La estraro volas vendi la Centran Oficejon

La estraro de UEA volas fermi kaj vendi la sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg. En Roterdamo restu nur la administra kaj financa fakoj, kiuj funkciu en eksa frizejo en la Volontula domo. La propono estis prezentita en 14-paĝa sekreta dokumento, sendita al la komitatanoj de UEA nur kelkajn horojn antaŭ la sabata kunsido de la komitato.

La domo en Niewe Binnenweg 176 estas la ĉefa sidejo de UEA ekde 1962. Ĝi estis kelkfoje alkonstruita kaj renovigita por la bezonoj de la asocio.

Diskutoj pri la sorto de la Centra Oficejo en Roterdamo aperadas de multaj jaroj, precipe post kiam la estraro de UEA decidis draste redukti la kvanton de oficistoj por ŝpari monon. En aŭgusto 2020 la prezidanto de UEA, Duncan Charters, tamen diris, ke nun ne estas oportuna momento vendi la domon.

Dum la pasinta jaro la situacio ŝajne ŝanĝiĝis. La estraro intertempe sondis ĉe makleristoj, kiom da mono oni povus ricevi por la domo en Nieuwe Binnenweg 176, kiu estas la ĉefsidejo de UEA ekde la jaro 1962. La asocio ricevis oferton de 1 075 000 eŭroj por nur la Centra Oficejo, kaj oferton de 1 425 000 eŭroj por la Centra Oficejo kaj la tiel nomata Volontula domo, aĉetita antaŭ kelkaj jaroj investocele.

En ampleksa dokumento, sendita al la komitatanoj nur kelkajn horojn antaŭ la komenco de la sabata komitata kunsido, la estraro proponas, ke la konstruaĵo estu vendita kaj la libroservo transdonita al la organizaĵo E@I en Slovakio.

Krome E@I laŭ la propono transprenu ankaŭ la kongresan fakon de UEA. Tia solvo ŝajne estas preparata de longe, ĉar jam en marto E@I laŭ informoj de Libera Folio komencis translokiĝon al nova, multe pli granda ejo.

Tiam disvastiĝis famoj, ke ĝuste E@I transprenos iujn funkciojn de la Centra Oficejo, sed respondeculoj de la organizaĵo ne respondis al demando de Libera Folio. La fakto de la translokiĝo estis konfirmita en julio.

Kiel ĉefsidejo de UEA post la vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 laŭ la propono funkciu la teretaĝo de la Volontula domo, kie antaŭe troviĝis frizejo. Tie povus trovi lokon la administra kaj financa fakoj de UEA.

La Volontula domo de UEA.
La Volontula domo de UEA, ĉe la adreso Nieuwe Binnenweg 430 en Roterdamo, havas areon de 155 kvadrataj metroj kaj kostis 222 500 eŭrojn. En la teretaĝo pli frue troviĝis frizejo. Foto: Google mapoj.

La fermo de la ĝisnuna ĉefsidejo de UEA signifus, ke krom la libroservo ankaŭ la ampleksaj historiaj arkivoj de la asocio kaj la gravega biblioteko Hodler devus trovi novan hejmon. Tiucele UEA preparis kontrakton kun Aŭstria Nacia Biblioteko, kadre de kiu funkcias la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW).

Por surloke analizi la fizikan volumenon de la materialoj, la direktoro de IEMW vizitos la Centran Oficejon jam fine de aŭgusto, la estraro informas en la sekreta dokumento. IEMW tamen transprenos nur tiujn librojn, kiuj ankoraŭ mankas en la kolekto en Vieno. La aliaj libroj estos deponitaj en Slovakio.

Male ol aliaj komitataj dokumentoj, la 14-paĝa propono pri la vendo de la Centra Oficejo ne estis publike afiŝita en la komitata teko en la retejo de UEA. Anstataŭe ĝi estis konfidence sendita al la komitatanoj, kaj oni aparte atentigis, ke ĝi ne estu konigita al eksteruloj antaŭ la komitata kunsido.

