Ĝenerala direktoro rekomendas vendi la domon

El la financa vidpunkto estas plej oportune vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Tion skribas Martin Schäffer, ĝenerala direktoro de UEA, en raporto farita laŭ peto de la komitato. La raporto ne mencias la funkciojn de UEA, kiuj nun troviĝas en la domo.

La raporto de la ĝenerala direktoro rekomendas vendon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176.

La sorto de la domo en Nieuwe Binnenweg estis pritraktita jam en pluraj kunvenoj de la komitato de UEA. La decido pri la afero estis prokrastita interalie ĉar la komitatanoj ne ricevis klaran skriban raporton pri la alternativoj kaj ties financaj konsekvencoj.

Pli frue la komitato jam decidis, ke la libroservo kaj la kongresa administrado de UEA estonte estu prizorgataj de la organizaĵo E@I en Slovakio. Sabate la 16-an de oktobro la komitato decidis ankaŭ pri transdono de la arkivoj de UEA al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno.

Aldone la komitato tiam decidis, ke ĝenerala direktoro Martin Schäffer laŭeble tuj, prefere ene de dek tagoj, sendu skriban raporton pri la alternativoj rilate la domon de la Centra Oficejo kaj ties ekonomiaj konsekvencoj. La 14-an de novembro la raporto estis afiŝita en la retejo de UEA.

La libroservo de UEA estonte troviĝos en Slovakio.

Laŭ la kalkuloj de Martin Schäffer, la nunaj jaraj kostoj de la domo estas 28 000 eŭroj. En tiu sumo kiel averaĝa jara kosto de renovigoj aperas 10 000 eŭroj. Krome antaŭvideblas aldona kosto de 135 000 eŭroj por altigo de la energi-nivelo de la domo, plibonigo de la fajroalarmo por 20 000 eŭroj kaj riparoj de la tuboj por 4 000 eŭroj.

Se oni volus ludoni parton de la domo aŭ la tuton, necesus pliaj investoj. Laŭ supraĵa takso tiuj kostoj superus 200 000 eŭrojn. Por pli preciza takso necesus dungi spertulojn por pliaj esploroj.

La merkata valoro de la domo estas proksimume unu miliono da eŭroj, laŭ du taksoj kiujn mencias Martin Schäffer en sia raporto. UEA ricevis unu oferton de nenomita aĉetanto, kiu pretus pagi 1,075 milionojn da eŭroj por la domo

La konkludo de la ĝenerala direktoro estas, ke finance estus plej favore vendi la domon. Se UEA plu uzus la tutan domon, daŭre restus jara kosto de 28 000 eŭroj, kaj krome oni bezonus aldonajn investojn de proksimume 125 000 eŭroj.

La plej multaj laborlokoj en la Centra Oficejo nun restas neuzataj.

Se oni ludonus la tutan domon, UEA povus ricevi enspezon de 38 000 eŭroj jare. Post diversaj elspezoj restus gajno de 19 500 eŭroj jare, sed tiukaze necesus unue fari grandajn investojn en plibonigo de la domo.

Aliflanke se oni vendos la domon, ne necesos plibonigoj de la domo, do ankaŭ tiun monon UEA povus investi. Laŭ la raporto de Martin Schäffer, UEA tiel havus kapitalon de 1,2 milionoj da eŭroj por investi.

Se oni sukcesus atingi gajnon de 2,5 procentoj jare, tio laŭ la kalkuloj de Martin Schäffer donus enspezon de 30 000 eŭroj, dum pli sukcesa investo kun gajno de 4,5 procentoj donus jaran enspezon de 54 000 eŭroj.

En la nuna momento granda parto el la kapitalo de UEA donas praktike nenian gajnon, sed laŭ la raporto de Martin Schäffer gajno de 2,5 ĝis 4,5 procentoj jare estas “relative moderaj taksoj, se temas pri relative senriska mikso inter diversaj investoj”. Ne klaras, kial UEA dum la lastaj jaroj ne faris tiajn ”diversajn investojn”, sed konservas grandajn sumojn en simplaj bankokontoj.

Parto de la biblioteko Hodler ŝajne estos transdonita al Aŭstrio. Kio okazos pri la cetera parto ne klaras.

La raporto de la ĝenerala direktoro tute ne mencias la bibliotekon de UEA kaj aliajn funkciojn de la asocio, kiuj plu troviĝas en la domo de la Centra Oficejo. Ĝi sekve ankaŭ tute ne mencias la kostojn, kiujn kaŭzos la translokado de tiuj funkcioj aliloken, se ili ja plu ekzistu.

