Fettes: ”Trezoro estos traktata kiel estrarano”

Ne eblas certe scii, ĉu Trezoro Huang Yinbao estis valide elektita kiel estrarano, diras Mark Fettes. Li tamen estos traktata kiel estrarano ĝis la kongreso en Lisbono.

Trezoro Huang Yinbao.

Post la ĵusa balotado pri novaj estraranoj en UEA estiĝis senprecedenca situacio. Ne klaras, ĉu la ĵus enpostenigita nova estrarano pri financoj, Trezoro Huang Yinbao, efektive estis valide elektita.

Li ricevis pli ol duonon el la registritaj voĉoj, sed post la anonco de la rezulto la 20-an de marto du komitatanoj konstatis, ke iliaj voĉoj ne estis registritaj.

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, petis la teknikan helpanton de UEA esplori, ĉu efektive la voĉoj de du komitatanoj ne estis ĝuste registritaj de la voĉdona sistemo.

– Evidente, se tiel okazis, ni devos konsideri la voĉdonon nevalida, ĉar kiel mi skribis en la antaŭa kazo, ĉiu voĉo gravas, li skribis en letero al la komitato.

Responde al demando de Libera Folio li nun klarigas, ke ne eblas certe scii, kial iuj voĉoj ne estis registritaj.

– Mankas klaraj pruvoj pri la valideco aŭ malvalideco de la voĉdona procezo. La sistemo fidele registris multajn voĉojn, sed ni ne povas spuri kio efektive okazis ĉe la homoj kiuj kredis esti voĉdonintaj, sed kies voĉoj ne registriĝis. Povus temi pri homa eraro, povus temi pri teknika eraro – ni simple ne scias.

Oni povus argumenti, ke se ne eblas certi pri la valideco de la balotado, la voĉdono evidente estas nevalida. Mark Fettes tamen faras alian konkludon:

– Pri la elekto de Trezoro, mi intencas fari kiel mi indikis al la Komitato, nome trakti lin kiel estraranon sed zorgi ke la decidoj ne dependu nur de lia voĉo. En Lisbono ni petos la Komitaton konfirmi lian elekton per ĉeesta sekreta baloto.

Trezoro Huang Yinbao do restos en la neklara stato de ebla estrarano ĝis la Universala Kongreso, kie li iĝos efektiva estrarano – aŭ efektiva neestrarano, depende de la opinio de la tiam ĉeestontaj komitatanoj.

Intertempe la reta voĉdonsistemo de UEA estas plibonigata, rakontas Mark Fettes:

– Ni nun enkondukis aldonajn kontrolojn ĉe la voĉdonsistemo, kaj samtempe komencas plani la kreon de nova sistemo ligita al la lanĉota membrospaco en la retejo de UEA.

Precize kiam estos lanĉitaj la unuaj renovigoj de la asocia retejo Mark Fettes ankoraŭ ne povas certe diri.

– Mi atendas konfirmon de Martin [Schäffer] kaj Ana [Ribeiro] pri lanĉodato. Ana nun efektivigas la transigon de datumoj inter la malnova kaj la nova membrodatumbazoj, kio estas nepra antaŭpaŝo por la lanĉo de la membrospaco.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-05-02 21:35

Feliĉe Esperanto jam havas vorton por tia situacio: tohuvabohuo.

ekzistas
2018-05-03 7:57

La pli proza vorto estas : hhaoso !

Grigorii Arosev
Grigorii Arosev
2018-05-05 0:14

Mi egege pardonpetas, sed mankas kompreno pri jeno: ĉu efektive oni ne povas elpensi iun simplan, sed bone funkciantan sistemon por tiaj sendube gravaj voĉdonadoj? Kial ne uzi retpoŝton tiacele? Jes teorie povas okazi misuzoj, sed oni ja povas provizore elpensi iun kontrolan vorton/agon por ĉiu aparta voĉdonanto.

UEA-komitato estas damne ne tiom multkonsista, por ke pensi, ke oni bezonas por reta voĉdonado iun aparte kreendan sistemon. Sed eĉ se jes – intertempe uzeblas io multe pli simpla kaj fidinda.

Necesas ja nur voli tion elpensi…

Krizipo
Krizipo
2018-05-07 9:58
Respondo al  Grigorii Arosev

Kial ne uzi retpoŝton? Ĉar per retpoŝto ne eblas voĉdono sekreta!

Sebastiano
Sebastiano
2018-05-08 1:08
Respondo al  Krizipo

Mi ne konas la regularon de la estraro por tiaj alelektoj. Ĉu nesesas sekreta voĉdonado en tiu ĉi okazo? Kutime en realaj kunvenoj oni ja ofte voĉdonas ne sekrete, sed per manlevoj. (Se ial necesas sekreta voĉdonado, simpla paperpoŝto per duoblaj kovertoj estus verŝajne tamen plej facila kaj plej rapide instalebla solvo.)

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-05-09 18:07
Respondo al  Sebastiano

La regulo ja estas, ke oni devas baloti sekrete por la estraranoj. Sed mi ankaŭ miras, ke UEA ne sukcesas funkciigi tian sistemon, aŭ ke, rimarkinte la nefunkciadon, ĝi ne uzas paperajn balotilojn. Tiu sistemo eble estas malpli moda, sed almenaŭ ĝi funkcias!

Lee Miller
Lee Miller
2018-05-09 0:14

Mi ĵus spektis tiuN ĉi filmetoN en kiu parolas la koncerna homo. Mi rimarkas la preskaŭ kompletaN mankoN de la akuzativo, kiu estas kerna parto de la lingvo.

Do mi demandas miN, kial homo kiu ne regas la bazoN de Esperanto estas nun en la estraro?

https://youtu.be/BApBCV1604g

Ĉu temas pri la sinteno “Ho, ni sufiĉe bone komprenas liN, ne tiom gravas tiu balasta akuzativo, kial vi eĉ demandas?”

“Mi ŝatus aŭskulti via opinio”, ekzemple.

Nenio tre bone aŭguras por la estonteco de la lingvo aŭ de UEA, se tiu ĉi estas unu el la ĉefoj.

Sebastiano
Sebastiano
2018-05-09 2:53
Respondo al  Lee Miller

Dankon por la Jutuba ligo.

Ne estas novaĵo, ke estraranoj de UEA ne bone regas la lingvon. Ĉi-kuntekste mi memoras ekzemple Kep Enderby, prezidanton de UEA en la 90aj jaroj kaj eĉ ‘Esperantiston de la jaro’. S-ano Huang Yinbao kapablas libere kaj flue paroli la lingvon. Liaj iom arbitraj akuzativoj vere ne estas unu el la gravaj problemoj de UEA kaj eĉ ne iu ‘malbona aŭguro’.