Trezoro samtempe en kaj ekster la estraro

Post la ĵusa balotado pri novaj estraranoj en UEA estiĝis senprecedenca situacio. Ne klaras, ĉu la ĵus enpostenigita nova estrarano pri financoj, Trezoro Huang Yinbao, efektive estis valide elektita. Dum oni esploras la aferon, li tamen partoprenas la estraran laboron.

Balotujo. Foto: Rama (CC BY-SA 2.0 FR)

Jam en novembro 2017 UEA komencis la elektadon de novaj estraranoj. La 20-an de aprilo la prezidanto fine anoncis, ke estis elektita nova estrarano pri financoj. Tamen ŝajne ne ĉiuj voĉoj estis registritaj.

Post kiam la demisio de la ĝenerala direktoro de UEA, Veronika Poór, estis anoncita la 1-an de novembro 2017, ŝian lokon prenis Martin Schäffer. Li pli frue estis estrarano kaj ĝenerala sekretario de la asocio.

Sekve de tio aperis la bezono elekti novan ĝeneralan sekretarion. Lige kun tio la estraro en novembro 2017 proponis al la elekta komisiono, ke oni ekserĉu ne unu, sed tri novajn estraranojn, kiuj povu transpreni diversajn taskojn kaj eble estonte formu parton de la sekva estraro de la asocio.

La elekta procezo okazis kun grandaj prokrastoj kaj problemoj kaŭzitaj parte de misfunkcioj en la reta voĉdona sistemo de UEA, parte de la kaosa diskuto kaj ne tute klaraj proceduroj en la komitata laboro.

La unua voĉdonado pri elekto de nova ĝenerala sekretario komenciĝis la 16-an de januaro. En tiu balotado neniu el la kandidatoj ricevis la necesajn 27 voĉojn, do oni aranĝis duan voĉdonadon pri la du plej sukcesaj kandidatoj. En tiu balotado, kies rezulto estis anoncita la 6-an de februaro, gajnis Aleks Kadar. Li promesis aparte okupiĝi pri la problema financa situacio de la asocio.

Post monato, la 5-an de marto, oni fine de senorda diskuto en la komitata babilejo komencis novan voĉdonadon, nun pri tio, ĉu oni fakte elektu pliajn estraranojn. La rezulto de la voĉdonado estis anoncita la 17-an de marto: jes, oni ja elektu pliajn estraranojn, maksimume du.

Jam post tiu voĉdonado multaj plendis pri fuŝoj en la elekta sistemo, ĉar ŝajnis ke ne ĉiuj voĉoj estis registritaj. La prezidanto de UEA, Mark Fettes, tamen deklaris la rezulton valida, argumentante ke ĉiuokaze ankoraŭ ne temis pri la efektiva elekto de estraranoj, sed nur pri tio, ĉu oni ja havu pliajn estraranojn.

La 29-an de marto estis komencita la efektiva balotado pri la kandidatoj al la estraro, sed post la fino de la voĉdonado oni konstatis ke la elekta sistemo ne bone funkciis, kaj la rezulto estis deklarita nevalida.

Nova voĉdonado pri la estraraj kandidatoj estis komencita la 10-an de aprilo. La 20-an de aprilo Mark Fettes jene anoncis la rezulton:

Trezoro laŭ anonco de Mark Fettes estis elektita nova estrarano de UEA.

Intertempe finiĝis la voĉdono pri elekto de du pliaj estraranoj. Partoprenis 46 komitatanoj el 62, do la voĉdono estis kvoruma. Por elektiĝo necesis ricevi almenaŭ duonon de la eblaj voĉoj, do 23.

8 komitatanoj voĉdonis sindetene (ili voĉdonis por neniu kandidato).

La kandidatoj ricevis jenajn voĉojn:
Trezoro – 25
Orlando Raola – 22
Amri Wandel – 10
Barbara Pietrzak – 5
Bruĉjo Kasini – 2 ĝis 14*

La steleto ĉe la lasta nomo indikas, ke la voĉoj donitaj por Brunetto (Bruĉjo) Casini ne estis ĝuste registritaj. Ĉar laŭ la kalkuloj de Mark Fettes li tamen povis ricevi maksimume 14 voĉojn, la rezulto laŭ la prezidanto estis klara kaj valida: kiel nova estrarano estis elektita nur Trezoro (Huang Yinbao).

