Vikipedio atingos novan rekordon – ĉu gravas?

Tre baldaŭ la Esperanta Vikipedio atingos novan rekordon: 300 000 artikoloj. Sed ĉu plej gravas la kvanto aŭ la kvalito de la artikoloj, kaj ĉu ekzistas rilato inter tiuj du? Sojle al la nova atingo Libera Folio intervjuis Michal Matúšov, unu el la ĉefaj aktivuloj de la Esperanta Vikipedio.

Fasonado de David Peters por fondaĵo Wikimedia. Foto de Lane Hartwell por fondaĵo Wikimedia Foundation CC BY-SA 3.0

Michal Matúšov, en Esperantujo pli konata sub la nomo KuboF Hromoslav, de pli ol dek jaroj aktive laboras pri Vikipedio, unue en sia denaska lingvo, la slovaka, poste ĉefe en Esperanto. Ni petis lin klarigi, kiel kreskas Vikipedio kaj kial ĝi daŭre kresku.

– Unue, mi komencu per tio, kiujn eblojn ni reale havas. Vikipedio estas malfermita kaj ebligas redaktadon al ĉiu ajn kun bonaj intencoj kaj kapabloj. Ne ekzistas iu centra organo aŭ organizo, kiu rajtus dikti kion kontribuantoj faru. Eĉ la Vikimedia organizo kiun mi prezidas, Esperanto kaj Libera Scio, servas nur por faciligi laboron, kaj ekzemple la konkursoj kiujn ni organizas nur atentigas pri specifa laboro, sed ne devigas fari ĝin.

– Fine estas la unuopaj kontribuantoj kiuj decidas ĉu ili verkas novajn artikolojn, redaktas malnovajn aŭ faras fonan laboron. Tiun liberecon ni nek povas nek volas forigi. Antaŭnelonge estis publikigita raporto, laŭ kiu la kvanto de aktivaj kontribuantoj tendencas velki kun starigo de protektaj muroj en formo de tro limigaj reguloj kaj simile.

Tamen via organizaĵo alvokas al verkado de novaj artikoloj, por ke oni atingu la ciferon 300 000. Kial laŭ vi gravas, ke la Esperanta Vikipedio atingu laŭvican kvanton de artikoloj? Iuj ja kritikas la kvaliton de la artikoloj kaj opinias, ke pretere oni plibonigu la jaman enhavon.

– Kiam ni alvokas al verkado de novaj artikoloj, ni celas altkvalitajn artikolojn. La erao kiam oni povis publikigi 1 frazon kaj nomi ĝin artikolo estas jam longe for kaj tiaj “artikoloj” vere ne helpus.

Michal Matúšov
Foto: Niccolò Caranti CC BY-SA 3.0

– Kaj kial gravas atingo de nova kilometroŝtono? Parte simple pro tio, ke Vikipedio tiel kovros pli multajn aferojn kaj donos al la esperantistoj utilajn informojn pri pli multaj temoj. Kaj tio per si mem pliriĉigas la Esperantan komunumon. Sed, ja, estas ankaŭ alia kialo – pli emocia. Atingo de ronda sojlo per novaj altkvalitaj artikoloj montras kaj al Vikipedianoj mem, kaj al la Esperanta komunumo, ke ni tion kapablas fari kaj sukcesas. Kiam oni venas al tia sojlo, oni nature plirapidigas kreadon de novaj artikoloj; sed dum kutima tempo oni pli atentas pri jamaj artikoloj kaj plibonigas ilin.

– La kampanjo Vikipedio 300 000 (subtenata de UEA, ELiSo, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo), tio estas ankaŭ bona okazo inviti esperantistojn, kiuj ankoraŭ ne kontribuis al Vikipedio. Kiam tiuj homoj gajnos bazan sperton pri redaktado, kaj poste rimarkos eraron en artikolo, ili jam scios, ke supre de la artikolo estas butono “Redakti”, kiun ili povas alklaki, redakti la tekston kaj konservi la artikolon ene de minuto.

