Vicprezidanto de ISAE: ”La angla venkis”

La angla lingvo jam plene triumfis en scienco, kaj ne havas sencon publikigi sciencajn esplorojn en Esperanto. Tial estas nur logike, ke estis malfondita la Sanmarina Akademio Internacia de la Sciencoj, diras Wendel Pontes, vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, ISAE.

Wendel Pontes estas brazila biologo, fakulo pri la konduto kaj reproduktiĝo de insektoj. Kiel universitata profesoro, li respondecas pri laboratorio, faras sciencajn esplorojn, instruas pri zoologio kaj scienca metodo.

Aldone, li estas esperantisto ekde la jaro 1995, kaj ekde 2017 vicprezidanto de ISAE, Internacia Scienca Asocio Esperanta. En oktobro li faris publikan retan prelegon kun la titolo ”La fiasko de Esperanto en scienco”, en kiu li konvinke argumentis, ke ne havus sencon publikigi sciencajn esplorojn en Esperanto.

Post kiam iĝis ĝenerale konate, ke estis malfondita la Sanmarina Akademio Internacia de la Sciencoj, ĉar ”fiaskis la ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto”, ni petis lin komenti la staton de la aferoj.

Wendel Pontes, vicprezidanto de ISAE.

Libera Folio: En oktobro vi prelegis pri la fiasko de Esperanto en la scienco. Ĵus iĝis vaste konata la malfondo de la Sanmarina Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉu tio pruvas vian tezon?

Wendel Pontes: – Parte jes. Pro la nuntempa funkciado de scienco, kiel mi detalis en mia prelego, fari bonan sciencon estas multe pli grava ol disputi kiu estus la plej taŭga lingvo por publikigi sciencajn rezultojn. Kaj nur pere de publikigo de originalaj sciencaj eltrovaĵoj scienco evoluas. Kiam mi parolis pri fiasko, mi pensis pri tiuj originalaĵoj.

– Simple ne valoras la penon publikigi tiajn sciencajn eltrovaĵojn en esperanto (aŭ en alia malgranda lingvo), ĉar la limigita kvanto de legantoj kondamnos ĝin al malapero. Se alia sciencisto faros la saman eltrovon, kaj publikigos ĝin en anglalingva vaste konata scienca revuo, li fariĝos la ”patro” de la ideo. Tiu kiu publikigis unue, tamen en malgranda obskura revuo, simple perdiĝos. Tio okazis kun Gregor Mendel, kaj okazas ĝis hodiaŭ. Nuntempe, se sciencisto publikigas en nekonata scienca revuo, li detruas sian propran sciencan karieron.

Dum multaj jaroj esperantistoj strebadis montri, ke Esperanto estas plenvalora lingvo, kiu taŭgas por ĉiaj celoj, ankaŭ sciencaj. Ĉu la malsukceso signifas, ke Esperanto kiel lingvo efektive ne taŭgas?

– Ne, la malsukceso ne signifas tion. Fakte, ankaŭ mi opinias ke Esperanto estas taŭga por ĉiaj celoj. La fiasko temis ne pri la lingvo mem, sed pri la hodiaŭa aspekto de scienco.

– En la komenco, ne estis granda malutilo al sciencisto dediĉi parton de sia tempo al publikigo de esperanta scienca artikolo, kiel ideologia klopodo antaŭenigi la lingvon. Sed hodiaŭ la scenaro tute ŝanĝiĝis. Publikigo de sciencaj artikoloj en Esperanto en la pasinteco baziĝis sur la ĝenerala kompreno ke la ekzisto de fakvortoj estas esenca por ke oni faru sciencon en tiu lingvo. Sed sen sciencistoj por antaŭenigi la fakon, ne gravas kiom da fakvortoj ekzistas, ĉu? Kaj tio estis la granda manko en Esperantujo, kiel mi montris en mia prelego.

Se la problemo ne temas pri Esperanto kiel lingvo, kial do okazis fiasko?