En intervjuo donita al Libera Folio Trezoro rakontas pri siaj planoj en la estraro de UEA. Li volas interalie profundigi la rilatojn kun Unesko kaj okupiĝi pri la financaj problemoj de la asocio.

Tamen baldaŭ du komitatanoj anoncis, ke iliaj nomoj ne aperas en la listo de voĉdonintoj, kvankam ili ja voĉdonis. Pro tio pluraj komitatanoj opiniis, ke la rezulto estas nevalida kaj la voĉdonado devas esti farita trian fojon.

– Laŭ mia modesta opinio, tiu voĉdonado devas esti nuligita, la tuta afero fariĝas pli kaj pli komika se ĝi ne estus ege ege serioza. Kian fidindecon oni povas doni al organizo kiu jam kelkfoje troviĝis en tia plorinda situacio kaj kiu estas dronanta en katastrofa financa situacio, demandis en la komitata diskutejo Edwige Tantin Ackermann.

– Ke la ĵusa voĉdonado ne estas valida, estas ekster dubo. Ni memoru, ke la Estraro havas la bazan juran respondecon en kaj pri la asocio. Tial ĝia elektado, ankaŭ se temas pri kompletiga elekto, devas okazi tiel, ke eĉ la plej eta ombro de dubo [ne] restu pri la laŭleĝeco de la sekvita proceduro, skribis Osmo Buller.

Libera Folio petis ke prezidanto Mark Fettes klarigu sian sintenon al la kritikoj. Responde li sendis al ni mesaĝon, kiun li pli frue sendis al la komitata listo. Ŝajne pro plia teknika problemo lia mesaĝo tamen neniam aperis en la komitata diskutejo.

La neniam alveninta mesaĝo de Mark Fettes al la komitato de UEA.

En sia mesaĝo Mark Fettes skribas, ke li petis la teknikan helpanton de UEA esplori, ĉu efektive la voĉoj de du komitatanoj ne estis ĝuste registritaj de la voĉdona sistemo.

– Evidente, se tiel okazis, ni devos konsideri la voĉdonon nevalida, ĉar kiel mi skribis en la antaŭa kazo, ĉiu voĉo gravas.

Samtempe li skribas, ke la nove elektita – aŭ eble ankoraŭ ne elektita – estrarano “ludis tre pozitivan rolon en nia ĵusa kunsido, kiu disvolviĝis en harmonia etoso kun intensa kunpensado kaj kunplanado pri la estonteco de UEA”.

Ĉar ankoraŭ ne klaras, ĉu necesos voĉdoni plian fojon, kaj kia tiukaze estos la rezulto de la nova balotado, la estraro de UEA trovis neortodoksan solvon por la partopreno de Trezoro en la estrara laboro:

– Dume, ni inkluzivos Trezoron en la laboro kaj informfluo de la Estraro, sed zorgos ke formalaj decidoj ne dependu nur de lia voĉo, por ke ni ne devu refari ilin, se montriĝos ke lia elekto ne estas fidebla rezulto, skribas Mark Fettes en sia mesaĝo al la komitato.

La mesaĝo tamen evidente neniam atingis la komitaton.


Pli pri la temo:

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-04-25 21:09

UEA finfine akceptu, ke ĝi estas komika ensemblo. Komikaĵoj neniam fremdis al UEA, eĉ se lastatempe ĝi iom tro penas por ili. Sukcese.

Sed UEA obstinas prezenti sin kiel seriozan organizon: tial ĝiaj komikaĵoj vekas nek ridon nek amuzon sed nur ĉagreniĝojn kaj kritikojn. Se UEA finfine kuraĝus malferme akcepti sian veran naturon (t.e. komika ensemblo), ĝi ĉesus esti skoldata kaj anstataŭe rikoltus abundajn bonhumoron, ridojn kaj gratulojn.

Jes jen Jens
Jes jen Jens
2018-04-26 10:57

Simile al la Civito, ĉu?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-04-28 18:26
Respondo al  Jes jen Jens

La Civito naskiĝis kiel komika ensemblo kaj neniam provis esti serioza. Tial ĝi estas tiom ridiga.