– La kampanjo ankaŭ provizas aktivulojn kaj organizojn per ebloj pripensi, kiel ili povas nur iomete adapti sian jaman agadon por fari du trafojn per unu pafo. Ekzemple kiam ili sekvafoje organizos renkontiĝon kaj verkos materialojn pri la vidindaĵoj de la urbo, oni povas jam ekde komenco decidi fari la tekston sub libera permesilo kaj aldoni ĝin al Vikipedio (aŭ la frata projekto Vikivojaĝo).

Verŝajne estas multaj esperantistoj, kiuj pretus foje iom kontribui al Vikipedio pri siaj specialaĵoj, sed ne scias, kiel fari kaj kie komenci. Kion vi konsilas al ili?

– La kutimaj nuntempaj redaktantoj, inklude tiujn plej elstarajn, unue trovis kelketajn bazajn informojn pri redaktado kaj poste provadis kaj lernis. Komence vi faros plurajn erarojn, kaj lernos el ili – tio estas natura kaj bona. Fakte, grandaj fuŝoj estas ripareblaj multe pli simple kaj rapide ol eblas ilin fari.

– Bona, kvankam jam signife datiĝinta, superrigardo pri unuaj paŝoj estas la libreto “Manlibro pri Vikipedio” de Ziko van Dijk, disponebla plene ankaŭ rete. Post lego de la libreto mi baze rekomendas: registriĝu, komencu per korektado de misoj por alkutimiĝi al la labormaniero. Antaŭ ol vi pli spertiĝos, novajn artikolojn prefere traduku ol verku dekomence. Mi rekomendas la ilon EnhavTradukilo, kiu plisimpligas la laborfluon, kaj, plej grave, estu kuraĝa kaj ĝuu la verkadon!

– Mi rekomendas komence verki pri aferoj, kiujn vi ŝatas, sed eble vi poste volos iom defii vin por kreski kaj elektos temon ekster via baza intereskampo. Denove, akceptu, ke vi foje fuŝos – tio apartenas al lernado – kaj atentu pri komentoj de aliaj uzantoj, kiuj ofte helpos vin pri iuj detaloj aŭ rekomendos plibonigojn.

Kiom restas ĝis la celo? Se oni ĝin atingos, kun kiuj alilingvaj Vikipedioj oni povos kompari la Esperantan?

– Kiam mi skribas, mankas proksimume 3 500 artikoloj por atingi 300 000. La pozicioj de Vikipedioj laŭ la kvanto de artikoloj ne ŝanĝiĝas aparte ofte, precipe ekde ĉirkaŭ 100 000 artikoloj. Do la Esperanta Vikipedio pli-malpli restos kun la samaj amikoj kiel dum la lasta tempo. Iom pli multajn artikolojn havas la malaja, la ĉeĉena, la eŭska, la turka kaj la rumana. Iom malpli estas ĉe la hebrea, la armena, la bulgara, la tatara kaj la dana.

– Se la rapideco estus sama, la Esperanta Vikipedio “antaŭkurus” la malajan post ĉ. 6 jaroj; la ĉeĉenan (se ili ĉesus amase kreadi artikolojn per robotoj) post 3 jaroj; kaj la diferenco inter nia kaj aliaj pligrandiĝus. Male, probable la hebrea antaŭkuros la Esperantan ankoraŭ ĉi-jare; la diferenco ĉe la armena restos pli-malpli sama; kaj la diferenco kun aliaj pligrandiĝos (se oni ĉesos amase kreadi novajn artikoloj per roboto en la tatara).

– Kaj rilate al plibonigado de la jama enhavo mi povas diri: tio ja okazas, kvankam eble ne tiom rapide, kiom iuj volas. En Vikipedio ni havas diraĵon “Ĉu vi demandas, kial plu estas tiu aŭ tiu eraro en Vikipedio? Ĉar vi ĝin ne korektis!” Kiel mi skribis, Vikipedio estas malfermita, kaj se vi opinias, ke al iu artikolo io mankas, vi ŝajne estas la plej taŭga persono por tion aldoni!


