La komitato pretas vendi la Centran Oficejon

La komitato de UEA en sabato senproteste ricevis la planon de la estraro, laŭ kiu la Centra Oficejo estos malplenigita kaj vendita. La biblioteko Hector Hodler estos dividita inter Aŭstria Nacia Biblioteko kaj deponejo en Slovakio, kaj gravaj funkcioj de la asocio estos transdonitaj al la organizaĵo E@I same en Slovakio.

43 komitatanoj ĉeestis la sabatan kunsidon de la komitato de UEA.

La sabata trihora kunsido de la komitato de UEA faris neniujn formalajn decidojn, sed la reagoj de la komitatanoj al la 14-paĝa sekreta plano de la estraro montris, ke la ĉefsidejo de la asocio en Nieuwe Binnenweg povos esti vendita sen fortaj protestoj flanke de la komitato. Laŭ la estraro eĉ ne estos bezonata komitata decido pri la proponataj drastaj paŝoj – ĉio asertite okazas ene de la kompetento de la estraro kaj ĝenerala direktoro.

La plej gravaj punktoj sur la tagordo estis la prezento de raporto pri la agadplano de la estraro por la financa resanigo de la asocio kaj la aprobo de la buĝeto por la venonta jaro. La proponata buĝeto por 2022 estas preskaŭ senŝanĝa kopio de la ĉi-jara buĝeto, sed ĝi ne estis pritraktita pro tempomanko. Krome iuj komitatanoj esprimis dubojn, ĉu entute indas pritrakti buĝetproponon, kiu tute ne konsideras la enormajn ŝanĝojn proponatajn de la estraro.

Pro malbona preparado la komitato ne sukcesis aprobi novan landan asocion (Tanzanio) nek novan fakan asocion (Esperanto kaj libera scio). Ankaŭ proponita nova membro de la financa komisiono ne povis esti aprobita, ĉar ne estis observitaj la postuloj de la elekta regularo.

La ĉefa temo de la kunsido evidente iĝis la plano de la estraro por plu draste redukti la Centran Oficejon en Roterdamo, vendante la konstruaĵon por iom pli ol unu miliono da eŭroj. La sidejo de la asocio laŭ la plano estonte troviĝu en eksa frizejo, kie estas loko por maksimume kvar laborantoj, dum la historia biblioteko Hector Hodler estu dividita inter Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj luota deponejo en Slovakio.

Ĝuste la sorto de la biblioteko vekis plej multajn reagojn inter la komitatanoj. Rob Moerbeek, emerita multjara oficisto (interalie bibliotekisto) de UEA kaj komitatano A por LIBE, forte malŝatis la penson, ke la unika kolekto, kiu principe enhavas ĉion iam presitan en Esperanto, nun estos dividita:

– Mia timo estas, ke ĉar la muzeo jam havas preskaŭ ĉiujn librojn kiujn ni havas en Roterdamo, oni elprenos tiujn elementojn kiujn ili mem ne havos kaj la reston baptos duoblaĵoj. Do ni devas zorgi ke en nia kontrakto estu kondiĉite, ke la kolekto restu integra parto kun la nomo Biblioteko Hector Hodler. Do ĝi devus resti tuteca, ne dispartigita. Tion ni ŝuldas al la fondinto de UEA.

La respondeca estrarano Orlando Raola ne konsentis:

– Pri la bezono havi ĉion kune mi vere mi ne scias kiel kompreni tion. Estos bone por ni trovi pli utilan lokon por tiu parto de la biblioteko Hodler, kiun Vieno ne transprenos. Ni ne demetos la nomon Hector Hodler, sed tiuj libroj kaj revuoj povos esti pli utilaj en alia loko, eble eĉ alia mondoparto, se ekzempleroj jam estas en Vieno. Estas komprenebla afero ke ili ne volas transpreni duoblaĵojn, kaj mi vere ne vidas la problemon.

Ĉefe vicprezidanto Fernando Maia prezentis la agadplanon de la estraro por “financa resanigo de UEA”.

La kongresa fako kaj la libroservo laŭ la plano de la estraro estos transdonitaj al la prizorgo de la entrepreno E@I (Edukado ĉe Interreto) en Slovakio. Tio signifas, ke la posteno de konstanta kongresa sekretario ĉe UEA (ekde 2003 Clay Magalhães) estos malfondita, kaj same malaperos la posteno de la prizorganto de la libroservo, kiam la nuna partatempa respondeculo Ionel Oneţ emeritiĝos. Li respondecis pri la fako ekde 2002.

Tia solvo laŭ vicprezidanto Fernando Maia estos ekonomie pli favora al UEA, pro malpli altaj administraj kostoj, sed krome alportos aliajn avantaĝojn:

– Se ni movas la kongresan fakon ekster Nederlandon tio estas laŭ nia percepto ŝanco por restrukturigi ĝin. Ni proponas ke ne plu unu homo sola zorgu pri ĝi en la posteno de KKS, sed profesia grupo povu organizi la eventon kiel normale okazas. Ni identigis, ke la plej taŭga grupo por tion fari estas Edukado ĉe Interreto en Slovakio. Ili havas plurajn kvalitojn kiuj montras tiujn kapablojn.

