Ĉu UEA degeneras? Vicprezidanto respondas

”Oni devas agnoski ke la plej bonaj kaj fierindaj aferoj en Esperantujo havas malmultan aŭ neniun rilaton al la ĉefa Esperanto-organizaĵo”, skribis Stanislav Belov pri UEA en ĵusa vidpunkta artikolo. Ni petis la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia, komenti la konkludojn.

La artikolo de Stanislav Belov en La Ondo de Esperanto.

En La Ondo de Esperanto ĵus aperis vidpunkta artikolo de Stanislav Belov, en kiu li rakontas pri siaj spertoj de Esperanto-organizaĵoj, interalie UEA. Li skribas, ke UEA apenaŭ plu eldonas librojn, la retejo estas arkaika, kaj siajn ĉefajn servojn ĝi nun transdonas al alia organizaĵo.

Sian tekston li finas jene:

Resume mi diru, ke se la Esperanto-organizaĵoj deziras plu vivi kaj haltigi sian degeneron, ili devas realisme rigardi sin mem kaj lerni de la ekstera mondo anstataŭ senfine kaj senfrukte ĝin edifi. Oni povas multe babili pri efikeco kaj utileco de nia lingvo, sed efektive oni pritaksas ĉiujn organizaĵojn laŭ ilia sukceso en propra kampo. Ĝis nun Esperanto-organizaĵoj malsukcesis eĉ en Esperantujo, do apenaŭ oni povas atendi, ke la pli granda mondo atentos ilin.

Ni petis la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia, kelkvorte reagi al la tezo de la artikolo, laŭ kiu la Esperanto-organizaĵoj degeneras, kaj ke pasis la tempo kiam la Esperanto-organizaĵoj estis la ŝlosila elemento de la Esperanto-vivo.

Li respondis ne kelkvorte, sed per 923 vortoj, kiujn ni publikigas ĉi-sube.

Stanislav Belov kaj Fernando Maia.

Respondo de Fernando Maia

Mi estis informita pri tiu opiniartikolo, kiun cetere verkis dumviva membro de UEA. Mi trovas la artikolon sufiĉe honesta kaj bonvena. Kiel mem diras nia kara Stanislav, li decidis esprimi sian opinion ne kun la celo ĝin trudi, sed ke tio instigu al plua cerbumado pri nia sanstato. Mi ĝojus, se pli da opiniartikoloj estus tiaj. Entute li listigas faktojn kaj pensojn, grandparte surbaze de siaj personaj spertoj, kiuj tamen plene meritas nian atentan prikonsideradon. Li konklude uzis la vortumon, laŭ kiu Esperanto-organizaĵoj ”degeneras”.

Sufiĉe forta, sed ni ne devas timi bonutiligi la senton (aŭ eĉ la komprenon), kiun tiu vortumo ”generas”, por mediti pri nia situacio kiel situacio de movado fundamentita sur reto de organizaĵoj, ĉefe asocioj. Ne estas novaĵo (kaj tio troveblas en diversaj dokumentoj de UEA), ke la tempoj ŝanĝiĝis por asocioj kaj ke ni urĝe bezonas reviziti nian funkciigon, kvankam al tio kelkaj daŭre kaj forte rezistas.

Gravas kompreni, ke ”ekde ĉiam” la komunumon ĉirkaŭ asocio konsistigas la jenaj kategorioj de anoj:

  1. anoj, kiuj komprenas la plej bazan celon de la asocio kaj tial dumvive aŭ konstante membriĝas (kaj donacas) por subteni tiun celon,
  2. anoj, al kiuj normale plaĉas la bazaj servoj de la asocio kiuj postulas membrecon kaj kiuj tial dumvive aŭ konstante membriĝas por ĝui tiujn bazajn servojn;
  3. anoj, kiuj interesiĝas pri kelkaj servoj de la asocio kiuj postulas membrecon (aŭ simple pri avantaĝoj de membreco) kaj tial nur laŭkonvene (kaj do potenciale nur sporade) membriĝas,
  4. anoj, kiuj komprenas la plej bazan celon de la asocio, tamen al kiuj membreco ial ne estas prioritato kaj kiuj tial ne membriĝas, sed la asocion subtenas alimaniere (tiuj ĝuas nur la senpagajn servojn de la asocio kaj kontentas pri tio); kaj
  5. anoj (de la komunumo ĉirkaŭ la asocio), kiuj komprenas (aŭ ne) la plej bazan celon de la asocio, sed por kiuj membreco estas aktive nedezirata kaj kies agado ne subtenas aŭ eĉ aktive malsubtenas la asocion (tiuj tamen ofte ankaŭ ĝuadas la servojn de la asocio, ĉu senpagajn, ĉu eĉ kontraŭpagajn, sed sen membreco, kaj por ili la asocio estas konstanta nemalhavebla temo).

Ĉiu asocio devas bone kompreni tiujn kategoriojn de ano de la komunumo ĉirkaŭ si kaj surbaze de tio konstrui strategiojn por rilati kun ĉiuj. Sed, same grave, ĉiu asocio devas ankaŭ konscii pri la komunumo ĉe kiu la asocio plene ne vekas interesiĝon kaj pro tio estas simple ne konata.

Kiam Stanislav konkludas, ke la Esperanto-organizaĵoj degeneras, li celas, ke la organizaĵoj ne adaptiĝis al la nova (reta) epoko (tion same diris antaŭaj estraroj de UEA). La reta epoko kaŭzas, ke la nombro de anoj en kategorioj 2 kaj 3 (kiuj partoprenas en la financoj de la asocio) pli kaj pli reduktiĝas, ĉar la servojn, similajn aŭ samajn, ili trovas ofte senpage en la reto. Kaj tio same kaŭzas, ke la nombro de anoj en kategorio 4 (kiuj normale ne partoprenas en la financoj) kreskadas (sen iu ajn alporto de financa subteno).

La neevitebla sekvo estas, ke restas al la kategorio 1 respondi grandparte sola al la financaj bezonoj de la asocio, kio kompreneble fariĝas (kaj tute nedaŭripove) peza ŝarĝo. Tiu afero eĉ pliobliĝas en reto de organizaĵoj, kia estas nia movado, ĉar se unu organizaĵo suferas tiun problemon, envere la tuta reto, pro simila strukturo, same suferos. Do ĉiu nivelo de la reto obligas la defion, kiun ni ne povas negacii, sed devas alfronti.

La temo postulas tutan artikolon aŭ eĉ serion da artikoloj (ekz-e por kundividi la diversajn strategiojn por ĉiu menciita kategorio) ‒ kaj vi petas al mi nur kelkvorte reagi al la opiniartikolo de Stanislav, kiu estis pli ol 2500-vorta. Mi tamen, jes, konsentas kun li ‒ en la senco, ke, se la Esperanto-organizaĵoj ne agnoskos la postulojn de la nova epoko, ne akceptos ŝanĝojn kaj deziros senalternative resti en siaj strukturoj, ili sendube kaj fatale degeneros.

Ankaŭ tio ne estas novaĵo. Sed ni ne povas samtempe forgesi, ke la komunumo, kiu ne konas niajn asociojn, aŭ Esperanton mem, daŭre estas giganta: ĉefe la gvidantoj de Esperanto-asocioj, kies celo estas antaŭenigi Esperanton, ne havas la rajton droni en la fantazio, ke nia movado estas same giganta. Kaj ĝuste surbaze de tiuj komprenoj ni laboras en UEA.

Pri la mencio, ke pasis la tempo, kiam Esperanto-organizaĵoj estis la ŝlosila elemento de la Esperanto-vivo, tiu nocio povas esti plene prava por kelkaj aspektoj de la realeco ‒ kaj ni denove ne timu tion. Tamen ĝi certe ne estas universale prava. Mi provos klarigi ambaŭ komprenojn.

Nu, se ni akceptas la fakton, ke nun homoj pli kaj pli trovas la servojn, antaŭe ofertitajn de la asocioj, senpage en la reto, normala konsekvenco do estas, ke la asocioj ne plu estas ŝlosilaj kaj kernaj rilate la provizadon per tiuj servoj. Sed laŭ mi la asocioj ja ne devas sopiri esti ŝlosilaj en tiu aspekto, ke ili devus esti la solaj en la havigado de servoj.

