Reta ŝerco iĝis delikto kontraŭ la Civito

La Esperanta flago jure apartenas al la Esperanta Civito, kaj tiu kiu metas ĝin sur seĝo en sia dormoĉambro kulpas pri insulta delikto kontraŭ la Civito. Tion rezoluciis la Kapitulo de la Esperanta Civito post kiam ŝerca redakto en Vikipedio estis denuncita al ĝi.

La IJK-flago dum la 70-a IJK en Wiesbaden (2015). Foto: Pola Esperanto-Junularo CC BY-SA 2.0

Mankanta respekto al la kongresa flago de la Internacia Junulara Kongreso neatendite iĝis grava zorgo de la Esperanta Civito, kies Kapitulo post longa prilaborado publikigis ampleksan komunikon kun referencoj al ”promulgado de la Konstitucia Ĉarto” kaj ”Lex Signorum”.

La Kapitulo de la Civito estas unu el la ”primaraj instancoj” de la ”plenumo de la konstituciaj povoj”. Tamen plenumante sian konstitucian povon la Kapitulo konkludis, ke ĝiaj konstituciaj povoj ne sufiĉas por pritrakti la flagan aferon, kaj proponis transdoni ĝin al alia ”primara instanco”, la Senato, kiu leĝodonu pri la temo.

La indignon de la Civito vekis unu frazo en la Vikipedia paĝo pri la IJK-flago. La 20-an de oktobro 2020 la TEJO-oficisto Mia Nordentoft post diskuto kun Robin van der Vliet ŝerce enskribis la jenan kompletigon:

Ĉar la 77-a IJK en Someren, Nederlando ne okazis fizike pro la COVID-19-pandemio, la flago neniam estis transdonita. La flago nun kuŝas en la dormĉambro de Robin van der Vliet, kie ri uzas ĝin kiel subtenilon por siaj malpuraj vestaĵoj.

Leginte tiun frazon, la Civita senatano Anna Bartek (Anjo Amika) en decembro 2020, laŭ tiama komuniko, ”interpelaciis la Konsulon konforme al la art. 27 par. 1 de la senata reglamento”. La komuniko konkludis:

La uzon de nia flago efektive normigas Lex signorum, sed ĝi ne donas precizan regulon okaze de malrespekto; tial validus la Svisa Kodo, kiu estas aparte severa: se sviso kondutus kiel tiu nederlandano, li riskus eĉ enprizonigon.

Tuj post la apero de la Civita komuniko la vortoj pri malpuraj vestaĵoj malaperis al Vikipedio. Anstataŭe estas nun skribite, ke la flago kuŝis sur seĝo en la dormoĉambro de Robin van der Vliet. La redakto tamen evidente ne konvinkis la Civiton pri tio, ke TEJO montras sufiĉan respekton al sia propra flago, kaj la primara instanco daŭrigis la plenumon de siaj konstituciaj povoj.

La histori-paĝo en Vikipedio montras kiel la artikolo pri la flago estis ŝanĝita. La enmetita bildo estas el la filmo, kiu estis montrita dum la reta IJK.

Eblus demandi, kian rilaton la Civito entute havas al la flago de TEJO, kiu almenaŭ ĝis nun ne subskribis la Civitan Pakton. Tamen, laŭ la Civito mem la respondo estas simpla: la Esperanta flago jure apartenas al la Civito, ĉar la Civito registris ĝin en 2001, okaze de la promulgado de sia Konstitucia Ĉarto, kion ajn tio signifas.

”Do jure la tradicia esperanta flago (en eŭropa, do nek en svisa nek en usona formato) apartenas al la Esperanta Civito: konsekvence, kiu insultas la esperantan flagon, tiu insultas precipe la Esperantan Civiton”, la komuniko asertas.

Ĉar ial ĝis nun mankas en la Civita ”Lex Signorum” paragrafo pri malrespekto al la flago, la Kapitulo rekomendas aldonon de tia reguligo:

Konsekvence estus oportune enkonduki komplementan modifon en la leĝon pri la simboloj (“Lex signorum”), kiu specifigu la signifon de malrespekto al la flago(j). Tion faru tamen ne la ekzekutiva, sed la leĝodona povo, do ĝi rezultu el iniciato en la Senato, ne en la Kapitulo: simpla (vic)konsula dekreto ne sufiĉus. Des pli oportune, se estus komuna iniciato de la majoritato (Verda, laika) kaj de la opozicio (Blanka, konfesiema).

Ne vere klaras, kian signifon en la praktiko havus la aldono de tia ”komplementa modifo” en la Civita leĝaro, kaj ĉu ĝi estonte ebligos al Civitaj policanoj regule inspekti la dormoĉambrojn de TEJO-anoj por kontroli, ĉu TEJO-flagoj tie tro proksimas al malpuraj ŝtrumpetoj.

126 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Kirilo Brosch
2021-03-02 10:13

La tuta t.n. Civito estas Interreta ŝerco. Kia embaraso!
Ni povas nur esperi, ke neesperantistoj neniam ekscios pri tiu muŝeto, kiu pretendas esti aglo!

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2021-03-02 10:26
Respondo al  Kirilo Brosch

Ni baldaŭ montros tion al tiuj neesperantistoj kiuj pretendas ke Esperanto ne havas historion.

Matthieu
Matthieu
2021-03-02 12:03
Respondo al  Kirilo Brosch

Mi tute konsentas kaj esperas, ke homoj, kiuj pensas, ke “Esperanto estas sekto” ne ekscios pri la civito…

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2021-03-02 10:21

OK Boomer

Stefan
Stefan
2021-03-02 17:07

Neniam estis pli taŭga loko por diri tiun ĉi frazon 😉

Klaus Leith
2021-03-02 10:25

Enorme ridiga afero, la artikolo tre amuzis min. Sed, ho, ja ne estas la 1-a de aprilo! Do eble la Civitaj policanoj ja vere jam estas survoje?

Mi alvokas ĉiujn Esperantistojn al organizo de sekretaj ĉeloj por kontraŭbatali la Civitan uzurpanton! (Pliaj informoj sekvos per sekretaj kanaloj.)

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Klaus Leith
Lucas
Lucas
2021-03-02 11:16
Respondo al  Klaus Leith

Ridinde kaj ridende. Tiuj absurdajxoj ne honoras esperantujon. Felicxe la mondo tute ne zorgas pri esperantujo, esperantuloj kaj ecx pri esperanto.
La esperanta civito kaj la esperantaro serene povas kontinui fari cirklojn en la akvo.

Tjeri
Tjeri
2021-03-02 12:11
Respondo al  Klaus Leith

Nepre necesas la sekretaj kanaloj, ĉar la sekreta polico de tiu bufonaro zorge spuras ĉiujn ridemulojn.
Jen mesaĝo, kiun mi ricevis antaŭ kelkaj monatoj: “Ĉu vi estas iu Thierry, kiu en “Libera Folio” insultas la esperantan civiton?
De tiam, premsonĝoj malbone dormigas min.
Aj! Nun la granda bufonestro, certe jam legis tion kaj scias, kiu mi estas! Ve al mi!

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Tjeri
Kirilo Brosch
2021-03-02 12:34
Respondo al  Tjeri

Nu, mi esperas, ke vi havas same kiel mi jam pakitan valizon kun kontanta mono por la okazo, ke ni devos malaperi, kiam la CSP (Civita Sekreta Polico) frapos ĉe la pordo.

Jovana
Jovana
2021-03-02 14:47
Respondo al  Tjeri

Ho ve! Mi kompatas vin. Baldaŭ vi eniros la liston de personae non gratae. Ĉu vi jam planis kien ekziliĝi?

Klaus Leith
2021-03-02 16:06
Respondo al  Tjeri

Eble mi forigu mian profilbildon kaj ŝanĝu mian uzantnomon ,,,

Nestor
Nestor
2021-03-04 9:37
Respondo al  Klaus Leith

Ah! Ah kara Klaus ĉu vere?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-02 13:20

Simboloj havas gravecon por tiuj kiuj kredas je ili; sendepende de juro aŭ de polico ankaŭ mian sennaciistan kaj senreligian estetikan guston ĝenus la vido de flago, Krucifisko aŭ hostio en nedigna loko. Vikipedio ne estas ŝvarca kolekto aŭ ertla rubriko de preskeraroj, do ŝerca frazo en tiu krisolo alirata de homoj el plej diversaj kulturoj riskas kaŭzi miskomprenojn pri la esperantistoj; la frazo de la unua redakto estis ege maloportuna, kaj la fliko en la dua preskaŭ same. Ridindigo de la Civito ĝemelas al la ridindigo de esperanto far la goja mondo: plimulto ĉiam klopodas ridindigi plimalmulton (kiun kutime ĝi ne konas). Tamen min mirigas tioma ŝtormo en akvoglaso (analoga al la enpreno de la Akademio en epizodo de postaĵtuŝo): ne same multajn reagojn kaŭzis la du artikoloj multe pli gravaj pri literaturo freŝe aperintaj en LF.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-02 15:21
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi senironie ĝojas pri tiom multaj kaj tujaj malaproboj pri mia interveno; do ankoraŭ multon oni devas agi por ke homoj (ĉu nur la legantoj de LF?) komprenu kio estas la esperanta popolo, ties junularo, ties kulturo, ties valoroj, Vikipedio, simboloj; la kutimaj defetistoj (ĉiuepokaj) ne sukcesis min forturni de esperanto dum 80 (okdek, ĉi-monate 81) jaroj, certe ne sukcesos la nunaj. Feliĉu en viaj subaj poleksoj, per tiaj kulturo (kaj la mondo) ne progresas.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-02 16:19
Respondo al  CARLO MINNAJA

Carlo, mi havas la (eraran?) impreson, ke la subaj poleksoj ne nepre rilatas viajn vortojn. Mi regule konstatis, ke viaj intervenoj estas interesaj kaj plaĉaj, aŭ almenaŭ pac(ig)aj. Kaj ofte tamen ili estas malŝatataj. Do devas temi ne pri la enhavo sed pri la celo de la enhavo.