Pli pri la temo

33 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Cornevin
Cornevin
2021-05-25 8:27

Tre bone por batali kontrau la mis-kono pri Esperanto

Stefan
Stefan
2021-05-25 10:00

Por mi vikipedio ĉefe estas vortaro por fakaj vortoj. Se mi ne trovas vorton en vortaron mi simple serĉas la artikolon pri la vorto en la angla vikipedio aŭ en alia lingvo kaj poste saltas al la esperanta versio de la artikolo per la menuo. Tial havi pli da artikoloj certe estas bona afero.

Dankon al ĉiuj kunlaborantoj! Eĉ korekti nur eraretojn kiam oni vidas ilin gravas.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Stefan
Tjeri
2021-05-26 8:16
Respondo al  Stefan

Same mi uzas. Sed bedaŭrinde la esperanta trovita vorto estas foje tute maltaŭga.

Klaus Leith
2021-05-29 11:07
Respondo al  Tjeri

Tiukaze laŭeble aŭ tuj korektu la artikolon, se vi certas pri pli bona solvo, aŭ eniru la artikolan diskutpaĝon (alklaku la langeton “Diskuto” supre maldekstre) kaj tie notu vian dubon. Verŝajne ne estos tuja reago, sed nur tiamaniere la kvalito de vikipediaj artikoloj plibonigeblas.

Tjeri
Tjeri
2021-05-29 11:15
Respondo al  Klaus Leith

Kial? Kiacele?
Krome, mi ne havas sufiĉan konon de la funkciado de tiu komputila ludilo, kaj ne sufiĉan emon por lerni, nek sufiĉan tempon por diskutadi pri la maltaŭgaĵo.
Vikipedimaniuloj ne povas imagi, ke aliaj homoj povas havi alian opinion pri ĝi…

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Tjeri
Klaus Leith
2021-05-29 16:31
Respondo al  Tjeri

Mi ne taksas min “vikipedimaniulo”, mi estas nur tre malsperta uzanto, sed uzas mian malampleksajn konojn por laŭeble plibonigi artikolojn (ekz. per korektado de tajperaroj aŭ gramatikaĵoj, aŭ per aldono de informoj). Plejparte tio estas sufiĉe simpla afero eĉ por ordinaraj uzantoj kiel mi.

Tio estas multe pli efika ol nur plendi pri la malalta kvalito de vikipediaj artikoloj kaj esperi ke iu, iam ajn, iamaniere faros la necesan laboron.

Tjeri
Tjeri
2021-05-29 19:32
Respondo al  Klaus Leith

Mi ne plendas pri vikipedio, mi nur konstatas. Sed ĉiam , kiam mi afable informas pri iu eraro, tiu opinias oportune inciti min mem korekti la fuŝaĵoj!

Klaus Leith
2021-05-29 22:39
Respondo al  Tjeri

Mi konsentas, Tjeri: se oni nur admonas vin, ke vi mem korektu erarojn sen proponi ian helpon, tio estas nek afabla nek utila reago.

Feliĉe mi pli ofte renkontas helpemajn vikipediistojn, kiam mi starigas demandon aŭ petas pri helpo en la diskutpaĝo de vikipedia artikolo.

Por fuŝciti alian gravulon: “Ne nur demandu, kion vikipedio povas fari por vi, ankaŭ demandu vin mem, kion vi povas fari por vikipedio!”

Edmundo
Edmundo
2021-05-29 11:55
Respondo al  Stefan

Anstataŭ uzi nur Vikipedion kiel vortaron, vi povas iri al http://kono.be/vivo/ kaj serĉi samtempe en Vikipedio kaj en multaj aliaj retaj vortaroj.

Paul Desailly
2021-05-25 10:04

Gratulojn kaj dankojn, Michal.