La Universalaj Kongresoj restos kongresoj de UEA, sed anstataŭ mem organizi ilin, UEA kontraktos kun E@I kiu respondecu pri la praktika aranĝado, Maia klarigis.

– Granda avantaĝo estas, ke ili jam organizas plurajn Esperanto-eventojn, do la kongresa fako de UEA povus reprezentiĝi en tiuj aranĝoj.

Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA kaj komitatano B, demandis, ĉu UEA planas transdoni al E@I la libroservon kaj la kongresan fakon por ĉiam aŭ ĉu tamen la kontraktoj estos tempe limigitaj. Krome li esprimis dubon pri tio, ĉu E@I sukcesos bone negoci kun grandaj kongresejoj.

– Se pri la praktika funkciigo de la kongreso kaj ĝia administrado kaj ĉio respondecas ekstera instanco, ĉu tiu tiam faros kontrakton? Almenaŭ grandaj kongresejoj ne pretos fari kontrakton kun E@I, kiu estas tro malgranda, dum UEA estas fidinda, konata kliento en la kongresa mondo.

Se aliflanke ankaŭ estonte la kontraktojn kun kongresejoj kaj turismaj firmaoj subskribos UEA, la asocio plu havos grandan respondecon, atentigis Buller:

– Tiam UEA devas ankaŭ povi sekvi en la praktiko, ke la ekstera instanco bone plenumas ĉiujn kondiĉojn kaj respektas limdatojn, kaj ankaŭ ke la gajno el vendo de hotelaj kaj ekskursaj servoj venas centprocente en la kongresan kason, kaj ke ne okazu iuj manipuladoj tie favore al la ekstera instanco.

Vicprezidanto Fernando Maia respondis, ke UEA ne intencas permanente transdoni iujn fakojn al E@I, sed ke temas pri tempe limigitaj kontraktoj, kiujn oni kaze de neceso povos ĉesigi. Samtempe li akcentis, ke pro la financa situacio de UEA nepras rapide entrepreni decidajn paŝojn:

– Kiam temas pri la tempoplano, ni daŭre havas financajn defiojn en la asocio. Ni ne faras ĉi tiun decidon pro personaj preferoj, pro kapricoj aŭ kio ajn. Nia asocio trapasas malfacilajn tempojn.

Lipari
Michela Lipari scivolis, kun kiom da perantoj la organizantoj de la planata UK en Torino devos intertrakti, se UEA pro malkontento pri E@I subite decidos transdoni la kongresan fakon al alia ekstera organizaĵo.

Komitatano Dennis Keefe demandis, kial ne aperas en la raporto alternativoj, se tiaj ja estis esploritaj:

– Mi vidas ekzemple “libroservo ĉe E@I”, sed ĉu ne estas alia alternativo? Kiam oni faras alternativan analizon en financoj, oni kalkulas la venontajn enspezojn kaj elspezojn, fiksajn kaj nefiksajn kostojn. Se mi havas tion antaŭ miaj okuloj, mi povas pli bone analizi. Estus iomete pli bone havi pli da informoj.

Laŭ Maia aliaj alternativoj ja estis esploritaj, sed ili estis malpli bonaj, mankis loko por ili en la raporto, kaj ĉiukaze estus malafable publike kritiki ilin:

– Kelkaj skribis, ke la raporto estas longa kaj alvenis nur lastatempe. Sed se ni raportus ĉion, kion ni faris, vi certe ricevus 50-paĝan raporton. Ni esploris ĉe multaj grupoj, sed efektive neniu krom E@I proponis bonan planon, ili tuj disponigos al ni homfortojn. Aliaj havis proponojn, kiuj postulus de ni grandan investon de tempo. Sed ni estas deficita asocio, ni ne povas doni al ni eĉ pli da tempo por alternativoj kaj digestado, ni perdus monon dum ni serĉas perfektajn solvojn.

En majo la estraro tamen fieris pri tio, ke la asocio en 2020 ne plu havis deficiton, sed male la enspezoj (antaŭ kreo de rezervoj) superis elspezojn je 41 354,15 eŭroj. Konsiderante tion, la aserto pri nepra urĝo vendi la domon ŝajnas troigita.

Kiam temas pri la vendo de la Centra Oficejo, la estraro laŭ Maia unue esploris la eblon ripari kaj luigi partojn de la domo aŭ la tutan domon, sed tio pro diversaj kialoj montriĝis malfacila kaj temporaba. Samtempe ne havas sencon konservi konstruaĵon kun tro da spaco, Maia diris:

– Nuntempe malmulte da homoj laboras en la oficejo. Ni planas movi la kongresan fakon, la libroservon kaj la bibliotekon. Ne sencos teni la domon kiel ĝi estas nun. Iom ĝustatempe venis neatendite tiu propono pri aĉeto. Ni ne serĉis pri tio, temas pri komerca grupo kiu alvenas al Roterdamo kaj deziras aĉeti nemoveblaĵojn pro movo el Britio.

