UEA ne havas monon por pensioj de oficistoj

UEA laŭ la estraro ne plu havas monon por pensia programo de la oficistoj. Por havigi subvenciojn la estraro decidis uzi la servojn de la firmao Kosmo, kies posedanto membras en la financa komisiono de la asocio. La buĝeto por 2021 denove estis prokrastita.

UEA forstrekis la pensian planon de la oficistoj el sia buĝeto.

La komitato de UEA en sia reta kunsido en sabato la 24-a de oktobro denove malsukcesis aprobi la buĝeton por la jaro 2021. Tiu estis jam la tria prokrasto. La ĉefa malkonsento ĉi-foje temis pri la pensia aranĝo por la nunaj kvar oficistoj, por kiu laŭ la estraro kaj la ĝenerala direktoro mankas mono.

En aŭgusto la diskuto pri la buĝeto estis prokrastita, ĉar mankis kontentiga plano pri la “financa resanigo” de la asocio, kiun la estraro devis liveri en januaro. En septembro okazis nova kunveno, sed daŭre mankis konkretaj proponoj, kaj la buĝeto ne estis pritraktita.

Sojle al la sabata kunsido la estraro daŭre ne povis liveri detalan planon pri konkretaj paŝoj. En mesaĝo sendita al la komitata listo nur kelkajn horojn antaŭ la kunsido, prezidanto Duncan Charters tamen donis kelkajn informojn pri la planoj de la estraro.

Interalie li informis, ke la estraro jam aprobis kunlaboron kun la firmao Kosmo “por ricevi maksimume profesian helpon por sukcesa stipendi-petado, kerna elemento por plibonigi la financan staton de la Asocio”.

Al tio tuj reagis la antaŭa ĝenerala direktoro, nuna komitatano Osmo Buller, kiu atentigis, ke tia decido kreas konflikton de interesoj:

– Tio signifas, ke Francesco Maurelli kiel posedanto de Kosmo ne plu povas esti membro de la financa komisiono nek okupi aliajn formalajn rolojn en UEA, kiuj rekte aŭ nerekte povas havi financajn konsekvencojn. La komitato konstatu tion en la hodiaŭa kunsido. Temas pri postulo, kiu sekvas el la normala praktiko pri intereskonfliktoj kaj kiun ankaŭ UEA devas apliki, li skribis en la komitata diskutejo.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer argumentis, ke la interpreto de Osmo Buller pri la intereskonflikto estas “ege tro strikta”. Fine la komitato dum sia sabata kunsido ne trovis tempon pritrakti la demandon pri la konsisto de la financa komisiono, sed prokrastis ankaŭ tiun decidon ĝis iam poste.

La investa politiko de UEA estis amplekse sed senrezulte traktata dum la komitata kunsido. Martin Schäffer petis, ke la komitato faru decidon pri la investa politiko de la asocio.

– Oni ellaboru bonan planon, ĉar nuntempe kuŝas tro da mono tute ne investite. Ni devus havi ideojn, kiel tion estonte investi, kompreneble sen altigi la riskojn. Mi ne antaŭvidas, ke la enspezoj povus reveni al la antaŭa situacio, sed oni povus konsiderinde altigi la enspezojn.

Komitatano Renato Corsetti, mem gvida membro de la financa komisiono, argumentis, ke la komitato ne povas senaverte kaj senplane decidi pri financa politiko.

– La maksimumo kiun ni povas diri, estas ke oni investu prudente  laŭ la konsiloj de fakuloj. Ĉio cetera devas esti proponita anticipe de la estraro por ke la komitatanoj pripensu kaj decidu, ĉu akcepti aŭ ne. Alikaze ni diskutas sen praktika konkludo.

Dennis Keefe atentigis, ke la investoj de UEA estu morale defendeblaj. Fine oni konsentis, ke la komitato poste decidu pri investaj gvidlinioj.

