Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Jam pli ol 140 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

Jam pli ol 140 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

de Redakcio Laste modifita: 2011-01-25 20:36
Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la tuta Vikipedio-projekto (en la 15-a de januaro), la Esperanto-Vikipedio atingis 140.000 artikolojn, vespere de la 18-a. Nuntempe "nia" versio de la vaste konata internacia projekto enhavas sume pli ol 30 milionojn da vortoj - ĝi estas simile granda kiel multvolumaj paperaj enciklopedioj. Ĝi aktuale okupas laŭ la nombro de artikoloj lokon 26 kompare kun alilingvaj versioj de Vikipedio.

Antaŭ la tempo de interreto kaj rapida internacia kunlaboro oni simple ne povis revi en Esperantujo pri tia projekto - tiel granda kaj kreskanta en tiel mallonga tempo: Vikipedio en Esperanto.

Ĉiuhore okazas proksimume 15.000 vizitoj al paĝo de la Esperanto-Vikipedio; per tio Esperanto okupas lokon 38 en komparo kun aliaj lingvoj. Eble duono el la vizitoj estas de robotoj, sed la alia duono supozeble estas de homoj. Oni do relative ofte konsultas Vikipedion.

Kelkfoje oni legas kritikon pri Vikipedio - ke ĝi estas erara, nefidinda aŭ nekompleta. Eble la oficiala kromnomo de ĝi konfuzas legantojn: Tekstas "libera enciklopedio", sed fakte ankoraŭ temas pri "libera projekto por krei enciklopedion". Iusence ĉe Vikipedio oni rajtas enrigardi la slipojn de la redaktantaro, jam longe antaŭ la finpretiĝo.

Skribi, ke en Vikipedio io estas malĝusta aŭ mankhava estas agi simile kiel homo, kiu kritikas, ke konstruata domo havas nek fenestrojn nek tegmenton. Dum Vikipedio estas ankoraŭ redaktata, oni rajtas jam uzi ĝin - sed je propra risko. Oni eble povas provi  ekloĝi en konstruata domo - sed bv. ne plendi, ke ankoraŭ envenas vento kaj  pluvo. "Interreto 2.0" funkcias laŭ aliaj manieroj ol "Interreto 1.0" kaj la  papera libromondo; indas konsideri tion.

Multe pli granda ol la esperantlingva Vikipedio (kaj laŭ enhavaj kriterioj supozeble pli bona) estas la aŭtomata traduko de la angla Vikipedio en Esperanton, kiun preparis la dana entrepreno GrammarSoft gvidata de Eckhard Bick. Ĉe WikiTrans eblas serĉi en pli ol tri milionoj da artikoloj maŝine tradukitaj - kun lingva nivelo certe ne jam perfekta, sed kun kutime bone komprenebla enhavo.

La artikoloj de WikiTrans taŭgas ankaŭ kiel bazo por kreado de artikoloj en la aktuala Vikipedio, se oni volas ĉerpi almenaŭ parton de la enhavo el la angla Vikipedio. Se vi volas kunlabori en la granda libera Esperanto-enciklopedio - jen eble bona komenco. Pliaj informoj troviĝas sur la bonveniga paĝo Bonvenon al la Vikipedio.

Krome mi ŝatas subteni la ideon, ke oni povos iam krei artikolojn en Vikipedio tiel facile, kiel oni tradukas frazojn en la multlingva frazaro Tatoeba, kun elektebla originala versio supre kaj traduk-fenestro sube. (Verŝajne necesus lokigi tian tradukejon en alia loko ol Vikipedio; oni poste transportos la pretan artikolon al Vikipedio mem.)

Ni eble sukcesos postkuri la aliajn lingvojn, se ni tradukados kun helpo de aŭtomato, dum en ili oni verkadas - sed verŝajne kun la malgranda nuna Esperanto-parolantaro ne, se ni insistas pri memverkado. Kiu estas malgranda, tiu devas elpensi trukojn por tamen sukcesi konkurenci kun la aliaj. Kaj ni ja sukcesos krei ion pli ampleksan, se iam ni ankoraŭ pli tradukos kaj transprenos el multaj lingvoj kaj kulturoj.

Eble la principo "KISS" estas bona, "Keep It Simple and Stupid" (tenu ĝin simpla kaj stulta). Aktuale Vikipedio estas komplika, dum Tatoeba sekvas la "KISS"-principon. Sekve Vikipedio plu kreskis per 10 mil artikoloj en ĉ. 8 monatoj, dum Tatoeba eksaltis de mil al 60 mil frazoj ene de 6 monatoj (ankoraŭ sen helpo de tradukaŭtomato, cetere).

La venonta mejloŝtono de la artikolnombro estos 150.000. Dum la pasinta jaro oni bezonis 230 tagojn por krei dekmilon da novaj artikoloj - se daŭros tiel, la jubileo estos atendebla ĉirkaŭ la 5-a de septembro 2011. Almenaŭ tiuj, kiuj ŝatas Vikipedion, prefere jam nun pripensu kiel krei informkampanjon lige al tio - ene de Esperantujo por allogi pli da kunlaborantoj kaj ekstere por atentigi pri Esperanto kaj ties ebloj.

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand 

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-01-21 22:32
Mi pledas por pli da kvalito kaj malpli da kvanto.
Vershajne chiuj 140 000 artikoloj urghe bezonas prilaboron, plibonigon, kompletigon, korektadon, reviziadon.
Lu
Lu diras:
2011-01-22 11:54
Bone estas pledi, pli bone estas kontribui - laŭ ĉies elekto aŭ rilate al kvalito aŭ rilate al kvanto (sed certe en baza kvalito).
esperanto
esperanto diras:
2011-01-22 17:33
(Re)legu mian mesaghon Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2011-01-19 00:26
kaj vi komprenos, kial ne plu eblas al mi kunlabori en Vikipedio.
Eble vi povos helpi solvi la nodon.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-23 00:06
Jen ekzemplo de utila Vikipedio-artikolo, char ghi entenas taugajn informojn pri iom speciala temo, kiuj estas malfacile troveblaj aliloke ene de kurta tempo.

http://en.wikipedia.org/wiki/Jasenovac_concentration_camp
http://de.wikipedia.org/wiki/KZ_Jasenovac


Karakterize, ke pri tia temo ne trovighas Eo-versio. Shajnas, ke la e-istoj evitas tiajn temojn.
uzs980
uzs980 diras:
2012-06-23 19:32
Rigardu ĉe

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Naziaj_koncentrejoj

kaj eltrovu, ke ja ekzistas pluraj artikoloj pri naziaj koncentrejoj. Plej elstara artikolo laŭ mia opinio estas

http://eo.wikipedia.org/wiki/Koncentrejo_Mauthausen-Gusen
simono
simono diras:
2012-06-23 20:27
Ne havas sencon prezenti ion ajn al Andy, kio ne kongruas kun liaj argemuntojn. Li simple ignoras tion.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-23 23:06
Mi ne scias kion vi volas. La Esperanta versio che Jasenovac mankas. Estu tiom honesta kaj agnosku tiun fakton, kaj mankon. Chio alia, t.e. kio estas che aliaj koncenterjoj, ekzemple Mauthausen, dume ne interesas min. Mi skribis pri Jasenovac.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-23 22:27
Alia frapa ekzemplo de malserioza Vikipedio-artikolo, kiu imprese ilustras la ekstreman suprajhan karakteron de Vikipedio, estas tiu chi:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ilona_Koutny

Despli neserioza, char che Ilona Koutny temas pri eminenta aganto de la Eo-movado, kun grava funkcio en universitataj kaj instruistaj medioj. Do, la neglekto de la prezento de shiaj fakaj agado kaj meritoj estas grava manko. Nura referencado al iu bibliografio ne sufichas.

Por ricevi realan impreson kaj bildon pri shia profesia funkciado, necesus almenau referenci al jena pagho:
http://www.hung.amu.edu.pl/index_pliki/Page390.htm

Pri AIS mi ne komentas. Lau mi, tio estas neserioza afero, kaj seriozaj sciencistoj, kiuj estas ligitaj kun AIS, povas riski esti konsiderataj kiel neseriozaj.
simono
simono diras:
2011-08-28 12:52
Nu, antaŭ kelkaj monatoj mi fakte komencis kontribui. Sed la plejmulto de tio, kion mi enmetis, estis aŭ forviŝita aŭ fuŝita de iu idioto A----90 kaj kunuloj. Por ĉiu sanmensa kaj helpema administranto aŭ revizianto estas po unu atakema fuŝanta idioto, kiu tuj pretas ruinigi onian laboron.

Jen mallonga kroniko:

================================

Unue mi havis problemon afiŝi mian propran foton en mia propra paĝo ĉe Vikipedio. (Mi ne sufiĉe rapide kapablis malĉifri la metodon almeti liberan kopirajton.) Oni tuj minacis forigi la foton, ĉar evidente iu "Pejno Simono" havas la kopirajton pri ĝi kaj ne mi.

Due, ĉiuj tradukoj, kiujn mi afiŝis, estis tuj forigitaj - ĉar iu afiŝinta nekonata "Pejno Simono" unue pruvi, ke li entute estas "Pejno Simono", kaj aldone kaj samtempe(!) pruvu, ke li ricevis kopirajton de la aŭtenta "Pejno Simono" afiŝi ties propraĵon.

Trie, iu plenidioto A----90 alskribis Monaton, por kontroli, ĉu Monato permesis al mi afiŝi ion, kio en vero neniam ajn estis publikigita fare de Monato. Ne estis eble antaŭe klarigi tion al A----90, ĉar li apenaŭ kapablis aŭ kompreni aŭ skribi Esperanton, kaj aldone, ĉiu iomete pli komplika afero evidente plene superŝarĝis liajn mensajn kapablojn. Mi petis iun el la kunlegantaron klarigi la aferon en la Itala, sed bedaŭrinde neniu scipovanta la Italan ĉeestis.

Kvare, oni ne akceptas laŭnorman HTML-kodadon. Oni nepre uzu lernotan Vikipedian lingvon - fakte Eo-version de Vikipedia lingvo, kiu estas apenaŭ dokumentita. Parte oni devas legi la Anglajn priskribojn por klopodi diveni, kiel la Eo-versio supozeble funkciu.

Kvine, mi ne korektu lingvaĵon - ekz. de "Eksteraj ligiloj" al "Ligiloj eksteren". Aliflanke, oni - fakte denove la idioto A----90 - tuj komencis entuziasme miskorekti miajn tekstojn.