– La fiasko de Esperanto estas sama kiel la fiasko de aliaj naciaj lingvoj, kiel la portugala, ekzemple. Hodiaŭ nia landa scienca asocio ne plu publikigas sciencaĵojn en la nacia lingvo. Por ke la scienca revuo fariĝu videbla kaj alirebla al multaj aliaj sciencistoj eksterlande, ĝi fariĝis anglalingva, ĉar estas la lingvo regata de la plejmulto el la sciencistoj kiuj potenciale povus interesiĝi pri la enhavo de la revuo. Sciencaj revuoj kaj sciencistoj devas fariĝi konataj en sia fako, kaj se ili devas skribi en la angla por atingi tiun celon, tion ili faru.

Ĉu tio signifas, ke ankaŭ ĉiuj aliaj lingvoj krom la angla perdas sian signifon en scienco?

– Por originala scienco, jes. Scienco evoluas pere de konstanta disvastigado de siaj eltrovoj (la sciencaj artikoloj) inter samfakuloj ĉie en la mondo. Kaj nuntempe en la plejmulto el la grandaj respektataj laboratorioj, ĉiu sciencisto almenaŭ iom scipovas la anglan. Do sciencaj revuoj en la angla havas pli grandan eblon esti konataj kaj trovataj de la internacia scienca komunumo ol revuo kiu publikigas nur en la rusa aŭ en la japana. Scienco fariĝas pere de konstanta interŝanĝo de informoj de la sciencistaro. Anstataŭ pensi pri lingva justeco, sciencistoj preferas studi la lingvon kie troviĝas la informoj de ilia fako kaj produkti sciencon. Estas pli rapide kaj pli efike.

Ĉu finfine do la angla jam iĝis la internacia lingvo, kaj okazis la fina malvenko de Esperanto?

– Jes, rilate al scienco la angla triumfis. Sed tio ne estas la fina malvenko de Esperanto, nek de aliaj lingvoj. Malgraŭ ke la angla gravas por disvastigi originalajn sciencajn novaĵojn inter fakuloj, estas necese ke scienco estu popularigata al ĉiuj branĉoj de la socio. Ĉefe en la hodiaŭa momento, kiam oni atestas la kreskadon de kontraŭsciencaj konspirteorioj kaj pseŭdosciencaj ideoj. Popularigsciencaj prelegoj, podkastoj, videoj, blogaĵoj, estas ege gravaj en ĉiuj lingvoj, inkluzive en Esperanto.

Vi mem estas vicprezidanto de ISAE. Kian rolon havu ISAE kaj similaj organizaĵoj, se jam evidentas, ke Esperanto fiaskis en scienco?

– Laŭ mia kompreno, tiaj asocioj devas investi tempon kaj energion por popularigi sciencon al la esperanta komunumo. Tiel kiel estas scienco-popularigantoj en la angla, la hispana, la franca, la portugala, ankaŭ estu en Esperanto. Kaj la Esperanto-movado efektive faras tion, pere de prelegoj, seminarioj, blogaĵoj kaj jutubkanaloj. Tamen, estas forta manko de homforto por antaŭenigi la sciencan aferon, problemo kiu persistas de jardekoj, kiel mi klarigis en mia prelego.

La organizaĵo de esperantistaj medicinistoj, Universala Medicina Esperanto-Asocio, iris alian vojon. Ĝi ne volas okupiĝi pri popularigo de scienco en Esperanto, sed ĝia revuo de jam pluraj jaroj aperas en la angla. Kion vi opinias pri tia elekto?

– Tiu estas interesa ekzemplo kiu parte konfirmas mian teorion. Eblis persisti pri Medicina Internacia Revuo, por ke ĝi havu rolon en la hodiaŭa scienca scenaro, rezignante pri la lingvo. Mi opinias ke estis tre kuraĝa decido, fakte la nura elektebla, por daŭre publikigi la revuon sen perdi ĝian sciencan aspekton. De Esperanto ĝi nur konservis la nomon kaj la fakton ke ĝi akceptas resumojn de la sciencaj artikoloj en Esperanto. Tamen, mi jam klarigis en mia prelego, kial eĉ tiuj esperantlingvaj resumoj ne kontribuas por diskonigi Esperanton en scienca medio.