La firmao anoncis sian pretecon aĉeti ambaŭ domojn de UEA (Centran Oficejon kaj Volontulan domon) por 1,425 milionoj da eŭroj, aŭ nur la Centran Oficejon por 1,07 milionoj da eŭroj.

– Ni tuj kontaktis la komisionon pri financo, kiu taskis la direktoron mendi takson de profesia makleristo. Tiu konfirmis, ke se ni vendus por sumo super miliono da eŭroj, tio estos tre favora al UEA. Ni denove traktis kun la komisiono pri financo, kiu rekomendas vendi la oficejan domon laŭ tiu propono. Do, tiu estas grava movo por la asocio, ni konscias pri tio, kaj ni bonvenigas opiniojn pri la afero, sed ni ne prezentas tion leĝere, estis multe da konsideroj rilate la eblojn ĉirkaŭ tio.

Ne tute klaras, kial estas pli bone vendi la domon al unu spontanee aperinta aĉetanto ol esplori en la libera merkato, ĉu troveblus pli bonaj ofertoj.

Se la Centra Oficejo estos vendita, la oficiala sidejo de UEA plu povos resti en Roterdamo. Tiukaze ĝi troviĝos en la eksa frizejo en la teretaĝo de la Volontula domo en Nieuwe Binnenweg 430. Tie laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer povas samtempe labori maksimume kvar homoj. Ĉar li mem ne laboras en Roterdamo, post transdono de la libroservo kaj kongresa fako al ekstera firmao UEA tamen efektive havos nur unu dungiton en Roterdamo.

Orlando Raola opiniis, ke ne estas bezonata plia kunsido de la komitato.

La komitato grumblis iom pli ol kutime dum la sabata kunsido, sed konsiderante la drastecon de la propono, kiu krome estis transdonita al la komitato tute lastmomente, la kvanto de kritiko estis neglektinda.

Rubén Luis Sánchez, komitatano A por Argentino, demandis kiel la komitato traktu la proponojn prezentitajn en la laborplano de la estraro:

– La dokumento estas longa, ĉu eblas dividi la dokumenton en diversaj gravaj eroj kaj voĉdoni venontan monaton pere de la retsistemo de UEA?

Fernando Maia klarigis, ke tio ne estos bezonata:

– Tiu ĉi dokumento ne estas por voĉdonado. Ĉio kion ni faras, okazas sub la kompetento de la estraro kaj ĝenerala direktoro. Respondecas la ĝenerala direktoro, kiu havas memstarecon zorgi pri kontraktoj kun laboristoj kaj restrukturigi la fakojn. Same la estraro respondecas pri kongresoj kaj administrado, do ne estas bezono, ke la komitato voĉdonu pri tio. Kompreneble la komitato estas pli ol bonvena komenti tion, kaj la estraro estas pli ol malferma respondi, klarigi, kaj eĉ readaptiĝi, sed ne necesas fakte okazigi voĉdonadon pri la afero.

Eĉ se efektive la estraro kaj ĝenerala direktoro formale havas la rajton vendi posedaĵojn de la asocio aŭ fari alian drastajn decidojn, la komitato ja estas la supera organo de la asocio.

Laŭ la statuto, la komitato interalie “ekzamenas la financojn de la Asocio” kaj “decidas pri la agado de la Estraro”. Aldone, la komitato havas la rajton en ajna momento eksigi estraranojn. Se la komitato tion dezirus, ĝi do sendube havus la povon haltigi aŭ eĉ eksigi la estraron.

Tamen nenio indikas, ke en la komitato troveblus forta opozicio kontraŭ la novaj proponoj de la estraro. Ĉiuj kritikaj vidpunktoj prezentitaj dum la sabata kunsido estis sufiĉe mildaj kaj temis pri unuopaj detaloj.

Estrarano Orlando Raola opiniis, ke tute ne necesus kunvoki plian komitatan kunsidon por findiskuti la sorton de la Centra Oficejo kaj aprobi la buĝeton por 2022.

– Dum la centjara historio de nia asocio kaj komitato, la komitato kunsidis unufoje jare dum la UK… Mia kompreno estas, ke la aferoj, pri kiuj la komitato povas informiĝi per legado de longa dokumento povas poste esti voĉdonataj per reta sistemo sen bezono de novaj kunsidoj. Ni jam kunsidis trihore, dufoje. Kial ni devas havi tiun nefineblan kunsidon? Tio en la historio neniam estis bezonata.

Tamen la majoritato de la komitatanoj deziris havi plian kunsidon, kaj ĝi okazos la 18-an de septembro. Tiam sendube la komitato post iom pli da grumblado laŭ sia kutimo akceptos la proponon de la estraro, kiu markos la finon de la Centra Oficejo kaj de la biblioteko Hector Hodler.