La subaj poleksoj eble fontas el la fakto, ke vi defendas la Civiton kaj ties bizarajn morojn kaj, kiel vi jam konstatis kaj povas legi en aliaj afiŝoj, oni konsideras la Civiton bufonaĵo. Foje eĉ ni esperantistoj trovas la esperantan mondon ridinda. Kaj la Civiton ni trovas la ridinda parto de la esperanta mondo. Ne miru do, se oni ne aparte ŝatas ĝian defendon.

> por ke homoj (ĉu nur la legantoj de LF?) komprenu kio estas la esperanta popolo, ties junularo, ties kulturo, ties valoroj, Vikipedio, simboloj

Kompreni, kio estas la Civito, aŭ eĉ akcepti ĝin neniel helpus kompreni, kio estas la esperanta popolo, ties junularo, ties kulturo, ties valoroj, Vikipedio, simboloj. Ĉu vi vere kredas, ke oni povas konsideri serioza esperantan enton, kiu „promulgas ĉartojn“ kaj „lexojn”? [la x tiele]. Kiu “ekskomunikas” homojn el sia agnoskende apenaŭ homoza sino? Kiu publikigas “leĝojn” kun megalomane, klasike kaj pav-intelekte sonantaj nomoj kiel Lex Margarita? (mi jam delonge kaj vane atendas promulgon (aŭ la pli pav-intelektan promulgacion) de Lex Piña Colada). Ŝajnas cirko. Ŝajnas infanoj ludantaj plenkreskulojn. Temas pri marĝenaĵo, kies strangeco elstaras eĉ en nia jam en si mem stranga mondeto. Same ne helpas la fakto, ke temas pri la kreaĵo kaj vivaĵo de unu sola homo, kiu krome ne ĉesas laŭdi sin mem en sia blogo (mi celas, en la oficiala novaĵagentejo de la Civito). Memlaŭdantojn oni malofte ŝatas.

Oni ne miru do, ke ĉe defendo de kretenaĵo homoj povas malŝati oniajn vortojn.

Cetere, LF-legantoj: viaj subaj poleksoj al Carlo ne detenu vin ĝui liajn verkojn, kiel “Historio de la Akademio de Esperanto”: rekomendinda.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-02 16:14
Respondo al  CARLO MINNAJA

Ridindigo de la t.n. Civito estas neevitebla, ĉar la Civito estas ridinda.

“La Esperanta Civito ne rifuzas anticipe la kunlaboron de erarintoj, se ili konscias pri sia eraro.” — Heroldo Komunikas, n-ro 473.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-03-02 16:33
Respondo al  CARLO MINNAJA

Certe ankaŭ vi, Carlo, se vi estas sincera, ne povis ne kapskui pri la pretendo de la Civito jure posedi la flagon. Mankas al ni nun Ivo Lapenna, kiu tondrante dismuelus tiun pretendon, al kiu mankas ĉiu bazo. Estis en la unua postkongresa kunsido de la Estraro de UEA kun Lapenna kiel la prezidanto en aprilo 1965, ke oni akceptis rekomendon al la esperantistaro pri la proporcioj de la flago, poste aperontan en ĉiu Jarlibro. Eĉ UEA ne pretendis posedi la flagon, ĉar ĝi estas komuna posedaĵo de la esperantistaro trans ĉiuj tendencoj kaj fluoj. Tamen nur UEA havis la aŭtoritaton fari la unuecigan rekomendon, kiu en si mem estis parto de la strebado de Lapenna por seriozigi nian movadon ankaŭ rilate ĝian sinmontron al la ekstero. Kun tiu strebado la Civito estas en kria konflikto.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-02 22:40
Respondo al  Osmo Buller

Ridindeco de la Civito? Kiu apudas la medion de senŝtataj subjektoj de internacia juro, trovas la grupojn kurdajn aŭ romaajn tute ne ridindaj; la esperantlingva celas la samon; do? Ĉu leĝoj, direktivoj ĉe la Civito estas ridindaj? Krom la nomo, kio malsamas de la UEA-komitataj decidoj, rezolucioj, manifestoj?
“Persona non grata” ĉe la Civito temas pri konstanta agresanto, mokanto en revuo, blogoj, libroj; mi ĉiam kontraŭis tiun sintenon al kontraŭulo, sed, krom la pompa formulo, kio malsama de la UEA-rifuzo akcepti iun Civitpaktintan establon ĉe la Movada Foiro? ĉu UEA konsideras la UKon sia propraĵo?
Civito estas en kria konflikto kun UEA… Mi inversigus: UEA estas/is en (diversgrada) konflikto/suspekto kun ĉiuj (SAT, IALA, NEM, ICNEM, ERA, Heroldo, lf-koop, AIS, … Bedaŭrinde! La devizo de Lapenna estis “unueco estas forto”, la mia estas “diverseco estas riĉo”. La afero de la flago estas infinitezimo de supera ordo, mi vere ne komprenas kial LF eltiris tiun ĉi temon (subskribis sennome “La redakcio”)

Tim Owen
2021-03-03 12:35
Respondo al  CARLO MINNAJA

ĉu UEA konsideras la UKon sia propraĵo?

Kiu pagas la lu-koston de la kongresejo, Carlo? Kiu dungas plentempan salajraton, kies ĉefa labortasko estas okazigi kaj sukcesigi Universalan Kongreson?

La percepto ja estas, ke la UK estas afero de UEA, kaj la fakto, ke UEA financas kaj aranĝas ĝin des pli subtenas tiun pensadon, laŭ mi. Nu, se iu alia organizus kaj pagus konkurencan samnomaĵon, oni povus argumenti, ke UEA ne posedas la UK-on … sed ĉu oni ĝenerale agnoskus ambaŭ oficialaj? Laŭ mi, tio ŝajnas dubinda. Mi imagas, ke tiun de UEA oni konsiderus “la” UK-on; la alian, tute ne; ĝia ido, eble.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-03 20:57
Respondo al  Tim Owen

Ekzistas kongresa kotizo, kaj eĉ la UEA-membroj kiuj ne estas individuaj pagas kotizon pli altan, do la kongresaj kostoj estas kovrataj de la aliĝintoj, kiel normalas. Bilancoj diras, kutime, ke la kongreso estas finance aktiva, do? Esperanto estas de ĉiuj, UK, ja organizata de UEA (tion neniu kontestas) devus esti de ĉiuj, kaj malpermesi al iu ekspozicii en la Movada Foiro, kiel s-ino xxxxx faris, ĉar UEA rajtas malakcepti organizaĵon “kun kiu ĝi ne havas bonajn rilatojn” estas pretendo kontraŭ la universaleco de la UK kaj kontraŭ la signifo de la termino “movado”. Se UEA fine ĉesus pretendi esti la sola monopola esperantlingva organizaĵo (kion ĝi ĉiam celis sed neniam atingis, kaŭzante dum sia historio sennombrajn konfliktojn), kaj akceptus, ke ĉiu vivu sian esperantistecon laŭ sia sento, eble iuj eksmembroj revenus al ĝi kaj la etoso inter ĉiuj strukturoj estus pli serena kaj Esperanto, ĉies Esperanto (inkluzive tiu de UEA), gajnus.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-03-03 22:50
Respondo al  CARLO MINNAJA

En la maja n-ro de 2001 de “Esperanto” aperis funda analizo de Detlev Blanke pri la Civito, kun la fina konkludo: “Kion ni bezonas, estas io tute alia ol bombastaĵoj ridindaj kaj ridindigaj.” La artikolo estis trafe ilustirta per kavalkado de pajacoj fare de Francisco Veŭthey. La reeĥon al la teksto de Blanke mi komentis en la julia-aŭgusta rubriko “Malferme” sub la titolo “Voĉo de Esperanto”. Mi skribis, ke ne UEA mem sed la ekstera mondo vidas UEA kiel la ĉefan reprezentanton de la esperantistaro. Jen ligo al mia teksto:
comment image?dl=0

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-03 23:31
Respondo al  Osmo Buller

> En la maja n-ro de 2001 de “Esperanto” aperis funda analizo de Detlev Blanke pri la Civito

Ĉu ie libere alirebla? Aŭ ĉu iu rajtas/povas/pretas alirebligi ĝin?

Ankaŭ la reagoj de pajacoj kaj malpajacoj post tiu maja numero ne estus malinteresaj.

Eĉ se foje mi sentas, ke ni nuntempe trogravigas marĝenaĵon. Antaŭ dudek jaroj oni povis pensi/timi/zorgi/ĝoji/jubili (elektu laŭ via naturo), ke tiu ento iel enabismigos/ridindigos/feliĉigos/sorigos E-on kaj la E-movadon. Nun ni scias, ke tiuj timoj/jubiloj estis senbazaj: la Civito estis marĝena tiame kaj restas marĝena nune. Ĝi ne ŝanĝiĝos: kiel aliloke dirite, temas pri la ludobjekto de unuopulo, kiu uzas la novaĵagentejon kiel personan blogon por laŭdi sin mem kaj la Civiton por dorloti sian egoon. Agnoskende: en tre bona Esperanto (cui honorem honorem: la latina ĉiam estis forte aprezata de la Civito). Kritikantoj, lingve ofte tre mankohavaj (trajto de la esperantistoj), povus preni ekzemplon tie rilate lingvouzon.

Sed lingva majstreco ne estas monopolo de la civita bloganto. Kaj des malpli pravigo por ekzisto de ridindaĵo.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Osmo Buller
Osmo Buller
2021-03-03 23:46

Mi ja havas la artikolon de Blanke kaj la reagojn, sed el bindita jarkolekto de la revuo ne eblas skani ilin sen perdi larĝan strion da teksto. Rete alireblaj estas nur la jarkolektoj ekde 2002.

