UEA kresketas kaj ŝrumpas

La kvanto de individuaj membroj de UEA pasintjare kreskis je iom pli ol 3 procentoj. La kresko tamen ĉefe okazis en la kategorio de ”baza membreco”, kiu donas malmultan enspezon al la asocio. La kvanto de ordinaraj membroj-abonantoj unuafoje falis sub mil. La kvanto de individuaj membroj de TEJO aliflanke klare kreskis.

Individuaj membroj de UEA 1979-2021.
La resuma tabelo en la aprila numero de la revuo Esperanto.

La suma kvanto de individuaj membroj de UEA fine de la jaro 2020 atingis 4 293, kio estas 131 pli ol en 2019. Tio egalas al kresko de 3,1 procentoj. Tiamaniere UEA superis la pasintjaran malrekordon de 4 162 individuaj membroj, sed tamen la membrokvanto estas malpli alta ol iam ajn en la postmilita periodo, kun la escepto de 2019.

La ĉefa kresko okazis en la novaj, relative malmultekostaj kategorioj ”membro baza” kaj ĉefe ”juna membro baza”. Tiuj membroj ne ricevas la presitan revuon. La presitaj Jarlibro kaj Gvidlibro ne plu ekzistas, sed tamen plu restas ses membroj, kiuj iam antaŭ la reformo de la membrosistemo anticipe pagis kotizon laŭ la kategorio ”membro kun Gvidlibro” por kelkaj jaroj.

Plej rimarkinda estas la kresko en la kategorio ”juna membro baza”, kun pozitiva saldo de 193 membroj. La kvanto de nejunaj bazaj membroj kreskis je 32 kaj la kvanto de junaj membroj-abonantoj je 19. Aperis ankaŭ 8 dumvivaj bazaj membroj, kaj eĉ unu juna dumviva baza membro. La laste menciita kategorio tamen ne garantias eternan junecon.

Aliflanke malkreskis precipe la kvanto de ordinaraj membroj-abonantoj, kiu nun unuafoje estas sub mil. La falo de 1 033 membroj-abonantoj en 2019 al nur 933 membroj-abonantoj en 2020 egalas al malkresko de 9,7 procentoj. Aldone, forfalis 18 dumvivaj membroj-abonantoj.

La kvanto de simplaj abonoj al la revuo Esperanto same falis, de 59 al 49. Entute la kvanto pagitaj abonoj al la presita revuo Esperanto en ĉiuj kategorioj falis de 1 912 al 1 803.

La kvanto de individuaj membroj de TEJO klare kreskis kaj en la pasinta jaro atingis 806. En 2019 TEJO havis nur 593 individuajn membrojn. La kvanto de junaj aligitaj membroj iom malkreskis, tiel ke TEJO en 2020 sume havis 2 092 membrojn en tiuj du membrokategorioj.

Mankas informoj pri tio, kiom el la membrokotizoj en 2020 estis financitaj de fondaĵo Canuto. Ĝenerale eblas konkludi, ke la kotiza reformo apenaŭ rezultis en tia kresko de la membraro, kian la estraro kaj parto de la komitato atendis, kiam oni decidis pri la ŝanĝoj en Lisbono. Tiam la revuo Esperanto raportis jene:

La novaj kotizoj estas sig­ni­fa paŝo al pli justa kaj inkluziva membrosistemo. Ili espereble ankaŭ kon­tribuos al la reekvilibrigo de la finan­coj en UEA – precipe se la kate­gorio de baza membreco sukcesos al­lo­gi kaj teni retajn lernantojn de Es­pe­­ran­to. Ŝlosilan rolon en tio ludos la nova reta membrospaco de UEA, ki­un de­monstris en Lisbono ĝia ĉef­pro­gra­misto Ana Ribeiro. Pri ĝiaj lanĉo kaj planataj funkcioj ni rakontos en ve­nonta numero.

