UN rimarkis Esperanton en la lingvotago

UEA de jardekoj havas formalajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, sed malofte Esperanto ricevas atenton de la UN-instancoj. Sojle al la hodiaŭa Tago de la Gepatra Lingvo tamen la komunika sekcio de UN unuafoje inkluzivis mesaĝon de UEA en sia ĉiusemajna komuniko al neregistaraj organizaĵoj.

La ĉi-jara afiŝo de UEA por la lingvotago.

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis proklamita la 21-an de februaro 1999 laŭ propono de Unesko al la Unuiĝintaj Nacioj. Je tiu dato en 1952 en Pakistano dum manifestacio por oficialigo de la bengala lingvo estis mortigitaj sep junuloj.

Universala Esperanto-Asocio kutimas atentigi pri la Tago de Gepatra Lingvo per diverslingvaj retaj afiŝoj kaj komuniko, kiun oni tradukas al diversaj lingvoj. La ĉi-jara komuniko deklaras interalie jenon:

La ĉefa celo de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas emfazi la edukajn avantaĝojn de uzado de la gepatra lingvo en lernejoj, precipe elementaj lernejoj. Infanoj lernas legi kaj skribi pli rapide en lingvo kiun ili plene scipovas. Ili spertas malavantaĝon se ili devas komenci sian lernadon en lingvo kiun ili ne scipovas, parte aŭ komplete.

/…/

UEA kredas je edukado por ĉiuj en lingvoj kiujn ili komprenas, je lingva justeco en ĉiuj ties aspektoj kaj en mondo pli paca pro edukado kaj interkompreno. Nia Asocio laboras tiucele en ĉiu angulo de la mondo, kunligite de la Internacia Lingvo Esperanto. Ni alvokas al Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj ĉiuj, kiuj kunlaboras por atingi daŭripovan mondon, ke ili plenumu Celon 4 por Daŭripova Evoluigo kaj la scion, egalecon, justecon kaj perspektivon kiun tia atingo alportus.

Tiu komuniko en Esperanto, en la angla kaj en la franca estis alligita al la informa letero, kiun la Departemento de Monda Komunikado de UN ĉiusemajne dissendas al neregistaraj organizoj.

– Tio estas la unua fojo. Bela modesta sukceso, skribis Humprey Tonkin, unu el la ĉefaj respondeculoj de UEA pri la agado ĉe UN, en letero al la aktivula teamo.

Komitatano Renato Corsetti disvastigis la informon en la komitata diskutejo de UEA. Ni demandis al Renato Corsetti, kial laŭ lia supozo UN ĉi-foje rimarkis la mesaĝon de UEA, se antaŭe tio ne okazis.

– Kial ĉi-foje oni legis ĝin? Laŭ mi, ĉar ĝi atentigas pri serioza problemo, pri kiu la ĵurnalistoj je la servo de la usona imperio ne parolas, alivorte pri la klopodo usonigi la mondon per la angla kaj malatenti la gepatrajn lingvojn, kiuj estas indikilo de postrestanteco. Kiu ne parolis la grekan, estis barbaro, ĉu ne? Post 2000 jaroj la aroganta sinteno de la sintaksantaj superaj homoj restis sama.

Laŭ Corsetti jam preskaŭ nur esperantistoj kontraŭas tian ”usonigon”.

– Kaj ankaŭ inter ni multaj ne plu pretas diri tion kaj laŭeble oni klopodas usonigi eĉ la Esperanto-kulturon. Unuiĝintaj Nacioj mem apenaŭ konscias pri la problemo male ol Unesko, el kiu Usono – ne en la tempo de Trump – eliris. Ili eliris ĉar tiam Unesko estis diranta, ke la inform-fontoj ne devas esti nur usonaj sed tutmondaj.

Jam post la publikigo de ĉi tiu artikolo ni ricevis respondon al niaj demandoj ankaŭ rekte de Humphrey Tonkin:

– Mi nomis ĝin “modesta sukceso” precize pro tio, ke mi ne scias precize kial ĝi kaptis la atenton de la koncerna oficejo. Ni regule sendas niajn mesaĝojn kaj informilojn al la oficejo por NRO-rilatoj de EKOSOK (la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN) kaj al la Departemento de Monda Komunikado (UEA havas formalajn rilatojn kun ambaŭ oficejoj), kaj foje venas reagoj (ĉu de ili ĉu de oficejoj al kiuj ili plusendas la komunikojn) foje ne. Nenio surpriza entute.