Lee Miller
Lee Miller
2021-03-08 18:22
Respondo al  Osmo Buller

Mi havas PDF-skanaĵon de la arikolo . . . ĉu estas eble, afiŝi ĝin ĉi tie?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-04 0:13
Respondo al  Osmo Buller

Pasis dudek jaroj; ripeti la samajn mokojn de la bedaŭrata Blanke, cetere via sampartiano kaj vidanta, pardonu, per viaj samaj unurigardaj okuloj, signifas ne esti kompreninta kiel la mondo kaj sekve la deekstera alrigardo al esperanto ŝanĝiĝis; mokoj, kavalkadoj, pajacoj, klopodoj ridindigi ne helpas pozitive al kulturo, sed simple montras mankon de seriozaj argumentoj; tial mi NENIAM mokis aŭ ofendis iun (eble aliaj faras, sed mi responsas nur pri miaj diroj kaj agoj). Neniu kontestas, ke UEA aspektas al certa mondo kiel la ĉefa reprezentanto de la esperantistaro; la eraro estas pretendi, ke ĝi estas la nura. Ekzemple, ĝuste por sin garantii kontraŭ la ekskluziva monopolo de UEA, UNESCO petis la Esperantan PEN-klubon (aliĝintan al la Civito) revizii la jubilean libron pri la 70-jariĝo. Cetere la UEA-direktoro (mi ne scias, ĉu ankaŭ vi) laboris en oficeja ĉambro donacita de mia familio kaj la unua premio por eseoj estis financita de mia familio, mi estas DM de UEA, financas UEA-n per kongresumado kun familio; tio montras larĝan aprezon al UEA (kion UEA malrekompencas rifuzante peri miajn librojn kaj aperigante hontindan atakon al mi kaj aliaj kleruloj en sia organo), sed tio ne signifas, ke mi blindu antaŭ ĝiaj mankoj kaj rifuzu koni aŭ ne kapablu aprezi ankaŭ tion kion produktas aliaj medioj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-04 0:44
Respondo al  CARLO MINNAJA

> kion UEA malrekompencas rifuzante peri miajn librojn

Eble mi miskomprenis ion, sed serĉo de via nomo en la katalogo de UEA donas 19 trafojn (kiel aŭtoro/redaktoro/tradukisto), el kiuj nur 2 estas markitaj kiel nehaveblaj.

Ĉu la UEA-katalogo estas senespere neĝisdata kaj malĝustas la tieaj informoj? Se ne, de kie fontas via aserto, ke UEA rifuzas peri viajn librojn?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-04 2:03

Historio de la E-Literaturo estas deklarita nehavebla, kvankam la eldonejo (lf-koop) havas ankoraŭ livereblajn ekzemplerojn, simple UEA ne mendas (pri la alia eldonita en Moskvo mi ne scias, ĉu plu ekzistas ekzempleroj).Ne estas en la katalogo (UEA ne mendas) mia traduko de la Poemoj de Pavese (lf-koop) nek miaj tradukoj el Bianciardi (La integriĝo, Vivo agaca, Ekpafi, eld. ex-Cogita). Plue, bizaraĵo: ekzistas en la UEA-katalogo miaj tradukoj de La Princo (serio Oriento-Okcidento, eld FEI), La gastejestrino (Goldoni), Interparolo (Ruzante) eldonitaj de Edistudio, sed ili ne estas troveblaj sub mia nomo, ja nur se oni serĉas la aŭtoron aŭ la titolon, do mia reprezentiĝo kiel tradukinto estas forte obskurigita; ĉu hazarde/erare?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-04 2:59
Respondo al  CARLO MINNAJA

hu, mi forgesis; ankaŭ mia preskaŭ 300-paĝa traduko de “La muzeo de la milito” (eld FEL) troveblas en la UEA-katalogo, sed ne sub mia nomo.

Jovana
Jovana
2021-03-04 13:22
Respondo al  CARLO MINNAJA

Ĉu vi aŭtoris la libron? Se ne, serĉu en la rubriko, kie ja nature devas esti la nomo de la tradukinto.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-04 17:29
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi serĉis vian nomon kiel tradukiston, t.e. ne en la ĝenerala serĉkampo sed en la kampo “Tradukinto” ĉe “Aldonaj serĉkriterioj”. Kaj jen miraklo: aperis naŭ verkoj, inter kiuj “La muzeo de milito” (ne “de la milito”, kiel vi skribis, eble eraro en la katalogo) kaj “La princo”.

Ŝajne do tiuj UEA-fuŝuloj volantaj bojkoti vin ne bone plenumis sian taskon kaj allasis, certe kontraŭvole, vian tradukistan nomon enŝteliĝi tra la fendoj de la sistemo kaj aperi en la rezultoj. Eĉ tion la fuŝaj UEA-bojkotantoj ne kapablas ĝuste fari!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-04 17:46

Iom pli serioze: UEA ja devus zorgi pri tiaj aferoj kaj provi solvi. Kompreneble neniu povas antaŭvidi ĉiajn eblajn (komputilajn) misojn, do verŝajne ne eblis jam dekomence antaŭvidi erarajn agordojn. Tamen nun UEA scias (certe UEA-uloj legas ĉi tion) kaj devus provi solvi: se iu volas aĉeti (traduk)verkon de Minnaja kaj per facila serĉo ne trovos, tiu simple ne aĉetos. Granda perdo por la leganto? Eble. Granda perdo por la aŭtoro? Probable. Granda perdo por UEA? Sendube.

Jovana
Jovana
2021-03-04 20:43

“La muzeo de milito” (ne “de la milito”, kiel vi skribis, eble eraro en la katalogo). Rigardu la bildon de la kovrilo de tiu libro kaj vi vidos la titolon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-04 13:30
Respondo al  CARLO MINNAJA

> sed ili ne estas troveblaj sub mia nomo

Tio estas tute klara kazo de misfunkcio/misagordo de la datumbazo kaj neniel UEA-provo bojkoti vin: kial UEA intence volus nur ĉe kelkaj verkoj kaŝi vin, dum ĉe multaj aliaj via nomo troveblas senprobleme per la serĉilo?

UEA havas nenian intereson “kaŝi” aŭtorojn/tradukistojn: ja UEA volas kaj eĉ bezonas, ke homoj facile kaj nepre trovu siajn librojn/aŭtorojn/tradukistojn kaj aĉetu ilin.

Se UEA vere volus bojkoti vin, eĉ UEA ne kapablus fari tion tiom diletante.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-04 19:09

Mi menciis faktojn; interpretojn mi lasas al aliaj. Malgraŭ ĉiuj transkapiĝoj klopodataj de la skribintoj ĉi tie por diri, ke UEA pravas kaj ke mi, fidela al UEA, al la Civito, al SAT, ILEI, ERA, HM de IEF, fias, tamen restas kvar miaj tradukoj el famuloj de la itala literaturo kiuj ne aperas laŭ ajna serĉkriterio. Ĉu ili aperas aŭ ne al mi finfine ne gravas, simple la legantoj havas unu ŝancon malpli. Unu indico estas hazardo, du estas koincido, tri estas suspekto. Feliĉon al la ruĝaj poleksoj, mokoj ne konstruas sed feliĉigas la mokanton; mi havas alian sp(i)riton.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-03-08 18:01
Respondo al  CARLO MINNAJA

Intertempe mi kontaktis la libroserviston, kiu klarigis, ke remendon de la Historio kaj aliaj libroj prokrastis nur manko de tempo. Liaj reduktitaj laborhoroj ne sufiĉas por trakti ĉion senprokraste. Viaj libroj nepre ne estas bojkotataj.
Ne nur ke UEA vendas viajn librojn, en 2009 mi invitis vin prelegi pri Lapenna en la Malferma Tago de la CO. Via interesa prelego plu estas spektebla en tri partoj en la Reta Kinejo de UEA (jam po ĉ. 2000 spektoj):
http://www.ipernity.com/doc/uea/home/video/@/page:3:18
Dum la vespermanĝo post la prelego vi amuzis min kaj Birthe Lapenna per anekdotoj pri la Civito, sed kelkan tempon poste vi malpli amuzis min asertante en la reto, ke UEA ne repagis viajn vojaĝkostojn. Nu, vi nome petis lasi la monon en via UEA-konto por kovri viajn estontajn libromendojn. Tiel okazis.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Osmo Buller
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-08 19:48
Respondo al  Osmo Buller

Via lasta linio estas absoluta falsaĵo; mi silente atendis la repagon vi tute ne menciis ĝin kaj mi daŭre silentis, petante nenion. Sed la tuto estas pli ol dek jarojn malnova, evidente vi ŝatas elfosi antikvaĵojn. Se vi volas agreson pli freŝan, memoru la intervjuon al Jorge Camacho en la oficiala UEA-organo (flanke dirite, Camacho min fizike agresis antaŭ tri jaroj en Madrido kaj la lezo kiun li faris al mia okulo estas permanenta, kvankam, bonŝance, malgrava, nur iom ĝena ĉe ĉiu palpebromovo). Sed mi ne volas polemiki kontraŭ UEA, kiel ĝi bedaŭrinde faras kontraŭ ĉiu kiu sentas sin libera vivi sian esperantistecon laŭplaĉe, tiel ERA, tiel Haupenthal, tiel Silfer, tiel vi, tiel ankaŭ mi. Esperanto estas de ĉiuj.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-03-08 20:00
Respondo al  CARLO MINNAJA

Ne indas disputi pri tio, Carlo. Mi estis preta repagi viajn kostojn kontante, sed vi petis lasi la monon en via UEA-konto kaj tio okazis. Tio estas la vero. 

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-09 0:28
Respondo al  Osmo Buller

Ne, sed ne gravas, ne indas disputi. Mi rimarkas tamen, ke neniu komentarias pri la intervjuo de Camacho en la UEA-revuo. Pri lia fizika agreso vidis nur malmultaj, fakte nur nun mi tion rakontas en pli-malpli publika retejo, pri ĝi sciis nur kelkaj amikoj enplektitaj en alia diskuto; mi ne lin denuncis por ne damaĝi amikojn, ni entombigu la aferon (mi neniam rankoras, sed memoras).

