TEJO rifuzis genrajn kaj geografiajn kvotojn

La komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por kvotoj laŭ genro kaj loĝ-kontinento por kandidatoj al ĉiu posteno en TEJO. Neniu estrarano subtenis la proponon, eĉ ne la proponinto. Komitatano Cyprien Guiya estas eksigita, ĉar li maltrafis trian sinsekvan voĉdonadon.

Dum la pasintaj naŭ tagoj, la komitato de TEJO voĉdonis pri la propono enkonduki genrajn kaj geografiajn kvotojn. Laŭ la proponitaj reguloj, la kandidatoj por ĉiu posteno en TEJO devus esti maksimume 67 procentoj de la sama genro kaj maksimume 50 procentoj el la sama kontinento. Se la kvotoj estus superitaj, oni devus malfermi la alvokon kun nova limdato.

La propono provokis la plej grandan diskuton de la jaro en la komitata retlisto.

El la 44 komitatanoj de TEJO, entute 25 voĉdonis. 5 voĉdonis jes, 14 ne kaj 6 sin detenis. Neniu estrarano voĉdonis por la propono. Kontraŭ ĝi voĉdonis Rogier “Roĉjo” Huurman (ĝenerala sekretario), Veronika Venislovas (kasisto) kaj Valentin Ceretto-Bergerat.

Eĉ la vicprezidanto Inès Kahin, kiu sendis la proponon al la komitato nome de la komisiono de genra egaleco, mem voĉdonis kontraŭ la propono. La prezidanto, Léon Kamenický, sin detenis.

La aliaj kvar estraranoj, Albert Stalin Garrido (vicprezidanto), Matheus Arantes Pacheco, Uriel Gurdián kaj Alexandre “Alekĉjo” Raymond ne voĉdonis.

Post la voĉdono, la komisiito por genra egaleco, David López Rueda, diris al Libera Folio ke la komisiono nun devos diskuti la rezulton.

– Tamen krom la propono ni kune kun la aliaj branĉoj havas aliajn projektojn, kiuj povas esti utilaj por allogi pli da virinoj, neduumuloj kaj neeŭropanoj.

Antaŭ la voĉdonado oni avertis du komitatanojn ke ili estos eksigitaj se ili maltrafos la voĉdonon, ĉar laŭ la reglamento de TEJO, se iu komitatano maltrafas tri sinsekvajn voĉdonojn, tiu estos eksigita. Se tio okazus, la landa sekcio devus nomumi novan komitaton kaj rajtas renomumi la saman homon.

Unu el la avertitaj komitatanoj sukcesis voĉdoni, sed la alia, Cyprien Guiya, komitatano A por Benino, ne voĉdonis. La eks-estrarano estis forpelita de la IJK 2018 pro seksĝenado, sed ĉi-jare kandidatiĝis por la estraro kaj eĉ estis rekomendita de la elekta komisiono al la komitato. Li tiam retiris sian kandidatiĝon antaŭ la voĉdonado.

La ĝenerala sekretario de TEJO anoncis al la komitato:

– Rezulte de tri sinsekvaj mankantaj voĉdonoj Cyprien Guiya ekde hodiaŭ ne plu estas komitatano A por Benino.

Robert Nielsen


Pli pri la temo:

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tauhro
Tauhro
2021-11-25 12:08

Dankon, Robert, ke vi indikas konkretajn nomojn. Chi tio helpas kompreni ilian personecon. Ekzemple, > Eĉ la vicprezidanto Inès Kahin, kiu sendis la proponon al la komitato nome de la komisiono de genra egaleco, mem voĉdonis kontraŭ la propono. La prezidanto, Léon Kamenický, sin detenis.< perfekte klarigas ghin.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-11-25 17:12
Respondo al  Tauhro

Fascina afero. Tauhuro, ĉu vi bonvolu klarigi kio ekzakte “perfekte klarigas” “ilian personecon” konsiderante ke:
1. oni ne scias ĉu vicprezidanto Inès Kahin, submetante la proponon, kiel estrarano respondeca pri la komisiono ĝin proponinta, entute havis firman opinion pri ĝi kaj se jes ĉu ĝi estis favora aŭ kontraŭa;
2. oni ne scias ĉu ŝia eventuala opinio ŝanĝiĝis aŭ firmiĝis post argumentoplena diskuto en la komitato;
3. oni ne scias ĉu ŝia eventuala opinio ŝanĝiĝis aŭ firmiĝis post modifoj intertempe faritaj en la propono;
4. oni ne scias ĉi ĉion ankaŭ pri prezidanto Léon Kamenický, kiu aldone entute ne havis multon komunan kun la propono, ĉar ne laboras en koncerna komisiono?

Tauhro
Tauhro
2021-11-26 10:16
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Mi ne volis multe paroli pri personecojn, sed vi insistas pri neceso de tio, bonvolu. Mi respondu uzante iliajn proprajn respondojn el enketo antau vochdonado.
Unua persono karakterizis sin tiei: “… Mi certas ke mia empatia karaktero estos aprezata”. Mi ekpensis – shi estas naivulino, kiu opinias ke TEJO estas loko, en kiu aprezas kandidatojn lau iliaj karakteroj, sekso ktp. Sed shi diris sian fortan “Ne” k ne gravas estis lia opinio tia ghis debatoj au shanghis poste debatoj, shi havas sian propran opinion. Laudinde!
Sed saman mi tute ne povas diri pri dua persono. Li respondis en enketo per alta E-stilo, kiu konvenas al prezidanto.
> “Mi pensas, ke mi aparte ankau subtenas k pushos por plia evoluigo de diversaj aktivajhoj kiujn oni povas fari pere de E-o por plifortigi la rolon de TEJO kiel aktiva neregistrita organizo kiu ne timas trakti buntan spektronde temoj”.<
Rememoru, ke li sin detenis. Vershajne li ne havas propran opinion au timas esprimi ghin.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-11-26 12:23
Respondo al  Tauhro