La decido pri la nova retejo de UEA estis farita en 2013, kiam la asocio decidis rezervi por ĝi 100 000 eŭrojn. La kongreso en Lisbono okazis en 2018. Pri la stato de la nova retejo estrarano Amri Wandel en marto 2021 raportis en la komitata diskutejo:

– Ni akceptas la kritikon ke ne estis menciita la stato de la nova retejo. Kvankam ja okazis kaj okazas signifa progreso, bedaŭrinde ĝi ankoraŭ ne troviĝas en stato facile raportebla.

Poste la ĝenerala sekretario de UEA, Aleks Kadar, sendis al la komitato ”eltiraĵon” el ankoraŭ ne aperinta progresraporto por klarigi, kial ne facile eblas raporti pri la progreso de la reteja projekto:

Gravas‌ ‌kompreni‌, ‌ke‌ ‌la‌ ‌”nova‌ ‌retejo‌ ‌de‌ ‌UEA”‌ (kiel iuj referencas al AKSO) ‌estas‌ ‌nur‌ ‌malgranda‌ ‌parto‌ ‌de‌ ‌la‌ ‌tuta‌ ‌projekto.‌(…) Kiam la Estraro respondis,‌ ke la projekto AKSO ne estas en facile raportebla stato, estis pro tio, ke‌ ‌‌ĝuste‌ ‌tiuj‌ ‌du‌ ‌partoj‌ ‌estas‌ ‌multe‌ ‌malpli‌ ‌facile‌ ‌kompreneblaj‌ ‌al‌ nefakuloj.

Tamen la laboro laŭ li progresis, kaj ”baldaŭ” aperos raporto pri la projekto.


Pli pri la temo:

41 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
La klimato de la bestoj
La klimato de la bestoj
2021-03-29 11:34

.Pikilo “ri” kresketis k ŝrumpas..

sciuro
2021-03-29 16:03

Ri Mem ne iam ajn ligus al UEA kaj TEJO.

La klimato de la bestoj
La klimato de la bestoj
2021-03-29 20:00

.

Neniu kategorio da membrinoj, dudek kategorioj da membroj:
0 + 12 => 12..

.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-29 23:53

Kiu povus miri pri ŝrumpo de UEA? Ĝi ne sukcesas konvinki MIN, kiu iĝis membro de UEA tuj en la unua jaro de esperantistiĝo, apenaŭ kapabla kunmeti koheran E-frazon. Ĝi ne sukcesas konvinki MIN, kiu estis CO-ano dum kvin jaroj. Kaj kial? Ĉar ĝi ofertas NENION, kio povus interesi min. Unikajn servojn igantajn min volonte (re)membriĝi. (Bit)librojn igantajn min volonte aĉeti. UEA nur ekzistas.

Tamen: ĝi kreas nesuperrigardeblan kvanton da forumoj (sed ne finkreas sian finfaratan fantoman retejon), sendadas diluvon da gazetaraj komunikoj pri bizaraj kaj apenaŭ interesaj temoj (krome en dubinda lingvaĵo) kaj distrumpetas pri la (flanka sed eksterordinara) mencio de Esperanto ĉe UN-kunveno de la tria sekcio de la dua forumo de la kvara branĉo de la NROj.

Ĉu mi nur grumblas kontraŭ forumoj, gazetaraj komunikoj, UN-kunvenoj? Ne! Volonte tiaj aferoj okazu, sed ne nur! Al mi kiel unuopa esperantisto sengrava tiuj aferoj ŝajnas marĝenaĵoj apenaŭ min tuŝantaj. UEA nenion proponas, nenion faras, nenion elpensas, kio povus MIN konvinki. Se juĝi laŭ la ciferoj, mi ne estas la sola nekonvikato.