La Esperanto-asocio devus senpolemike funkcii tiel, ke la sukcesoj de la Esperanto-komunumo estas ankaŭ iliaj sukcesoj, kaj tiujn sukcesojn la asocioj devus do subteni sen la neceso kun ili plene konkurenci aŭ ilin repliki aŭ akapari. Tia sukcesado kaj la subteno al ĝi finfine ligiĝas al aspekto pri kiu tamen niaj asocioj daŭre estas ŝlosilaj kaj kernaj: la reprezentado de nia afero. Kaj aparte UEA daŭre estas pri tio ŝlosila kaj kerna en la movado.

Gravas, ke tiu reprezentado okazu en financa daŭripoveco kaj kun celhava kaj adaptiĝema subtenado. Mi pensas, ke Stanislav konsentas pri tio, ĉar el lia opiniartikolo ni povas jam en la komenco lerni, ke por li UEA estas ”la ĉefa Esperanto-organizaĵo”.

Fernando Maia

46 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Demandanto
Demandanto
2021-10-06 8:05

Subite Maia komprenas la utilon de fortaj vortoj el la buŝo de membro, kvankam li forte grumblas kiam komitatano reprezentanta la membraron uzas akran vorton.

Kiu estas la vera Fernando Maia?

Vadim
Vadim
2021-10-06 8:50

Multaj vortoj, malmultaj specifaĵoj.
La nova epoko neniel klarigas kial, ekde fondiĝo, UEA ĉefe okupiĝis pri subtenado de sektaj stultaĵoj k sensencaĵoj, kaj ankaŭ pri komercado per UK, kaj neniel disvolvigis realan uzadon de la lingvo en tutmondo. Miloj da eŭroj estis senditaj al la “disvolviĝo de Esperanto” en la plej ekzotaj landoj, kie homoj ĝoje konsumis ĝin, simile ankaŭ la milionoj, kiujn la eks-Sovetunio sendis al la samaj landoj por la “disvolviĝo de socialismo”. Sed eĉ la plej eta infrastrukturo por Esperanto en mondo mankas, malgraŭ tio, ke la sama komputila erao tre simpligis ĉi tiun taskon.

Jens Stengaard Larsen
2021-10-06 13:52
Respondo al  Vadim

Ne ekzistas landoj ekzotaj al Esperantio. Ĉadio ne estas pli ekzota ol Sanmarino.

Vadim
Vadim
2021-10-11 14:48

Ne ekzistas landoj kiuj ne volus disvolvigi ion ajn pro bona salajro :)))))))

Jovana
Jovana
2021-10-06 17:28
Respondo al  Vadim

“Miloj da eŭroj estis senditaj al la “disvolviĝo de Esperanto” en la plej ekzotaj landoj, kie homoj ĝoje konsumis ĝin”.
a. Kion signifas “la plej ekzotaj landoj”? Ekzotaj por kiu?
b. Al kio rilatas “ĝin”.

Vadim
Vadim
2021-10-11 14:51
Respondo al  Jovana

Ekzotaj pr via “tutmonda movado”, ekz.
Se en vojaĝagentejo oni proponas al vi vojaĝi en ekzotaj landoj, ĉu vi ankaŭ demandas ilin “Kion signifas “la plej ekzotaj landoj”? Ekzotaj por kiu?”?
b, Al la mono, kompreneble.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-06 9:35

kaj ke ni urĝe bezonas reviziti nian funkciigon”

Damne… mi rifuzas silenti pri tiaj monstraĵoj. Eble Maia sekvontfoje prefere uzu la anglan. TIO ja NE estas Esperanto.

” Kaj aparte UEA daŭre estas pri tio ŝlosila kaj kerna en la movado”

“UEA ŝlosila kaj kerna”… mi rideksplodus se la afero ne estus tiel trista kaj Maia ne estus ĵus detruinta ĝuste tiun kernan kaj ŝlosilan funkcion.

