UEA nuligas la Jarlibron kaj altigas la kotizon

Ekde 2019 UEA ne plu aperigos paperan Jarlibron. Samtempe la asocio planas draste altigi la kotizojn. Anstataŭ 11 eŭroj la plej malalta jara kotizo en Nederlando iĝos 44 eŭroj. Por ricevi la revuon Esperanto sur papero necesos pagi 74 eŭrojn.

La plorinda financa situacio de Universala Esperanto-Asocio estis unu el la ĉefaj temoj de la estrara kunsido, okazinta en la Centra Oficejo fine de aprilo. En raporto dissendita al la komitato de UEA komence de majo, prezidanto Mark Fettes sciigis, ke la estraro proponos ĉeson de la papera eldono de la Jarlibro, por ŝpari monon.

”Tiu eldono kostas al la Asocio ĉ. €16.000 jare, dum la nova membrospaco disponigos la samajn informojn al niaj membroj en konstante aktuala kaj pli oportuna formo. Evidente tiu reformo estos ebla nur en la kadro de la proponata reformo de la membrosistemo. La nuna financa situacio de la Asocio tamen postulas fari tian kuraĝan paŝon”, skribas Mark Fettes.

Responde al demando de Libera Folio, la prezidanto konfirmas, ke la proponota buĝeto de UEA por la venonta jaro jam ne enhavos monon por eldono de la Jarlibro. Sekve la ankoraŭ ne aperinta Jarlibro 2018 ŝajne iĝos la lasta presita eldono de la libro, kiu dum jardekoj estis la ĉefa adresaro de Esperantujo.

Laŭ la plano ĉiuj bezonataj informoj anstataŭe estos facile troveblaj en la ankoraŭ ne lanĉita nova retejo de UEA, por kies evoluigo la estraro de Mark Fettes en 2013 decidis elspezi 100.000 eŭrojn.

Precize kiam ekfunkcios la de tiam atendata nova “membrospaco” en la retejo de UEA Mark Fettes ankoraŭ ne povas certe diri.

Lige kun la ĵusa estrara kunsido klariĝis ankaŭ, ke la deficito de UEA dum la pasinta jaro iĝis eĉ pli alta ol avertite.

Por 2017 la estraro de UEA buĝetis deficiton de nur 9.450 eŭroj. La ĉefa rimedo por atingi tian drastan plibonigon de la asociaj financoj devis esti grandaj subvencioj, kiujn la estraro esperis ricevi el nemovadaj fontoj. Tamen jam en oktobro la estraro konstatis, ke la esperataj subvencioj ne estos ricevitaj, kaj la deficito atingos 90.000–110.000 eŭrojn.

Ankaŭ tio tamen montriĝis tro optimisma takso – la efektiva deficito iĝis proksimume 160.000 eŭroj, nova rekordo. Ĝis nun la rekorda oficiala deficito en la buĝeto de UEA estis tiu en 2002 – entute 57.194 eŭroj. Tiam temis pri la unua jaro post la protesta demisio de Osmo Buller, kiam la ĝenerala direktoro de la asocio estis Trevor Steele.

Laŭ la raporto de Mark Fettes al la komitato, la asocio sukcesis malpliigi la elspezojn ĉe la oficejo je 29.000 eŭroj. Krome por movada evoluigo oni elspezis 22.000 eŭrojn malpli ol buĝetite.

Tamen tiuj ŝparoj ne sufiĉis por ekvilibrigi la buĝeton, ĉar la membrokotizoj donis 50.000 eŭrojn malpli ol buĝetite kaj la kongreso 19.000 eŭrojn malpli ol oni esperis. Krome la rento de diversaj investoj estis 40.000 eŭrojn malpli ol buĝetite, kaj ne estis ricevitaj 90.000 eŭroj en buĝetitaj ekstermovadaj subvencioj.

Por la jaro 2018 la komitato post longaj diskutoj fine en decembro 2017 akceptis buĝeton kun planata deficito de 140.000 eŭroj. Tiel la kostoj superas la enspezojn je 30 procentoj. La mankantan monon oni prenos el la kapitalo de la asocio. Simile oni devos fari ankaŭ en 2019, laŭ la kalkuloj de la estraro.

Eĉ se oni venontjare tranĉos el la elspezoj 16.000 eŭrojn, ne plu eldonante Jarlibron, kaj eĉ se oni draste altigos la membrokotizojn, la estraro antaŭvidas deficiton de 130.000 eŭroj. Laŭ la raporto de Mark Fettes, la estraro efektive diskutis maldungon de oficistoj aŭ translokadon de la Centra Oficejo al malpli kosta lando, sed “ankoraŭ ne konvinkiĝis” pri la dezirindeco de tiaj eĉ pli drastaj rimedoj.