La pensiaj aranĝoj de la nunaj oficistoj de UEA estis alia temo, kiun la prezidanto menciis en la retmesaĝo sendita kelkajn horojn antaŭ la sabata kunsido. Same kiel ĉiuj respektindaj labordonantoj en Nederlando, ankaŭ UEA ĝis nun havis pensian programon por siaj dungitoj. Ekde 2021 tamen ne plu, laŭ la buĝeta propono de la estraro.

La prezidanto en sia mesaĝo asertis, ke la nederlanda leĝo malpermesus tian pensian aranĝon: “Ni pretas respondi eventualajn demandojn, respektante la privatecon de individuoj, sed principe UEA intencas fari justajn kompensojn laŭ la ĝisnunaj aranĝoj, sed ne havas leĝan rajton estontece mem iniciati novan internan pensiosistemon.”

Dum la komitata kunsido evidentiĝis, ke la leĝo ne malpermesas pensiajn programojn pere de eksteraj kompanioj, efektive normalajn en Nederlando, sed ke la estraro simple volas ŝpari monon. Se UEA ne plu kontribuos al la estontaj pensioj de siaj oficistoj, tiuj post sia emeritiĝo ili ricevos nur la minimuman ŝtatan pension, je kiu rajtas ĉiuj loĝantoj de Nederlando, sendepende de tio, ĉu ili entute laboris ie.

Osmo Buller argumentis, ke nepras plu rezervi en la buĝeto iun sumon por la estontaj pensioj de la nunaj oficistoj. Ĉar temas pri maksimume tri tuttempaj oficistoj, la kosto laŭ li povus esti maksimume 7 000 eŭroj jare.

– Oni parolis pri morala respondeco ĉe investoj. Similan moralan respondecon ni devas postuli de ni mem kiel labordonanto.

Li proponis provizore aldoni al la buĝeto 7 000 eŭrojn, kaj samtempe altigi la buĝeteron de membrokotizoj je la sama sumo. Laŭ li la nun buĝetita sumo 126 710 eŭroj ĉiukaze estas tro pesimisma, konsiderante ke UEA en 2019 enspezis 146 733 eŭrojn de kotizoj.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer siavice asertis, ke Buller estas tro optimisma pri la kotizoj, kaj ke la asocio simple ne plu havas monon por la pensia aranĝo de la oficistoj:

– Verdire mi opinias ke ni ne povas elspezi pli. La buĝeto jam estas absolute ĉe la limo, kaj mi ankaŭ ne antaŭvidas ke la kotizoj kaj abonoj povas esti tiom pli, ĉar ankaŭ ĉi-jare ekzemple la kvanto de abonoj al la revuo Esperanto kaj membrecoj kun revuo malkreskis, do ni ne atingos la saman kvanton kiel en la lasta jaro. Nur pro la virtuala kongreso ni verdire sukcesis havi iom pli da aliĝoj en kategorio B.

Martin Schäffer opiniis, ke la komitato simple akceptu la buĝeton tia kia ĝi estas.

– Ne eblas aldoni, se ne estas mono. Oni nenion povas fari. Ni ne povas elspezi kion ni ne havas. Ni aprobu la buĝeton. Ne eblas momente havi novan pensi-aranĝon. Se la tempoj ŝanĝiĝos, estos alia afero. Eventuale oni eĉ povos pagi por pasinta tempo. Sed niaj membroj meritas, ke nia mono estu traktita adekvate.

La komitato tamen subtenis la proponon de Osmo Buller denove prokrasti la aprobon de la buĝeto, kaj proponon de Michael Boris Mandirola, laŭ kiu la modifita buĝeto enhavu eron por neatenditaj elspezoj eventuale kaŭzotaj de la reformoj, kiujn la asocio eble trairos dum la venonta jaro.

Ĝis la fino de novembro la estraro devos prezenti novan proponon de buĝeto por la jaro 2021 kaj gvidliniojn por la investa politiko. Se ne aperos aparta bezono, la komitato ne kunvenos por pritrakti la buĝeton, sed decidos pri ĝi retpoŝte. Same retpoŝte estos diskutita la demando pri intereskonflikto kaj la konsisto de la financa komisiono.

