Fabrício Valle refoje provos eldoni Heroldon

Fabrício Valle ne rezignas pri la ideo eldoni Heroldon de Esperanto. Li aĉetis ĝin de LF-koop en 2016, sed sukcesis eldoni nur malmultajn numerojn. En 2018 LF-koop reprenis ĝin, kaj de tiam ĝi denove en la praktiko funkcias kiel organo de la Esperanta Civito. Nun Fabrício Valle faras novan provon eldoni sian propran version de la gazeto kaj esperas vendi akciojn.

La frontpaĝo de la plej freŝa Heroldo eldonita de Fabricio Valle.

Laŭ la kontrakto farita en 2016 kun Kooperativo de Literatura Foiro (“LF-koop”, unu el la ĉapeloj de la Esperanta Civito), la firmao de Fabrício Valle ricevis la rajton je la nomo Heroldo de Esperanto kaj la liston de abonantoj. Ambaŭ partoj opinias, ke la alia ne plenumis la kondiĉojn de la kontrakto.

En novembro 2017 la Civito anoncis, ke pro la nesolventeco de la firmao de Fabrício Valle, LF-koop reprenos Heroldon de Esperanto ekde 2018. De tiam Fabrício Valle regule entreprenas novajn provojn tamen eldoni la gazeton en Brazilo. Pri la plej freŝa provo li anoncis en marto 2021.

Temas pri la nova entrepreno Zam Content, kiu ne posedos Heroldon, sed ”agados nur kiel mastrumanto de la eldonado”. Zam Content siavice estos centprocente kontrolata de ”ombrela entrepreno”, kies akciojn povos aĉeti esperantistoj en la tuta mondo.

Fabrício Valle: – La entrepreno Zam Content naskiĝas en kunteksto de granda kaj ambicia laborprogramo surbaze de niaj ideoj por kreo de novaj strategio, strukturo kaj modernaj labormetodoj por evoluigi la aplikadon de Esperanto ĝis la nivelo de arto. Jen do, Zam Content agados kadre de Mutualisma Novbabela Reto kaj ricevos apogon de ĉefmotoro, nome NRO Sociala Lingvo, kies celo estas krei novan mondan merkaton de lingvo-instruado, sub la signo de la fundamentoj de la Esperanto-movadido nomata novbabelismo.

Laŭ Fabrício Valle LF-koop ne havas la rajton plu eldonadi Heroldon de Esperanto, kaj se la konflikto ĉirkaŭ la kontrakto ne estos solvita en kontentiga maniero, li intencas procesi kontraŭ la respondeculoj.

Libera Folio: Kial vi supozas, ke ĉi-foje la afero sukcesos pli bone ol ĝis nun?

Fabrício Valle.

Fabrício Valle: – Tute novaj kaj favoraj cirkonstancoj. En 2017-2018 mi iris en la fundon de la puto pro la bedaŭrindaj tiamaj okazaĵoj: morto de mia partnero en Lexus Social, kiu ne povis labori de la fondo de la entrepreno ĝis sia forpaso. La falsa aserto pri la nombro de la aktualaj abonantoj. Tiu falsa aserto fariĝis falsa premiso por ĉio: mi aĉetis gazeton asertite kun 600 aktualaj abonantoj kaj ricevis gazeton kun eksabonantoj el la tempo de Ada Figheira-Sikorska. Okazis problemo ankaŭ rilate hispanan kooperativon kiu postulis amasegon da mono por fari nian retejon. Nun en 2021: mi decidis lerni, jam 60-jaraĝa homo, ĉion pri teknologio, por ne dependi de ekstera servanto.

Kiom da numeroj de Heroldo vi ĝis nun publikigis, kaj por kiom da abonantoj?

– Mi aperigis ses numerojn. Jen ili. Krome, mi aperigis portugalan version de Heroldo, kies eldonado estos reprenita sub la titolo Correio da Língua Social (”Kuriero de Sociala Lingvo”).

Kiel statas via konflikto kun la antaŭa posedanto de Heroldo?

– Ili agis ne kiel seriozaj homoj. Post la blago pri la abonantoj, ili silentis kaj neniam respondis miajn demandojn. Do ne estis rilatoj inter ni kaj ili post tio kaj mi lasis flanken la aferon. La sola informo kiun mi ricevis tiam venis ne de la civita establo, sed de Giorgio Silfer, kiu responde al mia demando ”kial la listo de aktualaj abonantoj ne enhavas retadresojn”, informis al mi, ke temis pri tre maljunaj abonantoj, kiuj ne havas retadresojn. Ili estis la unuaj rompi klaŭzon, tiun pri la sendo de listo kun aktualaj abonantoj. Sekve mi rompis la klaŭzon pri kvitigo de la partopagoj. La nura solvo estas nova interkonsento. Ili ne rajtas vendi la gazeton al alia civita establo, kiel ili faris, ĉar Heroldo ne apartenas al ili kaj mi ne pretas rezigni pri ĝi.