Sese, mi ne uzu koloron - ekz. "kursiva, griza" - por marki flankajn - ne nepre legendajn - komentaĵojn. Aŭ same ne "verda" por marki citaĵojn - ekz tradukon de "Revon havas mi", aŭ la funebran paroladon de Spencer pri sia fratino "Diana" aŭ poeziaĵoj ĉe Goethe, Lafonteno aŭ William Blake. Unue oni postulis, ke mi uzu nur tre specifan formuladon por kolorigi - tiun mi tuj ĉie aplikis - sed tuj post miaj teĥnikaj korektaĵoj oni decidis malpermesi tute ĝenerale mian uzadon kaj elĵetis miajn ŝanĝojn ĉi-rilate.

Sepe, mi tute ne enmetu poemojn - ili estu en Vikifontaro - cetere, ĝuste tiu estas difekta. Cetere, ankaŭ preskaŭ plene nekonata inter E-istoj. Intertempe mi mem remalfaris ĉiujn la malfarojn de A----90 kaj la poemoj restas. Alia administranto permesis tion.

Oke, oni forigis bildon de ĉielarko rilatanta al la kanto "Ie trans ĉielarko", pro tio, ke "ĝi ne rilatas al la temo". Denove iu fuŝulo forviŝis ĝin. Evidente mi remetis.

Naŭe, mi ne uzu centritan dinamikon ligilon - nome ŝablono "Pejnejo" - por kvazaŭ nur en unu centra loko difini ligilon al iuj miaj retpaĝoj. Fakte mi volis enmeti tiun, ĉar aliaj Vikipediistoj jam sufiĉe ofte ligis al mi, uzante ne plu aktualan adreson. Cetere, unu administranto helpis min pretigi la ŝablonon. Mi poste ĉie en la Vikio substituis ĝin al la difektaj ligiloj "mien". Tuj poste la idioto A----90 komencis malfari ĉiujn miajn tiajn uzojn, remetante rektajn adresojn. Sed lastinstance, tiun batalon mi gajnis kaj la ŝablono nun rajtas resti.

Deke - nu - mi certe jam forgesis almenaŭ kvinon da pliaj tiaj kazoj.

================================

Fakte, mi bezonis pli da tempo batali kontraŭ tiu plenidioto A----90 kaj kunuloj, kaj resanigi ties miskorektaĵojn kaj forviŝojn, ol por verki novajn artikolojn aŭ eĉ nur korekti aŭ plibonigi tiujn de aliaj.

Pro tio troviĝas nur unu sola vere menciinda artikolo de mi en Vikipedio - nome "Literofteco". Tiun mi - sufiĉe strange - povis produkti en optimaj kondiĉoj. Eĉ aldonis pluraj aliaj utilajn kompletigojn - estiĝas vere komunaŭtora afero. Hodiaŭ restas por mi nur la simpla sed senĉesa tasko "defendi" miajn grizigojn de kelkaj flankaj alineoj. (Denove kontraŭ la idioto A----90.)

Mesaĝinte intertempe kun PP de Monato, mi sciiĝis, ke li suferis la precize samajn problemojn en la E-sekcio. Idiotoj kvazaŭ dum nur kvin sekundoj fuŝas la plurhoran laboron de kompetentuloj. Pro tio li jam antaŭ jaroj rezignis plu kontribui. Aldone, ekzistas kopirajta problemo. La organizaĵo "Wikipedia" postulas la rajton nepagante vendi ĉiujn kontribuaĵojn. Monato disdonas permeson nur nekomerccele citi siajn tekstojn.

Do nun ankaŭ mi rezignas pri la E-sekcio de la tuta afero. Valoras nek la penon, nek la Pejnon. Laborĉirkaŭaĵo duone plena je agresemaj idiotoj prefere restu de mi sufiĉe aparta kaj sola nur por si.

Cetere, mi komencis mian Vikipediadon ne en la E-Vikio, sed en la Angla Vikio. Ekz. mi metis kelkajn korektaĵojn kaj aldonaĵojn en "Satellite television". Neniu problemo.
simono
simono diras:
2011-08-28 16:25
Unu eron mi forgesis.

Mi volis afiŝi la Proverbaron Esperanton de Z. laŭ tre speciala aranĝo. Temas pri metodo serĉi specifan proverbon, se oni nur difuze memoras, ke temis iel pri fiŝoj aŭ simile.

Tuj greĝiĝis la idiota frakcio por malebligi mian afiŝon. Ĝi estus plene superflua. Oni havis jam artikolo pri la Proverbaro Esperanta. En vero, ili tute ne komprenis la avantaĝon de la "nova" aranĝo.

Feliĉe iu de la sanmensula frakcio ekkonis la avantaĝon de mia aranĝo kaj mi povis enmeti ĝin. Pli poste plia sanmensulo eĉ pretigis ŝablonon "A, B, C ... Z" por komfortege aliri la aranĝon. Nun tiu ĉi ŝablono troviĝas en ĉiu artikolo rilate al proverboj, kie tio estas senchava.

Kiel dirite, duone kompetentuloj, duone idiotoj.

Verŝajne la sama "rejŝo" validas pri la kvalitoj de la enhavoj.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-08-28 16:27
El via rakonto sekvas ke evidente vi ne kapablas labori skipe, sekvante la regulojn de la jam kreita strukturo, aŭ utiligante la jam ekzistantajn kanalojn por ŝanĝi tion, kion vi ne ŝatas. Mi sugestas ke vi kreu vian propran Pejnopedion. Tiel vi ne havos problemojn se vi laboras tute sola.

En la angla Vikipedio vi ne havis problemojn. Memkompreneble, ĉar viaj kontribuoj tie tute sekvas la regulojn; ekzemple, neniu verdkolora frazo aperas en la artikolo pri satelita televido, kaj vi ne aldonas tekstojn aŭ bildojn pri kies kopirajtoj povas ekzisti duboj. Se vi volas minusvalorigi la esperantan version, kompare al la angla, vi devus utiligi pli lertajn argumentojn.
simono
simono diras:
2011-08-28 16:55
Fakte mi sekvis ĉiujn "regulojn". Kaj cetere, la ŝablono "Citaĵo" unue ne ekzistis, kiam mi agadis, due administranto fakte transportis la ŝablonon de la Angla Vikio al la Esperanta Vikio kaj funkciigis ĝin. Kaj kio poste? Fulmotondro! La de mi ofte citita idioto - mi ne plu ripetu la nomon - ene de minutoj tuj difektis la novan ŝablonon! Nekredeble! Do ne rakontu al mi ion ajn pri reguloj.

Alivorte, plu mankis stukturo por citaĵoj ĉi-specaj. Ĝi ekzistas nur en la Angla sekcio - fakte duoble - por mallongaj citaĵoj kaj por pluralineaj citaĵoj. Do ne publikigu iujn ferakontoj tie ĉi.

"Strukturo" por "flankaj malĉefaj komentoj" tute ne ekzistas, nek E-e, nek Angle. Sed oni ofte bezonas ion tian.

Kiel "skipe" mi kapablas agi, vi povas vidi en la artikolo "Literofteco".

Tja! Kion diri? Denove jen leganto, kiu legis mian afiŝon nur one por tuj laŭte, sed des pli malharmonie, trumpeti. Fakte, jen la tipa speco de Vikipediistoj, pri kiuj mi plendas.

Kaj la problemo ne estis la kopirajtoj de bildoj - jen nur flanka amuzaĵo - la problemo estis pri la kopirajtoj de tekstoj.

Denove, mi konstatas, ke vi nur one kaj tro haste legis por tiam des pli tuje distrumpeti.

Mi petas vin pli atente legi antaŭ ol ekskribi.

Mi eble aldonu, ke la menciita bonulo estas jam bone konata pro tro rapida, senpripensa, kaj fuŝa ŝanĝemo. Ankaŭ aliaj plendas, ne nur mi. Aldone li ne sufiĉe kapablas pri Esperanto por diskuti ion. Ankaŭ tio estas bone konata. Oni jam private kvazaŭ pardonpetis pro li. Bedaŭrinde, li ne estas sola. Agas pluraj tiel tie.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-28 19:30
Sciante kiuj "autoroj" partoprenas en tiu Vikipedio, oni eble devus bapti ghin Idiotopedio au Kretenopedio.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-28 19:43
faktas mankis R - mi korektis ghin por ke oni mem ne estu apartenigita al idiotoj kaj kretenoj far idiotoj kaj kretenoj, char oni mem ne rimarkas erarojn :-).
simono
simono diras:
2011-08-29 10:07
Fakte mi estas Sud-Anglo. En mia regiono la sono "R" - kia ajn - tute ne ekzistas. Por la Francoj kaj Germanoj mi kutimas substitue iomete gargari. Tamen en Esperanto mia sen-R-eco estas vera embaraso pro ĝia ofteco. Do tekste estas jam mirindaĵo, ke mi entute scias, kien enmeti iujn R-ojn. :)
esperanto
esperanto diras:
2011-08-29 13:50
Interese. Ke Eo ne taugas por angloj, mi sciis jam delonge... :-))(

PS Mi simple kredis, ke pro rapida tajpado forfalis r kaj estus konsiderinta MIN idioto, se mi ne estus rimarkinta kaj korektinta ghin, sen voli esti pedanto.
simono
simono diras:
2011-08-29 20:33
Ne, ne. La sengargara misliterumo estis pure mia. :)

