La libroservo de UEA translokiĝos al Slovakio

La komitato de UEA en sia sabata reta kunsido decidis, ke la libroservo kaj kongresa administrado de la asocio estonte estu prizorgataj de la organizaĵo E@I en Slovakio. Pri la sorto de la domo en Roterdamo, la arkivo kaj la biblioteko oni decidos plej frue post monato.

La komitato de UEA kunsidis rete en sabato.

La komitato de UEA kunsidis rete dum tri horoj en la sabata posttagmezo laŭ la eŭropa horo, sed sukcesis trakti nur malgrandan parton de la tagordo. Ĝis posta kunsido estis prokrastita la demando pri buĝeto por la jaro 2022, sed ankaŭ la diskuto pri la sorto de la domo en Roterdamo, la biblioteko Hector Hodler kaj la arkivo de la asocio.

La komitato ja faris decidon pri la estonteco de la libroservo kaj kongresa administrado de UEA. Tiuj du fakoj estos transdonitaj al la organizaĵo E@I en Slovakio, kiu liveru la servojn laŭ kontrakto.

La preciza enhavo de la planata kontrakto ne estas konata, kaj tion kritikis en la komitata listo antaŭ la kunsido Mariana Evlogieva:

– Mi ne emas principe konsenti pri kontrakto, pri kies konkretaj kondiĉoj mi nenion scias. Ne nur ĉar laŭ mi ne estas logike unue aprobi servoprovizanton kaj nur poste difini la kondiĉojn, sed ankaŭ ĉar ĝis nun mi nenion konkretan scias pri la maniero kiel estis elektita tiu ĉi servoprovizisto.

Jam dum la kunsido komitatano Zyun’iti Sibayama proponis, ke estu aparte traktitaj la sorto de la libroservo kaj tiu de la kongresa fako, kiuj en la origina tagordo estis kunigitaj en unu punkto. Reprezentantoj de la estraro argumentis, ke la du servoj devas kune transiri al E@I, ĉar ili estas interligitaj.

Komitatano Emilio Cid konsentis, memorigante, ke E@I disvastigas Esperanton ankaŭ en siaj neesperantistaj aranĝoj. Laŭ li la komitatanoj rezignu pri eksmodaj pensmanieroj:

Emilio Cid. Foto: uea.org

– Mi petas ke vi analizu la revolucian proponon de la estraro ne per via kutima menso, sed per la menso de junuloj. La pandemio multe akcelis la ŝanĝojn en la mondo, kaj la nuna generacio ne plu emas aĉeti fizikajn librojn. Mi petas ke vi pensu per la pensoj de la juna generacio, kiu jam adaptiĝis al la nova mondo. Mi vere ne vidas, ke ni havas opcion. La mondo ŝanĝiĝis. Aŭ ni adaptiĝos aŭ ni pereos.

La majoritato de la komitato voĉdonis por trakti la aferojn aparte, sed tio fine havis malmultan signifon, ĉar post iom kaosa diskuto la komitato fine faris kiel ĝi kutimas: ĝi aprobis ambaŭ partojn de la propono de la estraro. Tamen estis iom pli da kontraŭaj voĉoj ol kutime.

Aparte petis parolrajton Marc Konijnenberg, eksa komitatano A por Nederlando, kiu en januaro demisiis proteste kontraŭ la nuligo de la pensia aranĝo de la oficistoj de UEA kaj la pasiveco de la komitatanoj, eĉ kiam la estraro ignoras la decidojn de la komitato. Li nun volis esprimi sian maltrankvilon pri la interna organizado de E@I.

Marc Konijnenberg.

– Mi esploris pri E@I, kaj trovis, ke ili ne estas firmao sed asocio. Sed samtempe mi aŭdis de membro de tiu asocio, ke li delonge ne aŭdis ion ajn pri elektoj. Ankaŭ mi ne trovis. Mi estas en la komisiono de aliĝpetoj, kaj eĉ de kunlaborantaj fakaj asocioj ni postulas, ke ili estu demokratiaj. Mi estas favora al la ideo transloki la fakojn al E@I, sed praktike mi hezitus, ĝis estos publikaj informoj kaj travidebleco pri la funkcimaniero de E@I dum la lasta jardeko. Oni ja sciu, kun kiu oni saltas en la liton.