BeNilo
BeNilo
2021-03-04 12:02
Respondo al  Osmo Buller

Jes, mi memoras tiun artikolon de d-ro Blanke. Mia unua penso estis, bonege, fine iu kun scienca menso diros ion seriozan pri tiu stranga Civito-afero! Sed kia surprizo! Eĉ ne unu serioza, scienca aŭ racia argumento por aŭ kontraŭ. Tion mi analizis en posta numero de Esperanto Revuo.
Evidente multaj ankaŭ nun ne aprobas la historion kaj la etoson kaj ambiciojn de 1905, ke ĉiu rajtas uzi esperanton laŭ sia maniero. Kaj ankaŭ ne la sintenon, kiun havis Zamenhof al novekreitaj aferoj.

Lee Miller
Lee Miller
2021-03-08 18:14
Respondo al  CARLO MINNAJA

La Civito meritas nenion, krom priridado. Ĝi neniel rilatas al la mondo de Esperantistoj kaj Esperanto-parolantoj.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-08 19:52
Respondo al  Lee Miller

Kia verdikto! laŭ kies aŭtoritateco? Ĉu ankaŭ vi kiel Buller sentas vin proprietulo de “la mondo de esperantistoj kaj esperanto-parolantoj”?

Lee Miller
Lee Miller
2021-03-08 20:34
Respondo al  CARLO MINNAJA

Estas bedaŭrinde, ke vi elektis meti vin en tiun ĉi kaĉon en tiu periodo de via vivo.

Ĉiu racia Esperantisto konscias ke la Civito estas ŝerco, en plej bona kazo. Aŭ makulo, aŭ katastrofo, el iuj vidpunktoj.

Vi estas klera homo, sed oni nur memoros vin pro via aliĝo al Frenezulujo.

O. Williams
O. Williams
2021-03-08 23:43
Respondo al  Lee Miller

Impresoj: Komentantoj en LF komentas malrespekte pri Civito; komentantoj en LF komentas malrespekte pri UEA, Civito skribas malrespekte pri UEA (kaj ne permesas komentadon). Kial ne eblas simple toleri aliajn homojn, pensojn, opiniojn? Oni povas havi la impreson, ke Esperantistoj nur kverelas.

Roland Schnell
2021-03-09 12:22
Respondo al  O. Williams

“Esperantistoj nur kverelas” ne estas impreso, nur fakto. Malebligo de aliaj opinioj estas kutimo por Civito kaj UEA. Ne parolante pri SAT, kiu konstante interne kverelas.

Dieter Rooke
2021-03-09 15:05
Respondo al  O. Williams

Kara O. Villiams : Lau mia opinio necesas kvereloj diskutoj, disputoj , polemikoj: Lau mia vivosperto , chio chi estas tute normala en ajna sociordo. Sed ne eblas toleri – maltoleremulojn.
Sed tio estus alia tre malfacila debato.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-08 23:57
Respondo al  Lee Miller

Mi ne bedaŭras, sed fieras, ke mi estis ĉiam honesta kaj lojala al ĉiuj, al Lapenna kiam oni en 1974 multaj lin surkraĉis, al Haupenthal (inter la plej kleraj esp-istoj) kiam multaj lin ostracismis, al ERA kiam UEA sabotis ĝiajn iniciatojn, al Perla Martinelli kiam la maskleca esperantista socio ŝin piloriis pro ŝia libera elekto, al Silfer kiam multaj ŝatis vidi nur kelkajn humurajn aspektojn sed ne kapablis vidi lian komprenon pri esperantismo ne kiel asocio, sed kiel kuniga lingva kolektivo. Cetere, se juĝi pri graveco kaj pri memoro, el la sep ĉefaj enciklopedioj pri esperanto, de EeP (1974) ĝis NDK (2018), Silfer troviĝas en ĉiuj, mi en kvin, Liĉjo kaj Yves en neniu. Mi sincere bondeziras al Liĉjo, sin memelektinta proparolanto de “la konscio de ĉiuj raciaj esperantistoj” kaj depupitre verdiktinta pri kaĉo, ŝerco, makulo, katastrofo, Frenezulujo, ke oni memoros lian kulturan aktivadon samlonge kaj samnivele kiom la mian.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-09 1:33
Respondo al  Lee Miller

Se vi estas Lee Miller, tim-tremu, ĉar nun la Latina Civito volas deklari ankaŭ vin “persona non grata”! 🙂 https://www.esperantio.net/index.php?id=4237

leganto
leganto
2021-03-09 9:55
Respondo al  Yves Bellefeuille

> “La peto de la paktintoj kontraŭ Lee Miller estis liverita jam en 2019, sed la tiama Konsulo (c-ano Giorgio Silfer) paŭzigis la proceduron, konsiderante ke ties kompetentoj pri signolingvo povus utili al la esperanta popolo.”

Ŝajnas parodio de totalisma reĝimo, kie la Granda Gvidanto decidas, kiu jes aŭ ne estas utila al la popolo. Efektive tim-tremige pensi, kio okazus se Silfer havus veran povon. Verŝajne li enfermus la kritikantojn en kampojn por bonkore ‘reeduki’ ilin al la ‘vera’ esperantismo…

Lee Miller
Lee Miller
2021-03-18 14:08
Respondo al  leganto

Tiu ĉi estas tre stranga komento, flanke de la Civito.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Lee Miller
Tjeri
Tjeri
2021-03-18 13:16
Respondo al  Yves Bellefeuille

Farite, gratulojn al S-ro Lee Miller!

Tim Owen
2021-03-18 13:26
Respondo al  Tjeri

Farite, gratulojn al S-ro Lee Miller!

Por helpi al aliuloj kompreni: https://esperantio.net/index.php?id=4249

Lee Miller
Lee Miller
2021-03-18 14:06
Respondo al  Yves Bellefeuille

Vidu mian novan afiŝon.

Stefa
Stefa
2021-03-02 15:52

Se la flago vere jure apartenas al la Civito, eble indus krei similan flagon kun libera licenco? La flago mem estas multe pli aĝa al la Citivo, estas strange ke ili entute povis fari tion.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Stefa
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-04 19:24
Respondo al  Stefa

Se la flago entute “apartenas” al iu, tiam ĝi apartenas pro kopirajto al tiu kiu elpensis ĝin kaj faris bildon de ĝi. MI ne scias kiu elpensis la flagon, kaj la esperanta vikipedio ne donas klaran informon. Movadaj historiistoj, bonvolu helpi min! Tre eblas ke tiu homo mortis antaŭ tiom longe, ke ne plu estas kopirajto, se iam estis.

La flago certe ne apartenas al la Civito. Eĉ la Civito ne estas tiom stulta ke ĝi pretendus tion, mi supozas.

“La antiraŭmismo jam karakterizas amaseton da bugritaj UEA-komitatanoj: Yves Bellefeuille […]; Martin Schäffer.” — Heroldo Komunikas, n-ro 4412-A.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-02 18:18

Strange ke la Esperanta Civito tiom uzas la latinan. Ĉu ĝi ne povus uzi, ekzemple, Esperanton?

“S-ro Yves Bellefeuille distingis sin kiel plumpan mokanton pri la Esperanta Civito.” — Heroldo Komunikas, n-ro 331.

Dieter Rooke
2021-03-02 18:23

La interveno de S-ro Buller ech estas plej ridinda, Kial UEA havu la rajton normigi la E- flagon? Certe estas plena absurdo en nia mondo ajna flago . Chiu shtipo rajtas desegni por si propran flagon – lau bontrovo. Sed bedaurinde veras, ke multaj shtatoj insistas pri legha protekto de siaj simboloj per severa puno . Se iu bruligus svisan flagon sur shtata konstruajho , tiu riskas ech prizonon !
Por la naciisma tago la unuan de augusto mi bruligis la svisan flagon – antau la flirtante sennaciiste esperanta- sed en privata kadro . Malrespekto de simboloj ne nur estu privilegio de TEJO -ano – min chiam ege nauzas la salutoj de naciaj delegitoj dum solena inauguro de UK .

Treege “honorinda ” estas jutubisto Evildea : Li artisme fikis la portreton de Zamenhof en sidejo de Melburna E- asocio en australio – spektebla per Jutubo

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-03-03 3:23
Respondo al  Dieter Rooke

Homoj diras ke se oni ŝanĝas la kurtenon sen aprobo de siaj najbaroj oni estas punenda en Svisio. Foje iu diris al mi ke ne rajtis preni libron en svisa biblioteko ĉar eraris komon kaj devis refari peton. En Svisio ŝajne libere nur diktatoroj povas meti sangan monon en svisajn bankojn.

Dieter Rooke
2021-03-03 10:53

Kara Roberto, ech la prezidanto de ILEI , M. Grosjean nomis min ekstremisto pro la bruligo de svisa naciisma flago.
En svislando la plej granda kvanto de malpura mono devenas el t.n. demokratiaj landoj .

Hejmano
2021-03-02 18:41

Iu *civitano* bonvole respondu al mi: la Civito estas ŝerco, ĉu ne?
Esperantujo malgrandas, kaj mi scias, ke civitanoj legas min, eble eĉ s-ro Silfer legas min.

La Civito estas ŝerco, ĉu ne?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-02 20:11
Respondo al  Hejmano

La Civito ne estas ŝerco, ĝi estas strukturo bazita sur pakto kunsubskribita de kelkaj kulturaj organizaĵoj: eldonejo lf-koop, kiu eldonas Literaturan Foiron (la plej longdaŭran kaj vaste distribuatan revuon ekster la E-o-mondo en plurdeko da PEN-centroj) kaj aliajn altvalorajn eldonaĵojn eĉ premiitajn larĝe vendatajn (kvankam sabotatajn de la UEA-libroservo); Kultura Centro Esperantista, kiu organizas kursojn, atelierojn, studojn pri tradukado, prelegarojn pri literaturo, agnoskita de la svisa kantona instrua ministerio; Esperanta PEN-centro, regule partoprenanta en la agado de PEN Internacia (ankaŭ pri helpo al la verkistoj en karcero kaj pri rajto al libera nebuŝumita verkado), kaj petata pri helpo fare de UNESCO (kaj de UEA) pri la eldono de la celebra libro pri ties 70-jariĝo; eldonado de Heroldo; estas certe ankaŭ aliaj paktintaj establoj kiuj agadas en diversaj esperanto-kampoj (ekzemple lernejo en Afriko).

