La Sanmarina AIS estas malfondita

Ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS). Laŭ la prezidanto de AIS, Amri Wandel, ne plu indas konservi la juran statuson de la organizaĵo en San-Marino, ĉar fiaskis la ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto.

Akademio Internacia de la Sciencoj estis fondita komence de la 1980-aj jaroj, kaj poste oficiale registrita en la ŝtateto San-Marino, kiu tiumomente ne havis propran universitaton. La aŭtoritatoj tie unue interesiĝis, sed jam tre baldaŭ ili fondis propran seriozan universitaton kaj forgesis pri AIS.

En 1985 AIS estis registrita en San-Marino. Ĝia ĉefa motoro dum multaj jaroj estis Helmar Frank, kiu volis teni distancon al la tradicia Esperanto-movado, inkluzive de UEA, kaj eĉ preferis nomi Esperanton ILo, Internacia Lingvo.

Helmar Frank forpasis en 2013, sed jam en 2011 la organizaĵo ŝajnis tuj pereonta. Tamen, en 2016 ĝia novelektita prezidanto Amri Wandel ekparolis pri ”nova printempo inter UEA kaj AIS”.

La origina ideo de AIS San Marino estis, ke ĝi funkciu kiel internacia universitato kaj donu al siaj studentoj universitatajn diplomojn, kiuj estu tutmonde rekonataj. En la praktiko tiuj diplomoj tamen estas rekonataj de neniu, eĉ ne de San-Marino mem, kaj AIS jam antaŭ jaroj aperis en iu listo de “fikciaj universitatoj”, kiuj disdonas diplomojn kontraŭ pago, sen kontrolo de studado. Tio rezultis el erara informo donita de la ŝtato San-Marino al eŭropaj instancoj pri la jama malfondo de AIS.

Freŝa historia skizo aperanta en la retejo de AIS konstatas, ke la celoj de AIS finfine montriĝis neatingeblaj:

  • La ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto, fiaskis.
  • La ideo interesi sciencistojn pri Esperanto ne tre sukcesis.
  • La ideo interesi studentojn pri studado per Esperanto iom sukcesis.
    Interesi esperantistojn pri sciencaj temoj estis pli facile.

Nun AIS decidis ankaŭ formale nuligi sian juran personecon en San-Marino, ĉar la oficialaj instancoj tie jam delonge ne interesiĝas pri la organizaĵo, kaj ĉar jam de pli ol dek jaroj la ĉefa agado de AIS okazas ne en universitatoj, sed en Esperanto-aranĝoj – la Universala Kongreso kaj regionaj kunvenoj.

Tion klarigas la prezidanto Amri Wandel en sia jarfina cirkulero, kiu aperas en la retejo de AIS. Li cetere mencias, ke li rakontis pri la nuligo de la jura stato de AIS en San-Marino jam dum la Scienca Forumo en la reto en aŭgusto, eĉ se ŝajne malmultaj rimarkis tion.

László Szilvási diskonigis la koncernan fragmenton en Youtube kaj en Facebook

La temo leviĝis, kiam Amri Wandel respondis al demando pri tio, ĉu li ne pripensis la eblecon kunigi AIS kun Internacia Sciencista Asocio Esperantista (ISAE), ĉar ankaŭ AIS efektive iĝis esperantista asocio.

– Efektive, AIS iĝis esperantista organizo, kaj la ĉefa agado de AIS estas ĝuste tiaj prelegoj. Ne plu ni celas fari titolojn, akademiajn diplomojn, kiuj estas rekonataj de la tuta mondo, ĉar efektive ili neniam estis, sed simple fosi nian propran sulkon, kunlabori kun esperantistoj, okazigi tre popularajn, sed altnivelajn prelegojn, do popularigi la sciencon por esperantistaj kogresanoj kaj partoprenantoj de tiuj aliaj kunvenoj. Kaj tio laŭ mi estas la nova centro de la agado de AIS, kiu efektive tiel okazas jam de multaj jaroj, diris Amri Wandel.

Poste li klarigis, ke AIS decidis ne plu renovigi sian juran statuson en San-Marino. La spektintoj de la Scienca Forumo evidente ne opiniis la aferon mondoskua, ĉar neniu vaste raportis pri ĝi antaŭ la apero de la decembra cirkulero.


Pli pri la temo

17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-12-31 18:47

Ho ve! Jen argumento kiu malaperas, kiam iu diras ke “neniu uzas Esperanton”!