 

29 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
chielismo
chielismo
2021-01-15 12:53

Lastajn 20 jarojn vaste malfortiĝas Esperanto-fakaj agadoj. Mi kiel prezidanto de IKEF(http://www.ikef.info) klopodas konservi nian agadon per Esperanto por internacia komerco. Ĉijare per Zoom IKEF havas regulajn okazojn DK(Dimanĉa Kunvenon), SK(Sezona Kunveno) kaj KK(jarKomuna Kunveno). Alie, mi raportas al vi, ke la angla komencas malfortiĝi en Ĉinio. Pasinte mia nepino havis la anglan lecionon semajne po ĉiu tago, kaj nun por du tagoj. Eĉ iuj deputitoj proponas la anglan kiel nedevigan lecionon, kvankam la registaro ne akceptas tian proponon. Tion ne kaŭzas la politika kialo, sed centmilionaj ĉinaj turistoj vidis fakton ke Usono estas evoluanta lando kaj Eŭropo estas historia muzeo kaj vilaĝego. Nuntempe en la ĉina Esperantujo oni jam Ne parolas pri vidpunto de brazila sinjoro Wandel Pontes.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de chielismo
Daniel
Daniel
2021-01-15 14:06

“Ĉu tio signifas, ke ankaŭ ĉiuj aliaj lingvoj krom la angla perdas sian signifon en scienco?”

Ne. Oni ne konsideris la valoron de Interlingvao, konstruita sur la jam ekzistanta scienca terminaro, tuj komprenebla por kvazaŭ la sama nombro da homoj kiel la angla, kaj eĉ pli bone ol la angla almenaŭ por latinidaj legantoj. Hazarde hodiaŭ estas la Tago de Interlingvao:
https://www.interlingua.com/diedeinterlingua/

Hejmano
2021-01-15 16:06

La fina malvenko ne atingeblas.

Roland Schnell
2021-01-15 16:13

La situacion, kion Prof. Wendel Pontes priskribas, mi antaŭvids antaŭ jardekoj. Sed la sciencistoj, kiu intencis propagandi Esperanton, havis alian planon: fortigi la situacion de Esperanto per la tradiciaj metodoj, kiel esplorraportoj kaj originalaj publikaĵoj.
Mi konsilis plifortigi la popularsciencan prezenton per Esperanto, ĉar tio montras ne nur al la granda publiko, ke Esperanto utilas por ĉiuj aferoj, sed samtempe havas praktikan valoron.
Sed en AIS kaj ISAE oni preferis prezenti temojn, pri kiuj ofte nur konscias la preleganto. Do “eburturo” en la plej ekstrema maniero.
Dum la lastaj jaroj okazis kelkaj ŝanĝoj kaj estis popularsciencaj prelegoj kaj prezentoj. Sed la “ĉefoj” revis pri la granda sukceso, kiu eblis en la komenco de 20a jarcento kaj kiun ili ne kapablas lasi.
Mia konsolo kun la sciencistoj estas ege limigita. Cetere: mi estas aktiva en la scienca komunumo, instruas angle en privata universitato kaj partoprenas en esplorprojektoj en afriko.

Kirill Ŝvedov
2021-01-15 18:42

Antaŭnelonge mi kun granda plezuro aŭskultis la prelegon de prof. Wendes, kiu vere altkvalitas. Estas iom stragne, tamen, ke neniu atentis ĉefan cirkonstancon: tio, kion li rakontas, tute ne signifas fiaskon de Esperanto en scienco. Ĝi signifas nur, ke Esperanto ne povas servi en la mekanismo de produktado de sciencaj publikaĵoj. Tamen, nenio malebligas al ĝi servi ne interne de ĉi tiu mekanismo, sed paralele kun ĝi. Povas ekzisti sendependaj iniciatoj, kiuj helpos al sciencistoj en liverado kaj interŝanĝo de utila por ili informo kaj ne postulos de ili nepre investi en studadon de la lingvo.

