Komitatano de UEA demisias proteste

Marc Konijnenberg, komitatano A por Nederlando, anoncis sian demision el la komitato de UEA. En sia demisia letero li protestas kontraŭ la nuligo de la pensia aranĝo de la oficistoj de UEA kaj la pasiveco de la komitatanoj, eĉ kiam la estraro ignoras la decidojn de la komitato.

Marc Konijnenberg.

En la lasta tago de la pasinta jaro la komitato de UEA senŝanĝe aprobis la buĝeton, kiun ĝi en aŭgusto rifuzis aprobi, postulante ke la estraro ĝin reviziu. La decido signifas interalie, ke estas nuligita la pensia aranĝo de la oficistoj de la asocio. Tion ne povis akcepti Mark Konijnenberg, kiu la 9-an de januaro anoncis sian demision el la komitato.

– Kun bedaŭro mi konstatis ke la komitato de UEA enhavas grandparte silentan ”ŝafaron”, kiu iele-trapele voĉdonas ĉu favore ĉu malfavore la proponojn, li skribas en sia demisia letero al la komitato.

Kiel la ĉefan kialon de sia decido li mencias la manieron en kiu estis pritraktita la buĝeto de la asocio por la jaro 2021. Libera Folio raportis pri la temo en pluraj artikoloj. La ĉefa malkonsento pri la buĝeto de 2021 laŭ li temis pri la pensia aranĝo por la restantaj kvar oficistoj en la Centra Oficejo. Nuligante la pensian programon, UEA laŭ li neglaktas siajn devojn kiel serioza labordonanto.

– Laŭ mi Esperanto estu lingvo kiu celas moralecon kaj justecon, kaj UEA estu morala kaj justa labordonanto. Ĉar UEA neglektas sian moralan devon, kaj la Komitato klare neglektas sian rolon, mi bedaŭrinde sentas min devigata forlasi la rolon de Komitatano A por Nederlando.

François Lo Jacomo.

Komitatano François Lo Jacomo konsentis pri la kritiko, sed miris, kial Marc Konijnenberg ne voĉdonis kontraŭ la buĝetpropono:

– Pro precize la kialoj, kiujn vi mencias, mi mem kaj du aliaj Komitatanoj voĉdonis kontraŭ la buĝeto. Vi ne voĉdonis. Mi aldonis argumenton, ke por plibonigi la financojn de UEA, plej grave estas firmigi la fidon de la Esperantistaro al la Asocio, kaj la menciita artikolo same kiel via decido forlasi la Komitaton pruvas, ke la buĝeta decido pri pensioj ne iras en tiun direkton. Mi daŭre opinias, ke tiu buĝeta decido damaĝos la financan situacion de UEA, tion mi ja diris dum la koncerna diskuto, sed la protokolinto (malgraŭ insisto) rifuzis eĉ protokoli tiun ĉi opinion, ĉar ĉiuokaze la decido estis jam farita antaŭ la diskuto.

Marc Konijnenberg respondis, ke li ja voĉdonis, sed evidente la voĉo ne estis ĝuste registrita:

Guy Matte. Foto: Facebook.

– Mi ne zorge kontrolis ĉu mi ricevis la konfirman retpoŝtmesaĝon, simile kiel okazis ĉe almenaŭ du aliaj komitatanoj. Kulpas mi. Sukcesa voĉdono tamen ne ŝanĝintus la rezulton.

Komitatano Guy Matte opiniis, ke estas neĝentile nomi la komitatanojn ”ŝafoj”, kaj diris, ke li voĉdonis por la buĝetpropono post serioza pripensado.

– La situacio de UEA estos bankrota se la Komitatanoj ne farus gravajn malfacilajn decidojn. Tio estas nia devo kaj ni ne povas nur meti la kapon en la teron kiel struto. Ni kune devas resanigi la financajn aferojn de UEA.

Simile argumentis komitatano Renato Corsetti:

Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

– La situacio de UEA estas tia, ke ne plu eblas havi pensiajn aranĝojn por la oficistoj. Estas miraklo, se oni sukcesos savi UEA-n. Vi pravas, ke nek la estraro nek la ĝenerala direktoro informis pri interparolo kun la oficistoj, sed kiel mi diris UEA faris sian eblon por ke la nunaj oficistoj estu kontentaj. Pri la estonteco ne estos pensiaj aranĝoj, sed mi estos kontenta, se entute estos oficistoj, kaj ne nur volontuloj.

Komitatano Osmo Buller komplete malkonsentis pri la ekonomia argumento:

– Guy Matte pravigas sian voĉdonadon per ”bankroto” de UEA. En tiu aserto mankas ĉiuj proporcioj, ĉar la pensia aranĝo temus sume pri 6 000-9 000 eŭroj, depende de la nivelo de la aranĝo. Tio estas ĉio krom bankrotiga.

