TEJO pripensas siajn politikajn poziciojn

Same kiel UEA, ankaŭ ĝia nun sendependa junulara sekcio TEJO estas laŭstatute politike neŭtrala. Tamen la gvidantoj de TEJO nun ekdiskutas, kiajn politikajn poziciojn la asocio alprenu.

En la komitata diskutejo de TEJO komenciĝis diskuto pri la temo “Politikaj pozicioj de TEJO”. La diskuton komencis komitatano Francesco Maurelli, rakontante ke la temo estis pritraktita dum tiel nomata “KER-tago”. “KER“ en la TEJO-lingvo signifas “Komisiono pri eksteraj rilatoj", kaj laŭ Maurelli la temo tre gravas por la kontaktoj de TEJO “en la tutmonda junulara scenejo”.

La partoprenintoj de la KER-tago laŭ Maurelli identigis dek temojn, pri kiuj TEJO devus ellabori citeblan dokumenton. Inter la temoj estas demokratio, genra egaleco, rifuĝintoj, eŭropa identeco kaj la estonteco de EU, lingvopolitikoj kaj religioj.

La celo laŭ li nun estas, ke okazu diskuto pri la sinteno de TEJO al la menciitaj temoj, ĝis la 1-a de aŭgusto ĉiuj komitatanoj povu proponi amendojn al prezentitaj malnetoj, kaj poste traktu la pretajn dokumentojn.

La propono tuj vekis protestojn de komitatanoj, kiuj ne komprenas, kiel politike neŭtrala asocio povus havi oficialan sintenon pri politikaj temoj.

– En la statuto estas jam klare difinite: TEJO estas neŭtrala pri aferoj nerilataj al ĝiaj celoj. Kial tio ne sufiĉas? skribas Tomasz Szymula.

Komitatano Péter Garami samopinias, kaj aldonas argumentojn pri tio, kial ne eblas, ke TEJO ellaboru komunan sintenon al la menciitaj temoj, ekzemple “daŭripova evoluo”.

– Belega afero, sed tro politika kaj malneŭtrala: en Usono la tutmonda varmiĝo estas grava politika demando; multaj kontraŭ-kapitalistoj kredas je neevoluo/nekreskado, eble al ili ŝajnus, ke ni estas kontraŭ ili.

Precipe la temo “rifuĝintoj” laŭ li estas tute tro politika, por ke TEJO difinu oficialan starpunkton pri ĝi.

– Bonvolu NEPRE NE diri ion pri tiu ĉi temo! Ĉar ni, la hungara landa sekcio de TEJO, la Hungara Esperanto Junularo tuj estos atakata de la Hungara registaro kaj eble ni aktivuloj estos sendotaj al malliberejo laŭ la novaj reguloj.

Same maltaŭga laŭ li estas la temo “religio”:

– Tiu ĉi eĉ por ŝerco estas malbona. Esperanto kaj eĉ TEJO devas esti religie neŭtrala. Jam tro multe da novuloj ĉesis en Hungario ĉar la aĝaj movadanoj ne respektis la religio-neŭtralecon kaj ĉiam kverelis aŭ ŝercis pri aliaj religioj.

Anstataŭ dediĉi tempon al politikaj temoj, TEJO laŭ Péter Garami devus dediĉi tempon ekzemple al ellaborado de moderna lernilo, al diskuto pri la celoj kaj uzebloj de Esperanto, kaj al disponigo de modernaj, bonkvalitaj enhavoj en Esperanto.

– Eble pri tiuj problemoj indas kaj nepras fari ion. Certe pri tiuj ni povus fari ion. Laŭ mi tio pli valoros al ni kaj al la mondo ol la politikaj aferoj, kiuj ne rilatas al ni, pri kiuj ni ne povas fari ion, kaj nia deklaracio eĉ kreus problemojn ankaŭ al la landaj sekcioj, ankaŭ al Esperanto.

