TEJO pripensas genrajn kaj geografiajn kvotojn

TEJO pripensas enkondukon de kvotoj laŭ genro kaj loĝkontinento. Laŭ la propono de la estraro, en ĉiuj elektoj ne pli ol du trionoj de la kandidatoj havu la saman genron, kaj ne pli ol duono loĝu en la sama kontinento. Se la propono estos akceptita de la komitato, la kvotoj estos devigaj por kandidatoj al ajna posteno en TEJO.

Inès Kahin, vicprezidanto de TEJO. Foto: TEJO.

Fine de oktobro Inès Elisabeth Kahin, vicprezidanto de TEJO, proponis al la komitato novan amendon al la reglamento de la asocio. La amendo interalie postulas ke publika alvoko por kandidatoj aperu por ĉiu posteno en TEJO, krom se ekstera limdato malebligas tion.

Laŭ la propono tia publika alvoko devas instigi handikapulojn kandidatiĝi kaj ĝi devas esti verkita aŭ provlegita de homoj de malsamaj genroj kaj loĝkontinentoj. La alvoko devas klarigi, ĉu estas iu celgrupo laŭ aĝo, loĝloko aŭ nacieco.

La plej rimarkinda parto de la amendo postulas kvotojn por la kandidataro. Laŭ la propono, oni devus remalfermi la alvokon se unu el du kondiĉoj estas plenumitaj:

  • Almenaŭ 67% de la kandidatoj havas la saman genron;
  • Almenaŭ 50% de la kandidatoj loĝas en la sama kontinento, krom se la celgrupo havas kontinentan limigon.

Se oni atingas la limdaton de la alvoko kaj ne estas sufiĉe da diverseco, oni remalfermas la alvokon kun nova limdato, sed nur por la personoj de la kategorioj, ĉe kiuj la kvoto ne estis plenumita.

La nova alvoko eksplicite diru kiu estas la dezirata celgrupo. Se daŭre ne estas sufiĉe da diverseco post la dua alvoko, oni fermu la alvokon kaj ne estu tria alvoko. Oni elektu el la ĝis tiamaj kandidatoj.

Kahin klarigis kial ŝi volas krei alvokojn kun eksplicita celgrupo:

– Oni observis ke eksplicita mencio kaŭzas pli da kandidatiĝoj el tiu menciita grupo, kaj do ebligas pli da kandidata diverseco. Aldone, la teksto proponas ke alvokoj de TEJO klare menciu la celgrupon por eviti frustriĝon de homoj kiuj kandidatiĝas kiam ili fakte ne apartenas al ĝi.

Diskutante la dokumenton, komitatano B Michael Boris Mandirola donis ekzemplon:

Se estas nur du viraj kandidatoj, unu el Eŭropo kaj unu el Afriko, oni remalfermus la kandidatiĝon por:
– virinoj kaj neduumuloj loĝantaj en ajnaj kontinentoj.
– ajnagenraj loĝantoj de Azio, Amerikoj kaj Oceanio

Oni proponas trakti homojn laŭ la kontinento kie ili loĝas, ne laŭ nasko. Ekzemple, la estrarano Alekĉjo Raymond naskiĝis en Francio sed loĝas en Brazilo, laŭ la propono li estus kalkulita kiel Sudamerikano.

Tyron Surmon. Foto: TEJO.

Kritiko de la propono venis de Tyron Surmon, komitatano A por Britio, kiu subtenis pli da diverseco inter kandidatoj sed opinias ke ŝanĝi la reglamenton ne estas la plej bona maniero por atinigi ĝin. Li opinias ke se la perfekta kandidato aperas, oni elektu tiun eĉ se tiu estas la sola kandidato aŭ aliaj kandidatoj havas la saman genron.

Laŭ li, plilongigoj de limdatoj malŝparus tempon anstataŭ uzi ĝin por la laboro mem kaj povus seniluziigi la kandidatojn. Responde al demando de Libera Folio, li komentis:

– La propono estas bonintenca, sed vidante kiom malfacile estas trovi eĉ unu taŭgan kandidaton por vakaj postenoj en TEJO, tute ne havas sencon. Aldonaj burokrataj paŝoj nur kaŭzos novajn problemojn, ne riparos ilin.

Li aldonis ke la propono postulus remalfermon eĉ se estus multaj kandidatoj el ĉiuj kontinentoj, ekzemple se estus 100 kandidatoj kaj 50 estas el Eŭropo, certe ne mankas diverseco, sed laŭ la propono, oni devus remalfermi la alvokon.

– Tiukaze, vi ne plu instigas partoprenon de la aliaj regionoj, sed simple punas la homojn el la plej populara loko.

Ankaŭ Lucas Teyssier, komitatano A por Francio, skribis kontraŭ la propono. Li atentigis, ke eĉ se estas tri kandidatoj el tri diversaj genroj, sed du estas el la sama kontinento, oni devus remalfermi la alvokon. Sed ĉar la remalfermo eblas nur por tiuj kategorioj de homoj, kies kvoto ne estis plenumita, homo el neniu genro en tia kazo rajtus kandidatiĝi.