Laŭ Buller, kiu voĉdonis kontraŭ la buĝeta propono, la nuligo de la pensia aranĝo estas neakceptebla decido:

Osmo Buller. Foto: Facebook.

– Por mi, kiel funkciulo de UEA kaj en politiko, la defendo de la rajtoj de dungitoj estis kaj restas unuarange grava kaj gvida principo. Ke oni tretas kaj malrespektas tion en la nuna UEA, evidente reflektas la socian pensadon de tiuj, kiuj pretas tion akcepti. Alie ili ne agas honeste, kio estas morale ne malpli neakceptebla.

Pluraj komitatanoj nomis Marc Konijnenberg unu el la plej valoraj anoj, kaj pledis, ke li tamen restu en la komitato. Li tamen restis ĉe sia decido.

Responde al demando de Libera Folio li diris, ke kontribuis al lia decido ankaŭ aliaj faktoroj:

– Sendube ankaŭ ludas rolon pandemia streĉo, ĉar ankaŭ por mi 2020 ne estis facila jaro: necerteco pri plua okazigo de fizika IJK en Nederlando; lastmomenta reorganizado de fizika al reta IJK; mortis kaj grave malsaniĝis familianoj pro la viruso; dum ĉi tiu defia periodo mi eklaboris kiel staĝanta flegisto (do flegas ankaŭ infektiĝintojn de la kronvirusa malsano). Mi ŝatus dediĉi mian ĉi-jare malpliiĝintan energion al agadoj kiujn mi taksas (pli) utilaj. Interalie mi ankoraŭ private instruas Esperanton per la reto, sed ĉiam prioritatas mia flegista studado.

Libera Folio: Kiel vi vidas la estontecon de UEA?

– Por ekscii ke la komitato kaj estraro de UEA ofte estas sendirektaj sufiĉas legi la komitatan liston, kvankam ja ankaŭ okazis sukcesoj kiel la Virtuala Kongreso – por la rolo kiun li ludis en ĝi, Fernando Maia Jr. tutprave elektiĝis kiel la Esperantisto de la Jaro. La estonteco de UEA estas en la manoj de ĝia gvidantaro, kaj restas espero por la Asocio se ĝiaj gvidantoj povas reveni al la radikaj ekzistokialoj de UEA.


Pli pri la temo:

 

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-01-11 16:04

Eta precizigo: en sia unua kontribuo en la komitata forumo Marko asertas, ke “Samkiel ĉiuj respektindaj labordonantoj en Nederlando, UEA havis pensiprogramon por siaj oficistoj”. Tio donas la impreson, ke la respektinda labordonanto UEA ĉiam havis tian pensiprogramon. Ne estas tiel: malnovaj oficistoj nek ĝuis nek ĝuas nek ĝuos pensiprogramon, ĉar tian programon oni enkondukis (korektu min laŭnecese) nur en 1999. Tiu ĉi precizigo celas nur ĝuste tion: precizigi. Ĝi ne verdiktas pri la (mal)pravo, (mal)justo kaj (mal)ĝusto (mal)havi pensiprogramon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-01-11 16:13

Corsetti: “Mi estos kontenta, se entute estos oficistoj, kaj ne nur volontuloj”.

Pardonu!? Corsetti jam de jardekoj volas detrui la CO kaj forigi ĉiujn oficistojn (kompreneble kun la nobla celo ŝpari monon elspezotan por liaj ideoj pri disvastigo de Esperanto, kvankam malklaras, kiu produktos la servojn naskontajn tiun monon), do li evidente ĝojegos, se lia revo plenumiĝos kaj finfine forvaporiĝos tiuj damnaj vampire sangosuĉaj kaj vore monavidaj oficistoj kaj ilin anstataŭos malmultekostaj volontuloj. Se ne paroli pri la definitiva “liberiĝo” (lia propra vorto) i.a. de la libroservo kaj la biblioteko.

Kaj li nun hipokrite montras sin kvazaŭ zorgema kaj kontenta pri la ebla eblo teni oficistojn!? Oni ne povas ne skui la kapon.

Jixiang
2021-01-14 8:03

Li proponis movi la oficejon al pli malmutekosta lando, ne detrui ĝin. Se oni estus farinta tion pli frue, eble nun ne mankus la mono por pagi la pensioj de la oficistoj.

Przemysław Wierzbowski
2021-01-11 16:41

Marc apartenas al tiuj relative malmultaj aktivuloj de UEA, kiuj estas morale kaj idee plej klaraj kaj fidindaj. Mi ne miras, ke fronte al la patologio en la asocio tiu brava junulo staras neŝanceleble ĉe la flanko de la malpli povaj.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2021-01-11 17:33

Mi ja persone spertis liajn plej klarajn kaj fidindajn moralojn kiam li dissemis pri mi falsajn kalumniajn klaĉojn ke mi “estus antisemito.”