Maia mense klare loĝas en fantazimondo.

Dieter Rooke
2021-10-06 12:29
Respondo al  Leon Roijen

Kara S-ano Leon, ankau mi stumblis pri la ” reviziti nian funkciigon ”

Vi prave kritikas la lingvan stilon de vicprezidanto el UEA!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-06 13:22
Respondo al  Dieter Rooke

Saluton Dieter, mi demandis min, ĉu la vicprezidanto de UEA uzas “Google translate”… 😉

boris kolker
boris kolker
2021-10-06 18:31
Respondo al  Leon Roijen

Tajperaro: reviziti — > revizii 

Maite Torras
Maite Torras
2021-10-06 11:05

La nuna straro de UEA, pere de la figuro de Fernando Maia, atakas cxiujn kiu publike kritikas iliajn decidojn. La tono agresa de Fernando Maia (ankaux de Mandirola en la strarkunvenoj) estas ege malrespekta kun homoj kiu multe laboris por UEA.
Mi atendas la momenton kiam, post ke ili sukcesu vendi la sidejon, komencu disputojn inter ili por la pecoj de la kuko. Nur tiam ni scios la veron.

Roland Schnell
2021-10-06 17:52
Respondo al  Maite Torras

Progreso videblas. Vi skribis “….. atakas cxiujn kiu publike kritikas iliajn decidojn.” Gxis nun UEA simple ignoris kritikon kaj proponojn. Nun, kiam kritiko kaj proponoj ne plu utilas, cxar cxiu havajxo estas for, ili igxas agresemaj. Eble kelkaj konas la sxercon pri la testamento de Lenin, en kiu li skribis en Moskvo: “Reen al Zuriko, ni devas denove komeci je nulo” aux simile.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Roland Schnell
La lingvo de la nova klimato
La lingvo de la nova klimato
2021-10-09 11:22
Respondo al  Roland Schnell

Reen al Genevo de Hodler.

Vadim
Vadim
2021-10-11 14:54

Reen al Bjalistoko kaj ne plu okupi sin pri stultaĵoj.

Igorj
Igorj
2021-10-06 12:05

Sed ja vere: membro de UEA kian bonon povas ricevi nun de UEA?

  1. La revuon “Esperanto” (Jarlibron/Gvidlibron jam ne plu, cxu ne?).
  2. Servojn de la Libroservo

Malmultas tio, sxajne. Aw mi malmemoris ion?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-06 13:27
Respondo al  Igorj

Maia atendas de vi, ke vi “komprenas la plej bazan celon de la asocio kaj tial dumvive aŭ konstante membriĝas (kaj donacas) por subteni tiun celon”…

Eĉ se tio signifas neniun indan servon… detruo de la asocio estas inkluzivita…senpage!

Przemysław Wierzbowski
2021-10-06 16:37
Respondo al  Igorj

En la libroservo oni povas aĉeti sen havi UEA-membrecon, tiam oni ne ricevas rabaton.
Alia avantaĝo estas malpli alta UK-kotizo.

boris kolker
boris kolker
2021-10-06 18:34

Prave.

Igorj
Igorj
2021-10-08 20:36

Do, ordinara membro de UEA povas nun ricevi de UEA la ununuron: malpli altan UK- kotizon.
Nu jes, B.Kolker pravas: pli bone io ol nenio ;))

boris kolker
boris kolker
2021-10-06 18:33
Respondo al  Igorj

Pli bone io ol nenio.

Vadim
Vadim
2021-10-11 14:57
Respondo al  boris kolker

ĉi tui ‘io’ estas nur alia aspekto de nenio.

Ĵano Aleksandriano
Ĵano Aleksandriano
2021-10-06 19:29

“Degenero” – rilate la hodiaŭan UEA la vorto estas same forta kiel trafa!

Tauhro
Tauhro
2021-10-06 21:34

Lia moshto estis informita 🙂 Uzite 923 vortoj k dirite nenion. Bona kapablo. Stulta klasifikado lau kategorioj. Teksto restigas nur senton de nauzo. Vera degenerado.

