EU financos studon pri Esperanto

Ĉu vere studoj de Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj? Tion esploros nova projekto kun la nomo "Lingva Akcelilo", kiun financas Eŭropa Unio.

La kroata nacia agentejo de la EU-fondaĵo Erasmus+ decidis subteni per proksimume 250.000 eŭroj la projekton Lingva Akcelilo, en kiu kunlaboros naŭ partneroj el Slovenio, Slovakio, Kroatio, Bulgario, Germanio kaj Danio. Inter la partneroj estas du universitatoj kaj kvar lernejoj.

Laŭ informoj de Zlatko Tišljar, unu el la ĉefaj motoroj de la iniciato, la projekto estos realigata ekde novembro 2017 kaj daŭros ĝis decembro 2019. Ĝia ĉefa partnero estas la kroatia eldonejo Izvori, kiu jam eldonis kelkdek Esperanto-librojn. Partoprenos ankaŭ Inter-kulturo en Slovenio kun sia sperto pri la Zagreba metodo instrui Esperanton kaj la organizaĵo E@I.

– Temas pri projekto kiu kreos instrurimedojn (didaktikaĵojn) por instruistoj kiuj gvidos en lernejoj kurson Lingva Akcelilo, kiu poste esence plirapidigos la lernadon de dua aŭ tria fremdlingvo. La projekto antaŭvidas kurson por infanoj 7-8-jaraj kiuj scias skribi kaj legi, sed nenion pri lingvaj reguloj kaj gramatiko, klarigas Zlatko Tišljar.

Gravaj partneroj kompreneble estas la du universitatoj – Universitato de Maribor en Slovenio kaj Suddana universitato en Odense. La kvar partoprenontaj elementaj lernejoj troviĝas en Slovenio, Kroatio, Slovakio kaj Bulgario. Inter la partneroj estas ankaŭ Studio Gaus el Berlino, kiu okupiĝos pri retaj solvoj.

La celo de la projekto estas ellabori instrumetodon, kiu tra tre baza Esperanto helpos infanojn ekhavi komprenon pri la elementaj strukturoj de lingvoj. Samtempe la infanoj efektive ekparolu kaj ekuzu Esperanton sur minimuma nivelo, por povi komuniki kun lernantoj en aliaj landoj.

La metodo uzos nur 250 radikojn, kiuj laŭ Zlatko Tišljar sufiĉas por kompreni 90 procentojn el ordinaraj tekstoj. Tian minimuman Esperanton laŭplane lernos infanoj en la 2-a aŭ 3-a klaso de elementa lernejo.

Zlatko Tišljar. Foto: Ziko van Dijk CC BY-SA 3.0

Por la instruado oni laŭplane uzos la unuajn ses lecionojn en jam ekzistanta retejo, kiu sekvas la Zagreban metodon. La unua eksperimento okazos en kvar elementaj lernejoj, kie grupo da infanoj dum du monatoj trairos la unuajn du lecionojn.

Simila projekto estis proponita al la kroatia nacia agentejo jam pli frue, sed tiufoje ĝi estis malaprobita, rakontas Zlatko Tišljar.

– Baze de mia laboro pri kurso bazita je plej ofte uzataj morfemoj la projekton finformulis profesie por la konkurso Maja Tišljar kaj Maja Cimerman. Ĝi estis transdonita al la kroata nacia agentejo de Erasmus+ en 2015, sed estis malaprobita. Poste oni plibonigis ĝin, kaj ĝi estis refoje transdonita kaj aprobita, pro bona kvalito kaj bone difinitaj celoj kongruaj kun eŭropaj edukceloj.

Laŭ la espero de Zlatko Tišljar, la eksperimento montros, ke la fremda lingvo kiun la infanoj ekstudos en la 3-a klaso de la elementa lernejo tiam montriĝos je 30 procentoj pli rapide lernebla.