En la komitata listo tuj antaŭ la kunsido Spomenka Štimec kontraŭis tujan transdonon de la libroservo kaj kongresa fako al Slovakio, kaj proponis provperiodon, dum Hans Becklin proponis, ke oni aranĝu publikan alvokon pri alternativaj proponoj.

Dum la komitata kunsido Becklin atentigis, ke li havas bonan impreson pri E@I, sed ke tamen necesus, ke ankaŭ aliaj havu la ŝancon proponi sian solvon:

– Ni vidas en multaj anguloj de nia movado malkontenton pri la fakto, ke ni ŝajne arbitre elektis E@I kaj ne alparolis efektive la proprajn membrojn kaj la proprajn asociojn.

Hans Becklin.

Pluraj komitatanoj subtenis la proponon de Becklin, interalie la eksa ĝenerala direktoro Osmo Buller, dum la estraro argumentis, ke ĉiuj necesaj esploroj pri alternativoj jam estis faritaj, eĉ se ne eblas pri ili publike raporti, ĉar malafablaj vortoj pri ili povus esti ofendaj.

Renato Corsetti instigis la komitaton ne plu prokrasti aferojn:

– Mi fidas je la saĝo de ĉi tiu komitato ke ĝi malaprobos la proponon de Hans, ĉar ni devas savi UEA-n kaj ni devas decidi pri tio, kio jam estus devinta okazi antaŭ tri jaroj.

Fine 13 el la ĉeestintaj 49 komitatanoj subtenis, 24 kontraŭis la proponon kaj 8 komitatanoj sin detenis, dum kvar evidente ne sukcesis voĉdoni. Sekve oni ne faros publikan alvokon pri aliaj solvoj por libroservo kaj kongresa administrado.

Poste oni tuj voĉdonis pri la propono transdoni la kongresan administradon al E@I. Ĝi estis aprobita per 33 poraj voĉoj, kun 8 kontraŭaj voĉoj kaj 4 sindetenoj.

Kiam la kunsido daŭris jam du kaj duonan horojn, oni fine transiris al la diskuto pri la estonteco de la libroservo.

Dum la diskuto vicprezidanto Fernando Maia menciis, ke UEA ne havas kontrakton pri renovigo de la libroserva retejo, kio estas iom mirinda, konsiderante ke jam de jaroj daŭras la kompleta renovigo de la tuta retejo de UEA, por kiu oni buĝetis 100 000 eŭrojn.

Fernando Maia

Responde al demando pri tio, ĉu la nova libroservo uzos la retejon de UEA, tiun de E@I, aŭ iun tute novan solvon, Maia klarigis, ke la ŝanĝoj pri la libroservo ne okazos tuj:

– La nuna libroservisto ankoraŭ deĵoros dum la venonta jaro, ĝis sia emeritiĝo. Ĝis tiam la libroservo devus funkcii kiel ĝis nun. Kompreneble ni maturigos la kunlaboron, estos transira fazo. Tamen estas en nia strategia bezono renovigi tiun retejon kaj ĝis nun UEA ne havas kontrakton por tio. Ni nepre devas konsideri tion, sed tio ne estas por la nuna kontrakto.

La propono de la estraro pri transdono de la libroservo al E@I estis aprobita kun 31 poraj voĉoj. 8 komitatanoj voĉdonis kontraŭ la propono kaj 6 sin detenis. Fine do la propono de la estraro pri la kongresa administrado kaj libroservo estis aprobita en sia tuto, kun la jena enhavo:

La Komitato de UEA,
ricevinte la “Raporton pri agadplano de la Estraro por financa resanigo de UEA” de la 13-a de aŭgusto 2021;
konstatas, ke la esploroj resumitaj en tiu raporto respondas al la decidoj de la Komitato en siaj kunsidoj de la 5-a de septembro kaj la 24-a de oktobro 2020;
konfirmas sian volon daŭrigi la financan kaj administran restrukturigon de UEA cele al daŭripovigo de la Asocio kaj liberigo de rimedoj por novaj iniciatoj kaj agadoj;
akceptas la planon de la Estraro starigi kontraktan rilaton kun E@I en Slovakio pri livero de jenaj servoj nome de UEA:
(i) administrado de la Universalaj Kongresoj ekde 2022;
(ii) funkciigo de la Libroservo de UEA, kun movo de ĝiaj stokoj (laŭbezone) al Slovakio;
notas ke UEA plu respondecos pri la kvalito kaj fidindeco de tiuj servoj kaj rajtos fari aliajn aranĝojn pri ili estonte;
taskas la Komisionon pri Financo proksime kunlabori kun la Estraro kaj Ĝenerala Direktoro pri la realigo de tiuj ŝanĝoj;
petas la Estraron raporti minimume ĉiun trian monaton pri la faritaj paŝoj.