Cetere, en la lernejo mia Angla instruisto pri la Franca klarigis al mi iam, ke mi neniam ajn - laŭ lia profesia takso - tute certe - NENIAM AJN - kapablos paroli fremdan lingvon. :)
Jorge
Jorge diras:
2011-01-22 15:49
Ne ĉiuj 140.000 urĝe bezonas tion. Sed eble jes la plimulto el ili.
Filarete
Filarete diras:
2011-01-23 23:58
La neceso kontribui al Wikipedia ne plu estas pridemandinda. Oni ŝatas ĝin aŭ ne, sed Wikipedia nun apartenas al la mondo. Ne ĉar Wikipedia estas utila, facila aŭ enhavoriĉa, sed ĉar kiam oni serĉas ion en google, la wikipedia paĝoj aperas inter la unuaj listigitaj rezultoj. Plej multaj studentoj komencas iun ajn esploron en interreto, do en Wikipedia. Kiam iu temo ne estas pritraktata de Wikipedia, multaj el ili konsideras ke ĝi tute ne ekzistas aŭ ke nenio estas trovebla pri la temo. Pro tio, ŝajnas al mi ke necesas, se oni emas, ne nur kontribui al Wikipedia sed ankaŭ aldoni bibliografiojn kiuj plu-sendos la leganton al pliprofondigo en normala biblioteko.
Antaŭ kelka tempo mi pensis, nu bone almenaŭ unufoje monate mi povus, laŭ mia konpetenco, kontribui al la esperanta Wikipedia. Ne ĉar mi persone uzas Wikipedia sed ĉar ĝi estas neevitebla klerigilo. Mi do redaktis artikolon sufiĉe longa. Pri la elektita temo, ekzistas artikoloj en 7 lingvoj kaj la esperanta estas nun la plej detala. Ke oni ne povas trovi ĝin pere de la serĉilo estas alia afero : Wikipedia ankoraŭ ne kapablas organiziĝi kun omonimoj. En la angla versio, la disambiguation funkcias, sed ne en la esperanta.
Sed post kiam mi decidis pri tiu aperritmo, mi momente pripensis. Ne sufiĉas simple traduki artikoleton kiun oni verkis en alia lingvo. Jam la formato enciklopedia estas tre specifa, des pli la interreta artikolo. Sed temas ankaŭ pri la publiko. Kiam mi verkas en la angla, mi ne esprimas la samajn aferojn kiel verkante en la itala. Kaj se oni verkas en esperanto pri temo, eĉ kiu tute ne rilatas al esperanto, oni ne povas verki sammaniere kiel en aliaj lingvoj. Malsamas la lingvo, malsamas la publiko. Tio do postulas pli da tempo ol oni antaŭvidis. Mi iom sekve senkuraĝiĝis kaj la nuran okupon kiun mi nun havas en wikipedia estas korekti la lingvajn erarojn (ankaŭ la naciaj wikipediaj estas fuŝplenaj!) aŭ forigi la plej evidente stultajn kaj banalajn asertojn.
Nu bone, ni devos vivi kun Wikipedia. Estas fakto. Sed kio pri Wikitrans? Se mi estus malvenkita finvenkisto mi dirus ke Wikitrans estis inventita de la reganta usona komerca penso ne por imponi sian lingvon (tio jam efektiviĝis) sed nun por disvastigi sian pens-manieron.
Mi serĉis la saman temon pri kiu mi verkis la artikolon ĉe la e-a Wikitrans. Ĝi sendis min al la angla artikolo ne menciante ke ekzistas esperanta versio. Eĉ la maldekstra menuo kun la diversaj lingvoj malaperis. Aŭ la angla aŭ nenio! La ĉef-artikolo ne estas tradukita sed oni tradukis, kiu scias kial, iun ligitan sub-artikolon. En tiu, legeblas iu belega frazo : “kiam tiu fonto plusendis al la estanta en Londono sur prunto de Amsterdamo”. Kioestastio ??? Por kompreni, mi devis reiri al la angla, originala versio. Do kiom utilas traduko se oni devas koni la originalan lingvon por ĝi kompreni? Krome la artikolo estas tipe verkita kiel la ĉipaj kaj malmultekostaj usonaj stacidomaj enciklopedioj. Ĉu tiaspecan kulturon ni volas disvastigi? Ŝajnas al mi fundamenta demando.
Do estas eble pli bone ne konkuri en la Guinness Book of World Records de la Wikipedieroj sed oferti kvalitan enhavon, same kiel esperanto pretendas oferti kvalitan komunikadon.
simono
simono diras:
2011-08-28 16:00
La simpla respondo al tiu ĉi retorika demando estas - "Neniu".

La tradukkvalito estas praktike apenaŭ uzebla. Tiun propraĵon ĝi dividas kun ĉiuj aliaj komputilbazaj tradukiloj, ne temas pri specife Vikitransa problemo.

Ŝajnas, ke la origina plano estis aŭtomate aldoni la elmeton de Vikitrans en la Eo-Vikion. Feliĉe oni rezignis pri tio. Aliflanke, mi trovis artikolojn pri matematikaj temoj, kiuj tute evidente venis el tia tradukilo. Ĝi enmetis eĉ plurajn paralelajn proponojn por traduki specifajn terminojn. La rezultoj estis praktike ne ripareblaj. Oni devus komplete reformuli. Unu tian artikolon mi riparis, ĉe duona mi rezignis ie meze de la teksto. Parton de la traduko iu alia jam estis forkomentinta kaj sekve ĝi estis por laiko ne plu videbla.

Mia antaŭulo pravis. La tuto ne estis plu riparebla. Ankaŭ li antaŭ mi rezignis.

La fanfaronado pri 150.000 artikoloj estas vere kompleta blufo. Multaj artikoloj entenas apenaŭ tekston kaj multaj estas nur pura fatraso.

Aldone tre ofte oni legas la etikedon "ĝermo". Alivorte, Vikipediistoj mem konscias pri la nesufiĉo de la artikolo.
Lu
Lu diras:
2011-08-03 11:59
Aktuale la vikipedio havas 149 726 artikolojn en Esperanto. Do post proksimume ses tagoj, eble en venonta mardo, vikipedio atingos 150.000 Esperanto-artikolojn.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-26 01:05
Bona ekzemplo por montri, ke la Vikipediistoj chefe blufas kaj ke la Esperanta Vikipedio grandparte estas blufo, estas la magreco de la artikolo pri Lapenna en la angla lingvo
http://en.wikipedia.org/wiki/Ivo_Lapenna

Kvankam Lapenna estis, kvankam je la fino pli kaj pli kontestata, vershajne la plej grava kaj eminenta persono de UEA (char sen li multaj aferoj en UEA ne ekzistus, de kiuj profitis la postlapennistoj).
Ech mankas versio en la kroata lingvo.

Oni ofte skribas al mi, ke mi hontu, char mi diris au skribis tion au jenon en Libera Folio au aliloke, kio ne plachis. Eble hontu foje tiuj, kiuj nur blufas, sed nenion (utilan) faras.
Filarete
Filarete diras:
2011-08-26 13:18
eble ili verkadas artikolojn? tage kaj nokte? El la 150000 artikoloj kiom da estas originalaj (almenaù home verkitaj) kaj kiom da el la Wikitrans?
Pri la temoj. Andy antauvidas planitan kulturkreadon en esperanto. Sed tio tute ne estas la funkcio de Wikipedia, kiu evoluas hazarde laù la placho de la unuopaj verkantoj. Do ili ne interesighas pri Lapenna sed eble verkis longegan ilustritan artikolon pri sia eta hejmvilagho!
esperanto
esperanto diras:
2011-08-26 14:18
shajnas ke via pritakso estas trafa. Sed mi dubas, chu ili verkas - au kapablas verki - longegan ilustritan artikolon pri io ajn.
La vikipediistoj lau mi nur blufas, ke ili havas 150'000 artikolojn. Ilin interesas nur kvanto, ne kvalito. Vikipedio estas nenio alia ol rimedo de la Eo-propagando. Estas la samaj, kiuj diras, ke en la mondo ekzistas milionoj da esperantistoj, kvankam en la plej granda kongreso oni devas ege klopodi, por ke almenau mil personoj aperau kaj se vi rigardas la nomlistojn vi vidas la nomojn de centoj da brazilanoj kaj japanoj, pri kiuj neniu scias, chu ili estas esperantistoj kaj chu ili reale partopenis la kongreson au chu temas pri simplaj turistoj.
Cetere al mi la vikipediistoj malpermesis la aliron al la redaktado en Vikipedio, ürecipe en mia propra biografio, vershajne char mi ne oficiale registrighis. Do, shanghojn mi ne plu povas fari, kaj do mi komplete haltigis mian kontribuadon tie (mi kontribuis en 1-2 artikoloj biografiaj, ekzemple mi faris ankau tiun de Walter Zelazny, ne pli), dum diversaj kaosuloj kaj fushuloj libere povas interveni en kiuj ajn artikoloj de Vikipedio. Tio estas Vikipedio. Sed kiel vi scias, la seriozaj homoj kaj la sciencistoj ne konsideras serioze tiun projekton.

Ankau la tuta UEA kaj entute la tuta Eo-movado estas en principo kaj ne nur en principo, sed en realeco giganta blufo, en kiu malgranda grupo da funckiuloj, ekde jardekoj temas chiam pri la samaj, kiuj el la vidpunkto de la plebo preskau estas sanktuloj, kiujn oni konstante intervjuas, aplaudas, admiras, adoras kaj laudegas, kvankam por Eo kaj por la asocio ili jam nenion plu faras, sentas sin hejme kiel en la vilagho kiun vi menciis en via interveno.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-26 19:21
Se la Esperanto-movado estu pli ol nura blufo, tiam lingvo devas esti pli ol nura blufo.

Kio finfine _estas_ lingvo, se ne nura blufo?
esperanto
esperanto diras:
2011-08-27 02:36
kara dana kolego, nun via komento komencas alpreni irrealan au surrealan formon, neniu povas kompreni vian teorion, lingvo ne povas esti blufo, ankau Esperanto ne. Kiu asertas ion tian, staras iomete "apud la shuoj".

Koncerne Eon, ne la lingvo estas blufo, sed ghia movado UEA-eska, kun chiuspecaj blufoj, perversaj troigoj kaj tordoj rezoluciaj, deklaraciaj, manifestaj ktp. Cetere, NENIO el tiuj rezolucioj efektivighis, sed restis pure platonaj (sed en la plej malbona senco). Sed shajnas, ke kelkaj homoj, kiuj produktis tiajn rezoluciojn, fartis sufiche bone au gaje... (sed mi dubas, chu mense ili fartis bone, char mankas racio en tiuj rezolucioj). Inter la plej elstaraj blufoj kaj tordoj apartenis la rezolucioj de la 72-a UK kaj la Manifesto de Prago. Ekzistas multaj aliaj rezolucioj, kiuj naskighis sub la regado kaj verkado de la tonkinistoj-korsettistoj-fettesistoj-linsistoj. La plimulto de tio grandparte perdis ajnan ligon al la realeco. Grandparton de tiuj rezolucioj oni povas forjheti en la rubajhujon, char temas pri pura blufo. Neniu plu povas serioze konsideri tiujn rezoluciojn, kaj lau mi ili pli damaghas ol helpas al la Eo-"propagando".

Kion oni eventuale povus fari por iel savi tiujn rezoluciojn kaj konservi sian propran vizaghon (por ne elmeti sin al la risko de plenplena ridindigho), estas cherpi la plej raciajn elementojn kaj fari resuman rezolucion, kiu funkcius kiel esenca dokumento de la chefaj ideoj de la Esperanto-movado. Do, oni tute ne devas krei novajn rezoluciojn, sed povas reutiligi la malnovajn, eventuale adaptante ilin al la aktualaj kondichoj.