– Nun ni devas realigi ĉion kio estas antaŭvidita en la nuna projekto. Temas pri metodaro kaj instrukciaro, kiu ebligas ke la kurson Lingva Akcelilo povos gvidi iu ajn nekonanto de Esperanto post nur kelktaga seminario. La eksperimentaj 2-monataj kursoj pri la unua triono de la kurso devas testi kiom tiu scio jam influas al infana kompreno de bazaj lingvaj reguloj.

La nun aprobita projekto okazos inter novembro 2017 kaj decembro 2019. Poste eblos fari pli ampleksan projekton en dek aŭ pli da eŭropaj lernejoj, se la daŭrigo same ricevos subtenon de la fondaĵo Erasmus+, planas Zlatko Tišljar.

Libera Folio: Kian publikan atenton ĝis nun ricevis la afero?

– Publika atento ĝis nun ne estis, ĉar ni mem ne volis reklami la aferon. Ni ne ŝatus ke la esperantistoj tro substreku la esperantistajn celojn. Ja oni aprobis monon por antaŭenigi la lernejajn celojn, ne por enkonduki Esperanton en la lernejojn, kvankam tio estas kroma efiko.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Mirejo Grosjean
2017-09-26 16:50

Unue mi volas gratuli nian kolegon Zlatko Tisljar pri tiu atingo. Due mi volas esprimi deziron, atentigon: nepre estu ekstermovada instanco, kiu taksos kaj analizos la rezultojn. Nur tiel la publiko povos konsciighi pri la lernfaciliga efiko de Esperanto. Mi deziras ricevi pliajn novajhojn pri tiu projekto.

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2017-09-27 8:41
Respondo al  Mirejo Grosjean

La kontrolo ja estos dum 2 fojoj farata per tre detalaj raportoj (meze de la projekto kaj post ghia fino).
Kio koncernas lernadon sen instruistoj: Chu ne plimulto de nuntempaj bonaj E-parolantoj lernis ghin mem, sen instruisto? Sufichas mem deziri, havi lernolibron kaj poste iri al E-renkontighoj (nuntempe ankau engaghighi en la reto).

Mirejo Grosjean
2017-09-27 8:58
Respondo al  Zlatko Tišljar

Zlatko! Vi ne respondas al mia atentigo: kiu faros la kontrolon?

zlatko tisljar
zlatko tisljar
2017-09-27 14:59
Respondo al  Mirejo Grosjean

pARTO DE LA PROEJKTO ESTAS provi la didaktikajn rimedojn kreitajn en unuaj 6 monatoj kun 4 grupoj de po 10 infanoj en 4 lernejoj. Tieaj instruistoj gvidos 2-monatan kurson por instrui unuan trionon de la tuta kurso kaj iii mem raportos pri bonaj kaj malbonaj aspektoj. Poste chiuj partneroj pridiskutos tion kaj korektos eventualajn malpli bonajn didaktikajn solvojn. La centra kontrolisto estas universitato de Maribor, kiu aprobos au malaprobos kaj mem iros kontroli la rezultojn en Lernejo en Šentilj (Slovenio) kaj en Zagreb.

dennis keefe
dennis keefe
2017-09-26 18:24

Ĉu estas esperantistoj kiuj kredis, kiel asertiĝas en la artikolo, ke kurso de Esperanto povas esti “gvidata de iu ajn nekonanto de Esperanto post nur kelktaga seminario”?

Mi persone opinias, ke tiu aserto validas en kelkaj konkretaj, limigitaj situacioj, kaj unu el ili estas en la elementa lernejo kiam la kursgvidanto de iu Esperanto-kurso estas profesia infano-instruisto, kaj kiu havas bonan, laŭstupan, klaran instruo-materialon en Esperanto.

Mi pensas, ke tio estas ankaŭ la opinio de Penny Vos de Aŭstralio, kiu eĉ verkis lernolibron de Esperanto por infanoj. La instruisto, mem komencanto de Esperanto, antaŭstudas lecionojn, kaj en posta tago transdonas tiun saman informon, per bonaj pedagogiaj metodoj, al la infanoj.