Dieter Rooke
2021-10-07 10:36

UEA ne reprezentas chiujn Esperantistojn – tial mi petas al libera folio
demandi reprezentantojn kaj de SAT, kaj de Esperanto Civito sin esprimi pri la degenero de Esperanto . Certe bonvenas ankau sinesprimoj de ne organizitaj Esperantistoj- ili multnombras .

iuajn
iuajn
2021-10-07 19:06
Respondo al  Dieter Rooke

Kial vi daŭre reklamas la silferaĵon? Ĉu vi ne havis sufiĉe da ĝi post tiu ĉi mistrakto?
https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2013/civita-ribelo-finita-per-pugnobatoj/

Dieter Rooke
2021-10-09 12:32
Respondo al  iuajn

Kara S-ano En la mondo ekzistas tiomege da mistraktoj – kaj ne nur en E-ujo .La nuna Usona prezidento Biden kunkulpis pri milito en Irako -tamen li estis elektita . En UEA -estraro, TEJO, ktp. same misas, eraras , kulpas E-istoj . Sur mondo ne ekzistas E- angheloj- sed – homoj .

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-10-09 13:52
Respondo al  Dieter Rooke

Kian rilaton tiu ĉirkaŭvoja respondo havas al la klara demando de sciulo? Ĉu la ekzisto de aliaj (veraj aŭ supozataj) mistraktuloj pravigas kaj banaligas, ke Giorgio Silfer (laŭ la artikolo) fizike atakis vin? Mi apenaŭ povas kredi, ke vi ankoraŭ rekomendas peti la opiniojn de tiaj homoj. Ŝajne Esperantujo vere degeneras. Kaj Esperantio eĉ pli.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-09 17:58

Kial necesas tiu akra atako?
Mi opinias la “Esperanto Civito” infanaĵo, sed tio estas mia propra opinio, aliaj rajtas je alia opinio. Mi tamen kredas, ke la Esperanto Civito estas jam pli ol nur “Silferaĵo”.
Sed ĉio-ĉi tute ne gravas: Dieter ne nomis nur la Esperanto Civito-n sed ankaŭ SAT.

UEA per siaj ripete ĉiam pli mondfremdaj kaj fuŝantaj estraroj chiam pli marĝenigas sin. Kiel mi jam skribis aliloke, la “U” de UEA nur plu estas litero. Anstataŭ klopodi rehavigi perdintajn membrojn, la plene vojperdinta Maia nur pli forpuŝas homojn.

Esperantio estas multe pli ol UEA.

La demando de sciulo do ne estas trafa kaj eĉ iom malafabla.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Roland Schnell
2021-10-10 12:05
Respondo al  Leon Roijen

La “U” en “UEA” ekde la komenco nur estis revo, celo, kiel la “fina venko” kaj komprenebla el la situacio en la unua jardeko de la 20a jarcento. Tiam UEA ecx ne organizis la “Unviversalajn kongresojn”. Tion faris lokaj aktivuloj kaj UEA estis nur gasto en la kongresoj kun aparta programo.
Dum la 1920aj jaroj per longaj kverejoj oni kunigis la strukturojn, sed la Dua Mondmilito bremsis la aktivecojn. Poste Lapenna elfosis la ideon kaj ligis gxin kun UN kaj UNESKO.
Oni povas demandi, cxu tio estis bona ideo, sed igxis centra ideologia elemento en la sinprezento de UEA.
Almenaux dum la “Malvarma Milito” estis utila. Post 2000 la mondo estas alia, sed Esperantistoj ne reviziis sian ideologion. Kiel kutime…

Kirill Ŝvedov
2021-10-07 12:12

>1. anoj, kiuj komprenas la plej bazan celon de la asocio kaj tial dumvive aŭ konstante membriĝas (kaj donacas) por subteni tiun celon. …restas al la kategorio 1 respondi grandparte sola al la financaj bezonoj de la asocio, kio kompreneble fariĝas (kaj tute nedaŭripove) peza ŝarĝo.