Poste jam restis neniu tempo por trakti la proponojn pri la sorto de la biblioteko Hector Hodler, la arkivo de UEA, kaj la tuta domo de la Centra Oficejo. Tiuj decidoj estis ŝovitaj al nova ekstra komitata kunsido, kiu okazos post monato. Post monato oni diskutos ankaŭ la buĝeton de UEA por 2022.

Kvankam oni ankoraŭ nenion scias pri la buĝeto por la venonta jaro, la komitato jam decidis pri la baza kotizo, kiu restos senŝanĝa en 2022. Tia decido laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer estis nepra, por ke eblu bontempe informi la perantojn de UEA pri la venontjara kotizo.

Krome la komitato akceptis novan membron de la financa komisiono: Garry Evans, profesian konsilanton pri investado.


26 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-09-18 20:38

Dankon pro la detala raporto.

gasto
gasto
2021-09-18 22:21

Advizo al GD: ne necesas shajnigi ke vi sidas en CO, simple agnosku la fakton ke ekde 2019 vi ne plu estis tie. La fona foto kiun vi uzas ne estas aktuala.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de marija
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-18 22:37

Estas alternativoj:

https://www.esperanto-buecher.de/

https://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi

Ambaŭ alternativoj tre akurate kaj rapide liveras.

gasto
gasto
2021-09-19 7:19
Respondo al  Leon Roijen

dum la kunsido estraranoj asertis ke FEL ne volis akcepti proponon de la estraro. Neniu klarigis kio ghi estis sed rilatis al demando de Ileana pri tio chu oni demandis al FEL transpreni libroservon.

Bert
Bert
2021-09-19 13:43
Respondo al  gasto

FEL havas nek spacon nek homon

Jovana
Jovana
2021-09-20 7:48
Respondo al  Bert

Ĉu vi esprimas personan opinion aŭ vi parolas nome de FEL?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-19 20:26
Respondo al  gasto

Mi nur celis diri, ke estas – feliĉe – pli da butikoj, kie oni povas aĉeti librojn.
La supre menciitaj butikoj ĉiam liveris al mi ene de kelkaj tagoj.

UEA bezonis pli ol 3 semajnojn, dum mi loĝas en Nederlando.

Krome, UEA estas granda friponaro:

La maniero kiel ili traktis la oficistojn, la maldungoj, la fantaziita manko de mono por iliaj pensioj, la kompleta fermo de la Centra Oficejo kaj celita vendo de la domo, tiel, ke restos nur granda monujo dividebla inter amikoj… pardonu, por krei novajn esperantistojn, kiuj malaperos same rapide kiel ili aperis, kaj kompreneble por konstrui la plej belan retpaĝaron de la mondo.

Ankaŭ estas la transdono de kernaj servoj al eksteruloj (amikoj?) sen malferma alvoko kaj ŝanco por aliaj.
Kaj plej laste, la rezultonta maldungo de Clay, la oficisto pri kongresoj, kies oficon eĉ ne kontribuis al la deficito de UEA.
Por li, samkiel por la aliaj kruele maldungitaj oficistoj nia lingvo ne estas ludilo kiel por la estraro kaj komitato sed en Esperantujo ili trovis profesion necesan por la vivtenado.

Homoj, kiel tiuj estrarfriponoj – sendube mem kun agrable alta salajro, kiu tiel kruele detruas la vivrimedojn de oficistoj diligente laborante por Esperanto – mi ne nomas samideanojn.
Eĉ ne homojn. Ja homaĉoj sen iu ajn empatio por aliaj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-19 21:01
Respondo al  Libera Folio

Mi klopodos, kvankam estas malfacile resti “aferece” parolante pri “homoj” kiuj detruas la laboron kaj vivrimedojn de samideanoj kiuj dum jardekoj diligente laboris por la esperantistaro.