Ricardo
Ricardo
2018-04-28 11:02

Se ĝi agnoskos kaj iĝos Universala Ensemblo Amuza ne necesos ŝanĝi la akronimon.

Sebastiano
Sebastiano
2018-04-25 23:43

1. Komence mi volas substreki, ke mi ne dubas, ke la plejparto de la estraranoj donis sian voĉon por s-ro Huang Yinbao. La rezulto de la voĉdonado, ke s-ro Huang Yinbao ekapartenis al la estraro, ŝajnas esti ĝusta, kaj tial mi ja ne vidas tute urĝan problemon.

2. Mi iom bedaŭras, ke la UEA-prezidanto reagis al la demando de Libera folio nur per sendado de jam antaŭformulita teksto kaj ne utiligis la eblecon, pli rekte sin turni al la publiko kaj legantaro de la »plej populara primovada retejo«. (Cetere, estraran klarigan reagon al la prifinanca artikolo de antaŭ pli ol unu semajno mi ĝis nun ne trovis. Sed eble mi pretervidis ĝin.)

3. Mi iom bedaŭras, ke (en la antaŭa artikolo »Trezoro volas profundigi la rilatojn kun Unesko«) s-ro Huang Yinbao rifuzis respondi al la demando de Libera Folio pri lia opinio pri la valideco de la voĉdonado. Anstataŭe li kaŝis sian opinion (se entute li havas) kaj donis nur pseŭdorespondon en evitema politikista stilo, kiu ne vekis multan fidon. Nu, eble politikistoj ial devas foje tiel respondi. Sed mi esperis, ke ĉi tie, en Esperantujo, ni ja estas inter ni kaj ne inter burokratoj. Eble mi misesperis.

4. Pri la voĉdona sistemo: Laŭ la artikolo montriĝis problemoj en la sistemo jam dum la voĉdonado ekde la 5a de Marto. Sed antaŭ ol solvi tiujn problemojn oni komencis plian voĉdonadon je la 29a de Marto. Pro la denove evidentiĝintaj problemoj tiu ĉi voĉdonado estis deklarita nevalida. Kaj denove, antaŭ ol solvi la ripete evidentiĝintajn problemojn, oni faris plian voĉdonadon ekde la 10a de Aprilo. Kaj — kia surprizo! — denove montriĝis problemoj.

Se vere tiel okazis, mi ne komprenas, kial la estraro daŭre pretas uzi tiun sistemon, pri kiu oni scias, ke ĝi estas kaputa. Se ekz-e en parlamento montriĝas, ke elektronika voĉdona sistemo ne fidinde funkcias, oni dumtempe reiras al la antaŭa, neelektronika procezo. Tiu ĉi bezonas pli da tempo, sed ĝi almenaŭ funkcias.

ekzistas
2018-04-26 8:04
Respondo al  Sebastiano

UEA uzu la balotujon !

Jen
Jen
2018-04-29 15:50

Mi revas pri tempoj kiam la intereso de UEA pli gravos ol individuaj interesoj, kaj kiam ene de la UEA-estraro troviĝos kapablaj, bone parolantaj Esperanton, homoj ekster de la estaro.

Lee Miller
Lee Miller
2018-04-29 17:25
Respondo al  Jen

Ĉu “estaro” estas Freŭda misskribo?

Jen
Jen
2018-04-29 21:29
Respondo al  Lee Miller

Nek misskribo, nek mistajpo.

ekzistas
2018-04-30 9:42
Respondo al  Jen

Pardonu Jen, nenio ekzistas ekster de la estaro

Jen
Jen
2018-05-01 11:15
Respondo al  ekzistas

@Ekzistas. Tamen. Ekzistas multe pli inter tero kaj aero.

Sebastiano
Sebastiano
2018-05-01 20:23
Respondo al  Jen

@Jen: Ĉu? Kio ekzistas, kiu ne estas?

Lee Miller
Lee Miller
2018-04-30 11:29
Respondo al  Jen

Do, ekde nun, mia plej ŝatata komento en la historio de la Interreto.