Aparte elstare perversan ekzemplon de troiga formo reprezentas la Eo-movado de GDR (Germana Demokratia Respubliko), 1965-1991, kun siaj multnombraj rezolucioj, kie Esperanto en plej groteske fanatika maniero estis miksita kun la fumo kaj bruo kaj nebulo de la marksismo-leninismo, socialismo, antiimperiismo, anti-FRG-ismo k.s. UEA malrekte au rekte aprobis tiujn farojn, sub la preteksto de la neutraleco, kvankam la GDRa Eo-movado estis chio alia ol neutrala, akceptinte en 1976 la GDR-an "Landan Asocion", kiu siaflanke sendiskute kaj senkondiche aprobis la politikon de SED, kion ghi regule kaj laute konfirmadis en sia bulteno der esperantist. (Mi chi tie ne diskutas, chu SED estis krima organizajho au ne.) Lige kun chio tio aperis multaj aliaj problemoj, kiujn mi provos ekspliki alian fojon, char tro longe kaj multe en unu fojo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-27 17:20
Kompreneble GDR estis krima organizaĵo kaj SED tiom pli. La krimecon de la tuta koncepto de ŝtato mildiĝas nur se neniu klaso havas monopolon de ĝia rego. La relativa krimeco de la Soveta reĝimo tamen estas sufiĉe malinteresa, same kiel hipotezoj pri eblaj metodoj dekrimigi ĝin, _nun kiam ĝi estas pli ol 20 jarojn abolita_.

Kio estus tiom alia en la rezolucioj se neniam ekzistus Sovetio? La malavantaĝo de totalisma reĝimo estas ke ĝi devas preni ĉion ajn serioze, ankaŭ tian blufon kiel la lingvon. En demokratia socio ĉiu mem elektas kion preni serioze, kaj se iuj volas deblufigi la lingvon, ili rajtas provi. Sed ĉu iu iam sukcesis?
Tonyo
Tonyo diras:
2011-08-28 16:41
Vi demandas: "El la 150000 artikoloj kiom da estas originalaj (almenaù home verkitaj) kaj kiom da el la Wikitrans?"
Dum iom da tempo, oni foje utiligis t.n. "robotojn", por krei artikolojn pli-malpli ŝablonajn, ekzemple pri astronomiaj bjektoj aŭ pri vilaĝoj en iu lando. Ne nur en la esperanta Vikipedio, sed ĉefe en alilingvaj. Pri tio mi jam verkis en "Libera Folio" antaŭ jam kvin jaroj: http://www.liberafolio.org/2006/barriovikipedio

Tio nun ne plu okazas en nia Vikipedio. Eĉ ne Wikitrans estas uzata por krei artikolojn. Oni foje utiligas ĝin, same kiel alia projekto Vikitradukilo (http://vikitraduko.saluton.dk ) por fari krudajn malnetojn, korektotajn antaŭ ol publikigo, sed la ĝenerala kvalito de ambaŭ tradukiloj ne estas sufiĉa por senpera publikigo.

Pri la temoj: vi pravas ke ĉiu kontribuanto estas libera krei siajn proprajn artikolojn. Mi komencis fari pli longan komenton pri tio, sed mi fakte rimarkas ke tiu estas tiom evidenta kaj simpla vero, ke mi ne kapablas aldoni iun utilan.
simono
simono diras:
2011-08-28 17:18
Tio ne kongruas kun la realo. Mi trovis matematikajn artikolojn, kiuj evidente venis el tradukilo.

Ekz. "Mediano". Jen la teksto antaŭ mia korektado:

"Maksimume duono la loĝantaro havi valoroj malpli ol la ''mediano'' kaj maksimume duono havi valoroj pli granda ol la mediano. Se ambaŭ grupoj enhavas malpli ol duonon da la loĝantaro, tiam iu ero el la loĝantaro estas akurate egala al la mediano."

Do ne disfanfaronu tie ĉi ferakontojn.

Eble ni vere bezonas artikolon en Monato - "Vikipedio sen mitoj". :)
simono
simono diras:
2011-08-28 18:21
Mi legis vian tiaman artikolon. Mi legis ankaŭ la komenton de Bertilo pri ĝi.

Verdire, min tute mirigas, ke Vikipediistoj kabeis. Min same ne mirigas, ke Vikipediistoj plu kabeas. Al la lastvica grupo mi mem jam apartenas.

La problemo estas la fuŝuloj tie. Do de kontribua vidpunkto, la problemo ne estas la mankanta kvalito de la ĝisnuna Vikipedio, la problemo estas la mankanta kvalito de la ĝisnunaj Vikipediistoj. Ili ne konas la fakon, ili ne regas la lingvon - sed arogas al si laŭplaĉe fuŝkorekti kaj fuŝforviŝi. Aldone ili fuŝdecidas kaj fuŝargumentas.

Aliflanke, estas Vikipediistoj, kiuj estas kompetentaj - mi pensis ĝuste pri Arno Lagrange, Pino, kaj aliaj. Sed ili kontraŭstaras same grandan frakcion de fuŝuloj. Jen la problemo. En tia laborĉirkaŭaĵo neniu ajn povas efektive labori - ĉu skipeme aŭ ne.

Jen mia rezigna mesaĝo:

==============================================

<b>Malbone kaj adiaŭ.</b>

Mi vidas, ke la afablaj vortoj venas ne de "A----90", sed de Pino. Do nek la unua nek la alia revizianto/administranto konscias iel ajn esti misagintaj. Ili lernis nenion.

Mi intertempe mesaĝis iomete pri la temo kunlaboro en Vikipedio kaj devis aŭdi, ke mi ne staras sola kun miaj spertoj. Jam antaŭ jaroj aliaj lingve kaj siafake sufiĉe sciantaj personoj rezignis pri ĉiu ajn kunlaboro tie ĉi. Jen tipa respondo. Mi citu:

<i>Bonvenon en la klubo! Mi forlasis Vikipedion antaŭ multaj jaroj pro la sama kialo. Kelkaj stultuloj arogas al si la rajton ade detrui la laboron de aliaj.</i>

Alivorte, temas ne pri escepta problemo, temas - kiel mi supozis - pri ĝenerala problemo.

Fakte, tiugrade senefikan labormedion mi dum mia tuta profesiado neniam ajn vidis. Mi jam hodiaŭ post nur kelkaj semajnoj investis pli da tempo reagi kontraŭ kelkaj arbitraj decidoj de reviziantoj kaj ties miskorektadoj, ol fakte verki aŭ ripari artikolojn. Bedaŭrinde la modela kunlaboro kun AL pri la artikolo Literofteco ne sufiĉas por kompensi tion kaj reĝustigi la balancilon.

Aldoniĝas la fakto, ke ekzemple Monato mem ne kontribuas, ĉar la organizaĵo Vikipedio planas eldoni - t.e. vendi - paperan version. Monataĵojn oni rajtas ĉie aliloke laŭplaĉe plentekste kopii kaj enretigi - kondiĉe nur, ke tio ne estu por komercaj celoj kaj ke oni nomu la fonton.

Do jen por mi la fino de ĉiu ajn miaflanke plia kunlaboro en la Esperanta Vikipedio.

Pejno Simono

--Pejno Simono 08:39, 24 Jul. 2011 (UTC)
simono
simono diras:
2011-08-28 18:41
Cetere, kiu volas amuziĝi, tiu povas legi "La Strig' kaj la Kato" de Edward Lear en la Vikipedio.

Evidente, nur kondiĉe ke iu idioto ne jam fuŝis la artikolon.
edmundo
edmundo diras:
2011-08-29 17:00
Eble oni devus diskuti la tradukon en la diskutopaĝo de Vikipedio, sed jen kelkaj komentoj:

* Ĉu eble estu "La Strigo kaj Kato" anstataŭ "La Strig' kaj la Kato", por ke la afero estu dirata kaj komprenata senpene?

* Laŭ mi ne sufiĉas "mielo ... kaj mono ... en Angla bileto kvinpunda". La originalo havas "volvitaj en". Sen tiu klarigo, kaj se oni ne jam konas la poemon, oni verŝajne komprenus "mono en formo de ...", aŭ oni tute ne komprenus, ĉar monbileto normale ne estas ujo.

* Gajni silabon per enŝovo de "ja" estas truko tro malnova. Tial, indas serĉi alternativon anstataŭ "vi ravas ja min, ja min, ja min", ĉu ne?

Tamen, mi ne diras, ke la traduko estas malbona, kaj mi ne pretendas, ke mi povus fari pli bonan. Cetere, mi ne konas alian Esperantan tradukon.
simono
simono diras:
2011-08-29 18:39
"Strig'" estas pro la ritmo. Fakte, kompare al la Angla orginalo mi iomete reguligis la ritmon. Same ĉe "Kok' Hinda" ktp.

La monbileta afero estas traduke vere iomete malpreciza. Sed la ritmo malfacile allasas pli vortoriĉan solvon.

Pri la "ja min" - tie ĉi en poemeto por infanoj - mi ne tute samopinias.

Sed mi tradukis la poemon iam ajn - eble en 1970, mi simple ne plu scias kiam. Mi ne vere planas reokupiĝi pri ĝi. Mi antaŭ kelkaj semajnoj simple en-Vikiigis ĝin.

Cetere, min ĝenas en mia traduko la vorto "ili". Ĝi stumbligas la ritmon.
simono
simono diras:
2011-08-30 11:38
Rigardu al http://www.bompa.org/

La tri Germanaj tradukoj estas ĉiuj vere senfine aĉaj.

La Franca traduko estas tre bona. Min ĝi tuj memorigas pri mia Esperanta versio. Oni kaptis kaj la ritmon, kaj la rimon en rimo, kaj la humuron.

Mi konstatas, ke mia Esperanta traduko estas definitive pli bona ol ĉiuj tri tieaj Germanaj tradukoj. Se jen vere la pintaj Germanlingvaj versioj, mi eble retraduku Germanen. :)
dennis
dennis diras:
2011-08-28 23:11

La diskutado pri la nuntempa stato de la esperanta versio de Vikipedio estas pozitiva kaj sproniga. En la kritikoj de Andreas Kuenzli, kaj speciale de Simon Pejno videblas kelkaj malfortaj flankoj de la Viki-Metodo por ek-enmeti artikolon, kaj tial nun Vikipedistoj certe lernos pli bone kiel forigi kelkajn el la problemoj menciitaj de Simon. Ni memoru, ke la spertoj de Simon ne estas tiel izolaj. Li mencias aliajn Esperantistojn kiuj havis similajn problemojn. Mi mem, kiam mi verketis pri mia propra projekto Lingvaj Festivaloj, spertis problemeton.