Nun la sorto de la domo en Nieuwe Binnenweg denove estos pritraktita de la komitato, kiu supozeble en plia kroma kunsido faros ian finan decidon.

– Eble post monato ni devos rekunsidi por fari finan decidon pri ĉio, diris prezidanto Duncan Charters dum la kunsido la 16-an de oktobro.

Poste tamen nenio plia aŭdiĝis pri nova kunsido.

28 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Grigorii Arosev
2021-11-17 18:18

Bonan vesperon, E-movado! Ne realan vesperon, sed simbolan. Vesperon, post kiu venos nokto, kiu jam plu neniam finiĝos.

Mi konscias, ke ne Liberan Folion oni demandu, sed tamen estas plej malklare, pri kiuj 200-mil-eŭraj investoj temas, sen kiuj ne eblas ludoni la domon? Kiu(j) estas la demanditaj ekspertoj – nomoj aŭ firmaoj? Kio/-a estas la plano por investado de la jam havata kaj eventuale havota (post la vendo) mono?

Mi kiel ĵurnalisto estas ĉiam ege kontraŭ komplota teorio, sed estas fakto, ke UEA agas plej sekrete (ne miksu kun “diskrete”) kaj klare multon ne diras, ĉar ne volas. Pro tio aperas plej variaj konjektoj pri kialoj de tia konduto de UEA. En tiaj cirkonstancoj UEA ne atendu subtenon de la esperantistaro. Aliflanke, estas same klare, ke UEA ne bezonas subtenon de la esperantistaro. Restas nur demando pri la celoj de la aktuala gvidantaro de UEA: kio estas la celo/j?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Grigorii Arosev
Meir
Meir
2021-11-20 20:31
Respondo al  Grigorii Arosev

Saluton Grigorii,
Mi supozas ke en la sumo de 200 mil eŭroj estis enkalkulita deviga plialtigo de la energi-marko de la domo. Se mi ne eraras, ĝi nun havas markon F – plej malaltan kaj plej malbonan. Por plialtigi tiun markon necesus fari multajn paŝojn – ekz., pliizoligo de la eksteraj muroj, ŝanĝi ĉiujn fenestrojn, pliefikigi energifluojn ene de la konstruaĵo, eble tute ŝanĝi la sistemon de varmigado?
Krome, multaj partoj de la domo estas tre malnovaj kaj, kvankam novigitaj antaŭ proksimume 10 jaroj, mi supozas ke la stato ne estas sufiĉa por ludonado.
Mi imagas ke estas ankaŭ devo igi la domon alirebla por handikapuloj kaj rulseĝo-uzantoj (pri ĉi-lasta punkto mi ne certas ĉu estas devo por novaj ludonoj aŭ nur rekomendo).

Grigorii Arosev
2021-11-21 1:08
Respondo al  Meir

Dankon. Aspektas konvinke, sed tion devus konigi la UEA-estraro. Kaj aldoni, ke sen ĉio supremenciita la vendo ne eblas je la menciita prezo. Do fakte la vendo eblas nur kontraŭ 875 mil eŭroj (la proponita prezo 1,075 milionoj minus 200 mil da investoj). Aliokaze ni nur supozas, eĉ se tiom profesie kaj kompetente kiel vi, sinjoro Meir.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-11-21 16:46
Respondo al  Grigorii Arosev

Meir por prezidanto!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-11-21 21:56
Respondo al  Grigorii Arosev

Jes, *aspektas* konvinke. Nur aspektas tiel.
Oni daŭre faras trompajn asertojn aŭ sugestas aferojn kiuj povas aŭ ne povas esti.
Laŭ la nederlanda leĝo, domo ne devas havi difinitan energinivon se malpli ol 50% elcentoj de la surfaco havas oficejan funkcion.
La domo de UEA estas multe pli ol nur oficejo. Estas ankaŭ vendeja, biblioteka kaj loĝeja spaco (se mi ne eraras pri ĉi lasta).
Do al mi tute ne ŝajnas certe, ke oni baldaŭ devos multon investi. Se UEA uzus iom pli ol 50 % de la spaco kiel oficejon, oni facile povus redukti tiun spacon. La estraro ja jam skandalece maldungis preskaŭ ĉiujn oficistojn krom la direktoron, kiu (plej verŝajne) blinde subtenas la volon de la estraro vendi la domon aŭ – alternative- tute ne kapablas doni detalan, neŭtralan superrigardon de faktoj kaj veraj alternativoj.
Mi ne plu emas skribi ĉi tie, sed mi nun ne povas silenti pri la misinformoj.