Ĉu UEA tamen ne abunde konatigas la lingvon kaj ĝiajn seriozajn flankojn? Nu… mi oftege kaŝas mian esperantistecon, ĉar mi ne volas: 1) devi longe klarigi al neaŭdintoj de la vorto, kio estas Esperanto; kaj/aŭ 2) devi longe klarigi al aŭdintoj de la vorto, kial Esperanto tamen ne mortis kaj kial mi ne estas (kompleta) strangulo.

UEA: helpu min ne tiom ofte devi klarigi aŭ kaŝiĝi.

UEA: proponu al mi ion persone vere interesan, konkretan, ne abstraktajn kaj bombastajn deklarojn/agojn. Ekz. UN-deklaro kun E-mencio, nu jes, tre bele. Sed ekz. interesa libro estos multege pli altira kaj interesa por mi – kaj pli lukra por vi.

Se juĝi laŭ la ciferoj…

Sebastiano
Sebastiano
2021-03-30 9:09

Kiu povus miri pri ŝrumpo de UEA? ĜI ja ne sukcesas konvinki s-ron Franciskon Ksaveron Moleonon! Kaj kiu ne sukcesas konvinki la dibenitan s-ron Franciskon Ksaveron Moleonon, tiu kompreneble estas senutila kaj destinita la formortado.

La destingvida s-ro Francisko Ksavero Moleono ofte kaŝas sian E-istecon, ĉar li timas, ke li estas rigardata kiel strangulo. Sed la arda E-isto s-ro Francisko Ksavero Moleono samtempe mokas, se internaciaj instancoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj esprimas respekton al E-o kaj se UEA publikigas tion.

Anstataŭe li preferas legi krimromanon.

Gratulon pro tiaj nemembroj.

Roland Schnell
2021-03-30 11:04

Kara Francisco. Supozeble vin ne komprenis, ke UEA ne estas por servi al vi kaj aliaj Esperantistoj. Tute male, ili devas servi kaj pagi por la grava, impona,mondskua organizo. Ĝis la lastaj jaroj ne estis problemo, sed nun formortas la fidelaj adeptoj. Supozeble varbitaj dum la glora tempo de Lapenna. Estraro kaj komintato ne komprenis kaj ne havas alian ideon.

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2021-03-30 9:24

Membrokvantoj…
Membrokvantoj ĉie…

Tauhro
Tauhro
2021-03-30 14:14

Evidente nun la sola tasko de UEA estas plimultigi la kvanton de membroj por daurigi la sensencan ekzistadon k agonion. Mi ne rimarkas zorgon de UEA pri bibliotekoj, pri bona informado ktp. Asocio bezonas krom komunan lingvon ankau komunan ideon, kiun ne permesas havi la ”sankta neutraleco”de UEA. Rememoru, ke UEA de Hodler estis alloga ne nur pro lia mono. Estus bone, se ni povus interparoli pri tio. Bonvolu skribi viajn proponojn – kiel nuna UEA povus eliri el krizo/sakstrato.

sciuro
2021-03-30 16:50

Do, nenio ajn en la mondo povas ig min volante integrigxi monden. Cxiu lingvo ekster esperantio kaj esperanto mem ne povas ig min integrigxi. Mi ne volas partopreni. Mia koro eterne restu en la ekstero.

La klimato de la bestoj
La klimato de la bestoj
2021-03-30 23:34
Respondo al  sciuro

.

La internacia lingvo ne estas pastra laboro, fakte. Ni povas daŭrigi kore, ekstere kaj neŭtral’lingve sam’tempe. Bezonas ŝpari energion. Bonan kuraĝon deziratan al vi kaj al ĉiuj.

.

sciuro
2021-03-31 16:13

Dankon!