La  ”Raporto pri agadplano de la Estraro surbaze de la rekomendoj subtenataj de la Komitato por la financa resanigo de UEA” estis deklarita konfidenca ĝis ĝia pritrakto en la komitato. Lunde la 16-an de aŭgusto la teksto aperis en la retejo de UEA, kun iuj lingvaj korektoj.


Pli pri la temo:


46 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-15 19:38

Maia kaj samestraranoj estas friponoj.

“Samtempe li akcentis, ke pro la financa situacio de UEA nepras rapide entrepreni decidajn paŝojn”

Dum jaroj jam estas financaj problemoj kaj ili faris nenion, eĉ pligravigis la financajn problemojn, nur pensu pri la daŭrigo de tiu idiota, senfina kaj megalomana retprojekto kaj neinvesto de mono kiu troviĝas en bankokontoj kaj alportas neniun profiton.
Kaj nun subite la afero estas tiel urĝa, ke nur horojn antaŭ kunsido la Komitato ricevas dokumenton pri kiu ŝi eĉ ne rajtus decidi…

De la Komitato oni nenion atendu: Se oni rigardas la komitatan retan diskutgrupon kaj la inertecon… eĉ vilaĝa maljunulara klubo milfoje pli viglas.

Jam estas la fino de UEA.
Requiescat in pace.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-15 19:57
Respondo al  Leon Roijen

Forĵetita la laboro de la prauloj.

Jovana
Jovana
2021-08-15 20:04
Respondo al  Leon Roijen

Ĉu iu plu memoras la voĉdonon de antaŭ ĉ. 5 jaroj, per kiu oni ŝanĝis partojn de la Statuto de UEA? Eble tiam, la tuto ŝajnis nur kaprico de la tiamaj prezidanto kaj ĝenerala direktoro, kiuj luktis por la ŝanĝoj. Nun estas tempo rigardi la koncernajn ŝanĝojn, precipe tiujn pri la malfondo de la organizaĵo kaj delego de taskoj far la prezidanto.

Komitatemulo
Komitatemulo
2021-08-15 20:40

Kompreneble la komitato nur iomete grumblis, ĉar tio ĉi estas nur plieta paŝo de la marŝado tra la organizo kiu jam de kelkaj jaroj okazadas.
Jam atinginte la nunan situacion la proponitaj solvoj fariĝis logikaj kaj apenaŭ protesteblaj.

La akvo intertempe ekbolas, ne plu havas sencon kuraĝigi la ranon por ke ĝi elsaltu – ĝi jam estas mortonta ekster la akvo, kaj restonta en la ekŝaŭminta akvo la rano almenaŭ povus fariĝi bolkuiritaĵo gustuminda.

Pepito de los Palotes
Pepito de los Palotes
2021-08-15 20:58

Gxis la FINA VENDO! ✊

Leandro
Leandro
2021-08-17 13:25

HAAHAAHHAHAHAAHAHAHAHHAHAAAHAHAAHAAHHAHAHAAHHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAAAHAAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAHAAHA

Vadim
Vadim
2021-08-15 21:00

Mi eĉ nenion diras kontraŭ tio, kio okazas kun UEA. Pli aŭ malpli frue, momento de vero devas okaziĝi kun tiu via esperantismo: aŭ vi lasas la lingvon disvolviĝi en la reala mondo, kaj ne en elpensita de vi, aŭ vi daŭre kovos mumion … Sed jam dum tre mallonga tempo.
Kompreneble, ekzistas risko, ke kun malapero de UEA finiĝos ĉiuj viaj movadoj en la mondo, tuta via esperantismo. Kaj se la lingvo ne povas ekzisti sen lambastonoj aspekte de UEA, tiam eble bone estos ne plu turmentu ĝin per inventado de artefarita apliko, sed lasi ĝin por morti en paco?

gasto
gasto
2021-08-15 21:39

Chu ankau Clay Magalhães kaj Ionel Onet libervole rezignas pri siaj postenoj? Nek la UKo nek Libroservo reduktighas. Nenie estis anoncita ke kandidatoj por transpreni ambau fakoj kaj bhh-n sin proponu.

Jovana
Jovana
2021-08-16 17:59
Respondo al  gasto

La demando estas, ĉu oni entute demandis ilin pri eventuala endoma solvo. Ĉu, ekzemple, oni proponis al la nuna KKS redungiĝi kiel ekstera prizorganto de la UK?
Alia realisma demando estas, ĉu oni esploris pri aliaj kandidatoj/ebloj. Sed la estraro ne ĝenu sin respondi. Jam unu monaton antaŭ la dicidoj, e@i jam fanfaronis pri akiro de nova, pli granda konstruaĵo. Kiucele, se ĝi ne jam antaŭsciis pri la decidoj?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-08-16 18:03
Respondo al  Jovana

> Jam unu monaton antaŭ la dicidoj, e@i jam fanfaronis pri akiro de nova, pli granda konstruaĵo.

