La deficito de UEA duobliĝos

Antaŭvideblas, ke la buĝeta deficito de UEA en 2017 estos pli ol 100.000 eŭroj, laŭ informoj donitaj de la estraro. Tio estos la plej granda deficito de UEA iam ajn.

Foto: TaxRebate.org.uk

En 2016 la oficiala deficito de UEA estis 48.700 eŭroj. Jam tio estis ekstreme alta sumo, sed sen mono prenita el la ŝparita kapitalo de la asocio la deficito atingus la rekordan sumon de 86.700 eŭroj.

Ĝis nun la rekorda oficiala deficito en la buĝeto de UEA estis tiu en 2002 – entute 57.194 eŭroj. Temis pri la unua jaro post la protesta demisio de Osmo Buller, kiam la ĝenerala direktoro de la asocio estis Trevor Steele.

La ĉefa unuopa kulpulo pri la tiama deficito estis la grandaj elspezoj por la tiel nomata “Brusela komunikad-centro”, kiu fine estis malfondita en 2005.

Ĉi-jare la estraro de UEA buĝetis deficiton de nur 9.450 eŭroj. La ĉefa rimedo por atingi tian drastan plibonigon de la asociaj financoj devis esti grandaj subvencioj, kiujn la estraro esperis ricevi el nemovadaj fontoj.

Ĝenerala sekretario Martin Schäffer dum la buĝeta diskuto provis klarigi la planon de la estraro rilate tion:

– Dum la buĝetkreado ni multe pripensis, ĉu ligi la subvencipetojn kun la rilataj buĝeteroj, aŭ ne. Fine ni decidis fari tiel, ke ni nur taksis la sumon de la eventuale ricevotaj subvencioj por nia agado. Ĉi tie mi ŝatus emfazi la lastajn vortojn, nome “por nia agado”. La prioritata celo estas havigi pli da monrimedoj por niaj agadoj, do ne temas esence pri novaj, aldonaj projektoj, sed pri monrimedoj por povi daŭrigi la agadon de UEA por niaj komunaj celoj.

Tamen ne vere klaris, pri kiaj subvencioj povus temi, kaj ĉu efektive eblus rekte enskribi ilin kiel enspezojn en la ĝeneralan asocian buĝeton – kutime subvencioj ja estas celitaj por specifaj agadoj, kaj krome postulas partan propran financadon flanke de la subvenciata organizaĵo.

Pri tio atentigis la ĉefaj kritikantoj de la proponita buĝeto, komitatanoj Loes Demmendaal kaj Osmo Buller. Tiuj du tamen estis la solaj, kiuj voĉdonis kontraŭ la superoptimisma buĝeto. Ĝi estis akceptita per 39 poraj voĉoj, 2 kontraŭaj voĉoj kaj 3 sindetenoj. 16 komitatanoj ne voĉdonis.

– Kaze de nericevo de sufiĉe da subvencioj, ni devos tranĉi ĉe aliaj elspezoj aŭ alimaniere kreskigi niajn enspezojn por ekvilibra buĝeto, tiam klarigis ĝenerala sekretario Martin Schäffer.

Nun montriĝas, ke la kritikantoj pravis, kaj en la buĝeto de UEA aperis truo de proksimume 100.000 eŭroj. Tion skribas prezidanto Mark Fettes kaj Martin Schäffer en la diskutejo de la komitato, responde al demando de Loes Demmendaal. Ili tamen ne diras, kiel oni nun atingu ekvilibran buĝeton.

Laŭ la informoj de la estraro UEA ricevis 70.000 eŭrojn malpli da subvencioj ol estis buĝetite. Krome la kotizaj enspezoj estis 20.000 eŭrojn malpli ol oni esperis, kaj la enspezoj de la Universala Kongreso 15.000 eŭrojn malpli. Aldone, la rentoenspezoj de la kapitalo estis 17.000 eŭrojn malpli grandaj ol oni atendis.

Ankaŭ la elspezoj estis 29.000 eŭrojn malpli ol buĝetite, ĉefe pro longedaŭra malsano de unu oficisto, pro kio parton de la salajro pagis la sanasekuro. Tio tamen tute ne sufiĉas por kompensi la truon en la enspezoj. La nunaj kalkuloj montras, ke la jarfina deficito estos inter 90.000 kaj 110.000 eŭroj.