Tauhro
Tauhro
2021-03-30 20:11

   Malaproba silento. La vocho de krianto en la dezerto. Interese, dezerto estas nur en “LF” au tuta Esperantio farighis dezerto? Senrevighintaj esperantistoj, kiuj decidis ke la kadavro ne eblas revivigi, ghuantaj en rondetoj de esperantistoj-amikoj babilante pri chiutagaj bagatelaj aferoj.  Chu ekzistas hodiau ebleco unuigi Esperantujo au senutila zorgado? Chu ekzistas ankorau esperantistoj, kiuj volas k povas batali por Fina Venko au la batalado restas en pasinteco? Eble chirkau estas nur negocistoj de Esperanto, kiuj serchas nur la propran profiton; nur filistrachoj, por kiuj bezonas nur malplenan babiladon (kun biero); nur stranguloj preskau frenezuloj, kiuj volas montri por chirkauantoj sian gravecon. Kie estas batalantoj – kashas au simple formortis pro sopirado k profunda deprimo au sidas silente en foraj anguloj de la mondo?

Kirill Ŝvedov
2021-03-31 19:42
Respondo al  Tauhro

Saluton, Tauhro!

Nu, mi ne povas diri pri ĉiuj Esperantistoj, tamen mi persone batalas laŭ miaj fortoj por la Fina Venko (mi diras tion tute serioze).

Koncerne vian demandon pri endaj ŝanĝoj en UEA, mi jam eldiris ĉe LF mian opinion: UEA agu kiel fondaĵo, kiu akumulas resursojn de Esperantistaro kaj uzas ilin por produkti “komunan bonon”, uzeblan por ĉiuj, kiuj parolas la lingvon. Tia agado respondu al klaraj kaj mezureblaj kriterioj:

1. Ke pli multe da homoj uzu Esperanton.

2. Ke tiuj, kiuj jam uzas ĝin, povu ricevi pli multe da utilo por si, dank’ al tio, ke ili:

a) povos ricevi pli da interesa kaj utila informo en Esperanto;
b) povos establi pli da kontaktoj kun homoj, kiuj ilin interesas.

edvige
edvige
2021-04-02 15:55
Respondo al  Tauhro

kie ili estas? ili estas for de la ”organizita” movado UEA, cxar tiuj batalintoj ne plus povis resti en la movado pro regado kaj manipulado de malkompetentaj personoj, kiuj malfacile toleras aliajn vidpunktojn, sugestojn, avertojn pri rapida sxrumpado.

leganto
leganto
2021-03-31 16:00

La Civito prikomentas la membrostatistikon de UEA:
https://esperantio.net/index.php?id=4260

Ĉar ne eblas afiŝi komenton al komuniko de HeKo, mi uzas ĉi tiun forumon, kiun Silfer kaj aliaj civitanoj evidente atente legas, por afable sendi peton al ili:

Saluton! Ĉu vi bonvolus publikigi statistikon de la nombro de civitanoj? Prefere de pluraj jaroj por komparo, kaj sen mortintoj, por ke ni, la esperanta popolo, havu ideon pri la proporcioj. Bv. aparte listigi tiujn kiuj rekte fariĝis civitanoj kaj tiujn kiuj estas konsiderataj civitanoj ĉar ekz. ili abonis paktintan revuon, same kiel UEA aparte nombras individuajn kaj aligitajn membrojn. Koran dankon!

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-31 17:49
Respondo al  leganto

Al afabla peto, afabla respondo. Civitaneco estas individua (kiel IM de UEA). Lasta censo okazis pasintjare okaze de la (ĉiutrijaraj) balotoj; laŭ mia svaga memoro estis ĉ. 430 civitanoj, el kiuj, same svagmemore, voĉdonis ĉ. triono (oni voĉdonas skribe per poŝte ricevita kaj resendota slipo sekretigita per enmeto en blankan koverton). Ĉio troveblas en la HeKo-arkivo, kun la rezulto de la balotoj. Do nombro ĉ. du trionoj de SAT, kaj komparebla al mezgranda LA de UEA. Paktinta establo estas alio, ekz. Literatura Foiro havas pli ol 700 abonantojn.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-31 18:58
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi aldonas kaj korektas: la balotoj ĉe la Civito okazas ĉiun kvinan jaron (ne trian); ĉio inkluzive censon, rezulton de la balotoj ankaŭ antaŭaj (lastaj en 2019) troviĝas, kun abunda historio kaj rilatoj kun aliaj asocioj, en Wikipedio ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_Civito
La nombroj de mi cititaj laŭmemore fakte forte kongruas kun la precizaj tie troveblaj.

leganto
leganto
2021-03-31 19:14
Respondo al  CARLO MINNAJA

Koran dankon, la artikolo klarigas.