Kie/Kiel E@I fanfaronis?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-16 22:11

Kie/Kiel E@I fanfaronis?”
https://sezonoj.ru/2021/07/slovakio-32/

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-15 22:42

Fascine.

Por kio plu necesas havi UEA-on lau opinio de tiuj strangaj estraranoj kaj komitatanoj?

Gasto
Gasto
2021-08-16 2:12
Respondo al  Sebastiano
  • por daŭre reprezenti la movadon ĉe UN kaj Unesko kaj tie diskonigi E-on;
  • por organizi(gi) la UK-n kaj foje la VK-n;
  • por oferti grandan Libroservon al la komunumo;
  • por eldoni la revuon Esperanto;
  • por oferti al la komumumo servojn kiajn EventaServo, uea.facila…
  • por aranĝi AMO-seminariojn
  • por kunordigi la Landan Agadon per la kontinentaj komisionoj;
  • por apogi la E-kulturon i.a. per la Belartaj Konkursoj;
  • por subteni E-bibliotekojn i.a. per la Biblioteka Apogo Bachrich;
  • por ke la mono de UEA utilu por disvastigi E-on pli ol por financi grandan domon en multekosta lando;
  • por ke Libera Folio plu havu temon pri kiu provi skandulumi 🙂

Eblas daŭrigadi la liston.

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-16 8:31
Respondo al  Gasto

Mi ne kredas je tio. UEA forjhetas du el siaj stabiligaj ankroj. Du el tiuj aferoj, kiuj vekis fieron en la koro de chiu Esperantisto, du el tiuj aferoj, kiuj faris UEA-on realajho, du el tiuj aferoj, kiuj faris UEA-on unika.

Vershajne la pupludistoj distros sin ankorau dum iom da tempo per la plia malplenigo de la hauto de UEA, ghis kiam ili finfine forjhetos la tiam senforman kaj sulkoplenan kadavrajhon.

Ernesto
Ernesto
2021-08-16 10:19
Respondo al  Sebastiano

UEA forĵetas nenion. Simple rearanĝas la laboron kun aliaj kunlaborantoj.

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-16 20:06
Respondo al  Ernesto

UEA forĵetis sin mem. Eble ĝi sukcesos reinventi sin. Sed certe ne sub tiu ĉi estraro.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-16 18:06
Respondo al  Sebastiano

UEA forjhetas du el siaj stabiligaj ankroj. Du el tiuj aferoj, kiuj vekis fieron en la koro de chiu Esperantisto, du el tiuj aferoj, kiuj faris UEA-on realajho, du el tiuj aferoj, kiuj faris UEA-on unika.”

Tre trafe vi vortumas tiun opinion, tiun senton de multaj ĉi tie, mi pensas.
Oni povas starigi la demandon, ĉu la estraranoj – grandparte el landoj sen longa nacia historio – komprenas, ke eŭropanoj havas relative fortan historian konscion.
Per la forĵeto de tiuj du ankroj la “institucio” UEA malaperas, kaj la simplece pensantaj estraranoj ne ekzamenis kiel tio efikos al la membrokvanto de UEA.

Same ili tute ne konscias, al kio kondukos translokigo de la libroservo al orienteŭropa lando: Malgraŭ internaciigo mondskale, eŭropanoj ĝenerale tamen aĉetas varojn prefere en ilia propra lando. Spertaj/progresintoj E-istoj verŝajne sen multe da duboj mendus librojn en Slovakio, sed mi dubas, ĉu multaj okcidenteŭropaj komencantoj pretus mendi librojn en Slovakio des pli kiam temas ne pri UEA sed pri ekstera firmao.

Ernesto
Ernesto
2021-08-16 18:37
Respondo al  Leon Roijen

Kompreneble plu temas pri UEA

gasto
gasto
2021-08-17 6:08
Respondo al  Gasto

Indus ghisdatighi. En 2020 uea elspezis nur pli malpli 900 euro por disvastigo de esperanto. Chu tion kauzis la situo de co? Kion precize 9ni financas al domo kiu estas amortizita jam? Kion precize signifas multekosta? Kompare kun etiopio, slovakio ankaux estas ege multekosta lando. Bedaure. Nenie aperis ajna komparo de kostoj. Au chu vk estas senpagaj? Ec sen vendo de la domo lf havas sufiche intersaj artikoloj tial ke estas gvidata de rekonataj verkistoj. Mirinde travivas sen kotizoj kaj sen enorma kapitalo. Male al revuo esperanto, lf jes tenas membroj ghisdata. Dum uea mem…..nur sekrete agas. Chu estas havebla publika raporto pri suprenmenciitajn “celoj” de la asocio?