– Tiaj situacioj povas esti tre ĝenaj, kaj mi vere dubas ĉu la limigo de la kandidatoj por la dua alvoko estas egaleca.

David López-Rueda. Foto: TEJO.

Defendo por la propono venis de David López-Rueda, komitatano A por Meksiko kaj komisiito por Genra Egaleco, kiu helpis verki la proponon. Laŭ li, pli da anoncoj kaj alvokoj de TEJO ne ĝenos homojn, sed informos ilin pri la deziro de TEJO por diverseco. Se oni devas remalfermi alvokojn, tio estus bona ĉar homoj aŭdus la alvokon pli ol unu fojon.

– Ni strebu al la komprenemo de ĉiuj kandidatoj por plia inkluzivigo, eĉ se tio signifas atendi iom pli.

Responde al demando de Libera Folio pri tio, ĉu iuj homoj (ekzemple viroj el Eŭropo) povus senti sin nebonvenaj pro la propono, li respondis:

Mi ne certas. Mi esperas ke ne, ĉar tio ne estas nia celo. Ni faras la proponon kaj esperas efikan efektivigon de ĝi.

Dum la diskuto en la komitata retlisto, li sugestis ke oni povus trakti unu kondiĉon kiel pli gravan ol la alia, ekzemple diversecon laŭ genro super loĝ-kontinento. Sed li retiris sian proponon post kritiko de komitatano Michael Boris Mandirola.

Se la propono validus jam dum la elekto de la nuna estraro, oni devintus remalfermi la alvokon por la tuta estraro. Estis nur unu kandidato por la postenoj de prezidanto, kasisto kaj ĝenerala sekretario. Por la posteno de vicprezidanto, tri el la kvar kandidatoj estis viroj kaj tri el la kvar loĝis en Eŭropo. El la sep kandidatoj por la posteno de senofica estrarano ses estis viroj.

Ĝis nun, Inès Kahin ne partoprenis la diskuton pri sia propra propono en la komitato. Ankaŭ neniu alia estrarano publike esprimis sian opinion pri ĝi.

La komitato baldaŭ voĉdonos pri la propono kaj la voĉdonado daŭros naŭ tagojn. Por esti akceptita, la propono bezonas subtenon de simpla plimulto de la komitato.

Noto de la redakcio: La artikolo enhavas korekton. Post la dua alvoko, oni ne rezignos pri la elekto, sed elektos el la ĝis tiamaj kandidatoj.

Robert Nielsen

22 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
TEJO-emulo
TEJO-emulo
2021-11-15 8:16

Dankon pro la superrigardo: malgraŭ tio, ke TEJO dum la lastaj jaroj sukcesis altiri pli da virinoj al la estraro ol faris sia tegmenta organizo UEA, TEJO povus multe profiti de pli egaleca disdivido en sia reprezentantaro.

Igorj
Igorj
2021-11-15 10:18

“eĉ se estas tri kandidatoj el tri diversaj genroj”
Tri? Sed kia estas la tria?

Genroklariganto
Genroklariganto
2021-11-15 11:45
Respondo al  Igorj

Tio dependas de tio, kio laŭ vi estas la unuaj du.

Supozante ke vi celas per ili la duumo de viroj/virinoj, la tria kategorio estas tiuj kiuj ekzistas ekster tiu duumo: neduumuloj.

Igorj
Igorj
2021-11-17 11:07
Respondo al  Genroklariganto

Tro filozofie por mi.
La unua genro estas tiu, kiu havas penison. La dua – kiu havas vaginon. Sed, diable, la tria kion havas?

Igorj
Igorj
2021-11-17 11:09
Respondo al  Igorj

A, mi komprenis: samtempe…

Hejmano
2021-11-18 18:52
Respondo al  Igorj

Genro ne estas sinonimo de sekso laŭ la uzado de tiu vorto fare de TEJO. “Genro” estu tie komprenata kiel socia afero, ne biologia. Temas simple pri distingo inter biologie laŭfakta identeco kaj socia identeco. Ja ne malsimplas.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Hejmano
Edmundo
Edmundo
2021-11-15 15:18

Ŝajnas al mi, ke Teyssier miskomprenis la proponitan regulon: en la priskribita situacio ĉiugenraj kandidatoj el aliaj kontinentoj rajtus respondi al la dua alvoko.

Lucas Teyssier
Lucas Teyssier
2021-11-15 15:32
Respondo al  Edmundo

Ĝuste. La ekzemplo kiun mi skribis estis taǔga por antaǔa versio de la amendpropono, sed poste la elcentoj en la amendpropono estis ŝanĝitaj (ekzemple 67% antaǔe estis 66%). La aǔtoro devus verŝajne klarigi tiun punkton, ke iuj kritikoj/ekzemploj estis pri antaǔaj versioj de la propono.

