Du jardekoj kun la Esperanta Vikipedio

La 15-an de januaro festis sian naskiĝtagon la anglalingva Vikipedio, kaj jam la 15-an de novembro povos same jubilei la Esperanta Vikipedio. Krome iam en majo 2021 la Esperanta Vikipedio atingos 300 000 artikolojn. Sed kian rolon havas Vikpedio en Esperantujo, kaj kian Esperanton enhavas Vikipedio?

La unua artikolo de la Esperanta Vikipedio temis pri modernismo, kaj originis en La Enciklopedio Kalblanda, kiun verkadis Stefano Kalb ekde 1995. La 15-an de novembro 2001 tiu artikolo estis konvertita de Chuck Smith al vikia formato, kaj tiel naskiĝis la Esperanta Vikipedio.

Post kelkaj semajnoj ĉiuj 139 artikoloj de la Kalblanda enciklopedieto estis konvertitaj, aperis frontpaĝo en Esperanto, kaj ĝi komencis kreski. Post dek jaroj, en 2011 estis 140 000 artikoloj, kaj en majo ĉi-jare oni atendas, ke estos superita la limo de 300 000 artikoloj.

Tio signifas, ke la Esperanta Vikipedio estas proksimume same granda kiel la versioj de Vikipedio en la hebrea (9 milionoj da parolantoj laŭ Vikipedio), la bulgara (9 milinonoj) kaj la dana (6 milionoj). La Esperanta Vikipedio krome estas klare pli granda ol la Vikipedioj en la kazaĥa (13 milionoj), la slovaka (5 milionoj) aŭ la kroata (pli ol 5 milionoj da parolantoj).

Tio tamen ne signifas ke Esperanto havas milionojn da parolantoj, sed ke la esperantistoj pretas dediĉi multe pli da energio al redaktado de sia Vikipedio.

Michal Matúšov
Foto: Niccolò Caranti CC BY-SA 3.0

– Estas konata afero, ke parolantoj de malgrandaj lingvoj havas al sia lingvo alian rilaton ol parolantoj de grandaj lingvoj. Ofte oni pretas pli labori por helpi al sia lingvo – tio ja estas bazo de la Esperanta movado. Mi dirus, ke Esperantistoj estas kompare pli aktivaj pri verkado de Vikipedio ol anoj de aliaj lingvoj. Kaj, ja, danke al tiu sinoferemo, nia Vikipedio apartenas al tiuj pli disvolvitaj, klarigas Michal Matúšov, unu el la ĉefaj aktivuloj de la Esperanta Vikipedio.

En Esperantujo li estas pli konata sub la nomo KuboF Hromoslav. Li de pli ol dek jaroj aktive laboras pri Vikipedio, unue en sia denaska lingvo, la slovaka, poste ĉefe en Esperanto.

– La Vikipedia komunumo min ankaŭ elektis administranto, do mi rajtas forigadi maltaŭgajn paĝojn kaj bontenadi Vikipedion. Kiel prizorganto de roboto mi faras amasajn redaktojn, ekzemple mi povas korekti kutimajn mistajpojn. Laste, sed ne balaste, kiel aktivulo de la organizo Esperanto kaj Libera Scio (estontece nomata Vikimedio Esperanto) mi ankaŭ prelegas kaj trejnas pri Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj, organizas konkursojn kaj partneradojn.

Ĉu Vikipedio gravas por la Esperanto-komunumo, kaj se jes, kial?

– Vikipedio estas tre grava parto por la Esperanta komunumo. Pripensu, ĉu vi konas alian ĝeneralan enciklopedion en Esperanto? Vikipedio estas precipe utila edukilo pri ĝeneralaj temoj. Ekzemple la temaro de birdoj estas elstare prezentata en la Esperanta Vikipedio, multe pli bone ol en mia denaska lingvo.

– Pro sia famo, Vikipedio ankaŭ helpas firmigi specifajn fakajn vortojn, kiuj troviĝas eble nur en obskuraj paperaj vortaroj al kiuj ne multaj havas aliron. Krom tio, ĝi funkcias ankaŭ kiel montrofenestro de la kapabloj de la Esperanta komunumo.