Martin
Martin
2021-08-15 23:52

Havi du ekzemplerojn de bibliotekaj raraĵoj en unu loko (“duoblaĵoj” pro la transdono al Vieno, supre) povus esti grava minaco al ilia daŭra ekzistado – ekz-e pro fajro aŭ alia katastrofo.

ex voldom luanto
ex voldom luanto
2021-08-16 6:03

Kiam oni reduktos la postenon de direktoro. Evidente pri chio estraro mem decidas kaj esploras. Administrado apenau necesas ekzisti pro manko da membroj libroservo biblioteko domo kaj uko. Kaj la fantoma retejo jam traktas chiuj administrajhoj automate. Chu ne. Kial necesas havi 4 labortabloj se restas nur du uea oficistoj. Eble said povas (kiel sro ralf) labori de hejmen por shpari kostojn al la asocio. Tiel ankau voldom povus perei tuj.

Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-08-16 8:12

Mi sincere dankas ĉiujn respondeculojn pro ilia titana strebado. Sendube estas tre malfacile alpreni tiajn drastajn decidojn.

Tamen en ĉi tiu efektiva nuligo de du elstaraj simboloj de nia kulturo, nome la CO kaj la Biblioteko Hodler, ni devus lukti por integra konservado de almenaŭ tiu ĉi. Mi estas tute certa, ke ie ekzistas organizoj aŭ privatuloj, kiuj povas teni la Bibliotekon Hodler unueca.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Suso Moinhos
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-08-16 16:08
Respondo al  Suso Moinhos

Mi ne tute komprenas: kiu (dia) ordono devigas, ke la libroj nun hazarde kuŝantaj en “Biblioteko Hodler” (= nurajn libroŝrankojn) devas poreterne resti kune? Kio estas la problemo, se kelkaj/multaj volumoj migros al senkompare pli taŭga loko, kie ili estos profesie konservataj kaj espereble pli bone alireblaj? Ja ili tie kuniĝos al la ceteraj volumoj de la nova biblioteko (≠ nurajn libroŝrankojn) kaj la enhavo de BHH komplete restariĝos. Eble la libroj estos eĉ troveblaj tra bita katalogo, malsame ol nun. Biblioteko sen katalogo: nekompreneblaĵo. Oni krome ne forgesu: gravas la enhavo, ne la ŝelo nek la nomo. Al mi ne gravas, ĉu la kolekto da libroj nomiĝas “Hector Holder”, “Juan Régulo Pérez”, “IEMW” aŭ “La movado ne moviĝas”: al mi gravas trovi la volumojn serĉatajn kaj bezonatajn.

Eĉ se la nuna situacio de la libroj en la CO ne plu estas tiom mizera kiom siatempe (vidu sube* la plendon de Roger Blaine el la jaro 1987, represigitan en la verko “La Asocio” de Ziko van Dijk, p. 50), profesia biblioteko kiel restejo estas ege preferinda.

El ĉiuj lastatempaj absurdaj kaj detruaj ideoj de la UEA-gvidantoj (kaj tiaj abundas) ĉi tiu estas unu el la plej sencohavaj. Sed por ĝin realigi fakte ne necesus malmunti la CO.

*: “Simile plendis Roger Blaine, kiu en 1987 dum t. n. sabata jaro estis en la Centra Oficejo: «Ĉar UEA neniam dungis profesian bibliotekiston, kaj la tro-ŝarĝitaj oficistoj ne povis ofte dediĉi sin al la bibliotekaj taskoj, mi trovis iom ĥaosan situacion. Cirkaŭ la belaj mebloj, la kliniĝintaj malnovaj libroj kun degeneranta papero kaj sufiĉe da polvo plenŝtopis la bretojn. Multaj troviĝis en ŝrankoj aŭ kaŝiĝis en diverslokaj skatoloj: pluraj skatoloj eĉ suferis akvodamaĝon antaŭ kelkaj jaroj pro frostigitaj akvotuboj kaj duŝeja inundo en la supera etaĝo. Ekzistas neniu laŭtema katalogo, kaj aŭtora-titola nur ĝis 1978. Pli ol unufoje mi kriis: ‘Ĉi tio ne estas biblioteko, ĝi estas libraraĉo’»”.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Tauhro
Tauhro
2021-08-16 20:10

Bone, Roger Blain sciis teruran situacion k kriis pri tio. Kial vi silentis? Povas esti mi simple ne audis vian krion?
Vi kiel sagha homo devas kompreni, ke translokigi ciujn valorajn varojn (des pli librojn k dokumentojn) sen precisa listo estas rekta vojo al shtelado, al krimo. Des pli chi tiu translokigo al diversaj lokoj.
Por vi ne gravas kiel nomighas kolekto, nomo de Hodler por vi estas sama kiel aliaj nomoj. Por mi, k mi certas ankau por multaj aliaj esperantistoj chi tio estas grave, kiel nomighas k kiel gardas ghin.
Interese kiel vi reagus se vian familian arkivon k bibliotekon dispartigus? Mi pensas ke tiam vi rezonus alie. Ne forgesu, ke biblioteko estas nia komuna heredajho.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-08-17 10:37

Mi precizigu: mia antaŭa komento ne signifas, ke mi konsentas pri la agmaniero de la UEA-estraro, kiu ja trovis laŭ mia (eble erara) opinio solvon taŭgan por la biblioteko.