”La tujaj prioritatoj – reformi la membrosistemon, modernigi la administradon, kaj renovigi la retejon – postulas stabilecon en la oficejo kaj bonan kunlaboron inter estraranoj kaj oficistoj”, skribas Mark Fettes.

La proponata reformo de la membrosistemo signifas interalie, ke malaperos la malplej kosta kategorio, “membro kun Gvidlibro”. Tiaj membroj en Nederlando ĉi-jare pagas kotizon de 11 eŭroj. La baza kotizkategorio anstataŭe iĝos la nuna “membro kun Jarlibro”, kvankam se ne aperos Jarlibro, pli taŭgus nomi ĝin “membro sen Jarlibro”.

La membroj sen Jarlibro esence ricevos la saman servon kiel la nunaj membroj kun Gvidlibro: aliron al la reta Jarlibro kaj elektronikan version de la revuo Esperanto. Tamen anstataŭ 11 eŭroj jare ili devos pagi 44 eŭrojn. Por aldone ricevi la paperan version de la revuo oni devos pagi 74 eŭrojn.

Junuloj sub la aĝo de 19 jaroj tamen ricevos rabaton de 50 procentoj, kaj junuloj inter 19 kaj 24 jaroj rabaton de 25 procentoj. Kvankam la jure sendependiĝinta TEJO por kreskigi la membronombron altigis sian aĝolimon al 35 jaroj, la junuloj 25–35 jaraj jam ŝajne ne ricevos rabaton ĉe UEA, kiu kolektos la kotizojn.

Libera Folio: La plej malalta kotizo estos altigita de 11 eŭroj al 44 eŭroj (en Nederlando), kun praktike la samaj servoj kiel nun. Ĉu vi ne timas, ke tio fortimigos multajn nunajn membrojn?

Mark Fettes: – Povas esti ke rabatita kotizo (ĝis 50 procentoj) estos alirebla ankaŭ por nejunuloj, sed la detalojn ni ankoraŭ ne fiksis.

Ĝuste la ŝrumpado de la membraro estas unu el la ĉefaj problemoj de UEA. Laŭ Mark Fettes la nuna Strategia laborplano “malsukcesis pri sia ĉefa celo, nome mobilizi aktivulojn je diversaj niveloj por komuna agado cele al la plifortigo de UEA kiel tuto. Sur ĉiuj agadkampoj, tiu manko sentiĝas – interalie ĉe la individua membraro, kies malrapida sed konstanta malkresko montras, ke niaj malnovaj membroj ne sufiĉe sukcesas varbi novajn.”

Por flegi la membraron, laŭ Mark Fettes nepras ”nutri la senton de la membroj pri aparteno al UEA; nepras teni ilin pli bone informitaj pri la agado de UEA kaj la disvolviĝo de Esperanto tutmonde.”

Anstataŭ la nuligota Jarlibro la estraro de UEA diskutis, ĉu la asocio eventuale unu fojon en tri jaroj publikigu ian “almanakon” pri la movado. Tian almanakon la dezirantoj tiuokaze tamen ŝajne devus aparte aĉeti, sendepende de tio, ĉu ili jam pagis membrokotizon aŭ ne.

22 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Grigorii Arosev
2018-05-10 11:57

44,- anstataux 11,-? He-he, bonŝancon. Sendube UEA rikoltos samtiom da mono, sed kun malpli da membroj.

Mi pagas jam kelkajn jarojn 11 eŭrojn, neniam elŝutante ”E-on” – nu eble unu kajeron en duonjaro mi ”trafoliumas” en PDF-legilo. Kotizo je 11 eŭroj estas mia tre eta, sed tamena subteno al UEA kiel de simpatianto. Supozeble, mi estas tute ne sola membro kun tiaj pensoj kaj agoj.

Pagi 44 por ricevi la samon? Ne dankon.

OSMO, REVENU!!!