Tamen, ni memoru la vortojn de Lu Wunsch-Rolshoven, kiam li diras kaj substrekas, ke Vikipedio nun konstruatas; ghi ankorau ne sufiche finighas, ni diru, por vidi longajn kaj bonajn artikolojn chiuloke. Do, parto de la domo staras, sed restas multe da verkada laboro. Kaj en tiu domo estos multe da chambroj. Andreas, chu vi mem ne volas uzi vian vastan scion pri historio ghenerale kaj pri Esperanto-historio speciale por verki multajn el la mankantaj artikoloj? Eble tio ne interesas al vi, kaj mi komprenas, tamen, eble vi povas rekomendi aliajn Esperantistojn por tia tasko.

Legante la artikolon « La Strigo kaj la Kato » de Simon (chu ne?), mi konstatas, ke jen estas alia el la homoj kiuj kapablas verki la venontajn, bezonatajn, bonajn artikolojn. Lingve ghuante la komentojn de Simon en Libera Folio, mi konkludas, ke li povas esti verkanto de multaj elstaraj artikoloj en venontaj monatoj kaj jaroj. Ke ni ne perdu liajn valorajn kontribuojn!

Mi akceptas mense la kritikon de Andreas, ke la kvalito pli gravas ol la kvanto. Tamen, mi aldonos, ke la kvanto ankau havas sian rolon. Legu la komenton de Filarete, kiu prave diras, ke Vikipedio ighas la centro de la sercho-rezultoj de Guglo.

Ni citu la vortojn de Filarete: « La neceso kontribui al Wikipedia ne plu estas pridemandinda. Oni ŝatas ĝin aŭ ne, sed Wikipedia nun apartenas al la mondo. Ne ĉar Wikipedia estas utila, facila aŭ enhavoriĉa, sed ĉar kiam oni serĉas ion en google, la wikipedia paĝoj aperas inter la unuaj listigitaj rezultoj »

Chu ie tie estas rilato inter la altega kvanto de vizitantoj al Esperanto-Vikipedio chiuhore, je 15,000 vizitoj, (kvankam, lau Lu, la duono devenas eble de robotoj). Estas nekredeble, ke estas pli ol kvaron-miliono chiutage. Pli ol dek milionoj da vizitoj chiumonate! Al esperantaj paghoj? Al esperantaj paghoj!! Kio vere okazas? Tiaj nombroj bezonas trarigardon, analizon, komprenon – kaj sekvan strategion kun agoplano. Lu povas helpi, kaj chi rilate bonvenas kelkaj ideoj de Tonjo del Barrio. Parenteze, mi kredas ke la pri-interretajhaj kontribuoj de Tonjo estas inter la plej oportunaj en nia malgranda mondo de Esperantujo.

(Andreas, pardonu ke me laudas iomete, SED bonvolu bone prinoti, ke mi laudas specifajn rolojn, specifajn taskojn de specifaj homoj.)

Ni ne estu pesimista pri Vikipedio. Lau la vidpunkto de instruisto de Esperanto, kaj tio mi estas, estas multe da pedagogia oro en la vikipedia minejo. Mi jam komencis, dum la preparado de la projekto Esperanto-Insulo en Chinujo, fari eksperimentojn kun diversaj artikoloj de Vikipedio. Mi prenis tri studentojn: unu je alta nivelo, dua che meza nivelo kaj tria kiu lernis Esperanton nur 17 tagojn. La unuaj du, parenteze, estas Chinoj, kaj la tria estas el Vjetnamio.

Dum kelkaj tagoj, miaj tri gelernantoj devis legi kaj studi, ANTAU nia speciala, vespera leciono, du artikolojn kiujn mi mem elektis el Vikipedio. Ekzemple, unu artikolo pri Betoveno, alia pri la morto de John F. Kennedy, ktp. Poste, dum la eksperimenta leciono, mi starigis demandojn kaj paroligis la gelernantojn pri tiaj artikoloj. La eksperimento, lau mi, estis sufiche kontentiga, ke mi multe pli uzos tiun metodon por lingvo-instruado en Chinujo poste.

La artikoloj de Vikipedio kiujn mi uzas trovighas che la parto de Viki nomata ELSTARAJ ARTIKOLOJ, kaj LEGINDAJ ARTIKOLOJ. Estas pli ol ducent elstaraj artikoloj, kaj eble similnombraj, legindaj artikoloj. Vidu la elstarajn vikipediiajhojn che eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Elstaraj_artikoloj

Ghuste kiel mi diris por la Virtualaj Bibliotekoj de Esperanto, Vikipedio estas por esti UZATA de homoj kiel vi kaj mi, kaj tial ghi meritas pli da atento de la Esperantistoj. Ghis nun oni emfazas la merkatikan flankon de la afero. Tiu parto estas ankorau eble tro blufa. Tamen eble anstautau uzi tiun negativan vorton, pensu pri la longa listo de sensignifaj artikoloj kiel pri semoj au semetoj kiuj poste ekghermos kaj ighos pli maturaj, inforichaj kaj utiligeblaj legajhoj.

Amike,

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2011-08-29 00:07
Konstruatas, konstruatas....
tion oni diris jam antau jaroj kaj la samon oni diros ankorau post dek jaroj, kaze ke la Vikipedio ankorau ekzistos.

Laudadon en la vomado mi ghissate konas, kaj farighis ege alergia. Fakte, laudado tute ne interesas min.
simono
simono diras:
2011-08-29 12:29
Kiu amuziĝis pri "La Strig' kaj la Kato", tiu sendube amuziĝos pri "La Korvo kaj La Vulpo" en la artikolo "Lafonteno" - same en Vikipedio.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-29 13:55
Chio havas pozitivajn kaj negativajn flankojn. La Esperanta Vikipedio havas vershajne pli da negtativaj, dum la germana, angla, rusa pli da pozitivaj. La drasta diferenco estas, ke la Esperanta Vikipedio ekzistas, lau mia opinio, chefe por propagandi Esperanton, dum la angla, germana, rusa ne bezonas tion.
Kompreneble, ekzistas tro malmultaj kompetentaj kaj verkemaj e-istoj, kiuj povus plibonigi la Esperantan Vikipedion. Tio estas vershajne la chefa kauzo de ghia malforteco. Iuj artikoloj ja estas ankau tute utiligeblaj, chefe tiuj, kuj rilatas al la Eo-movado, ekzemple iuj statistikaj paghoj pri UEA au simile. Plej malfortaj aliflanke estas tiuj artikoloj, kiuj devus esti la Eo-versio de nacilingva artikolo, kiu teme havas neniun rilaton al Eo.
simono
simono diras:
2011-08-29 18:08
La problemo - laŭ mi - estas malpli la hodiaŭa stato de la Eo-Vikio. La problemo estas, ke, se iu komencas vere serioze okupiĝi pri la afero, tiu tuj alfrontas la idiotan frakcion de la Eo-Vikiistoj. Aliflanke, la kompetentuloj tie estas tiugrade helpemaj kaj afablaj, ke laŭ mia diagnozo tiom da afableco iam kaj iam jam limas al memrezigno. Alivorte, la idiota frakcio povas laŭplaĉe misagi - bedaŭrinde ĝuste tiujn eblojn liveras la sistemo Vikio - kaj la sanmensa frakcio ĉe tio apenaŭ protestas. Fakte, ĝi ne eĉ nur pipetas. Do ĉiu novalveninto devas preskaŭ sola alfronti iujn plene idiotajn, arbitrajn - kaj fakte sufiĉe agresemajn - agojn.

Ĉio, kion oni faras en la Eo-Vikio, estas nenecese pena kaj "monten". Apenaŭ io ajn ruliĝas facile kvazaŭ "valen". Kun tiom da bariloj kaj obstakloj mi persone en laborĉirkaŭaĵo ne plu volas devi kunekzisti. Devigas min ankaŭ nenio. Ĉu Esperanto postvivas mian morton aŭ ne, estas al mi, tute honeste, plene egale. Same pri la Eo-Vikio.

Vikie, ŝajnas, ke la idiotaro volas laŭpove resti inter si. Se hazarde iu kompetentulo alvenas - Oh My God! - jen kompetentulo! Kaj li parolas eĉ Esperanton! Kion ni faru? Kiel ni plej efike forigu tian ĝenaĵon? Jen ĉiuokaze la impreso, kiun mi gajnis.

Mi simple ne inklinas "lukti" pri ĉiu enhavo, ĉiu aranĝo, ĉiu HTML-a formulo, ĉiu ŝablono, ĉiu ligilo, ĉiu referencilo, ... Aldone, iuj tie evidente malamas la meton de ligiloj al la Angla Vikio. Ili prefere forviŝas ilin kaj ligas al ne ekzistantaj - fakte pro la temo neniam ajn ekzistontaj - paĝoj en la Eo-Vikio.

Finsume, mi enmetis sufiĉe da miaj aferoj, ĝustigis ligilojn al miaĵoj el la pasinto, ekzercis en la arto "pretigi Vikiaĵojn" kaj esploras ĉion, sufiĉe por klarigi al aliuloj pri la Vikia sistemo, se iuj hazarde sciemas pri tio.

Por mi - tio plene sufiĉas. "Donkiĥoto" ne estas mia dua nomo.

Por citi "Gojton" - ili leku mian postaĵon.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-29 18:29
Mi ŝanĝis la artikolon pri Fort Lauderdale kie mi loĝas. Iu forigis mian ŝanĝojn el la angla kaj el la germana artikoloj sed en Esperanto miaj ŝanĝoj restis. Mi aldonis informojn pri la malbona aŭtobusa servo ĉitie. La turisma oficejo ne ŝatis tion sed ĉar neniu tie scipovas Esperanton ili ne forigis mian aldonon.
simono
simono diras:
2011-08-29 20:00
Cetere, jen tipa situacio, kiun mi trafis.

Unue mi ligis per normalaj http-formuladoj al paĝoj en la Angla Vikio - temis pri Anglaj kaj Usonaj - ekster Britujo kaj Usono plene nekonataj - kantistoj kaj muzikaj produktistoj.

Oni tuj klarigis al mi, ke jen ne Viki-konforme, ĉar ekzistas pli eleganta formulado por tio. Bone, mi korektis ĉiujn ne-elegantajn formuladojn nun al la pli elegantaj mallongigaj formuladoj.

Tuj post miaj pli elegantaj kaj pli inter-Viki-konformaj reformuladoj funkciis - tio daŭris eble tutan horon - oni forviŝis miajn rezultojn kaj ligis interne al neekzistantaj paĝoj en la Eo-Vikio! La ne funkciantaj ligiloj nepre estu ruĝaj, por tio, ke ili montru, ke paĝoj mankas! Miaj funkciis - kaj sekve ne ruĝiĝis.