Grigorii Arosev
2021-11-22 20:19
Respondo al  Leon Roijen

Dankon, ke vi ne plu emas! <3

Komitatano A
Komitatano A
2021-11-22 23:48
Respondo al  Leon Roijen

Mi ne bone komprenas. Ĉu vi celas trompi la ŝtaton anstataŭ investi por ekologie plibonigi? Kompreneble en tiu kazo ne eblas ludoni la domon kiel oficejo. Ĉu vi volas uzi ĝin je pli ol 50% kiel stokejo aŭ ĉu vi deziras malfermi muzeon aŭ eventuale haŝiŝ-fumejon (tre bona negoco en Nederlando)?

Kalle Kniivilä
2021-11-22 12:40
Respondo al  Grigorii Arosev

Kelkaj el tiuj demandoj ŝajne ja ricevas respondon en la raporto. Ligilo al ĝi troviĝas en la artikolo, sed jen ankoraŭfoje:
https://uea.org/l/teko/komitataj/Informoj_por_decidi_pri_estonteco_de_la_domo_Nieuwe_Binnenweg_176%2C_Roterdamo.pdf

Meir
Meir
2021-11-25 2:51
Respondo al  Grigorii Arosev

@Grigorii, Laŭ mia kompreno, okaze de vendo tiu investo ne necesos, ĉar estos la tasko de la nova posedanto decidi kion fari kun la konstruaĵo kaj kiel uzi ĝin. Nur por luado estas devigaj la ŝanĝoj, kiuj konsumos 200 mil eŭrojn.

Roland Schnell
2021-11-21 15:17
Respondo al  Meir

Estas honto por organizo, kiu konstante parolas pri “dauxirpovo” neglekti la energio-konsumon dum jardekoj. Bone, nun estas la rezulto. Aliaj Esperanto-centroj kun propraj konstruajxoj lernu el cxi tiu trista situacio.
Tamen mi timas, ke neniu pretas lerni, cxar Esperantistoj okupigxas pri lingvaj aferoj, ne pri simpla fizika vivo.

Josip Pleadin
Josip Pleadin
2021-11-21 17:08
Respondo al  Roland Schnell

Atingi energishparan nivelon en malnovaj konstruajhoj kelkfoje farighas granda malshparo de mono char ghi estas investo shparebla nur post multaj jaroj. Tamen, renovigante la domon de Dokumenta Esperanto-Centro en Kroatio ni klopodis almenau parte fari tion. Ni izolis la eksterajn murojn per 10 centimetrojn dika izolajho, anstatauigis la fenestrojn per pli modernaj kaj instalis sistemon de hejtado per lignaj peletoj, kiuj estas konsiderataj neutralaj por la naturo. Sed renovigo en Roterdamo certe estus tro multekosta pro la fakto ke la domo mem estas tro malnova! Iam ni planas eluzi ankau sunenergion per instalo de sunkolektiloj sur nia tegmento, kiu estas ideale turnita al sudo.

Roland Schnell
2021-11-22 19:08
Respondo al  Josip Pleadin

Gratulon! Vi estas sur bona vojo. Mi sxatus legi pli pri viaj modela agado, kiu kreas simpatiojn de ne-esperantistoj (ekologiaj) grupoj. Bedauxrinde Esperantistoj malmulte interesigxas pri tio. Oni povus intersxangxi spertojn inter diversaj Esperanto-centroj, -domoj kaj -kasteloj, kiuj plej ofte energie vivas en la lasta jarcento.

Alvaro
Alvaro
2021-11-30 21:30
Respondo al  Josip Pleadin

Lignaj peletoj ne estas neŭtralaj por la naturo. Ĝi fakte estas multe pli malbona por la medio ol karbo mem, ĉar peletoj estas produktataj surbaze de hakitaj arbaroj. Jen raporto de la ĵurnalo The Guardian pri la temo. Seriozaj sciencistoj nomas ĝin “fake renewables” (falsaj renovigeblaj energioj): https://www.theguardian.com/environment/2021/oct/04/biomass-plants-us-south-carbon-neutral

Eble se UEA-domo instalos hejtilon per lignaj peletoj ĝi povus kandidatiĝi al pli alta energi-nivelo, ĉar Europa Unio taksas peletojn kiel karbono neŭtrala (jes, por EU forhaki arbarojn por produkti energion estas karbono neŭtrala. Karbono neŭtrala, se ĉio marŝos en ordo, minimume post unu jarcento…).
Kompare al tiu ĉi kazo de hejtado per peletoj, por la klimato, plej bone se UEA-domo daŭrigus kiel ĝi estas nun.