Konsenton esprimis komitatano Rakoen Maertens, kiu tamen opiniis, ke eblas trovi aliron kiu akordiĝas kun la statuto de la asocio:

– Ankaŭ laŭ mi endas forte gardi la neŭtralecon kaj tutmondecon de TEJO. Tamen, eble tamen indas havi starpunktojn pri la menciitaj temoj; la demando por mi estas kiel ili aspektus.

TEJO laŭ li povus ekzemple kontribui al la celoj pri daŭripova evoluo, aprobitaj de Unuiĝintaj Nacioj, ĉar ĉiuj landoj konsentis kontribui al ili:

–  Ni ne nepre devas havi opinion pri la celoj mem aŭ la temoj enhave, sed pri la afero de komunikado kaj kompreno de aliaj vidpunktoj. Pri tio mi sekvas Péter kaj Tomasz: ni devas nin forte gardi ke ni ne tro esprimu iun specifan enhavan opinion pri ili, ĉar tio povas rompi ĉion.

Ĝenerala sekretario Charlotte Scherping same emfazis, ke indas ligi la celojn de TEJO al la celoj de UN pri daŭripova evoluo, kaj montri, kiel Esperanto povas helpi atingi tiujn celojn.

– Laboro je multaj niveloj estas bezonata, kaj konkreta instruado en lernejoj, bonaj enretaj lerniloj, kaj bonaj argumentoj kiel Esperanto povas esti kerna ilo por forigi maljustecon, subteni edukadon de ĉiuj kaj kontribui al paco tutmonde.

Laŭ ŝi diskuto estas bezonata,  ĉar ne sufiĉas diri, ke TEJO estas “neŭtrala” pri temoj kiuj ne rilatas al la celoj de la asocio.

– Eĉ niaj celoj estas sufiĉe vastaj por bezoni klarigon. Tial la debato celas, laŭ mia kompreno, esti pli klara. Ankaŭ tial la diskuto okazos ene de la limoj difinitaj de la celoj el nia statuto kaj de la neŭtraleco.

Laŭ ŝi estas bezonataj dokumentoj pri la sintenoj de TEJO al diversaj temoj, por ke pli bone eblu klarigi al aliaj asocioj, kion TEJO subtenas, kaj kion TEJO celas per sia “neŭtraleco”.

Komitatano Klára Ertl ĝojas pro la nekutime vigla diskuto en la komitata listo.

– Se ni daǔrigas same aktive ĝis IJK, ni tie povos aprobi bone ellaboritan, detalan dokumenton, kiu espereble aspektos tute alie ol niaj unuaj skizetoj dum la kunsido en Strasburgo, ĉar la tuta Komitato kontribuos kun siaj ideoj kaj opinioj.

Laŭ ŝi, la neŭtraleco de TEJO devas esti aktiva.

– Esti “neǔtrala” ne signifas ne havi iun ajn pozicion. Neǔtrala pozicio estas pozicio. Ekzemple, nia religia neǔtraleco konkrete signifas, ke TEJO ne kontraǔas organizadon de eventoj en ejo rilata al iu ajn religio; kiel Francesco jam menciis, TEJO-rilataj aranĝoj jam okazis plurfoje en religiaj ejoj. Tio ne signifas ke ni estas ligitaj al specifa religio, aǔ al religio ĝenerale – ni ja ofte okazigas renkontiĝojn en nereligiaj ejoj. Ne gravas al ni, ĉu ejoj estas religiaj aǔ ne: do tio estas neǔtraleco.

“Aktivan neŭtralecon” en la diskuto subtenas ankaŭ Rafael Henrique Zerbetto:

– Havi oficialan pozicion pri temoj ne rekte rilataj al lingvoj tute ne estas problemo por TEJO, sed tute male, tio estas postulata de UN, UNESKO, junularaj forumoj kaj koalicioj al kiuj TEJO kaj UEA apartenas, ĉar sociaj movadoj en nia epoko sin organizas tiel. Se ni limigos nian agadon al subteno de Esperanto por internacia komunikado kaj ignoros ĉiujn aliajn demandojn, aliaj organizaĵoj nenion povos fari krom ignori nin.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
jixiang

