UEA anoncas, ke ĝi en 2020 ne havis deficiton

Laŭ la ĵus aperinta estrara raporto, UEA de la jaro 2020 ne havis deficiton, spite la nuligon de la Universala Kongreso en Montrealo. La plusa saldo en la spezokonto estis atingita helpe de donacoj al la ĝenerala kaso, pro reduktoj de la oficistaro, kaj pro granda pandemia subvencio de la Nederlanda ŝtato.

La okpaĝa estrara raporto aperas en la junia numero de la revuo Esperanto, kaj estas krome elŝutebla en la retejo de UEA. Spite sian amplekson la raporto efektive enhavas malmultajn novajn informojn. Tamen interesa estas la parto pri financo. Jen ĝia ĉefa alineo:

La financa evoluo estis surprize bona, kun pluso. Enspezoj (antaŭ kreo de rezervoj) superis elspezojn je 41 354,15 €. La buĝeto antaŭvidis deficiton de 42 238,35 € (antaŭ kreo de rezervoj). La bona rezulto estas ĉefe pro tri kaŭzoj: redukto de kostoj pro salajroj, multaj donacoj pro solidaro kaj fido de la membroj (kun rekordo de 30 097 € por la ĝenerala kaso, ĉefe pro la VK kaj Alianco 365) kaj akiro de subvencio de la nederlanda ŝtato, kadre de speciala programo por organizaĵoj kaj entreprenoj suferintaj enspezo-perdon dum 2020 pro la pandemio. De tio UEA ricevis 29 486 €.

La donacoj de la membroj al la ĝenerala kaso kaj la subvencio de la Nederlanda ŝtato do sume egalas al 59 583 eŭroj. Sen tiuj eroj la spezokonto de UEA por 2020 do supozeble montrus deficiton de 18 229 eŭroj. Tamen la prezentitaj ciferoj estas iom enigmaj.

La estrara raporto ne klarigas, kiel la nuligo de la Universala Kongreso en 2020 influis kaj influos la ekonomion de la asocio. Mankas ankaŭ la kompletaj financaj raportoj, kiuj estas grava parto de la estrara raporto. Tiujn oni promesas publikigi en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto.

En la buĝeto de UEA por 2020 oni antaŭvidis, ke la ĝenerala kaso gajnos 45 000 eŭrojn pro la kongresaj kotizoj. Eĉ se parto de tiu mono estis ricevita antaŭ la nuligo de la kongreso, tiu enspezo grandparte forfalos, ĉar la aliĝintoj rajtos uzi la monon por pagi kotizon por alia kongreso.

Sekve ne vere klaras, kiel eblas, ke la efektive buĝetita deficito de 62 890 eŭroj ŝajne ne kreskis, sed male tute malaperis.

Krome ne klaras, kiel la estraro kalkulas pri la ”kreo de rezervoj”, kaj kion fakte signifas la ciferoj en la estrara raporto, laŭ kiu estis buĝetita deficito de 42 238,35 eŭroj. Tia sumo ne troveblas en la buĝeto por 2020.

Kion la nun prezentitaj ciferoj efektive signifas, eblos scii nur, kiam aperos la plenaj financaj raportoj. Eventuale la diferenco iel rilatas al la lastmomenta decido, farita en decembro 2020, pri starigo de rezervo por ”sekurigi la estontecon de la Oficejo, Biblioteko, Libroservo kaj aliaj servoj”.

Ĉiukaze ŝajnas, ke la granda subvencio de la Nederlanda ŝtato, preskaŭ 30 000 eŭroj, havis gravan signifon por la ekonomio de UEA en la unua pandemia jaro. Gravas evidente ankaŭ la fakto, ke oni nun kolektas donacojn al la ĝenerala kaso, do la kurantaj elspezoj, kaj ne al la strategiaj fondusoj.

Krom la ne tute klaraj ciferoj en la tre konciza ero pri financoj, la estara raporto enhavas multajn pufajn vortojn pri la grandaj sukcesoj de UEA. ”Malgraŭ la defioj, 2020 estis sukcesa jaro por la Asocio. Elstaraj atingoj
okazis pro mondskala kunlaborado”, ĝi konkludas.

Kelkloke la raporto aliflanke estas neatendite konciza. Pri la evoluo de la membraro aperas nur du frazoj. En la sekcio “komisionanoj kaj komisiitoj” aperas nur la jena teksto: ”Fortigas la laboron pluraj sindonemaj komisionanoj kaj komisiitoj, kelkaj menciitaj tra la raporto, kiuj helpas antaŭenigi la celojn de UEA. Koran dankon al ĉiuj!”

Inter la dek ĉefaj sukcesoj estas listigataj “premiceremonia festo de la Belartaj Konkursoj”, la elektiĝo de la vicprezidanto de UEA kiel Esperantisto de la jaro kaj la “Virtualaj Regionaj Tagoj de la 5 kontinentoj”.

Inter la defioj por 2021 la estrara raporto mencias “proponi novan Strategian Laborplanon”, “publikigi la renovigitan administran sistemon AKSO” kaj “daŭrigi la financan resanigon de UEA”.

La nuna strategia laborplano de UEA ĉesis validi en 2017 kaj preskaŭ nenio el ĝi estis realigita.

La “administra sistemo AKSO” el la vidpunkto de ordinaraj membroj pli-malpli egalas al la nova retejo de UEA, pri kies realigo oni decidis en 2013. Laŭ la lasta progresraporto de la estraro ĝi estas “teknike preta”, do ne klaras, kial ĝia publikigo estus “defio”.

Noto de la redakcio: Ĉi tiu artikolo pli frue enhavis la malĝustan aserton, ke UEA ŝparis monon pro maldungoj. Efektive okazis ne malndungoj, sed redukto de la oficistaro, atentigas la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tauhro
Tauhro
2021-05-28 16:04

La shipestroj de duondronita shipo shtopfermas truojn financajn anstatau savi la vivojn de pasagheroj.
Daurigu la financan resanigon de UEA!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-06-01 5:47
  1. Kun ĝojo mi vidas, ke vi skribas “Nederlanda” per majusklo, tamen prefere oni uzu minusklojn por adjektive kaj adverbe uzitaj lando/lingvo/popol-nomoj. Krom, kompreneble, se oni sekvas la fuŝverkon PMEG.
  2. UEA…. ?
Tauhro
Tauhro
2021-06-01 6:38

Ni bezonas sendube organizajhon, kiu koncernas la tutan esperantistaron, sed finance diafanan k kun membroj, kiuj konas k komprenas chiun pashon de estraro.
Nia Shipo devas iri en doko por la fundamenta riparo!

Tobiasz Kaźmierski
Tobiasz Kaźmierski
2021-06-03 20:09

Almenaŭ ni scias, ke la Prezidanto vivas kaj egoo de la aktivuloj daŭre kreskas. Ĉio alia esta blago.