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-02 20:27
Respondo al  CARLO MINNAJA

Vi forgesis la gravan laboron de la Civito rilate al civitaniĝo de orfoj https://www.esperantio.net/index.php?id=626 kaj la diplomataj rilatoj kun la Kabinda Respubliko https://eo.wikipedia.org/wiki/Respubliko_Kabindo , sed eble tiuj rilatoj ne plu ekzistas, ĉar la lasta raporto pri tio en Heroldo Komunikas estis en 2017.

Kaj vi ankaŭ forgesis la vere hontindan kontraŭ-gejecon https://www.esperantio.net/index.php?id=1078 de la Civito.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-02 22:00
Respondo al  Yves Bellefeuille

Rilatoj kun Kabinda Respubliko pluas (mi mem renkontiĝis kun kabinda funkciulo pri senalfabetigo); Silfer iris ankaŭ lastatempe plurfoje al Afriko (Burundio, mi supozas) por instrui e-on. Pri cetero mi ne scias, mi ne sukcesas legi ĉiujn afiŝojn de ĉiuj organizaĵoj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-02 21:28
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi rigardis la retpaĝon de la Kabinda Respubliko http://www.cabinda.org/gouvang.htm kaj ĝi memorigis min pri tiu ĉi elstaraĵo (enŝaltu la sonon se necese) http://www.dokimos.org/ajff/ .

Dieter Rooke
2021-03-02 23:42
Respondo al  Yves Bellefeuille

ghi estas volapukajho

Jovana
Jovana
2021-03-02 23:21
Respondo al  CARLO MINNAJA

Kiel hipokrite! Oni “sukcesas” legi (kaj subteni, kaj diskonigi, kaj propagandi) nur tion kion oni ŝatas. La ceteron oni “ne sukcesas legi”, des malpli defendi… por ne ridindigi sin eĉ pli.

Dieter Rooke
2021-03-02 23:44
Respondo al  Jovana

chiu rindindeblas , kara Jovana, ankau vi

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-05 1:22
Respondo al  Yves Bellefeuille

Certe UEA bojkotas ankaŭ s-ron Yves Bellefeuille, ĉar mi serĉis en la UEA-katalogo kaj lia nomo tute ne aperas per la normala serĉo (eble per pli fajna). Verŝajne mi kaj li agas en du diversaj kampoj de kulturo (kaj de esperantismo). Mi lin respektas, se li kapablus fari same ni estus kvitaj. Male mi vidas, ke ĉi tie, ja ĝi estas “libera” folio do ĉiu rajtas verki kaj poleksumi laŭplaĉe, estas ja kelkaj pozitivaj artikoloj, sed multe pli da kritikoj, mokoj, ofendoj, negativaĵoj, arogantaj pontifikaj verdiktoj senprocesaj, senpruvaj, baziĝantaj sur sensignifaj harfendoj (ĉu HeKo tie, ĉu HeKo alie, mi ne redaktas HeKon, do la afero ne tuŝas min), sur frazoj eksterkontekstaj, sed simple ĵetataj tiel, kvazaŭ duonmanĝitaj (kaj misdigestitaj) pomostumpoj. Mi bedaŭras esti eble malnovmoda, sed pri kulturo, seriozeco kaj respekto al la personoj mi havas alian koncepton ol havas kelkaj el la verkantoj ĉi tie. Eble tial la UEA-katalogo, kvankam stumpa koncerne min, havas dudekkvinon da miaj verkoj. Al la pasiaj legantoj de HeKo mi konsilus legi krome (aŭ prefere anstataŭe) Literaturan Foiron, atingintan sian 52an jaron kaj 309an numeron, organon de la Esperanta PEN-Centro, kiu atingas ekster Esperantio vastan kulturan publikon; ili certe profitus.

Lee Miller
Lee Miller
2021-03-08 18:24
Respondo al  CARLO MINNAJA

Kion verkis Yves Bellefeuille, kion mi trovu en la katalogo de UEA?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-08 20:02
Respondo al  Lee Miller

Ŝajne nenion kulturan; ankaŭ artikolo pri li en Vikipedio, ĝisdata ĝis antaŭ kelke da jaroj, mencias nur komitatanecon A por Kanado, sed neniun verkon, kunlaboron en kulturaj revuoj. Ĉiu agas laŭ sia ŝato kaj kapablo, ĝuste tial estus ĉies devo respekti la aliajn anstataŭ moki. Cetere ĝuste Liĉjo ne ĉi tie sed en Literatura Babilejo mokis mian C-2esperanto-diplomon (kiun li ne posedas): insultoj kaj mokoj kulturon ne konstruas.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-20 13:41
Respondo al  Lee Miller

nenion

Hejmano
2021-03-03 19:43
Respondo al  CARLO MINNAJA

Dankon pro respondi.
Via respondo fakte memorigas min pri artikolo publikigita en The Guardian: https://www.theguardian.com/commentisfree/2021/jan/10/oliver-dowden-will-love-my-pro-hitler-biopic
Vi priskribas en bona maniero la agadon de la Civito tiel kiel la ĵurnalisto sukcesas aperigi la vivon de Hitler kiel la vivon de bona homo: per preterlaso (sed li ja ne estas serioza!). Kompreneble, tiu komparo estas nur stila.

Via komento ne enhavas mensogojn. Sed vereco ne estas nur neekzisto de mensogoj.

Mi fakte kredas, ke se la Civito ne estas ŝerco, ĝi nur povas esti sekto. Karisma estro, malhonesteco, agresemo, malfacila elirebleco

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-09 17:16
Respondo al  Hejmano

La “Civito” estas lando kiun Giorgio Silfer elpensis, por ke li povu deklari sin Reĝo de Esperanto. Sed fakte li estas ne reĝo, sed bufono.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-09 17:32
Respondo al  Yves Bellefeuille

Civito ne estas lando kaj havas neniun reĝon (oni legu ĝian konstitucion), Tamen Silfer alportis multon al la esperanta kulturo, tra poemoj, libroj, eseoj, redaktado; ĉu Ives Bellefeuille saman kvanton? Mokoj kaj insultoj kulturon ne konstruas.

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2021-03-10 1:01
Respondo al  CARLO MINNAJA

Carlo, ĉi tie oni ne kritikas Silfer pro liaj “kontribuoj al la esperanta kulturo”, kvankam probable ankaŭ tion oni emas trotaksi. Oni priridas lian vantecon kaj histrionismon, kaj entute lian elpelaĵon, la Civiton, kiu estas ja bufonaĵo de kosmaj dimensioj. Plej konsternas iujn, kaj ankaŭ min mem, ke homoj meritaj kaj portantaj valoran valizon sur siaj ŝultroj, kiel vi mem aŭ Bertil Nilson, liveris sin al la farso kaj sentas sin devigataj defendi la grandan bufonon ĝis groteskaj ekstremoj. Ekzemple, ke vi forturnas viajn okulojn, kiam oni konfrontas vin kun la gejofobio de Silfer, perpleksigas.

Roland Schnell
2021-03-10 14:04
Respondo al  Joxemari Sarasua

“Civito, kiu estas ja bufonaĵo de kosmaj dimensioj” – Ĉu vere kosmaj? Ĉu ne estas infanoj, kiuj ludas en sablokesto?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-10 15:09
Respondo al  Joxemari Sarasua

Pleje konsternas min, ke kulture meritplenaj personoj ankoraŭ ne komprenis, ke esperanto estas (kaj plu estu) vivata de ĉiu laŭ sia propra sento, ke la asocia sistemo, praktikata, ekzemple, de UEA, ne estas la nura, kaj ke la mokado kaj insultado (histrionismo, farso, bufono, grotesko) malhonoras kaj tial malebligas seriozan kulturan diskuton. Mi liveris min al neniu (ĉu vi al iu?) kaj kompreneble mi forte kontraŭas, ĉie kie mi havas voĉon, gejofobion, kontraŭvirinemon (ekzemple nur unu estraranino, cetere Civitanino, dum la pli ol centjara historio de la Akademio), antisemitismon kaj rasismon (kiuj aperas en libroj vendataj de UEA, pri kiuj ni jam parolis), agresemon, arogantecon, verdiktemon (abundantajn ĉi tie); mi estas mi (kun eventuale miaj personaj malvirtoj), ne konfuzu min kun aliaj kiuj havas siajn (ĉu vi estas imuna?). Mi responsas nur pri miaj verkoj, vortoj, agoj, ĉiu alia pri la siaj.

Jovana
Jovana
2021-03-10 15:55
Respondo al  CARLO MINNAJA

Se vi vere kontraŭas gejofobion, ĉu vi povas riveli kiel vi reagis al la kuntekste nenecesa (sed ja pika) aludo “Bedaurinde por la memdeklaritaj uranistoj…” publikigita de via reĝo en Heroldo Komikas? Ne eblas, ke vi ne legis ĝin. En la sama HeKo oni ja abunde citas vin.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-10 17:21
Respondo al  Jovana

Mi dankas pro via tiom intensa interesiĝo al mi, kio min honoras; mi ne havas reĝon (Italio estas respubliko ekde 1948, estas raportite en pluraj historiaj libroj), ne ekzistas Heroldo Komiksas (eble vi mislegis), mi ne scias kiuj estas “memdeklaritaj uranistoj”, ĉiuokaze, se ili deklaris ion pri si, tio rilatas ilin, ne min; mia nomo certe estas citita en multaj lokoj (en academia.edu preskaŭ ĉiutage), do mi ne kapablas spuri kion vi aludas. Se vi deziras plion pri mi guglu mian nomon en la reto, vi trovos pluron, ekzemple artikolon pri mi en Vikipedio; miaj plejlastaĵoj aperis hieraŭ en Literatura Foiro. Feliĉan legadon!

