Ĉu la ĉina por hungaroj pli facilas ol Esperanto?

La serba estas la plej facila lingvo por hungaroj, dum Esperanto estas la plej malfacila. Tion eblus konkludi laŭ la statistiko de la ekzamen-rezultoj en Hungario dum la pasinta jaro. Sed vere la ciferoj montras ion alian, laŭ László Szilvási, kiu profundiĝis en la temon.

La tabelo montras la kvanton de lingvoekzamenoj en Hungario dum 2020 (lingvoj kun minimume 10 ekzamenoj), kaj la proporcion de sukcesaj ekzamenrezultoj en la diversaj lingvoj. La studentoj plej malbone sukcesis pri Esperanto. Fonto.

Por ricevi universitatan diplomon studentoj en Hungario devas trapasi ankaŭ lingvan ekzamenon, faritan en apartaj, specialaj ekzamenaj centroj. (Krome, post la mezlernejo, ĉe la universitataj akceptaj ekzamenoj studentoj povas ricevi kromajn poentojn pro ĉi tiuj lingvaj ekzamenoj, inkluzive Esperanton – sed tio nun estas flanka temo.)

Ŝtate rekonitajn lingvo-ekzamenojn pri Esperanto organizas la Ekzamena Centro Origo (antaŭa nomo ITK), institucio de la budapeŝta universitato ELTE, kiu okazigas ilin je la niveloj KER-B1 kaj KER-B2. (UEA subskribis kunlaboran kontrakton kun tiu ĉi institucio. Edukado.net realigas ekzamenojn de tiu ĉi ekzamencentro – nur unulingve).

Esperanto estis akreditita en la jaro 2000, do post tiam studentoj paŝon post paŝo malkovris la avantaĝojn de la rapida ekzameniĝ-eblo. Tio rezultigis ankaŭ problemojn, ĉar rapide elĉerpiĝis la disponebla stoko de lernolibroj kaj vortaroj kaj mankis instruistoj. El la solvoj por tio rezultis akraj financaj konfliktoj, kaj kolapso de la hungaria movado. (En Hungario la movado dispartiĝis, en HEA restis praktike aŭ ĉefe nur kelkaj pensiuloj kaj estraraj/prezidentaj titol-adorantoj.)

Post 2007 falis la kvanto de ekzamenitoj pri Esperanto. Unu el la ĉefaj kaŭzoj estis la konsciiĝo de universitataj gvidantoj pri la reala (sen)utileco de Esperanto en la faka tereno, manko de atingebla faka literaturo por iliaj studentoj, manko de faka aplikeblo. Ekzisto de unu ekzemplero de iu libro en la Biblioteko Hodler aŭ en la Esperanto-Muzeo de Vieno ne signifas utilon por la studentoj.

Okazis, ke funkciulo de dekanejo pretis akcepti Esperanton, se mi povas montri al li manplenon da libroj pri ilia fako, metalurgio – kaj iu vicdekano simple priridis min, parolante pri la kvanto de atingebla Esperanta faka literaturo por studentoj de la medicina universitato.

Kompreneble pri la falo ludis rolon pluraj aliaj faktoroj. La rezulto tamen estas tio, ke unu post la alia universitatoj ne plu akceptas Esperantan ekzamenon. Nuntempe restis nur kelkaj fakoj kiel psikologoj, konstru-inĝenieroj, infanĝardenaj pedagogoj, ktp. kie oni akceptas ĝin.

La koeficiento pri sukceso ĉe Esperanto jam de multaj jaroj estas 39-41 %. Tio signifas, ke el 10 ekzamenatoj sukcesas nur 4 personoj.

Unu el la kaŭzoj estas la tradicia fuŝa slogano pri la facileco de Esperanto. Ekzistas personoj, kiuj pro la “facileco” decidas havi ekzamenon pri Esperanto, do ili tuj plenigas la aliĝilon en la reto por la sekva ekzameno post 1-2 monatoj, kaj nur poste ili komencas pensi pri kie kaj kiel lerni la lingvon? Ili elŝutas ion-tion el la reto, kaj iras al ekzameno – kie evidente ili malsukcesas.