Post tio, mi kuiris solvon, kiu ligis al ambaŭ - do plene idiote - unue al nek ekzistnntaj nek ekzistontaj paĝoj en la Eo-Vikio, kaj due al la jam ekde jaroj ekzistantaj paĝoj en la Angla Vikio. Kaj ili aldone sufiĉe bele "ruĝiĝis" laŭpete.

Do nur centelcente ĉikanoj - de Alfo ĝis Omego. Plena malŝparo de onia tempo.
miklenn
miklenn diras:
2011-09-03 15:38
Bv. ne fieri pri artikoloj de la semajno, elstaraj artikoj aux similajxoj. Ili estas elektiataj gxuste de kiu? Simple rigardu iun el la Artikoloj de la semajno aux iun alian elstaran artikolon. Certe ni interkonsentas, ke Artikolo de la Semajno estas iel elstara, cxu? De tempo al tempo mi legas tiun. Ecx se deko da homoj prilaboris la artikolon, oni tamen trovas tajperarojn (! - ankaux en miaj tekstoj mi ne povas eviti cxiujn tajperarojn, sed dek homoj estu kapablaj forigi cxiun tajperaron el la Artikolo de la Semajno!), gramatikajn erarojn, stilajn strangajxojn, kaj kilometrojn longajn frazojn, kiuj estas gxuste personaj opinioj, sed neniam plenumas la postulon de Vikipedio pri neuxtrala rigardo.

Mi verkis gxuste unu (!) artikolon por la e-ta vikipedio, kaj la spertoj suficxis por kabeigi min. Kaj ne, mi ne povas "UZI" (majuskligo laux via modelo) vikipedion. Mi provas tion cxiusemajne plurfoje kaj cxiam denove konstatas, ke nek iu artikolo donas la necesajn informojn nek la lingvajxo estas imitinda.

Mi volonte diskutas kun vi pri la kvalitaj mankoj de la artikolo pri Beethoven, kiun vi menciis. Eble por la komenco suficxas la atentigo, ke la germana artikolo havas 62 fontindikojn, 23 indikojn pri literaturo kaj 9 biografiajn fontojn. La Esperanta - nulo!!!, sed kelkajn eksterajn ligilojn, el kiuj 1 estas E-lingva, 11 anglaj, el kiuj almenaux 1 estas ne plu funkcianta. Germanaj fontoj tute mankas, kvankam li estis - laux mia memoro - germano. Mi ankaux povus citi gramatike-stilan fusxajxon, kiu estas post la unua legado pli malpli bona Esperanto (por germano, kaj mi estas certa, ke la frazon verkis iu gxerman-lingvano), sed post detala esploro evidentigxas la eraroj.


simono
simono diras:
2011-09-03 17:43
Ŝajnas, ke - laŭ propra eldiro kaj laŭ la historio de la artikolo - la bazan tekston tradukis Usonano "Znusgy" (Tomaso Morgan) el la Angla en 2004. Ne estas klare, ĉu li ĉerpis de la tiama Angla Vikio aŭ de iu alia Angla teksto.

Evidente, se oni komparas la E-Vikian Bethovenon kun la artikoloj en la Angla, Germana aŭ Franca Vikioj - ho ve! - kia la Esperanta versio mizeras!
esperanto
esperanto diras:
2011-09-03 19:26
La nacilingva (ekzemple germana, angla) Vikipedio estas utiligebla nur kun limigoj kaj atento, ekzemple pri historio, literaturo k.s. Problemo estas, ke oni ne scias, kiuj estas la autoroj, do oni devas esti ege atenta kion oni kredu, char diversaj charlatanoj kaj diversspecaj fushuloj povas enmiksi sin.

La rusa Vikipedio tro forte bagateligas, lau mia impreso, la stalinismon kaj komunismon kaj tro sisteme sekvas la historiografiajn tradiciojn de la sovetia periodo. Nu, mi ne miras.
simono
simono diras:
2011-09-03 19:54
Sed via atentigo rilatas al tute ĝenerala problemo - nome la kredindeco de ĉio publikigata en Interreto. Ĝi ne estas vere Viki-specifa, ĉu? Nur okaze de Vikio oni supozeble pli klare - kvazaŭ unuloke - ekkonas kaj prikonsciiĝas la problemon.

Cetere, ankaŭ en la antaŭ-Interreta epoko oni ne estu kredinta ĉion, kion oni legis.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-03 20:42
Nature chio dependas de la kriterioj, atendoj kaj normoj. Miaj kriterioj kaj atendoj estas pli severaj, char mi bazighas je sciencaj verkoj. Sed eble por 90% au pli da konsumantoj sufichas, kio estas skribita en Vikipedio.

Mi ne kontestas, ke Vikipedio povas esti ankau utila. Tion mi ech plurfoje diris chi tie. Ofte oni trovas iun informon tre rapide, kio sen Vikipedio estus tre malfacila. Surbaze de tiu informo oni povas pluesplori, kaj ekzemple akiri iun libron che elektronika brokantejo. Tio estas revolucia.

Sed char iu ajn povas skribi en Vikipedio, oni devas sekve kalkuli la riskojn, kiujn la uzado de Vikipedio alportas. Oni povas diri, ke per la Vikipedio-"kulturo" vershajne a) la informiteco de la homaro kreskis, b) la scienca nivelo falis.
Komparu la situacion kun la konsumado de senpagaj taggazetoj en certaj landoj.

Estas tre konvene kopipejsti el Vikipedio kaj iomete adapti la tekston kaj ech aldoni aliajn fontindikojn. Kiu faras tion lerte, tiu ech ne estas malkovrita kaj kaptita...
simono
simono diras:
2011-09-04 14:20
Mi iomete cerbumas pri via frazo "... ĉar mi baziĝas je sciencoj verkoj". :)

Kion ajn ĝi signifu, "sciencaj verkoj" ne estas ĉiam sendispute "sciencaj" - tio estas kun signifo de la vorto "sciencaj" entenanta ankaŭ la ideon de objektiveco.

Sed vi eble pravas pri la diverslingvaj Vikioj. Sciate, jen ĉiu rajtas kontribui. Se iu skribas sensencaĵojn aŭ enmetas propagandaĵojn, nu, unue ili enas. Se iu alia pli poste trovos la misojn kaj reglatigos la aferon, nu, tio povas okazi kaj tio povas ne okazi. Se la temo ne estas tre populara, tia miso povas tradaŭri jarojn.

Mi emus tamen resumi, ke la mondo kun Vikioj estas pli bona loko ol sen Vikioj - almenaŭ priparolante la Vikiojn en la "ĉefaj" lingvoj. Sed, ekz. la Volapuka Vikio ne ŝajnas al mi havi multe da valoro ekster Volapukujo.

Evidente, Esperanto - eĉ kun 150 mil artikoloj - el kiuj multaj estas sufiĉe trukaj kaj mizeraj - ne vere apartenas al la grupo de valoraj Vikioj. Se entute, la E-Vikio valoras nur ene de la limoj de Esperantujo, do ene de iom pli granda Volapukujo.

Kaj ke ĝi valoras por instrui Esperanton - nu - eble. Sed kia grandega kaj peniga entrepreno - nur por pli bone povi per iom pli da konvena furaĝo instrui kvindekon da Ĉinoj!

Sed iel tio memorigas min pri la "propedeŭtika" valoro de Esperanto. Ĉiu, kiu jam nur duone sukcese lernis unuan fremdan lingvon, povos pli bone ataki la lernadon de dua. Kiugrade la lernado de la unua helpos al la lernado de la dua, tio dependas de la interparenceco de la du fremdaĵoj. Evidente, la Ĉina ne ege helpos lerni la Italan. Ĉi-okaze, Esperanto - tute hazarde - certe helpus. Sed la Franca aŭ Hispana ne malpli.

Kiel lastan acidaĵon mi eble menciu, ke la lingvaĵo ene de la E-Vikio estas en kelkaj artikoloj verdire sufiĉe Volapuka. Do mi tute honeste jam pro pluraj kialoj ne rekomendus senpripense enpoŝigi ion el la E-Vikio.

La vero estas tio, ke juveloj tie ne rekte abundas.
Filarete
Filarete diras:
2011-09-04 16:17
En septembro, la Volapuka Vikipedia nombris preskaŭ 120.000 artikolojn. Kun pli malpli 20 parolantoj en la mondo (verŝajne ili ĉiuj laboras nur por Vikipedia, eĉ ne dormas nek manĝas...) ili tion atingis, baldaŭ ili preterpasos la Sperantapük Vükiped... Kompreneble plej multaj el tiuj artikoloj estas nur du liniaj longaj sed tamen en la cifro-milito tio havas signifon. Do eble ni eliru statistikan sakstraton, ĉu ne? Kaj ni efektive pripensu kiel plibonigi la enhavon.
Vikipedia mem agnoskas ke en la ĝenerala Vikipedio nur 0.08 % el la artikoloj estas bonkvalitaj. Kiel ili atingis tiun statistikon, mi ne scias ; tamen interesa informo. Do se la esperanta Vikipedio enhavas 120 bonkvalitajn artikolojn, ĝi norme rangas. Eble esperantistoj ĉesu pensi ke ili povas fari pli multe kaj pli bone ol la aliaj kaj jam ion faru per siaj propraj fortoj.
Mi ne bone scias kiel funkcias interne la esperanta stabo (kaj ili malmulte partoprenas en la ĉi-tie diskuto) sed ĉu la 19 administrantoj (ne malmultaj tamen, pli ol la Volapük parolantoj) vere zorgas pri la ligoj, inter-rilatoj kaj indeksoj?
Sen iu ajn redaktado, kolektiva verko ne povas funkcii. Ĉu estus tiom malfacile havi aron da fakuloj kiuj postkontrolas la artikolojn? Se sistemo plusendas al iu aŭ alia fakulo ĉiun ĵus verkitan artikolon, fakulo ne bezonas pli ol 10 minutoj por iom tralegi, poluri la lingvaĵon, elviŝi la plej evidente netaŭgajn informojn, simple iom reverketi babilaĵojn en la stilo de enciklopedio. Ne estus mirinda progreso kompare kun la multnombraj belegaj artikoloj pri kiuj vi ĉiuj sonĝas, sed tamen la plejmulto aspektus almenaŭ dece. Jam io.
Nun estas dimanĉe kaj ni povas iom amuziĝi. Pri la neceso ke la administranta stabo iom pli zorgu la indeksoj. Indeksoj estas spino de kiu ajn enciklopedio. Mi hazarde rigardis la indekson "arkitektoj". Ĝi listigas 24 nomojn. Mi demandas min pri kio temas en la aliaj 150k artikoloj se nur 24 estas arkitektoj. Nu bone. Kelkaj eraroj ekz. Andrea del Verrochio arkitekto? Kiam ajn? Poste la listo entenas Albert Speer kaj ne Michelangelo, ĉu specifa estetika gusto de esperantistoj? Sed plej bela afero estas ke tiu best of best listo de plej gravaj arkitektoj laŭ la esperantaj vikipedistoj entenas .... Saif al-Islam Kadafi ?!?!?
Do belan dimanĉon al ĉiuj kaj iom da elementa hejma purigado antaŭ ol pensi pri nekredindaj 150k artikoloj!
esperanto
esperanto diras:
2011-09-05 02:26
Mi serchis la datojn de la UK 1909 - http://eo.wikipedia.org/wiki/UK_1909 - sed ne trovis ilin chi tie.