– Menciindas ankaŭ, ke Vikipedio funkcias en ekosistemo de pluraj frataj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio. Ili subtenas unu la alian por havigi pli grandan utilon. Ekzemple en Vikifontaro ni kolektas kaj transskribas librojn el la frua epoko de Esperanto, kaj en Vikivojaĝo ni kreas gvidilon por vojaĝo al, ekzemple, Esperantaj renkontiĝoj.

Iuj kritikas la lingvaĵon de Vikipedio, ĉu la lingvo-nivelo de la kontribuantoj estas problemo?

– Okazas, ke iuj Vikipediaj artikoloj uzas nekutiman lingvan stilon, eĉ enhavas klarajn erarojn. Tamen, mi dirus, ke ĝenerale la lingva nivelo estas bona kaj la absoluta plejparto de la artikoloj estas flue legebla. Kaj se vi trovas ajnan eraron, supre de ĉiu artikolo estas la butono “Redakti” kaj vi tuj povas montri kiel vi kapablas korekti.

Jouko Lindstedt

Akademiano Jouko Lindstedt rekomendas, ke lingve nespertaj esperantistoj iom atendu pri kontribuado al Vikipedio.

– La lingva kvalito de la artikoloj en la Esperanta Vikipedio tre varias – troviĝas bone verkitaj, kaj troviĝas aliaj, kiujn oni devas mense retraduki en la anglan por kompreni ilin. Ne ĉiuj kontribuantoj komprenis, ke ne sufiĉas posedi koncizan gramatikon kaj konsulti vortaron, sed oni devas legi Esperantan literaturon kaj ekzemple Monaton por lerni, kiel oni diras aferojn en Esperanto – kaj nur poste ekverki, Lindstedt diras al Libera Folio.

La lingva nivelo de la kontribuantoj tamen laŭ li ne estas la sola manko en Vikipedio:

– Alia problemo estas, ke en la artikoloj troviĝas pluraj alternativaj terminoj por la sama afero, ekzemple ”senpilota aviadilo”, ”droneo”, ”spavo”, ”UAV”. Estas nature, ke por iuj novaj fenomenoj la Esperantaj terminoj ne tuj stabiliĝas. Mi tamen suspektas, ke la kontribuantoj ne faras sisteman terminologian laboron en diversaj fakoj, sed solvas la problemojn ĉe ĉiu artikolo aparte. Sed mi koncedas, ke se ni postulus la saman nivelon kiel en la grandaj nacilingvaj Vikipedioj, la Esperanta enhavus multe malpli da artikoloj…

Nun la Esperanta Vikipedio havas 291 000 artikolojn, kaj laŭ la prognozo de Michal Matúšov, ĝi iam meze de majo 2021 atingos 300 000 artikolojn.

– Tio signifos, ke esperantistoj povos trovi utilajn informojn pri pli vasta temaro, kaj tiel Esperanto estos utila lingvo por pli multaj fakoj. Tamen, kvanto estas nur unu flanko de la monero – la alia estas kvalito, li atentigas.

Intervjuis Robert Nielsen


Pli pri la temo:

 

16 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2021-01-19 10:13

La artikolo pri modernismo estas bona simbolo de la Esperanta vikipedio: mezkvalita, mezkvanta, pliboniĝanta.

Ulo
Ulo
2021-01-21 9:59
Respondo al  Hejmano

Do, plibonigu ĝin! Vikipedio estas tiel bona kiel siaj legantoj, se ni aktive redaktas erarojn la situacio povas ŝanĝiĝi rapide.

Stefan
Stefan
2021-01-20 1:03

Homoj ĉiam forgesas ke malantaŭ la diversalingvaj versioj de Vikipedio estas vikidatumaro (wikidata) , granda libera datumbazo. Ĝi estas ege utila, ekzemple oni povas krei mapojn el ĝi. Do se nur la nomoj de la 300 000 artikoloj pravus kaj ĉio ajn estus malbonkvalita, la projekto jam estus utilega afero nur por la eblecon uzi la esperanta nomo de aferoj en wikidata.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de stergro
Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-21 21:18
Respondo al  Stefan

Ĝenerale komentaristoj de LF estas grumblemaj maljunuloj. Se oni dirus al ili, ke UN akceptis E-on kiel nura laborlingvo, ili grumblus ke UN estas negrava en nuna mondo. Mi jam legis komentojn en LF en kiu iu diris ke Zamenhof faris tro oftaj eraroj en siaj tekstoj…

Krizipo
Krizipo
2021-01-22 20:43

Mi preferas grumbli junece pri aĝismo.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-23 14:02
Respondo al  Krizipo

VERE, estas ankaŭ la heroaj defendantoj de ĉiuj sur siaj blankaj ĉevaloj. Bone.