Bazo de ilia faro estas la onidiro, ke Esperanto estas ”facila lingvo”. La esprimo “facila lingvo” tamen psikologie signifas, ke oni eĉ ne devas serioze lerni ĝin! Mi persone jam de multaj jaroj forcenzuris la vorton ”facila”, kaj en la reklamoj mi diras, ke “Esperanto estas multe pli rapide lernebla ol la naciaj lingvoj”.

Alia kaŭzo estas la fakto, ke Esperanton elektas ĉefe tiuj homoj, kiuj ne sukcesis ellerni alian lingvon en sia vivo. (Kompreneble ekzistas ankaŭ esceptoj.) Dum ordinaraj homoj bezonas kutime 4-6 monatojn por atingi la nivelon B2, tiuj homoj bezonus pli, sed pro financaj kialoj multaj instruistoj organizas 3-monatajn kursojn.

En la pasinta jaro parte pro la virusa situacio, parte pro aliaj kaŭzoj preskaŭ haltis la tradiciaj kursoj kaj instruado pri Esperanto en la tuta lando. Ekzameno okazis nur aŭtune, kaj multaj pli fruaj kursanoj kaj lernantoj jam forgesis multon el la lernita materialo – kaj tio videblas en la tre malbonaj ekzamenaj rezultoj.

Evidente la motivo de la studentoj estas kiel eble plej simple, rapide, malmultekoste trapasi kaj solvi la lingvan aferon. Ĉe la aliĝo Esperanto estas por ili simpla solvenda tasko, unu el la devigaj, altruditaj studobjektoj. Tamen dum la kurso multaj lernantoj ekŝatas la lingvon, la ideon, kaj ili fervore entuziasmiĝas, ili planas partopreni la socian vivon (vojaĝojn, renkontiĝojn ktp).

Post la ekzameno tiuj studentoj tamen ne ricevas inviton al adekvata loka societo, kunveno, kie ili povus engaĝiĝi al socia Esperanto-vivo, ĉar la Esperanto-asocioj kaj pli spertaj aktivuloj tute ne okupiĝas pri ili. La entuziasmo velkas, kaj se ene de 1-2 monatoj ili ne havas eblojn al personaj renkontiĝoj kaj kontaktoj, la entuziasmo estingiĝas, kaj la tuta kursoperiodo restas nur bela memoraĵo.

Do pri la movada foresto kulpas ne la kursanoj mem, sed nia tradicia movado, kiu ne sukcesas integri la novulojn. Tiu konstato validas ne nur pri la hungariaj Esperanto-lernantoj, sed ankaŭ pri lernantoj de Lernu- kaj Duolingo-kursoj.

László Szilvási

27 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Kirill Ŝvedov
2021-03-05 9:38

Dankon pro la informplena artikolo. Interese, ke ĝi konfirmas kelkajn miajn opiniojn, kiujn mi eldiras jam delonge:

 >la konsciiĝo de universitataj gvidantoj pri la reala (sen)utileco de Esperanto en la faka tereno… Ekzisto de unu ekzemplero de iu libro en la Biblioteko Hodler aŭ en la Esperanto-Muzeo de Vieno ne signifas utilon por la studentoj.

>Okazis, ke funkciulo de dekanejo pretis akcepti Esperanton, se mi povas montri al li manplenon da libroj pri ilia fako, metalurgio – kaj iu vicdekano simple priridis min, parolante pri la kvanto de atingebla Esperanta faka literaturo por studentoj de la medicina universitato.

Tio montras ankoraŭfoje, ke oni ne povas enpraktikigi uzadon de Esperanto en sama formo, en kiu oni uzas aliajn lingvojn. Alivorte, senutilas esperi/strebi, ke Esperanto anstataŭu la anglan aŭ aliajn lingvojn en ajna faka tereno — ĝi povas ekesti uzata nur paralele kun tiuj. Formoj kaj celoj de tia paralela uzado certe diferenciĝos de tiuj por naciaj lingvoj. Ekzemple, medicinistoj aŭ metalurgiistoj malprobable trovos en Esperanto fakan literaturon pri sia okupo — tamen ili povos uzi ĝin por pridiskuti aktualajn aĵojn en ilia profesio kun siaj kolegoj alilandaj.