Konfuzita
Konfuzita
2021-09-20 1:39
Respondo al  Leon Roijen

Mi estas konfuzita.
Vi plendas unue ĉar la oficejo ne liveris kontentigajn servojn.
Vi plendas poste ĉar UEA entreprenas agojn por pli taŭge funkciigi la servojn.
Resume, vi plendas ajnokaze.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-20 7:57
Respondo al  Konfuzita

Jes, vi estas konfuzita.

Se la oficejo ne plu liveris kontentigajn servojn, tio estis pro misgvidado de sinsekvaj estraroj, kiuj okupiĝis pri “grandegaj ideoj”, kiuj neniam alportis ion indan kaj ofte nur kontraŭlaboris la Centran Oficejon.
Ne necesis maldungi fidelajn oficistojn, kiuj dum jardekoj laboris por la asocio. Ĉi tie multe da homoj jam alportis multajn ideojn pri servoj, kiujn UEA povus liveri.
Sed anstataŭ okupiĝi pri la servoj, kiujn UEA povus liveri al siaj membroj kaj altiri pli da membroj, la estraro serĉas la plej rapidan vojon al ruinigo de la asocio.

Cetere, tute ne temas pri “pli taŭge funkciigi la servojn”: la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães ĉiam plej kontentige laboris, donis siajn plej bonajn vivojarojn al UEA kaj tamen nun oni nuligos lian oficon, samkiel antaŭe jam skandalece okazis al la aliaj oficistoj.

Se anstataŭ investi 90.000 eŭrojn en neaperantan retpaĝaron oni estus investinta en la libroservon, ankaŭ ĝi nun povus esti multe pli moderna kaj profitdona.

Resume, mi esperas, ke mi povis forpreni vian konfuzon.

Jon Konsit
Jon Konsit
2021-09-18 23:28

Hierau Charters skribis, ke ĝus revenis el Slovakio kie li tre detale pristudis la situacion en E ĉe I. Hodiaŭ en la komitat kunsido li eĉ ne povas diri kian juran formon havas E ĉe I. Do momenton – ĉu tiel aspektas firma elekto de kunlaboranto?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-19 20:54
Respondo al  Jon Konsit

Charters estas kiel kaduka papo, li eĉ ne sukcesas ĝuste kaj laŭ protokolo gvidi la komitatkunvenojn. Rigardu mem en Jutubo.
La detruantoj de UEA estas la ekskubano, la brazilano kaj la franco kun terura akĉento.
De la aliaj estraranoj oni aŭdas nenion.
Ekz. la ĉino, la estrarano ĝuste pri financoj, kiun oni atendus paroli plej multe, nur silentas.
Strange, ĉu ne?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
gasto
gasto
2021-09-19 7:34

La ideo de s-ro Maia estas interesa. Do, partoprenantoj de (eventuala) kongreso anticipe mendu libroj. S-ro Maia, vi msltrafis la tutan epokon, tio jam okazis dum kongresoj. Ke vi ne uzis la servon ne signifas ke estas nova ideo. Multaj jam profitis de tiu eblo. Kiam UEA havis ankorau servojn por siaj membroj. Aldone, libroservo estas ghuste la traduko de statuto kaj kernaj celoj. Nome, disvastigi la esperanto kulturon. Nur dum kongreso oni povas montri alnovuloj au lokuloj la abundon de literaturo. Instigi scivolemon de homoj kiuj ne konas retbutikon. Sed precipe la rolo de libroservo estas intetesigi tiun kongresanon kiu venis al kongreso SEN deziro acheti libron, sed impresita/inteteresita/instigita de la propono forlasis kongreson kun ech unu ekzemplero. Tio estas merkatiko. Tiu rakontos/montros/pruntedonos la libron kaj estighos viva senpaga reklamo. Simplaj agoj povas valori pli ol elpensitaj neniam realigitaj planoj kiuj cirkulas dum lastaj jaroj. Ne babili sed agi estus advizo. Se nuna estraro preferas sendi kamionon kun pretigitaj pakajhoj, faru. Sed faru kaj ne plendu ke mankas membroj. Nura reklamo pri esperanta kulturo kiun ni audas de estraro estas mono. Nur kolekti monon por fantomaj celoj tial ke agado kaj servoj mizeras. Planoj havas neniun bazon. Jam dum kunsido ni audis estraranoj kontraudiri sin mem. Sukceson!

Stano
Stano
2021-09-19 10:46

“aŭ ni peros”

Dieter Rooke
2021-09-19 13:48
Respondo al  Stano

au ni pereos ? kia pelmelo !