Jen konkreta ekzemplo: blogo novataxa.blogspot.com. Ĝia aŭtoro, kiu laboras en unu el universitatoj de Tajlando, prezentas ĉi tie “diĝeston” de informo pri novaj specioj de plantoj kaj animaloj, priskribitaj en sciencaj publikaĵoj. Ĉi projekto havas ĉirkaŭ 10 mil vizitojn monate, kio estas konsiderinda kvanto por tiaspeca faka resurso. Imagu do similan projekton, kiu akumulas informon el fontoj en diversaj lingvoj kaj prezentas ĝin ankaŭ en diversaj lingvoj, per Esperanto. Ja prof. Wendes notas en la prelego, ke nemalmultaj sciencistoj bezonas mendi tradukadon de siaj artikoloj en la anglan, ĉar ili mem ne posedas ĝin en sufiĉa grado. Evidente, por tiaj estos pli facile konsumi aktualan informon en ilia propra lingvo.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Abrahão
2021-01-16 4:04
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Bele! Por estonteco kun pli da kaj-kaj, kaj malpli da aŭ-aŭ (aldone, “paralel-” estas unu el la plej belaj Fundamentaj radikoj en Esperanto) 😉

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Leandro Abrahão
ENS7759
ENS7759
2021-01-15 21:59

Vidu arxiv.org
Oni povas skribadi artikolojn en E-o k meti tien (nomo de la artikolo en angla).

Kirill Ŝvedov
2021-01-15 22:29
Respondo al  ENS7759

Nuntempe en Arxiv.org oni povas trovi ĉirkaŭ 30 artikolojn en Esperanto. Ĝi mem estas bonega ekzemplo de “paralela” institucio, kiu disvolviĝis pro bezono interŝanĝi aktualan informon. Mi vidas nenion maleblan en ekzisto de simila servo, kiu, kiel mi priskribis supre, uzos Esperanton por facile transigi inter multaj lingvoj novaĵojn en tiu aŭ alia scienca fako.

Andreas J. PENK
2021-01-16 0:38

S-ano Wendel Pontes, daŭrigi la batalon por lingva justeco estas afero de honoro!

Kvankam la Roma Imperio estis venkinta tra Eŭropo, la subpremataj popoloj ne finis kontraŭbatali. Napoleono Bonaparto venkis super Eŭropo, malgraŭ tio la rezisto daŭris. La potenca Usona armeo militis kontraŭ la Vjetnamia popolo … sed malvenkis. Por la honoro de la subpremataj popoloj!

Hanso Becklin
Hanso Becklin
2021-01-16 4:06

Se oni volas legi pri la venko de la angla en scienco de la historia vidpunkto, oni nepre legu la verkojn de la scienchistoriisto Michael Gordin, kiu fascine rakontas pri la provoj komuniki kaj eldoni malkovrojn sciencajn per diversaj etnaj lingvoj, plurlingvismo kaj eĉ Esperanto antaŭ ol triumfis la angla en la lasta triono de la 20a jarcento. Li bone rakontas ankaŭ pri tiu venko kaj abunde citas el vasta, diverslingva materialo.

Kompreneble, la doktulo eldonis siajn malkovrojn…en la angla kiel la libron “Scientific Babel: How Science Was Done Before and After Global English”. Eldoni alie estus pereige, almenaŭ de la faka vidpunkto, kiu iusence pruvas duoble la tezon de Prof. Pontes: kaj enhave kaj ekziste.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-01-16 15:54
Respondo al  Hanso Becklin

Estas ja kurioze kaj neatendite trovi jenan atentigon en la Amazon-priskribo de la libro Scientific Babel: How Science Was Done Before and After Global English: “So how did we get from there to here? How did French, German, Latin, Russian, and even Esperanto give way to English?”.