Jovana
Jovana
2021-03-10 17:59
Respondo al  CARLO MINNAJA

Fakte vi ŝajne mislegis. Mi ne skribis “komiksas”, sed “komikas”. Mi alte aprezas vian rimarkindan modestecon en ĉi tiu mesaĝĉeno.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-10 20:41
Respondo al  Jovana

Pardonu, ke mi mislegis, sed ankaŭ Heroldo Komikas ne ekzistas. Pri modesteco, ne mi iniciatas la ret-erojn pri mi kiujn oni atingas guglante; mi nur metas mian nomon sur miajn eldonitajn verkojn kaj ne povas malebligi ke ili iĝu konataj en la reto.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-10 18:07
Respondo al  CARLO MINNAJA

> mi ne scias kiuj estas “memdeklaritaj uranistoj”

Permesu al mi forigi vian nescion per aldono de la ligilo al unu el la plej novaj blogeroj de via konsulo: https://esperantio.net/index.php?id=4234

Tie “sen. Anna Bartek, Blanka grupestrino en la Senato de la Esperanta Civito”, supozeble grava kaj respektinda persono en la hierarkio de la kortego, asertas: “Bedau[ŭ]rinde por la memdeklaritaj uranistoj (laŭ Nova PIV) direktoro kaj ilustristo […]”. La aldono de la ŝajna priskribo “uranistoj” neniel necesis nek helpis kompreni ion ajn sed havis nur la evidentan celon minusvalorigi la koncernatojn. Eĉ se kalumnio pasas, ĝi ĉiam ion lasas.

Por via antaŭvidebla reago “Mi ankoraŭ ne scias, kiuj estas la uranistoj!” mi jam havas preta novan afiŝon kun la nomoj. Ni volonte kulturas vin: ni ne volas, ke la ĉefa publika defendanto de la Civito malsciu, kion li defendas.

Por via antaŭvidebla reago “Ne gravas al mi, kiuj estas la uranistoj, aŭ ĉu iu entute estas uranisto! Kaj kiel ajn, mi ne respondecas pri la vortoj de aliaj!” mi atentigu, ke ne estas serioze plendi, ke oni insultas kaj primokas la Civiton kaj ĝiajn bufonaĵojn sed, se temas pri la insultoj kaj misfamigoj volonte, duonsubtile (kaj foje ne tute duon-, kaj foje ne tute subtile) kaj larĝe disŝutataj de HeKo, vi volas diri nenion, ĉar ne vi redaktas HeKon.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-10 17:44
Respondo al  Jovana

Iuj “forte kontraŭas, ĉie kie ili havas voĉon, gejofobion”, krom kiam ili ne faras tion. 😉

BeNilo
BeNilo
2021-03-11 11:38
Respondo al  Joxemari Sarasua

Estimata malsamidea samideano Joxemari Sarasua, ankau mi konsternighas. Vian mencion de mia nomo, mi interpretas kiel amikan inviton intershanghi kelkajn vortojn pri nia reciproka konsternigho.

Tial mi volas tre mallonge prezenti hipotezon. Kiam ni lernas esperanton, ni lernas ne nur esperanton, sed ankau esperantismon kaj ghi enhavas vizion pri la estonteco de esperanto. Ech che Zamenhof ghi ne estis unueca, char li estis liberalisma oportunisto, kiam temis pri la tasko enradikigi la lingvon. Kiel vivintajn realajn specimenojn de diversaj vizioj mi mencias du nomojn de homoj, kiuj ech inventis proprajn esperantismojn: la tre konata Eugeno Lanti (1879 – 1947) kaj la malpli konata KITA Ikki (1883 – 1937). En plej multaj kazoj la diferencoj estas nekonsciaj kaj preskau nerimarkeblaj, ghis iu ekstera okazajho aktualigas ilin.

Tia okazajho estis la formigho de aparta esperantista parlamento. La plejmulto de esperantistoj ne sentis bezonon de ghi, malplimulto jes bezonis kaj akceptis tian bezonon legitima. Tio estigis la nunan kuriozan situacion: plej normale estas, ke politika debato okazas interne de iu parlamento kaj ghiaj politikaj partioj. En la esperanta lingva grupo la situacio estas unika kaj tial konsterna. Ghia debato nuntempe okazas chefe inter tiuj, kiuj jam havas parlamenton kaj tiuj, kiuj ech ne volas havi parlamenton.

Tio donos esplorobjekton por venontaj psikologoj, sociologoj kaj politologoj, char temas pri la demando pri la internigo de diversaj kulturelementoj dum la identeckonstrua procezo de individuaj homoj. Kaj kiel kaj kial ghi okazas. 

Ferdinand Cesarano
2021-03-03 2:27

Mi cedas ke la Civito ĉi-kaze agas tre malsaĝe. Mi tamen devas samtempe emfazi ke al tiu organizo mi sentas grandan estimon, taksante ĝin ege laŭdinda.  

La Civito celas konduti kiel ŝtato; kaj ni devus rimarki ke tia konduto montras taŭgan mem-respekton. Pli grave, tia konduto helpas pliprobabligi la pluvivadon de nia lingvo. Tial meritas ĉies admiron la Civito, malgraŭ siaj fojaj mispaŝoj.

(Verdire, la plej granda delikto estas la uzo en Vikipedio de la misa vortaĉo “ri”.)

Klaus Leith
2021-03-09 16:39
Respondo al  Ferdinand Cesarano

Verdire, la plej granda delikto estas la uzo en Vikipedio de la misa vortaĉo “ri”.

Ege min malpezigas la fakto, ke mi ne estas sub la jurisdikcio de la Civito – almenaŭ mi tion esperas! Alikaze mi eble ricevus ne nur simbolan monpunon, sed ian pli severan pro tiaspeca “delikto”.

Laŭdinde la uzo de la Vikipedio estas sufiĉe demokrata afero: ĉiu rajtas skribi fuŝe, eĉ nefundamente, kaj ĉiu rajtas korekti. Tajperaroj kaj evidentaj gramatikaj fuŝaĵoj ĝenerale ne daŭre restas senkorektaj, samtempe nefundamentaĵoj (ekz. “ri”) riskas esti ŝanĝigitaj tien kaj reen per la diversaj subtenantoj. Indas kaj foje ja eblas trovi kompromisan solvon por iu tiaspeca disputaĵo. Se tio ne eblas, oni skribu laŭ la persona prefero kaj toleru certajn skrib(aĉ)aĵojn de aliuloj.

Cetere ŝajnas al mi, ke la rimarko “miaopinie aĉas la uzo de la vorto ‘ri’” estas la niatempa ceterum censeo

Hejmano
2021-03-09 21:55
Respondo al  Ferdinand Cesarano

Tiuj “mispaŝoj” ne estas “fojaj”, ili estas sistemaj. La escepto estas kiam la Civito agas kiel normala asocio.
Kaj, eble, povus esti ke la sintenado de la Civito ne temas pri mem-respekto, sed pri troa mem-estimo.

Grigorii Arosev
2021-03-03 10:05

Tio estus tre amuze, se tio ne estus tiom triste. La “Civito” efektive estas nur mokinda megalomaniajxo de kelkdekoj, sed gxi faras dangxerajn agojn.

Dieter Rooke
2021-03-03 10:40
Respondo al  Grigorii Arosev

Estiminda “S-ano” – bv. diri, kiu ne ridindas en nia mondo – kio ne estas megalomanio de kelkdekoj, kaj per siaj agoj ege endangherigas homaron .
trista, sed ne amuza. .

Grigorii Arosev
2021-03-03 15:56
Respondo al  Dieter Rooke

“S-ano”, vi skribis tre demagogian komenton, tamen mi respondas: memironio estas trajto necesa por cxiu homo, sed ne cxiu homo kaj ne cxiu ago meritas primokon, dum kiam la “civito” kaj ties estretoj ja jes.

Dieter Rooke
2021-03-04 23:23
Respondo al  Grigorii Arosev

bv. relegi vian nelogikan rezonadon- tutcerte chiu homo meritas primokon – kaj chies agon kritikon- Z. ne estas escepto.

neniu besto fekas en sia nesto

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-07 23:35
Respondo al  Grigorii Arosev

La plej trafaj recenzoj pri du verkoj de G. Arosev troviĝas en Literatura Foiro, organo de la Esperanta PEN-centro

Jovana
Jovana
2021-03-08 14:24
Respondo al  CARLO MINNAJA

“La plej trafaj recenzoj”. Laŭ kies gustoj, laŭ kiuj kriterioj?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-08 20:07
Respondo al  Jovana

ĉiuj recenzoj estas faritaj laŭ la gusto de la recenzantoj; mi legis kaj la verkojn (!!!) kaj la diversajn recenzojn, kaj mi konfirmas, ke laŭ mia gusto la plej trafaj aperis en Literatura Foiro; kio stranga?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-11 16:32
Respondo al  CARLO MINNAJA

ĉu tiuj kiu poleksis ruĝe iam legis libron, recenzon? kiel ili respondus pri kriterioj, gustoj? Mi legis milojn, recenzis centojn; ili?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-11 17:45
Respondo al  CARLO MINNAJA

mi ripetas: kion ili respondus pri kriterioj?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-10 22:10
Respondo al  Jovana

se vi iam legintus recenzojn, vi mem respondus, ke recenzoj, kiel ĉiu priliteratura komento, fluas laŭ personaj kriterioj de la recenzanto elektita de la redakta komitato de la revuo kiu petas la recenzon

Jorgos
Jorgos
2021-03-07 3:32

Mi perdis mian E-flagon… kiu ghin retrovos ? Tiu benatos !