Jes, ĉar por subteni celojn ne sufiĉas “kompreni” ilin — necesas ankaŭ havi certecon, ke ili povas esti atingitaj. Kaj ĉi tie ja estas evidentaj problemoj. Ĝuste la reto montras abundajn ekzemplojn de amasa financado, kiu okazas, kiam oni vere dividas la intencojn de subtenata iniciato kaj certas, ke ĝi povos sukcesi. Almenaŭ unu tia ekzemplo troveblas, feliĉe, ankaŭ en Esperantujo — socia reto Mia Vivo, kiu funkcias dank’ al subteno de siaj membroj. Do la situacio ne estas senespera, tamen por ĝin plibonigi necesas tute ŝanĝi la agadmanieron.

Mi jam ne unu fojon skribis, ke miavide enda modelo por UEA nuntempe estas tiu de fondumo, kiu akumulas resursojn de Esperantistoj kaj organizas ilian kunlaboron por produkti aĵojn, utilajn por ĉiu uzanto de la lingvo. Tia modelo ja povus trovi vastan subtenon, se oni vidus, ke ĝi direktas sin al celoj konkretaj kaj atingeblaj.

Przemysław Wierzbowski
2021-10-07 14:29

…kies agado ne subtenas aŭ eĉ aktive malsubtenas la asocion (tiuj tamen ofte ankaŭ ĝuadas la servojn de la asocio, ĉu senpagajn, ĉu eĉ kontraŭpagajn, sed sen membreco, kaj por ili la asocio estas konstanta nemalhavebla temo).

Videblas obsedo: la fortikaĵon sieĝas parazitoj. Imagu, ke ne mankas esperantistoj, kiuj ne volas aliĝi al la nuna UEA, onidire estanta la universala reprezentanto de la tuta movado, ĉar ne konsentas kaj ne volas pravigi ĝian nunan nebulan agadon. Ilin Fernando etikedas kaj konvinkas, ke al la asocio re-aliĝi ne valoras.

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2021-10-11 1:36

Saluton, Pŝemek, mi prenis kelkajn minutojn de mia dimanĉo por legi la ĝentilajn komentojn de tiu ĉi forumo… Sendube viaj komentoj estas la plej respondindaj (kaj tio ne estas ironio).

Vi parolas pri “obsedo”. Sen iu ajn pretendo pri konvinko, mi ŝatus tamen refuti tiun rimarkon. La listigo de la specifa kategorio de homoj, kiuj ne deziras membri en UEA, sed tamen kun ĝi konstante rilatas aŭ de ĝi faras postulojn, ne estas obsedo. Ĝi vere estas simpla konstato. Ne nur regule, sed ofte ni, en la gvidantaj instancoj, troviĝas en rekta aŭ nerekta kontaktado kun tiaj homoj, tiel ke tiun kategorion ne eblas nek endas ignori.

Vi ankaŭ interpretas, ke mi celis paroli pri “parazitoj ĉirkaŭ fortikaĵo”. Pro pluraj kialoj tio ne estas justa, nek trafa interpreto:

  • unue, la listigo de tiu kategorio havis neniun intencon “juĝi” homojn, ĝi estas simpla listigo de reala kategorio de anoj en la komunumo ligita al asocio. Dirante tion, mi ne “juĝas” iliajn kialojn pro kiuj ili ne deziras membri (sed, kiel mi klarigos poste, mi persone interesiĝas pri tiuj kialoj);
  • due, same la mencio, ke ankaŭ tiu kategorio ĝuas la senpagajn servojn de la asocio, ne havis intencon juĝi iun aŭ ion ajn. Ĝi denove estas simpla mencio de fakto. Se vi interesiĝas pri mia vidpunkto pri tio, laŭ mia kompreno, se asocio proponas senpagan servon por la komunumo sen la postulo pri membreco aŭ pago, estas ĉies rajto bone ĝui tiun servon. Do ankaŭ pri tio ni restu en matura diskutado, sen facilaj elpensadoj pri nefaritaj juĝoj;
  • trie, en mia listigo de kategorioj, mi ne vere celis nur al UEA, sed al asocioj ĝenerale. Kvankam Kalle metis en la titolo de “sia” artikolo la demandon “ĉu UEA degeneras”, efektive la konkludo de Stano parolas pri Esperanto-organizaĵoj kaj ankaŭ mi parolis pri Esperanto-organizaĵoj (asocioj) ĝenerale. Kompreneble tio do aplikiĝas ankaŭ al UEA, sed mi ne intencis sugesti specifajn situaciojn ligitajn al UEA;
  • tamen kvare kaj fine, ĉar vi komplementis vian rimarkon parolante pri UEA, mi ŝatus atentigi, ke (eble surprize por vi) mi havas la saman komprenon, kiun vi havas, pri la anoj de tiu kategorio. Oni ne devas ilin juĝi kiel “parazitojn”. Nepre ne. La homoj en la gvidantaj instancoj de la asocioj devas ĝuste kompreni, kiel (se entute eblas) ŝanĝi la sintenon ĉe tiuj homoj, kiuj aktive ne deziras membriĝi. Kompreneble ĉio en prudenta kaj respekta maniero.