Gecxjo
Gecxjo
2018-05-11 5:22
Respondo al  Grigorii Arosev

nu fakte Vi pravas. Se altigi kotizojn, do almenaŭ ne tiom draste.
u estas inter estraranoj homoj kiuj pensas klare kaj socio-ekonomike? Aŭ “strangolu ni kravaton – ĉu spiras ankoraŭ? Do – bone”

Filarete
Filarete
2018-05-11 8:32
Respondo al  Grigorii Arosev

Jes ja problemo de la retĵurnaloj estas ke oni … ne legas ilin. Plejmulto el ni jam pasigas tutan tagon ĉe la ekrano. Se retformato taùgas por mallongaj informoj aŭ unu artikolaj periodaĵoj kiel LF, ĝi ne taŭgas por tuta revuo. En la nuna gazetaro la situacio iom post iom stabiliĝas : iuj ĵurnaloj kiuj naskiĝis interrete nun fariĝas (parte) paperaj. Ĉu solvo ne estus enmeti la plej mallongajn novaĵojn en la funckionta retejo de UEA kaj aperigi malpli ofte (eble ses foje jare) pli dikan kajeron?

Unuel
Unuel
2018-05-11 9:03
Respondo al  Filarete

La ĉefa problemo de la revuo de UEA ne rilatas al tio, ĉu ĝi estas papera aŭ reta. La ĉefa problemo estas, ke ĝi nenion rakontas pri tio, kio efektive okazas en UEA.

LenioMarobin
LenioMarobin
2018-05-11 11:29
Respondo al  Grigorii Arosev

Mi samopinias. Ankaŭ mi pagas la 11 eŭrojn. Mi faras tion nur pro mia klientiĝo al la libroservo. Mi ne uzas la aliajn servojn, kvankam la kotizo inkluzivas la ricevon de E en pdf-formo. Se mi vere devos pagi 44 eŭrojn, mi malaniĝos. Mi nur esperas, ke la libroservo vendas ankaŭ al klientoj, kiuj ne estas membroj de UEA…

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-05-11 15:10
Respondo al  LenioMarobin

La libroservo ĉiam vendis al ĉiuj kaj ĉiaj klientoj, membroj aŭ nemembroj de UEA.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-05-10 13:28

Bedaŭrinde UEA ne konscias, ke tio kion ĝi faras reage al fikciaj financaj problemoj mem kaŭzas, ke ĝi perdas membrojn.

Jen
Jen
2018-05-10 13:51

Estraro de UEA estu singarda pri via penado eltrovi la Ŝtonon de la Saĝuloj… oni pendigos ĝin sur vian kolon.

Sebastiano
Sebastiano
2018-05-10 14:46

Mark fettes sciigis, ke “nepras teni [la membrojn] pli bone informitaj pri la agado de UEA kaj la disvolviĝo de Esperanto tutmonde.” — Mi suspektas, ke Libera folio estas unu el al plej efikaj rimedoj por atingi tiun celon.

Kirill Ŝvedov
2018-05-10 15:53

Miavide, novaĵoj pri UEA faras enda vastan diskuton: kial do la plej respektinda Esperanto-asocio trafis staton de “financa kaj organiza marasmo” (Osmo Buller)? Por respondi tion necesas rigardi la demandon ĝenerale: por kio oni kreas tiaspecajn organizojn? Por realigi interesojn kaj kontentigi bezonojn de iliaj partoprenantoj. Kiajn do interesojn kaj bezonojn efektivigas UEA, kiaj estas ĝiaj celoj? Certe, oni povas formuli tion diversfome, tamen ĉiuokaze eblas, miaopinie, resumi ilin en du punktoj:

1. Ke pli da homoj uzu Esperanton.
2. Ke tiuj, kiuj uzas Esperanton, povu fari tion pli efike kaj ricevi pli da utilo de ĝi.

Kion do faras moderna UEA koncerne ĉi tiujn punktojn? Bedaŭrinde — almenaŭ, tia bildo formiĝas por ekstera observanto, al kiuj mi apartenas — ĝi faras praktike nenion, koheran al la kondiĉoj de la moderna mondo. En la antaŭaj komentoj ĉe Libera Folio oni jam notis, ke nuraj servoj, kiujn ricevas la membroj de UEA, estas UKoj, periodaĵoj kaj la libroservo. Tamen ĉiuj ĉi tiuj formoj de agado aperis antaŭ pli ol jarcento; kie do estas aktiveco surbaze de la ebloj, kiujn disponigas nuna tempo? Kaj se por “flegi la membraron” kaj ĉesi ĝian ŝrumpadon oni intencas pli bone informi “pri la agado de UEA kaj la disvolviĝo de Esperanto tutmonde” — pardonu, sed tio ŝajnas al mi jam kompleta absurdo. Se oni volas ricevi subtenon flanke de Esperantistoj, oni montru sian kapablon esti en avangardo. Antaŭ tio oni ne sukcesos “mobilizi aktivulojn je diversaj niveloj por komuna agado”.