Sed tio estas nura bonŝanco. Se neniu biblioteko pretus transpreni (parte) la librokolekton de BHH, la estraro ne hezitus simple enskatoligi la librojn kaj stoki ilin en kelo “provizore” – kaj plu nomi la skatolojn “Biblioteko Hodler”: al la estraro gravas ŝajno pli ol esenco.

La dispecigo kaj fordonacado de BHH ne okazos, ĉar oni opinias, ke tiel ĝi pli bone servos altajn celojn: BHH estas nur ĝena stumbloŝtono en ilia militopado detrui kaj forigi la CO el Roterdamo kaj ili certe ne permesus, ke tiel sensignifa detalo haltigus ilin. Nur hazardo kaj bonŝanco helpis ilin realigi siajn verajn planojn kaj tamen ŝajnigi zorgemon pri la afero.

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-17 11:01

Al kiu celo strebas laŭ vi la agantoj en la konspiro por „forigi la CO el Roterdamo“?

Tauhro
Tauhro
2021-08-17 11:59

Vi estas bona dialektikisto. Vi diris, ke > via antaŭa komento ne signifas, ke vi konsentas pri la agmaniero de la UEA-estraro<. Bone.
Sed samtempe vi skribis, ke solvo de estraro estas bona/tauga en nuna momento.
Kiel povas samtempe aprobas k esti nekonsenta? Enigmo. 
>BHH estas nur ĝena stumbloŝtono en ilia militopado detrui kaj forigi la CO el Roterdamo. <
Chu ilia “militopado” ghenas vin au vi estas simple sidanta k observanta ekstere neutralulo? Bedaurinde mi ne komprenas via pozicion.

Justin Case
Justin Case
2021-08-16 9:25

Estas mirinde ke nenie kaj neniam aperas la nomo de cerbo malantau la tuta detruo de UEA, la lasta “granda” esperantisto, HTonkin. Kion li opinias pri tio? Chu li estas kontenta nun?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-16 13:33
Respondo al  Justin Case

Ne nur li. Renato Corsetti same apartenas al la klubo de longdaŭraj detruantoj.

Tauhro
Tauhro
2021-08-16 11:07

Multe jaroj esperantistoj batalis k semis. Jen estas rikolto. Honto!
Vershajne ili semis en netauga grundo k batalis kun fantomoj. La realaj malamikoj estis interne E-movado.
Konstante oni penis pliigi kvanton, forgesinte pri kvalito de esperantistoj, pri idea flanko, propagandis neutralismon. Jen estas rezulto. Honto!

Tobiasz Kaźmierski
Tobiasz Kaźmierski
2021-08-16 13:53

La estraro kaŝe malkaŝis sian delongan intencon marĝenigi rolon de UEA en la E-movado. Honto.

Sciuro
2021-08-16 16:40

vendu cxion ajn kaj restarigu cxion ajn en nemultekosta lando kiel latvio aux kubo!

kaj savu la librojn
plejeble iom da la junuloj neniam ajn scias kio estas libro, neniam ajn tusxis libron aux evx povas kompreni kio estas papero. Sed…..

Sciuro
2021-08-16 17:43
Respondo al  Sciuro

esperanto estas universala propono
do ne gravas en iu ajn lando gxi mezas
nur gravas ke gxi estas tre malmultekosta

Sciuro
2021-08-18 18:37
Respondo al  Sciuro

ankaux vendu la alian konstruajxon, la domon por la volantuloj

Foggy67
Foggy67
2021-08-17 11:12

Intereza debato! UEA ne scipovis adapti sin al la Interreta revolucio dum la lastaj jaroj, kun nun gxi staras antaux muro. Nuntempe per la reto oni povas malkovri, lerni, disvastigi Esperanton, renkonti Esperantistojn, arangxi kunvenojn, logxadon, ktp. Do grandaj kaj inertecaj asocioj kiel UEA ne plu estas nepraj kiel antauxe. La junuloj tre rapide kaj bone akceptas tiun fakton. Bedauxrinde UEA ne ankoraux bone komprenas kaj integras tion. Nun UEA rikoltas tion, kion gxi semis…tiu, kiu ne adaptas sin, mortas. Tiel estas la granda legxo de la naturo kaj la leciono de tiu afero.

Tauhro
Tauhro
2021-08-17 12:13

En fonduso ESF esperantistoj oferis kelkajn milionojn dolarojn.
Povas esti nun estas bona okazo por bone uzi ghin. Chu ne?
Kial silentas E-korifeoj?

Justin Case
Justin Case
2021-08-17 13:24
Respondo al  Tauhro

La homoj de ESF apogas la malaperon de UEA. Simple.