Mi kunsentas ke oni havu posicion pri temoj kiuj estas simple "bon-sensaj" por kiu ajn progresema organizo, ekzemple la kondamno de rasaj aux genraj diskriminacioj. Aliflanke, mi ne kredas ke estas necese aux sagxe preni pozicion pri pli konkretaj demandoj, ekzemple la sendependigxo de Katalunio, enmigrado en Euxropo, la milito en la Mez-Oriento ktp…

ormonto
ormonto

Vivu neŭtraleco! For la neŭtralecon! Revene al debato kiu boletas sub la surfaco de Esperantujo dum pli ol jarcento! Mi kutime miras, kial kelkaj homoj ne sukcesas kompreni, ke la neŭtraleco priparolata rilatas al la organizaĵo, kaj tute ne al la individuoj kiuj ĝin partoprenas. Neniu homo povas esti neŭtrala, ni havas denaske la internan urĝon juĝi kaj decidi favore aŭ malfavore pli malpli pri ĉio al kio ni rilatas. Ĉu ni laŭtvoĉe esprimas nian sintenon pri tio aŭ alio, aŭ eĉ pli grave, ĉu ni agas konsekvence de niaj juĝoj, tio estas ja tute alia afero. Kial ne anstataŭ… Legi pli »

Krizipo
Krizipo

"Aktiva neŭtraleco"! Terure! Tiu estis la batalkrio de Ivo Lapenna, fervora dekstrulo, konspirteoriisto kaj tute ne neŭtrala.

Eksjunulo
Eksjunulo

Ju pli ŝrumpas la membraro de TEJO kaj ĝia por-Esperanta agado, des pli kreskas ĝia agado en "KER". Oni iras senpage al eventoj de internaciaj junularaj organizoj, diskutas tie en la angla pri politikaj temoj, kelkaj aktivuloj eĉ investas multan sian tempon en kunestradon de tiaj platformoj. Eble kelkaj junuloj aŭdas pro tio pri la ekzisto de "World Esperanto Youth Organisation", sed la efiko de tia agado por kreskigo de la Esperantistaro kaj eĉ mem de la TEJO-membraro estas apenaŭa. Ŝajnas eĉ ke TEJO lastatempe preferas okupiĝi preskaŭ ekskluzive nur pri la temoj, pri kiuj ĝi laŭ sia statuto estas… Legi pli »

Sebastiano
Sebastiano

Mi ne bone komprenis la sencon de la frapvorto "neutraleco". Mi iam pensis, ke ghi signifas, ke oni ne prenas pozicion pri temoj ekster la lingva temo. Sed ekz-e en la statuto de TEJO (kaj multaj statutoj de E-organizoj havas similajn partojn) mi legas § 5 – Neutraleco – frazo 1:

"TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo."

Tie TEJO ja prenis pozicion pri eksterlingvaj temoj (chu ghustan pozicion au ne, tio estas alia temo). Do, shajne mi alie interpretas la vorton "neutraleco" ol ekz-e TEJO.

Jes jen Jens
Jes jen Jens

La esenca demando estas kiel oni reagu al la okazoj kiam neŭtraleco ne estas permesita, aŭ kie la demando pri neŭtraleco estas inter scienco kaj vaste kredata superstiĉo. Se ĉio estas politiko, tiam la respondo estas facila: tiam la neŭtraleco devas esti pasiva, ĉar tio estas eksplicite menciita en la statutoj. Tamen, ne ĉio estas politiko; kelkaj aferoj efektive estas tio kio ili estas, ne tio kion homoj preferas kredi pri ili (foje dum jarcentoj). Tio validas nelaste en lingvaj demandoj, kaj la defendo de objektiveco kaj neŭtraleco povas preni tre drastajn formojn… se nur iuj scias kio estas la… Legi pli »