P.S. Mi ankaŭ rekomendas atenti “Esperanton en perspektivo”, p. 621 — similaj konsideroj estis formultaj tie jam antaŭ jardekoj.

Gecxjo
Gecxjo
2018-05-11 5:27
Respondo al  Kirill Ŝvedov

“oni kreas tiaspecajn organizojn? ” – ĝi estis kreita antaŭ longe, pasis temp’ kaj oni (pleje estraroj kaj proksimaj homoj al kaso 😉 ) strebas konservi situacion. Tamen vivo en la mondo disvolviĝas, ofte ne antaŭvideble kaj ne prdikeble…
Via ‘p.s.’ — estas trafa.

Kirill Ŝvedov
2018-05-15 10:42
Respondo al  Gecxjo

Mi opinias, ke enda rimedo por ŝanĝi la situacion estus kreo de klubo de individuaj membroj de UEA surbaze de, ekzemple, Fejsbuka grupo. Enkadre de ĝi oni povus ellabori kolektivan vidpunkton koncerne tiun aŭ alian temon kaj diskonigi ĝin, influante per tio la estraron. En ĉiuj ĉi tiuj perturboj ĉikraŭ la organizaĵo min plej mirigas, ke tute ne aŭdeblas voĉo de tiuj, kiuj subtenas ĝin per siaj kotizoj kaj do havas rajton fari al ĝi demandojn.

Lee Miller
Lee Miller
2018-05-13 16:22

Mi ekhavis la ideon ĉi-matene ke, se UEA simple nuligus ĉiujn servojn, ĝi povus ŝpari multon.

Mi apenaŭ vidas problemon en mia logiko.

Mi tre ŝatus se la gvidantoj de UEA komencus pensi “Se ni povus daŭre ekzisti, sed fari NUR TRI AFEROJN, kiuj ili estus?” Oni ĉesu ŝajnigi ke ĉio estas ebla. Mono kaj homfortoj ne estas senlimaj, kaj efektive tute male.

Mi estas dinosaŭro kaj metus la Libroservon sur la liston de 3.

Certe plialtigo de la membrokotizo tute mise efikos.

Jovana
Jovana
2018-05-14 8:19

UEA havas la membrokategorion “dumviva membro kun Jarlibro”. Ekde la venonta jaro, la membroj en tiu kategorio estos “dumvivaj membroj kun nenio”. Espereble tiu personoj, kiuj flirtas kun la ideo iĝi dumviva membro de UEA, repensos. Ekzistas ŝancoj iĝi “dumviva dupo de UEA”.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-05-14 12:22

Sincere dirite, la kerna problemo ne estas la (relativa) alteco de kotizo: la problemo estas, ke homoj ofte ne trovas kialon (re)aliĝi al UEA, eĉ se ili klopodas konvinki sin mem. Multaj el ni certe foje ĝeniĝis pri pago de 5 € por neutilaĵo sed volonte pagis 500 € por utilaĵo. Se vere temus NUR pri alteco de prezo/kotizo, tiam 5 € egalus ĝojon kaj 500 € ĉagrenon. Sed ne estas tiel. Se mi ricevus bonajn servojn, ion utilan por mi, mi volonte pagus 100 € jare al UEA. Se mi ricevas NENION, mi malvolonte pagos eĉ nur 3 € jare al UEA.

Mi ne realiĝis ĉi-jare, ĉar, simple, mi trovis nek kialon nek avantaĝon por tio. La revuo? Ĝi ne interesas min jam de jaroj (eble mia propra kulpo… aŭ eble ne). Libroservo? Ne necesas membri por aĉeti materialojn. UK? Bele ŝparcele aliĝi al UEA por UK-partopreno. Se oni tamen ne partoprenas… Jarlibro? Nu… Biblioteko? Nur surloke uzebla: kiu vojaĝos al Roterdamo por legi romanon el la biblioteko? Almenaŭ eblas unue rigardi en la katalogo, ĉu grava/interesa/necesa libro kuŝas tie. Ho atendu, ne ekzistas alirebla katalogo…

Mallonge: mi sentis, ke realiĝi pli-malpli signifas fordonaci monon al UEA. Kelkaj sendube trovas tion utila, ĉar tiel oni “antaŭenigas Esperanton” – kion ajn tio signifas. Mi, almenaŭ ĉi-jare (nur la dioj scias pri miaj venontjaraj pensoj), ne trovis tion sufiĉa pravigo por fordonaci monon. Mi opinias, ke mi pli helpas antaŭenigi Esperanton, se mi ekz. rakontas al unu homo, kio estas tiu stranga lingvo. Ĉu mi malpravas? Verŝajne, sed supozeble mi ne estas la sola malpravulo.