Kirill Ŝvedov
2021-03-05 9:40
Respondo al  Kirill Ŝvedov

>Post la ekzameno tiuj studentoj tamen ne ricevas inviton al adekvata loka societo, kunveno, kie ili povus engaĝiĝi al socia Esperanto-vivo, ĉar la Esperanto-asocioj kaj pli spertaj aktivuloj tute ne okupiĝas pri ili. La entuziasmo velkas, kaj se ene de 1-2 monatoj ili ne havas eblojn al personaj renkontiĝoj kaj kontaktoj, la entuziasmo estingiĝas…

>Do pri la movada foresto kulpas ne la kursanoj mem, sed nia tradicia movado, kiu ne sukcesas integri la novulojn. Tiu konstato validas ne nur pri la hungariaj Esperanto-lernantoj, sed ankaŭ pri lernantoj de Lernu- kaj Duolingo-kursoj.

Mi jam ne unu fojon diris, ankaŭ ĉe LF, ke unu el plej gravaj problemoj de la nuntempa E-komunumo estas ĝia tuta neakomodiĝo al bezonoj de nuntempaj komencantoj. Lerninte la lingvon (rete aŭ alimaniere, kiel en la citita ekzemplo) ili trovas, ke ebloj por tuj apliki ĉi tiun scion estas tre limigitaj, kaj ajnaj variantoj pli “seriozaj” (partopreno en renkontiĝoj k.a.) postulas konsiderindajn investojn de tempo kaj financoj, kiujn oni ofte ne povas fari. Unu el vojoj solvi ĉi tiun problemon estas laŭeble plej abunde provizi Esperantistojn per bonkvalita enhavo legebla kaj spektebla en la reto. Tamen neniu aspektas atenti ĉi tiun taskon; ĝis nun eĉ ne ekzistas pli-mapli kompleta katalogo, kiu kolektus informon pri atentindaj retaj Esperantaĵoj. Ĉu do endas miri post tio, ke la entuziasmo de novuloj velkas kaj estingiĝas?

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Antonia Montaro
Antonia Montaro
2021-03-05 10:47
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi forte apogas kreon de tia katalogo. Mi pensis ke gxi devus esti tauxga enhavo por tiu adreso esperanto.com pri kiu LF jam raportis. Kiel komenco mi provas anonci ligilojn al intersajxoj per la kanalo ”Sal Esperantujo” cxe Twitter, Facebook kaj Telegram. La plejparto de la anoncoj ne malaktualigxas do ankaux rulumi tra la historio estas utila.

Kirill Ŝvedov
2021-03-05 16:15
Respondo al  Antonia Montaro

Antaŭ multe da jaroj mi jam entreprenis kreon de tia katalogo ĉe VikiLibroj. Nuntempe mi laboras pri krei novan version, kiu funkcios enkadre de Iniciato Stelaro. Certe, subdomajno ĉe esperanto.com aŭ esperanto.net estus oportuna adreso por tiaspeca projekto, tamen, finfine, plej gravas ne nomo, sed kiom da homoj scios pri ĝi kaj ĝin uzos.

Roland Schnell
2021-03-05 19:21
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kompreneble vi povas kun elspezo da multa tempo krei katalogon en formo de statika teksto. Sed ĝi rapide malaktualiĝos kaj la ligiloj ne plu ekzistas. Tion ni konas de multaj bonintencaj listoj. La sola solvo estus aktiva datumbazo, kiu regule kontrolas, ĉu ligilo ankoraŭ ekzistas kaj atentigas, por ke eble iu homa kunlaboranto trovos la novan lokon. Tio estas pala praktiko en retumado de Esperanto.
Alia alternativo estus katalogo, kiu regule kontaktas la enskribitajn adresojn pri ŝanĝoj. Revo? Eble por Esperantistoj kun limigitaj scioj pri la eblecoj de la reto.

Kirill Ŝvedov
2021-03-05 20:28
Respondo al  Roland Schnell

Nu, la realo estas tia, ke en nuna tempo fakte ekzistas neniu tiaspeca katalogo — nek kun aŭtomata kontrolado de ligiloj, nek sen ĝi. Do prefere ni zorgu unuavice, ke tia aperu, des pli ke la problemo kun ĝisdatigo estas tute solvebla.

