Maia antaŭvidas, ke UEA ŝparos dekmilojn

La komitato de UEA decidis, ke la kongresan administradon estonte prizorgu la organizaĵo Е@I en Slovakio. Tiu ŝanĝo laŭ vicprezidanto Fernando Maia povos ŝparigi al UEA 20 000 eŭrojn jare. La ĉefa parto de la ŝparo estiĝas pro la maldungo de la konstanta kongresa sekretario.

Fernando Maia. (Foto: Anna Striganova, revuo Esperanto.)

La jara kosto de la kongresa administrado laŭ la takso de la estraro de UEA nun estas pli ol 50 000 eŭroj. Tiu sumo konsistas ĉefe el la dungokostoj de la konstanta kongresa sekretario (KKS) kaj oficejaj kostoj. Transdonante la taskon al ekstera instanco, la asocio laŭ la plano de la estraro ŝparos parton de tiu sumo kaj tiel reduktos la riskon de deficitoj en venontaj jaroj.

La Universalaj Kongresoj havas ĉiu sian propran buĝeton, kiu do ne rekte influas la buĝeton de UEA. Tamen laŭ la kongresa regularo, 35 procentoj el la kongresaj kotizoj ĉiam iras rekte en la kason de UEA por pagi la administrajn kostojn, dum 65 procentoj estas uzataj por la ceteraj kostoj de la kongreso.

La lastaj du efektive okazintaj Universalaj Kongresoj estis tiuj en Lisbono en 2018, kun 1 567 aliĝintoj, kaj en Lahtio en 2019, kun 917 aliĝintoj. La kotiza procentaĵo de Lisbono enspezigis al UEA 74 111 eŭrojn, do klare pli ol estas la administraj kostoj. La kotiza procentaĵo de la rekorde malgranda kongreso en Lahtio estis 43 489 eŭroj.

Laŭ Fernando Maia, la kontrakto de UEA kun E@I signifos, ke estonte la asocio pagos por la kongresa administrado fiksan sumon de 25 000 eŭroj jare, kaj aldone varian koston, kiu estos ligita al la kotiza enspezo. En la kazo de Lahtio tio laŭ li donus ŝparon de proksimume 20 000 eŭroj.

– La reguloj por tiu aldona varia kosto estis konstruitaj tiel, ke por UK samgranda kiel tiu de Lahtio, la aldona varia kosto certe ne superos 6 000 eŭrojn. Tio signifas, ke tiu regulo, se ĝi estintus aplikita al Lahtio, rezultigus administran koston de malpli ol 31 000 eŭroj entute, kaj tial la rilato ”kosto-rimedo” de UK estintus pli pozitiva por la spezokonto de UEA ol tiu de la nuna situacio. La sama signifo aplikiĝas al ĉiuj aliaj jam realigitaj UK-oj.

Maia atentigas, ke la ŝparo videblos ĉe la ĝenerala buĝeto de UEA.

– La financa resanigo ne povus fokusiĝi pri la buĝeto aŭ spezokonto de la UK-oj pro tio, ke tiuj estas malpli regule prognozeblaj, ĉar la kondiĉoj varias ĉiujare laŭ cirkonstancoj kaj kongresurbo, tiel ke malgranda UK povas havi eĉ profitan rezulton, dum granda UK povas esti eĉ deficita, laŭ la planoj kaj kondiĉoj de la jaro aŭ urbo.

Kiu respondecos pri la kongresaj buĝetoj? Kio okazos pri la kongresa rezerva fondaĵo? Kaj kiel oni traktos la peradon de loĝado kaj ekskursoj, kiuj kutime donas iom da profito al UEA?

– Ĉio daŭre okazos laŭ la kongresa regularo, neniu ŝanĝo pri tio. Mi rekomendas legi, tie estas la respondoj por via demando.

La regularo tekstas: ”En okazo de malprofito rezulte de UK, UEA estas plene respondeca pri la likvido de ĉiuj ŝuldoj.” Do, la administradon prizorgos E@I, sed se rezultos malprofito, UEA pagos?

– Ne, neniam la informoj estis, ke E@I prizorgos sola la administradon. La informoj ĉiam estis, ke E@I plenumos taskojn laŭ la taskado de UEA. Ili do ne prenos decidojn sen instrukcio aŭ aprobo de la ĝenerala direktoro kaj la estraro de UEA. Ili same ne laboros ekster la difinitaj buĝetoj, kiujn aprobas la ĝenerala direktoro kaj la estraro, nek ekster kontraktoj, kiujn ellaboras kaj subskribas la ĝenerala direktoro. Tion priskribas la Kongresa Regularo. UEA estas kaj daŭre estos plene respondeca pri la UK kiel tuto.

– Mi petas relegi la raporton: ”Bazaj principoj de kontrakto kun profesia grupo por plenumi la taskojn de la Kongresa Fako estas, ke la kongresoj laŭ siaj ĝenerala koncepto kaj graveco por la Esperanto-movado funkcios plene kiel ĝis nun, sub la rego de UEA, pri kiuj statute kaj regulare respondecas la Estraro, la Ĝenerala Direktoro kaj la Lokaj Kongresaj Komitatoj (LKK). La kontraktonta organizaĵo do estos la plenumanto de taskoj por la realigo de la servo, kiu eksplicite plu okazos kiel servo de UEA”.

Laŭ la kongresa regularo ”UK finance funkcias surbaze de aparta buĝeto. La unuan skizon de la buĝeto ellaboras KKS”. Sed se ne plu estos dungita KKS, kiu plenumos tiun taskon? Ĉu iu nedungito havos la titolon KKS?