Finfine mi RAPIDE retrovis ilin - kia bizara grotesko - en mia propra Zamnehof-libro, feliche elektronike ankau traserchebla.

Do, kiun sencon havas tiaj Vikipedio-artikoloj, se la plej bazajn informojn oni tie ne trovas?

Nu, la vikipediistoj respondus vershajne: aldonu ilin mem.

Alia bizara grotesko estas, ke la koncerna artikolo estas tradukita nur en la italan lingvon, dum la kataluna kaj hispana lingvoj mankas.
Jorge
Jorge diras:
2011-09-05 16:16
Pri tio chi vi pravas: "aldonu ilin mem".

Kritiki estas facile, fari malfacile (Proverbaro Esperanta)
esperanto
esperanto diras:
2011-09-05 16:30
Por mi kaj krtiki kaj fari estas FACILE, sed la demando estas, chu mi VOLAS ion fari :-))))


Cetere laudinda shajnas al mi la faro de tiu chi pagho.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Honoraj_membroj_de_UEA

Chi tiu listo montras novan lumon sur la situacion de honoraj membroj, vivantaj kaj forpasintaj, kaj sur la listojn de alighintoj al UK.

Por kompari, alia interesa listo estas tiu chi, kiu kongruas grandparte kun la unua parto de la listo en la supre indikita pagho

http://www.uea.org/kiu/honoro.html

Min persone interesas chefe la parto de la forpasintaj honoraj membroj.

Necesus reprilabori chiujn biografiojn por elmontri kiuj tiuj homoj vere estis, ankau politike ktp. Nur post tia esploro eblus fari sociologiajn konkludojn pri la konsisteco de parto de la membraro de UEA, nome de ghia elito, en formo de homoraj membroj. Estas multaj el iamaj socialismaj landoj - ghuste la biografio de tiuj meritus pli altan atenton.
Ekzemple pri honoraj membroj kiel Detlev Blanke totale mankas en Vikipedio trakto de lia politika rolo inter 1970-1990 en la GDR-movado, kvazau oni volus komplete prisilenti au forvishi tiun aspekton de lia kariero. Cetere estas interese, ke la angla versio estas iom pli detala ol la germana. Do, tiajn misekvilibrojn necesus reekvilibri en estonteco, se Vikipedio volus havi ian shancon esti serioze konsiderata kiel pli malpli science utiliginda/ebla informplatformo.
dennis
dennis diras:
2011-09-04 10:01

Resumo (92 vortoj):

Estas pozitivaj kaj negativaj flankoj pri la esperanta Vikipedio. Pri tiu aserto preskau chiuj interkonsentus. Nuntempe, kvankam nia versio de Vikipedio ege rapide kreskas, nur esceptokaze legeblas elstaraj kaj utiligeblaj artikoloj. Spite al tio, lau mi, Vikipedio povas bone servi al ni Esperantistoj, kaj servi al ni NUN. Estas kelkaj kialoj pro kiuj la esperanta Vikipedio jam estas utila, kaj la chefa kialo rilatas, surprize, niajn lernokursojn de la lingvo Esperanto. Se ni kunligas kaj disvolvas la virtualan Esperanto-Bibliotekon kaj provas starigi universitat-nivelajn kursojn, ni havos aliajn motivigilojn por venontece sukcesigi Vikipedion.

Detaloj (1033 vortoj):

Mi bone akceptas la vidpunktojn de Andreas Kuenzli kaj Michael Lennartz. Preskau neniu esperanta vikipediajho estas sufiche rigore verkita por esti ilo en la manoj de universitataj esploristoj au ech en la manoj de bakalauraj studentoj. Mankas profundeco. Mankas originaleco. Mankas fontindikoj. Kiel Michael montras al ni: en la germana vikipedia artikolo pri Betoveno estas pli ol 60 fontindikoj, dum en la esperanta versio ne estas ech unu.

Tamen en antauaj rimarkoj de niaj komentantoj vidighas kelkaj praktikaj uzoj por Vikipedio. Unue, ni konsideru la vidpunkton de Filarete, ke vole nevole, Vikipedio ighas chiutagajho en nia nuntempa mondo, kaj en tia mondo Esperanto ankau havas sian rolon.

Due, por multaj Esperantistoj, Vikipedio estas shatokupo. Verkante, tradukante, publikigante artikolojn en Esperanto estas bona lingvo-ekzerco por la autoro, kaj iom post iam, se la artikolo pli kaj pli bonighas, la artikolo-enhavo estos utila ankau por ni uzantoj. Verki libron por la plejparto de Esperantistoj estas neatingebla laboro. Verki artikolon, aliflanke, estas farebla, kaj farante artikolojn, niaj Esperantistoj pli kaj pli bone regas la lingvon. Tio helpos la Esperanto-Movadojn.

Trie, spite al la iom negativa sinteno de kelkaj rilate Wikitrans kaj la propaganda valoro de Vikipedio, tia valoro probable ekzistas kaj tia tradukilo ege helpas krei kvanton, (kvankam eble ne kvaliton). Certe ne estus mia persona, prioritata celo por la verkado de Vikipedio, tamen, mi tute ne kontraustaras tiun kvantan alstrebon de multaj Esperantistoj, kaj mi deziras al ili bonan venton por siaj vortoshipoj.

Tamen ni ne tro fidu je la kontribua valoro de Wikitrans rilate la RELATIVAN strategian valoron de tiu tradukilo por nur ni, char se Esperanto povas uzi Wikitrans, aliaj konkurencaj lingvoj povas ankau utiligi similan tradukado-programon. Kial ne automate fari milionojn da artikoloj en Ido, en Volapuk, en Lojban, en Bolko (lingvo inventita de mi; ghi havas 26 vortojn kaj 2 verbojn! En tia lingvo, la artikolo pri Betoveno kaj tiu de Mozarto eble estus klonajhoj).

Plue, iu stranga, lingvemulo el la doktorighantaj koridoroj de MIT, Berkeley, Stanford au simila univeristato povus krei iaspecan lingvo-algoritmon por automate krei senfinan liston da planlingvoj kun siaj Vikipedioj kiuj listighos inter la dek plej oftaj lingvoj de tiu enciklopedio. Kompreneble Sinjoro Vikipedio haltigus tiajn gramatiko-leksikajn aventurojn.

La kvara uzo de Vikipedio estas tiu menciita de Andreas: artikoloj pri la Esperanto-movado, kaj mi krome dirus artikolojn pri Esperantologio kaj pri chio esperanta. Antau jardekoj estis provoj por verki esperantan enciklopedion, chu ne? Nun, tiu revo povas realighi per Vikipedio.

Certe estas aliaj praktikaj uzoj de Vikipedio kiujn ni malkovros au kiujn ni celkonscie kreos en venontaj jaroj, sed permesu al mi prezenti unu el la plej nuntempe praktikaj uzoj de la vikia artikolaro: tiu de legajhoj por lingvo-kursoj de Esperanto. Kiel mi diris aliloke, mi jam komencis utiligi vikipediajn artikolojn dum miaj kursoj de Esperanto en Chinujo. En nia programo de Esperanto-Insulo en januaro, ni utiligos ilin multe pli. Mi esperas, ke aliaj esperantaj instruistoj faros simile.

Por homoj kiuj ne estas profesiaj instruistoj de lingvoj, kaj mi dirus, ke la plejparto de la esperantaj instruantoj estas tiaj, la chefa afero de lingvo-lernado estas la konscia instruado kaj lernado de la kerna kaj periferia gramatiko. Tiu ideo estas falsa, kaj iu ajn kiu magistrighis au doktorighis pri lingvo-instruado au pri dualingva akirado diros tion al vi. Sukcesa, flua lingvo-lernado ne estas la parkera, konscia elekto kaj apliko de gramatikaj reguloj.

Lingvo-lernado, chekomence, eble estas lerni pri la lingvo en si mem. Mi diras: eble. Chiaokaze, tre rapide bona lingvo-lernado bezonas pli kaj pli da « holista » praktikado. Se ni LERNAS lingvon en la unuaj momentoj, venos la momento kiam ni devas UZI la lingvon por lerni ion alian, au por komuniki, intershanghante ideojn kaj opiniojn. Pro tio, en chiuj komunikativaj lernolibroj por lingvoj, rapide videblas multe da komunikativaj ekzercoj. Ofte tiaj ekzercoj bazighas sur artikoloj en la cellingvo. Vikipediaj artikoloj jam uzatas en multegaj lingvo-kursoj ekster Esperantujo.

Krome, en grupo da 30 gelernantoj, lertaj instruistoj ofte disdonas plurajn, malsamajn legajhojn por, ke la gelernantoj devu intershanghi informojn. Ili devas komuniki unu kun la alia por ekkoni la enhavon de paperoj en la manoj de aliaj samklasanoj.

Mi ne enuigos vin kun priskriboj de efikaj metodikaj proceduroj por profesia lingvolernado, sed sciu ke kolekto da sufiche interesaj artikoloj pri tiu au alia temo povas ege helpi krei sukcesan komunikativan lingvo-kurson. Tiuj artikoloj paroligas gelernantojn pri io kio per si mem valoras la penon esti konata, esti sciata.

Kion ni bezonas por paroligi Chinojn en Esperanto-Insulo, por preni ekzemplon? Ni NE bezonas perfektajn artikolojn. Ni bezonas artikolojn kiuj pritraktas edukvaloran au interesan, allogan temon. Ni bezonas ankau serion da artikoloj kiuj sufiche kongruas au interrilatas. Pro tio mi parolis pri la valoro de la artikoloj de Simono Pejno. Tri, kvar, kvin fabloj verkitaj de Fonteno malfermos mensojn kaj movigos langojn. Certe la samaj artikoloj ne servos la samajn studentojn se la kurso ne estus lingvo-kurso, sed kurso pri franca literaturo, au kurso pri infana literaturo, au ech kurso pri la historio de Francujo. Tamen por lingvo-lernaj celoj, Vikipediajhoj povas esti idealaj.