Roland Schnell
2021-03-06 16:09
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Tipe esperantista respondo: ni faru malpli perfektan, kvankam ni konas la dezirindan (kaj realigeblan) solvon. Fari ion maltaŭgan estas pli bone ol fari nenion. Oni ja povas montri, ke oni investis tiom da tempo kaj laboro.Mi scias, ke mi nek povas bremsi vin, nek esperi pri kunlaboro por la bona.

Kirill Ŝvedov
2021-03-06 16:20
Respondo al  Roland Schnell

>Mi scias, ke mi nek povas bremsi vin, nek esperi pri kunlaboro por la bona.

Nu, ankoraŭ vi ne proponis tian kunlaboron.

Vadim
Vadim
2021-03-24 14:47
Respondo al  Antonia Montaro

Mi ridegas laŭte. Denove esperantistoj anstataŭ enkonduki esperanton en ĉiutaga vivo de homoj revas pri ia “katalogo” … Kiel ja vi amas imiton de aktivega agado …

Gecxjo
Gecxjo
2021-03-09 5:52
Respondo al  Kirill Ŝvedov

“plej gravaj problemoj de la nuntempa E-komunumo estas ĝia tuta neakomodiĝo” — ekonomiko, ekonomiko estas grava problemo!
Kiom estas envolvita E-komunumo al ekonomikaj interrilatoj. Certe, estas gravaj atingoj en beletra literaturo en e-to, sed tio kovras nur ne tre grandan sektoron (se konsideri, ke oni legas malpli kaj malpli…, almenaŭ en papera formo), do…
Kaj en ekstera mondo, ekz.: la sama artikolo dekomence verkita en nacia lingvo, poste tradukita al la angla, “pezas” dekoble en poenta sistemo kiu mezuras sciencan enmeton de sciencistoj (almenaŭ tiel estas en Rusio). Kaj tiun sistemon akre apogas sciencaj oficistoj. En tiu situacio iometa ‘pepo’ pri valoroj de Esperanto en scienca sfero tuje dronos en maro da ridegoj.
Tio tre similas pri stato de aliaj minoritataj lingvoj – oni ĉie trumpetas pri valoro de diversaj entaj lingvoj, tamen eĉ nacia elito faras tiel, ke ilia nacia pli kaj pli marĝeniĝas!
Eterna demand’ — kion fari?

Kirill Ŝvedov
2021-03-09 10:43
Respondo al  Gecxjo

>Eterna demand’ — kion fari?

Antaŭ pli ol jaro mi jam respondis tion ĉe FF: ni disvolvigu multlingvajn projektojn, kiuj uzos Esperanton kiel pontolingvon. Tiel ni ricevos aliron al vasta publiko en diversaj landoj kaj demonstros al ĝi praktikan utilecon de la lingvo. Tio ankaŭ ebligos uzi ĝin en ekonomiaj celoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Vadim
Vadim
2021-03-24 14:43
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Tio similas al krio de malespero: “Ho-o-o, prenu esperanton almenaŭ por io ajn!” )))

Hejmano
2021-03-05 9:54

Laux tiu artikolo, multaj hungaroj kiuj elektas lerni Esperanton do estas mallaboremuloj.
Eble oni ĝis nun ne sufiĉe varbas Esperanton al la plej efikaj homoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Kirill Ŝvedov
2021-03-05 10:14
Respondo al  Hejmano

Evidente, por ke efikaj homoj ekinteresiĝu pri Esperanto, ni devas proponi al ili ion konforman al iliaj bezonoj kaj interesoj. Ĝis nun ni ne sukcesis fari tion.

Paul Joseph Desailly
2021-03-05 12:02

La demando pri lingvo-facileco estas por bahaanoj gravega char (1) en la bahaa sep miliona mond-komunumo du tre malsimilaj lingvoj precipe audighas, t.e. la angla kaj la persa kaj (2) dum bahaaj festoj ofte mankas inter samreligianoj lingva harmonio (3) pri la (mal)facileco de Esperanto ekzistas cerbumiga konfuzo pro du oficialaj ekstraktoj elde la plumoj de du plen-autoritataj bahaaj figuroj:

“Havi la eblon paroli kun membro de chiu nacio kaj lando sen interpretisto – kia helpo kaj oportuneco por chiu! Esperanto estis kreita por tiu chi celo: ghi estas bela elpensajho kaj bonega verko, sed ghi bezonas perfektigon. Esperanto en sia nuna formo estas tre malfacila por kelkaj” Abdul Baha, Parizo, 1911 (Esperantigita de Lidia Zamenhof.)