– Memevidente, se niaj komunikoj tuŝas la ĝustajn nervojn ĉe UN, venas reagoj, se ne ne. Ni faras nian eblon. Dank’ al la bonega kunlaboro de Renato Corsetti kaj multaj aliaj, tiu reago estis nur unu el inter pluraj, kiuj venis kaj venas de diversaj instancoj tra la mondo koncerne la Tagon de Gepatra Lingvo. Per tia kunlaboro kiun Renato organizis, multo estas atingebla. Ni klopodos daŭre sekvi tiun vojon. La venonta speciala tago de UN kiun ni nun priatentas estas Internacia Virina Tago (8 marto).

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2021-02-21 12:18

Jen tro simpliga aserto de s-ro Corsetti.
Usono eliris el Unesko unuafoje en 1984, sed revenis en 2003. Kaj [u]en la tempo de Trump[/u], en 2017, la usona registaro decidis eliri denove.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-02-21 14:25

En la diskutlisto de la Komitato de UEA mi skribis:

“Necesas denove danki al Libera Folio pro diskonigo de la agado de UEA. Pri tiu ĉi konkreta atingo oni atendus legi en Gazetaraj Komunikoj, kie tamen aperis nenio, kvankam jam pluraj tagoj pasis.

Renato komentariis la aferon en Libera Folio. Bedaŭrinde li ne tenis sin je la necesa afereco sed cedis al demagogiaĵoj, el kiuj precipe frapis min la aserto, ke “laŭeble oni klopodas usonigi eĉ la Esperanto-kulturon”. Kio estas tio? Por fari tian aserton necesas pruvoj kaj ekzemploj. Oni povas diri, ke la ĝenerala stultiĝo de homoj estas ia usonaĵo, kiun ankaŭ esperantistoj ne evitis, sed diri, ke oni (kiu aŭ kiuj?) intence klopodas usonigi la Esperanto-kulturon, estas tro.”

Gecxjo
Gecxjo
2021-02-24 6:24

Lingva demando ŝajne delonge estis instrumento de politiko, kaj kiel derivaĵo – ekonomiko.
Eble pro tio, klaran ideon de Esperanto regantoj kaj influaj homoj ne akceptas, sed pledas por vastigo de tiu aŭ alia lingvo ekster ŝtataj limoj?
Mi tuje rememoras respondon de Margaret Tetĉer kiam oni memorigis, ke ŝi junece interesiĝis pri esperanto: “E-to estas interesam sed oficiala politiko de UK — disvastigi la anglan lingvon tra la mondo” (ĝustan citaĵon eblas trovi…).
Ĝuste hodiaŭ mi legis artikolon, ke iam en USONO estis tre granda germandevena kolonio kiu provis proponi oficialigi kiel la duan en USONO la germanan… Tamen eksplodinta la I mondmilito kontraŭinfluis tion.
Nun ni povas vidi preskaŭ militon kontraŭ la rusa en Ukrainio, ĉeBaltaj landoj k.s. kun aserto, ke necesas defendi kaj evoluigi naciajn lingvojn.
Same estas kontraŭdiroj inter oficiala subteno de naciaj lingvoj en respublikoj de Rusia federacio kaj reala malekvilibro inter naciaj kaj la rusa. Estas interese, ke ‘politikon’ de prioriatatigo de la rusa faras etnedevenaj oficialuloj! (pli kompetente povas rakonti ekz. Aleksandro Blinov, kiu nun estas direktoro de lingvaj lernejoj kie prioritate instruas la ĉuvaŝan)
Esperantista komunumo ne havas eĉ milion-onan parton de ekonomiko de averaĝa ŝtato, esperi, ke ĝi povas influi al monda lingva politiko estas tro memfide…
Kion fari? Eternas la demand’… Ni fosu nian sulkon kaj atendu kiam situacio reaperos kiel en tempo kiam Esperanto aperis kaj efektiviĝis kiel lingvo.