Trezoro volas profundigi la rilatojn kun Unesko

La 20-an de aprilo la prezidanto de UEA, Mark Fettes, anoncis ke Trezoro Huang Yinbao post voĉdonado en la komitato estis elektita nova estrarano de la asocio. Libera Folio petis lin rakonti pri siaj planoj en la estraro.

Trezoro ĉe Unesko.

Trezoro Huang Yinbao naskiĝis en 1962. Li estas ĉina agronomo, ekonomikisto, emerita ŝtata oficisto, eksa subguberni-estro en la provinco Gansu en Ĉinio. Li havas edzinon kaj du esperantistajn gefilojn. La filino nuntempe laboras en Londono, dum la filo ankoraŭ studas en mezlernejo.

Li lernis Esperanton en 1983 kaj kune kun alilandaj samfakuloj fondis la Internacian Agrikulturan Esperanto-Asocion (IAEA). En decembro 2017 li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2017. Post sia frua emeritiĝo li fondis la senprofitan organizon Esperanto-Centro Ora Ponto kaj plentempe okupiĝas pri la Esperanto-movado.

Libera Folio: Ĉu vi volus kelkvorte rakonti al la legantoj de Libera Folio pri viaj personaj prioritatoj en la estrara laboro?

Trezoro Huang Yinbao: – Mi laboris en la Estraro de ILEI, ISAE, IAEA kaj de mia loka asocio, kaj laboras kun Unesko. Tio donas al mi iom da sperto, tamen tio absolute ne sufiĉas por la laborado en tia granda asocio kia estas UEA. Miaj prioritatoj en la nova posteno estas rapide lerni kaj esplori, kaj ligi miajn laborajn spertojn kun la laboro de la estraro de UEA, rapide alkutimiĝi al la novaj laboroj. Mi ankoraŭ ne povas tuj detaligi la prioritatojn tuj nun.

Kion vi nepre volas atingi dum via mandatperiodo?

– Mi kandidatiĝis kiel estrarano pri financo kaj pri Unesko. Mi esperas plibonigi la financojn de UEA paŝon post paŝo kunlabore kun aliaj establoj kaj individuoj, kaj profundigi la rilatojn inter UEA kaj Unesko, solvi la problemon pri la eldonado de Unesko-Kuriero.

Kial vi ĝuste nun laboras ĉe la Centra Oficejo de UEA, kaj kiajn taskojn vi tie prizorgas?

– En 2016 mi volontule laboris en la biblioteko de UEA, registris amason da periodaĵoj. La laborado multe lernigis min, kaj helpis en la naskiĝo de projekto pri Unesko-Kuriero en Esperanto. Ĉi-foje, antaŭ mia alveno al la CO, mi planis esplori la eblecon plibonigi nian aferon. Laborante en la CO ekde la lasta semajno de marto 2018 mi fakte faris malmultajn laborojn, ĉar dume alvenis multaj kurantaj taskoj por la Unesko-Kuriero: enpaĝigo, provlego, korekto kaj komunikiĝoj. Tamen la bonaj etoso, kunlaboro kaj renkontiĝo kun la bonaj oficistoj kaj volontuloj kaj la kunsido kun la Estraro lernigis min multe.

Certe vi vidis la lastatempan mesaĝon de Osmo Buller en la komitata listo, kie li asertas, ke la voĉdono pri la elekto de novaj estraranoj ne estis valida, ĉar ne ĉiuj voĉoj estis registritaj. Simile skribis pli frue Edwige Tantin Ackerman. Ĉu vi havas opinion pri tio?

– Pri la rezulto mi vidis opiniojn kontraŭan kaj poran. Ĉiu komitatano rajtas esprimi sian opinion.


Pli pri la temo:

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ekzistas
2018-04-27 8:35

Chu li estos salajrata de UEA?