Mi pardonpetas, se mi vekis en vi tiun interpreton, sed mi mem “etikedis” neniun. Mi nur listigis faktojn, kaj tial via interpreto bedaŭrinde estis nek justa, nek trafa tiusence, kaj mi volis respekte tion korekti.

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2021-10-11 3:46
Respondo al  Fernando Maia Jr.

PS: mi jam diris rekte al vi, ke mi trovas vian agadon por Esperanto tre valora. Mi interesiĝas scii, ne nepre ĉi-forume, kio laŭ vi en la nuna agado de UEA estas nebula. Estu bonvena esprimi vin pri tio, ĉi tie aŭ private.

Tauhro
Tauhro
2021-10-11 11:00
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Strange, sed vi zorgas nur pri – “kiel shanghi la sintenon che chi tiuj homoj, kiuj aktive ne deziras membrighi” k tute ne volas kompreni ilin k eble shanghi vian propran sintenon k opinion.

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2021-10-11 18:18
Respondo al  Tauhro

Saluton. Mi fakte ne skribis, ke mi zorgas “nur” pri tio. Denove tio estas krominterpreto. Kaj mi denove uzas la okazon por dividi kun vi, ke tio ne estas trafa interpreto. Laŭ mia kompreno, se oni konsideras ŝanĝi la sintenon de iu, oni devas inkluzive preti kompreni ĉu tio ne okazus per ŝanĝo de sia propra sinteno/opinio. Kaj ĉi-teme mi ne celis paroli pri nur interhomaj rilatoj, sed ankaŭ pri rilatoj de homoj kun institucioj. Do ne temus nepre pri ŝanĝo ĉe “mi”, sed pri ŝanĝo pri kiel UEA, por resti ĉe specifa ekzemplo, estas rigardata de tiuj homoj. Por progresi pri tio, estus bone konscii pri specifaĵoj. Tial mi demandis al Pŝemek, kial ĝuste li trovas la nunan agadon de UEA nebula.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-11 18:25
Respondo al  Fernando Maia Jr.

La kompatinda vicprezidanto…ĉiuj ŝajne miskomprenas, misinterpretas lin…
Ho jes, mi ĵus legis en la komitata listo, ke ankaŭ la vendo de la domo ankoraŭ ne estus decidita… ne me fais pas rire…

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-07 19:26

Se oni premias (Maia kaj kunestraranoj, UEA) viron, kiu ĝenis virinojn kaj kandidatigas (Boris Mandirola kaj aliaj, elektokomisiono de TEJO) alian viron, kiu faris la saman, oni absolute degeneras.

Se oni samtempe likvidas la tutan Centran Oficejon, forĵetas tiel la sperton de la oficistoj kaj transdonas la plej kernajn taskojn al eksteruloj, oni estas absolute degenerinta.

Kaj finfine, dank’ al Maia kaj kompanoj, la “U” de “Universala” oni povas nun forstreki el la nomo de la asocio. Ilia kondutaĉo kaŭzas pli da divido ol ajnan universalecon.

