur 4 eŭrojn. Sed klaras, ke oni elektis aktive kaŝi la fakton, ke oni donacis grandan kvanton da membrecoj. Ne eblas nun certe scii, ĉu temas pri 236 donacitaj kotizoj, ĉu malpli – aŭ pli.

La kutima maniero de UEA donaci membrecojn al aktivaj sed nepagipovaj esperantistoj estas uzi la monon en la tiucela fondaĵo Canuto. Dum 2020 la fondaĵo pagis la kotizojn de entute 492 membroj. Sed tiuj evidente ne inkluzivas la hispanlingvajn novulojn.

Laŭ la statistiko, Fondaĵo Canuto en Ameriko pagis la kotizojn de entute 85 membroj, el kiuj 35 estis en TEJO-aĝo. En Kolombio Canuto pagis por 6 membroj (1 juna) kaj en Meksiko por 12 membroj (2 junaj). La membrara kresko en Meksiko tamen estis 52 kaj en Kolombio 59 novaj membroj.

Do, la mono por la hispanlingvaj kursanoj devis veni el alia poŝo. Se supozi, ke ĉiuj 236 lernantoj efektive akceptis la donacon kaj iĝis membroj, UEA en 2020 havis sume 728 individuajn membrojn, kies kotizojn la asocio mem pagis. Tio estas 17 procentoj el la membraro.

Sen la aldonaj donacitaj membrecoj UEA evidente ne povus raporti kreskon en 2020.

Noto de la redakcio: La artikolo pli frue erare prezentis la kvanton de novaj membroj en Meksiko kaj Kolombio. En 2020 estis entute 107 membroj en Meksiko, 52 pli ol en 2019. En Kolombio estis 75 membroj, 59 pli ol en 2019.


Pli pri la temo

 

31 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Vadim
Vadim
2021-04-06 9:35

Membreco en UEA ne signifas, ke la membro parolas esperanton aŭ uzas ĝin. Kresko de UEA-membraro ne signifas la evoluon de lingvouzado en la mondo.
Ĝi signifas nur kreskon de personaro, kiu poste povas esti agitota por partopreni en Universala Kongreso, la granda kaj sensenca.
UEA bezonas enspezojn, sed ne scias kiel ricevi ĝin krom elteni ĝin de membroj. “Homoj estas la nova nafto”, ho jes!

Vadim
Vadim
2021-04-06 11:15
Respondo al  Vadim

Mi ĉiam amuzas kiam mi vidas negativajn notojn sub komento, kiu klarigas ne deziratan, sed objektivan staton 🙂
Domaĝe, ke la minusantoj estas nekonataj: mi volus demandi ilin pri kelkaj kozoj
Ekzemple,
1) Kion UEA faris por disvolvgi la praktikan uzadon de esperanto en tutmondo? Ne por disvolvigi senĉesaj kongresetoj kaj vendo de esperanta makulaturo, sed por esperanto uzata kiel vera helplingvo.
2) Kiu procento de la partoprenantoj de UK efektive parolas Esperanton, ne je nivelo de “Sal-Ĝis”, sed povas dialogi.
Mi ĉeestis nur unu UK sed teruriĝis tie kaj ĝojis. Teruriĝis ĉar eĉ reprezentantoj de regionaj Esperanto-organizaĵoj apenaŭ povis paroli. Kaj mi ĝojis, ĉar antaŭe mi pensis, ke nome mi parolas la lingvon abomene.

Sebastiano
Sebastiano
2021-04-06 14:20
Respondo al  Vadim

Mi ĉiam amuzas kiam mi vidas negativajn notojn sub komento, kiu klarigas ne deziratan, sed objektivan staton 🙂

En plej oftaj okazoj, tia komento ne nur klarigas objektivan staton, sed aldonas subjektivan perspektivon. Mi ne dubas, ke ankaŭ vi konscias pri tio. 😉

Domaĝe, ke la minusantoj estas nekonataj: mi volus demandi ilin pri kelkaj kozoj

Jes, la kialoj por malŝati komenton estas mirige diversaj.