La laboro de Zlatko tiurilate en Eŭropo, kaj la laboro de Penny Vos en Aŭstralio povas montri ankoraŭ alian avantaĝon de la internacia lingvo: kiel facile kursgvidantoj povas lerni instrui ĝin en tre konkretaj cirkonstancoj.

Tiu rapidega lernado de la Internacia Lingvo, tamen, ne bone aplikiĝas al la kunteksto de mezlernejoj kaj universitatoj. Kaj eĉ ne en niaj klubaj kursoj por plenkreskuloj. Mi esperas, ke ni povos lerni, tamen, kiel bone prepari, rapide prepari, profesiajn kursgvidantojn je la nivelo de la elementaj lernejoj.

Se vi estas lingvo-instruisto, kion vi pensas?

Christian Moe
Christian Moe
2017-09-26 23:44
Respondo al  dennis keefe

La demandon oni povus revortigi: Ĉu iu pensas, ke oni povas je iu ajn nivelo instrui lingvon, kiun oni mem ne parolas? Efektive ja pri tio temus, post nur kelktaga seminario. Lerni lingvon, eĉ Esperanton, postulas tempon kaj laboron.

Sed eble ankaŭ sen fakte lerni Esperanton, oni povas uzi ĝin kiel lernilon, kiel simplan modelon, kiu montras, kiel lingvoj funkcias, kaj eble jam tio havas propedeŭtikan valoron..? Mi tiel komprenas la artikolon.

Ĉiukaze impona kaj gratulinda atingo. Ĉu la projekto (propono) estas ie elŝutebla?

Roberto
Roberto
2017-10-29 9:14
Respondo al  Christian Moe

Eble neebla por eŭropano aŭ usonano, sed plene eblas al sudamerikano aŭ afrikano. Tie, kie ne ekzistas bonaj instruistoj, iuj instruas kion tiuj scias. Mi mem ne nur "istruis" Esperanton post kelkaj lecionoj, kiel mi "instruis" profesie la latinan kaj eĉ fizikon post kelkaj lecionoj. En multaj landoj, aŭ oni riskas fuŝi aŭ faras nenion.

Etuleto
Etuleto
2017-09-27 13:38

Averaĝe mil eŭroj por ĉiu radiko. Eble baldaŭ E@I ĉesigos la kunlaboron kun Anna Löwenstein por akcepti kelkajn neologismojn 🙂

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2017-09-27 15:43

Kiel ekscita projekto! Ĉiam estas agrable kiam iu ekstera instanco (realmonda, fakte) serioze konsideras Esperanton kaj eĉ finance subtenas esplorprojekton iel ligitan al ĝi (per gratulinde impona sumo, ĉi-kaze).

Jam de pluraj jardekoj oni ofte argumentas pri la lingvolerno-faciliga niĉo kiun Esperanto povus okupi en edukado, sed la faktaj, eksperimentaj testoj pri tiu probabla propedeŭtika avantaĝo tute ne estis abundaj sed male. Krom la bele sukcesinta iniciato Springboard to languages (Tim Morley k.a.), mi ne memoras iun alian nuntempan provon sur tiu ĉi specifa kampo (ja mi ne estas fakulo pri edukado, do ne vere sekvas la aferon…).