Ofte tiu chi maljunulo al miaj ne-esperantistaj samaghuloj (68-70+) fanfaronas (sen orgojlo kompreneble!) pri la atingoj de junaj esperantistoj che Amikumu, Pasporta Servo, TEJO, Vikipedio, Guglo-tradukilo k.a. novaj teknologioj. La estonteco estas tiom brila ke jam ni surportu sunokulvitrojn.

Saghe vi atentigas pri jam videbla kilometroshtono per kiu ‘oni pli atentas pri jamaj artikoloj kaj plibonigas ilin.’ Pardonon al esperantistoj en Italio – kie ofte mi audis: QUALITA, QUANTITA, PUNTUALITA

dieter rooke
2021-05-25 10:06

Dum virtualaj kunvenoj de eventaservo.org Esperantistoj bedaurinde apenau uzas la Esperanto- Vikipedion .

Kirill Ŝvedov
2021-05-25 13:26

”Atingo de ronda sojlo per novaj altkvalitaj artikoloj montras kaj al Vikipedianoj mem, kaj al la Esperanta komunumo, ke ni tion kapablas fari kaj sukcesas.”

Jes, sed ĉu ĝi kapablos montri ion al la mondo ne-Esperanta?

Rilate hodiaŭan artikolon mi volas levi demandon, kion mi konsideras ege grava. Kutime estas, ankaŭ en la komentoj ĉi tie, mencii atingojn de Esperantistoj ĉe ”Amikumu, Pasporta Servo, TEJO, Vikipedio, Guglo-tradukilo k.a. novaj teknologioj”. Tamen ili ĉiuj fakte nur ripetas en Esperanto tion, kio antaŭe estis farita en lingvoj naciaj. Ĝis nun aperis neniu iniciato principe nova. Ni nur postsekvas la mondon, sed montriĝas ne kapablaj montri al ĝi vojon antaŭen. Tazio Carlevaro ankoraŭ en 1999 prognozis, ke la veninta epoko de novaj ebloj povas por Esperanto esti — paradokse — epoko de estingiĝo, ĉar kune kun kresko de ebloj agi per Esperanto ja nekompareble pli grande kreskas ankaŭ ebloj agi per la angla, kaj homoj, kiuj emas entrepreni ion en internacia skalo, nature elektadas la lastan.

Nia respondo al tio estu, miavide, ke ni proponu al la mondo ion utilan kaj esence novan, kion ankoraŭ realigis neniu, nek per la angla, ne per ajna alia rimedo. Jam longan tempon mi ripetadas kun obstineco de Katono, ke tio estu transigo de informo inter multaj lingvoj per Esperanto kiel pontolingvo. Ĝuste ĉi tie la ebloj de la nona epoko fariĝos niaj aliancanoj. Kiam oni diros al ni: ”Ĉiuj jam uzas la anglan!”, ni respondos: ”Povas esti, sed por ĉiu ja pli oportunas trovi kaj konsumi informon en sia denaska lingvo”. Ja kiam kompanio ”Liebherr” el Germanio aperigas en sia retejo detalan rakonton pri sia historio en la rusa, ĝi certe havas por tio grundon. Malmultaj atentas ”lingvon por ĉiuj”, sed tion, kio egaligas ŝancojn de fortaj kaj malfortaj sur informa kampo, atentos jam ne malmultaj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2021-05-26 15:13
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Daŭrigo:

Neniu miras hodiaŭ, ke homoj el diversaj landoj kolektiĝis samloke kaj sukcese interkomunikis en komuna lingvo — oni ĉiutage observas, kiel tio estas farata per (fuŝa) angla. Tamen se, ekzemple, malgranda bonfara organizo el Kongo adresos sin al retuzantoj tra la terglobo en deko da lingvoj — tio por averaĝa homo estos io mirinda kaj atentinda. Do anstataŭ peni kuratingi la mondon laŭ la sama vojo ni povas elekti vojon pli kurtan por ĝin devanci.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
blahma
2021-05-27 14:03
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La esperantistoj jam foje proponis ion tian: Pasportan Servon. Sed ili ne sukcesis ĝin “vendi” al la mondo. Eble eĉ ne volis, fakte. Kiam la mondo pretis por tio, aperis kelkaj sugestoj por fari ĝin ankaŭ por aliaj lingvoj, sed tiuj voĉoj estis silentigitaj. Sekve la mondo facile faris ĝin por si mem, populariĝis Couchsurfing kaj ni denove perdis la apartecon. Kopii ideojn estas facile, do krom se la esperantistoj ankaŭ scias sian kreaĵon al la tuta mondo merkatigi, la aliuloj ilin ne bezonos kaj simple faros por si mem. Do, sen merkatlertaj esperantistoj, nur se la lingvo Esperanto mem estos la atuto, tiam nia komunumo povos sian apartecon reteni.

Kirill Ŝvedov
2021-05-27 15:29
Respondo al  blahma

La ideo mem de Pasporta Servo ne dependas de konkreta lingvo. Tio, kion mi proponas, estas uzi Esperanton en rolo, kie ĝi: 1) funkcios pli efike, ol aliaj variantoj; 2) servos al granda nombro da homoj sendepende de tio, ĉu tiuj scipovas ĝin aŭ ne. En tiaj kondiĉoj oni certe povos “vendi” uzadon de ĝi al la mondo.

Klaus Leith
2021-05-29 11:25
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Alloga ekzemplo estus la uzo de Esperanto en ĝemelurbaj kontaktoj inter ne nur du urboj, sed pluraj, kie estas parolataj diversaj etnolingvoj.

Mi revas starigi virtualan ĝemelurban eventon inter Esperanto-kluboj en la urboj Kolonjo (Germanio), Lillo (Francio), Lieĝo (Belgio), Roterdamo (Nederlando) kaj Torino (Italio). Ili ne nur estas ĝemeligitaj kun Kolonjo, sed ĉiuj el ili estas ĝemeligitaj kun ĉiuj aliaj!

Se tio funkcias, ni invitus lokajn ĵurnalistojn el tiuj urboj partopreni virtualan aranĝon. Mi imagas, ke ni atingus iom da atento en lokaj gazetoj (“Ĝemelurbaj partneroj el kvin landoj interparolas en komuna lingvo – kaj tio ne estas la angla”).

Tio estas mia revo. Ĉu vi havas ideojn aŭ kontribuojn por realigi ĝin? Mia retpoŝtadreso estas KDL (ĉe) gmx.eu

Kirill Ŝvedov
2021-05-29 15:06
Respondo al  Klaus Leith

Saluton, Klaus!

Mi povas diri, ke niaj pripensadoj iras sufiĉe proksime. Mi opinias, ke la plej avantaĝa vojo por apliki Esperanton nuntempe estas (kune kun uzado de ĝi kiel pontolingvo) kunligi per ĝi homojn el diversaj landoj, kiuj havas saman intereson, hobion kaj emus interŝanĝi informon pri ĝi aŭ eĉ entrepreni certan komunan agadon, se ili havus por tio oportunan komunikilon. Ni rememoru la sperton de kolektiva korespondado en la unua duono de la 20-a jarcento, kiun mi jam menciis. Kompreneble, hodiaŭ tio povus esti farita sur principe nova teknika nivelo, kaj partoprenantoj de ĉi tiu procezo eĉ ne bezonos scii Esperanton (almenaŭ dekomence) — ja eblas tradukadi informon tra Esperanto nacilingven. Tamen la rezulto, demonstrebla al la mondo, estos sama — homoj libere interŝanĝas sciojn pri grava por ili temo tute sendepende de tio, kiel ili regas la anglan.

Hejmano
2021-05-25 17:49

Mi pensas, ke se la Esperanta Vikipeido atingos 300 000 artikolojn antaux julio, tio okazus eble la 30-an de junio aux io simila. Alivorte, tiu defio ne estas facila. Do plia kialo por instigi priparoli tiun defion tiel multe kiel eble!