Dum la komitata kunsido estis levita ankaŭ la demando pri la Jarlibro, kiu estis nuligita por ŝpari monon en 2018. Tiam la estraro aludis, ke anstataŭ la Jarlibro aperu trijara ”almanako”, kiu ne estu aŭtomate sendita al la membroj, sed mendebla de dezirantoj.

Pri la ”almanako” parolis ankaŭ Mark Fettes en sia adiaŭa intervjuo en La Ondo de Esperanto, sed poste la temo ŝajne estis forgesita de la nova estraro. La unua ”almanako” devis aperi en 2020, sed ĝi ne aperis.

– Pri la Jarlibro estis propono havi trijaran almanakon, sed ni ne diskutis tion ĝis nun, diris Duncan Charters dum la kunsido.


Pli pri la temo:


 

28 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Szilvási László
Szilvási László
2020-10-25 14:21

Ne vere mi komprenas. Ĉu en Nederlando la dungitoj ne mem zorgas pri sia privata pensia asekurado? – Ni supozu, ke la Centra Oficejo postnelonge translokiĝos al Slovakio aŭ al Kroatio. Ĉu ankaŭ tiam oni planas zorgi pri interna pensia fonduso?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-25 14:51
Respondo al  Szilvási László

En Nederlando estas la ŝtato, kiu pagas minimuman pension. Aldone estas la kutimo, ke la dunganto proponas aldonan pensi-aranĝon kadre de kiu la dungito kaj la dunganto pagas elcentaĵon de la pensipremiumo.
Kaj trie, dungitoj povas mem aranĝi privatan pensian asekuron.

Ŝajnas al mi logike, ke se la CO translokiĝus al alia lando, ke UEA sekvus la tieajn leĝojn kaj kutimojn.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-25 14:34

31 el 58 komitatanoj ĉeestas en por la organizo kriza tempo… protokolo ne estas farita, buĝeto-aprobo por la tria fojo prokrastiĝis ĉar ne alportiĝis sufiĉe da donitaĵoj… ktp ktp.
Oni povas konstati, ke UEA je neniu nivelo plu funkcias. Samtempe manko de sento pri urĝeco.
Idiota penso pri stipendipetado, (kiel) kerna elemento por plibonigi la financan staton de la Asocio…
La skandaleca, morale kondamninda intereskonflikto de Maurelli… aldone al la 70.000 eŭroj por nova retpaĝaro neniam liverita, kiuj sendube ankaŭ enpoŝiĝis ĉe amikoj…

UEA ŝajnas ne plu savebla.
Nur malgranda kriza teamo de ĉ. 4 saĝaj, agemaj, kompetentaj homoj ankoraŭ povos savi ĝin.
Savo ne plu estas atendebla de la estraro kaj la komitato.
(Se nur la komitato kaj estraro komprenus tion….)

Noel
Noel
2020-10-25 17:04
Respondo al  Leon Roijen

Multaj malverajxoj en tiu komento. Je la komenco estis 31 komitatanoj, sed en la fino 40. Protokolo estis farita. Bugxeto-aprobo estis prokrastita, sed pro aliaj kialoj. Ne estas intereskonflikto. Tamen dankon pro via komento. Se vi pretas « savi » UEA, bv. kontakti la Estraron.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-10-25 17:20
Respondo al  Noel

“Ne estas intereskonflikto”.

Kiu kiam kial kiel decidis, ke ne estas intereskonflikto?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-25 16:45
Respondo al  Noel

La antaŭa ĝenerala direktoro, nuna komitatano Osmo Buller, klare diris, ke la Komitato ne ricevis la protokolon, do eĉ se ĝi estas farita, la Komitatanoj ne havis aliron.

Eĉ se je la fino ĉeestis 40 komitatanoj, tio signifas, ke ankoraŭ 18 mankis… laŭ mi, tio estas apenaŭ malpli skandaleca.