UEA estas degenerinta, la estraro estas degenerinta, sed finkulpa pri tio estas la Komitato, kiu estas same degenerinta.
Enestas kelkaj seriozaj komitatanoj (Becklin, Buller, Lo Jacomo kaj kelkaj aliaj) sed bedaŭrinde la plimulto estas aŭ plenidiotoj aŭ neniel interesiĝas pri la bonfarto de la organizo.

Ni devos akcepti, ke la gloraj tagoj de UEA pasis. Kio restas, estas aerkasteloj kaj memlaŭdo.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Tauhro
Tauhro
2021-10-08 16:13
Respondo al  Leon Roijen

Jes, estis UEA de Hodler, estis UEA de Lapenna, ech estis UEA de Tonkin. Nuna UEA de Maia estas kadavro k chirkau kolektighas “agloj”.

Dieter Rooke
2021-10-09 12:36
Respondo al  Tauhro

Kara Tauro : En UEA neniam vivis angheloj – sed eraremaj homoj. Ankau Zamenhof ne esceptis. Mi dubas pri estonta erao de sanktuloj!

Tauhro
Tauhro
2021-10-09 14:49
Respondo al  Dieter Rooke

Vi pravas, ke ne eksistas sanktuloj. Sed estas tre grave, ke en homo estu idea direkto. Sen ghi, homo farighas besto kun la plej baza celo.
Tute ne bezonas ke homoj estis angheloj, sufiche ne estu bestoj.

Justin Case
Justin Case
2021-10-11 11:28
Respondo al  Tauhro

Tonkin estas unu el la cerboj malantau la nuna detruo de UEA. Lia unua fama ago estis detrui Lapenna kaj la lasta estas detrui UEA (sed nun li uzas aliajn, pov-avidajn homojn, por la malpura laboro).

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-10-11 11:37
Respondo al  Justin Case

1) Se Tonkin estas unu el la cerboj, kiuj estas la aliaj cerboj?

2) Ĉu estas ia pruvo, eĉ nerekta, pri tia agado de Tonkin, aŭ temas nur pri (fundamentita) supozo?

3) Kiuj estas tiuj pov-avidaj homoj, kiujn Tonkin uzas?

Estus agrable foje havi klarajn informojn anstataŭ nur nebulajn aludojn.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Tauhro
Tauhro
2021-10-11 13:45

Vi “postulas” pruvojn kiel jughisto au policisto:) Jes, ekzistas multe pruvoj pri tio, sufiche auskulti liajn intervjuojn k eldirojn.
Ankau malfacile ne vidi tiajn homojn, kiuj ricevas sian peceton. En tiaj mallumaj aferoj ne ekzistas pruvigaj paperoj, sed chio estas videbla lau liaj vizaghoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-09 19:25

La estraro agas kontraŭ la statutoj de UEA:

  1. Laŭ la statuto: “La biblioteko de UEA havas la nomon Biblioteko Hector Hodler. Ĝi disponigas, laŭ propra regularo al la membraro de UEA kaj aliaj esplorantoj la ĉefajn verkojn en kaj pri la Internacia Lingvo.” —> Tio evidente ne plu eblas, se UEA fordonos la bibliotekon
  2. La statuto parolas pri “Centra Oficejo”, sed ne pri ĝia nuligo. Konservo de eta financa servo en la volontuldomo ne estas konforma laŭ la historia signifo de Centra Oficejo kaj la spirito de la statuto. CO estas multe pli ol nur financa servo.
  3. Rilate kongresojn, la statuto diras: “La Universala Kongreso de Esperanto, ĉiujare organizita de UEA” —> Ĝi ne diras “organizita de E@I. Do ankaŭ tio estas kontraŭstatuta.

Organizo, kies estraro ne plu respektas la statuton, estas en grandegaj problemoj.

Dieter Rooke
2021-10-10 23:31
Respondo al  Leon Roijen

Chu vi konas Esperantistojn kapablaj, kvalifikitaj , kaj entuziasmaj por fondi novan UEA?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-11 18:50
Respondo al  Dieter Rooke

Ĉu vi havas sakon da mono? 😉