– Post la UK en Lisbono mi decidis malaperi kaj transloĝiĝis en etan urbon en la amazonia regiono, por rearanĝi mian personan vivon, forte skuitan de tiu senskrupula sinteno de la civitanoj. Cetere, mi sendis al la vendintoj mesaĝon kun propono pri starigo de konversacio por refaro de la kontrakto, kaj la respondo konvinkis min, ke ili sincere kaj pie kredas, ke ili estas regno, kun konstitucio, leĝoj, kortumo kaj tiel plu. Ili ŝajne ne havas la percepton, ke ili povos multe malprofiti pro tiu sinteno, ĉar se mi finfine starigos procesojn en la reala mondo kontraŭ ili, mi pledos por grandega financa kompenso pro la moralaj perdoj, kiujn mi suferis.

Kaj kiel vi sintenas al tio, ke la antaŭa posedanto denove eldonadas Heroldon?

– Ili simple ne rajtas eldoni Heroldon. Ili bezonas kompreni, ke diplomatio kaj saĝa konduto pli profitos por ilia agado ol eniro en la kampon de jura disputo, policaj aferoj kaj morala milito. Mi havas nenion por perdi. Mian reputacion mi jam perdis, ĉar la esperantistoj emas konsideri nur miajn neplenumitajn promesojn, sen konsidero de la kaŭzoj de tiu neplenumo. Dum la eksposedanto de Heroldo senrajte ”vendis” ĝin al alia Civita establo, kiu pirate eldonas Heroldon en Svisio, mi reprenos la eldonadon de Heroldo en Brazilo, unue per moderna reta versio, kaj ekde 2022 aŭ 2023, la presita versio estos reprenita depende de la cirkonstancoj.


Pli pri la temo:

45 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-22 16:15

> ili sincere kaj pie kredas, ke ili estas regno, kun konstitucio, leĝoj, kortumo kaj tiel plu

Kompreneble la Civito opinias sin regno, kun parlamento, kortumo kaj banko. Ĉu vi ne antaŭe sciis tion?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-22 22:31
Respondo al  Yves Bellefeuille

ĉiuj asocioj havas estron (prezidanton, konsulon, ne temas pri nomo), statuton (konstitucion, fondadoĉarton, ne temas pri nomoj), parlamenton (komitaton, direktoraron, ne temas pri nomoj) “probiviri” (konfliktosolvantojn, ne temas pri nomoj) kaj havas bankan konton, investojn (krom se ili jam bankrotis). Do kio stranga en la Civito,malsama de ĉiuj aliaj?

Hejmano
2021-03-22 22:48
Respondo al  CARLO MINNAJA

Ja temas pri nomoj. Ĉiuj asocioj ne provas ŝtatumi kiel la Civito, kaj ludi al la politikistoj de Esperantujo (la verda partio venkis la blankan en la parlamento, multe da rido 🙄).

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-22 23:26
Respondo al  Hejmano

demokratio funkcias tiel: majoritato regas, kontrolata/ekvilibrigata de la opozicio, en ĉiuj eĉ plej etaj grupoj. Ridi pri la demokratio ne ŝajnas al mi bona garantio por plibonigi la mondon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-22 22:51
Respondo al  CARLO MINNAJA

Se ne temas pri nomoj, vi do trovus en ordo, ke iu fondas asocion, kies ĉefo estas nomata “reĝo”, kies gvidantoj estas nomataj “sbiroj” kaj kies membroj estas nomataj “sklavoj”. Ja laŭ vi estas ekvivalente uzi ajnan nomon: do prezidanto/konsulo/reĝo, estrarano/kapitulano/sbiro, membro/paktinto/sklavo. Ĉio ajn taŭgas.

Mi tamen suspektas, ke homoj (eĉ vi) iom mirus, se la prezidanto de asocio nomiĝus “reĝo”, liaj akolitoj “sbiroj” kaj ĝiaj membroj “sklavoj”. Eble ni estas tro (mal?)modernaj, sed mi apenaŭ kredas, ke normalaj homoj akceptus tiujn nomojn. Eĉ se, ŝajne, ne temas pri nomoj

Sed ni verŝajne ankoraŭ ne sukcesis vidi la lumon, kiun la c-anoj kun sia reĝo ĉekape (memoru: ne temas pri nomoj) kredeble jam delonge trovis.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-23 1:41

Ne eblas daŭrigi diskuton kun persono kiu ne respektas, mokas, klopodas ridindigi la kontraŭulon.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-23 18:59
Respondo al  CARLO MINNAJA

Jes ja, mi konfirmas; ne indas diskuti kun personoj kiuj malrespektas la kundiskutantojn kaj kun tiuj kiuj aprobas tian malrespekton. Ĝis la (ne)revido! Mi revenas al seriozo.

Licxjo
Licxjo
2021-03-28 23:24
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi antaŭvidas novan Persona Non Grata de la Civito!

Ĉar estas rekta ligilo inter Carlo Minnaja kaj la bufonoj de la Civito.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Lee Miller
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-29 2:04
Respondo al  Licxjo

Carlo Minnaja estas serioza persono; mi vidas ke tio vin ĝenas, vin agitas, vin malfeliĉigas; do aboliciu min el via vivo, ne plu min menciu, vi certe vivos pli bone, kaj same mi (kaj la legantoj de LibFol).