Vadim
Vadim
2021-04-06 16:44
Respondo al  Sebastiano

Ĉiuj asertoj estas komence subjektivaj, sed ni ĉiam povas pruvi ĝiajn objektivecon (aŭ ĝian senfundamentecon) per faktoj. Mi pretas, miaj oponantoj – ne. 🙂

Sebastiano
Sebastiano
2021-04-06 17:13
Respondo al  Vadim

Membreco en UEA ne signifas, ke la membro parolas esperanton aŭ uzas ĝin. Kresko de UEA-membraro ne signifas la evoluon de lingvouzado en la mondo.

Kompreneble ne estas firme rekta ligo inter UEA-membrokvanto kaj kvanto de lingvouzado. Tamen same kompreneble UEA kiel eldonejo kaj organizocentralo por la plej grandaj regule okazantaj kunvenoj de E-parolantoj signife influas al la lingvouzo kaj la nivelo de la lingvouzo.

Ĝi signifas nur kreskon de personaro, kiu poste povas esti agitota por partopreni en Universala Kongreso, la granda kaj sensenca.

Ne, reala (netrompa) kresko de la UEA-membrokvanto signifas pli grandajn agadeblecojn de UEA, ankaŭ (sed ne nur) sur la kampo de la uzado de la lingvo, kiel mi priskribis supre.

Cetere, Universalaj Kongresoj ne estas sensencaj, sed okazoj por sperti – kaj spertiĝi! – vivan lingvouzadon en diversaj komunikaj situacioj kun tre diversorigina komunikpartneraro. Aldone, por mi persone, la UK-oj estis preskaŭ mia sola ebleco, persone vidi miajn adoratajn verkistojn kaj paroli kun ili. Aldone, la UK-oj estis bonaj okazoj revidi kaj denove renkonti konatojn el multaj landoj, kiujn mi ekkonis ĉe diversaj okazoj. Ĉio ĉi tio efikas objektive aktiviga, eble ne al vi, sed certe al mi kaj multaj aliaj E-istoj.

Vadim
Vadim
2021-04-09 15:04
Respondo al  Sebastiano

“Tamen same kompreneble UEA kiel eldonejo kaj organizocentralo por la plej grandaj regule okazantaj kunvenoj de E-parolantoj signife influas al la lingvouzo kaj la nivelo de la lingvouzo.”

Ĉu tion diris alvi en UEA?))) Jen estas >jarcento de esperanto en tutmondo. KIE en mondo esperanto estas uzata krome por sekta movado?

NENIE!! Sed kie do via UK/UEA-efikeco estas? Se esperanto ne disvastiĝas por praktika uzado en tutmondo, ekstere ĉi tiu sekta grupo?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de La Vojaĝo
Sebastiano
Sebastiano
2021-04-09 17:10
Respondo al  Vadim

KIE en mondo esperanto estas uzata krome por sekta movado?

Mi supozas, ke per la vortoj „sekta movado“ vi celas la Esperantoparolantaron. Esperanto estas uzata de Esperantoparolantoj, kaj ne de homoj, kiuj ne parolas ĝin. Tio ŝajnas al mi evidenta.

Pardonon, sed mi evidente ne komprenis, kio tiel forte ĉagrenis vin.

Neeŭropano
Neeŭropano
2021-04-06 9:52

Mi ne komprenas la vorton “inovacio” kiun uzis Charlotte Scherping Larsson. Ĝi ne estas en PIV. Ĉu ĝi estas angla?

Hejmano
2021-04-06 10:38
Respondo al  Neeŭropano

La vorto “inovacio” estas inovacio.

Hejmano
2021-04-06 10:40
Respondo al  Hejmano

Senŝerce jes, ĝi ja estas angleca kaj laux mi ni diru “novigo” en Esperanto.

Okcidenteŭropano
Okcidenteŭropano
2021-04-06 10:50
Respondo al  Neeŭropano

“inovacio” ekzistas ne nur en angla, sed ankaŭ en romanaj kaj slavaj lingvoj. Fonto de ĝi estas Latina lingvo. Sed en Esperanto estas pli bona anstataŭaĵo por tiu vorto: “ennovaĵo”.