Peter Hurd
Peter Hurd
2021-04-02 1:46
Respondo al  CARLO MINNAJA

Interesa informo. En la reto mi ne trovis informon, kiom kostas la membreco (por Usono), se oni volas fariĝi Civitano? Ĉu vi povas respondi? Mi nek trovis la informon, nek aliĝilon.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-04-02 10:43
Respondo al  Peter Hurd

Respondo troviĝas en la unuaj tri paragrafoj en la paĝo “oftaj demandoj” ĉe
http://www.esperantio.net
Ne ekzistas kotizo; necesas nur paroli esperanton; formale: turniĝi al iu paktinta establo (ekzemple lf-koop, KCE) kiu ĝiras la peton al la registra instanco garantiante tiel la lingvokonon. La lingvokono estas garantiata ajnamaniere, ekzemple se vi legas revuon (ekz. IM de UEA, aŭ de SAT aŭ de ILEI,), au partoprenis kongresojn, aŭ havas ajnan diplomon ekde A1. Nepro estas nur koni la lingvon.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-04-02 11:06
Respondo al  CARLO MINNAJA

kaj, spirite, senti sin parto de komunumo/popolo (la deklaracio pri lingvaj rajtoj difinas la e-istojn kiel “grupon”) kunligita de la lingvo

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-04-02 13:16
Respondo al  Peter Hurd

Oni konsciu, ke eniro estas senpaga sed eliro ne. En la vikipedia ligilo afable menciita de Carlo Minnaja estas pria ĉapitro.

Mi ne havas apartan deziron ĉiam paroli negative pri tiu bufonaĵo, sed ne eblas ne atentigi, ke eniro facila (aŭ senkosta) kaj eliro malfacila (aŭ tre kosta) estas eco de sektoj. Vidu ekzemple la kompatindan sorton de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo: 500 € por eliri…

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
leganto
leganto
2021-04-02 19:24

Atentu, ke ne sufiĉas pagi por eliri sed devas esti verdikto de la Kortumo. Principe vi povus esti eterne katenita al la Civito kontraŭvole. Eble solvo povas esti sufiĉe insulti ĝin publike por fariĝi PNG. Mi supozas, ke PNG estas forĵetita senpage.

Tauhro
Tauhro
2021-03-31 16:26

Mi ne komprenas la veran kialon de la nedeziro diskuti pri kvalito de Asocio, nur pri nombro de ghia membroj. Kion vi preferas -vervan delfenon au duonvivan balenon?

Tauhro
Tauhro
2021-03-31 16:40

Rimarko: la Civito pli similas al piranjo en akvario.

Tjeri
2021-03-31 17:37
Respondo al  Tauhro

Ĉu piranjo? …pli trafe: klaŭnfiŝo!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-31 20:44

La Granda Detruanto, Renato Corsetti ĵus aperis en intervjuo en – cetere prestiĝa ( abonu ĝin! https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm ) – la Ondo de Esperanto:

https://sezonoj.ru/2021/03/corsetti-3/#more-16662

Pri manko de memkono lia oni ne povas plendi:

”Mi provu resumi la aferon per unu frazo: la generacio de Lapenna konstruis fortan movadon, mia generacio malkonstruis ĝin”

La homo ne kaŭzis unu sed plurajn krizojn en UEA.

Ne senkaŭze, en 2007 la Ondo de Esperanto skribis:”Eble dum via oficperiodo estis pli da streĉiteco ol dum la oficperiodoj de ĉiuj viaj antaŭuloj post la t.n. Hamburga Puĉo en 1974.”( https://esperanto-ondo.ru/Novaj/Nov07-23.htm ).En tiu sama numero de la Ondo, Istvan Ertl diris:”Nun ni ja estos liberaj publike klarigi kial frustras kunlabori kun homoj kiel Renato Corsetti kaj Michela Lipari, kial ne verŝajnas ke nova estraro, gardinta ilin siasine, antaŭenigos la aferojn de UEA.”
Notu, ke ambaŭ post tiom da jaroj daŭre estas en la Komitato.

Kun tiaj homoj, kiuj aktive malkonstruas, kun komitatanoj kiuj tute ne vere interesiĝas pri UEA kaj kun prezidantoj kiel ezemple Fettes, kun grandegaj ideoj sed sen realigpovo kaj nur malŝparante monon, oni ne miras, ke UEA troviĝas en plorinda stato.

Post la pensiiĝo de Osmo Buller – Esperantisto de la jaro en 2001, sed laŭ mi Esperantisto de la jarcento – UEA evoluis al dronanta ŝipo ne plu savebla.

Laŭ Renato Corsetti (en la pli frue menciita intervjuo) ”La movado elvenos el ĉi tiu periodo pli rezistokapabla ol antaŭe”.
Eble.
Foje, en la angla oni diras ”scienco progresas po unu funebro” – eble la samo validas por Esperanto.

O. Williams
O. Williams
2021-03-31 23:56
Respondo al  Leon Roijen

Verdire mi ne komprenas, kial oni ĉiam devas ataki personojn. La statistiko bele montras, ke post 1991 la membrokvanto ade falas. Sendepende de direktoroj kaj prezidantoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-01 0:18
Respondo al  O. Williams

Estas nur mia persona konvinko, sed se homo estas ĉefrolanto en pluraj krizoj en UEA kaŭzante la demision de 5 oficistoj, kaj tiu homo daŭre estas en la Komitato, tio estas treege stranga, nenormala, eĉ malsana.

Kirill Ŝvedov
2021-04-01 0:24
Respondo al  O. Williams

Notinde estas, ke ĉi tiu falado komenciĝis post fino de la Malvarma milito. Por kompreni kialojn de tio, mi tre rekomendas verkon “Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?”. Tazio Carlevaro antaŭ jam pli, ol du jardekoj vidis, kien kondukas la vojo, laŭ kiu nun iras la Esperantistaro.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-01 1:25
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi prenu du frazojn el la konkludo de tiu cetere interesa verko:

“Ne videblas estonto por la planlingvoj. Ili malaperos. En la jaro 2010 malaperos la Ido-movado. En 2020 estos la momento de Interlingua. En 2045, supozeble, estos la fino de la Esperanto-movado, kiu transformiĝos al movadeto grupiganta kelkajn maljunulojn, kiuj fakte ne povas akcepti, ke io ne funkciis en la tuta demando. En 2100 Esperanto estos
muzeaĵo.”

Ido kaj Interlingua ĉiam estis nur randfiguroj kompare kun Esperanto.
Per sia longa, riĉa historio, Esperanto jam pruvis vivokapablon kaj dume multaj “nekreitaj” lingvoj jam formortis.

Dum la malvarma milito mi havis plumamikon en la tiama Leningrado. Imagu la miron de la instruisto pri geografio, kiam mi, 15-jara knabo povis ekspliki al la tuta klaso la rusan vorton ĉernosem (nigra tero) kiam ni lernis pri ĝi. Eĉ pli granda estis la miro kiam la instruisto kaj klaso aŭdis, ke mi korespondis kun ruso – dum la malvarma milito!
Certe, tia rolo Esperanto ne plu ludos – la angla, sed certe ankaŭ la reto transprenis tiun rolon.
En tiu kunteksto estas komprenebla la falo de la membronombro.

Sed dume, Esperanto pluvivas – ankaŭ en la tempo post la malvarma milito, ankaŭ en la reto, kaj ne nur inter maljunuloj. Ankaŭ junuloj daŭre lernas Esperanton, multnombre.

En la nuna, tre individua, reta tempo, multaj ascioj, kluboj ktp vidas membrofalon. Tio ne okazas unike en Esperanto.
Homoj ankaŭ ne plu havas tiom da tempo. Dum antaŭ jardekoj en multaj socioj virinoj restis kun la infanoj, nun plimulto de la virinoj laboras kaj krom la laboro (ge-)edz(in)oj devas dividi inter si multe da hejmaj taskoj inkluzive zorgado pri la infanoj.

Tamen, mi kredas, ke forta organizo, kun bona vizio kaj plano, kun harmonia interlaboro kaj kreemo povas postvivi.
Tamen, se en via asocio estas homoj, kiuj kaŭzas krizojn, kaŭzas demisiojn (=perdo de “homa kapitalo”, la spertuloj) la asocio ne povas prosperi.

Kirill Ŝvedov
2021-04-01 2:20
Respondo al  Leon Roijen

Saluton, Leon! Grandparte mi konsentas kun vi. Tamen la krizo de la nuntempa E-movado — kaj la krizo de UEA kiel ĝia speguliĝo — estas, miavide, ne en tio, ke uzado de Esperanto malkreskas kvante, sed en tio, ke ĝi ne kreskas kvalite. Ĝuste tio ja estas la ĉefa tezo de la verko de T. Carlevaro kaj la historio, kiun vi rakontis, tre bone ilustras tion. Esperanto en tiu epoko aspektis alloga kaj atentinda, ĉar per ĝi oni faris ion unikan, kion oni ne povis aŭ malfacile povis fari per aliaj rimedoj. Tamen en kondiĉoj de la moderna mondo la antaŭaj formoj de per-Esperanta agado jam plejparte perdis siajn avantaĝojn kaj ne plu kapablas servi kiel argumento por la lingvo. Necesas do novaj formoj, konformaj al la nuntempa mondo kaj la ebloj, kiujn ĝi disponigas. Tamen la Esperantistaro tute ne montras emon serĉi kaj realigi ilin, kvankam multaj variantoj ĉi tie aspektas evidentaj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-01 18:23
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Saluton, Kirill! Vi absolute pravas.
Bonega ekzemplo estas la preskaŭ plena manko de e-libroj.
Kaj eĉ de la baza legolisto de Auld la plimulto eĉ en papera versio ne plu haveblas.
Anstataŭ ol okupiĝi pri freneze multekosta retpaĝaro/programaro, UEA devintus okupiĝi pri tiu grandega problemo.

Roland Schnell
2021-04-01 22:27
Respondo al  Leon Roijen

E-libroj tute ne mankas. Ili estas facile troveblaj, tamen ne ligitaj kun la oferto de la paperfiksitaj eldonejoj. Krome estas la opinio, ke PDF-formato utilas por elektronikaj legiloj.
Mi multe pli miras pri la manko de aŭdlibroj (germane Hörbuch). Ili estas facile produkteblaj kun bona mikrofono kaj bona parolanto. Sed esperantistoj preferas produkti malgrablan muzikon.

Kirill Ŝvedov
2021-04-02 0:04
Respondo al  Roland Schnell

Laŭ mia sperto, tute ne ĉiuj e-libroj Esperantaj, kiuj estas en la reto, troveblas facile. Ĝuste pro tio, kiel mi skribis antaŭe, unua tasko estas katalogi utilan Esperantan enhavon. Inter alie, mi estas malfermita por pridiskuti eblan kunlaboron ; -).

Sonlibroj en Esperanto certe estas aĵo bezonata, kaj estas bedaŭrinde, ke kulturo de produktado de ili ankoraŭ ne formiĝis.

Tamen, ankoraŭ pli bezonatas kunordigita agado pri ciferecigo de nia literatura heredaĵo. En la fruaj jardekoj de Esperanto oni aperigis multe da atentindaj eldonoj, kiuj ne plu estas protektataj de kopirajto kaj povus bone kontribui legadon de nuntempaj E-istoj, tamen ili restas dissemitaj en kolektoj de diversaj E-organizoj kaj privataj personoj. Notindas, ke ĉefaj liverantoj de ciferecigitaj E-libroj nuntempe estas organizoj ne-Esperantaj — Guglo kaj Aŭstria Nacia biblioteko, dum tia agado fare de E-istoj postulus neniujn seriozajn elspezojn (ekzemple, estas senpagaj signorekonaj servoj, kiuj apogas Esperanton).

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-02 17:33
Respondo al  Roland Schnell

Jes, dise troviĝas kelkaj e-libroj, sed se vi trovis e-versiojn de preskaŭ ĉiuj libroj el la baza legolisto de William Auld, bonvolu sciigi al mi kie mi povos trovi ilin.

Prave, ankaŭ sonlibroj mankas.

Sebastiano
Sebastiano
2021-04-03 15:43
Respondo al  Roland Schnell

Mi multe pli miras pri la manko de aŭdlibroj (germane Hörbuch). Ili estas facile produkteblaj kun bona mikrofono kaj bona parolanto.

Jes, la manko de sonlibroj estas bedaŭrinda. Eble mankas la bona parolanto. Sed se vi serĉas kun ĝusta serĉvorto (nome „sonlibro“) ekz-e ĉe JuTubo, vi ja trovos kelkajn.

Jean-Claude Roy
Jean-Claude Roy
2021-04-06 19:56
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi konsentas kun vi Kirill kaj kun Leon. Efektive nepras trovi allogajn manierojn en nia nuna mondo por ke homoj kaj ĉefe junuloj deziru lerni la lingvon kaj partopreni en nia movado. Nepras kunlabori, imagi, krei kaj realigi novajn agadojn. Urĝas!

La klimato de la bestoj
La klimato de la bestoj
2021-04-01 0:35

.

Jes eble, sed funebro ne Ludoviko Z. revivigos tamen. Sia’tempe Li uzis, (libere) kreis, mane skribis. Sia’tempe la lingvo fariĝis internacia danke al Li ĉar tiu lingvo ŝance estos inter’radikara komunaĵo, sed nun la bonaj disciploj ne rajtas labori same pro jam ekzistas unu (netuŝebla) Fundamento. Se Z. vivus nun, Li studus la novajn teknikojn kaj sciencojn, eĉ nur sep jaroj post 1887, vidinte la eksperimenton, Z decidis ankoraŭ pli’simpligi alfabeton kaj gramatikon por vera internacia uz’praktiko. Li povis agi tiu’tempe, estis la bona momento, bedaŭrinde la “helpantoj” rifuzis..
Lingvo estas simpla trajno, ligiletoj inter vagonoj, lingvo ne plu estas gestoj.

.

kanjo
kanjo
2021-04-03 19:07

> La kvanto de individuaj membroj de TEJO klare kreskis kaj en la pasinta jaro atingis 806

Nu, sed ĉu tio ne estas falego? Pasintjare ĝi ja havis 25 mil membrojn!

La klimato de la bestoj
La klimato de la bestoj
2021-04-03 19:45
Respondo al  kanjo

.

Jen nova propono de finaĵo por la individuoj, ekzemple en asocioj kiel Uea.. ktp:

.

Membro, mal’pluralo de ‘membroj’,
=> Membr’ino
=> Membr’iŝo
=> Membr’ido
=> Membr’aro

.