Klare vi ne komprenas la signifon de ”intereskonflikto”: la situacio kiu ekestas kiam financa avantaĝo kupliĝas al plenumata ofico.Osmo Buller prave kaj klare parolas pri intereskonflikto. Mi ne scias pri la patrolando de Maurelli kaj la landoj en kiuj troviĝas la plimulto de la estraro… sed en Nederlando (sub kies juro UEA troviĝas) samkiel en multaj aliaj landoj kaj sendube ankaŭ en Usono kie loĝas Prezidanto Charters, doni pagitan taskon al iu, kiu troviĝas en estraro aŭ komisiono, estas klara intereskonflikto.La fakto, ke Maurelli mem ne rekonas tiun intereskonflikton, jam faras lin netaŭga por la tasko, ĉar ne fidinda.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-10-28 1:06
Respondo al  Leon Roijen

Vi plendas pri la Komitato, pri la Estraro, kaj pri la Komisiono pri financo.

Eble vi pravas, sed kial vi pensas ke vi estus pli kontenta pri la laboro de la “kriza teamo” kiun vi daŭre petas?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-28 16:20
Respondo al  Yves Bellefeuille

Tio ŝajnas al mi evidenta: La problemegoj en UEA eĉ atingis nederlandan gazeton jam en julio 2019 ( https://www.trouw.nl/nieuws/bankroto-dreigt-voor-de-esperanto-beweging~b866ad50/?referrer=https%3A%2F%2Fwww.bing.com%2F ).

Sed kaj la Komitato kaj la Estraro neniel montras, ke ili konscias pri urĝeco.
Aŭ pli bone eble: la respondeco estas dividita inter tro multe da personoj. UEA nun estas ŝipo sen kapitano. Urĝe necesas tre konkreta agplano kun klara direkto.

Malgranda, sperta, agema skipo kun sufiĉe da decidpovo povus savi la boaton.
Kompreneble kandidatoj por tia kriza teamo ne povas esti personoj kiaj Corsetti, kiu jam antaŭ 20 jaroj kaŭzis krizon en UEA kune kun samlandano Lipari, kaj evidente mi ankaŭ ne pensas pri ilia samlanda Maurelli, kiu same ne estas fidinda ĉar li ne rekonas intereskonfliktojn aŭ aktive serĉas ilin.

Ne, mi pensas pri tre solidaj, fidindaj homoj, kiuj almenaŭ iom alproksimiĝas al la profilo de Osmo Buller, kvankam tiu estas ununura sen dubo.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-10-29 20:15
Respondo al  Leon Roijen

@Leon Roijen Kara, mi plene konsentas kun vi, kaj mi ne sukcesas silenti ankaŭ ĉi foje! Evidente viajn mesaĝojn denove legis kaj malŝatis multaj schijterds kiuj ne kuraĝas malferme, per bonaj argumentoj, esprimi sian propran kontraŭan al la via opinion. La tragedio de Esperanto estas ke ĝin lernas kaj misuzas por siaj propraj celoj achterbakse schijterds. Mi pledas por tute plena malfermiteco kaj malkaŝo de ĉiuj fiuloj, kiuj – konscie aŭ senkonscie – damaĝas Esperanton per sia fi-agado. Multaj homoj konas la verajn faktojn kaj povas sincere rakonti pri grandaj kaj malgrandaj malversioj ene (kaj pere de) certaj rondoj, multaj homoj havas scion, kiujn ni neniam vidis ĉe la lumo de la tago. Estas tempo por ĉesi silenti kaj ĵeti plenan lumon sur esperantistoj, kiuj damaĝas ne nur UEA, sed antaŭ ĉio – Esperanton. Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
Ni ĉiuj parolu kaj malkaŝu la veron. Kuraĝon!