Estus interese scii pliajn detalojn de la studmodelo. Ekz. ĉu temos pri strikte unulingvaj infanoj regantaj nur la gepatran, aŭ ĉu oni allasos plurlingvajn?, kiun duan (aŭ eĉ trian) lingvon ili lernos ekde la 3-a klaso post la tre bazaj Esperanto-lecionoj? Tio kompreneble gravas, ĉar ekz. oni povas konjekti ke la infanoj regos la respektivajn sialandajn sudslavajn lingvojn, kaj do ili verŝajne lernos ĉefprioritate la anglan aŭ (malpli probable) la germanan … La rusa ne plu estas deviga aŭ tro prestiĝa en tiu regiono, kaj mi ne scias ĉu la ĉina iĝis jam populara ankaŭ tie. Antaŭ kelkaj jaroj Arina Osipova diplomiĝis en la Urala ŝtata pedagogia universitato (Jekaterinburgo, Rusio) per eksperimento pri la nekonscia antaŭkono de la germana ĉe esperantuloj kun nenioma formala scipovo de tiu lingvo, profitante el la germandevenaj radikoj en Esperanto.

Ĉu estos iu kompara grupo de lernantoj, kaj se jes, kion ili lernos anstataŭ la Lingvan Akcelilon paralele lernatan de siaj kunlernejanoj?

zlatko tisljar
zlatko tisljar
2017-09-27 20:56

Post tiu chi projekto kiu celas nur kreon de didaktikaj rimedoj per kiuj oni transdonas lingvan akcelilon al infanoj malfermighas la eblo postuli monon por prejekto kiu daurigas la ideon, nome preojekto kiu fakte mezuros propedeutikan valoron en kiu en kelkaj klasoj oni instruos la lingvan akcelilon ekz en la dua klaso kaj paralele havos en la sama lernejo klason kiu en la dua klaso tuj komencas lerni ekz. la francaqn au germanan. En la tria klaso la akcelila grupo komencas lerni la francan (germanan) kaj la alia grupo daurigas la duan jaron. Post la 3-a klaso oni mezuras la scion de la franca che ambau klasoj,tion oni faras ankau post la 4-a klaso kaj devus konstati ke la infanoj kiuj lernis unue lingvan akcelilon kaj poste dum du jaroj la francan scias pli bone la francan ol la infanoj kiuj lernis dum 3 jaroj nur la francan. Tiu proejekto postulas bonan antaupreparon pri testado. La nura scienca metodo por tio estas la metodo evoluigita che Helmar Frank lau kibernetika pedagogio. Chiuj aliaj mezuroj estas hazardajhoj. Se tiu projekto estus aprobita, oni fine havus la pruvojn pri la ppropedeutika valoro de E kaj pri graveco de Lingva AKcelilo.

Molnár László
Molnár László
2017-09-28 10:40

Antau cxio mi gratulas al s-ro Zlatko Tisljar pro la nova, grava projekto Lingva Akcelilo.

Indas informcele mencii, ke la unuan projekton , kies celo estis konstati, kiomgrade influas al lernado de fremdaj lingvoj la antaua lernado de Esperanto, faris prof. István Szerdahelyi en Budapest en 1970. /Gxuste tiutempe mi partoprenis la internacian E-renkontigxon , auskultis plelegojn kaj faris supergradan ekzamenon cxe prof. I.Sz./

Poste aliaj elstaraj esperantistoj faris similajn esplorojn kaj evidentigxis, ke E. plirapidigas la lernadon de aliaj lingvoj, do gxi havas gravan lingvolernigan efikon, propedeutikajn valorojn.

La nova projekto havas plurajn celojn. Inter ili gxi denove povas pruvi, konfirmi unu por cxiam la supre menciitajn valorojn , forigante cxiujn koncernajn dubojn. Se iu ajn volis gxis hodiau serioze informigxi pri la valoroj de E., havis tempon kaj eblecon fari tion, inkluzive ankau malsimpatizantojn ecx kontrauulojn de nia lingvo, E. Post la sukcesa nova projekto cxi tio igxas fakto, kiu en si mem estas gravega rezulto.

Mi tre alte taksas laboron de s-ro Z.T kaj deziras, ke cxio sukcesu lau lia plano, pro tio mi proponas ne riski la pozitivajn rezultojn : do, Esperanton instruu nur bonegaj, spertaj instruistoj, personoj !

Kun respektplenaj salutoj kaj bondeziroj,
M.L.