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-23 21:06

Fakte neniu proponis tiujn nomojn; do via interveno klopodis esti moke malica, sed kraŝis tute maltrafe. Ridindeco kaj normaleco varias laŭ la kutimoj: mi ridas, ke ekzistas ankoraŭ reĝoj aŭ entute dinastioj kiuj daŭras tra la jarcentoj sen ajna respondo al la propraj popoloj, princoj, ĉefdukoj, kunprincoj, papoj, sultanoj, grandaj majstroj, tamen britoj, luksemburganoj, vatikanaj civitanoj, membroj de la kavaliraj ordenoj aŭ aliaj opinias tiujn titoloj normalaj. La Civito neniel celas esti ŝtato, sed subjekto de internacia juro; kio stranga?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-23 21:44
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi tre deziras scii, kiel la t.n. Civito volas esti “subjekto de internacia juro” (de internacia publika juro, mi supozas) sen esti ŝtato.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-23 22:12
Respondo al  Yves Bellefeuille

kiel ĉiuj subjektoj de internacia juro kiuj ne estas ŝtatoj: roŭmoj, sintioj, palestinanoj, kurdoj, kvaliroj de Malto, sankta Seĝo (kiu NE estas la Vatikana ŝtato, do NE estas en UNo, tamen ambasadoroj akreditiĝas ĉe ĝi, ne ja ĉe la Vatikana Ŝtato), amaso da religiaj institucioj kaj pluraj komunumoj kiuj estas en la grupo de Nerekonataj popoloj (en kiu organizaĵo la Civito estis akceptita kiel observanto jam en 2010). Estas tuta amaso da lingvaj minoritatoj kiuj ne konsistigas ŝtaton, tamen estas agnoskitaj almenaŭ je regiona nivelo (en Italio proks. dekkvino). Do, kio stranga? Se vi ne sentas vin tia, do ne aliĝu al iu strukturo kiu aliĝis al la Pakto, sed kial vi kritikas tiujn kiuj sentas sin anoj de lingva minoritato? Cetere aperis klariga artikolo mia en BelAlmanako antaŭ kelko da jaroj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-03-23 22:30
Respondo al  CARLO MINNAJA

Ĉu tio estas via propra interpreto de la termino “subjekto de internacia juro”, aŭ ĉu tio estas kion Konsulo Silfer diras al la Civitanoj?

(La esperanta vikipedio, https://eo.wikipedia.org/wiki/Publika_internacia_juro , estas tre mallonga, sed sufiĉe taŭga.)

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-24 0:17
Respondo al  Yves Bellefeuille

La koncepto pri “subjekto de internacia juro”, trovebla en mezlernejaj tekstoj, estas preciza kaj ne allasas personajn interpretojn, do estas klare kiun statuson la Civito alcelas. Tiaj subjektoj estas eĉ ege pli multaj ol la ŝtatoj. Tiun statuson pluraj lingvogrupoj (laŭ la difino de la Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj, 1996) jam atingis, aliaj, kiel la Civito, ankoraŭ alcelas kaj kondutas kongrue. Kio stranga aŭ mokinda aŭ nelegitima? Tio ĝenas neniun, aliaj e-aj institucioj havas aliajn celojn kaj kondutas kongrue al la siaj; do kial ĉi konstanta agreso ĝuste al la Civito, al Silfer, al mi persone? ĉiu rajtu vivi sian esperantistecon laŭ sia spirito. Mi, denaskulo, ekvivis tiun lingvan komunumon jardekojn antaŭ ol ekestis la Civito, mi ja ne bezonis Silfer por kompreni kio estas la esperantlingva popolo.

Fabrício Valle
2021-03-24 2:55
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi aliloke parolis pri “objekto”, sed vere temas pri “subjekto de internacia juro”. 

Nu, la ideo batali por tio estas bona, sed la maniero strukturi la agadon por tio per la Esperanta Civito estas tute malbona.

Krome, kelkaj homoj engaĝitaj en tio ŝajnas ne konsideri la etikon en sia agado… Sed, metante la Esperantan Civiton flanken, pro la nekompetentecon kaj aliaj problemoj, preni la celon agadi por la celo fari el la komunumo Esperanta subjekto de la internacia juro estas bonega. Kaj miaopinie ne tiom gravas, ke oni atingu la celon. Gravas, ke la iniciatoj por atingi la celonhavos la povon meti Esperanton en centran diskutadon pri multe da aferoj. Bedaŭrinde la civitanoj preferis iri laŭ la vojo de ludo, de mistikfiko. 

Herman
2021-03-22 22:58

Fabricio estis eble tro ambicia por realigi sian ‘revon’ kaj li antaŭ iom da jaroj elrevigis multajn aliajn homojn inter alie mi, ĉar li ne povis liveri ĉiujn numerojn por kiuj mi pagis… Kion opinias vi?

Tamen, mi rekonsideros reaboni post kiam mi konstatos ke la dua provo montriĝos sukcesa, ĉar verdire “moderna reta versio, kaj ekde 2022 aŭ 2023 (depende de la cirkonstancoj“!) presita versio de Heroldo de Esperanto estus bonvena komprenble…

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Herman Dekeŭnink
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-23 1:49
Respondo al  Herman

Jam dekomence mi forte apogis Fabricion en lia entrepreno, abonis du ekzemplerojn, kontribuis al du numeroj per ampleksaj artikoloj, sed post n-ro 4 mi nenion plu ricevis. Mi nun deŝutis, kaj plene konfirmas mian aprezon por la tuta eldonaĵo. Se li garantias, ke la revuo ree aperos almenaŭ rete, mi volonte ree abonos, kaj plu kunlaboros laŭ miaj ebloj.