Stefan
Stefan
2021-01-25 11:23

Fakte mi malkonsentas. Mi ŝatas ke ekzistas tiu ĉi kritikema libera gazeto. Tio estas ege pli bona ol nura propagando por esperantujo. Kritiki estas la rolo de ĵurnalismo, kaj nia rolo estas montri ke la kritiko ne ĉiam pravas aŭ ke aferoj povas plibonigi 🙂

Sebastiano
Sebastiano
2021-01-25 12:21
Respondo al  Stefan

Mi supozas, ke vi miskomprenis s-ron da Silva Ribeiro. Vi skribas pri jhurnalismo, sed li skribis pri la ne-jhurnalistaj e-istoj kiel mi, kiuj komentadas sub la artikoloj de LF.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-25 19:08
Respondo al  Sebastiano

Jes, prave, mi celas legantojn de LF, kiuj komentas grumble. Kurioze, ŝajnas al mi ke estas pli da aŭtoroj en LF ol komentantoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roberto da Silva Ribeiro
Grigorii Arosev
2021-01-22 23:12

Kvanto de artikoloj en la E-vikio estas bona. Sed cxu kvalito estas ankaux bona? Ne. Mi regule konsultas vikipedion pro diversaj celoj kaj preskaux cxiam malfermas E-version, se gxi ekzistas. Preskaux cxiam temas pri tre mallonga artikoleto, kiu donas nur plej-plej suprajxan superrigardon pri la temo, el kiu oni povas cxerpi nenion utilan. (Certe ne temas pri artikoloj en E-vikio pri la E-fenomenoj.) Tio tute ne estas malbona el la informa vidpunkto, cxar oni povas cxiam legi informojn en alia lingvo. Sed tio estas tre malbona cxar asertoj “same kiel bulgara” donas falsan impreson, ke E-vikio estas same enhavoricxa. Sed ne. Do temas pri la tipa por esperantistoj memtrompo kaj plia mito. Domagxe ke tio okazas.

Krizipo
Krizipo
2021-01-23 4:10
Respondo al  Grigorii Arosev

Mi ĵus provis, ĉu vikipediaj artikoloj en Esperanto estas jes aŭ ne same enhavoriĉaj kiel la koncernaj artikoloj en la bulgara. Por tio mi elektis 30 artikolojn per la funkcio “hazarda paĝo”. La rezulto de mia komparo: koncernaj artikoloj en la bulgara tute ne ekzistis.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-23 14:17
Respondo al  Grigorii Arosev

E-V estas multe pli granda kaj enhavoriĉa ol la latina vikipedio, kiun mi ofte legas. Ĝi estas pli enhavoriĉa ol la galega kaj asturia vikipedioj kaj ŝajnas al mi egale riĉa al moderna greka kaj kataluna vikipedioj. Tiujn vikipediojn mi konas kaj uzas, la latinan ofte. Evidente ĝi ne egalas grandajn lingvojn. Mi verkis artikolojn pri originala serio Star Trek, ĉar estas mia hobio. En anglalingva vikipedio estas miloj da artikoloj pri aliaj televiserioj verkitaj de siaj ŝatantoj. En la latina ne estas pri multaj televidserioj, sed, kurioze estas pli da artikoloj pri pornografiaj aktorinoj ol en la esperanta. Multaj grublemaj esperantistoj volas ke E-V estu pli serioza, grava kaj enhavoplena ol germana vikipedio. Certe, kiam estos pli da esperantistoj ol germanparolantoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roberto da Silva Ribeiro
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-01-23 15:03

Ĉe mia uzado de vikipediaj artikoloj mi regule konstatas, ke la E-versio de ĝeneralaj artikoloj ofte ne helpas: skeletecaj klarigoj du-triliniaj. Mi ne memoras eĉ unu fojon, ke mi povis uzi la E-version de ĝenerala artikolo

Tamen ĉe specifa esperantaĵo aŭ esperantisto la E-vikipedio atendeble montriĝas tre helpa kaj klare superas ĉiujn aliajn versiojn: nesubtaksenda helpo al ni esperantistoj.