2020 estis la jaro en kiu esperantistaj asocioj finfine bone komprenis la grandegan potencialon de interreto, 2021 estu la jaro de plena ekspluatado de interreto fare de esperantistoj!

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Roland Schnell
2021-01-09 21:07
Respondo al  Hejmano

La fino de ludo! En la 1980aj jaroj aperis en ”Revuo Esperanto” teksto kun la titolo ”Ĉu ludi universitaton, aŭ ludi la rolon de universitato?” post mi partpreno en San Marino dum Konferenco, kie mi eĉ prelegis antaŭ malpli ol manpleno da ”sciencistoj”. La teksto troveblis nur en la ne plu ekzistanta retejo Ipernity.
Poste estis kelkaj mencioj, ekzemple en Ondo / de mi mem. Kaj mi mem menciis en https://sezonoj.ru/2014/06/trezoro/, kie mi skribas ”Estas interesa, ke ankaŭ la eminentulo Eco devis rezigi kontraŭ la lokaj instancoj.”
Oni ne kapablas malhelpi al la esperantistoj malŝpari sian energion kaj monon por definitive senesperaj aferoj kaj neglekti la bezonataj kaj utilaj agoj.
Estas plorinde, ke la ĉefoj de AIS neniam reagis al mia kritiko kaj sekvis sian vojon ĝis la fino.
Nek mia persono kiel sciencisto en renoma universitato (TU Berlin) nek kaj mia laboro en la tre ambicia kaj promesplena kampo de alternativaj energioj estis de intereso por AIS.
Do, se ili ne volas min, mi povas bone vivi sen ili.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-12-31 22:59

La supra artikolo enhavas erarojn kaj konfuzojn, ĝustigi ĉiujn postulus historian eseon. Mi klopodas sintezigi. AIS San Marino estis fondita en 1985 kaj estis malfondita en majo 2020; ĝi estis registrita en San Marino kiel kultura asocio aprobita de la Konsilio de la 12 kun rajtigo eldoni studatestojn; la promeso ilin agnoski venis de pluraj universitatoj (pola en Bydgoszcz, ĉeha en Prago, slovaka en Nitra, iu libera en Bavario, ŝtata en Sibiu, alia en Meksikio, alia en Rusio), tamen neniu el la subskribintaj universitatoj plenumis sian vorton aŭ la subskribitan kontrakton pri jura agnosko de la AIS-atestoj, kiun mi vidis propraokule subskribita (eĉ tiumomente subskribata) de la pola vicministro, de la rektoro en Prago, de la rektoro en Nitra; sed kiam niaj kandidatoj (fakte nur 3 aŭ 4) postulis de sia lando la agnoskon de sia AIS-diplomo, ili ricevis aŭ nerespondon aŭ rifuzon (“subskribis alia ministro”); laŭ mia scio la sola kiu agnoskis, post granda peno kaj insisto, doktorecon de Maria Butan estis la ŝtata univ. de Sibiu, de kiu cetere mi havas ankaŭ la diplomon de honora profesoro. Kaj tio malgraŭ, ke Frank, Foessmeier, Quednau, mi kaj aliaj AIS-profesoroj iris instrui tie dum jaroj, tute ekster UKoj de UEA aŭ aliaj E-eventoj. AIS San Marino ĉiam plenumis ĉiujn siajn kontraktitajn promesojn, la aliaj kontraktintoj ne.

AIS San Marino konsistis el komenca dudeko, poste reduktiĝinta al deko (pro mortoj aŭ perdo de kontaktoj) da membroj, konsistigantaj la asembleon (el kiuj, laŭstatute, almenaŭ duono devis rezidi en RSM), kiu delegis la instruan parton al la docentaro (nomumita de la asembleo), kiu siavice alvokis proprainiciate la docentojn kaj organizis sian strukturon (Amri Wandel iĝis prezidanto ne ja de AIS San Marino, sed de ĝia docentaro); en la lastaj jaroj la asembleo reduktiĝis al kunveno triopa (mi kiel prezidanto, Fabrizio Pennacchietti vicprezidanto, nura sanmarinano Riccardo Venturini kiel sekretario) kaj aprobis ĉion kion faris la docentaro (kursojn,