Jovana
Jovana
2020-10-26 11:42

La komitato devas demandi sin kaj la respondeculojn, ekde kiam UEA ne plu pagis/os por la pensiaranĝo de siaj dungitoj. Tiuj ĉi devas estis liberaj – sen timo pri reprezalioj – sciigi, kiam kaj per kiu kanalo ili ricevis la informon.
Krome, estus interese scii, ĉu la nepago por la pensiaranĝo validas nur por la dungitoj laborantaj en la CO aŭ ankaŭ por la ĝenerala direktoro.
Aldone, la komitato devas demandi sin, kial UEA ne havas eksteran, neŭtralan revizoron.

Se kredi la bilancon publikigitan en la revuo Esperanto (julio-aŭgusto 2020), jam por 2019 UEA ne elspezis monon por la pensiaranĝo. La aserto ĉi-supre ke “Same kiel ĉiuj respektindaj labordonantoj en Nederlando, ankaŭ UEA ĝis nun havis pensian programon por siaj dungitoj. Ekde 2021 tamen ne plu, laŭ la buĝeta propono de la estraro.” estas aŭ mensoga aŭ troiga. Aŭ, ĉu la informo en la “oficiala” bilanco estas erara? Kiun fidi? Sen ekstera, neutrala revizoro, oni fidu neniun!

Kalle Kniivilä
2020-10-26 12:37
Respondo al  Jovana

En la buĝetoj por 2019 kaj 2020 ja estas mono por pensia aranĝo, 14 000 eŭroj en 2019 kaj 10 000 eŭroj en 2020. Laŭ la klarigoj en la komitata diskuto en aŭgusto la sumo de pensia aranĝo por 2019 poste estis librotenita en “rezervo oficistaro”, ĉar ne estis ankoraŭ klare, kia estos la nova aranĝo. Por 2021 la koncerna buĝetero estas nul eŭroj. Sed precizajn klarigojn kompreneble donu respondeculoj de UEA.
Ajnakaze, efektive tre gravas la fakto ke ŝajne ekde 2018 mankas la ekstera revizoro, kiu efektive povus kontroli la kontojn, male ol la komitataj reviziantoj, kiuj nur vidas la ciferojn kiujn donas la estraro.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2020-10-27 0:12

do…
estas bona ke mi ne estas pensiulo de UEA, cxu ne?

Krizipo
Krizipo
2020-10-27 19:28
Respondo al  Sola Malsamideano

Mi ne certas. Laŭ mia kompreno pri la nederlanda pensiosistemo la iamaj dungitoj de UEA ne dependas de UEA. Ili ricevas pensiojn de la ŝtato kaj de asekuraj kompanioj. Tion ili ricevus eĉ post bankroto de UEA.

La nuna novaĵo temas pri malserioziĝo de UEA kiel entrepreno. UEA ne plu pagas por aldonajn pensiojn. Ĉu gravas tiaj aldonaĵoj? En Nederlando ŝajne jes, ĉar ĉirkaŭ 90 % de la nederlandaj entreprenoj pagas tian aldonaĵon por siaj dungitoj. Do, estas tre kutima entreprena elspezo, kiun UEA volas pagi ne plu.

gasto
gasto
2020-10-27 19:47

Chu ankau la pensiarangho de la direktoro estos chesigita? Kaj vojaghkostoj por la fantomaj vojaghoj? Kiom da horoj chijare direktoro pasigis en CO? Se laboras ”de hejmen” ne produktas vojaghkostojn chu ne. Parolante pri ”prudento”.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de marija
gasto
gasto
2020-10-27 21:24

“ege tro strikta” nu ja neniu superos la fleksecon de nunaj gvidantoj kion plej perfekte respegulas la situacio en/pri volontula domo.

Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2020-10-27 21:42

Jam multajn jarojn estas mi ekster la strukturo de UEA, sed triste estas observi rapidan faladon de pil ol 110-jara ”universala reprezentejo de esperantistoj”. Aparte – kiel eksa volontulo en la CO, mi bedauras la sorton de la ”maldungataj/otaj oficistoj”, kiuj supozis ke laboras en: stabila, civilizita, tutmonda organizo. Mi komprenas ke ne tutmonde estas tiel bone kiel en Nederlando, sed ja oficistoj de UEA laboris tie pli ol 60 jarojn! La mankon de la ekstera revizoro, mi lasas sen aparta komento!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-10-28 15:32

Foje estas utile/interese/amuze ĵeti retrorigardon al malnovaj tekstoj.