La sekreteco laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar necesis, por ke  ”ĉiuj komitatanoj havu tempon kaj okazon mem legi, sen risko, ke la informiĝo okazas pere de ekstera instanco. ” Tamen la komitatanoj evidente en ajna okazo ne ricevis tempon mem enprofundiĝi en la proponon, ĉar ĝi estis diskonigita tute lastmomente.

La malfruon kritikis pluraj komitatanoj jam antaŭ la kunsido.

– Mi esperas, ke oni ne interparolas pri nova dokumento antaŭ ol la Komitatanoj havos tempon legi ĝin, pripensi ĝin, fari kalkulojn, skribis komitatano Dennis Keefe.

Li tuj ricevis subtenon de Michela Lipari, Renato Corsetti kaj Osmo Buller. Ĉi-lasta skribis:

– Mi tute konsentas kun Dennis. Tio, kio denove okazis, estas maldemokratia kaj malrespekta al la Komitato, des pli ĉar la ĉefa dokumento (14-paĝa!) temas pri drasta ŝanĝo en la vivo de nia Asocio. Mi ankaŭ ne akceptas, ke tiu finosorta dokumento estas ankoraŭ sekreta. Ĝi estu tuj publikigita. La decido pri la ricevitaj dokumentoj estu prokrastita almenaŭ unu monaton.

Komitatano Ileana Schrøder opiniis, ke tuta monato tamen ne estas bezonata por pritaksi la novajn proponojn.

Prezidanto Duncan Charters konsentis, ke la dokumentoj ja aperis tro malfrue.

– La laboro kompili ĉiujn dokumentojn estis aparte grandega kaj elĉerpa ĉi-foje pro diversaj aldonaj studoj kaj situacioj, kaj ni devis tion parte dividi inter ni kaj kompreneble la Ĝenerala Direktoro. Tamen ni decidis ke estus plej bone ĉion kompletigi antaŭ la Komitatkunsido por ke neniu el tiuj atendataj dokumentoj manku pro prokrasto.

En la komitata listo Charters skribis, ke la komitato mem decidu, kio estas traktebla dum la sabata kunsido, kaj kio restu por  ”alia eventuala kunsido kaj/aŭ reta diskutado/voĉdonado ”. Tamen jam dum la kunsido mem evidentiĝis, ke laŭ la estraro tute ne necesas decido de la komitato pri la vendo de la Centra Oficejo.

Tion klarigis vicprezidanto Fernando Maia:

– Tiu ĉi dokumento ne estas por voĉdonado. Ĉio kion ni faras, okazas sub la kompetento de la estraro kaj ĝenerala direktoro. Respondecas la ĝenerala direktoro, kiu havas memstarecon zorgi pri kontraktoj kun laboristoj kaj restrukturigi la fakojn. Same la estraro respondecas pri kongresoj kaj administrado, do ne estas bezono, ke la komitato voĉdonu pri tio.

Pri la komitata kunsido Libera Folio raportas en aparta artikolo. La kunsido spekteblas en la ĉi-suba reta elsendo.

La  ”Raporto pri agadplano de la Estraro surbaze de la rekomendoj subtenataj de la Komitato por la financa resanigo de UEA” estis deklarita konfidenca ĝis ĝia pritrakto en la komitato. Lunde la 16-an de aŭgusto la dokumento aperis en la retejo de UEA.