Dieter Rooke
2021-03-07 10:28
Respondo al  Jorgos

Kara Jorgos, dum kunveno de ateistoj en UK mi redonos ghin al vi -kun la kondicho ke vi kantos la trian strofon de nia himno – por eterna ben` ghi efektivighos !!

RavaVaro
2021-03-07 13:09
Respondo al  Dieter Rooke

Mi persone ne kredas je sanktaĵoj, sed por mi La Espero ne estas diskriminacia aux sensenca, laux mi eblas imagi alian, metaforan sencon de la vortoj “sankta amo” kaj “eterna ben'”, eĉ se Zamenhof ne nepre volis tion.

Lee Miller
Lee Miller
2021-03-08 19:36

Jen skanaĵo de artikolo el la revuo Esperanto, majo 2001:

https://www.dropbox.com/s/8ox2j9gnci14mxf/Civito.PDF?dl=0

Dieter Rooke
2021-03-09 15:12
Respondo al  Lee Miller

Kara S-ano Persone mi konatighis kun la autoro D. Blanke de la pamfleto kontrau E-civito . Lau mia opinio li ne konvinkis min – li dum internacia kongreso de E-jhurnalistoj en Vilno rifuzis prezenti porlaboristan asocion IKEK, kaj ties organon ” Internaciisto”

blahma
2021-03-09 17:10

La IJK-flago kaj ĝia transdonado de kongreso al kongreso estas nobla tradicio konservata de la Esperanto-movado, kiun mi tre salutas. Ankaŭ mi kiel LKK-estro dum unu jaro “tenis la torĉon” kaj tiam ĝi pendis alfiksita sur la muro apud mia lito – kaj mi neniom hontas pro tio, sed tre fieras. Mi kredas, ke ĉiu esperantisto sufiĉe kapabla por organizi IJK-n estas samtempe sufiĉe saĝa por taŭge trakti la flagon.

Cetere mi ankaŭ dum “mia jaro” prizorgis, laŭ konsilo de pli sperta movadano, ke la flago ricevis laŭ sia supra rando truojn faciligantajn ĝian pendon dum kongresoj (eta detalo, sed tre praktika, profitata konstateble ĝis hodiaŭ!). Kaj estas mi, kiu kiel unua decidis dokumenti ĝian historion, fondante en la jaro 2008 la vikipedian artikolon https://eo.wikipedia.org/wiki/IJK-flago pri kiu esence temas ĉi tiu novaĵartikolo.

Mi ĝojas pri la daŭranta atento por tiu flago (kvankam foje embarasa) kaj ankaŭ pro ĝia daŭranta ekzisto kaj cirkulado.

kanjo
kanjo
2021-03-09 22:40

Flago estas nenies propraĵo, precipe la Esperanta flago, kiu konsistas nur el simplaj geometriaj formoj kaj, cetere, kreiĝis en 1905, antaŭante la plej fruan daton de kopirajta eksvalidiĝo same kiel la estiĝon de la Civito mem.

En Usono organizo BiNet ridigis ĉiujn, kiam ĝi provis aserti kopirajton pri la ambaŭseksemula flago. Rapide oni komencis mokdenunci “biracy” ktp..

Dieter Rooke
2021-03-09 22:56
Respondo al  kanjo

Kara Kanjo, se vi mem faras flagon, tiam ghi estas via proprajho. Neniu rajtas shteli ghin. Sed flago ankau havas alian signifon : per ghi vi povus ofendi , au flati aliajn homojn. Pri simboloj, markoj, flagoj ekzistas civila kodo: Ghi diferencas de lando al lando. La organizo BiNet en Usono eble pravas- char kopirajto ankau varias .

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-09 23:31
Respondo al  kanjo

> Flago estas nenies propraĵo

Kial ne? Flago estas bildo, kaj principe kopirajto ekzistas je bildo.

Aliflanke, se ekzistas kopirajto je flago, tiam oni ne povus uzi la flagon sen permeso, kaj la celo de flago estas ke oni ja uzu ĝin!

Jovana
Jovana
2021-03-18 22:43
Respondo al  kanjo

“Flago estas nenies propraĵo, precipe la Esperanta flago”.
Atentu, Kanjo, pro tiaj asertoj vi povas aldoniĝi al la listo de individuoj, kiujn la Civita polico ĉasas. Legu Heroldo Komikas 757, kie vi ekscios “ke nur la Esperanta Civito registris la esperantan flagon kiel propran” kaj ne forgesu ke la Civito ĉiam pravas.

Roland Schnell
2021-03-18 23:16
Respondo al  Jovana

Oni ne scias, kion Civito registis. Supozeble nur difinitan formaton, materialon kaj koloron. Krome mi kredas la registradon nur, se oni prezentas la mi la numeron, kiu estas trovebla en datumbazo..

Sebastiano
Sebastiano
2021-03-19 8:45
Respondo al  Roland Schnell

Jen: https://www.esperantio.net/index.php?id=15#chIart7

Art. 7 § 1 de la Konstitucia Charto: “La flago de la Civito estas verda, kun blanka kvadrato en la ĉestanga supra angulo, kie situas simetria kvinpinta verda stelo, konforme al la modelo adoptita de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905.”

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Sebastiano
Roland Schnell
2021-03-19 18:20
Respondo al  Sebastiano

Dankon por la respondo. Tamen mankas la numero kaj loko, kie estas registrita.
Eble oni devas peti permeson de Civito por kanti la himnon?
Estas skribita en la menciita loko:
Art. 8 – Himno kaj festotagoj

  1. La poemo de Lazaro Ludoviko Zamenhof La Espero, muzikigita de Félicien de Ménil, estas la oficiala himno de la Civito.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-19 19:26
Respondo al  Sebastiano

Ĉu tio estas la “registriĝo” de la flago kiun faris la Civito? Amuze.

Lee Miller
Lee Miller
2021-03-18 14:00

Mi volas averti al homoj, ke ONI NE KRITIKU LA CIVITON!

Mi respondis en tiu ĉi forumo al komentoj de Carlo Minnaja, kaj esprimis sinceran opinion ke li malbone elektis, esti parto de la Civito-kaĉo.

Post nur kelkaj tagoj, mi estas (duan fojon) publike nomata Persona Non Grata de la Civito, en informilo kiu ne nur anoncas tion, sed ankaŭ kalumnias pri mi persone kaj pri mia familio. Estas tre konvene (por la Civito) ke ne estas eble iel ajn respondi publike al tia publika misfamigo.

Estas klare, ke iu Carlo Minnaj havas rektan regadon de tio, kio okazas flanke de la komika Civito.

Sed mi dubas, ĉu temas pri la sama Carlo Minnaja, kiu doktoriĝis en itala universitato kaj estas kolego en la Akademio de Esperanto. Ĉar certe tia klera homo ne agus tiel. Klera homo neniel subtenus tian aliron, kun aludoj al misteraj problemoj, mencio de mia edzino, ktp.

La Civito hontu.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-18 15:09
Respondo al  Lee Miller

Laŭ mi, homo dubu pri sia mensa sano se la Civito laŭdas lin, ne se la Civito kritikas lin!

“Denove Bellefeuille eraras” — Heroldo Komunikas, n-ro 484 6-B.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-18 16:13
Respondo al  Lee Miller

Oni povas nur kapskui. Kompreneble la Civito estas ĝisosta kretenaĵo (pardonu, Civito, sed tio estas mia opinio kaj mi rajtas esprimi ĝin, same kiel vi ŝajne rajtas insulti kaj misfamigi homojn: mi nur aplikas vian filozofion) kaj, kiel Yves Bellefeuille diras, ĉiu ĝia kritiko estas ŝanco por fiero kaj ĉiu ĝia laŭdo estas kaŭzo por zorgo. Sed krom kretenaĵo lastatempe ĝi montriĝas ankaŭ gestapaĵo.

Sed eĉ tiu cirko, kie bufonaĵoj estas la normo (kiel konvenas al cirko), transpasas limon menciante privataĵojn (kion ĝi ofte kaj volonte faras, verŝajne esperante ke tio iel malfortigos la malamikon: oni ja ataku la malamikon kiel eble kaj sen reguloj) kaj familiajn aferojn. Estas absolute hontinde. La “normalaj” civitanoj (ja devas ekzisti tiaj, ne povas esti, ke ĉio limiĝas al la kutimaj bufonoj) devus nun diri “Eble ni tamen transpasis limon… Sinjoro bloganto kaj sbiroj, bv. teni vin ene de decaj limoj”. Civitanoj bv. nun ŝpari al ni la kutiman “Mi ne redaktas HeKon, mi ne redaktas HeKon!”.

Mi donu nur unu ekzemplon de la frenezo reganta en tiu sekto: “Je la nomo de MILLER Lee […] la Registra Instanco notis plurajn Caveat, unuavice pro lia enesto en la mem redaktita listo de la “Esperanta Respubliko”. Hm!? UNUAVICE pro enesto en la listo de la Esperanta Respubliko!? Mi ne povas kredi, ke tiuj “seriozuloj” de la Civito vere alportas kiel pruvon (de kio?) evidentan parodion. Ĉu ili ne venas mem foje al la ideo sidiĝi kaj cerbumi, kion ili faras antaŭ ol dissemi siajn azenaĵojn!? Ŝajnas infanoj ludantaj plenkreskulojn. Sed infanoj malicaj kaj insidemaj.

Carlo Minnaja, mi ne povas kredi, ke vi apogas kaj defendegas tiun aferon. Mi sincere ne povas kredi.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Lee Miller
Lee Miller
2021-03-18 19:05

Mi malkovris, kiu estas tiu “komitatanino de TEJO”, menciita en la kalumnio, kaj ŝi estas iu kiun mi ja konas, sed iu kiu vere scias nenion de mia privata vivo, kaj certe neniu kiu havus bazon por klarigi ion ajn pri mi al iu kiu enketis flanke de la Civito. Normala homo dirus al tia enketo “Ho, mi ne scias, bonvolu turnu vin rekte al li.”