Tjeri
2021-05-26 8:39

Neniu metas la ĝustajn demandojn: por kiu la esperanta Vikipedio? Kiacele?
Ĉu por esperantistoj? Ĉu por la ekstera mondo?
Ĉu por lerni la lingvon? Ĉu por kleriĝi? Kleriĝi pri kio? Ktp.

Tiel, la esperanta Vikipedio iĝis nur trejnilo por komencintoj… kaj fanfaronilo celanta la ekstera mondo.

Antaŭ ol kolere respondi al mi, ne forgesu, ke esperantistoj kapablaj verki altkvalitajn artikolojn en altkvalita lingvo estas, ja bedaŭrinde, malmultaj, tre malmultaj, tre ege malmultaj.

Edmundo
Edmundo
2021-05-26 10:40
Respondo al  Tjeri

Strangaj, kvazaŭ teologiaj demandoj! Kial ekzistas vespertoj? Kiacele? Kial Dio kreis vespertojn? Moderna scienco komenciĝis, kiam homoj ĉesis demandi tiel.

Evidente diversaj homoj havas diversajn motivojn por kontribui al Vikipedio, kaj kelkaj homoj tute ne havas motivon. Al mi ŝajnas, ke okupiĝi pri Vikipedio estas amuze kaj klerige, sed kompreneble ekzistas ankaŭ multaj aliaj amuzaj kaj klerigaj aferoj en la mondo, do ne ĉiu havas tempon por Vikipedio.

Kirill Ŝvedov
2021-05-26 15:26
Respondo al  Edmundo

Vespertoj estas objektoj naturaj, aperintaj rezulte de procezo de biologia evoluo. Vikipedio estas rezulto de celkonscia homa laboro, do tiaspecaj demandoj estas tute aplikeblaj al ĝi.

Koncerne demandon, kiel Esperanta Vikipedio utilas, mi povas diri laŭ mia sperto, ke en ĝi serĉeblas Esperantaj variantoj de terminoj kaj geografiaj nomoj (pri kio oni jam menciis ĉi tie), kaj mi uzas ĝin en miaj projektoj por doni referencojn (kvankam ne malpli ofte, ol al la Vikipedio Esperanta, mi bezonas referenci al tradukoj el la Vikipedio anglalingva per WikiTrans). Do ĝi certe utilas por la Esperantaj retuzantoj, tamen kiel “fanfaronilo celanta la eksteran mondon” ĝi ne efikas, ĉar por ne-Esperantistoj ĝi aspektas nur unu el jam ne malmultaj Vikipedioj en “ekzotikaj” lingvoj,

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Tjeri
2021-05-26 11:48
Respondo al  Tjeri

..la eksteran mondon, kompreneble.
.

Roland Schnell
2021-05-27 9:45
Respondo al  Tjeri

Eblas taksi tiel. Por mi Viki estis ilo por dokumenti pecetojn el la historio de Esperanto, kiu ne estas multe konataj kaj persiste ignorataj de la kutima historiografio (hagiografio de “eminentuloj” kaj la asocioj, kiuj travivis). Dum la jaroj, legante la malnovajn revuojn en Auxstra Nacia Biblioteko (ANNO), mi konstatis, ke oni neglektis kaj forgesis multajn faktojn kaj aktivulojn. Ili ne aperas en la ofte cititaj verkoj (Lapenna, Lins, Korjxenkov ktp.). Ili tial montras malgxustan bildon de la “Movado”.
Tio ne estas sole historia afero, Se oni ne lernas el la historio, oni ne povas prepari la estontecon (oni ripetas erarojn). La dramo de UEA estas bela pruvo.
Kompreneble mi povus private kaj kasxe prepari miajn rimarkojn kaj eltrovojn. Iam povus aperi dika libro. Pagita de mi. Sed mi preferas doni miajn rimarkojn al la publiko. Tiel aliaj kaj mi mem povas retrovi cxion facile per la sistemo de Viki.
Ke la Esperanto-Mondo ne vere pretas akcepti ekzotikajn (malkonvenciajn) eltrovajxojn montras la sorto de Künzli en Svislando. Kvankam cxio estas atingebla en lia privata retejo, neniu utiligas la materialon. Aliflanke li rifuzas kunlabori kun vikio. La kunlaboremo de Esperanstoj estas konata kaj unu el la kialoj por la malsukceso.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
dieter rooke
2021-05-27 12:14
Respondo al  Roland Schnell