Pli pri la temo


 

31 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Vadim
Vadim
2021-08-14 16:08

Bonege. Finita la comedia

Vadim
Vadim
2021-08-15 20:35
Respondo al  Vadim

Tiuj 16 homoj, kiuj metis minuson al ĉi tiu komento: vi ja scias, ke ekzistas 5 etapoj por akcepti la neeviteblon: neado, kolero, marĉando, deprimo, akcepto… :)))))

Hejmano
2021-08-14 17:12

Ĉio, aŭ preskaŭ ĉio, estu en Slovakujo. Tio estas malbona ideo.
La slovaka Esperanto-movado sukcesis sian interretan transiĝon. Tial ĝi estas tiom sukcesa. Ĉu do la monda Esperanto-movado devas rifuĝi en Slovakujon kie kapabloplenaj esperantistoj ekzistas, anstataŭ provi ekhavi la samajn kvalitojn de la slovaka E-movado?
Ne ripozu sur la sukceson de aliuloj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Hejmano
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-14 21:51

Liberigi la monon de la domo por poste pli bone enpoŝigi ĝin…

La nuna estraro estas krimuloj: Transdoni valoregan bibliotekon al unuopa lando, kiu poste povos decidi pri ĝi kion ajn ili volas.

La estraro efektive celas malfondon de UEA.
Tio jam komenciĝis per ruinigo de la CO, la vendo de la domo estas la lasta paŝo.

Vadim
Vadim
2021-08-15 20:39
Respondo al  Leon Roijen

He… kiam mi diris ke UEA estas nur komerco, oni skoldis min… insultis… kriis ke mi estas blasfemulo 🙂 Kaj nun homoj mem diras pri UEA, ke iliaj agadoj estas krimaj … Mirindaj tempoj venis.

O. Williams
O. Williams
2021-08-16 0:26
Respondo al  Leon Roijen

Gratulon! Vi meritas diplomon “Elstara kritikanto”. Foje vi aĉe kritikas la estraron de UEA, foje unuopulojn, foje la libroserviston, foje la direktoron. Diri ke la nuna estraro estas krimuloj lige kun la frazo “Liberigi la monon de la domo por poste pli bone enpoŝigi ĝin… estas minimume maletika. En iuj landoj tia aserto eĉ estas punebla.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-08-14 22:45

Kial sekreteco? Ĉu la membroj ne rajtas scii kion oni diskutas kaj doni sian opinion?

Jens Stengaard Larsen
2021-08-17 11:32
Respondo al  Yves Bellefeuille

La granda sekreto estas ke neniu scias por kio utilas Esperanto, kiam en Nederlando eĉ almozpetantoj perfekte scias la Anglan. Bone, Esperanto povas utili por konservo de la lingva diverseco, sed por kio utilas tiu? Kaj eĉ se lingva diverseco utilas, ĉu ĝi vere estas tiel grava ke por ĝi indas batali, t.e. organiziĝi? Ĉu oni ne estas pli bona ideo lasi al la Anglalingvaj landoj gajni la lingvan batalon kaj tiom pli decide malvenkigi ilin en ĉiuj aliaj kampoj (per la el-EU-iĝo de Britio, ekzemple)?

Ne helpas havi opinion pri tio, oni devas koni faktojn. Sed neniu konas la faktojn, do oni ne povas malsekretigi ilin. Kaj se oni ne povas malsekretigi la plej esencajn informojn, kial do peni pri la malpli esencaj?

Malluma Sekretulo
Malluma Sekretulo
2021-08-17 23:09
Respondo al  Yves Bellefeuille

Sekreteco? La kunsidoj de la komitato estas publikaj, ne nur ĉeeste por tiuj kiuj vojaĝas al UK, sed en la lastaj jaroj eĉ elsenditaj rete por kiu ajn. Nun ili okazas entute rete pro neokazigo de ĉeesta kongreso, kaj same ne nur membroj povis partopreni en la zoom-kunveno, sed kiu ajn rajtis kaj daŭre rajtas spekti per publika jutubo – plej fama konata retejo por sekretaj informoj. La Komitata Teko ankaŭ estas publike alirebla ĉe la retejo de UEA. Mi verdire ne konas aliajn tutmondajn organizaĵojn kies kunsidoj estas tiom publikaj kiom la kunsidoj de UEA.
La virtuala kongreso estis senpaga por la membroj, kaj estis abundaj okazoj por babili kun estraranoj kaj ”doni sian opinion”. Aldone, membroj estas reprezentataj de komitatanoj B. Konsultu ilin! Se vi ne scias kiuj ili estas, aŭ ili faras malbonan laboron, aŭ vi entute neniam serioze interesiĝis (aŭ ambaŭ).