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-12-31 23:01
Respondo al  CARLO MINNAJA

daŭrigo: alvokojn de novaj docentoj, estraranecon de la docenta strukturo). Ĉiujara raporto pri la agado estis deponita ĉe la Sanmarina Tribunalo, same kiel la alvoko al la asemblea kunveno kaj la koncerna protokolo. En la lasta ĉeesta kunveno (2019) por la renovigo de la estraro Pennacchietti jam plu ne ĉeestis, do la estraro reduktiĝis al mi prezidanto, Laura Gilda Paccagnella, vicprezidantino, Riccardo Venturini sekretario, kaj la nova vicprezidant(in)o devis, pro postulo de la ŝtato RSM, atesti per italtribunala dokumento sian sendeliktan pasintecon. En majo 2020 AIS San Marino estis formale malfondita, fakte pro la dum jardeko(j) konstatita neeblo interesi sanmarinanojn kiuj estus devintaj konsistigi almenaŭ la duonon de la membraro kaj pro la pli severa kontrolo de la ŝtato de RSM, ĉu tiu statuta klaŭzo estas respektata. RSM ne volis/as plu havi asociojn nur fikcie “sanmarinajn”.

Pro sinekdoko (vd. NPIV: la parto anstataŭ la tuto) la docentaro, kiu ja estis la sola aganta parto de la asocio, estis konfuzita en Esperantujo kun la tuta asocio, tial Wandel aspektis “prezidanto de AIS San Marino”, dum la prezidanto, post 2003, estis ĉiam mi. AIS San Marino estingiĝis. Plu agas, kun prezidanto Wandel, Akademio Internacia de la Sciencoj (sen San Marino), ĉe UKoj, Luminesk kaj aliloke, pri kies registriĝo en iu lando mi ne havas sciigojn. Se entute ĝi plu flegas kursojn kun deklaritaj universitataj kreditoj, mi ne scias pri akreditiĝoj.

Dieter Rooke
2021-01-01 14:05
Respondo al  CARLO MINNAJA

Almenau ankorau ekzistas interlingvistikaj studoj en UAM universitato A. Mickeviech Poznan- kaj kursoj por komencantoj en kelkaj universitatoj tra la mondo . IREA = irana E- asocio chijare klopodadis enkonduki profesinivelajn kursojn en Universitatoj

Patrick
Patrick
2021-01-02 7:17
Respondo al  Dieter Rooke

Pri IS de UAM septembre 2020 la trijara kurso ne startis. Eble en 2021 sed tio ne certas

Svampa
Svampa
2021-01-16 20:12
Respondo al  Dieter Rooke

krome la elreviĝo, oni devas lerni ion el ĉi malĝoja afero.Vi diras ke neniu el la subskribintaj universitatoj plenumis sian vorton aŭ la subskribitan kontrakton.
Kial?
Mi pensas ke tiu estas la plej grava demando.
Ili ne bezonis subskribis kontrakton, do kial ili subskribis ĝin? Kial ili poste ne plenumis ĝin?

Szilvási László
2021-01-02 2:21
Respondo al  CARLO MINNAJA

Dankon al prof. Minnaja pro tiu resumo. Volonte mi legus en tiu stilo ankaŭ pli ampleksan resumon pri la tuta historio de AIS. Kiel inĝeniero kaj movada aktivulo, mi klopodis sekvi la fadenon pri AIS ekde la komenco ĝis hodiaŭ, sed por eksteruloj mankis/-as multaj, eĉ bazaj informoj – sen kiuj ne eblas kunmeti la puzlerojn…

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-01-05 0:29
Respondo al  Szilvási László

efektive ekzistas historio nur pri la komencaj paŝoj de AIS San Marino en du-tri broŝuroj; verki ion pli ampleksan kaj ĝisdatan postulas kolektadon de dokumentoj, aranĝadon ktp. kaj ĝis nun troviĝis neniu kun tia tempodispono kaj kapablo. Se ekzemple oni pagus el iu fondaĵo, taŭgan junulon oni ja trovus; se iu universitata profesoro taskus tion al doktoriĝanta/magistriĝanta studento, ni certe havus, ĉar ja la dokumentoj kaj raportoj ekzistas, eĉ relative bone ordigitaj, kaj, por konsiloj, sugestoj, revizioj, ankoraŭ vivas kelkaj personoj kiuj trairis la tutan vivon de AIS San Marino

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-05 20:06
Respondo al  CARLO MINNAJA

Estas ankaŭ multaj sendungaj maljunuloj… kiel mi.