Sebastiano
Sebastiano
2021-04-06 14:22
Respondo al  Okcidenteŭropano

Pardonon, sed mi ne komprenas la vorton “ennovaĵo”. Mi ja komprenis, ke vi proponas ĝin anstataŭ “inovacion”, sed ĉu vere “en-novaĵo”? Tio estas sensenca en E-o.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-04-06 14:57
Respondo al  Sebastiano

La vorto “ennovaĵo” (uzita de Z mem) aperas en PIV markita kiel arkaismo. Estus bone, se ĉe arkaismoj PIV indikus, kiun alian formon prefere uzi. En ĉi tiu kazo, supozeble (sed nur supozeble) “novaĵo” (aŭ “io nova”?).

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Marko
Marko
2021-04-06 15:26

Mi pensas ke la 15-a regulo estas aplikebla ĉi-kaze.

Sebastiano
Sebastiano
2021-04-06 16:15

Ho! 😀 Tion mi ne sciis, kaj mi lernis ion.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-04-06 14:59

Cetere: anstataŭ disfendadi lingvajn sensignifajn harojn, eble la legantoj koncentriĝu pri la esenco de la novaĵo. Ni ja konas la potencon de la Leĝo de Tonjo, sed foje estus agrabla surprizo trovi la esperantistojn kapablaj venki la allogon de tiu nerezistebla leĝo.

Kalle Kniivilä
2021-04-06 15:02

Mi ne povas ne citi artikolon de la 1-a de aprilo 2020:

En sia laŭvica videokonferenco la estraro de UEA faris plurajn eksterkutimajn decidojn, kiuj efektive komplete nuligas ĉiujn restojn de demokratio en la asocio, tute flankenmetante la elektitajn gvidorganojn kaj enkondukante dekretan regadon.

La estrara dekreto, kiu estis sendita al la komata diskutejo, vekis nekutime akrajn reagojn. Aperis eĉ tri protestaj mesaĝoj, kiuj trovis tute neakceptebla la nefundamentan uzon de la vorto ”kronviruso” fare de la estraro. La tri indignaj komitatanoj tamen malkonsentis pri tio, kiun formon oni anstataŭe uzu.

https://www.liberafolio.org/2020/04/01/estraro-rekomendas-fermi-la-buson/

Sebastiano
Sebastiano
2021-04-06 16:24

anstataŭ disfendadi lingvajn sensignifajn harojn

Kial „anstataŭ“? Ne temas pri aŭ-aŭ. Nenio haltigas vin diskuti pri „la esenco de la novaĵo“ laŭ via kompreno, se vi volas fari tion.

sciuro
2021-04-06 18:36

> ni havis pli da filmetoj kun pli da sukceso ol iam ajn antaŭe

gxis 2021-04-06

Evildea
1.218.450 spektojn

UEA
186.885 spektojn

TEJO
150.644 spektojn

UEA+TEJO
337.529 spektojn

La klimato de la bestoj
La klimato de la bestoj
2021-04-06 22:22

.

Gratuloj

.

Aĝ’limoj re’levitaj:

.

Uea sukcese re’petis sen [ri]peti!

.

Roland Schnell
2021-04-08 12:08

Trompo estas parto de la ludo.De jardekoj.

Jovana
Jovana
2021-04-08 18:20

“Laŭ Schäffer ne gravas, kiu pagas la kotizon”. Ĉu eble Stiftung Mondo pagas kelkajn kotizojn kaj la direktoro ne volas riveli tion?

Matheus da Silva
Matheus da Silva
2021-04-09 1:22

Mi dankas, ĉar Liberafolio afiŝas tre interesajn kulturajn artikolojn. La artikoloj pri UEA bedaŭrinde ĉiam havas negativan tendencon. Mi dubas, ĉu temas pri veraj informoj. Eĉ se tiuj informoj estas veraj, oni nur povas gratuli al UEA. 2020 tutcerte estis ege komplika jaro pro la pandemio. La UEA-kotizoj por brazilanoj altiĝis je ĉ. 50% en brazilaj realoj. Eĉ se la informoj en la artikolo estas veraj; kie estas la skandalo? UEA faris bone, subteni amikojn el aliaj landoj de la kontinento. Ĉu la membrokvanto vere estas tiom grava? Liberafolio montru la pozitivajn aspektojn; ne nur negativajn.