Legu la vortojn de komitatano Z en 2012:

‘Hundoj bojas, karavano vojas”
http://esperanto-ondo.ru/Ondo/210-lode.htm#01

Mi ne povas eviti mallonge reliefigi kaj komenti kelkajn erojn el tiu artikolo.

“Eĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro”.

La fora futuro jam estas preskaŭ paseo.

“Ĉio en Esperantujo gravitas ĉirkaŭ UEA, ĉar tiel granda estas ĝia maso”.

Vi ne gravitas ĉirkaŭ UEA? Ne mirinde. Por nekonantoj: UEA signifis “Universala Esperanto-Asocio”. Ĝi estis (la plej) granda E-organizo ĝis sia fakta malapero ĉ. la jaro 2020.

“Feliĉe UEA ne mortas sed transvivas ĉiujn opoziciojn kaj la plej fuŝajn estrarojn”.

Oni neniam subtaksu la potencon de la fuŝaj estraroj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-28 16:42

Kaj poste tiuj fuŝuloj estrarintaj restas en la Komitato.
Fettes kaj samestraranoj jam ege fuŝis, sed pensu pri Corsetti kaj Lipari kiuj kaŭzis la demision de pluraj oficistoj: Osmo Buller, Pasquale Zapelli, István Ertl,Nikola Rašić.

Ĉu estas la floranta mafio kiu tenas Lipari en la Komitato?
Ĉu la britoj perdis sian menskapablon meti Corsetti en la Komitaton?

Ĉiukaze, landaj asocioj kiuj sendas tiajn homojn al la Komitato estas plene frenezaj.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-10-29 20:51

Francisco Javier Moleón
Vi sendube scias, kiu kaŝiĝas sub la nomo de komitatano Z. Malkaŝu tion al mi kaj ŝparu al mi tempon pro plua fosado, mi petas vin afable.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-10-29 21:39

Mi certe ne scias, kiu/kiuj estas (aŭ estis, ĉar jam delonge li/ŝi/ĝi/ili ne artikolas) komitatano Z.

Sebastiano
Sebastiano
2020-10-29 21:55

Kiel vi elparolas la vortojn kun la oblikvaj strekoj?

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Sebastiano
Hejmano
2020-10-29 23:17

Restas lasta espero: s-ro Soros, se vi legas… Bonvolu helpi 💚.

Hejmano
2020-10-29 23:18
Respondo al  Hejmano

Serioze, iu bonvolu lumigi solvojn plu ekzistantajn…

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Tobiasz Kaźmierski
Tobiasz Kaźmierski
2020-11-01 14:34

Mi ĝojas, ke malgraŭ la pandemio, la Komitato sukcesas kunveni.

Samtempe mi ŝatus atentigi kaj emfazi, ke temas pri du aspektoj de pensiaj aranĝoj. La Estraro bedaŭre ne nur ne volas plu kontribui al la pensioj de nunaj oficistoj, kio igos la pensiojn nesufiĉajn por vivi en Nederlando, sed ankaŭ ade evitas elpagi jam kolekitan rezervon. Mi eksiĝis en la jaro 2017 kaj ekde tiam mi ne ricevis kontentigan respondon pri mia pensia rezervo. Kaj ekde julio mi ricevas entute nianiujn respondojn pri tio. Kredeble, la samon spertas gekolegoj maldungitaj en la lastaj jaroj.

Mi petas, ke la Estraro raportu, kio jam estis farita por trovi la leĝe akcepteblan solvon de tiu problemo.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-01 23:54
Respondo al  Tobiasz Kaźmierski

Ĉu mi bone komprenas, ke ekzistis pensia rezervo (starigita post mia deĵortempo?), do mono jam elirinta el la spezokonto kaj ne plu apartenanta al UEA, sed UEA rifuzas eĉ doni klarigon prian (kaj pagi?).