Kara S-ano Roland, via malinstiga negativa komento ja evidente malveras . Multaj Esperantistoj ja kunlaboras ekz en UEA , SAT, Esperanto- civito – kaj individue en propraj blogoj . La materialo de Kabeo Künzli estas legata .

Sebastiano
Sebastiano
2021-05-27 13:58
Respondo al  Roland Schnell

Ĉu mi ĝuste komprenis, ke vi uzas la Vikipedion ĉefe kiel facile atingeblan kaj sendependan de specifa organizo arĥivon por kaj pri la E-movado?

dieter rooke
2021-05-28 10:00
Respondo al  Sebastiano

Jes, vi ghuste komprenis. Per Esperanto eblas komuniki pri chia ajna temo – ech pri nigraj truoj en kosmo .

Andreas
Andreas
2021-05-29 9:03
Respondo al  Roland Schnell

Roland Schnell: “La kunlaboremo de Esperan[ti]stoj estas konata kaj unu el la kialoj por la malsukceso.”

Eble prave. Ekzemplo: Aktuale en la 1a rango el 487 proponoj (kategorio: “Pliaj ideoj – diverskampaj temoj”), por antauenigi Europan Union*), estas propono akceli Esperanto-instruadon**).

Sed kun nur 146 subtenantoj. Evidente Esperanto-organizajhoj iel au ial ne sufiche ofte kapablas rapide mobilizi siajn membrojn tiuefike, ke estu rimarkeble pli da subtenantoj jam nun.

*) Al koncerna ide-kolekto alvokas EU.
**) https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/5399?locale=de

Klaus Leith
2021-05-29 11:51
Respondo al  Andreas

Kelkaj eŭropuniaj Esperanto-organizaĵoj komencis informi aŭ iamaniere okupiĝi pri la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo tuj post la lanĉo de la civitana dialogo, kiu estas elemento de tiu Konferenco, la 9-an de majo 2021 (ekz. okaze de la Germana-Pola-Fervojista Transponta Kongreso fine de majo). La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj la UEA-Komisiono pri Eŭropo (EKU) okupiĝas pri la temo: ili informas siajn membrojn kaj klopodas pri la partopreno en la Konferenco per rektaj kontaktoj kun la instancoj, kiuj fakte decidos pri la eŭropuniaj gvidlinioj komence de 2022 (legu pliajn detalojn en la supra esperantlingva vikipedia artikolo pri la Konferenco, kiun ni starigis meze de majo).

Mi estas engaĝita en kaj EEU kaj EKU, kaj sufiĉe vigla interŝanĝo kaj informado okazas en la diskutgrupoj [uea-membroj] kaj [informa-reto-pri-Esperanto].

Ceterum censeo linguam esperanticam fovendam est.
Cetere mi opinias, ke Esperanto estas apogenda!
(Kun retorika pardonpeto al Katono la pli maljuna kaj kun danko al Renato Corsetti la ĉiam juna pro la “originala” latina citaĵo 🙂

Kirill Ŝvedov
2021-05-29 14:49
Respondo al  Andreas

Al mi ŝajnas, ke Esperantistoj ne tre emas subteni tiaspecajn plendojn, ĉar laŭ sia sperto ili bone konas senrezultecon de ĉi tiu afero.

