Nova kurso por hispanlingvanoj

Pasintjare 236 lernantoj finis realtempan retan kurson de Esperanto por hispanlingvanoj, aranĝitan kunlabore de Kolombia Esperanto-Ligo, UEA kaj TEJO. Nun oni kolektas kontribuojn por financi la ĉi-jaran kurson, por kiu oni bezonas dek hispanlingvajn instruistojn. 

La alvoko de la nova kurso por financa subteno.

En junio 2020 estis lanĉita novtipa, dumonata kurso de Esperanto por hispanlingvanoj en la reto. Temis ne pri lingvolerna retejo, sed tradicia kurso kun veraj instruistoj en rekta elsendo je difinitaj horoj, en grupoj kun ne pli ol dudek lernantoj.

Oni atendis ke aliĝos maksimume cento da lernantoj, sed fakte venis pli ol sescent, rakontas Doniben Jimenez, prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo.

– Ni lanĉis alvokon por instruistoj kaj venis 48, el kiuj 30 restis kun ni. Tiel ni havis la ŝancon krei grupojn kun ne pli ol 20 gelernantoj. Ni okazigis iom pli ol 320 klasojn. Fine de la kurso diplomiĝis 236 lernantoj, al kiuj UEA donacis bazan membriĝon por la jaro 2020.

Post la sukceso, KEL kaj UEA volas denove aranĝi la kurson, senpage por la lernantoj. Tamen estas multe da laboro, kaj kvankam UEA promesis subteni la ĉi-jaran kurson per 2 000 eŭroj, necesas plia financa subteno, unuavice por pagi honorarion al la instruistoj, diras Doniben Jimenez.

Doniben Jimenez kun la kato Balú.

– Por la ĉi-jara versio, ni lanĉis monkolekton. Krome, ni ricevis plurajn petojn el Hispanio, por denove okazigi la kurson. En la pasinta versio estis jam multaj eŭropanoj kiuj partoprenis. Ĉe ili estis la 1-a horo nokte kaj ili estis tie ĉi, sekvante la kurson. Pro tio, ni kreis grupon por Hispanianoj. Ni invitis HEF partopreni la projekton kaj nun ili donacos mil pliajn eŭrojn. Tiel ni povas dungi 15 instruistojn. Ĉiu instruisto havos maksimume 30 gelernantojn.

Oni jam havas sufiĉe da mono por 450 novaj lernantoj, sed se la kolekto sukcesos, eblos akcepti pliajn, diras Doniben Jimenez. Kaj jam multaj montris interesiĝon.

– Antaŭ unu semajno ni lanĉis la alvokon, nur per afiŝo en Facebook kaj Instagram, kaj jam aliĝis 185 kandidatoj. Mi diras ”kandidatoj”, ĉar por garantii bonan lernadon, ni elektos laŭ respondoj en la aliĝo tiujn, kiuj sincere emas kaj volas lerni.

Libera Folio: Ĉu la iniciato estas inspirita de tio, ke oni nun devas fari ĉion malĉeeste?

– Ni havis la ideon jam delonge, plurajn kursojn kun tiu sama metodologio ni okazigis ĉeeste. Ni havis preta la infrastrukturon por okazigi la sesiojn per Teams, por varbi gelernantojn, por aŭtomate taksi gramatikaĵojn. La pandemio estis kiel puŝanto de la iniciato.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
sciuro
2021-04-08 17:01

Kio estas talento de la lingvoj kiuj devenas el al romia imperio kiel angla lingvo, hispana lingvo kaj esperanta lingvo ktp estas la superheroa kapablo uzi mensogojn por regi la homaron. Do per iu ajn lingvo mi uzas ja mi sxirmas mian menson. Mi ne mallevu mian mensan filtrilon.

dieter rooke
2021-04-10 10:37

Al la kurso por hispanlingvanoj mi deziras plenan sukceson.
La finlernintoj partoprenu la virtualajn kunvenojn proponatajn de eventaservo.org