Unu kampo, en kiu la E-vikipedio povus kontribui per sia nura ekzisto, estas terminologio: eblas trovi ĉi tie grandan kvanton da terminoj, kiujn bezonas sed pri kiuj malcertas la uzanto. Bedaŭrinde, en tiu kampo la E-vikipedio montriĝas nefidinda: la nura fakto, ke certa termino aperas en la E-vikipedio neniel pruvas, ke tiu termino estas trafa kaj uzinda. Eble la termino estas eĉ brile trafa… sed ofte la uzanto ne povas distingi trafon disde maltrafo kaj, sekve, ofte prudente ne uzas la terminon.

Plia malbonaĵo de la E-vikipedio estas lingva kvalito: eraroj abundas. Jes, mi scias, ke oni povas korekti lingvajn erarojn. Jes, mi foje korektis lingvajn erarojn. Tamen la eraroj estas ne nur gramatikaj sed ankaŭ (ĉefe?) stilaj. Foje ne eblas nur korekti: necesus reverki. Kaj tion oni ne povas fari rapide kvazaŭ preterpase. Troo da tempo por tiomo da misoj.

Ĉi ĉio estas nek laŭdo nek mallaŭdo de la E-vikipedio (aŭ eble kaj kaj?), sed nura konstato de la situacio.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-23 16:53

Nacilingvaj versioj de vikipedio estas lingve perfektaj, ĉiuj nacilingvaj vikipedioj estas verkitaj de literaturistoj. Neniam okazas en ili infanaj eraroj… Stulteco. Nacilingvaj versioj estas lingve fuŝaj. Oftege kiam mi legas portugallingvan artikolon mi devas korekti gramatikaĵojn. Artikoloj de vikipedio ne estas literaturaĵoj, ĝi ne estu verkita de akademianoj. Jes ja, mi scias ke multaj legantoj de LF deziras ke nur duono de akademianoj verku en Esperanto per perfekta lingvaĵo kaj alia duono de Akademio kontrolu la tekstojn, sed…

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-01-23 18:13

Sensencaj ironioj ne helpas al diskuto.

Memevidente ankaŭ nacilingvaj artikoloj enhavas gramatikajn kaj stilajn erarojn kaj malglataĵojn. Kaj? Ĉu tio iel senkulpigas la erarojn de la E-versio? Tamen, laŭ mia persona sperto la lingva nivelo de nacilingvaj artikoloj estas, ĝenerale, signife pli alta ol tiu de esperantaj artikoloj – verŝajne al tio kontribuas, ke esperantistoj kutime katastrofe regas la lingvon. Tio estas fakto, kiun nur ĝisostuloj kapablus nei.

> Artikoloj de vikipedio ne estas literaturaĵoj, ĝi ne estu verkita de akademianoj

Laŭ mia scio neniu volis nek volas, ke la artikoloj de vikipedio, en kiu ajn lingvo, estas aŭ estu literaturaĵoj.

> mi scias ke multaj legantoj de LF deziras ke nur duono de akademianoj verku en Esperanto per perfekta lingvaĵo

De kie venas tiu via ŝajne firma scio? Kredeble oni volas havi ĝustan lingvaĵon, ne la kutiman fatrason – memkomprenebla kaj akceptebla deziro. Tio ne signifas akcepti nur perfektecon. Cetere, se nur akademianoj verkus la vikipediajn artikolojn en Esperanto, ankaŭ tio ne nepre altigus la nivelon. Akademianoj ofte estas (mi estu diplomatia) lingve ne tute perfektaj. Krome, regado de gramatiko ne aŭtomate implicas regadon de stilo: oni povas esti perfekta gramatikisto sed mizera romanisto.

ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe
2021-01-24 23:32

dua trafo per la funkcio ‘hazarda artikolo’:

(12076) 1998 FT70

(12076) 1998 FT70 estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 20-an de marto 1998 en la kadro de la kampanjo Lincoln Near-Earth Asteroid Research (LINEAR) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

https://eo.wikipedia.org/wiki/(12076)_1998_FT70

el la kategorio ‘asteroidoj de la ĉefa zono’ kun 25677 artikoloj.