Klaus Leith
2021-05-29 16:13
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Oni ne havu iluziojn pri la rezulto de tiaj iniciatoj. Mi jam taksus nian partoprenon en la eŭropunia Konferenco sukcesa, se kelkaj pli da homoj en eŭropuniaj cirkloj (parlamentanoj, funkciuloj, ĵurnalistoj) konscius, ke Esperanto estas ne nur ŝatokupo de frenezaj fanatikuloj. Laŭeble grandnombra apogo de por-esperantaj proponoj estus eta, tamen bonvena, ilo en la argumentado de niaj organizoj fronte al EU-instancoj.

La finan venkon, eĉ en nur eŭropunia versio, ni certe ne baldaŭ atingos, kaj certe ne per tiu iniciato. Tio tamen ne malkuraĝigu nin de tempo al tempo provi en pli organizita maniero influi lingvopolitikajn konsiderojn.

Miaopinie specife la Eŭropa Unio ofertas al esperantistoj teorie pli da ŝancoj ol alie: precize pro la kialo, ke EU malkiel UN, WHO, WTO, OECD, NATO, … (fakte ĉiuj aliaj internacie gravaj organizoj) ne estas tipa interregistara sistemo, sed rekte (do ne pere de iliaj registaroj) efikas je la vivo de eŭropanoj. Sed mi nun tro alitemas, do mi bremsas min.

Ordinare mi multe pli ŝatas paroli pri iu ajn per Esperanto ol ĉiam nur pri kaj por Esperanto. Neordinaraj cirkonstancoj tamen foje postulas neordinaran reagon.

Ĉu mi rajtas inviti vin al unu el tiuj du eventoj?
https://eventaservo.org/e/apogu-esperanton-en-EU-20210601
https://eventaservo.org/e/apogu-esperanton-en-EU-20210603

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Klaus Leith
Kirill Ŝvedov
2021-05-29 18:19
Respondo al  Klaus Leith

Honeste, mi opinias ĉi tiun vojon de “desuprismo” tute senfrukta, ĉar por ke la instancoj de EU atentu Esperanton necesas, ke en la publika opinio jam formiĝu pozitiva rilato al ĝi. Aliokaze la burokrataro ne emos investi resursojn en iun “strangaĵon”. Kaj por ke pozitiva rilato aperu, ni devas montri, ke Esperanto estas pli ol ludilo, ne nur al “homoj en eŭropuniaj cirkloj”, sed unuavice al ordinaraj civitanoj de eŭropaj landoj.

Tamen mi devas diri, ke mi ĝojas trovi vian sintenon rilate ĉi tiun aferon vere pozitiva. Dankon pro la invito al diskuto; mi opinias, ke ni povos pludaŭri ĝin en privata korespondado.

Roland Schnell
2021-05-30 13:34
Respondo al  Andreas

La peto al aliaj pri la “akcelo de Esperanto-Instruado” estas deziro de pli ol 100 jaroj. Kial peti kaj petegi de aliaj, se oni mem povas instrui? Sed estas pli facile subteni peticion (unu klako) ol organizi kurson.
Politikistoj en EU demandos: Kie vi instruas, kiuj estas viaj rezultoj?

Andreas
Andreas
2021-05-30 17:14
Respondo al  Roland Schnell

Certe oni povas resendi al tiu au alia retportalo, apo au konkreta fizika loko kun fokuso Esperanto-instruado (ekz. Herzberg).

Estas grave, ke el preskau 500 proponoj en la koncerna kategorio la propono akceli Esperanto-instruadon estas kaj restos la plej subtenata.

Au EU-institucioj iel malignoros ghin au ili devos elpensi iun elturnighon pri tio, kial ili ignoras la proponon, au ili simple devos toleri la riprochon, ke ili ignoras la plej subtenatan proponon.

Chiuokaze ghi jam nun estas bona reklamo:
– “Kio estas ‘Esperanto’?”
– “Tio chi estas neutrala lingvo, kies utiligo lauopinie de multaj homoj kontribuas al pli unuighinta Europa Unio, vidu tie:
https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/5399?locale=de .”