Roland Schnell
2021-04-09 13:32
Respondo al  Matheus da Silva

Estas bone, ke Liberafolio provas diri la tutan veron. UEA ne faras tion. La statistiko vekas (tio estis la plano) la impreson, ke la estraro trovis rimedon (Kion?) kontrauŭ la perdo de membroj.Tio estu instigilo al aliaj resti membro kaj varbi aliajn. La aspekto de “sinkanta vaporsxipo” kaj la redukto de servoj tute ne estis alloga. Do oni “konstruas” bonajn novajojn, kies konstrumanieron priskribis Liberafolio kaj
Eprezentis la faktojn. Aliaj komunikiloj ne plu ekistas.
Eble de 60 jaroj Esperanto vivas de la produktado kaj komuniko de mitoj pri la situacio de la lingvo kaj la bazaj aktivecoj. En la 1930aj jaroj ne estis mitoj, sed realeco. Poste oni pli kaj pli insiste prezentis tiaman realecon kiel la aktualan.
El la unuaj libroj, kiujn mi aĉetis estis la fama “Esperanto en Perspektivo” kaj ĝi prezentas la tutan bildon de la fikcio. Realisma aktualigo devus havi la titolon “Esperanto SEN Perspektivo” – tamen neniu riskas eĉ por difinitaj temoj prezenti la veroj. La malkrsko de lokaj grupoj, la disfalo de organzioj, la manko de faka laboro estas realeco kaj neniu scias rimedon.
Aliflanke, tiuj, kiuj metas la fingron sur la vundon, ricevas la plej akrajn riproĉojn. Jes, la fingro sur la vundo doloras, sed sen la fingro la sango forlasas la korpon. Tion ni spertas nun.

Kirill Ŝvedov
2021-04-09 15:22
Respondo al  Roland Schnell

>La malkrsko de lokaj grupoj, la disfalo de organzioj, la manko de faka laboro estas realeco kaj neniu scias rimedon.

Mi priskribis ĝin antaŭ jaro kaj duono.

Roland Schnell
2021-04-09 17:44
Respondo al  Kirill Ŝvedov

En la citita kontribuo “Mi priskribis ĝin antaŭ jaro kaj duono” estas foto, kiu bele pruvas la malkreskon. En la fruaj versioj de la manifestacio apud Vatikano ĉiuj panelo estis portata de unu persono kaj estis kelkaj pliaj. Poste unu persono devis teni du literojn kaj oni bezonis la helpon de ne-esperantistoj. Finfine oni tute lasis la aferon, ĉar la papo ne honorigis la aktivecon de la katolikaj esperantistoj (alia papoj bonvenigis la aktivecon) kaj ne plu salutas en Esperanto okaze de pasko. Cetere menciindas ke eĉ registrita ateisto portis panelon.
Pri la malsukceson oni nenion legis en la Esperanto-fanfaronaj komuikiloj. Indus analizi la kialojn kaj el la rezulto de la analizo skizi alternativan aliron.
Hazarde mi retrovis komento de Fettes el la jaro 2018, ke la “stratecia laborplano” surbaze de la “Prage Manifesto” estis kompleta fiasko. Sed kion oni lernis el tio? Oni trikas novan “stratecian laborplanon” same fiaska.
Tamen mi devas diri, ke vi nenion priskribis, sed nur flegis vian hobion laŭ la sistemo “Multaj tribestroj, sed malmultaj indianoj” – do pura iluzio.

Kirill Ŝvedov
2021-04-09 17:52
Respondo al  Roland Schnell

>Tamen mi devas diri, ke vi nenion priskribis

El 13 alineoj de la artikolo 9 alineoj estas uzitaj por priskribi la proponatan koncepton, ĝiajn avantaĝojn kaj eblajn rezultojn kaj por skizi unu el variantoj de unuaj paŝoj por realigi ĝin.

