Aleks Kadar nova ĝenerala sekretario de UEA

Per dua voĉdonado la komitato de UEA sukcesis elekti novan ĝeneralan sekretarion. Aleks Kadar anstataŭos Martin Schäffer, kiu iĝis la ĝenerala direktoro de la asocio. Li promesas aparte okupiĝi pri la problema financa situacio de la asocio.

Aleks Kadar, la nova ĝenerala sekretario de UEA.

En novembro la estraro de UEA anoncis, ke la ĝenerala direktoro de la asocio, Veronika Poór, forlasos sian postenon fine de la jaro 2017. Ŝian postenon transprenis Martin Schäffer, kiu ĝis la jarŝanĝo estis estrarano, komitatano kaj ĝenerala sekretario de UEA.

Lige kun la anoncita ŝanĝo de ĝenerala direktoro la estraro de UEA deziris, ke nova ĝenerala sekretario estu trovita ekster la nuna estraro, ĉar la ceteraj estraranoj jam estas superŝutitaj de taskoj. Pro la sama kialo la estraro proponis, ke estu alelektitaj maksimume du pliaj estraranoj. Ambaŭ deziroj de la estraro estis akceptitaj de la komitato en reta voĉdono.

Por la posteno de ĝenerala sekretario aperis tri kandidatoj: Brunetto (Bruĉjo) Casini, Aleks Kadar kaj Orlando Raola. En la unua reta balotado neniu el ili ricevis sufiĉe da voĉoj por esti elektita. En dua balotado la komitato tial elektis inter la du kandidatoj kiuj ricevis plej multe da voĉoj: Aleks Kadar kaj Orlando Raola.

En la nova balotado Aleks Kadar ricevis 33 voĉojn, Orlando Raola 14, kaj kvar komitatanoj lasis malplenajn balotilojn.

Al la sukceso de Kadar supozeble iom kontribuis la fakto, ke lia kontraŭkandidato Orlando Raola en la komitataj diskutoj ŝajnis serioze konsideri la proponon movi la Centran Oficejon de la asocio for de Roterdamo por ŝpari monon. La komitato ne kutimas favori tiajn radikalajn ideojn kun neantaŭvideblaj rezultoj. Kadar aliflanke atentigis, ke li loĝas en Parizo, je kelkhora distanco de la Centra Oficejo, kaj facile povos vizitadi ĝin.

Tuj kiam la rezulto de la baloto iĝis konata, Libera Folio petis la novan ĝeneralan sekretarion rakonti pri siaj planoj kaj prioritatoj.

Aleks Kadar: – Kiel regula leganto de Libera Folio, mi plezure respondas viajn demandojn. Mi tre ĝojas, ke la komitato min elektis. Dankon al ĉiuj voĉdonintoj, por kiu ajn ili voĉdonis. Ili montris sian interesiĝon pri la vivo de nia asocio. Mi deziras kontribui al tio, ke UEA estu utila, efika kaj alloga. Mi celas disponigi al UEA mian laboremon, miajn movadajn kaj profesiajn spertojn kaj kapablojn, kaj mian entuziasmon. Kaj esperas bonan kunlaboron kun la ceteraj estraranoj, kun la CO kaj kun la komitato.

Libera Folio: Kiuj estos viaj unuaj paŝoj?

– Unue, estas multe por lerni: pri la taskaro de estrarano, aparte de ĝenerala sekretario, pri funkciado de la asocio, ĉu “surpapere”, laŭ la regularoj, ĉu realvive. Ni devas rapide organizi transdonon de spertoj kaj konoj kun la antaŭa ĝenerala sekretario, Martin Schäffer. Kaj mi ŝatus interkonsiliĝi kun la ceteraj estraranoj pri taskodivido kaj plej urĝaj farendaĵoj. Poste, aŭ eble samtempe, mi eklaboros pri la sekretariaj taskoj, kiuj estis listigitaj en la anonco por la posteno.

– Apartan fokuson mi havos pri la financa situacio de la asocio. Kiel anoncite, mi intencas aktive partopreni la laboron de la laborgrupo pri financoj. La celo estas certigi glatan funkciadon de UEA en ĝiaj kernaj agad- kaj funkci-kampoj.

Kion konkrete vi volas fari pri la financa situacio kaj la Centra Oficejo?

– En la lastaj jaroj kelkaj timis, ke UEA mortos pro malapero de la membroj, sed riĉa, kun abunda kapitalo. Nun iuj timas, ke la financaj deficitoj akcelos la kolapson de UEA. La defio estas do granda kaj grava. Necesas racie, senpasie analizi la kontojn. Serĉi vojojn por ekvilibrigi la kurantajn el- kaj enspezojn. Ĉiuj vojoj estu esplorataj. Mi fidas ke la laborgrupo pri financoj atenteme kaj energie cerbumos kaj proponos realigeblajn ideojn.

– La solvoj ne estas evidentaj, alie ni estus jam trovintaj kaj efektivigintaj ilin. Sed la situacio ankaŭ ne estas senespera. Kiel montris la futbala teamo de TEFA en Seulo, venki eblas. La UK 2018 estos lisbona, ankaŭ por la kasoj, la UK 2019 finnvenka. Intertempe konsolon ni trovu en la proverbo “La dorm’ estas bona, se mankas la mono” …

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ekzistas
2018-02-08 9:17

Bonshancon por via nova posteno !

Federico Gobbo
2018-02-08 10:35

Sukceson kaj bonan komencon en via tre grava nova laborpostenon!

Markos Kramer
Markos Kramer
2018-02-09 9:51

Mi deziras al vi kiel eble plej grandan sukceson en ĉi tiu laborposteno! Certe la laboro en tiel grava posteno en tiel malfacila tempo estos tre postula, do mi des pli admiras vi pro via preteco transpreni ĝin!

simonet.noel
simonet.noel
2018-02-16 18:02

Ekzistas ne diris ion malafablan, cxu?

Luiz Alberto de Oliveira Coelho
Luiz Alberto de Oliveira Coelho
2018-03-08 18:32

Inspiron kaj kuraghon!