– Kiel jam informite, laŭ la plano en la raporto plenumos taskojn de la kongresa fako la teamo, kiun laŭkontrakte E@I disponigos por UEA. Tio inkluzivos skizi la kongresan buĝeton, kio devas okazi, laŭ la Kongresa Regularo, kun partopreno de la ĝenerala direktoro kaj de LKK kaj kun finaprobo de la Estraro de UEA.

Ĉu do pri perado de loĝado kaj tiel plu respondecos E@I, sed la plenan gajnon ricevos UEA? Se tiel, kian instigon havas E@I por trovi la solvojn, kiuj estas plej favoraj al UEA?

– La saman instigon kiel por okazigi la kiel eble plej bonkvalitan UK-on: de tio dependos renovigoj de la kontrakto.

Krom la kongresa fako, ankaŭ la prizorgado de la libroservo de UEA estos laŭ decido de la komitato transdonita al la organizaĵo E@I. Por ”financa resanigo” de la asocio, la estraro krome proponas fordoni la bibliotekon kaj arkivon de UEA, kaj vendi la domon en kiu nun situas la Centra Oficejo. Tiujn proponojn la komitato diskutos en kroma kunsido en oktobro.


Pli pri la temo

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Demandanto
Demandanto
2021-09-30 9:14

Al mi mankas alternativo kaze ke UEA dezirus ne renovigi la kontrakton.

UEA, kiel labordonanto, havus malfortan negoc-pozicion se ĝi ne havas ideojn pri tio kiuj aliaj povus plenumi la taskaron, kaze ke E@I tamen ne kontentige plenumas sian rolon.

Demandanto 2
Demandanto 2
2021-10-01 4:48
Respondo al  Demandanto

Tute prave. Alternetivoj mankas tial ke vi unuavice ne serchis ilin, duavice ne alvokis publikon venigi ideojn pri kiel solvi la problemon. Dum komitatkunsido jam aperis unu alternativo, spontane. Sed komitatanoj rezignis pri doni 90 tagan proponperiodon por kolekti alternativojn. Do, danku al via kapablo la mankon de alternativoj.

Terry
Terry
2021-10-01 8:28
Respondo al  Demandanto

Demandanto: Kio estas malsama kaze de KKS kiu ne kontentige plenumus sian rolon? Mi pensas ke multe pli facilas eliri el servokontrakto ol el dungo, do UEA havas pli da opcioj kaj garantioj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-10-01 9:56
Respondo al  Terry

Prava demando, kaj ankaŭ mi faris ĝin al mi. Kaj mi respondis ĝin jene.

La ĉefa problemo ne estas (nur) eliri el servo- aŭ dungokontrakto. La ĉefa problemo estas jena: se KKS aŭ entrepreno ne bone funkcias, oni certe sukcesos pli-malpli frue iel aŭ tiel eliri el la kontrakto. Sed kio okazos pri la tuj sekva UK?

Se ekzistas KKS kaj ekzistas CO: ekzistas ankaŭ aliaj oficistoj (direktoro, ĝenerala direktoro, aliaj oficistoj…), kiuj, ĉe misfunkcio (aŭ longa malsano) de la KKS, povas tuj ensalti por (almenaŭ provizore) ŝtopi la breĉon kaj solvi la katastrofon, ĉar ili ofte ja estas pli-malpli rekte ĝisdataj pri la kongresa situacio. Io tia okazis ekz. en 1986.

Se ekzistas nur entrepreno: se tiu montriĝas malkontentiga kaj oni decidas ne plu renovigi la kontrakton, kiu zorgos pri la tuj venonta UK? Ne plu ekzistas oficistoj povantaj rapide ensalti por (almenaŭ provizore) ŝtopi la breĉon. Memoru, ke UKon oni ne organizas rapide en kelkaj semajnoj: UK esta longega, kompleksa afero etendiĝanta tra pluraj jaroj.

Memevidente eblos trovi alian entreprenon (ŝajne prefere sekrete, kiel faris nun la estraro), sed eble (probable) tio bezonos tempon, kaj la nova entrepreno ne kapablos tuj organizi ĉiun eblan detalon de la tuj sekva UK. Kio tiam do?

Ĉi ĉio estas nur teoriaj konsideroj: mi ja kredas, ke E@I kapablos trafe ne nur organizi UKon, sed organizadi UKojn. Sed kiom ofte oni kredis ion kaj fine tamen…

Justin Case
Justin Case
2021-10-02 16:32

Herostrato-sindromo. Tio estas unu el la psikaj malsanoj de la estraro kaj de la eksaj prezidantoj malantau la estraro. Rimarku en la videoj kiel ili aspektas frenezuloj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-10-03 13:32
Respondo al  Justin Case

> Rimarku en la videoj kiel ili aspektas frenezuloj.

Argumenti per “aspekto” neniam estas konvinke. Aspekto ne nepre (kaj ofte tute ne) rilatas al esenco. Aspekti kiel frenezulo (aŭ kiel bonkorulo) ne signifas esti tia (aŭ tia). Tio memorigis min pri citaĵo el Sherlock Holmes. Diras Holmes al Watson: “La plej ĉarman virinon konatan de mi oni pendumis pro venenado de tri etaj infanoj por ricevi la asekurmonon, dum la plej hida viro konata de mi estas filantropo elspezinta preskaŭ kvaronan milionon da pundoj por la londonaj malriĉuloj”.

Eble estrararanoj agas freneze, sed tio certe neniel ŝuldiĝas aŭ rilatas al ilia aspekto.