Ĉu UEA iĝis nesto de piratoj aŭ kliko de sentaŭguloj? Malfacilas decidi.

Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski
2020-11-03 22:41

Jes, oni jam pli frue menciis ekziston de tiu rezervo. UEA-Estraro (ĝis nun) ne rifuzis elpagon. Sed de tri jaroj ne donis respondon pri konkretan ol tio, ke oni devas kontakti juriston aŭ ke oni baldaŭ okupiĝos pri tio.
Kompreneble, la afero ne estas simpla, sed ada prokrasto eĉ pli komplikigas ĝin.

Kirill Ŝvedov
2020-11-05 19:05

La negativaj novaĵoj koncerne la staton de UEA, kiuj ne malabundas lastateme, faras indan esplori ĉi tiun problemon ab ovo:

Ni rezonu logike:

Por kio ĝenerale oni kreas tiaspecajn asociojn en diversaj terenoj? Evidente, por komune atingi celojn, atingi kiujn unuope pli malfacilas aŭ tute neeblas. Kio povas esti tia komuna celo por Esperantistoj? Uzi la lingvon pli bone, pli efike. (Ni memoras, ke Esperantisto estas ajna persono, kiu uzas la lingvon). Kion do sifnifas “uzi pli efike”? Tio signifas, ke oni povu ricevi pli da interesa kaj utila informo en Esperanto kaj establi pli da komunikadoj kun interesaj por si homoj. El tio, inter alie, sekvas ankaŭ postulo disvastigi Esperanton, ĉar ju pli da homoj uzos ĝin, des pli da utilo povos ricevi ĉiu uzanto. Ni notu, ke ĉi tiuj kriterioj estas kvalitaj kaj sufiĉe bone mezureblaj.

Kion do eblas diri pri la nuna agado de UEA el ĉi tiu vidpunkto? Facilas rimarki, ke ĝi liveras tre malmulton, konsidereblan laŭ la priskribitaj kriterioj. Mi ne povas diri, ke tia agado tute forestas: ĉi tie eblas listigi legejon por komencanoj facila.uea.org, alteriĝan paĝon Esperanto.net, Jutuban kanalon “UEAviva”. Tamen, evidente, tio ege magras kompare kun la skalo de la Asocio kaj tiu rolo, kiun ĝi tradicie ludis. Do ne estas mirinde, ke averaĝa Esperantisto vidas neniun realan utilecon de UEA, kaj nura idealismo jam ne plu kapablas doni sufiĉan apogon por ĝi.

Kiel oni povus ŝanĝi ĉi tiun situacion? Miavide, tio eblos, se UEA ludos rolon de fondaĵo, kiu akumulas resursojn de Esperantistoj kaj uzos ilin por krei tion, kio en la ekonomia scienco nomiĝas “komuna bono”: servoj, uzeblaj kaj utilaj por ĉiuj, kiuj parolas Esperanton. Tio ne postulos grandajn financajn investojn, ĉar nuntempe oni povas fari multon dank’ al komuna laboro de volontuloj. Gravas, ke tia laboro estu bone organizita kaj kunordigita, kaj ĝuste ĉi tie la aŭtoritato de UEA povos utiliĝi.

Kirill Ŝvedov
2020-11-05 19:05
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Konkreta ekzemplo de tia laboro: tre necesas havi oportunan katalogon de utilaj Esperantaj materialoj en la reto, en kiu oni povus trovi ion interesan por legi, spekti k.t.p. Nuntempa Esperanta interreto estas tre malforte kunligita. Rezulte de tio, se en ĝi aperas ion atentinda kaj utila, informo pri tio disvastiĝas tre malrapide, kaj plimulto da retuzantoj malprobable malkovros tion. Organizi kreon kaj subtenadon de tia katalogo estus por UEA konsiderinda paŝo al pli forta ligiteco kun la Esperantistaro.