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-18 8:53
Respondo al  Malluma Sekretulo

Tre ĝuste! La komitatkunsidoj estas simile publikaj kiel la parlamentaj kunsidoj.

Kompreneble, la gravajn decidojn la parlamentaj gvidantoj preparadas ne publike antaŭ la kunsidoj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-14 22:59

Tamen jam dum la kunsido mem evidentiĝis, ke laŭ la estraro tute ne necesas decido de la komitato pri la vendo de la Centra Oficejo”

Estraraĉon kiu arogas al si tiel gravan decidon la Komitato eksigu se ĝi havas iom da memrespekto.
Eĉ se estraro memstare povas fari tiun decidon, tio ne signifas, ke ili devas konduti kiel diktatoroj.
Tio ĉi estas senlima aroganteco kaj malrespekto de la Komitato.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-08-14 23:34

Libera Folio,

Viaj provlegantoj devas pli zorge atenti, alie estas facile skribi sensencajn frazojn. Nu bone, mi helpos:

“Ĉio, kion ni faras, okazas sub la kompetento de la estraro kaj ĝenerala direktoro”

estu

“Ĉio, kion ni faras, okazas sub la malkompetento de la estraro kaj ĝenerala direktoro”

Nedankinde.

Jovana
Jovana
2021-08-15 15:14

Via reago memorigis min pri la principo de Peter, laŭ kiu (pli-malpli) individuoj en hierarkio emas altiĝi ĝis la plej alta nivelo de malkompetenteco.

Jovana
Jovana
2021-08-15 0:32

Ĉu la membraro de UEA rajtas scii, kion signifas “Oficaj kostoj” en la bilanco de UEA en la lastaj jaroj? Ĉu nur hazarda koincido, ke tiu ero aperas en la bilanco nur ekde kiam Martin Schaeffer estas ĝenerala direktoro? La oficejo ekzistis kaj funkciis ankaŭ antaŭ, tamen en antaŭaj budĝetoj/bilancoj tiu linio ne troviĝas!

Senteris
Senteris
2021-08-15 1:44

Simbole, tio estas granda paŝo malantaŭen. Ĉu forlasi eron de E-historio kaj ripozi sur la sukceso de E@i por enspezi iomete da mono estas vera longdaŭra plano por la movado? Ĉu la financoj de la E-movado estas tiel katastrofaj?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Senteris
Marc van Oostendorp
2021-08-15 8:52

Ne estas klare el la nuna artikolo nek el la dokumentoj de la estraro aǔ la diskuto en la komitato kiu ‘ofertis’ tiun milionon da eǔroj. Al mi tio ne ŝajnas rimarkeble alta por tia konstruaĵo en tia loko en la nuna dommerkato en Nederlando, do ne klaras kial la asocio necese akceptus tiun ‘oferton’ anstataǔ meti la domo(j)n en la liberan merkaton, se entute kompreneble oni volas vendi ĝin / ilin nun. La domprezoj ankoraǔ ĉiam kreskas en Nederlando (kaj specife en Roterdamo).

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-15 9:59
Respondo al  Marc van Oostendorp

Jes, ekzakte. Mi estas el la sudo de la lando, do ne bone konas la roterdaman merkaton, sed ankaŭ min jam surprizis tiu sumo.

Ĉiukaze, la afero stinkus, se oni akceptus tian oferton kaj ne lasus la prezformado al la libera merkato.

Sed tio ne estas la nura strangaĵo: Kial UEA dum kelkaj jaroj ne uzis konsilservon pri investado de la propra banko, tamen pagante por tiu servo?