Pedanto
Pedanto
2021-09-21 6:51
Respondo al  Stano

Sendepende de ĉu tio estis mistajpo:

UEA ja elektis ne adaptiĝi, kaj peros la kernajn servojn ĝiajn al la slovaka kvazaŭ-firmao.

Justin Case
Justin Case
2021-09-20 17:30

La estraro estas vere amatora, kontrakto de unu jaro kun e@i, sed se ili ne laboros bone la tuto iru denove al Roterdamo Au alia urbo? Kiu pagos la kostojn por tiuj movoj? Se por nova kongreso estos nova organizanto, kial ne havi simple nur lkk sen kosta monvora firmao prenante la profiton de UEA?

Anonimulo
Anonimulo
2021-09-21 7:06
Respondo al  Justin Case

Unue, mi absolute ne atendas malkontentigajn servojn de E@I, sed povus ja okazi ke la tuto pro iu kialo ne iros laŭ nunaj atendoj de la UEA-estraro.

Due, vi levas trafan kritikon: la prezentita plano tute ne mencias la kostojn de eventuala reloko de la libroserva kaj kongresa fakoj.
S-ro Maia menciis la unujarecon kaj renovigeblecon de la kontrakto por trankviligi la italan komitatanon, sed tio ne estas trankvilige: UEA ne havas planon B.

Pri kongresoj, la UK-oj estas (ankoraŭ) grandaj kaj la aĝgrupo de la plejparto de la partoprenantaro estas tiel ke funkciigi la UK-ojn per nur la LKK, tio ŝajnas al mi tre malsaĝa.

Gasto
Gasto
2021-09-21 10:46

Ĉu tio estas ŝerco aŭ provoko flanke de UEA-E@I meti por kovrila bildo de la tria renkontiĝo de la komitato en youtube foton prenitan en la UK en Nitra, Slovakio? Do, la plano transdoni UEA al E@I estas vere malnova.

Justin Case
Justin Case
2021-09-21 11:13
Respondo al  Gasto

Ne, gasto, tiu foto ne estas por la filmo de la tria komitato. Tiu foto estas baza bildo de la retejo UEA-viva en jutubo.

gasto
gasto
2021-09-22 12:29
Respondo al  Justin Case

Tio estas eĉ pli skandala! Ankaŭ la revuo Esperanto multe propagandas e@i homojn. Kiu havas ĵurnalojn havas povon kaj influas la decidojn.

Kaj kiel povas esti ke la estraro elektas la elektokomisiono kiu elektos la sekva estraron? Kafka hontus pri siaj verkoj vidante la nuna situacio en UEA.

Konfuzita
Konfuzita
2021-09-22 19:57
Respondo al  gasto

Mi konfuziĝas, gasto. Ĉu la estraro elektas la elektokomisionon? Ne. Ĉu la estraron elektas la elektokomisiono? Ankaŭ ne. Ĉu nur mi estas konfuzita aŭ eble ankaŭ vi? Kion pri malkonfuziĝi konsultante la statuton de UEA kaj regularojn, aldone al baza gramatika lernolibro?

Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-09-22 13:20

Barbara Pietrzak intervjuas Fernandon Maia en la laste aperinta programo de Pola RetRadio. La dua parto de la intervjuo aperos en la venonta elsendo. Bv. klaki por aŭskulti:

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-22 16:41
Respondo al  Suso Moinhos

Angle oni dirus #fail.

Ĉu mi jam citis la tre ĝustajn vortojn de eminenta Komitatano por Francio, François LO JACOMO?

” Finfine oni kredigas, ke la Komitato decidis ion, kion decidis efektive la Estraro, ĉar la Komitato tute ne havis sufiĉajn informojn por tia decido. Tio ne estas specifaĵo de UEA: ankaŭ la franca registaro decidas aferojn kaj poste kredigas, ke tion decidis la parlamento. Sed centmiloj da francoj manifestacias ĉiusemajne kontraŭ tio. Tiu decidmaniero atestas troan panikon, kiun eblus kontraŭi diversmaniere, ne nepre per ŝajna likvido de niaj havaĵoj, ĉar la situacio de UEA ne estas tiel kriza!”

indignita
indignita
2021-09-23 10:43
Respondo al  Suso Moinhos

La bildo de elsendo perfekte respegulas la pozicion en kiu UEA troviĝas nun.