Simila komento mi farus pri Betoveno, Mozarto kaj la Operoj de Verdi, au pri la folkmuziko de Rumanio. Kolekto da artikoloj pri tiaj temoj paroligos lingvo-lernantojn, kaj samtempe motivigos ilin, char ili lernas ion pri ekstera kulturo, pri muziko, pri si mem kaj kompreneble, pri la lingvo Esperanto.

Do, por fini, mi devas konfesi, ke mi studis dum tri jaroj je magistra nivelo lingvo-edukadon, kaj ke mi havas grandan esperon kaj fidon ke venonta Vikipedio povas servi la celojn de lingvo-instruistoj kaj lingvo-lernantoj. Mi same konfesas, ke mi klare vidas la varban kaj propagandan valoron por kvantocentra Vikipedio – mi instruis dum jaroj merkatikon kaj strategion en Parizo, kaj nun en Chinujo. Tamen, ni memoru, ke la kritikoj de Andreas kaj Michael validas. Sen venonta kvalito, la ghenerala aplikeblo de nia enciklopedio restos je malalta nivelo.

Por plifortigi la projekton Vikipedio, ni konsideru, ke enciklopedio havas fundamentan rolon en universitatoj kaj en lernejoj ghenerale. Ghi ankau estas nemalhavebla verkego, lundante gravan rolon en bibliotekoj. Ju pli ni Esperantistoj disvolvas esperantan bibliotekon, kaj ju pli ni kreas kursojn je universitata kaj eble je gimnazia au licea niveloj, des pli da elano estighos por plue krei profesian Vikipedion.

Amike,

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2011-12-11 20:44
Ke la fanfaronado de la Eo-Vikipediistoj estas blufo, montras denove ankau chi tiuj du ekzemploj:

Ege magra artikolo (kompare kun la nacilingvaj):
http://eo.wikipedia.org/[…]/Ministerium_für_Staatssicherheit

Eo-versio tute mankas:
http://de.wikipedia.org/wik[…]_Besatzungszone_und_der_DDR
simono
simono diras:
2011-12-11 21:14
Tiel estas. Grandega blufo. Dekmiloj kaj dekmiloj de preskaŭ senenhavaj artikoloj.

Sed tio ne tro surprizu. Ja ne estas multe da Esperantistoj por krei aŭ traduki ampleksajn artikolojn. Kompare, Germanujo havas 85 milionojn da enloĝantoj. Aldoniĝas Germanlingvanoj el Svisujo kaj Aŭstrujo.

Kaj kio pri Esperantujo? Kiom da lingvanoj ĝi havas?

Se vi volas ankoraŭ dum via vivo vidi almenaŭ iun ne-blufan artikolon en la E-Vikio - mi rekomendus "Goethe", "Lafonteno", "La Strig' kaj la Kato" aŭ "Literofteco". Do kelkaj reale ekzistas. Sed ili malmultegas. Iam kaj iam oni hazarde povas trovi iun.
Stanislav
Stanislav diras:
2011-12-12 02:55
Jes, multaj artikoloj, plejparte kreitaj antaŭ jaroj, estas tre mallongaj. Sed nun regule aperas bonaj, apleksaj kaj profesie verkitaj artikoloj pri diversaj temoj. Plej bonajn oni povas trovi en "elstaraj" aŭ "legindaj".
Sed plej grava afero estas jene: ne eblas kritiki vikipedion, ĉar malantaŭ ĝi troviĝas neniu estraro aŭ respondeculo. Vikipedio apartenas al tuta lingva komunumo, do ĉiuj estas respondecaj pri ĝi kaj meritas tion, kion oni havas. Provu demandi sin: kiu devis verki bonajn artikolojn por eo-vikipedio? Sola respondo troviĝos en spegulo. Kun sama sukceso oni povas laŭte kulpigi la familion pri malordo en sia hejmo. Ĉu pli simple estus preni polvosuĉilon kaj pliordigi tion, kion vi povas?
simono
simono diras:
2011-12-12 08:43
Laŭ mi ne temas pri demando ĉu kritiki Vikion aŭ eĉ voli kulpigi iujn. Same ne temas pri meritado de kio, kion oni havas. Estas simple tiel, ke okaze de Esperanto kompare al la ĉeflingvaj Vikioj la nombro da lingvanoj estas mizere malgranda. Do simple ne eblas atingi la kvaliton kaj kvanton de ekzemple la Angla, Germana aŭ Franca Vikioj. Aldone ne eblas atingi eĉ nur la sojlon de utileco okaze de la E-versio. Do ĝi restos plene senutila, se ne temas pri iuj kvazaŭ incestaj movadaj aŭ komunumaj aferoj.

Sed tio ne estas ies kulpo. Temas pri la rekta rezulto de la ĝenerala sensignifo de Esperanto kaj la malgrando de ties parolantaro. Por mi estas tute klare, ke sen kelkaj dekmilionoj da uzantoj, el kiuj eble kelkaj dekmiloj iĝos kontribuantoj, neniam eblos starigi vere ampleksan kaj utilan Vikion.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-12 13:17
Ne estas tre strange ke estas neniu Vikipedia artikolo pri "Republikflucht" en eksterEŭropaj lingvoj, ĉar ĝi estas tre Germani-interna afero. Eĉ la titolo mem de la Portugala kaj Hispana versioj estas "Republikflucht", la Germana vorto.

Kompreneble, ĉiam estus interese legi ankaŭ Esperantan version, kaj ni ĉiuj scias kiu estus la plej kompetenta por verki ĝin. Sed se oni iom levas la rigardon el la Esperantista umbiliko kaj demandas sin kio estas plej utila por la _tuta_ Vikipedio, mi kredas oni devas konkludi ke Korea versio estas pli urĝa. Kiam tiu ekzistas, oni povas ekdemandi sin kial neniu el la versioj referencas al similaj rilatoj aliloke en la mondo, ekzemple Koreio (sed ne nur). Kaj _tiam_ aktualiĝos la demando ĉu kaj kia Esperanto-versio ekzistas. Ĝis tiam la Esperanto-versio ne povos roli kiel ekstra informejo, sed estos nura propagandaĵo -- por interna uzo en la Esperanto-movado, la ekstera mondo estos komplete indiferenta! Kompense, kiel interna propagandaĵo ĝi povas utili eĉ longe antaŭ sia ekesto.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-12 14:58
Kritikataj estas de mi klare kaj nemiskompreneble du aspektoj, au tendencoj:

1. La blufo pri la ekzisto de 150'000 artikoloj - kiuj ja vershajne ekzistas, sed parte kun drastaj mankoj kaj mizera kvalito.
2. La autoroj, kiuj verkas tiajn magrajn artikolojn por poste lasi ilin kosnervi tiel, kvazau kiel datena rubajho.

Ne nur temas pri germanrilataj temoj. Analoge koncernas ankau aliajn nacilingv-rilatajn temojn, kiel mi konstatis. Por la scienca uzado tiuj artikoloj ne estas utiligeblaj.

Pro tio mi sugestas, ke la Eo-vikipediistoj limighu je temoj, kiuj rilatas la Eo-movadon kaj unue kompletigu kaj ellaboru tiujn koncernajn artikolojn, antau ol ili komencas esperantoversiigi la reston de la nacilingva Wikipedia, ne havante la necedsajn kapacitojn por tio. Germanlingvanoj diras: Malpli estas pli.
simono
simono diras:
2011-12-12 21:47
Mi atentigas, ke en la Germana Vikio la artikolo "Republikflucht" (fuĝo el la respubliko) - fakte redirektanta al la artikolo "Ungesetzlicher Grenzübertritt" (neleĝa limtransiro) - estas stile "saumäßig" (aĉega).

Mi volis ĝin rapidege traduki kaj afiŝi, sed provizore rezignis. Oni unue ordigu kaj glatigu la pratekston en la Germana kaj nur poste traduku. Por tio al mi mankas iomete la necesaj tempo kaj volo.
Stanislav
Stanislav diras:
2011-12-14 16:21
Mi opnias, ke necesas iom pluatendi kaj plufari por ke eo-vikio iĝu pli utila. En la rusa vikio nun estas ĉirkaŭ 800 mil artikoloj kaj laŭ mia sperto tie oni povas trovi preskaŭ ĉion bezonatan al averaĝa (rusia) uzanto. Do kiam eo-vikio atingos almenaŭ 400-500 mil artikolojn, okazos sama afero. Nun simple mankas multaj artikoloj kaj aliaj estas mallongaj. Tamen pri certaj temoj mi preferus uzi ĝin, ĉar en la rusa vikio ne estas tiom da informoplenaj artikoloj pri birdoj, municipoj de Germanio, Hispanio, Hungario, Ĉeĥio, francaj politikistoj kaj aktoroj ktp. Ekzemple kiam mi serĉis kelkajn hunagarajn vilaĝojn, kaj poste hungaran etnografon, mi trovis tion en eo-vikio - en la rusa informoj mankis. Jes, eo-vikipedistoj malmultas, sed ili estas tre diligentaj kaj kutime pli sciohavaj ol averaĝaj vikipedistoj el ekz. la rusa vikio. Mi mem havas en la rusa vikio statuson "aŭtomate kontrolata", sed nun preskaŭ plene retiriĝis en laeo-version, ĉar publiko ĉi tie estas pli inteligenta kaj intelektuala, do la nivelo de diskutado (ĝenerale) pli plaĉas al mi.
Resumo: necesas labori plu kaj kvanto iom post iom superkreskos en kvaliton.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-18 21:18
esperanto
esperanto diras:
2012-07-10 14:59
En la rusa Vikipedio, kiu estas fermita por 24 horoj, hodiau aperis jena informo: Lige kun la diskuto en la Ruslanda Dumao pri nova "Legho pri informado" oni timas, ke tiu nova legho povas konduki al cenzuro de la tuta interreto en Ruslando, kaj ech al la fermo de la aliro al la rusa Vikipedio.

Per tio oni celas protesti kontrau eventuala plifortigo de la cenzuro en Ruslando.

www.osteuropa.ch plene subtenas tiun proteston.

Mi metis tiun chi tekston en Liberan Folion kun la intenco, por ke Libera Folio konservu ghin.


Представьте себе мир без свободных знаний

В Государственной Думе пройдёт второе слушание о внесении поправок в «Закон об информации», которые могут привести к созданию внесудебной цензуры всего Интернета в России, в том числе к закрытию доступа к Википедии на русском языке.

Сегодня сообщество Википедии протестует против введения цензуры, опасной для свободных знаний, открытых для всего человечества. Мы просим у вас поддержки в противодействии этому законопроекту.