Jes jen Jens
Jes jen Jens

Mi tre ĝojas ke la esprimo "aktiva neŭtraleco" enradikiĝis en la debato en TEJO. Neniu atendas de la Esperanto-organizoj ke ili esprimu opinion ekzemple pri atomenergio aŭ kanabo; oni povas diskuti tiujn temojn inter si, se oni volas, sed tio ne koncernas la organizojn. Aliflanke, en nia mondo ankoraŭ estas tiel ke neŭtraleco inter la nacioj estas tre malaprobata sinteno. Principe ĉiu civitano devas esti fanatike preta morti kaj mortigi pro la interesoj de sia nacio, interesoj internaciaj ne vere estas agnoskataj. Do se oni iom esploras la demandon, eble oni konkludos ke la pure _politika_ neŭtraleco estas preskaŭ senproblema.… Legi pli »

Rooke

Kara s-ano Jens : vi pravas Zamenhof mem instruis en la ekzercaro deFdE " morti pro patrujo estas agrable "
Chia E- organizajho , chiu E-.isto rajtas esprimi sian opinion pri politiko. Tial ekzistas FA – au ech proletaj E- asocioj ( SAT kaj EC)
La neutraleco inter la nacioj estas plej vaste aprobata- per la silenta, muta, plimulto .Via lasta frazo shajnas al mi enigma.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano

Eble la plej efika potenco por unuigi la homaron estas nek Esperanto, nek Cxinolingvo, nek Hispanolingvo, nek Usonolingvo. Gxi estas nek religio nek filosofio. Gxi estas nek scienco, nek magio.

Gxi estas mono. Cxu mi pravas aux ne?

Igorj
Igorj

Nu, vi povas esti trankvila pri la unuigxo jam nun: Usono ja "unuigis" tutan homaron per mono…per sia mono

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano

> Havi oficialan pozicion pri temoj ne rekte rilataj al lingvoj tute ne estas problemo por TEJO, > sed tute male, tio estas postulata de UN, UNESKO, junularaj forumoj kaj koalicioj al kiuj > TEJO kaj UEA apartenas, ĉar sociaj movadoj en nia epoko sin organizas tiel. Se ni limigos > nian agadon al subteno de Esperanto por internacia komunikado kaj ignoros ĉiujn aliajn > demandojn, aliaj organizaĵoj nenion povos fari krom ignori nin. UEA kaj TEJO bezonas similigxi aux asimili al aliaj organizjaxoj nun. Cxu neuxtrala? Cxu ne? Povas dependi pri la vidpunkto mi supozas. Cxu Konservativuloj sentos sin… Legi pli »

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano

Mi devas konfesi ke ecx mi rugxminusus mian fikomenton mem se mi povus. Mi devas cxesi auxskulti tiun etan diableton kiu emas resti sur mia sxuldro.

Hont' al mi!

Roland Schnell

Kiel kutime – kun prokrasto de du jardekoj – la Espertistoj stumblas sur la vojo, kie aliaj avantgardis. Dauxripova evoluo, klimato, rifugxintoj vere estas problemoj, pri kiuj la "ordinara mondo" diskutas de jardekoj. Nun kelkaj esperantistoj volas kapti la pinton de la vosto por ne esti tute ekstere kaj rigardataj kiel la plej lastaj dinosauxroj. Supozeble estas vana revo, ke Esperantistoj kaptu la "modernajn temojn", ekzemple la alternativaj modeloj por trafiko aux reorganizo de la socio kun malpli da materialo kaj energio, sed per reuzo de la aliaj aferoj. Aux decide rezigni pri la elektronikaj ludiloj antataux ekspekti la savon… Legi pli »

Igorj
Igorj

Se la vorto "demokratio" sonos en oficialaj dokumentoj de TEJO, tio garantios, ke TEJO falos en vulgaran fipolitikumadon. Sciate ja, lige kio kaj kiacele la vortoj "demokratio", "libero" ks nun estas uzataj en okcidentaj amaskomunikiloj.

Rooke

kara Igorj Ankau eblas uzi la demokration malvulgare kaj politikon malfie.

TEJO rajtas diskuti pri tia eterna demando, same kiel vi kaj mi.

Igorj
Igorj

Certege, TEJO rajtas cxion!
Sed gxis nun historio de E-movado (junulara kaj "plenkreska") donis nemultajn ekzemplojn pri malfia uzo de la nocio "demokratio".