Roland Schnell
2021-12-01 19:41
Respondo al  Alvaro

Estas plorinde, ke inter Esperantistoj regas la duoninfomiteco rilate energio. Por la domo en Roterdamo mi une konsulus la de jardekoj konataj metodoj redukti la perdon de varmo tra fenestroj kaj muroj. Due oni uzu la tuturban hejtsistemon kaj precipe Roterdamo estas modela en la mondo apliki ekologiajn sistemojn. Sed tion UEA neniam interesis.
En la Kroatio, kie abundas arbaroj la situacio estas tute alia. Kutime oni produktas peletojn ne el fresxe hakitaj arboj, sed el la restajxoj de la lingo-industrio. Se oni produkatas meblojn kaj domojn, cxiam estas restajxoj de la arboj. Povas esti gxis 80 % de la arboj.
La ekzeplo el “The Guardian” rilatas al la situacio en Usono, kie oni fakte forhakas arbarojn por produkti peletojn. Sed tio estas malkutima kaj foje okazas, cxar la arbaroj estas malsanaj kaj necesas planti aliajn specojn de arboj.
Ofte estas la kredo, ke estas plej bone ne tusxi la arbarojn. Sed en tio kazo, la arboj disfalas biologie al karbondioksido sen utilo por la homaro.En malnovas arbaro estas ekvilibro inter la cxiutage produktita ligno kaj la disfalo. Eble tro komplika por Esperantistoj.

Alvaro
Alvaro
2021-12-01 22:56
Respondo al  Roland Schnell

Pardonu, karulo, sed vi malpravas. Produktado de lignaj peletoj per forhakado de arbaroj ne estas escepto, sed estas la ĉefa fonto de biomaso en Eŭropo. Tiuj lignaj peletoj produktitaj en Usono estas eksportitaj al Eŭropo. Hodiaŭ la energio de biomaso en Eŭropo estas pli alta ol la venta kaj la suna kune. Tiu skalo neniam estus atingebla sen la detruo de arbaroj tutmonde. Tio estas hipokrita maniero, kiujn la landoj uzas por diri, ke ili senkarbonigas sian energian sistemon. Biomasa energio ne estas karbono neŭtrala. Fidu, kion diras la scienco pri la energio de tiuj lignaj peletoj. Jen la pozicio de EASAC, la konsila organo de la Sciencaj Akademioj de Eŭropo pri la temo:
https://easac.eu/media-room/press-releases/details/easac-welcomes-that-the-jrc-report-strengthens-the-case-for-shorter-payback-periods-on-woody-biomass/

Roland Schnell
2021-12-02 19:52
Respondo al  Alvaro

Mi prognozis, ke vi ne kapablas akcepti la spertojn de fakulo. Mi estas de 4 jardekoj en la kampo de bioenergio kaj instruas pri tio fako en universitato. Biomaso estas multe pli ol arboj.
Se oni reduktas la temon al la forhako de la pluvarbaro, oni eraras. En Euxropo plejparte estas restajxoj de la ligno-industrio, de agrikulturo (pajlo) kaj restajxoj de la enlogxantoj.
Ekzistis tendenco forhaki arbarojn aliloke, sed la publika protesto malebligis.
Foje la kompleta forhakado estas ecx necesa, ekzemple en Namibio kaj somalilando. Tiej estas rapide kreskantaj akazioj, kiuj forprenas la herbejon. Aliloke oni plantis arbon por forhaki. Bedauxrinde simplaj homoj kaj precipie la t.n. ekologistoj ne konscias pri la reala situacio.
La citita EASC (European Academies’ Science Advisory Council) ne estas “la scienco” sed unu scienca konsilio. Oni suficxe ofte spertis, ke ili eraras aux sekvas specialajn interesojn, ekzemple de la nafto- aux atomindustrio.
Ne estas la loko por detale indiki, kie ili eraras.

Alvaro
Alvaro
2021-12-03 2:11
Respondo al  Roland Schnell

Kara Roland, mi ja fidas seriozajn sciencistojn, kiel ekzemple tiujn de EASAC. Karulo, mi jam donis al vi sufiĉajn informojn kun ligiloj al respektataj publikaĵoj. Bedaŭrinde vi kontraŭargumentas ilin uzante ne pruvitan konspiran teorion. Pro tio mi preferas ĉesi la babiladon, ĉar sur tiu kampo jam ne eblas dialogi. Kiel lasta informo, mi prezentas al vi artikolon de National Geographic publikigita antaŭ unu monato pri la temo:

https://api.nationalgeographic.com/distribution/public/amp/environment/article/europe-burns-controversial-renewable-energy-trees-from-us