Fabrício Valle
2021-03-23 7:32
Respondo al  CARLO MINNAJA

Kara Karlo, 
jes, vi ĉiam forte apogis nin kaj mi dankas vin publiko pro tio.
Pri la reta versio: mi ne plu anoncas daton, ĉar en antauaj provoj mi malsukcesis kaj nun mi preferas anonci, ke “Heroldo estas jam alirebla ĉe…”
Cetere,mia lasta provo akiri fortojn por plu eldoni Heroldon, estis mij partopreno en UK-Lisbono, per vojaĝo financita de miaj fratinoj, sed bedaŭrinde mi malsukcesis.

Baldaŭ ĉiuj antaŭaj kunlaborantoj kiel vi estos kontaktitaj kaj povos ensaluti la retan version por kunlabori per nova enhavo. La konstruado de la nova versio marŝas malrapide ĉar mi mem kiel retomastro prizorgas ĝin. Mi jam 60-jaraĝa, post ĉiuj bedaŭrindaj okazaĵoj decidis lerni konstruadon de retejoj (per Joomla kaj WP), Java Script, la programlingovn PHP, html5, CSS, linuksajn servilojn ktp por ne plu dependi de servoj sur tiu kampo.

Do, kiel retomastro mem da la reta Heroldo, mi nur iom post iom faras la necesajn paŝojn… dum mi konstruas aliajn retejojn kaj agadas por fondi novan NRO-n, nome Sociala Lingvo, pri kiu ĉiuj scios baldaŭ. 

Alia punkto estas, ke post la UK-Lisbono mi decidis duonkabei por organizi mian personan vivon, ĉar la okazaĵoj rilataj la “aferon Heroldo” metis min en la fundo de la puto. kiel oni diras en Brazilo kaj mi ankoraŭ ne reakiris sufiĉe konfortan situacion.

Bonvolu sendi mesaĝon al social —ĉe— zamcontent com br (metu @ kie estas —ĉe—) kun la jena enhavo:
Nomo kaj familia nomo, urbo kaj lando, se eble numero de poŝtelefono kaj ĉiuj informoj pri la abono (dato, por kiom da numeroj estis farita la abono kaj kiom da numeroj vi ricevis – kaj aliaj informoj kaj komentoj).

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-03-23 19:21
Respondo al  Fabrício Valle

Antikvaĵoj forgesiĝu, mi postulas nenion retroen; produktu ion, kaj mi abonos; fidinde promesu produkti, kaj mi abonos. Se tamen vi antaŭvidas ion por 2023, tiam mi estos 83 jara, Perla Martinelli 85; mi deziras al ĉiuj kaj al mi mem longan vivon, sed al eterneco mi ne kredas. Ne fantaziu pri procesoj transatlantikaj kun hipotezaj astronomiaj kompensoj (en Italio averaĝa civila procesodaŭro estas 4,5 jaroj, mi ne scias pri Svislando). Produktu eĉ nur UNU numeron eĉ nur retan kaj mi abonos por du jaroj, tiel vi estos kovrita eĉ se mi mortas intertempe, sed p-r-o-d-u-k-t-u. Prosperan laboron!

Fabrício Valle
2021-04-01 8:31
Respondo al  CARLO MINNAJA

Kara Carlo Minnaja, la reta versio estas survoje. Por 2022-2023 temas pri eventuala repreno de la papera versio.

Mi ne komprenis kial vi citis tiun s-inon. Ŝi estis la reprezentantino de la vendintoj kiuj informis al mi en skajka konversacio, ke la nombro de la aktualaj, responde al mia demando, estas ĉirkaŭ 600 abonantoj, preskaŭ ĉiuj en Europo. Surbaze de tiu ionformo mi kaj mia partnero faris ĉiujn kalkulojn. Sed poste venis listo kun 600 abonantoj el la tempo de Ada, inkluzive de forpasintaj abonantoj.

Pro la aĝo kaj aktiva agado, mi supozis, tute erare, ke temus pri fidinda homo. Kial eraro!

Sed se venos tempo por paŝoj pri radikalaj por defendi miajn rajtojn, mi ne hezitos procesi tiun s-inon sur la kampo de kriminala juro, se mia advokato diros, ke jes, tio eblas.
Mia pacienco estas estas preskaŭ en la fino, sed mi ankoraŭ plu insistos en solvo per interkonsento kun la vendintoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Fabrício Valle
Fabrício Valle
2021-03-23 7:13
Respondo al  Herman

Kara Herman, mi ne estis tro ambicia. Mi aĉetis gazeton kun 600 abonantoj kaj ricevis gazeton kun eksabonantoj el la tempo de Ada. Ĉiuj en la listo kun nur poŝta adreso, neniu retaadreso. Kaj LF-koop siletis pri tio. Neniam klarigis al mi la aferon.

Se mi estus ricevintan liston tiam kun aktualaj abonanantoj, la enspezo per reabono de ĉiuj estus sufiĉa por pagi Heroldon kaj restus ankoraŭ iom da mono por ion fari.

Do, niaj planoj ne estis tro ambiciaj sed tute kongruaj kun tio, kion mi aĉetis.

Rilate abonon de ĉiuj: mi kontaktos ĉiujn, kiuj abonis kaj proponos manieron ĝisdatigi miajn rilatojn kun tiuj, kiuj kredis pri nia laboro.