Nur 5 jarojn post la morto de Abdul Baha en 1921 la nova bahaa estro perslingve skribis sed aperonta anglalingve kaj esperantlingve nur lastatempe:

“Rilate Esperanton la afero estas nekutima, char ghi estas facila lingvo en ghiaj skribaj kaj parolaj formoj. Se la bahaanoj lernus chi tiun lingvon, la rezultoj estus gajni pli grandan senton de amo kaj unueco inter ili..”Shoghi Effendi, 1926. Tr: B Westerhoff   

Enrique
2021-03-06 0:20

Ne kulpu la esperantistojn. Ĉiuj el ni lernis Esperanton pro la agado de aliaj esperantistoj. Se la antaŭa generacio de esperantistoj ne laborus, la nuna generacio ne ekzistus. Multaj el ni multe laboras por la disvastigo de Esperanto.
Ni havas nek armeon nek ekonomion nek politikistojn kiuj puŝas la uzadon de Esperanto. Esperanto ekzistas ĉar ni multe laboras pri ĝi.
Esperanto estas facila lingvo. Se Esperanto estus malfacila kiel la angla, la rusa, aŭ la china, neniu lernus ĝin. Neniu uzas tiom da tempo kaj forto por lerni Esperanton, kiel oni uzas por lerni la anglan, aŭ aliajn lingvojn.

Laurent Mariko
Laurent Mariko
2021-03-06 12:38
Respondo al  Enrique

Klare, Esperanto pli facile lerneblas ol ekzemple, la angla.
Sed ĝi havas aliajn avantaĝojn kompare al la aliaj, almenaŭ eŭropaj lingvoj.
Ankaŭ tiujn ni dissciigu.

Vadim
Vadim
2021-03-24 14:50
Respondo al  Enrique

Unu demando: por kiu diablo vi disvastigas ĝin, se oni nenion povas fari “per esperanto”?

Sciuro
2021-03-06 22:14

Cxu la hungaria lingvo malsimilas al la idoj de latino? Cxu la hungaria lingvo malsimilas pli ol aliaj eurxopaj lingvo? Eble estas alia kialo?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-07 1:03
Respondo al  Sciuro

La hungara ne estas latinida lingvo; ĝi ne estas hind-eŭropa lingvo entute.

La paĝoj en la esperanta vikipedio ne estas aparte utilaj, sed jen ili: https://eo.wikipedia.org/wiki/Hungara_lingvo kaj https://eo.wikipedia.org/wiki/Finn-ugra_lingvaro .

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2021-03-07 13:25

En mia hebrea bazlernejo mi devis lerni la hebrean, do mi lernetis kiel eble plej malmulte por ne devi ripeti jaron, kaj pli rapide forgesis preskaŭ ĉion.

En la publika mezlernejo mi devis elekti inter la franca, la germana, kaj la hispana. Mi volis lerni neniun el la tri, ĉar tiam interesiĝis ĉefe pri muziko, Interreto kaj miaj kunlernantoj, sed elektis la hispanan pro tio, ke la plenkreskuloj en mia vivo diris, ke tio estas la plej utila. Mi “sukcesis” en la ekzamenoj sed lernis preskaŭ nenion.

En la universitato mi bezonis du jarojn da iu ajn fremda lingvo, kaj tute malsukcesis en ekzameno por determini hispanlingvan nivelon. La lingvokursoj tie estis tre intensaj, kaj ĉiuj devis paroli la lingvon dum la klasoj. La solaj esceptoj estis klasikaj lingvoj, do mi elektis Latinon kaj lernis laŭeble plej malmulte.

Nu, lernantoj havas proprajn prioritatojn. Mi supozas, ke multaj en Hungario simple elektas Esperanton kaj supozas, ke tio estos “facila” por ili kaj bezonos neniom da peno. Kaj ili elreviĝas nur kiam ili devas fari la ekzamenon.