Jam apenaŭ eblas fari ion por grave malpliigi la ĉi-jaran deficiton. Por ke la financoj de la asocio venontjare fartu pli bone, Mark Fettes kaj Martin Schäffer iom surprize proponas daŭrigi sur la vojo kiu ĉi-jare montriĝis tute malsukcesa: “Ni devas uzi la laborfortojn de la movado por gajni pli da mono el nemovadaj fontoj”, ili skribas al la komitato.

Krome la estraro esperas allogi pli da junaj membroj, allogi pli da kongresanoj kaj igi la administradon malpli kosta. Tamen ne klaras, kiel oni volas atingi tion. La sola konkreta propono temas pri “investi en novaj servoj, kiel Amikumu, kiuj respondas al la nuntempaj deziroj kaj bezonoj de esperantistoj”.

Post la demisio de la kongresa asistanto Tobiasz Kaźmierski en aŭgusto, UEA ĝis nun ne publikigis anoncon pri dungo de lia posteulo. Ni demandis al prezidanto Mark Fettes, ĉu la estraro intencas rezigni pri la posteno de konstanta kongresa asistanto por ŝpari monon, kaj kiajn aliajn paŝojn oni intencas entrepreni por malpliigi la deficiton.

– Estas tro frue por doni al vi definitivan respondon. Ni konsideras diversajn eblojn konsulte kun oficistoj kaj aliaj. Kiam ni venos al decido, kompreneble ni unue informos la Komitaton. Post tio vi estos bonvena starigi pliajn demandojn, respondis Mark Fettes.

La buĝeto de UEA por la jaro 2018 ankoraŭ ne estas akceptita – la komitato malaprobis la unuan proponon, prezentitan dum la Universala Kongreso en Seulo, kaj instrukciis la estraron prezenti novan version ĝis la fino de oktobro.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
István Ertl
2017-10-02 12:38

Kial la estraro bezonas tiom longe por decidi pri posteulo por Tobiasz? Tio sonas kvazau ili ech ne volus posteulon.

Licxjo
Licxjo
2017-10-02 12:50
Respondo al  István Ertl

Ili volas nek posteulon, nek postulojn.

Tobiasz
2017-10-02 13:33
Respondo al  István Ertl

Eble estas hezito ĉu doni portempan aŭ senliman kontrakton. Dume proksimiĝas decembro kaj januaro, kiam oni devas trakti amason da aliĝoj. Poste iu devos prizorgi dissendon de la DB kaj fine la mendilojn.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2017-10-02 21:14
Respondo al  István Ertl

ja La Plej Mojosa Prezidanto diris, ke La Plej Mojosa Ĝeneralissimo pripensas dungi neniun, ĉar kelkmonataj volontuloj estas tute taŭgaj laboristoj. Eble eĉ pli taŭgaj, ĉar laŭ Li (kaj Li ĉiam diras La Verón) Tobiasz promesis plimojosigi UEA, kaj ne sukcesis tion fari, do La Plej Mojosa Asocio ne bezonas tiajn dungitojn.

Licxjo
Licxjo
2017-10-02 12:41

Ĉu ne vendo de la nove aĉetita “volontula domo” redonus monon por kontraŭi la deficiton?

Krizo postulas seriozajn decidojn. Kiuj kernaj funkcioj de UEA devus pluvivi? Kial oni ĝis nun ne starigis “Kriz-komitaton” por fari tiajn decidojn?

Mi esperas ke minimume oni trovos manieron konservi la arĥivojn de la Asocio kaj la Bibiliotekon Hodler. Mi mem forte bedaŭrus la malaperon de la Libroservo, sed mi estas dinosaŭro kiu ankoraŭ legas librojn presitajn sur papero.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2017-10-02 21:15
Respondo al  Licxjo

vendo?? ĉu vi freneziĝis?? ĝi estis La Plej Genia Paŝo Antaŭen!

Martin Schäffer
Martin Schäffer
2017-10-02 21:36
Respondo al  Licxjo

Domaĝe, ke ne eblas kontakti la partoprenantojn de la diskuto, se ili ne donas plenan nomon. Volonte mi legus pri viaj ideoj pri “Kiuj kernaj funkcioj de UEA devus pluvivi?” kaj “Kiel vi rearanĝus la asocion, ke ĝi ne plu estas deficita”. Malklare por mi estas kial vendi la volontulan domon, se ĝi daŭre donas plusvalaron al la asocio. Eventuale vi vidas la situacion de la asocio iom tro pesimisme, sed tute ne estas bezonata rezigni pri libroservo aŭ biblioteko.