Kial ne estis ekstera, profesia revizoro dum kelkaj jaroj?

Ĉio kune (kaj aliaj aferoj, pensu pri la multekostega retpaĝaro) starigas la demandon, ĉu en UEA vere temas pri amatoreco aŭ sagaca elsuĉado de la asocio fare de neidentigitaj individuoj.

Justin Case
Justin Case
2021-08-16 9:03
Respondo al  Marc van Oostendorp

Povas bone esti ke la ačetanto pagos pli ol la sumo menciita kaj la plusvaloro restas por la vendantoj kiel premio. Subačeto.

Tauhro
Tauhro
2021-08-15 13:08

E-biblioteko estas nia komuna trezoro, estas la fundamento de nia kulturo.
Tiuj “esperantistoj”, kiuj mastras k decidis vendi/translokigi (por profita zorgado) la bibliotekon estas krimuloj! Ili detruas/ruinigas nian fundamenton.
Terure, sed ghis nun ne ekzistas elektronika katalogo de libroj, chi tio ankau estas parto de krimo! Dispartigo de biblioteko, kiam la plej valora parto de ghi estos posedajho de alia shtata biblioteko ankau estas krimo!

Libr
Libr
2021-08-16 11:36
Respondo al  Tauhro

Vera krimo estas la stato de la biblioteko nun, kaj tio kio kaŭzis ke la biblioteko venis al la nuna situacio.

Ricardo
Ricardo
2021-08-15 15:16

“kaj la libroservo transdonita al la organizaĵo E@I en Slovakio.”

Laŭ la lasta bilanco de UEA
https://www.uea.org/l/teko/komitataj/Bilanco_2020_%28210613%29.pdf

la stokoj de la libroservo valoras entute € 291020,96. Ĉu E@I havas tiom da mono por aĉeti ilin? Aŭ ĉu UEA donacos ilin? Tiukaze la ĝenerala kapitalo de UEA (laŭ la lastaj ciferoj) malkreskos je 20%. Ĉu tiuj detaloj estas klarigitaj en la dokumento, kiu iris al la komitato?

Jovana
Jovana
2021-08-15 16:23
Respondo al  Ricardo

Legu atente: Neniu parolas pri vendo de la libroservo, sed pri transdono. Dubinde, ĉu tiu transdono kunportos ankaŭ kompenson. Kaj se jes, ne al UEA.

Ricardo
Ricardo
2021-08-15 17:23
Respondo al  Jovana

Se transdono = donaco, mi vetas, ke estas aliaj libroservoj en la movado, kiuj volonte ricevus la donacon. La estroj klarigu al la movado pri kio temas kaj pravigu sian decidon kun ĉiuj (financaj) konsekvencoj por ne lasi la impreson, ke estis duonkaŝe faritaj aranĝoj por favori amikojn.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-08-15 15:51

“la plej nova direktoro estis dungita kun la plej malalta salajro inter la tiama oficistaro de UEA (sub la ekvivalenta plentempa salajro de la tiama purigistino)”.

Jes, kaj ni estas idiotoj kredantaj ĉion ajn, kion diras aŭtoritatuloj en oficiala papero. Ĉu vere la plej nova direktoro perlaboras malpli ol la siatempa purigistino? Ne, tiom naive kredi mi ne kapablas.

Pli precize: mi volonte kredas, ke la nura salajro estas malalta, sed en tiu kazo la plej nova direktoro sendube ricevas aliajn “kompensojn” tra alia vojo, ekz. ene de tiuj “oficaj kostoj” (kiujn Jovana menciadas kaj kiujn neniu klarigis) aŭ monan pagon lerte kaŝitan sub alia nomo. Estas simple ridinde aserti, ke la direktoreco estas la malplej alte pagata posteno. Ŝajnigi alie, nu, povas esti utile ekz. antaŭ la impostoficejo por pagi malpli da impostoj, sed oni ne subtaksu la inteligenton de la esperantistoj. Ni povas esti naivaj pri finaj venkoj k.s. sed kompletaj idiotoj ni ankoraŭ ne iĝis.