Cetere, ĉiuj, kiuj abonis Heroldon, inkluzive de vi, bonvolu sendi mesaĝon al social —ĉe— zamcontent com br (metu @ kie estas —ĉe—) kun la jena enhavo:

Nomo kaj familia nomo, urbo kaj lando, se eble numero de poŝtelefono kaj ĉiuj informoj pri la abono (dato, por kiom da numeroj estis farita la abono kaj kiom da numeroj vi ricevis – kaj aliaj informoj kaj komentoj).

Tio helpos min reorganizi mian datumojn, 

Mi respondos kaj poste ni venos al interkonsento. 

Dankon pro via apogo.

Paul Joseph Desailly
2021-03-22 23:11

Pri aferoj juraj mi ne havas kompetentecon por komenti sed ju pli da gazetoj, periodajhoj, bultenoj en Esperantujo des pli bone! Danke al persdevena bahaa mecenato kiu volas resti anonima por i.a. protekti sin inter influaj anglalingvaj estroj mi havas je mia dispono bugheton por aperigi reklamojn kaj pagitajn anoncojn kies primara celo estas esperantistigi junulojn en la ses miliona bahaa diasporo. https://www.bandeeducation.com/malhonora-skandalo-1974

Fabrício Valle
2021-03-23 7:33

Kara Paul,
la reta Heroldo havos lokon por anoncoj. Do, mi kalkulas pri viaj anoncoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Fabrício Valle
Dieter Rooke
2021-03-22 23:44

Por acheti varon , servon, entreprenon necesas zorgeme kontroli la kvaliton,staton, kontrakton . Evidente s-ro Valle ne serioze esploris la liston de abonantaro. Lau mia opinio li estas ne fidinda – kaj vane plendas pri fraudo. S-ro Valle estis antau ne longe nomumita en VK reprezentanto de IKEF = internacia komerca E- federacio . Elkore mi deziras al li sukceson por sia agado .

Heko hodiau respondis al li.

Fabrício Valle
2021-03-23 7:49
Respondo al  Dieter Rooke

Kara Dieter, mi kontrolis zorgeme pri la kontrakto, sed mi ne kalkulis pri la malhonesta konduto de la vendintoj. Okaze de konversacio per skajpo la reprezentantino de la vendintoj responde al mia demando pri “kiom da aktualaj abonantoj estas nun Heroldo” klare diris, ke Heroldo havas 600 aktualaj abonantoj kaj aldonis, plu responde, ke preskaŭ ĉiuj estas en Eŭropo. Niaj kalkuloj estis bazitaj sur la informo de reprezentantino de la vendintoj.

Aliflanke, en la kontrakto oni metis “aktualaj abonantoj”, rilate sendon de listo. Mia eraro estis fidi la vendintojn, kiuj post konstato miaflanke de la blago pri nombro da aktualaj abonantoj restis silentaj kaj ne klarigis al mi la aferon.

Vi asertas, ke mi estas ne fidinda. Nu, vi estis aŭ plu estas civitano kaj agas kiel kunpartiano. Vi bezonas trakti la aferon pli objektive kaj argumenti pri mia supozata nefindindeco. Vi nur opinias, kaj kontraŭ via opinio mi metas faktojn. Opinio ne estas eĉ argumento. Se temus nur pri opinio, kontraŭ via opinio mi havas mian opinion. 

Fabrício Valle
2021-03-23 8:31
Respondo al  Dieter Rooke

La artikoleto ĉe https://esperantio.net/index.php?id=4253 tre utilas por montri, ke tiuj homoj en la Esperanta Civito meritas neniun respekton, ĉar ili ne respektas la inteligento de la legantoj. Jen miaj komentoj al la kvar alineoj. Nun al la unua:

1-a alineo:

1,1: grava kliento: tiu citaĵo pri grava kliento estas preskaŭ pruvo, ke ili agis ruze. En la kontrakto estas klaŭzo pri kolektiva abono je 200 ekzempleroj al KCE. 
Nu, tiam ne venis en mian kapon demandi al mi mem: “Damne, kial ili volas kolektvan abonon je 200 ekzempleroj, se ĉiuj aktualaj abonantoj venos en miajn manojn?”
Nun sub nova perspektivo, mi levas hipotezon: Heroldo havis 200 abonantojn, sed ili sendis al mi liston de eksabonantoj el la tempo de Ada, inkluzive de mortintoj kaj konservis la liston de aktualaj abonantoj ĉe si, por tiu kolektiva abono de KCE, la grava kliento. 

Temas nur pri hipotezo, mi ne akuzas ilin pri la firuzecon gajni dufoje: per sendo de falsa listo kaj enspezo dum 12 monatoj por vendo de 200 ekzempleroj de tiu kolektiva abono (mi sendis nur la unuan numeron, kredante pri solvo de la problemo kaj pro plenumo de la kontrakto).

Fabrício Valle
2021-03-23 8:34
Respondo al  Fabrício Valle

daŭrigo:
Ni faru kalkulojn:

– heroldo kostis X eŭrojn. Nia decidis aĉeti ĉar la enspezo por 600 abonantoj estus sufiĉe por pagi Heroldon kaj kaj restus iom da mono, pli malpli triono el la prezo.
Do, 400 numeroj por pagi Heroldon per mono kontante, sen kolektiva abono en la kunteskto por helpi la pagon, kaj 200 numeroj estus profito. Jen bonega negoco, ĉu?