Jens Stengaard Larsen
2021-03-07 13:37

La facila lernebleco de Esperanto estas reala afero, sed ĝi ne povas esti uzata kiel portanta piliero en la informado pri la Internacia Lingvo. Mi kredas ke la Hungara sperto montras sufiĉe klare ke ĝi estas akcesora, ne esenca. Finfine, al la Hungaroj la Hungara estas nepre la plej facila lingvo, same kiel ĉiuj gepatraj lingvoj, sendepende de tio kiel ili aspektas al tiuj kiuj lernas ilin kiel fremdlingvoj ĉu en klasĉambro, ĉu solaj kun lerniloj.

En lando kiel Hungario, kun granda bezono de fremdaj lingvoj, sed kun nacia lingvo tre malsimila al tiuj de la najbaroj, oni povas havi kelkan sukceson kun reklamado bazita sur la relative, eĉ surprize facila lernebleco de Esperanto. Tute alimaniere estas en Skandinavio kaj Nederlando, kie la Angla preskaŭ atingis la statuson de dua gepatra lingvo por ĉiuj, ĉar ĝi jam estas lingve, geografie kaj kulture proksima. Ĉi tie la plej konvinka argumento, same kiel en la Anglalingvaj landoj mem, estas ke Esperanto estas la plej bona garantio ke plurlingveco povos disvastiĝi ankaŭ inter denaskaj Anglalingvuloj.

Oni tamen ĝis nun apenaŭ uzas tiun argumenton, ĉar ankaŭ ni Esperantistoj pensas nacie, ne internacie. Ankoraŭ. Almenaŭ la distingo inter imperiismo kaj internaciismo komencis iomete klariĝi al kelkaj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-07 14:59

> La facila lernebleco de Esperanto estas reala afero

Tiu ŝajne reala afero tamen ofte restas en la mondo de fantazio.

Mi ne povas ne miri konstante pri jeno: se Esperanto vere tiom facilas kiel oni senĉese asertas, kial plejmulto da esperantistoj havas nebonan/malbonan konon, kaj ne malgranda parto mizeran konon? Ĉu esperantistoj estas ĝenerale malkapablaj homoj (mi dubas) aŭ Esperanto tamen ne tiom facilas kiel oni senĉese asertas?

Kirill Ŝvedov
2021-03-07 15:38

Certe, Esperanto estas relative facila kompare kun naciaj lingvoj, tamen oni ja ne povas ekposedi ĝin tute sen penoj. Por tion atingi, oni devas praktiki ĝin — legi, poste paroli kaj skribi. Nuntempe homoj, venintaj en la E-komunumon, unuflanke, ne ĉiam povas facile trovi rimedojn por praktiki la lingvon (manko de bonaj kaj oportune disponeblaj legaĵoj, manko de interesaj kaj efikaj materialoj por komencantoj k.a.) kaj aliflanke, ili ofte ne havas stimulojn por plibonigi sian lingvonivelon, ĉar ili trovas ĝin tute sufiĉa por tiaj komunikadoj, kiujn ili povas havi ĉi tie. El tio rezultiĝas “kielvifartismo” kaj “eternaj komencantoj”.

tauhro
tauhro
2021-03-09 14:41

Mi supozas, ke pri la malbonaj rezultoj de E-ekzameno kulpas ne pigraj lernantoj, sed antaujughaj ekzamen-istoj (“Edukado”).

La klimato de la bestoj
La klimato de la bestoj
2021-03-23 0:19

.
Nia internacia lingvo ne estas facila sed ĝi estas simpla, minimume ĝi devas esti perfekte simpla.
Por tiu celo ne necesas ekzamenoj tra la mondo ĉar neniam ekzistas erarojn, Esperanto malkompreniĝas aŭ kompreniĝas.
Esperanto estis kreita entenante komunajn inter’radikojn ĉiuj tiritaj el denaskaj lingvoj, tiu solvo estas tradukebla revo por ĉiuj ne’eternaj komencantoj.
.

Vadim
Vadim
2021-03-24 14:41

Kiam mi publikigis samajn konkludojn pri kialoj de esperanta fiasko en sociaj retoj de rusaj esperantistoj, mi ricevis nur ĉikanadon kaj insultojn responde. Estas bone, ke kompreno de ĉi tiu problemo aperas ie en movado, sed mi ne pensas, ke tio savos Esperanon.
Finita la komedio.