Tauhro
Tauhro
2021-08-17 13:37
Respondo al  Justin Case

Vershajne vi pravas. Tro multe malamikoj meze esperantistoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-17 13:49

Mi URĜE mendus makleristan raporton ne de unu sed de pluraj makleristoj sen sciigi iliajn nomojn al la estraro, se mi estus la Komitato.
Ne nur gravas la nuna valoro de la domo(j) sed ankaŭ la atenditaj valoroj en la (proksima) estonteco. La dommerkato en Nederlando montras altajn kaj daŭre altiĝantajn prezojn kaj la fino de tiu situacio ankoraŭ ne estas videbla.
Oni ankaŭ ne forgesu, ke la Centra Oficejo, Nieuwe Binnenweg 176 (konstruita en 1887, en la sama jaro kiam naskiĝis Esperanto) troviĝas en unu el la ĉefstratoj de Roterdamo, kie apenaŭ plu eblas aĉeti domojn. Kompreneble ankaŭ tiu fakto havas konsekvencojn por (pli altaj) domprezoj.

La estraro konsideras ludonon ne inda afero, sed en sia plejlasta raporto ne montras profesiajn kalkulojn, kiom povus alporti ludonon kaj forgesas, ke ludonante la CO-n (plene aŭ parte), la valoro (mono) de la domo restas konservita kaj UEA eĉ povus denove mem ekuzi la CO-n, eĉ se tio okazus nur post 10 aŭ 15 jaroj.

La decido pri ludono, vendo aŭ nevendo de la domo kaj kontraŭ kiuj kondiĉoj estas decido MULTE tro grava por lasi al estraro, kiu limakis dum jam longe konataj financaj problemoj kaj nun subite urĝe kaj haste volas agi.
Tia estraro, tia konduto ne inspiras fidon.
Nek oni povas fidi la financan komision, en aŭgusto de la pasinta jaro ĝi skribis: “Vendo de la domo (ni ricevus minimume duonmilionon [€500.000]” (!!!) Tio estas absurda kompare kun la nun nomita vendoprezo kiu ankoraŭ estas dubinda kaj dubenda.

La Komitato komprenu, ke nun haste faritaj decidoj povus ruinigi UEA-n senkuraceble.
Certe se oni konsideras, ke tute ne ekzistas klara, fidinda, kohera plano por la estonteco de UEA.
Elmanigi gravajn taskojn al eksteruloj kaj mem ne plu produkti ion ajn nur estas pluvegetado kaj ne adaptiĝo al la postuloj de la moderna tempo.

Laste: Multaj investas en la dommerkaton en Nederlando dum la estraro volas fari la kontraŭan… strange. Kiel ili planas investi la monon? Ĉu meti en bankokonton, kiu ne alportos rento?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Sebastiano
Sebastiano
2021-08-17 16:16
Respondo al  Leon Roijen

Jes, la ideo, vendi la CO-domon (anstataŭ ludoni ĝin), estas sufiĉe stranga. Verŝajne UEA bezonos la lukritan per la vendo milionon por ĝisdatigi sian retpaĝon? 🤔

Jovana
Jovana
2021-08-17 17:54
Respondo al  Sebastiano

Nenio estas stranga (aŭ hazarda): oni devas rekompenci siajn kompanojn. Kiam post jaroj riveliĝos la vero, nenio aspektos plu stranga.
Movi [preskaŭ] ĉion al orient-eŭropa lando estas saĝa movo por tiuj kiuj serĉas lokojn kie korupto estas normo kaj kie la rajtoj de la dungitoj apenaŭ, se entute, gravas.

gasto
gasto
2021-08-18 4:56

Ho. Trista novajo. Dankon lf pro averta artikolo. Efektive. Tiu sekreteco. Sed estas eble iom erara “miskompreno”. Uea agas NUR kaj ekskluzive lau lege. Bhh estas cedita al la asocio per testamento kiu kondicis gian nedivideblon. Au chu uea opinias ke HH estis nur nervoza kaj tielnomata juristo de uea scias pli bone ke eblas neglekti testamentan volon. Chu chiuj aliaj lau testamentaj heredajoj uea disdonos al hazardaj unuopuloj do. Iom trista tiu administrado de hazarduloj. Inter reagoj aperas indiko ke uea pluvivu por subteni eo-bibliotekojn. Nu, komencu de propra!

Testamentemulo
Testamentemulo
2021-08-18 12:01
Respondo al  gasto

: cxu vi havas kopion de la testamento kun tia via aserto?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-08-18 19:01
Respondo al  gasto

Eĉ se Hodler, kiu mortis en 1920, donacis sian kolekton kun tia kondiĉo, estas klare ke plej multaj libroj estis poste aldonitaj de UEA mem.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-19 20:34

UEA staras antaŭ unu el la plej gravaj decidoj en sia historio kaj la Komitato eĉ ne parolas pri ĝi…

https://groups.io/g/komitato-de-uea/

Se mi bone rememoras, preskaŭ triono de la komitatanoj eĉ ne ĉeestis la pasintan kunsidon…

En kiel plorinda stato troviĝas la Asocio…
Financproblemoj estas unu afero, sed se la elektitoj eĉ ne plu zorgas…

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-19 21:18
Respondo al  Leon Roijen

Estas miraklo, ĉu ne? 🙂