– La ekzempleroj de la kolektiva abono de Heroldo, se venditaj unuope al 200 novaj abonantoj (tiam mi supozis ekzate tion: ili havas fididan klientaron kiu anstataŭ aboni ĉe Lexus Social, abonus fidele la numerojn de la koletiva abono de KCE).
Sed ni metu la hipotezon, nur hipotezon, ke tiu ducento da abonantoj estus la nuraj aktualaj abonantoj kiujn ili ruze ne sendis al mi…kaj anstataŭe sendis al mi liston kun eksabonantoj el la tempo de Ada, kun eĉ forpasintaj abonantoj. Kion konkludi? Faru la kalkujojn pri ekstra gajno, se la hipotezo…

Fabrício Valle
2021-03-23 8:39
Respondo al  Dieter Rooke

2-a alineo: 
Granda mensogo. Mi neniam proponis al KCE aĉeton de Heroldo. Mi eĉ rifuzas trakti kun KCE pri la afero Heroldo, ĉar mi ne konsideras tiun stablon kiel proprietulon de Heroldo.
HeKo estas la plej maldeca afero en la tuta Esperantujo. Temas pri nur manipulitaj informoj. Kial povas ekzisti tiaj esperantistoj?

Fabrício Valle
2021-03-23 8:57
Respondo al  Dieter Rooke

3-a alineo: 
Vere mi ŝuldas multon al tiuj kiuj apogis nin kaj abonis. Bedaŭrinde mi ne povis kalkuli pri la enspezo rilate reabonon de “600 aktualaj abonantoj”.

Mi devis elturniĝi tute sole, ĉar la du renoj de mia partnero en Lexus Social ĉesis funkcii kaj li estis enhospitaliga unu semajnon post la fondo de la entrepreno kaj antaŭ ol la kono de la vero. Li forpasis post 5 monatoj kaj dum li restis hejme inter la unua enhospitaliĝo kaj la alia li simple ne kapablis labori.

Do, mi, sen la mono antaŭvidita de la enspezo el la listo kun 600 aktualaj abonantoj mi devis elturniĝi. Mi sukcesis eldoni neregule 6 numerojn. La tri unuajn mi eldonis per miaj miaj klopodoj…alivorte per la mono el ne sufiĉa nombro da abonantoj por la tuta kolekto.

Kaj la tri lastajn numerojn ni nur sukcesis eldoni pro helpo de mecenato.
Se de unu flanko ekzistas tiaj esperantistoj kiel la civitanoj de la stablo kiun vendis la mi Heroldon, de alia flanko ekzistas esperantistoj kiel tiu mecenato kaj la abonantoj kiuj pagis sian abonon kaj ne vigle plendas… pro tio ke certe ili komprenas mian situacion.
Kaj estas esperantistoj kiel vi, Dieter, kiuj kredas, ke mi ne estas fidinda, sed la vendintoj jes, estas 100% fidindaj.
Vi riskas perdi vian honoron, kara kamarado.

Fabrício Valle
2021-03-23 9:51
Respondo al  Dieter Rooke

4-a alineo:

Citaĵo:

“S-ro Valle neniam havis kontrakton kun la Esperanta Civito, nur kun LF-koop; krome li neniam petis la esperantan civitanecon (cetere estas dubinde, ke li akirus ĝin).

Jes, prave. La unuan veron. Sed ni vidu en kiu kunteskto mi ne petis la esperantan civitanecon:

1- mi ŝatas la ĝeneralan principon de la Esperanta Civito: ke “Esperanto fariĝi objekto de internacia juro”, Vere, estas tre malfacile atingi tiun celon, sed plej gravas la agado por atingi la celon. Batalado en la ekstera mondo por la celo donus al la civitanoj ilojn por akiri spacon en la gazetaron ktp. Sed la civitanoj preferis krei monstraĵon, kvazaŭ la celo estas jam atingita.Oni lasis la brilan celon por sindediĉo al ludo.

2- Iam mi pensis: mi petos la esperantan civitanenon por starigi proceson kontraŭ la stablon kiu vendis al mi Heroldon, sed mi rezignis pro du kialoj:
a) troa burokratio. Mi devus atendi monatojn por ke mia peto estu taksata;

b) mi percetis la riskon, ke mia proceso kontraŭ la stablo, kiu vendis al mi Heroldo estu traktata de koruptaj “juĝistoj”. 

Do, mi rezignis peti la esperanta civitanecon, sed neniam rezignis starigi proceson en la reala mondo, en la svisa kortumo. Mi tion faros, se ili plu preferos ludi, anstataŭ trakti min serioze. Kaj se mi decidos starigi proceson, temos pri tri procesoj:

  • unu kontraŭ la venditojn…por devigi ilin fari novan kontrakton sub la okuloj de svisa juĝisto;
  • unu kontraŭ la reprezentantino de la vendintoj, kiu mensogis al mi en skajpa konversacio. Eble temus pri kriminala proceso. Tion diros al mi mia advokato;
  • tria proceso por financa kompenso. Mia advokato taksos, ĉu mi rajtos esti rekompensita pro la moralaj damaĝoj al mi kaj financaj malprofitoj ktp. Mi pensas pri kompenso je 100 mil eŭroj sed nur mia advokato povos diri ĉu tio estos realisma paŝo. Mi ne volas eĉ unu eŭron el tiu mono: mi trovos manieron donaci ĝin al kelkaj Esperantaj asocioj tra la mondo. Iom da al UEA, por ekzemplo.
Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Fabrício Valle
Fabrício Valle
2021-03-23 10:03
Respondo al  Fabrício Valle

Kaj la kostoj de tiu proceso estos pli da mono ol la prezo de Heroldo, Sed kion fari? Mi havas nenion por perdi.

tauhronia
tauhronia
2021-03-23 9:01

>”…”Heroldo” povos farighi nia chefa negoco, kial ne?” (Valle)
Ada do unuavice pensis pri aktuala informado por legantoj.
Domaghe, ke “Heroldo” trafis en la manoj de negocisto.
Esperanto tenighas nur danke al entuziasmuloj!