Dieter Rooke
2021-01-16 18:19

chu vi bv. e-igi ?

Hanso Becklin
Hanso Becklin
2021-01-16 19:24
Respondo al  Dieter Rooke

Volonte la titolon: “Scienca Babelo: Kiel oni praktikis sciencon antaŭ kaj post la tutmondiĝo de la angla” kaj ankaŭ la citaĵon: “Kiel ni iris de tie (tradukanto: t.e., de multlingvismo kaj la serĉado por science taŭga neŭtrala lingvo) ĉi tien? Kiel la franca, la germana, Latino, la rusa, kaj eĉ Esperanto cedis sian lokon al la angla?”

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-01-16 19:48
Respondo al  Dieter Rooke

Volonte. Jen la laŭvorta traduko de Google Translate, sen ajna interveno miaflanka: “Do kiel ni venis de tie ĝis ĉi tie? Kiel la franca, germana, latina, rusa, kaj eĉ Esperanto cedis al la angla?”.

Ĉu vi apenaŭ trovas ion korektinda en tiu aŭtomata traduko? Ne mirinde: lastatempe la Google-tradukilo, spite al la oftaj siatempaj mokoj, fariĝis bonega, ankaŭ por Esperanto. “Bonega” ne signifas “perfekta”. Bonega signifas bonega.

Hanso Becklin
Hanso Becklin
2021-01-16 18:34

Se homoj interesiĝas pri Prof. Gordin kaj lia esplorado, Esther Schor intervjuis lin kadre de la lekcioj Tivadar Soros prezentitaj antaŭ kelka tempo de ESF. (La lekciojn mem oni ne registris, ŝajne.) Trovu ĝin en YouTube, sed atentu, ke malgraŭ la kapablo de ambaŭ paroli en Esperanto la interparolado okazas en la angla.

Precipe je la komenco li parolas ĝuste pri sia ekinteresiĝo pri Esperanto–kiu okazis ĝuste tiam, kiam li komencis esplori pri lingvoj en scienco. La cetero de la intervjuo temas ĉefe pri Gloro, malpli bone konata Esperantido, kiu enplektis eĉ Ejnŝtejnon.

Mike Leon
2021-01-16 5:03

Rilate al la popularigo de la sciencoj, kion legantoj opinias pri ĉi tiu esperantigo de New Scientist fare de Google Translate? : https://tinyurl.com/yxn38pnz

Dieter Rooke
2021-01-16 18:29
Respondo al  Mike Leon

Ghi estas komprenebla- tamen ghi bezonus poluron .- anglismoj ne taugas

Roland Schnell
2021-01-16 19:51
Respondo al  Mike Leon

Amuza provo. Sed restas la problemo, ke la rezultoj de Google Translate kutime bezonas poluradon de spertulo en la koncerna fako. Certe Google Translate faciligas la tradukon de sciencaj tekstoj, sed oni ne povas aktuale tute fidi. Mi kutimis uzi la tradukojn en esperanto.berlin kaj devis prilabori. Precipe se temas pri literatura teksto ne funkcias sen polurado.

Pauxlo
Pauxlo
2021-01-16 20:33

Mirigis min konstati dum fresxdata UK, ke ankoraux ekzistis tiu kredajxo laux kiu esperanto povus anstatauxigi la anglan en la monda scienca medio.
Estas evidente, ke la celo de scienca esperantlingva agado devas esti alia: permesi al esperanto evolui, ricxigxi, kaj allogi novajn parolantojn pere de interesa enhavo. Temas pri alporti novajn pruvojn al la tauxgeco de esperanto kiel scienca lingvo, kaj proponi interesajn/agrablajn momentojn al siaj parolantoj.