Benitaj naivuloj, ktp. ktp.

Andreas J. PENK
2021-01-12 19:05
Respondo al  Miko de Amsterdamo

Aserto sen fonto, ligilo, pruvo. Sekve neglektinda »komento«, kiu pri la temo tute ne gravas.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2021-01-12 19:21
Respondo al  Andreas J. PENK

Ŝajnas al mi ke vi ne komprenas la koncepton de persona sperto 🤣

Hejmano
2021-01-11 22:07

Tiom da problemegoj… Ĉu ne estus pli interese malfondi UEA kaj tute rekrei internacian asocion? Tute rekomenci la laboron? Jen, imagu kion povus fari asocio, kiu estus gvidata de pli da junaj homoj, de homoj kiu pli bone majstrus la uzadon de interreto (mi kredas ke SATanoj estas efikaj pri tio), kaj kiu progresus anstataux malprogresi kiel UEA hodiaux? Aux ĉu vere eblas reformi UEA? Ĉu iu ajn UEA-membro pripensas aux pripensis reformplanon ?

Andreas J. PENK
2021-01-12 19:10
Respondo al  Hejmano

Mi admiras vian kredon je la junularo! Ĉu vi ne scias la ĥaoson en la vicoj de TEJO? Ĉu vi ne vidis la lemingojn, kiuj sekvis senkritike Gretan? Mi timas, ke vi esperas solvon el malĝusta angulo.

Hejmano
2021-01-13 11:36
Respondo al  Andreas J. PENK

Ne parolu al mi pri estonteco, vi mem vivas en la estinteco.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2021-01-14 18:43
Respondo al  Hejmano

Ĉu vi ne celis “pasintenco” ?

Pere Paret Pintor
Pere Paret Pintor
2021-01-12 1:12

Mi pensas ke li parolas la katalunan.

Jovana
Jovana
2021-01-12 14:41

“la pensia aranĝo por la restantaj kvar oficistoj en la Centra Oficejo”. Hm! Kiuj estas la kvar oficistoj en la Centra Oficejo? Se kredi la informojn aperantajn diversloke, la direktoro ne laboras en la CO. Krome, ĉu estas certeco ke li vere ne havas pensiaranĝon (aŭ ion similan kaŝitan sub alia nomo) ĉe UEA? Kial kredi la deklarojn de la estraro, kiu obstine rifuzas dungi eksteran revizoron?

Roland Schnell
2021-01-12 17:31

Ĉiam la samaj iluzioj! Estis sufiĉe da tempo (50 jaroj?) por UEA rekoni la realecon, sed la komitatanoj dormis kaj la estraro havis evidente aliajn celojn. Kaj la junuloj (se vi pensas pri tejo) nur sekvas la erarajn vojon de siaj prapatroj (kaj -patrinoj kompreneble). Kie diable estus signo de espero?

Andreas J. PENK
2021-01-12 17:57

Alie ol s-ano Guy Matte mi opinias, ke la esprimo »ŝafaro« estas eĉ tre(!) ĝentila eŭfemismo por eviti pli akran vorton. Almenaŭ koncerne kelkajn komitatanojn. Mi ne scias, ĉu la paŝo de s-ano Marc Konijnenberg estas la plej bona inter la eblaj; sed mi akceptas ĝin. Certe li bone pripensis la aferon.

S-ano François Lo Jacomo asertas, ke s-ano Konijnenberg ne estus voĉdoninta kontraŭ la buĝeto, sed li mem spertis, ke oni falsigis protokolon. Je la pinto de UEA agas fiuloj, kiuj fakte pisas sur la heredaĵon de Hodler, Privat. Lapenna. Ĉu la fantomo de de Beaufront vagas tra iliaj vicoj?

S-ano Renato Corsetti estis provinta jam pli frue sian mankantan respekton pri la oficistoj de la Centra Oficejo. Dankon al s-ano Osmo Buller pro sia laborado; sed li tute pravas, ke oni ekkonu la premisojn.

Dieter Rooke
2021-01-12 19:50

Chio chi vere deprimas min , chiam nur negativaj novajhoj – nenia espero -por Esperantoj !

Sebastiano
Sebastiano
2021-01-15 19:28

»tion mi ja diris dum la koncerna diskuto, sed la protokolinto (malgraŭ insisto) rifuzis eĉ protokoli tiun ĉi opinion«

»François Lo Jacomo… miris, kial Marc Konijnenberg ne voĉdonis kontraŭ la buĝetpropono« … »Marc Konijnenberg respondis, ke li ja voĉdonis, sed evidente la voĉo ne estis ĝuste registrita«

Mi vere ne supozis, ke la degenero de tiu organizo, pri kiu ni E-istoj iam rajtis fieri, jam tiom progresis. La celoj ĉie dronis.