Fabrício Valle
2021-03-23 12:42
Respondo al  tauhronia

Kara Tauronia, jes vi pravas. Sed pensu pri alia aspekto: Esperanto kiel lingvo de nur eta komunumo de entuziamuloj ne plenumos sian mision en la mondo.

Esperanto bezonas fariĝi amaslingvo por iel roli kiel internacia lingvo.

La ideo, ke Esperanta gazeto ne povas fariĝi negoco estas ortodoksa dogmo de kelkaj esperantistoj, kiuj volas, ke Esperanto restu kiel lingvo de eta komunumo surbaze de kredo, ke tio estas la celo de Esperanto.

Nur entuziasmo ne sufiĉas. Estas necese doni al Esperanto vojojn por fariĝi amaslingvo kaj tiuj vojoj inkluzivas profesiigon de parto de la agado, Esperanto estas ankaŭ ekonomia fenomeno. 

Mi estas esperantisto jam de 50 jaroj kaj dum mia Esperanta vivo multe agadis voluntule. Mi plu laboras kiel voluntulo. Sed se paroli pri Heroldo mi laboras por fari el ĝi fonto de salajrata laboro por multe da ĵurnalistoj tra la mondo. 

revuoesperanto_ekonomiafenomeno.jpg
Fabrício Valle
2021-03-23 13:56

ĈEESTU LA PRELEGARON DE Fabrício Valle:

https://spark.adobe.com/page/iBfvwtAqpojda/

ĉi tiu ligilo sendas vin al prezentaĵo de reta prelego okazinta en la DK – Dimanĉa Kunsido de IKEF, la lastan dimanĉon, la 21-an de marto. 

Ĝi estis la unua prelego el serio de prelegoj kiuj estos prezentitaj regule per Zoom, foje ankaŭ per Meet fare ekster la programo de IKEF, iniciate de Zam Content.

La listo de planataj prelegoj troviĝas ĉe la fino de la prezentaĵo.
Por resti bone informita pri ĉiu nova prelego ou ripeto de jam farita prelego, bonvolu sendi mesaĝon al:

 social —ĉe— zamcontent com br (metu @ kie estas —ĉe—) 

kun la jena enhavo:

1- Nomo kaj familia nomo;

2- urbo kaj lando (Se eble ankaŭ vian poŝta adreso);

3 se eble numero de poŝtelefono (kun la landa kodo kaj urba kodoj);

4- se vi abonis Heroldon post kiam Fabrício Valle kaj Paulo Lima aĉetis ĝin informu detalojn pri via abono: kiam vi abonis, ĉu estis abonno de la reta aŭ de papera versio, por kiom da numeroj kaj aliaj detaloj.

5- nepre informu, kie vi trovis tiun ĉi mesaĝon. Do,informu ke vi legis tiun ĉi mesaĝon en Libera Folio

==
Per tio vi enskribiĝas en la Klientorilata Retejo kaj Komunumo de Zam Content, nova entrepreno kiu respondecos pri la mastrumado de la eldono de Heroldo de Esperanto, dum Fabrício Valle, la nuna proprietulo de Heroldo de Esperanto solvos la problemon “Afero Heroldo” per nova kontrakto aŭ disputos kun la vendintoj en la svisa tribunalo.
Vi ricevos inviton al ĉiuj el la prelegoj listigitaj en al fino de la prezentaĵo de la supra ligilo. Unu el tiuj prelegoj temos ĝuste pri la “Afero Heroldo”

Roland Schnell
2021-03-23 18:13
Respondo al  Fabrício Valle

En fora loko (https://www.sympla.com.br/a-zam-content-no-contexto-da-rmn__1147833) mi trovis priskribon de la entrepenaj ideoj:

tradukita per Google el brazila lingvo

Grandaj sonĝoj antaŭvidas grandajn realaĵojn (Celia Lucchessi): tio, kion ni vidas realiĝi hodiaŭ, estas la rezulto de 20-jara maturiĝo de forta ideo: poziciigi Esperanton kiel laborlingvon. De la ideoj de 2001 ĝis 2004, kiam Fabrício Valle estis prezidanto de la Federacia Konsilio de Brazila Ligo de Esperanto kaj la Brazila Asocio de Esperanto, ĉiuj estis forĵetitaj kaj novaj estis provitaj kaj testitaj en pluraj cikloj, ĝis difino de la nuna modelo de malfermaj retoj, horizontalaj kaj distribuitaj retoj de la Mutualista Esperanto-Retoj. La forta ideo “Esperanto, laborlingvo” restis nerompita en ĉiuj periodoj kaj restas netuŝebla fundamento en ĉi tiu modelo de agado ekfunkciigita kun la NRO Língua Social kaj la unua socia kompanio,
Prezentanto: Fabrício Valle estas verkisto, socia entreprenisto kaj retejestro. Legu lian longan kaj pli kompletan profilon ĉe la Google Drive de Zam Content: https://docs.google.com/document/d/1oL4IGwPSmvaZ2i3WyCcS94fz-Ez4QgODjt7mZCaNYXM/edit?usp=sharing Pri la organizanto Zam Enhavo Zam Content estas kompanio en formaliĝo en Braziljo. Ĝi estas novbela komunisma kompanio, kies laborantoj estos kunposedantoj kaj kunadministrantoj. La evento prezentos la procezon de varbado, selektado kaj trejnado de sociaj entreprenistoj destinitaj por okupi laborpostenojn en la kompanio, kies kerna komerco estas enhava produktado: eldonado de libroj, gazetoj kaj revuoj, radio kaj interreta televido, EAD kaj merkata agentejo de enhavo.

Roland Schnell
2021-03-23 18:17
Respondo al  Roland Schnell

neobabelismo – nova termino por PIV.
Zam Content estas favora al la granda kaŭzo de la socia movado komencita en Brazilo kaj nomata neobabelismo: krei novan mondan merkaton por instrui fremdajn lingvojn, kun la jenaj fundamentoj:

Dieter Rooke
2021-03-23 18:43
Respondo al  Roland Schnell

Vi pravas- prefikso ” neo ” ne ekzistas en PIV – sed en neologismo = novvortismo. Mi mem forte kontrauas la babelon .

Fabrício Valle
2021-03-24 17:37
Respondo al  Dieter Rooke

Ankaŭ ni, novbabelaj esperantistoj, forte kontraŭas la babelon. En la Esperanto-movadido Novbabelismo ni pragmate akceptas kiel deirpunkton, ke babelo ekzistas kaj ni havas nian manieron zorgi pri ĝi:

1- En la lingvo-instruado Esperanto rolas kiel propedeŭtika lingvo;

2- Defendo de la lingvaj rajtoj okazas en la praktiko;

3- Instruado de lingvoj estas ligitaj al diversaj projeketoj kaj laborprogramoj sur diversaj kampoj de la homa vivo;

4- Nia agado okazes kadre de malfermaj, horizontalaj kaj rol-distribuaj retoj.

Fabrício Valle
2021-03-23 19:36
Respondo al  Roland Schnell

NovBabelismo estas Esperanto-movadido Pri Esperanto-Movadidoj; legu en la rubriko MALFERME – revuo Esperanto n-ro 1291 – Majo 2015

Fabrício Valle
2021-03-24 17:30
Respondo al  Roland Schnell

Roland Schnell, vere, Zam Content estas ne nur favora; ĝi estas aktiva nodo en sama reto kie estas la NRO Sociala Lingvo. Ĝi naskiĝas laŭ la ideoj kaj labormetodoj de Mutual Lab, la inkubatoro de Sociala Lingvo.

Cetere, Zam Content agados parte kiel kuninkubatoro de Sociala Lingvo. Kune Zam Concten kaj Sociala Lingvo naskos multe da denaskaj Novbabelaj Entreprenoj, kiuj parolos Esperanton desnaske.
.

Dieter Rooke
2021-03-23 18:34
Respondo al  Roland Schnell

bedaurinde la detala profilo de F.Valle nur legeblas en krokodillingvo

Fabrício Valle
2021-03-23 19:33
Respondo al  Dieter Rooke

Ĝi estas direktata al neesperantistoj, do ne estas krokodila lingvo. Poste venos profilo en Esperanto. 
Fakto estas, ke Zam Content celas la mondon, ne prioritate la Esperantujan merkaton.

Fabrício Valle
2021-03-23 19:19
Respondo al  Roland Schnell

Kara Roland Schnell,

tiun prelegon mi prezentos ankaŭ en Esperanto, por la esperantistoj. Mi lasas de nun mian memvolan izoliĝon kaj revenas sur la Esperantujan scenejon para labori por nova strategio, kiun mi prezentis supraĵe per kelkaj artikoloj en la revuo Esperanto.

Fabrício Valle
2021-03-23 19:29
Respondo al  Roland Schnell

Google Translate tradukis la vorton “comunitária” per “komunisma”. Tute malĝusta traduko.
Mi aliĝis al marksimo kaj fariĝis komunisto antaŭ kelke da jaroj, sed la entrepreno Zam Content estas bazita sur brazila leĝo por komunumaj entreprenoj. Kaj ni faris kelkajn laŭleĝajn ŝanĝojn por pliprofundigi la socialan karakteron de la entrepreno.
La oficistoj de Zam Content, inklusive de mi mem, estos kunposendantoj de la entrepreno la administracio okazos per memmastrumado.

Herman
2021-03-25 15:36

La abonintoj kiuj pagis rekte al la tiama eldonejo de Fabricio Valle (ĉu ĝi plu ekzistas?) ankoraŭ atendas la kompletigon de la jarkolekto 2017 (aperis nur tri numeroj el papero, plus tri nur virtuale).Fonto:
https://www.liberafolio.org/2021/03/22/fabricio-valle-refoje-provos-eldoni-heroldon/#comment-6210