TEJO-amanto
TEJO-amanto
2021-11-15 15:19

Boris Mandarrola volas pli da diverseco inter la gvidantaro, ke estu ne nur europaj viroj.

Edmundo
Edmundo
2021-11-15 15:20

En unu loko estas skribite “du trionoj”, kaj en alia loko “67%”. Tio estas grava diferenco. Se kandidatiĝus du iĉoj kaj unu ino, du trionoj havus la saman genron, sed malpli ol 67 elcentoj, evidente.

Sandor Hideg
Sandor Hideg
2021-11-15 15:25

Se la celo estas efike funkcii, tiam estu elektataj la plej kapablaj sen kvotoj, se temas pri honora ofico tiam ne gravas.
Dum la elekto la elektantoj povas apliki siajn preferojn ankaŭ laŭ sekso kaj nacio se ili volas ankaŭ sen regulara devo.

Bajzuo
Bajzuo
2021-11-15 17:27

Ek al plia progresema evoluo en Tejo! Espereble ankaŭ kreskaĵoj ricevu baldaŭ rajton havi gravajn postenojn en nia organizo! Mi persone konas kaktofigojn, kiuj pli vigle laboras ol kelkaj aktivuloj!

dieter rooke
2021-11-16 12:38
Respondo al  Bajzuo

Bv. montri la kaktofigojn!

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-11-15 17:51

Laŭ la artikolo, se ne estas la necesaj kandidatoj post la dua alvoko, tiam “oni alivorte rezignu pri la elekto”. Ĉu vere? Tiel certe daŭre estos vakaj postenoj.

Robert Nielsen
2021-11-15 21:29
Respondo al  Yves Bellefeuille

Pardonu sed estis mistajpo. Post la dua alvoko, oni elektos el la ĝis tiamaj kandidatoj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-11-15 22:38
Respondo al  Robert Nielsen

Mi prognozas, ke oni konstatos, ke la dua alvoko ŝanĝas nenion, kaj ke ĝi nur malrapidigas ĉion.

Mi ankaŭ ne komprenas kial la alvokoj devas esti verkitaj de homoj (do supozeble almenaŭ du), kaj krome provlegitaj de homoj (denove almenaŭ du), “de malsamaj genroj kaj loĝkontinentoj”. Kiun problemon oni volas solvi tiel?

Ŝajnas al mi ke oni faris tiun proponon sen sufiĉa pripenso pri ĝia vera funkciado.

TEJO-emulo
TEJO-emulo
2021-11-17 10:31
Respondo al  Yves Bellefeuille

Infano kiu manĝetis de sia manĝo povas pli bone decidi ĉu la manĝo manĝindas aŭ ne: lasu TEJO do manĝeti, kaj se ne plaĉos venu amendopropono.

Almenaŭ TEJO ne stagnas 😂

Renato Corsetti
2021-11-17 13:12

interesa eksperimento, sed eĉ pli interesaj estus provoj solvi la bazan problemon: membroj de TEJO estas plimulte viroj loĝantaj en Eŭropo. indus samtempe almenaŭ lanĉi kampanjon por ŝanĝi tion.

RiMarko
RiMarko
2021-11-17 13:54
Respondo al  Renato Corsetti

instigi seksŝanĝoperacioj?

Jixiang
2021-11-24 5:14
Respondo al  Renato Corsetti

Certe Eŭropanoj estas superreprezentitaj en TEJO, sed ĉu vere estas pli da viroj ol virinoj?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-11-24 13:02
Respondo al  Jixiang

Dependas kien rigardi, sed ĝenerale la proporcioj ŝajnas esti rimarkeble pli bonaj ol ĉe UEA. Se temas pri estraro de TEJO momente la proporcio virinoj/viroj estas sufiĉe malekvilibra (22%/78%), sed se oni rigardas kelkajn lastajn jarojn ĝenerale estis ekvilibro, eĉ kun pli ofte virina iometa plimulto:
– 2020-2021: 56%/44%
– 2019-2020: 56%/44%
– 2018-2019: 44%/56%
– 2017-2018: 57%/43%
Se oni rigardas liston de volontuloj [https://eo.wikipedia.org/wiki/Volontuloj_de_TEJO] la situacio tra lastaj jaroj ankaŭ ŝajnas sufiĉe ekvilibre. Simile ĉe komisiitoj: laŭ la lasta cirkulero momente estas 10 viroj kaj 7 virinoj. Plej malekvilibre estas certe ĉe la komitato, sed tie la malfacilaĵo estas, ke plejparton de komitatanoj sendepende nomumas unuope landaj sekcioj. Resume do, la situacio en TEJO pri proporcioj virinoj/viroj estas sufiĉe bona kaj aktuale proponataj solvoj ja ne devus malbonigi ĝin.

jixiang
2021-11-27 15:03
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Dankon por via klara respondo!