Roland Schnell
2021-01-16 22:28
Respondo al  Szilvási László

Oni ne povas esperi, ke la kunagantoj de AIS mencius la bazan problemon de la afero: Oni provis instali universitaton laŭ la plej eble malmoda maniero, kie la profesoroj decidas ĉion, kiel en mezepoko. Ridinda simbolo estis la devigaj kravatoj kaj la talaroj. Tio estis tuta kontrasto al moderna universitato, ekzemple en Germanio en tiu ĉi tempo, kiu donis egalan influon al la tri grupoj: profesoroj, studentoj kaj teknika personaro.
La fiasko de AIS certe estas rezulto de la potenco de la profesoroj, kiuj ne devis respekti la opinion de la aliaj grupoj. La sciencaj kampoj kaj prelegoj plej ofte estis tute ekzotikaj kaj seninteresaj, supozeble ĉar foje estis iu riĉulo, kiu pretis pagi por akademia titolo, kiuj li alimaniere ne kapablis atingi.
Tamen la ideo de privata universitato ne estas malbona. Prof. Frank estis membro, eĉ kandidato, de la liberdemokrata partio (FDP) en Germanio, kiu laŭdis la privatigon de ĉiuj aferoj. Mi nun mem estas en privata universitato, kiu estas multe pli bona kaj efika ol la ŝtata teknika universitato kun sia amaso da studantoj sur la alia flanko de la strato. La kontakto inter studantoj, kiuj pagas kaj tial povas postuli ion, kaj la docentoj estas tute familia kaj la hierarkioj estas plataj. Ĉiu povas iri en la ĉambron de la prezidanto aŭ eĉ renkonti lin en la studenta manĝejo. Tio estis nekredebla por la profesoroj de AIS, kiuj vivis en sia nubo super la ĝenerala popolo.
Mi ne ĝojas, ke la afero AIS fiaskis, mi ĉiam esperis, ke okazu reformoj de pli juna generacio. Sed tio evidente ne eblis por la strukturaj kondiĉoj.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-01 21:19

Oni bezonas nur 3 aferojn por ke Esperanta universitato ekzistas:MONO, MONO kaj MONO… Se oni konstruus belegan kampuson kaj dungus mil profesorojn, certe RSM agnoskus la eblecon instrui en nia Lingvo.

Szilvási László
2021-01-02 2:10

Nur malgranda precizigo: La 8-minutan filmo-registraĵon mi publikigis jam en mia fejsbuka muro kaj en Ret-Info ankaŭ somere, la 9-an de aŭgusto (vidu https://www.facebook.com/Ret.Info/posts/3185752264837527 ), sed pro la eŭforio pri Mondafest tiam ĝi ne ricevis apartan ehon…

Kalle Kniivilä
2021-01-02 11:48
Respondo al  Szilvási László

Aha, interese! Dankon pro la atentigo.

Wendel
Wendel
2021-01-02 4:51

Antaŭ kelkaj monatoj mi klarigis pri la kialoj de fiasko de Esperanto en scienca medio, ne pro ajna manko je strategio, sed pro principaj aspektoj de la hodiaŭa scienco. Mi komentis pri alternativoj, kiel malfondiĝo de asocioj tiaj kiaj AIS kaj ISAE aŭ ŝanĝoj de celoj:
https://youtu.be/dCVwYx4UH48

Pauxlo
Pauxlo
2021-01-02 15:58
Respondo al  Wendel

Tre interesa laboro. Sed mi aldonas, ke la konkludoj estas evidentaj :).
Mi mem klopodis NE esti implikita en esperantlingvaj sciencaj iniciatoj (mi ne havas tempon por io en kiu mi ne suficxe kredas), sed laux mi, cxar la nombro de esperantistoj estas tio, kio li estas, necesas:

  • Krei UNUNURAN sciencan esperantlignvan asocion (kun la matematikistoj, ingxenieroj, kuracistoj, komputikistoj, ktp….)
  • Tiu asocio devas eldoni UNUNURAN revuon kun popularaj artikoloj (legeblaj de nefakuloj dezirante lerni ajxojn) kaj fakaj artikoloj (esperantistaj scientistoj povus traduki iliajn anglalingvajn artikolojn, celanta montri, ke esperanto tauxgas por scienco)
Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Chezkele
Osmo Buller
Osmo Buller
2021-01-02 21:47
Respondo al  Wendel

Koran dankon pro la ligilo al via prelego, Wendel! Mi ne konis ĝin pli frue. Ĝi estas vere bona, klarmensa kaj realisma, kaj mi varme rekomendas ĝin al la legantoj. Pri viaj konkludoj mi plene konsentas.