Kaj ne pensu, ke nun parolas UEA-malamiko: mi iĝis membro de UEA tuj en la unua jaro de mia esperantistiĝo, kiam mi apenaŭ povis kunmeti ĝustan frazon en la lingvo. Kaj mi estas eĉ eksa UEA-oficisto, kiu laboris kvin longajn jarojn en la kerna kerno, en la CO. Se eĉ tia “ĝisosta” UEA- kaj CO-homo havas tian opinion… nu, UEA, estraro, eble estas tempo vere konsideri, ke vi havas seriozan problemon. Solvendan ne nur per (mal)altigo de kotizo.

Kirill Ŝvedov
2018-05-15 10:55

Mi plene konsentas kun vi. Kia do estas modelo, laŭ kiu funkciu tia organizo kiel UEA? Miavide, en la nuna tempo ĝi devas funkcii kiel fondaĵo, kie akumulas resursojn de Esperantistoj kaj uzas ilin por tio, kio en la ekonomia scienco nomiĝas “komuna bono”, t.e. servoj kaj infrastrukturo, kiujn ĉiuj povas uzi kun utilo por si. Tamen hodiaŭ, kiel vi prave priskribis, ĝi malmulton povas doni al averaĝa E-parolanto kaj ĝia subtenado per kotizoj ja fakte havas karakteron de bonfarado por “konservi la tradiciojn” kaj “antaŭenigi la lingvon”. Ne estas mirinde, ke finfine stimuloj por tio elĉerpiĝas. Se oni volas ricevi subtenon fare de membroj de la E-komunumo, oni devas restarigi konfidon al si kaj demonstri, ke oni pensas pri ilia bono.

Sola Malsamideano
2018-05-14 18:41

Kial ne suspeku la plej malbonan okazon? Kiam mi estis en ia klubo post multaj jaroj tiam la problemo estis ke ka kasisto cxiam rabis la monon de la organizajxo. Kiam la klubo sxangxis la kasiston al nova kasisto, la problemo revenis. La nova kasisto rabis la monon. Gxi okazis multfoje. Sed, iel la organizajxo plu ekizstas ecx gxis nun. Mi ne scias kiel.

Ba, Mirakloj povas okazi! Cxu estas metodo en Nederlando por peti la sxtaton ekzameni organizajxon por kontroli korupteco?

Krizipo
Krizipo
2018-05-15 17:05
Respondo al  Sola Malsamideano

UEA ne estas klubo kun unu kasisto, sed asocio, kiu ĉiujare devas publikigi sian bilancon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-05-16 3:46
Respondo al  Sola Malsamideano

Se estus ŝtelo, tiam estus en la kontoj malpli da mono ol oni atendas. Fakte, estas tie tiom da mono kiom oni atendas, kvankam malpli ol oni deziras!

Sola Malsamideano
2018-05-16 19:01

sxajnas al mi ke normala kotizo por alligi al mondskala organizajxo en la nuna jaro estas pli malpli 44. Do, se vi fidas al UEA, nur pagu la kotizon kaj ne plendu. Plejeble cxiuj aliaj organizajxoj havas similan kotizprezon.

Ne auxskultu la pigrulojn kiuj volas havi cxion por nenion. Nur altigu la prezon!

Se oni fidas, do pagu, se oni ne fidas, do ne pagu? Cxu simple? Cxu ne?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-05-17 9:08
Respondo al  Sola Malsamideano

> Se oni fidas, do pagu, se oni ne fidas, do ne pagu

Certe, tute simple.

Tamen ŝajnas, ke multaj membroj (aŭ homoj povantaj membriĝi) volonte elektas la duan eblon kaj decidas ne fidi kaj ne pagi. Tio ja estas nenia problemo por la homaro.

Sed por UEA…

Sola Malsamideano
2018-05-19 16:27
Respondo al  Sola Malsamideano

Se UEA ne pretas altigxi siajn kotizojn al normala moderna nivelo gixs nun, mi ne scias kiajn aliajn fusxojn gxi faras.

Estas ia interesa vorto ke cxiuj lernu nun….

monvalorperdiĝo

Mi scias ke esperantio estas vilagxo de diversaj, maljunaj, liberaluloj sed oh ve!