Kara Tauhro, mi konas Leon persone kaj ankaŭ havis okazon kunlabori, kaj mi estas tute certa, ke via pritakso, bazita sur ja ne plenaj informoj, estas erara. Leon ja estas persono, kiu havas siajn opiniojn kaj certe ne timas esprimi ilin. Ĉi tie la afero estis pli komplika ol eblas konkludi el gazetaraj resumoj. Laŭ kion mi (ankau ne plene profunde) observis la diskuton, principe ĉiuj konsentis kun ideo de la propono. Duboj estis ĉefe pri tio ĉu ĝi estas sufiĉe bone preparita por esti enkondukita kaj ne alporti pli da problemoj ol helpo. Mi supozas, ke post nuna malakcepto, TEJO revenos al la temo, kiam ĝi estos pli bone preparita.

Tauhro
Tauhro
2021-11-27 17:58
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Kompreneble, bezonas reveni al la tre grava temo, ja aliaj temoj povas atendi.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-11-25 19:58
Respondo al  Tauhro

La proponinto sendis al la komitato proponon faritan de komisiono. Oni povas fari tion kvankam oni mem ne konsentas kun la propono: la komitato decidas.

Sylvain Auclair
Sylvain Auclair
2021-11-25 16:35

Estus malfacile limigi sin al malpli ol 60% de Afrikeurazio (au Eurafrazio..)

Katkaresanto
Katkaresanto
2021-11-25 15:38

Mi surpriziĝas, ke oni nomumis seksĝeninton por reprezenti Beninon.

Anstataŭ proponi trudan ŝajnegalec-kvoton, oni devus seniĝi de la homoj, kiuj fuŝas la memkompreneblan kaj nepolitikan inkluzivecon de TEJO.

Aleksandr
Aleksandr
2021-11-28 12:43
Respondo al  Katkaresanto

Komitatanon A nomumas landa sekcio, kaj komitato de TEJO ne rajtas arbitre “seniĝi” de li.

Tio eblas nur se li tute ne partoprenas la laboron, kiel ĉi-okaze (nepartopreno en tri voĉdonadoj), sed tio estas tute procedura afero, kiu ne rilatas al la personeco de la komitatano.

Sebastiano
Sebastiano
2021-11-26 23:03

Prokrastita ne estas perdita. Kiel Lukaso jam minacis, tiu propono certe havos revenanton.

Michael
Michael
2021-11-28 12:09

> kaj maksimume 50 procentoj el la sama kontinento.

Tio ne estas precize vera. La propono laŭvorte postulis, ke jam ne plu estas sufiĉe, se almenaŭ 50 procentoj venas de la sama kontinento.

Do ”ankoraŭ enorde” estus nur < 50%, ne ≤ 50%, kiel la artikolo ĉi tie sugestas. Kaj tio estus konsiderinda problemo, ĉar ĝi signifus, ke jam kun nur du kandidatoj (eĉ diversgenraj) el malsamaj kontinentoj oni ne rajtus esti kontentaj.

Roland Schnell
2021-11-28 15:44
Respondo al  Michael

La junaj burokratoj perdas sian tempon en pripensoj, kiuj estas for de la realeco. Se Esperanto estas ofta en iu kontinento, tio simple estas rezulto de la malsama evoluo. Kompreneble oni povas glui al la fikcio de “tutmonda junulara organizo” kun komparebla evoluo en cxiuj mondpartoj. Sed tio ne estas la realeco.
Ni scias, ke malsukcesaj organizoj tendencas al diskuto pri organizaj modeloj por montri aktivecon. Sed kial ne pensi pri funciantaj modeloj por akiri membrojn, se la kutimajn fantaziajn “strategiajn planojn” el cxiela perspektivo.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-11-28 17:19
Respondo al  Roland Schnell

> Ni scias, ke malsukcesaj organizoj tendencas al diskuto pri organizaj modeloj por montri aktivecon.

Kio ne povas ne memorigi pri la kanto “Dek klubanoj” de Georgo Handzlik:

Dek klubanoj kunvenadis
en la klubo Verda Stel’
kaj elekti prezidanton
estis ties ĉefa cel’.

Michael
Michael
2021-12-01 0:52
Respondo al  Roland Schnell

Ĉio eble prava, sed kiel tio rilatas al mia komento? Mi ne skribas por aŭ kontraŭ tiaj kvotoj ĉi tie, nur pri misreprezento de detalo de la specifa propono fare de tiu ĉi artikolo.

dealencastrus
dealencastrus
2021-11-29 23:37

“TEJO rifuzis genrajn kaj geografiajn kvotojn”. Alivorte: TEJO donas prioritaton al kompetento.
Cetere, la konsisto de la Esperanto-komunumo sur la reto estas plejparte vira (mi parolas, kompreneble, pri biologio, ne pri genro). Sufiĉas iom navigi sur, ekzemple,
Mia Vivo, partopreni virtualan renkontiĝon aŭ aliĝi al unu el Telegram-grupoj por konstati, ke apenaŭ estas virinoj. Mistero… 
Tiuj kiuj deziras geedziĝi en Esperantio devus nepre provi sian ŝancon aliloke.