>sed nur flegis vian hobion laŭ la sistemo “Multaj tribestroj, sed malmultaj indianoj” – do pura iluzio.

Min vere interesas, surbaze de kio vi faris tian konkludon?

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-04-09 14:03
Respondo al  Matheus da Silva

Ja estis bone subteni esperantistojn per donacita membreco de UEA/TEJO. Kiel la artikolo diras, UEA kolektas monon por la speciala fondaĵo Canuto, kiu uzas ĝin por membrigi esperantistojn, kiuj ne povus pagi la kotizon. Kutime temis pri 750-900 membrigoj. Pasintjare Canuto pagis 492 kotizojn laŭ la anonco de la direktoro. Kun ia moka subtono li aldonis, ke antaŭe temis pri “preskaŭ mil”, kvazaŭ estus iel dubinde, ke UEA povis subteni tiom da esperantistoj. La skandalo estas tio, ke, aldone al 492, oni membrigis senpage pli ol 200 aliajn, sed oni ne inkluzivis ilin en la statistiko de “kanutanoj”, kvankam tio estis malnova praktiko en UEA. Antaŭe mi respondecis pri la statistikoj kaj tial mi demandis al la nunaj respondeculoj — sen ricevi respondon — kial oni agis tiel. Ĝi kaŭzas, ke ne plu eblos kompari historie la nombrojn de “kanutanoj” nek de tiuj, kiuj mem pagis. Tio ne estas bagatelaĵo. Objektiva statistikado, kun kriterioj liberaj de manipulado pro momentaj kapricoj, estas nepra kondiĉo por serioza administrado, asocia gvidado, difinado de agadplanoj kaj por historiaj kaj sociologiaj esploroj kaj analizoj. Por ripari la damaĝon, mi proponis, ke la ĝusta nombro de donacaj membrigoj estu indikita en la agadraporto pri la pasinta jaro, kiu aperos en la junia “Esperanto”. Fine, mi dankas al Libera Folio, kies redaktoro, kun profesia sperto pri esplora ĵurnalismo, sciis malkovri la aferon, kiu estis trompe misgvida. Malgraŭ mia propra pli ol 20-jara sperto kiel direktoro de UEA mi mem ne tuj vidis tion. 

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Osmo Buller
Kirill Ŝvedov
2021-04-09 15:31
Respondo al  Osmo Buller

Dankon pro la bona klarigo.

Inter alie, min interesas, kion vi pensas koncerne ŝanĝojn, endajn por UEA? Mia opinio estas, ke UEA rolu kiel fondaĵo, kiu akumulos resursojn de Esperantistoj kaj uzos ĝin por produkti “komunan bonon”, uzeblan por ĉiuj parolantoj de la lingvo tiel, ke ĉiu, kiu posedas Esperanton, povu ricevu el tio kiel eble plej multe da utilo. Tiaspeca laboro aspektos por la Esperantistaro vere subteninda, malsimile al la nuna situacio, kiam la agado de UEA fakte influas nur malgrandan parton da ĝi.

Sebastiano
Sebastiano
2021-04-09 17:04
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Nu, da tiaj fondaĵoj ja ekzistas jam kelkaj. Mi ne volas malgrandigi ties meritojn (kaj ankaŭ pri ili ekzistas problemoj), sed UEA tamen ja havas alian rolon.

Kirill Ŝvedov
2021-04-09 17:39
Respondo al  Sebastiano

Kian do? Ĉu nur tiun de “eldonejo kaj organizocentralo por la plej grandaj regule okazantaj kunvenoj de E-parolantoj”? Laŭ la Statuto de UEA, ĝia unua celo estas “disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto”. Nature estas atendi — kiel ni kutime atendas tion okaze de ajna agado — ke oni zorgu pri elekti kaj uzi kiel eble plej efikajn rimedojn por tio. Tamen ĝis nun mi vidis neniun diskuton pri tio, kiom efike UEA plenumas sian ĉefan taskon kaj kion eblas fari por plibonigi la situacion.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov