La retejo de UEA estas ”teknike preta”

Ĉi-foje ne estas ŝerco. Laŭ la ĵusa progresraporto de la estraro de UEA, la nova retejo de la asocio nun estas ”teknika preta”. La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.

La 17-an de aprilo aperis en la retejo de UEA ”Raporto pri progresoj de la Estraro Januaro-Marto 2021”, kiu apenaŭ estis rimarkita en la komitata diskutejo. Tamen ĝi enhavas kelkajn atentindajn erojn, precipe pri la multjara reteja projekto, kiu laŭ la raporto nun proksimiĝas al sia celo.

La raporto atentigas, ke la reteja projekto ne estu nomata ”reteja projekto”, ĉar temas pri multo plia krom la retejo:

AKSO estas la akronimo por Administra Komuna Sistemo Organiza, iniciato de UEA kaj TEJO. Ĝisdatajn ĝeneralajn informojn pri AKSO interesatoj konstante trovas ĉe la retejo AKSO.org. Pro tio, ke ofte okazas miskompreno, ke AKSO estas “la nova retejo de UEA”, gravas substreki, ke AKSO estas konstruata laŭ tri partoj: 1) la nova administra sistemo por oficistoj kaj estraranoj de UEA kaj TEJO, nomata AKSO-Administranto; 2) la administra “cerbo”, nomata AKSO-API, kiu enhavas interalie la datumbazon de UEA kaj TEJO; 3) la interfaco de AKSO kun la ĝenerala publiko, nome la retejoj de UEA kaj TEJO, kiuj ankaŭ kalkulas je statika enhavo, ne rekte influita de AKSO.

Laŭ la progresraporto ekde februaro 2021 estas okazanta ”antaŭtestado de AKSO fare de teamo de specialistoj kaj fakuloj”. La raporto ankaŭ atentigas, ke la prokrastiĝo de la laboro ”havas neniun kontraktan financan sekvon por UEA”. Laŭ Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de UEA, tiuj iom enigmaj vortoj signifas, ke la suma kosto de la tuta projekto ne superos la antaŭe konsentitan sumon de 100 000 eŭroj.

La enhavo de la kontrakto inter UEA kaj TEJO pri la reteja projekto (AKSO) ne estas konata, sed laŭ la bilanco de UEA eblis vidi, ke komence de 2020 en la fondaĵo ”Reteja renovigo” restis iom pli ol 30 000 eŭroj. Por ke la suma kosto efektive  ne superu 100 000 eŭrojn, la elspezoj de UEA dum 2021 devas esti minimumaj. TEJO tamen ankaŭ ĉi-jare buĝetis 23 500 eŭrojn por tiu celo.

Laŭ la progresraporto, la nova retejo nun estas ”teknike finfarita”. Tamen restas movi la enhavon de la statikaj retpaĝoj el la malnova retejo al la nova sistemo. Kiam tiu laboro pretos la raporto ne diras.

Huang Yinbao (Trezoro) rakontas pri Unesko kaj la idealoj de Esperanto.

Krom la informoj pri la retejo, kiuj aperas en ”apendico”, la progresraporto rakontas pri la sukcesoj de la estraranoj en siaj respektivaj fakoj. Sub ”informado” oni raportas interalie pri la apero de du ”kursoj de Esperanto” en la svahila en la kanalo de UEA en Youtube. La plej populara el la sume ok filmetoj estis spektita iom pli ol 160-foje. Neniu alia el la filmoj atingis cent spektojn.

Sub ”eksteraj rilatoj” oni povas legi, ke la dua vicprezidanto de UEA, Huang Yinbao (Trezoro), ĉiusemajne produktas unu videan rakonton pri Unesko. La plej freŝa el tiuj filmetoj aperis la 23-an de aprilo. Krome Huang Yinbao laŭ la raporto kreis ses novajn ”retajn nacilingvajn kanalojn, kie aperas diversaj novaĵoj pri UEA, Esperanto, Unesko, UN kaj aliaj”. Tamen ne klaras, kie troveblas tiuj kanaloj.

Sub ”landa agado” eblas interalie ekscii, ke la estraro elektis novan kunordiganton de la Afrika Komisiono, Elisee Byelongo. Li interalie kunlaboris pri la svahilaj filmetoj. Sub ”kultura agado” oni informas, ke UEA kontribuis al la disvastigo de Esperanta versio de la kanto Jingle Bells.

Neniuj novaj informoj aperas pri la financa situacio de UEA. Sub ”financoj” oni tamen ekscias ke donacoj al la ĝenerala kaso de la asocio en 2020 duobliĝis kompare kun antaŭaj jaroj, sed nenio estas dirita pri donacoj al la diversaj fondaĵoj de UEA, kiuj almenaŭ en antaŭaj jaroj multe pli gravis ol donacoj al la ĝenerala kaso.

”Kunlabore kun Kosmo Strategio, la Estraro organizis kunvenon, De ideo al agado, kun landaj kaj fakaj asocioj ĉefe de Eŭropo, cele al realigo de projektoj subvenciotaj de EU”, la raporto aldonas.

Osmo Buller

La raporto, kiel dirite, vekis preskaŭ nenian diskuton en la komitata retlisto. Komitatano Osmo Buller, la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, tamen miris, kial aperis neniaj informoj pri la Centra Oficejo aŭ pri la financa ekvilibrigo:

– Plu restas nekonate, kion la Estraro faris pri la rekomendoj el komitataj diskutoj antaŭ pli ol duona jaro. Ĉu okazis esploroj pri diversaj rekomendoj kaj alternativoj kaj kio rezultis el ili? Se entute la Estraro okupiĝis pri la afero, ĝi prezentu la rezultojn al la Komitato, kiu prijuĝu pri sekvaj paŝoj.

Anstataŭ mem ion entrepreni pri la investa politiko, la estraro laŭ la raporto resendis al la komitatanoj enketilon pri iliaj preferoj rilate investojn, ĉar la unuan fojon ne venis sufiĉe da respondoj. Tian prokrastadon de ajnaj decidoj Buller trovas maltrankviliga.

– La nuna situacio estas vere malfeliĉiga, se pensi, ke la Amsterdama borso reatingis kaj superis la nivelon, kiun ĝi laste havis en la jaro 2000.

Buller scivolis ankaŭ, kiam finfine aperos la trijara almanako, pri kiu oni parolis kiel anstataŭaĵo de la Jarlibro, kiam la Jarlibro estis nuligita. La demandoj tamen restis sen ajna reago flanke de la estraro.

16 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-04-30 17:48

> Anstataŭ mem ion entrepreni pri la investa politiko, la estraro laŭ la raporto resendis al la komitatanoj enketilon pri iliaj preferoj rilate investojn

La estraro povus same bone peti la opinion de la komitato pri la marko de necesej-papero kiun oni aĉetu. Se la estraro estas kompetenta, ĝi plenumu siajn taskojn mem.

> ĉar la unuan fojon ne venis sufiĉe da respondoj

Supozeble la komitatanoj kiuj ne respondis prave kaj saĝe pensis ke ili ne havas la necesan kompetentecon pri investado. Kial insisti?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Jovana
Jovana
2021-04-30 18:37
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ĉar ne venis informoj, kiuj diru la malon, oni rajtas supozi ke la CO daŭre ne havas profesian purigist(in)on. Ĉu necesas enplekti la komitaton por solvi la profesian purigadon de oficejo en kiu laboras homoj?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-04-30 22:46
Respondo al  Jovana

En kiu laboras homoj?

La CO havas 21 ĉambrojn. Tie siatempe laboris ĉ. 15 homoj.

Nun laboras tie nur tri: KKS (plentempe), libroservisto (duontempe), kontisto (iomtempe). Do nur tri homoj, el kiuj nur unu pasigas la tutan tagon – se li ne forestas tute, kiel ofte ja decas al KKS. La aliaj apenaŭ pasigas kelkajn horojn. La loko devas esti kaverne eĥa. La eksteran (en ĉiuj sencoj) ĝeneralan direktoron eĉ ne indas mencii ĉi-kuntekste.

Iam estis malfacile trovi sidlokon ĉe la tablo dum la kafopaŭzo. Nun ili povas verŝajne eĉ kuŝigi sin sur la tablo sen tuŝi unu la alian. (Re)dungi purigiston estus absurde: UEA simple ĉesigu ĉi tiun komedion kaj findetruu la CO. Prefere definitiva bato ol longa agonio: mi ne scias, ĉu UEA mortis, sed la CO certe mortis. Ni nun spektas nur ĝiajn lastajn stertorojn.

Eble tamen: ĝis la findetruo ja estus dankinde por la tieaj laborantoj (kiom ajn malmultaj ili estas kaj kiom ajn malmultajn horojn ili pasigas) trovi purajn, funkciantajn necesejojn. Sed UEA (komitato, estraro kaj similuloj) ja portas sinofereme tro da pezaj aferoj por la movado sur siaj ne tute gracilaj ŝultroj, ol ke ili povus perdi tempon pri sensignifaĵoj.

Tauhro
Tauhro
2021-05-01 10:46

Kiu devas fari la definitivan baton por chesigi la agonion?
Chu jam ekzistas heredanto?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-05-01 19:41

En viaj kalkuloj pri aktuala uzado de la CO, vi forgesis pri volontuloj, kiel nun eble eĉ pli multas ol oficistoj tie.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-05-01 20:11
Respondo al  Łukasz Żebrowski

UEA havas nur kvar volontulojn (https://www.uea.org/asocio/kunlaborantoj), el kiuj certe neniu (konstante) laboras en la CO.

Jovana
Jovana
2021-05-01 20:25

Ĉu la ĝenerala direktoro havas duoblan personecon? Laŭ https://www.uea.org/asocio/kunlaborantoj li loĝas en Germanio, sed laŭ https://uea.org/kongresoj/alighintoj li loĝas en Meksiko. Aŭ, ĉu temas pri malsamaj personoj? Ĉu ni rajtas esperi ke almenaŭ al tiu respondo la komitato povas doni respondon?

Ivanov
Ivanov
2021-05-02 0:50
Respondo al  Jovana

Ĉiuj en CO havas duoblan personecon 🙂 Libroservisto ekzemple aperas sub ”Usono”; Kongresorganizanto aperas sub ”Brazilo”. Ĉu ili ne laboras en Nederlando?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-05-02 18:40

Ja estas ĉefe TEJO-volontuloj, kiuj laboras tie (almenaŭ en normala situacio – mi ne scias kiu estas momenta dumpandemia solvo). Kaj tiuj TEJO-volontuloj kutime en iu parto de sia labortempo faras ankaŭ CO-aferojn.
Krome, mi ne tiom fidus al informoj en uea-retpaĝo. Tute eblas, ke ankaŭ UEA havas iujn volontulojn, sed ne ĝisdatan retejon…

Matheus da Silva
Matheus da Silva
2021-05-02 1:02

Ĉu CO-oficistoj produktas multan fekon? Por iuj la necesejoj de CO estas la plej grava temo! Se estas tri oficistoj, ĉu CO ne havas 3 necesejojn? Ĉiu mem povas purigi. Frenezaĵo estus dungi purigist(in)on. Certe UEA havos denove grandan deficiton, sed la homoj volas oran necesejon.

leganto
leganto
2021-05-02 12:59
Respondo al  Matheus da Silva

Nekredeble, tiuj dorlotitaj oficistoj, kiuj postulas eĉ puran necesejon! En iuj landoj oni iras necesumi en la arbaron, kiel probable faras kelkaj estraranoj, kaj la aferoj bonege funkcias. La CO translokiĝu tien, la oficistoj ĉesu plendaĉi.

Matheus da Silva
Matheus da Silva
2021-05-02 23:39
Respondo al  leganto

Ho, kiom glora estas Nederlando! Tie perfekte funkcias ĉio! Ĉu vi volas ofendi aliajn landojn kaj kulturojn? Ĉu vi volas ofendi estraranojn? Jes, oni jam ĉesu tiun agonion en Nederlando. Se UEA-Estraro volas CO en Brazilo, UEA estas bonvena. BEL havas grandan oficejon.

leganto
leganto
2021-05-03 11:19
Respondo al  Matheus da Silva

> Ĉu vi volas ofendi aliajn landojn kaj kulturojn?

Tute ne. Mi ĝuste proponas movi la COn tien, kie estas normale ke oficistoj purigu necesejon, aŭ kie ne estas necesejoj. Tiaj lokoj ekzistas kaj ŝajne oni bone vivas tie, konstati tion ne estas ofendo.

> Se UEA-Estraro volas CO en Brazilo, UEA estas bonvena. BEL havas grandan oficejon.

Tio solvus la problemon se en Brazilo estas normale ke oficistoj purigu necesejojn. Atentu bone: mi ne scias tion nek volas insinui ion, do bv. ne ofendiĝi. Estas vi kiu, por solvi la problemon ke oficistoj estu ankaŭ purigistoj, invitas movi la oficejon de Nederlando al Brazilo.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-05-03 14:11
Respondo al  leganto

Mi ne povas ne memorigi pri la fama poemo “Verda stelo sur la brusto” de Baghy:

Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

(http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/vagabondo/59.html)

Ŝajne oni ja povas, kaj foje eĉ devas, esti samtempe kaj purigisto kaj esperantisto. Por la bono de la afero.

La ostoj de Baghy turniĝas en la tombo.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Dieter Rooke
2021-05-04 23:11

Kara Francisko : Esperantisto ne nur foje devas purigi la verdan stelon – sed nepre ankau necesejon . prefere chiutage kaj post uzo. La retejon de UEA mi vane atendas jam de multaj jaroj

kanjo
kanjo
2021-05-25 13:10

Nu, ĉu la retejo estos ĝisdatigita ĝis la jam malfreŝa jaro, kiam tiu projekto komenciĝis? Mi kredas, ke Barack Obama ankoraŭ estis la usona prezidento tiam.