Sed kiel kutime, ne estas maniero respondi aŭ rebati. La Civito staras imuna malantaŭ fragila muro.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-18 19:30

Respondo supre.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-18 19:53
Respondo al  CARLO MINNAJA

Pro la inversigo de la tempoj, la respondo, kiu estis ja pli frua, aperas sube

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-18 19:26
Respondo al  Lee Miller

Carlo Minnaja voĉdonis ĉiam por la opozicio en la elektoj por la Civito, do ne respondecas pri tio, kion la Civita kapitulo decidas, nek pri tio kion HeKo publikigas, same kiel li ne respondecas pro la absurdaĵoj de la lastatempaj italaj ĉefministroj (por kiuj li neniam voĉdonis), kaj, mi esperas, Lee Miller ne respondecas kiam lia prezidento distribuas akuzojn pri murdisto al alia prezidento, startigante novan malvarman militon, monde multe pli danĝerriskan ol estas la akuzoj de/al la Civito. Tial “estas klare ke Carlo Minnaja havas rektan regadon….” estas falsaĵo sed ĉiu al propraj opinioj estas des pli alkroĉita ju pli malĝustaj (kaj maljustaj) ili estas; estu publike klare, ke mi neniam kandidatis al iu estra posteno de la paktintaj establoj de la Civito; mi estas ja, kaj pri tio mi ege fieras, inter la konstantaj kunlaborantoj de Literatura Foiro (legu ĝin, vi certe profitos), kaj NENIAM agresis personojn (mi iam promesis 1000-eŭran rekompencon al iu kiu trovu insulton al iu ajn en iu ajna mia skribaĵo, sed neniu prezentiĝis por enkasigo; mi duobligis al 2000, same neniu). Mi cetere ne komprenas, kial mi estas enplektita; mi, tiklite de la anonco en LibFol pri freŝaj intervenoj, ĵus rigardis lastan HeKo, ĉar verŝajne ĉi tiu fadeno, kiu feliĉe estis mortinta, startis de tie, kaj mia nomo tute ne aperas en ĝi. Kompreneble, mi plene solidaras kun Liĉjo kiam oni tuŝas lian edzinon, kaj simetrie mi estus tre feliĉa, se iu solidarus kun mi kiam oni plurfoje tuŝis vulgare kaj fie la mian (en blogo publike alirebla kaj en libro vendata ĉe UEA, 9 €). Ke mi estis fizike agresita estas vero (neniu solidaris, krom HEF), ke Liĉjo publike mokis kaj klopodis ridindigi miajn studdiplomojn kaj mian akademian karieron estas ja vero, sed ĉu gravas? Li neniam pardonpetis, sed tio koncernas lian personan senton de honoro, kiu evidente varias laŭ la longitudo.

Tim Owen
2021-03-18 19:44
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi cetere ne komprenas, kial mi estas enplektita; mi, tiklite de la anonco en LibFol pri freŝaj intervenoj, ĵus rigardis lastan HeKo, ĉar verŝajne ĉi tiu fadeno, kiu feliĉe estis mortinta, startis de tie, kaj mia nomo tute ne aperas en ĝi.

Ĝi tamen ja estis menciita, Carlo: la frazparto “plus rasismaj insultoj kontraŭ ĝiaj kunlaborantoj, unuavice la italaj” unue enhavis ne mencion de “la italaj”, sed vian nomon.

Ĝin oni poste redaktis, sed ne penis indiki tion … kio cetere pensigas min, ke la aserto, ke “En dato 17 marto 2021 la Kapitulo unuanime aprobis la suban raporton de la vickonsulo pri internaj aferoj.” ne estas vera, ĉar la raporto ne plu estas tiu, kiun la Kapitolo en tiu tago aprobis.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-18 19:47
Respondo al  CARLO MINNAJA

Carlo Minnaja povus entute ne partopreni en la bufonaĵo, kaj tamen kunlabori en Literatura Foiro se li volas. Aŭ ĉu LF nun akceptas nur la helpo de bufonoj?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-18 20:04
Respondo al  Yves Bellefeuille

Legu LF kaj vi povos havi iuĝon dokumentitan pri ĝia nivelo; volonte mi legus tie iun vian kontribuon. Bufojn mi ne sekcas, do pri buf-onoj mi ne kompetentas

Lee Miller
Lee Miller
2021-03-18 21:56
Respondo al  CARLO MINNAJA

Eble mi menciu, ke mia komento, kiu estas mise prialudita en HeKo, ne rilatis al via nepruvita akuzo kontraŭ Camacho. Zorga legado de la koment-fadeno klare montras tion.

Sed la Civito ĉiam fajfas pri la vero.

Mi nur esprimis mian bedaŭron, ke iu klera homo, kiu eĉ doktoriĝis en itala universitato, lasis sin kaptiĝi de tia frenezularo. Kaj mian bedaŭron, ke verŝajne tiel homoj memoros vin.

Mi scivolas, tamen: Ĉu vi raportis la perforton al la polico? Ĉu estis esplorado pri la afero? Ĉu oni procesas kontraŭ Camacho pro la atenco? Aŭ ĉu vi simple asertas ion?

Tamen, Kolego Minnaja: Mi neniam ricevis oficialan dokumenton de la Civito kiam mi la unuan fojon estis nomita Persona Non Grata. Bona civito estus multe pli lerta pri tiaj aferoj. Ĉu vi povas aranĝi ke iu sendu al mi nun la du buleojn? En eleganta kaligrafio, mi petas.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Lee Miller
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-18 22:36
Respondo al  Lee Miller

Krome, helpu min kompreni:

“(Miroslava Kirova, vickonsulo pri internaj aferoj)” — Heroldo Komunikas, n-ro 757 9-C

Mi ĉiam, evidente naive, pensis, ke “internaj aferoj” celas, nu, internajn aferojn, do la aferojn okazantajn ene de la koncerna organizo, ekz. murdon aŭ ŝtelon fare de la propraj homoj ene de la propraj muroj. Mi ne sukcesas kompreni, ke la vickonsulo (en normala lingvaĵo: vicprezidanto) pri internaj aferoj zorgas kaj perdas sian valoran tempon pri pravaj aŭ malpravaj kritikoj de eksteruloj. Tre internaj ne ŝajnas tiuj aferoj.

Sed per ĉi tio mi verŝajne nur pravigas la saĝan klarvidon de la Civito:

“Moleono, kiu pri la Universala certe ne komprenis ĉiom, kaj pri la Esperanta Civito komprenis preskaŭ neniom” — Heroldo Komunikas, n-ro 754 3-A

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-18 23:47
Respondo al  Lee Miller

Liĉjo estu trankvila pri mia reputacio; mi bondeziras, ke oni memoros pri vi samtiom kiom pri mi, sed mi ne konkurencas. La fizika agreso kontraŭ mi estis reala, mi ne komprenas kial vi pridubas tion, mi ja ne komunikus fantaziaĵon (ĉu vi kutimas mensogi? Mi ne). Mi ne denuncis ĉe la polico (kiu ne estis surloke, mi estus devinta kun atestantoj iri al policejo eĉ mi ne sciu kien) kaj ĉar la afero estis malgrava (kvankam ĝi kaŭzis damaĝon kiu fariĝis permanenta), kaj, ĉefe, mi ne volis meti en la kaĉon la lokajn geamikojn kiuj respondecis pri la bona sukceso de la kongreso (spuron pri tio oni povas legi per aludoj de HEF mem, sola kiu solidaris al mi). Cetere legu la blogon de Camacho kaj liajn verkojn (vendatajn de UEA), kaj BA kaj vi vidos tian abundon da elverŝoj ne nur kontraŭ la Civito, sed kontraŭ mi persone dum jaroj (Carlo Minnaja, merdamiko / amikan merdon advokatas; Ne tuŝu al mi la kojonojn / per via afablo ĝisnaŭza; li formerdis kun la edzino..), ke ne estas surprize ke li ankaŭ min agresis ĉe renkonto tute ne provokite. Se tia estas la stilo, kiun vi aprobas kaj prikonsentas, je via sano! Mi bondeziras, ke nenio simiula okazu al vi kaj edzino. Sed sufiĉe pri tio.
Kaligrafioj, buleoj… mi povas aranĝi nenion, nek min interesas. Viaj mokoj kaj agresoj al la Civito (kaj al mi mem kaj miaj esperanto-diplomoj, kiujn vi ne posedas) evidentiĝas ĉiuloke; do kio stranga, ke vi estas neŝatata ĉe la Civito? La pompo de la formulo estas bizara, kvankam uzata en diplomatio, sed ĉu post viaj skribaĵoj vi postulus, ke la Civito vin honoras, respektas, kiam vi konstante malrespektas kaj insultas ĝin? Mi ja ĉiam kontraŭas tiajn personajn verdiktojn, sed legu Proverbon 1096.

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2021-03-20 1:17
Respondo al  Lee Miller

Tiun tekston mi trovas unu el la plej vomigaj, kiujn mi legis de antaŭ multa tempo en Esperanto. Tiaj aludoj al supozebla problemo de homo aŭ malsano de familiano estas netolerablaj. La koncernato devus publikigi la nomon de la usona TEJO-komitatanino, kiu stukaĉis. Honton al ŝi, honton al Miroslava Kirova, honton al la insida redaktoro, kaj honton al ĉiuj cinikuloj apogantaj tiun bufonaĵon!

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Joxemari Sarasua
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-20 3:16
Respondo al  Joxemari Sarasua

Mi estus atendinta solidaron al mi kiu estis agresita, vorte, bloge, fizike, kaj mi supozis “honto al la agresanto”; evidente la principoj inversiĝis, se rigardi la poleksojn.

BeNilo
BeNilo
2021-03-20 15:21
Respondo al  CARLO MINNAJA

Carlo, la plej multaj intelekte sobraj esperantistoj vershajne ne legas Liberan Folion pro la multaj mokoj kaj stultajhoj.