Konkrete:

  • Krei UNUNURAN sciencan esperantlingvan asocion (kun la matematikistoj, ingxenieroj, kuracistoj, komputikistoj, ktp….)
  • Eldoni UNUNURAN revuon kun popularaj artikoloj (legeblaj de nefakuloj dezirante lerni ajxojn) kaj fakaj artikoloj (esperantistaj scientistoj povus traduki iliajn anglalingvajn artikolojn, celanta montri, ke esperanto tauxgas por scienco)
  • Starigi prelegojn kompreneblajn de nefakuloj.

Miaopinie (mi nur partoprenis kiel spektanto al kelkaj sciencaj kunvenoj en UKoj, sed tio okulfrapis min) tio, kio mankas al la scienca esperantligva movado estas unuigxo. El nombro povos eble povos sxpruci pli da kvalito, kaj certe pli da kvanto.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Chezkele
Fernando Pita
Fernando Pita
2021-01-17 23:27
Respondo al  Pauxlo

Prave kaj apogite!

Roland Schnell
2021-01-18 16:03
Respondo al  Fernando Pita

Parte prava, sed plejparte eksmoda. Unueca organizo kaj revuo estas ideoj de la lasta jarcento. Pli bone estas kunlaboro inter samfakuloj (kiu ja ne ekzistas) per la ebleco de la reto: Publikaj (ne Facebook) platformoj por legi kaj diskuti, Popularsciencaj prezentoj, kiunj oni povas per YouTube tutmonde apliki en vivo de la loka klubo, ktp. Sed mi scias, ke estas vana proponi tion.

Bernilo
Bernilo
2021-01-19 15:00
Respondo al  Pauxlo

Lernu de Interlingua ghuste tion

Molnár László
Molnár László
2021-01-31 17:00
Respondo al  Pauxlo

Estimata !

Plejparte mi konsentas kun vi .Vi skribas : ” Temas pri alporti novajn pruvojn al la taugeco de esperanto kiel scienca lingvo …”

Inter sciencaj kriterioj trovigxas objektiveco. Mi sxatus vin demandi . kiam iu ajn science pruvis ke la angla estal la plej tauga lingvo por scienco ? Tio, ke multaj gxin parolas, ne estas scienca atesto, lau mi. Cxu mi eraras ?

Pauxlo
Pauxlo
2021-01-31 21:50
Respondo al  Molnár László

Saluton, certe neniu iam pruvis ke la angla estas la plaj tauxga lingvo por scienco. Sed kiel esperantisto, mi multfoje renkontis homojn kiuj ne kredis ke esperanto tauxgas kiel lingvo. 🙂

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Pauxlo
Molnár László
Molnár László
2021-02-01 13:58
Respondo al  Pauxlo

Dankon pro via rapida reago .Tute konsentite. Spertinte, ke koncerne la anglan, oni tuj akceptas cxion sen sciencaj pruvoj, mi pensis meti demandon.

Sciuro
Sciuro
2021-01-16 21:36

> kiam oni atestas la kreskadon de kontraŭsciencaj
> konspirteorioj kaj pseŭdosciencaj ideoj.

Cxu la teorio de Nafto Pinto estas kontraŭscienca konspirteorioj
aux ne?

Dieter Rooke
2021-02-04 11:17

Chu veras, ke la esperanta revuo de UMEA = medicinistoj estas en la angla lingvo ?

Kalle Kniivilä
2021-02-04 12:31
Respondo al  Dieter Rooke

Jes ja. La ligilo estas en la artikolo, sed jen refoje:
https://interrev.com/mir/index.php/mir

Dieter Rooke
2021-02-04 22:35

Dankon pro la refoja ligo al UMEA revuo en la angla lingvo , kun resumoj en E-to . Simple mi ne aklakis ghin , char la konkludo de Profesoro Vendel estas ja negativa. Prefere oni rezignu pri Esperanto sub jugo de angla standardo !