Animea ludo ne forgesas Juliamon

Antaŭ kvar jaroj aperis populara komputila ludo, kiu kaŝe instruas Esperanton. En la ludo la lingvo nomiĝas Juliamo. Nun aperis la sekva parto en la serio, unue japane kaj poste angle. Esperanto plu havas gravan rolon en la ludo – kaj daŭre ne nomiĝas Esperanto.

En 2017 aperis la unua, japanlingva versio de komputila ludo, kiu instruas Esperanton per animea rakonto. En 2019 aperis angla versio, kun la titolo The Expression: Amrilato. Pri ĝi raportis Libera Folio.

Pro la sukceso de la ludo, oni tradukis ankaŭ la sekvan ludon al la angla kaj eldonis ĝin en julio 2021, kun la titolo Distant Memoraĵo. Ni intervjuis la teamon ĉe MangaGamer, kiu laboris pri ambaŭ ludoj: Michael Hogan, tradukisto, Tania Jensen, redaktoro kaj J-MENT, lud-designisto kaj verkisto.

Libera Folio: Kiel vi priskribus la novan ludon?

Michael Hogan:Memoraĵo estas vivosekca mola romantiko, kun plia fokusiĝo al profundigo de la protagonistoj kaj iliaj rilatoj, kompare kun la antaŭa ludo. Restas gravaj la temoj de komunikado kaj kiel spertoj formas la vidpunktojn de personoj.

Tania Jensen: – Se la koro de Amrilato estis la strebado lerni kiel adaptiĝi en fremda lando kaj sin esprimi per fremda lingvo, Memoraĵo estas memorigo pri tio, ke eĉ kiam oni eksentas sin komforte en nova lingvo, restas multaj obstakloj por transiri al plena interkompreniĝo. Kompreneble tiuj obstakloj ne estas nevenkeblaj! Memoraĵo temas pri la triumfo de interkompreniĝo, eĉ en problemaj situacioj, kaj pri la graveco eliri el sia komfortzono por pliriĉigi sian vivon.

Kiel la ludo uzas Esperanton? Ĉu ĝi instruas Esperanton samkiel la unua ludo faris?

Michael Hogan: – Ankoraŭ estas iuj edukadaj partoj en Memoraĵo, sed estas multe malpli da fokusiĝo al lingvolernado kompare al Amrilato. La uzo de Esperanto sentiĝas pli flanka en ĉi tiu parto, la fokusiĝo estas malpli je la lingvo kaj pli je tio, kiel lingvo povas esti barilo al esprimado de sia interna memo.

Tania Jensen: – Dum ja restas sufiĉe da Esperanto, mi ne dirus ke ĉi tiu estas edukada titolo kiel estis The Expression: Amrilato. Memoraĵo tenas vian manon multe malpli ol Amrilato faris. Se la unua ludo estis pri la lingvo mem, Memoraĵo montras la mondon kaj homojn ĉirkaŭantajn kaj ĉirkaŭatajn de la lingvo.

J-MENT: Ĉar mi supozas ke la ludanto jam spertis The Expression: Amrilato, la enhavo de ĉi tiu ludo estas pli fokusita al la “Alternativa Mondo”. Mi tranĉis la studadon al la baza minimumo kaj fokusiĝis al la rakontoj de la roluloj, ekzemple Kanako, kiu havis nur flankan rolon en la unua ludo kiel “iu kiu parolas nur la lingvon de la alternativa mondo”. Ĉar Kanako ne estas amikema, ŝi uzas la alternativan lingvon al Rin senhezite. Se vi povas kompreni ŝiajn vortojn en la lingvo ”Juliamo” sen vortaro, tio signifas, ke vi tre bone lernis Esperanton.

Ĉu estis defioj pri la uzo de Esperanto? Ĉu estis defioj uzi tri lingvojn?

Michael Hogan: – Estis iuj defioj, kiam ŝerco aŭ miskompreno inter la roluloj temas pri la fonetika simileco inter Esperanta vorto kaj japana vorto. Tiaj aferoj kutime bezonas kreajn solvojn, aŭ se ne eblas tiajn trovi, necesas traduki la japanan laŭvorte kun piednoto de la originala vorto, por montri al ludantoj la similecon.

Tania Jensen: – Estis multaj! Aldone al tio, kion diris Michael, por traduki el la japana al la angla oni krome bezonas referencon al Esperanto por kompreni iujn nuancojn, ekzemple pri la uzado de pluraloj, kiuj ne vere ekzistas en la japana. Esperanto, tamen, estas tute alia besto, kaj iam la nuanco en la japana kaj Esperanto estas malsamaj. Tiuj postulis ĉefnivelajn decidojn pri nia angla traduko.

J-MENT: – Je la komenco de la rakonto, estas bona miksaĵo de lingvoj, ĉar Ruka kaj Rei estas tiuj, kiuj komunikas kun Rin, per la lingvo de la ludanto kaj per la alternativa lingvo. Dum la progreso de la rakonto, Esperanto estas uzata pli ofte, sed ne ĉiam. Mi esperas ke oni spertos ĝin kiel “historion, kiu okazis pro la intermikso de lingvoj.”

Kia vi trovis la reagon de la esperantista komunumo al la unua ludo? Ĉu tiu influis kiel vi uzis la lingvon en la nova ludo?

J-MENT: – Kiam la ludo aperis, ĝi estis aprezata de la japana esperantista komunumo. Kelkaj scivolaj esperantistoj aĉetis la ludon. Iuj entuziasmaj ŝatantoj provis lerni Esperanton kaj faris ekzamenon. La kreintoj kaj ludantoj estis invititaj al Esperanto-renkontiĝoj. Iuj esperantistoj venis por saluti la kreintojn ĉe renkontiĝoj por ŝatantoj. Eĉ kvar jarojn post la eldono de la ludo en Japanio, ankoraŭ estas tiaj renkontoj inter esperantistoj kaj ludantoj. Ĉar ĉi tio okazis dum la evoluigado de la ludo, tre altnivela Esperanto aperas en ĝi.

Ĉu vi planas iel plu interagi kun la Esperanta komunumo?

J-MENT: Informoj pri la ludo jam aperis en komunikoj de UEA, do eblas por aliaj aranĝoj okazi. Estus amuze, se ni povus fari ion kun UEA.

La nova ludo estas aĉetebla ĉe Steam.

Robert Nielsen

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
8zu
8zu
2021-08-24 9:57

Bele! Mi ankau esperas, ke vi intervjuu la japanajn kreintojn de la ludo :3

Robert Nielsen
2021-08-24 10:36
Respondo al  8zu

Dankon sed bedaŭrinde mi ne scipovas la japanan kaj ne havas kontakton kun la kreintoj.