Roland Schnell
2021-12-04 17:13
Respondo al  Alvaro

La artikolo en “Guardian” rilatas als speciala (brita) situacio kaj komparas la bruligon de ligno anstataux karbo por produkti elektron en granda centra elektrejo. Tio estas cxefe konata pro “Drax Power Station”. Oni ne devas longe kalkuli, ke oni bezonas pli das ligno (en kg) por produkti la saman kvanton da elektro kaj samptempe havos pli da karbondioksido.
Sed tio estas ne la kutima maniero. La ligno, cxefe restajxoj, estas uzataj en malgrandaj, malcentraj elektrejoj, kiuj uzas ankaux la varmon.
Krom tio “bioenergio” estas multe pli! Ecx aviadiloj povas flugi per uzita planta oleo. Urbaj restajxoj liveras biogason, ktp. ktp.
Cxar mi laboras de jardekoj en la kampo, mi scias el praktika sperto, ke estas granda rezisto kaj tio ne estas konspira teorio, sed oni cxiutage spertas, se oni intencas realigi projekton.
Al la rezisto apartenas la distribuo de falsaj (malkompletaj) informoj de “sciencistoj” en diversaj kanaloj.
La naiva amo al arboj, precipe la pluvarbaro estas volonte uzata en cxi tio batalo. Por fakuloj estas malfacile trapenetri la nebulon de malgxustaj informoj. Estas iomete simile al tio, pri kio kelkaj Esperantistoj plendas, ke la lingvistoj kaj jxurnalistoj havas malkorektan bildon de la internacia lingvo.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-11-18 9:54

Verda stelo sur la brusto
Iom palas pro la rusto.
Mi ne estas esperantisto
Estas mi ja purigisto.

Por la venko mi esperas,
Sed nenion mi oferas,
Mi ne estas esperantisto ,
Estas mi ja la bankisto.

Zamenhof
Zamenhof
2021-11-18 22:04

Ve al Julio Baghy! Sed iomete kreiva, gratulon!!!

dieter rooke
2021-11-19 16:08
Respondo al  Zamenhof

Post la mort` che tombo mia-
ploros rondo familia

nekrologos Esperantisto :

estis li ja optimisto

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-11-21 23:45
Respondo al  Zamenhof

Kiu alia vorto povas priskribi homojn kiuj kapablas foroferi laŭvorte la tutan estontecon de Esperanto nur por enpuŝi iom da mono en siajn poŝojn?
Kaj kies poŝoj pleniĝos plej multe en tiu ĉi sagao? 

PuPi
PuPi
2021-11-19 17:16

do tiel fartas la soveto de Esperantio

Tauhro
Tauhro
2021-11-19 17:42

Chiuj personoj, kiuj nun decidas pri vendo k fordono de biblioteko k arkivo, estas tute ne infanoj, ili havis sufiche informojn k tempon por vera decido.
Mi volus vidi la nomliston de personoj, kiuj vochdonis/os POR.
Esperantujo devas koni la nomojn de siaj herooj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-11-20 11:16

El la konkludoj de la raporto: “renovigoj aŭ konstanta ludonado kaŭzus multajn organizajn laborojn por kiuj la asocio momente ne havus la sufiĉajn laborfortojn”.

Do: oni unue maldungadas laborfortojn kaj poste argumentas (kompreneble prave), ke ne estas sufiĉaj laborfortoj… Historiistoj diligente notu ĉi tiajn detalojn.

Gamliel Fiŝkin
2021-11-21 13:09

«Optimisto kredas, ke ni vivas en la plej bona el la mondoj. Pesimisto timas, ke ĝuste tiel estas» (Miĥail Ĵvaneckij, en mia traduko)

chielismo
2021-11-23 11:01

Mi kiel filo staras antaŭ la hejmdomo, kiun la patro vendos baldaŭ.
MI kiel knab’ staras antaŭ la hejmdomo, kie restis la familia ĝojo.
Kion fari mi ne scias, ĉar mi kiel knabo ne kapablas savi la hejmdomon.

Alvaro
Alvaro
2021-11-30 22:46

Mi ĵus spektis tiun novan dokumentan filmon de germana televido DW (“Kiu ankoraŭ kapablas vivi en urboj?”), kaj vidante tiom da homoj devige forpelitaj el siaj hejmoj tra la mondo, mi ne povis ne kompari kun la situacio, kiun ni esperantistoj nun travivas rilate al nia historia loĝejo.

https://youtu.be/NPloUxLWfB8