Ivanov
Ivanov
2021-08-16 0:57

Pardonu, via kontribuo ŝajnas al mi tute malreala. Kial la Estraro faru tian aserton, se ne temas pri vero. Mi supozas, ke la Estraro konas la kontrakton; en alia kazo ili tion certe ne asertus. La informoj en la bankkontoj de UEA ja tuj montrus ĉu temas pri vero aŭ malvero. Ne eblas ion kaŝi.

Purigemulo
Purigemulo
2021-08-23 14:30

La komparo inter plentempa salajro kaj ontempa salajro estas strangaĵo.

Plentempa(!) salajro de purigistino sufiĉu por ke purigistino povu vivteni sin en Nederlando, tian sumon la ĜD enspezas per ontempa laboro. La purigistino neniam laboris plentempe, kaj do neniam ŝi enspezis tiom kiom enspezas la ĜD – kvankam la vortumo povus facile pensigi onin alie.

Mi do konkludu ke, apud sia salajro de lia posteno en Germanujo, li bone krom-enspezas.

Igorj
Igorj
2021-08-15 16:37

Bedaŭrinde…

Lee Miller
Lee Miller
2021-08-15 17:07

Antaŭ la malapero de la materiala Centra Oficejo, estus bele vidi la novan retejon de UEA, por kiu pagis la Asocio dekmilojn da eŭroj . . . kaj pri kiu ĉiu ŝajne silentas nuntempe.

Eble post tio, mi povus havi ian fidon pri la decidoj de la gvidantoj . . .

ex voldom luanto
ex voldom luanto
2021-08-15 17:33

Chu nun estos redonitaj la mono por la “brikoj” kaj “chambro nomoj” kiuj MEMBROJ au asocioj siatempe achetis. Estas triste vidi kiel lupoj dishiras la urson. Dum asocio estas asocio de membroj. Nek direktoro nek estraro povus enpostenighi sen membroj. Nun ili klare neglektas la membroj. Ne forgesu shanghi nomon. “Nia afero” jam estas okuputa, do estu kreiva. Dum lastaj jaroj estroj sukcesis elspezi 900 eurojn ! por varbado de novaj membroj. Por kio necesas milionoj nun. Se oficejo valoras tiom multe kial la spezokonto ne respegulas la valoron. En 2018 estis achetanto kiu ofertis 470mil kaj tio estis antau la kadukigho de la domo. Cetere. Kiu el la estraranoj MEM parolis kun makleristo? Chu estis donita shanco al membroj mem elekti kontroliston de la procezo? Tial ke onidire uea agas NUR lau leghe. …..onidire

gasto
gasto
2021-08-15 18:52

Chu sro Maia povas klarigi kion do celas Statuta punkto 29.f? Ekde unua julio de kuranta jaro mojozaj fanfaronadoj havas sekvojn. Do li forgesas ke lia eldiro signifas esprimon de TUTA estraro. Pri sekvoj de estraraj publikaj asertoj chiuj estraranoj povas esti respondecigitaj ghis inkluzive propraj posedajhoj. Cxu vere tuta estraro 100% konsentis kun tiu publikigo. Mirinde.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-08-15 19:33
Respondo al  gasto

Jen por faciligi konsulton de punkto 29.f (kaj de la tuta Statuto): https://uea.org/teko/regularoj/statuto#aF

“29. Rolo.

Al la Komitato apartenas ĉiuj kompetentecoj en la Asocio, kiuj ne estas rezervitaj, laŭ la leĝoj aŭ la Statuto, al aliaj instancoj.

La Komitato
.
.
(f) decidas pri la agado de la Estraro;”